Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Baza listo historio kaj sekvoj

Elŝuti 17.83 Kb.

Baza listo historio kaj sekvoj




Dato21.03.2017
Grandeco17.83 Kb.

Elŝuti 17.83 Kb.

BAZA LISTO – HISTORIO KAJ SEKVOJ

Esperantistoj dekomence daŭre reklamas Esperanton kiel lingvon FACILAN, multoble pli facile lerneblan ol aliaj lingvoj. Kaj ni ĉiuj kiuj lernis ĝin, tre bone tion scias, sed iu vera senduba pruvo ĝis nun ne ekzistas. Samtempe okazas polemikoj, ĉu Esperanto estas vere facila aŭ ne, ĉar ja eblas rapide montri ke tre bonaj konantoj de Esperanto estas tre malmultaj kaj ke scii Esperanton tiel ke oni povus legi la plej kvalitan literaturon kaj mem verki altkvalitajn fakajn tekstojn aŭ literaturaĵojn, aŭ por povi bonege traduki, necesas multaj jaroj da lernado. Kie efektive estas la vero?

La vero kaŝiĝas en simpla pedagogia leĝo ke lernado de iu ajn materio ne okazas linie (ke investante la saman tempon oni akiras la saman kvanton da scioj, sed eksponenciale, ĉar neniu materio estas plene finlernebla kaj komence oni lernas pli rapide kaj pli sukcese, sed ju pli profunde oni eniras studaĵon, des pli malrapidiĝas ĝia akiro kaj fine la lernotempo tendencas al senfino. La kompleta scio de io ajn ne estas atingebla.

Tio validas por kiu ajn lernendaĵo, sed ĉu similaj scioj kiel akiri lingvojn havas la saman lernkurbiĝon? Ĉu do la eksponeciala kurbiĝo por ke hindeŭopa lernanto lernu la ĉinan aŭ la anglan estas la sama aŭ por lerni Esperanton? Klaras ke ne.

Kiel do klarigi la fenomenon de lernfacileco aŭ lernmalfacileso. Per ja jena kurbiĝo:

c:\users\pajo\appdata\local\temp\graf pajo 08-03-2015.jpg

Efektive aliaj lingvoj ne havas identan kurbiĝon kiel montras la grafikaĵo. Ĉiu estas iom diferenca, sed la ĉi-supra blua linio simbolas aliajn lingvojn ĉar kompare kun Esperanto ili ĉiuj havas similan kurbiĝon al la montrita blua.

Tio estas proksimuma prezento de la stato. Laŭ ĝi videblas unu esenca fakto: En tempo 1:10 Esperanton eblas lerni dekoble pli ol aliajn lingvojn. Ju pli longa la lerntempo, Esperanto-scio daŭre estas pli alta ol tiu de aliaj lingvoj, sed la diferenco ĉiam estas malpli granda. En la nivelo flua, oni scias ne dekoble sed nur kvaroble pli da Esperanto, en nivelo literatura, la tempo sama donas dur duoblan avantaĝon al Esperanto, dum la nivelo PERFEKTA egalas: kaj Esperanton kaj aliajn lingvon komplete kaj perfekte ne eblas lerni, ambaŭ estas same senfine malfacilaj.

En tio kuŝas la respondo al la supre menciitaj polemikoj. Kaj kiajn utilojn ni havas de tiu scio? Povi klarigi la facilecon? Esence jes, sed ne tro evidentmaniere.

La baza avantaĝo de tiu scio estas ke ĝi ebligas decidi laŭ kiuj ŝtupoj oni lernu Esperanton por ke ĝia facilecavantaĝo estu sendube klara al la lernanto kaj sekve motiviga. Al ĉiu ĝi tuj diras, ke dekoble pli facila ĝi estas NUR en tre komenca scioŝtupo. Se oni instruas ĝin, la lernantoj vere ege rapide progresos kaj povos uzi tiun komencan scion post kelkaj lernotagoj, aŭ en la plaj malkonvenaj kondiĉoj post kelkaj semajnoj. Tiu fakto devas konvinki ĉiun suspektanton kaj entuziasmigi lin/ŝin por plua lernado.

Sed pasis 130 jaroj de post ekzisto de Esperano kaj la esperantistaj pedagogoj ne komprenis tion kaj neniam klopodis adapti siajn lernolibrojn kaj metodojn al tio. Kvankam jam post dudeko da jaroj iuj skribis pri tio kaj unua kiu klare esprimis tion estis Kalman Kalocsay en „Lingvo – stilo –formo“ 1931:

“Devas ekzisti limita vortprovizo, la trunko de la lingvo. Ĉiu, kiu volas uzi la lingvon nur por ĉiutagaj bezonoj, devas koni ĉi tiun lingvo-trunkon, sed ne bezonas nepre koni pli multe. Ĉiu, kiu volas esti certa pri tio, ke oni lin komprenos, devas uzi nur ĉi tiun trunkan vortprovizon, alie li riskas miskomprenon. Sekve, ĉiuj lernolibroj devas enhavi ĉi tiun vortprovizon, sed nenion pli.«

Sed malgraŭ tio, neniu esence okupiĝis pri tiu problemo kun la celo difini kio estas lernelementoj por tiu ĉi unua nivelo: kiujn vortojn kaj gramatikon oni lernu por akiri nur tiun scion kiu ebligas lingvouzon sed per minimuma tempoinvesto?

La unuaj kiuj serioze komprenis tiun ĉi problemon estis instruista grupo en Zagrebo fine de sepdekaj jaroj de la 19-a jarcento. Ili rimarkis ke instruante al plurcento da infanoj en elementaj lernejoj ili akiris mizerajn rezultojn post du aŭ trijara instruado, praktike tre similajn al tiuj kiujn akiris instruistoj de iu ajn fremdlingvo. Ili eksuspektis, ke la kaŭzo kuŝas en malĝusta lernmterialo troviĝanta en de ili uzataj lerniloj. Kaj fiksiĝis decido esplori, kiu estas tiu necesa lernenda materialo? Mi mem tiam studis humanisman informadikon en Zagrebo kaj proponis al mia profesoro fari diplomlaboraĵon pri frekvencmorfemaro de parolata Esperanto kaj li akceptis. Necesis trovi plej ofte uzatajn materialojn en praktika parola uzo de esperantistoj, sed ne temas pri vortofteco – nombradoj de vortoftecoj ekzistis ja ankaŭ antaŭe kaj ne helpis kompreni la problemon. Necesis nombri morfemojn (vortelementojn unuope, ekz: mal-san-ul-ej-o-j-n.) En 1979 mi surbendigis dum la Lucerna UK simplajn interparolojn de kongresanoj sur eta magnetofono (60.000 vortan materialon), sed poste transskibis de sur la bendoj paperen ĉirkaŭ 25.000 vortojn. Fine en 1980 kaj 1981 mi transtajpis tiun materialon en la universitatan komputilon, tiel ke mi surdiskigis ĉiujn vortojn laŭ supra ekzempo per streketoj kio estis signo por komputilo kie estas limo de morfemo kaj kion ĝi nombru. En 1982 mi prezentis mian diplomaboraĵon kaj ĝiajn konkludojn. La baza konstato estis ke tiu tuta materialo konsistis el ĉiraŭ 1500 diversaj morfemoj kies unuaj 467 laŭ ofteco kovris 95% de la tuta tekstaro kaj ĉiuj aliaj 1000 diversaj malpli oftaj morfemoj kovris nur 5% de la paroloj. Kaj la rezulto estis listo de morfemoj laŭ ofteco. Sekve la diplomlaboraĵo donis tion, kion ni serĉis: kiuj bazaj vortelementoj estas nepre lernendaj komence ke ĉiu povu uzi Esperanton parole post minimuma investo de tempo.

La instruista grupo en Zagrebo, kiun mi gvidis (plus Spomenka Štimec, Roger Imbert kaj Ivica Špoljarec kun posta helpo ankaŭ de Tibor Sekelj) ellaboris 12-lecionan lernolibron en kiu estis distribuitaj tiuj tiu 467 morfemoj kaj la novan metodon oni poste nomis la Zagreba Metodo, uzata nun jam pli ol tridek jarojn kaj adoptita al kvardeko da mondaj lingvoj. Tamen, ĝeneralan aprobon la metodo ne atingis inter esperantistaro, ĉar la pedagogoj simple ne volis agnoski ke tio estas esenca por la komancantoj kaj ĉiu plu faris lernolibrojn laŭ la propra gusto kaj intuicio.

Similan esploron neniam iu ajn poste entreprenis. Vortojn oni nombris multfoje kaj aperis diversaj esploroj – la plej lasta tiu de d-rino Sabine Fiedler en 2014 kiu prezentas vortoftecon de Esperanto el skribitaj tekstoj je plurmiliona korpuso. http://univerlag-leipzig.de/catalog/article/1593-Frequency_Dictionary_Esperanto

Sed fine en 2015 sinjoro Raymond Gerard el Belgio (Remuŝ) evoluigis softvaron kiu bonege, kun tre minimuma erarkvanto ebligis aŭtomate nombri morfemojn komputile en esperantaj tekstoj. Tio ebligis realigi esplorojn kompareblajn kun tiu mia el 1982. Kaj post pluraj komparoj ene de diversaj tekstoj unue nia duopo akiris bazan morfemliston kiu ekestis el kombino de mia listo kaj fekvenclistoj de porinfanaj similgrandaj libroj kiel ekz. Romaneto de Exupery »La Eta Princo« , do tekstoj skribitaj. Tiun bzan morfemliston ni publikigis en aŭgusta numero de Eŭropa Bulteno http://www.europo.eu/eo/documentloader.php?id=439&filename=eb-151-2015-08.pdf kaj ĝi konsistas el 445 morfemoj. Tamen por atingi finan bazan liston, ni decidis esplori enorman skribitan tekstaron kaj kompari ĝiajn rezultojn kun ĉi tiu baza listo. Sinjoro Remuŝ elektis 49 prozajn librojn kun 2.017.652 da vortoj kaj komputile analizis la morfemojn en tiu tekstaro. Tiu materialo konsistis el 16.653 divesaj morfemoj (bazaj vorteroj), sed tre simile kiel en niaj antaŭaj kaj mia esploro 95% de la tuta korpuso estis kovritaj de nur 412 plej oftaj morfemoj kaj ĉiuj aliaj pli ol 16.000 malpi ofte uzataj morfemoj kovris nur la 5% de la korpuso.

Troviĝis iom da diferenco, ĉar inter tiuj proksimume 450 ple joftaj morfemoj de la grandega skribita tekstaro troviĝis 94 eroj kiuj ne troviĝas en la baza listo. Sed el inter ili 68 jam enestas en la Zagrebmetoda lernolibro. Sekve ni nun povas aŭtoritate kaj baze de vere detalaj esploroj fari la jenan konkludon:

Konsiderante ĉefe la bezonon de parola uzo ekzistas baza morfemlisto kovranta 95% de la tekstaro necesa, kiun ni plu konsideras TRE ELEMENTA Baza Listo por krei kiun ajn lernolibron por komencantoj kaj ĝi estu rekomendaĵo por ĉiuj kreantoj de novaj lerniloj. Jen ĝi:



a ad afer ag ajn akcept aktiv akv al ali almenaŭ alt am amas amik an ankaŭ ankoraŭ anstataŭ ant antaŭ apart aper ar aranĝ art as aspekt at atend atent ating aĉ aĉet aĵ aŭ aŭd aŭskult baldaŭ bedaŭr bel bezon bon cel cent centr cert ĉambr ĉar ĉe ĉef ĉi ĉiam ĉirkaŭ ĉiu ĉu da dank daŭr de decid dek dekstr demand dev dezir dimanĉ dir dis divers do dom don dorm du dum e ebl ec edz eg ej ek ekskurs ekster ekzempl ekzist el elekt em en er esper est estr et eĉ eŭrop facil fakt fal famili far fart feliĉ ferm fin flank foj for forges form fort frat fru funkci gajn ge german grand grav grup gvid ĝeneral ĝi ĝis ĝoj ĝust halt hav hejm help hieraŭ histori hodiaŭ hom hor i ia iam ide ie ig il ili imag in ind infan inform instru int inter interes io iom ir is ist it ital iu iĝ j ja jam jar je jen jes jun juĝ ĵaŭd kaj kant kap kapabl kapt kar kaŝ ke kelk kia kial kiam kie kiel kies kio kiom kiu klar komenc kompren komput kon koncern konsent konsist kontraŭ korp kost kovr kred kresk krom kuir kultur kun kur kutim kvankam kvar kvazaŭ kvin la labor land las last laŭ leg lern leter li liber libr lig lingv lok long loĝ lud lum lund mal man manier mank manĝ mar mard maten mem memor merkred met mez mi mil milion minut mir mon monat mond montr morgaŭ mort mov mult n naci nask naŭ ne neces nek ni nokt nom nov nu numer nun nur o oft ok okaz okcident okul okup ol on oni ont opini ordinar organiz os pag pardon parol part pas patr paŝ pens per perd person pet pied plan plaĉ plej plen pli plor plu plur por port post postul pov poŝ pren preskaŭ pret prezent prezid pri pro problem produkt profesi proksim propon propr prov publik pur radi rajt rakont rapid raport re reg regul renkont respond rest ret ret ricev rid rigard rilat rimark riĉ romp sabat salut sam san sat saĝ sci scienc se sed sekv semajn sen send sent sep serĉ ses si sid signif silent simil simpl sinjor sistem skrib sol spert star strat sub sufiĉ sukces super supr sur ŝajn ŝanĝ ŝat ŝi ŝir tabl tag tamen tekst tem temp ten tia tial tiam tie tiel tim tio tiom tiu tra trans tre tri trink tro trov tuj tut u uj ul um universitat unu urb us uson util uz valor varm vast ven vend vendred ver verk vesper veter vetur vi vid vir viv vizit voj vojaĝ vol vort voĉ zorg

Tiuj kiuj volas ke ilia lernolibro enhavu ankaŭ morfemojn ofte uzatajn en skribaj tekstoj aldonu al ĝi la jenan liston:



arb, sid, kri, seĝ, kap, ter, ĝoj, kor, lev, knab, kuŝ, kur, ŝip, pord, vizaĝ, di, fil, turn, moment, vest, apud, ĵet, terur, tir, bril, flug, baldaŭ, id, serv, trankvil, strang, flor, kamp, sun, mont, ruĝ, subit, salt, lit, profund, son, konduk, kuraĝ, gaj, fajr, ordon, or, anim, nigr, efektiv, preĝ, best, blank, permes, ĉeval, brak, hund, bat, gard, vent, prem, bru, laŭt, bird, ambaŭ, frap, vok, ŝton, milit, kompat, brul, ĉiel, bord, kaŭz, fenestr, pend, batal, buŝ, etend, kontent, trem, pec, hel, aĝ, ceter, river, kolor, lign, sek,, koler, popol, fiŝ, sankt, intenc.

Ĉi tiuj pliaj 94 morfemoj do estu aldonitaj aŭ uzataj en pli supera kurso post la baza. Sed la plej simpla tuja solvo estas por la baza kurso uzi la jam ekzistantan lernolibron de la Zagreba Metodo en kiu enestas ĉiuj morfemoj de la Baza Listo kaj 68 el la aldonaĵoj, do preskaŭ ĉio el ambaŭ listoj.



Kreantoj de daŭrigaj kursoj (A2 kaj B) principe povas decidi uzi kiujn ajn morfemojn, ĉar en tiuj niveloj ne plu tiom gravas miksi la nivelojn, sed ĉiu el ili povas uzi la frekvencaron de Remuŝ faritan el 2 milionoj da vortoj kun sinsekva ofteclisto de 16.653 morfemoj kaj daŭrigi laŭ la ofteco en tiu listo (ekzemple preni la postajn 500 morfemojn laŭ ofteco. Ĝin vi trovas ĉe: http://remush.be/teksto/ klakante sube al oftecoj.ods kaj rigardante la kolumnon E.

Zlatko Tišljar


Elŝuti 17.83 Kb.


Elŝuti 17.83 Kb.