Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Bazaj scioj pri litova lingvo

Elŝuti 50.07 Kb.

Bazaj scioj pri litova lingvo




Dato20.03.2017
Grandeco50.07 Kb.

Elŝuti 50.07 Kb.


BAZAJ SCIOJ PRI LITOVA LINGVO
Alfabeto. Litova lingvo uzas modifitan latinan alfabeton el 32 literoj:

A a, Ą ą, B b, C c, Č č, D d, E e, Ę ę, Ė ė, F f, G g, H h, I i, Į į, Y y, J j, K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r, S s, Š š, T t, U u, Ų ų, Ū ū, V v, Z z, Ž ž.

La latina alfabeto prenis siajn signojn el la greka kaj etruska alfabetoj. Post la disfalo de la Romia Imperio ĝin heredis la ĉefaj eŭropaj lingvoj, kaj pere de sekvantaj eŭropaj imperiismo kaj misiado tiu alfabeto disvastiĝis al la tuta mondo, iĝante la plej grava skribo de la homaro.

Sonojn f, h kaj digramon ch [ĥ] litova lingvo ne havas; tiuj literoj estas uzataj nur en fremdaj (internaciaj) vortoj, ekz. fabrikas, filosofija, himnas, choras.

Bazaj vokaloj a, e, i, o, u estas prononcataj kiel en Esperanto, nur vokalo e estas multe pli vasta, prononcata per vaste malfermita buŝo, kiel a en angla vorto map [mæp]. Litero ė signifas malvastan sonon e, similan al germana ä, eh en vortoj spät, mehr aŭ al franca é en café.

Longajn vokalojn indikas literoj: y [i:], ū [u:]. Ili sonas simile al anglaj see [si:], soon [su:n] aŭ al germanaj wie, Kuh.

Nazaloj ą, ę, į, ų en antikveco sonis kiel an, en, in, un, sed nun estas pro­noncataj kiel simplaj a, e, i, u, nur iomete pli longaj. Ili servas ankaǔ kiel indikiloj de kazoj (singulara akuzativo kaj plurala genitivo).

Konsonantoj estas prononcataj kiel en Esperanto; č = ĉ, š = ŝ, ž = ĵ. Konsonantoj povas esti molaj kaj malmolaj. Malmolaj ili estas antaǔ vokaloj a, ą, o, u, ų, ū, ekz., la, lo, lu, lū kaj molaj − antaǔ e, ę, ė, i, į, y, ekz. le, lė, li, ly. Tamen konsonantoj povas esti molaj ankaǔ antaǔ a, o, u, ū. Tiam antaǔ tiuj vokaloj estas skribata ne pro­noncata litero i, ser­vanta kiel moliga signo: la [„la” kun malmola „l”], lia [„la” kun mola „l”]. Provu laǔte prononci pare: na − nia, sa − sia, ša − šia, ka − kia... (Pri la neprononcata i ĉi-sube ni avertos vin substrekante ĝin.)

Interese, ke vokaloj e, ė, i, y moligas ne nur senpere antaǔan konsonanton, sed eĉ pli antaǔan, ekz. alga [alga’ kun malmola „l”], Algis [Al’gis kun mola „l”].

Diftongoj. Puraj diftongoj (nur el vokaloj) estas ses: ai, au, ei, ui, ie, uo. La unuaj kvar havas analogojn en Esperanto: ai [= aj], au [= aǔ], ei [= ej], ui [= uj]. Por ie, uo analogoj ne estas; ili estas prononcataj kiel
* 501 *
ie (unu silabo), ǔo, ekzemple: vienas (vje’­nas = unu), duona (dŭo’na = pano).

Kombinante vokalojn a, e, i, u kun l, m, n, r ni ricevas 16 duondif­tongojn: al, am, an, ar; el, em, en, er; il, im, in, ir; ul, um, un, ur. Ankaǔ ili estas prononcataj kiel nedisigebla tuto en silabo.



Akcento. Litova lingvo ne havas konstantan akcenton kiel Espe­ranto aǔ la pola, la franca. Do litovoj mem sub influo de dialektoj ofte faras akcentajn erarojn.

En litova lingvo ekzistas trispeca akcento, pro tio la sama akcen­tita silabo, pro­noncita per diferenca tono, iam donas al la vorto tute alian signifon (kiel en la ĉina). La ekzemploj pli sube.

Mallongaj vokaloj estas indikataj per akcentosigno [`] sur vokaloj à, è, ì, ù, ek­zemple: àš (= mi), kàs (= kio, kiu), kadà (= kiam), labà dienà (= bonan tagon), nè (= ne), ikì (= ĝis), sveikì (svejki’ = saluton), tù (= ci), gardù (= bonguste).

Longaj vokaloj estas elparolataj dumaniere: kun descenda (falan­ta) tono kaj kun ascenda (supreniranta) tono.

La descenda tono estas nomata komencforta, ĉar oni substrekas komencon de la silabo, post kio la tono subite malsupreniras. Tian akcenton indikas signo [´] sur vokaloj á, é, í, ó ekzemple: káina (kaj’na = prezo), kélti (= levi), pílnas (= plena), vókas (= koverto).

La ascenda tono nomiĝas finforta, en ĝi oni pli substrekas finon de la silabo. La finfortan tonon indikas signo [ ] super vokaloj ã, ĩ, õ, ẽ, aǔ super konsonantoj en duondiftongoj añ, eñ, iñ, uñ..., ekzemple: ãčiū (a’ĉu = dankon), lãbas vãkaras (= bonan vesperon), ikì pasimãtymo (= ĝis revido), sudiẽ (= adiaǔ), laũkas (= kampo), lañkas (= arko).

Jen kelkaj ekzemploj, kiam prononca tono ŝanĝas signifon de la vorto: mès (li ĵetos) − mẽs (ni); màno (mia) − mãno (li opinias); káltas (ĉizilo) - kaĨtas (kulpa); svíestas (butero) − sviẽstas (ĵetita). Oni diras, ke fremdlingvanoj ne povas ĝuste elparoli vortojn pìlkas viĨkas (griza lupo); tio estas kvazaŭ litova ŝiboleto.

Substantivo havas gramatikan genron; ekz., stãlas (tablo) estas virgenra, dienà (tago) − ingenra. Bedaŭrinde laŭ finaĵoj ne ĉiam eblas diveni, al kiu genro apartenas la vorto. Substantivaj finaĵoj -as, -ys, -us, -uo indikas viran genron (escepto: sesuõ = fratino). Substantivoj kun fi-
* 502 *
naĵoj -a, -ė, -i plejofte estas ingenraj; vortoj kun finaĵo -is povas esti virgenraj aŭ ingenraj. Neŭtra genro en litova lingvo ne ekzistas, sed es­tas sufiĉe multe da vortoj t.n. komungenraj; ili kvazaŭ hermafroditoj samtempe estas vir­genraj kaj ingenraj. Laŭ signifo ili ĉiuj havas nega­tivan nuancon kaj taŭgas por insultoj, ekzemple: dabità = dand(in)o, kváiša = stultul(in)o, savìmyla = egoist(in)o... Ĉu temas pri viro aŭ virino, indikas genro de epiteto: tìkras kváiša (vera sultulo), tikrà kváiša (vera stultulino).

Substantivoj havas 5 deklinaciojn kaj 7 kazojn: nomina­tivo, ge­ni­tivo, dativo, akuzativo, instrumentalo, lokativo, vokativo. Sin­gu­lara aku­zativo ĉiam finiĝas per nazala vokalo: -ą, -ę, -į, -ų. Ankaŭ plurala geni­tivo ĉiam havas finaĵon -ų. Dum deklinaciado la akcento iam restas kon­s­tanta, sed plej ofte saltadas en la vorto de unu loko al la alia, ekz.: rankà (= mano), rañkos (= de mano), rañkai (= al mano), rañką (= manon), rankà (= per mano), rañkoje (= en mano), rañka (= ho, mano!).

Estas kelkaj substantivoj, kiuj havas nur pluralan formon, eĉ kiam temas pri unu objekto, ekz.: mẽtai (= jaro), dùrys (= pordo), keĨnės (= pantalono), marškini(= ĉemizo), rõgės (= sledo), dùjos (= gaso), rytaĩ (= oriento)... Por tiaj substantivoj ekzistas specialaj numeraloj, ekz. oni devas diri ne dù mẽtai (= du jaroj), sed dvejì mẽtai. Ŝajnas, ke tiu numerala formo (dvejì, trejì...) poiomete jam foriras el uzado.

Antaŭ kelkdek jaroj ankoraŭ estis uzata dualo - deklinacia nom­bro por du objektoj; oni diris dù vaikù (= du infanoj), sed nun oni jam uzas pluralon: dù vaikaĩ.



Adjektivo. Ankaŭ adjektivoj havas gramatikan genron kaj devas esti akor­di­gataj kun substantivo laŭ genro, kazo kaj nombro. Sed ĉi tie estas pli facile diveni genron, ĉar genraj finaĵoj de adjektivoj estas konstantaj kaj regulaj: virgenraj havas finaĵojn -as, -us, -is, ingenraj respektive -a, -i, -ė, ekzemple:

gẽras berniùkas (= bona knabo), gerà mergáitė (= bona knabino);

gražùs rýtas (= bela mateno), gražì dienà (= bela tago);

auksìnis šáukštas (= ora kulero), auksìnė monetà (= ora monero).

Adjektivoj havas ankaŭ neŭtran genron. Por kio ĝi, se ne ekzistas neŭtra genro de substantivoj? Neŭtraj adjektivoj estas uzataj en senper­-


* 503 *
sonaj frazoj, do ili neniam estas epitetoj ĉe substantivoj:

Mán labaĩ gẽra (= al mi estas tre bone);

Kaĩp čià gražù! (= kiel bele estas ĉi tie!).

Do en Esperanton ili estas tradukindaj kiel adverboj bone, bele.

Adjektivoj havas 3 deklinaciojn (laŭ finaĵoj -as,-a; -us,-i; -is,-ė). Samkiel subs­tantivoj, singulara akuzativo rekonebla per finaĵoj -ą, -ę, -į, -ų, kaj plurala genitivo - per finaĵo .

Komparativo estas farata per sufikso -èsnis, -èsnė: gerèsnis, ge­rèsnė (= pli bona), gražèsnis, gražèsnė (= pli bela); superlativo - per su­fikso -iáusias, -iáusia: geriáusias, geriáusia (= plej bona), gra­žiáusias, gražiáusia (= plej bela).



Kelkaj pronomoj:

àš mi; ci; jìs li; ŝi;

mẽs ni; jūs vi; jiẽ ili (virgenra); jõs ili (in­genra);

kàs kio, kiu; tàs, tà tiu; kóks, kokià kia; tóks, tokià tia; kurìs, kurì kiu.

Verbo. Verba infinitivo ĉiam havas finaĵon -ti: turėti (= havi); my­lėti (= ami), norėti (= voli), válgyti (= manĝi), gérti (= trinki). Infinitivo de refleksivaj verboj (ankaŭ de tiuj, kiuj direktas la agon al la aganto) finiĝas per -tis: praũstis (= sin lavi), siūlytis (= sin proponi), lìnksmintis (= amuziĝi). Verboj povas esprimi daŭran finan aspekton: rašýti (= skribi) - parašýti (= finskribi); skaitýti (= legi ) - pérskaityti (= tralegi); gérti (= trinki) - išgérti (= eltrinki).

Verboj havas kvar simplajn tempojn: prezencon, unufojan prete­riton, multfojan pre­teriton kaj futuron. Ni konjugaciu la verbon būti (= esti):



Prezenco

àš esù (mi estas) mẽs ẽsam(e) (ni estas)

tù esì (ci estas) jūs ẽsat(e) (vi estas)

jìs / jì yrà (li/ŝi/ĝi estas) jiẽ / jõs yrà (ili estas)



Unufoja preterito

àš buváu (mi estis) mẽs bùvom(e) (ni estis)

tù buvái (ci estis) jūs bùvot(e) (vi estis)

jìs / jì bùvo (li/ŝi/ĝi estis) jiẽ / jõs bùvo (ili estis)

* 504 *
Multfoja preterito

àš būdavau (mi ofte estis) mẽs būdavom(e) (ni ofte estis)

tù būdavai (ci ofte estis) jūs būdavot(e) (vi ofte estis)

jìs/jì būdavo (li/ŝi/ĝi ofte estis)jiẽ/jõs būdavo(ili ofte estis)



Futuro

àš būsiu (mi estos) mẽs būsim(e) (ni estos)

tù būsi (ci estos) jūs būsit(e) (vi estos)

jìs / jì bùs (li/ŝi/ĝi estos) jiẽ / jõs bùs (ili estos)

Verboj havas tri konjugaciojn, sed ni ne enprofundiĝu en tiun ĝangalon. Krome, same kiel en Esperanto, verbo būti kun participoj konsistigas multajn kompleksajn tempojn. Ankoraŭ necesas substreki, ke participa sistemo preskaŭ koincidas kun tiu en Esperanto, do iuj eĉ opinias, ke L.Zamenhof prenis ĝin el la litova. Tiu aserto ne estas bazita, ĉar la aŭtoro de Esperanto ne sciis funde la litovan.

Jen la participoj:



skaitąs, skaĩtanti (= leganta) skaĩtomas, skaĩtoma (= legata)

skaĩtęs, skaĩčiusi (= leginta) skaitýtas, skaitýta (= legita)

skaitýdavęs, skaitýdavusi (= ofte leginta)

skaitýsiąs, skaitýsianti (= legonta) skaitýsimas, skaitýsima (= legota)

Diference de Esperanto, pasivajn participojn havas ankaŭ netran­sitivaj verboj. Do litovoj diras: sėdimà vietà („sidata loko”, t.e. loko por sidado); miegamàsis kam­barỹs („dormata ĉambro”, t.e. ĉambro por dormado).

Diferencas ankaŭ uzado de refleksivaj verboj: se aganto aplikas la agon al si mem, por ĉiuj personoj estas uzata la refleksiva partikulo s(i). Litovoj diras:

àš prausiúos(i) (mi lavas sin); mẽs praũsiamės (ni lavas sin)

tù prausíes(i) (ci lavas sin); jūs praũsiatės (vi lavas sin)

jìs/jì praũsias(i) (li/ŝi/ĝi lavas sin); jiẽ/jõs praũsiasi (ili lavas sin)

Sub influo de gepatra lingvo, litovaj esperantistoj faras analogajn erarojn dir­ante: mi vizitis sian (= mian) fraton; vi iru en sian (= vian) ĉambron; ni amas sian (= nian) patrujon.
* 505 *
Numeraloj:

Bazaj numeraloj 1 - 9 havas genrojn kaj specifajn formojn por pluralaj substantivoj. Kun 2 - 9 estas uzata plurala nominativo.

1 − víenas nãmas (= unu domo), vienà dienà (= unu tago); por pluralaj sub­stan­tivoj - vienerì mẽtai (= unu jaro), víenerios dùrys (= unu pordo);

2 − dù, dvì; (dvejì, dvẽjos);

3 − trỹs, trỹs; (trejì, trẽjos);

4 − keturì, kẽturios; (ketverì, kẽtverios);

5 − penkì, peñkios; (penkerì, peñkerios);

6 − šešì, šẽšios; (šešerì, šẽšerios);

7 − septynì, septýnios; (septynerì, septýnerios);

8 − aštuonì, aštúonios; (aštuonerì, aštúonerios);

9 − devynì, devýnios; (devynerì, devýnerios).



Numeraloj 10 - 20 jam ne havas genrojn nek 4 diversajn for­mojn, sed kun ili estas uzata plurala genitivo:

10 − dẽšimt mẽtų (= dek jaroj, laŭvorte „dek da jaroj”).

11 − vienúolika, 12 − dvýlika, 13 − trýlika, 14 − keturiólika, 15 − penkiólika, 16 − šešiólika, 17 − septyniólika, 18 − aštuoniólika, 19 − devy­­niólika, 20 − dvìdešimt.

Numeraloj 21 - 29, 31 - 39, 41 - 49, 51 - 59 k.t.p. ripetas la saman ordon, kiel tiuj 1 - 9, ĉar ili estas duvortaj kaj substantivon regas la lasta vorto de numeralo, do litovoj diras: dvìdešimt víenas nãmas (dudek unu domo !); denove validas specifaj numeraloj por pluralaj substantivoj.

21 − dvìdešimt víenas / vienà / vienerì / víenerios;

22 − dvìdešimt dù / dvì / dvejì / dvẽjos; ...

30 − trìsdešimt; 40 − kẽturiasdešimt 50 − peñkiasdešimt, 60 − šẽšiasdešimt; 70 − septýniasdešimt; 80 − aštúoniasdešimt; 90 − devý­niasdešimt; 100 − šimtas; 175 − šimtas septýniasdešimt penkì / peñkios;

200 - dù šimtaĩ; 203 − dù šimtaĩ trỹs; 250 - dù šimtaĩ peñkias­dešimt; 300 - trỹs šimtaĩ; 314 - trỹs šimtaĩ keturiólika; 1000 - tūks­tantis...

* 506 *
Ordaj numeraloj, same kiel adjektivoj, havas tri genrojn:



unua - pìrmas, pirmá, pìrma (= unue); unuaj - pirmì, pìrmos;

dua - añtras, antrá, añtra (= due); duaj - antrì, añtros;

tria - trẽčias, trečià, trẽčia (= trie); triaj - tretì, trẽčios;

kvara - ketvirtas, ketvirtà, ketvirta; kvaraj - ketvirtì, ketvirtos;

kvina - peñktas, penktà, peñkta; kvinaj - penktì, peñktos;

sesa - šẽštas, šeštà, šẽšta; sesaj - šeštì, šẽštos;

sepa - septiñtas, septintà, septiñta; sepaj - septintì, septiñtos…

El ordaj numeraloj estas faritaj nomoj de semajnaj tagoj: lundo - pirmãdienis (el: pirmà dienà = unua tago), mardo - antrãdienis (antrà dienà = dua tago) k.t.p.



Adverboj. Agmanieron esprimantaj adverboj estas derivataj el adjektivoj kaj havas gradojn de komparado:

gẽras (bona) - geraĩ (bone), geri(pli bone), geriáusiai (plej bone);

blõgas (malbona) - blogaĩ (malbone), blogi (pli malbone), blo­giáu­siai (plej malbone);

gražùs (bela) - graži (bele), graži (pli bele), gražiáusiai (plej bele).

En litova lingvo ekzistas preskaŭ kompleta sistemo de korela­tivoj, simila al tiu en Esperanto (vidu la paĝon 330).



Prepozicioj postulas diversajn kazojn depende de la senco, ekzemple :

genitivon: põ mėnesio (post monato), põ lietaũs (post pluvo);

akuzativon: põ dù óbuolius (po du pomojn);

instrumentalon: põ stalù (sub la tablo).

Prepozicioj en vortfarado estas uzataj kiel prefiksoj.

Diversaj rimarkoj.

Litova lingvo uzas multajn diminutivojn kaj karesvortojn, per sufiksoj farataj el propraj nomoj, ekzemple:



Jõnas (Johano) - Jõnis, Jonẽlis, Jonùkas, Jonýtis...

Onà (Anna) - Õnė, Ãnė, Onẽlė, Onùtė, Onýtė...
* 507 *
Precipe multajn sinonimojn kaj diminutivojn havas la vorto mótina (patrino): mótė, móčia, mamà, močiùtė, motùlė, motinėlė, motinýtė, motùtė, motùšė, mamẽlė, mamýtė, mamùtė, mamùžė...

En vortfarado abunde estas uzataj sufiksoj kaj prefiksoj, sed ilia signifo ne estas tiel strikte difinita, kiel en Esperanto. Ekzemple, ideon de profesio aŭ okupiĝo (en Esperanto -ist-) esprimas kelkaj sufiksoj:



mókyti (instrui) - mókytojas (instruisto), mókytoja (instruistino);

siūti (kudri) - siuvėjas (kudristo, tajloro), siuvėja (kudristino, tajlorino);

smuĩkas (violono) - smuĩkininkas (violonisto), smuĩkininkė (violonistino);

vèžti (veturigi) - vežìkas (veturigisto, koĉero), vežìkė (veturi­gistino, koĉerino);

dantìs (dento) - dantìstas (dentisto), dantìstė (dentistino).

Esperanta sufikso -il­- en la litova havas eĉ 35 ekvivalentojn.

En frazo povas esti kelkaj neaj vortoj, ekz.: jìs niekadà niẽko nežìno (laŭvorte: li neniam nenion ne scias, t.e. li neniam ion scias). Tamen du vortetoj ne nuligas nea­don: lakštiñgala negãli nečiulbėti (najtingalo ne povas ne kanti, t.e. ĝi devas kanti).

Sendube ankaŭ litova lingvo uzas multajn internaciajn vortojn (telefònas, auto­bùsas, poètas, fìzika, programà, kompiùteris...), tamen ĝi strebas krei ankaŭ proprajn termi­nojn: lygiagretùs (paralela), ritinỹs (cilindro), spausdintùvas (printilo) k.t.p. Lingvistoj batalas kontraŭ troa uzado de internaciismoj.



Litova lingvo asimilas proprajn nomojn, ĉar tion postulas struk­turo de la lingvo - la vortoj devas esti deklinacieblaj, do ili akiras lito­vajn finaĵojn: Šekspyras, Volte­ras, Dantė, Servantesas, Paryžius, Berly­nas, Tokijas, Temzė, Dunojus... Sed en gazetoj oni jam trovas miksitajn formojn, ekzemple Bushas, Saddamas Husseinas, kvankam devus esti Bušas, Sadamas Huseinas. Tiaj formoj estas deklinacieblaj, ekz.: Vol­teras, Voltero, Volterui, Volterą..., Bushas, Busho, Bushui, Bushą.
* 508 *


Elŝuti 50.07 Kb.

  • -as, -ys, -us, -uo
  • -as, -us, -is
  • -èsnis, -èsnė
  • Kelkaj pronomoj : àš
  • Numeraloj: Bazaj numeraloj 1 - 9
  • Numeraloj 10 - 20
  • Numeraloj 21 - 29
  • -ist

  • Elŝuti 50.07 Kb.