Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Averto: La iik-gvidantoj Berto

Elŝuti 17.1 Kb.

Averto: La iik-gvidantoj Berto




Dato17.03.2017
Grandeco17.1 Kb.

Elŝuti 17.1 Kb.

Karaj gepatroj kaj infanoj aliĝintaj al IIK 2006!
AVERTO: La IIK-gvidantoj Berto (bert.schumann@gmail.com) kaj Leonardo (pampal@freemail.it) ne plu estos hejme kaj eble ne plu legos siajn retmesaĝojn ekde la 13a de julio. Tiam neniu alia krom ni povos respondi demandon pri IIK ĝis ĝia komenco. Novaj aliĝoj okazu sabaton, la 29an de julio en UK.

FOTON de ĉiu aliĝinto vidu en  http://bertosch.free.fr/iik2006/alighintoj.html


ALVENO: Infanoj kun gepatroj alvenu sabaton 29an de julio en UK-kongresejo kaj renkontiĝu de 17a ĝis 18a horo en iu salono (pri ĝi demandu al akceptejo). Je la 18h30 ĉiuj infanoj kune foriros per buso al IIKejo en Prato.
REVENO: Ĉiuj infanoj revenos sabaton 5an de augusto per buso de IIK al UK ĉirkau 10h30, ĉeestos la Solenan Fermon kaj prezentiĝos antau la kongresanoj. Post Solena Fermo, gepatroj reprenos siajn infanojn. Konfirmu kun IIK-gvidanto se vi pli frue foriros.
IIK-EJO: La junulargastejo nomiĝas OSTELLO "Villa Fiorelli", situas en publika parko en kvartalo "Galceti" de urbo Prato, 20 km nordokcidente de Florenco.

- poŝta adreso: Villa Fiorelli, Parco di Galceti, Via di Galceti 64, IT-59100 Prato

- fiksa telefono de IIK-ejo: (+39) 0574-690786, fakso: (+39) 0574691845 (ĉiam kun nulo!)

http://www.ostellionline.org/ostello.php?idostello=464, retadreso: cspsrl@interfree.it

Okazas matenmanĝo 7h30 - 8h30, tagmanĝo 13h00, vespermanĝo 20h00.


LUNDA VIZITO en FLORENCO: La 31an de julio, IIK-infanoj venos al Florenco por ekskursi kun kelkaj gepatroj. Post alveno de nia trajno je 9h52 au 10h21 ni iros apud la apotekon (farmacia) situanta en la stacidomo por tie renkonti vin. Eble tuj ni devos ekiri al urbodoma akcepto en palaco Vecchio de Mediĉoj. Ni vizitos historian centron, riveron Arno, eble la Kupolon. Inter 15h30-16h30 ni revenos al UKejo por iom resti kun gepatroj. Ni kolektiĝos je 17h30 por forveturi per trajno je 18h08.
MERKREDA EKSKURSO: La 2an de augusto, kiam UK tuttage ekskursas, gepatroj kaj interesiĝantoj pri IIK povas partopreni nian ekskurson al urbo Pisa kaj parko Pinokjo en Collodi. Necesas alveni ĝis la 9h30 en IIKejo. Gepatroj pagos siajn biletojn. Estas limigita nombro de sidlokoj en buso, prefere venu per propra auto.
VENDREDA EKSKURSO: La 4an de augusto, IIK ekskursas por buso al valo de rivereto Bizencio, vadas tra rivera akvo, piknikos en arbaro, ludos/banos en pura akvo. Restas kelkaj sidlokoj en buso, prefere venu per propra auto.
TRAJN-VOJAĜO de Florenco al IIK: Trajno de Florenco kostas 1,70 eurojn, dauras 20 ĝis 35 minutojn. En stacidomo "Prato Centrale" estas 2 elirejoj, eliru al granda placo kun bushaltejoj. Iru maldekstren al biletvendejo "CAP". Aĉetu tuttagan bileton "LAM" por 1 euro. Prenu ruĝan LAM-buson en direkton "Galceti". Post 10 ĝis 15 minutoj elbusiĝu je haltejo "Galceti Parco"; petu la ŝoforon montri al vi tiun haltejon. http://www.trenitalia.it
AUTO-VOJAĜO de Florenco al IIK: Autostrato de Florenco ĝis elirejo "Prato Est" kostas 0,50 eurojn. Tuj post tiu elirejo restu sur maldekstra strato! Sekvu direkton "Vaiano, Vernio, Pistoia", veturu okcidenten dum 5 km lau Viale Leonardo da Vinci, je la 3a trafikcirklo turnu dekstren, veturu nord-orienten dum 3,5 km lau V.Le Chang Zhou, Viale Nam Dinh kaj Viale Fratelli Cervi, je triangulo turnu maldekstren, veturu norden dum 400 m lau Via O. Giugni, je trafikcirklo turnu maldekstren, veturu okcidenten lau Via di Galceti, post 600 m situas dekstre Villa Fiorelli. Dum tiu veturo, taugan direkton ĉiam montras vojŝildo "GALCETI" kaj turisma sxildo "Centro di Scienze Naturali", ĉar la "Villa Fiorelli" situas apud tiu "Centro".
NEPRE KUNPORTU TION:

- kajero pri sano kaj vakcinado, karto/formularo de sanasekuro-atesto.

- medikamentoj kun uzinstrukcio, se tio necesas

- kremo kontrau sunbruliĝo, ĉapo kaj okulvitroj kontrau sunlumo

- bantukoj, bankostumo, banĉapo (deviga en naĝejo!)

- dorsosako por porti piknikon, banveston, bantukon, akvobotelon dum ekskursoj

- malnovaj ŝuoj au sandaloj por vadi en akvo (migri tra rivereto Bisenzio)

- UK-kongreskarto, se vi ricevis


EBLE KUNPORTU TION:

- ŝatataj societaj ludoj, ŝakludo, pilko...

- ŝatata muziko sur KompaktDisko au SonKasedo por diskoteko.

- muzikinstrumentoj, notoj kaj kanttekstoj

- 1 au 2 helaj normalaj au T-ĉemizoj (malnovaj) por pentri sur ilin.

- ajna malnova vestaĵo por tranĉi kaj pentri por karnavalo

- kelkaj euroj por aĉeti glaciajon dum ekskurso au naĝejo.

- eta pluŝbesto (kiel memoro pri hejmo, helpo por endormiĝi)

- notu nomon sur ĉiuj vestoj se infano emas forgesi vestaĵojn.

- notu poŝtelefonan numeron de via infano (certiĝu ke eblas en Italio)


NE KUNPORTU TION: 

- valoraj objektoj (perdo kaj ŝtelo ĉiam eblas, kvankam gvidantoj atentos)

- elektronikaj ludiloj (tiuj kreas ĵaluzon kaj malhelpas kunan aktivadon)

- littukoj (tiujn donos gastejo)


SANO: Taga temperaturo eble estos 35 gradoj dum tuta tago. Kuracistoj ofte insistas ke infanoj (kaj maljunuloj) devas trinki multe da akvo. Nia gastejo estas klimatizita. Kranakvo estas trinkebla. Pri kuloj kaj iksodoj ni atentos. Kaze de akcidento ni konsultos kuraciston au hospitalon, kiuj decidos pri necesa traktado.
PROVIZORA PROGRAMO:

Sabate: Alveno per buso. Desegnado sur T-ĉemizoj.

Dimanĉe: Vizito de bestoj en Centro pri Naturaj Sciencoj. Soroban-kurso per Kimie.

Lunde: Ekskurso per trajno al Florenco kaj UK.

Marde: Naĝejo. Vizito de Prato. Krizantemo prezentas erojn de japana kulturo.

Merkrede: Ekskurso per buso al Pizo kaj Pinokjo-parko en Collodi.

Ĵaŭde: Naĝejo. Vizito de Prato. Koncerto de Ĵomart.

Vendrede: Ekskurso por buso al valo de rivero Bisenzio, marŝado tra akvo



Sabate: Reveno per buso. Sinprezento en Solenas Malfermo.


Elŝuti 17.1 Kb.


Elŝuti 17.1 Kb.