Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Aŭstrio Tunelo Brenner estos la dua plej longa

Elŝuti 12.26 Kb.

Aŭstrio Tunelo Brenner estos la dua plej longa




Dato17.03.2017
Grandeco12.26 Kb.

Elŝuti 12.26 Kb.



El fervoja mondo 8/2011
Aŭstrio Tunelo Brenner estos la dua plej longa

Per solena ekfoso komenciĝis en marto 2011 konstruado de baza tunelo Brenner. En venontaj jaroj oni tiel konstruos la duan plej longan tunelon en la mondo, kiu fariĝos parto de grandrapida kunligo Berlino – Palermo. La baza tunelo 55 km longa trairos Alpojn inter Innsbruck kaj Franzensfeste en Sud-Tirolo. Veturtempo inter Innsbruck kaj Bolzano reduktos de du horoj al nur 50 minutoj.


Belgio Siemens pagos monpunon pro malfruiĝo

Kompanio Siemens devas pagi monpunon 21,2 milionojn da eŭroj al belga fervoja transportisto SNCB pro malfruiĝo en livero de 120 lokomotivoj tipo Taurus Eurosprinter 3 (T18). SNCB unue mendis de la fabrikisto 60 tiujn veturilojn kaj du jarojn poste sian mendon pligrandigis je pliaj 60. La tuta kontrakto tiel atingis valoron proksimume 440 milionojn da eŭroj. Nuntempe sur belga fervojreto devus trakcii 40 lokomotivoj de tiu ĉi tipo, kio ne eblas pro problemoj kun aŭtoritatoj.


Belorusio Belorusio klopodos fariĝi eŭrazia ponto

La 4-an de aprilo 2011 Belorusaj kaj Kazaĥaj Fervojoj faris kontrakton pri ekonomia kunlaboro kaj ago-planon pri evoluigo de la reciproka kunlaboro por jaroj 2011-2015. Tiu ĉi paŝo de la fervojaj entreprenoj helpu por prosperado de vartrafiko, plibonigu kondiĉojn de vartrafiko kaj modernigo de tereno fervoja. Celo de Belorusio estas fariĝi parto de longdistanca kunligo inter okcidenta Eŭropo kaj okcidenta Ĉinio. Krome okazu konkordigo de fervojaj tarifoj de la ambaŭ menciitaj partneroj kaj Rusio ekde la jaro 2013.


Britio Nova sekurecinstalaĵo por londona metroo

Firmao Bombardier Transportation fariĝis liveranto por baza kontrakto pri nova sekurecinstalaĵo por kompanio London Underground sur subsurfacaj linioj kun larĝa profilo. La kontrakton oni subskribos post paso de leĝprotekta limtempo, dum kiu plia adepto Invensys Rail, kiu ankaŭ estas inter jam elektitaj malplinombraj kandidatoj, povas prezenti iujn ajn ŝanĝproponojn. La kontrakto inkluzivas 300 km da trakoj. Bombardier liveros instalaĵon Cityflo 650 CBTC, kiu estas trafikprovita en 13 urboj.


Bulgario Monsubteno el EU helpos privatigon de fervojoj

Bulgario planas en jaro 2012 kun subteno de Eŭropa Komisiono privatigi vartrafikan filion de ŝtataj fervojoj BDŽ. La komisiono devigis sin subteni privatigon per pagokovro de elspezoj por konsultaj servoj kunligitaj kun transdontakso de vartransportisto al privataj klientoj. Ĝi promesis ankaŭ monsubtenon 100 ĝis 200 milionoj da eŭroj por renovigi veturilaron de fervojoj, se ili plenumos promesitan strukturon. Laŭ ĉefo de BDŽ Vladimir Vladimirov la kompanio estos transdonata por vendo, kiam ĝi transiros en profiton.


Ĉeĥio Krizo de Bombardier finiĝis

Produktanto de malpezaj vagonkombinaĵoj kaj tramoj Bombardier Transportation CR en Česká Lípa en la jaro 2010 post du malprofitaj jaroj venis denove en profiton. La firmao finis mastrumadon en 2010 per suma enspezo 315 857 milionojn da ĉeĥaj kronoj (proks. 12 640 milionojn da eŭroj), kvankam en jaro 2009 ĝi anoncis malprofiton 107 366 milionojn da ĉeĥaj kronoj. Enspezoj kreskis proksimume je 18 procentoj kaj superis du miliardojn da kronoj. La kompanio, kiu dungas ĉirkaŭ 800 personojn kaj ankoraŭ en 1990-aj jaroj fabrikis varvagonojn, nun koncentriĝas al sfero de pasaĝertrafiko. Plimulto de ĝia produktado direktas al eksterlando. En lastaj jaroj Bombardier en Ĉeĥio multe investis por modernigo kaj evoluigo, kaj ĉiujare ĝi pligrandigas produktadon. La firmao en Česká Lípa estas parto de supernacia grupo Bombardier, kiu estas elstara produktanto de trafikaj solvoj ekde regionaj kaj komercaj reaktoraj aviadiloj ĝis instalaĵoj por fervoja trafiko.


Ĉinio Provvetura vartrajno trafikis du semajnojn

Komence de aprilo 2011 komenciĝis germana-ĉina kunlaboro por liveri servojn en fervoja vartrafiko. La 3-an de aprilo venis al Germanio la unua provveturinta vartrajno en kadro de tiu ĉi kooperado. La trajnkurso gvidis el germana Duisburg tra Pollando, Belorusio, Rusio kaj Kazaĥio ĝis milionurbo Chong King en centra Ĉinio. Celo de la iniciato estas fari el Ĉinio samrajtan kunulon en eŭroazia trafika merkato. Tempo por transporto de varoj el Ĉinio sur fervojaj trakoj per tiu ĉi paŝo reduktas al 15-16 tagoj.



Eŭropa Unio Ĉu projekto Galileo estas minacata pro nesufiĉa financado?

Komitato de Eŭropa parlamento por trafiko la 15-an de marto 2011 akceptis decidon, en kiu ĝi akcentas nesufiĉon da financoj destinitaj por esplorado kaj evoluigo de aplikoj por EGNOS (Eŭropa satelita navigacia sistemo) kaj projekto Galileo. Deputitoj petis Eŭropan Komisionon, ke ĝi preparu proponon de strategio por financado de navigaciaj sistemoj, kiu krom kotizoj de membrolandoj inkluzivu ankaŭ impostajn instigojn. La komitato postulas de la komisiono pligrandigon de la buĝeto, ĉar dispono estis nur 15 milionoj da eŭroj.


Francio Grupo Faiveley jam tute estras Lekov

Franca trafika grupo Faiveley Transport Group anoncis la 15-an de marto 2011 aĉeton de la restantaj 25 procentoj de la kompanio Lekov. Faiveley Transport posedis trikvaronan parton de tiu ĉi produktanto de pantografoj kaj elektromekanikaj mekanismoj jam ekde la jaro 2002, kaj ĝi tiel fariĝis centprocenta posedanto de la filia kompanio Faiveley Transport Lekov. Faiveley Transport Lekov estas la ĉefa liveranto de la tuta grupo kun 200 dungitoj.


Rusio Konkurenckapablo kostos 50 miliardojn da eŭroj

Kiel diris prezidanto de Rusaj Ŝtataj Fervojoj Salman Babayev, en Rusio ĝis 2020 estos bezonata investi 50 miliardojn da eŭroj por krei konkurenckapablan fervojan infrastrukturon. Inter la ĉefaj sferoj, kien oni disloku financajn rimedojn, apartenas konstruado de vojoj por priservado de havenoj en okcidento kaj sudo de Rusio, kaj sur la orienta marbordo, kaj plibonigo de trafika priservado en centra Rusio, konstruado de subtera trafika reto bezonata por evoluigi novajn trovejojn de mineraloj kaj krudaĵoj.


Preparis Jindřich Tomíšek

Reviziis Heinz Hoffmann


Elŝuti 12.26 Kb.

  • Belgio
  • Belorusio
  • Britio
  • Bulgario
  • Ĉeĥio
  • Ĉinio
  • Eŭropa Unio
  • Francio
  • Rusio

  • Elŝuti 12.26 Kb.