Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko

Elŝuti 0.51 Mb.

Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko




paĝo6/8
Dato14.03.2017
Grandeco0.51 Mb.

Elŝuti 0.51 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8

Varmakceptivo

La varmakceptivo esprimas kapablon de materialo akcepti kaj akumuli aŭ liberigi varmon. Ĝi estas difinita kiel produto de varmkonduktivo, specifa varmo kaj volumena pezo:

b = . c . [14]
kie: b - varmakceptivo (W.s1/2m-lK-1).

Iam ĝi aperas ankaŭ en formo:

b = .c.

La rilato [l4] evidentigas la influon de volumena pezo de materialo je la valoro de varmakceptivo. Ju pli granda ĝi estas, des pli granda estas la varmakceptivo. Pezaj materialoj estas bonaj akumulantoj de varmo kaj male.

La rapidecon re varmakceptado regulas la valoro de varmkonduktivo, sed la daŭron karakterizas la temperatura konduktivo de materialo. La daŭro estas pli longa ĉe la materialoj kun malalta valoro de temperatura konduktivo kaj kun alta valoro de varmakceptivo.
Reciproka dependeco de varmograndoj

El la rilatoj por elkalkulo de temperatura konduktivo [13] kaj varmoakceptivo [l4] estas evidenta la reciproka dependeco de la bazaj varmograndoj de substancoj:

a = ------ (m2s-1)

c. [15]
b = . c . (W.s1/2m-1K-1) [16]


b

= a . c . = -------- (W.s-1m-1K-1) [17]

a.

b

c = ----- = -------- (J.kg-1K-1) [18]



a. .

c a, / 1 1/l8/


La faktoro de reciprokeco estas la volumena (specifa) pezo. Se ni scias ĝin, ni povas surbaze de du konataj varmograndoj elkalkuli la ceterajn du.
Praktikaj valoroj de varmkonduktivo

Materialoj kaj el ili fabrikitaj konstru-elementoj estas eksponataj unuflanke al la efikado de ekstera medio, t.e. al klimat-influoj, duaflanke al la efikado de interna medio. La stato de materialoj en konstrukcioj estas krome influita de fabrika teĥnologio, de transporto kaj de muntado. Ĉiuj ĉi efikoj influas aŭ povas influi la efektivan varmkonduktivon. Por ke

ni povu konstrukciojn projekti kaj taksi sekure kaj ekonomie el vidpunkto de varmteĥniko, estas necese uzadi tiajn valorojn de varmkonduktivo, en kiuj estas aplikitaj ĉiuj supre menciitaj influoj. Tiajn valorojn ni nomas praktikaj.
Uzita literaturo

Fokin K.F.(1953): Stroitelnaja teploteĥnika ograĵdajušĉiĥ ĉastej zdanij. Moskvo.

Halahyja M.- Fehér J. - Hykš P. (l970): Stavebná tepelná technika, osvetlenie a akustika. Alfa, Bratislava.

Likov A.V. (1952): Teorija teploprovodnosti. Moskvo.

Řehánek J. (1970): Stavební tepelná technika. ĈVUT, Praha.

58
PULVORAJ MATERIALOJ KAJ TIES PROPRECOJ


Inĝ. Hanuš Landsperský
1. Enkonduko

Granda nombro de solidaj substancoj prilaborataj en diversaj fakoj ekzistas en pulvora formo, tio signifas en la formo de solidaj eroj, ĉu dispersitaj en ia medio (gasa aŭ likva), ĉu pli aŭ malpli kunligitaj firme. En la pliparto da kazoj ho­diaŭ ne estas necese akcenti la signifon de kvanteca priskri­bado de iliaj preprecoj el la vidpunkto de ties dispersita stato. La grava malhelpo estas la fakto, ke la plimulto da personoj, kiuj kun la pulvoraj materialoj laboras, ne havas apudmane konvenan literaturon pri konvenaj labormetodoj. La celo de tiu ĉi referaĵo estas doni bazajn kaj ĝeneralajn in­formojn pri la problemo de proprecoj de pulvoraj materialoj.


2. Bazaj proprecoj de pulvoraj materialoj
La proprecojn de pulvoraj materialoj oni povas priskribi helpe de multaj fizikaj, fiziko-kemiaj, meĥanikaj kaj aliaj grandoj. Se ni volas uzi iun mezurmetodon, ni devas zorgeme pripensi la celon, por kiu ni la pristudatan materialon karak­terizas, aŭ en kiaj kondiĉoj la pulvoro estos uzata aŭ prila­borata. Laŭ la celo ni poste elektos la plej konvenan metodon.
Unuavice ni menciu la bazajn proprecojn, kiuj nin intere­sos el la vidpunkto de dispersita stato de pulvoraj materialoj:

1. la dimensio de la eroj,

2. la frekvenco de dimensioj de polidispersitaj materialoj,

3. la areo de la surfaco de eroj kaj ties

4. poreco
En specialaj kazoj ni povas uzi multajn aliajn proprecojn por karakterizi la materialon, ekzemple optikajn proprecojn, la rapidecon de solviĝado de pulvora materialo, la nombron (koncentritecon) de eroj en la uzita medio ktp. Fine estas men­ciindaj proprecoj uzeblaj nur tre malofte, sed tre utilaj en certaj fakoj, kiel ekzemple la premebleco kaj kunbakebleco de pulvoro, la determino de la šutamaso aŭ vibramaso de pulvoraj materialoj, la mezurado de fluebleco, de adhereco de pulvoro al plato, ktp.
Kiam ni volas karakterizi la materialon, ni devas progre­si laŭ certa metodo kaj atenteme en ĉia unuopa pašo, por ke la rezulto sufiĉe precize karakterizu la mezuritan proprecon kaj estu uzebla por ĉiuj, kiujn ĝi interesas. Krom la elekto de konvena metodo la laboro konsistas el la sekvantaj pašoj:

l. preno de specimeno,

2. preparo de specimeno por mezurado,

3. la mezurado mem

4. prilaborado de ricevitaj dateroj.
El la vidpunkto de tipoj de la metodoj, la teknikoj uzataj por karakterizi la dispersajn proprecojn povas esti divi­ditaj en sekvantajn grupojn:

l. La dimensioj de eroj kaj la frekvenco de dimensioj:

- kribrila analizo,

- optika, linia kaj elektrona mikroskopio,

- rentgena struktura analizo,

59

- difuzo de lumradioj,



- sedimentada analizo,

- specialaj teĥnikoj,

2. Specifa surfaca areo:

- sorbado de gasoj,

- sorbado el likva medio,

- tralasivo de pulvor-tavolo,

- elkalkulo de surfaca areo laŭ la dimensioj de eroj,

- optika mikroskopio en kombino kun stereologio.

3. Poreco:

- determino de denseco,

- sorbadaj metodoj,

- tralasivaj metodoj,

- enpremado de hidrargo.

4. Specialaj proprecaj kaj respektivaj specialaj metodoj.


3. Analizo de proprecoj kaj ties determino

3.l Dimensioj de eroj

Antaŭ ol ni traktos la problemon pri la determinado de dimensioj de eroj, ni devas difini, kion ni komprenas sub la vorto "ero“. La plej malgrandaj konstruaj unuoj de pulvoraj substancoj estas la mozaikaj kuboj. Ili estas koheraj regionoj determinataj per rentgena struktura analizo. Tiuj kuboj formas kristalojn, nome erojn mezureblajn ekzemple helpe de metalografia analizo. Temas pri šlifitaj, poluritaj kaj kaŭterizitaj specimenoj. Ofte uzata vorto "kristalito“ estas iam vicordigita en tiun ĉi regionon, alifoje la signifo de tiu ĉi vorto estas identa kun la koncepto de koheraj regionoj. Kristaloj, kristalitoj, kaj mozaikaj kuboj plej ofte ne ekzistas memstare, sed formas pli grandajn tutaĵojn nomatajn agregatoj. Tiujn oni povas observi per optika mikroskopo, ties surfaca areo estas mezurata helpe de sorbado de vaporoj, k.t p. La agregatoj ofte amasiĝas en aglomeratojn kaj estas pli aŭ malpli firme kunligitaj. Dependas de la sekvanta prilaborado de la pristudata pulvora materialo, ĉu tiuj ĉi eroj kondutas kiel individuoj, aŭ ĉu ili disiĝas. Laŭ tiuj kriterioj oni devas eltrovi la propran mezurteĥnikon.

La plej simpla kazo de eroj estas globetoj, kies dimensio estas difinita sendube helpe de ties diametro. La plimulto de eroj de pulvoraj materialoj havas neregulan formon kaj tiam aperas problemo, kiel difini ties dimension. Unu el aproksimantoj estas la diametro de globo, kies volumeno egalvaloras la volumenon de la mezurata ero. Tia ĉi determino alportas praktikajn malfacilaĵojn kaj oni serĉis pli simplajn aproksimantojn. Ekzemple oni supozas, ke la dimensio de ero egalvaloras la dimension de projekciita globo, kies surfaca areo egalvaloras la surfacan areon de la projekciita ero. Martin proponis mezuri la longecon de rektosegmento trairanta la centron de la projekciita ero, ĉiuj ĉi-segmentoj estas orientitaj paralele en unu direkto. Simile difinis la dimension de ero Ferret, sed li determinadis la plej longan segmenton en ĉiu projekciita ero. Se la dimensioj de ĉiuj eroj estas proksimume egalaj, oni akiras valoron, kiu estas statistika mezo de ĉiuj mezurataj valoroj kaj tiu ĉi nombro karakterizas la mezdimension.

Se kontraŭ la dimensioj de unuopaj eroj konsiderinde distingiĝas, ofte ne sufiĉas trovi mezvaloron, sed oni devas karakterizi la frekvencon de dimensioj.

Unue ni supozu, ke la mezvaloro sufiĉas. Tiam ni helpe de ia tekniko determinos la nombron de eroj de unuopaj dimensioj, n. La plej simpla karakteriza valoro estos la mezdimensio D, difinita helpe de la rilato kie di estas la valoro de dimensio en i-a grupo, kaj oni havas k grupojn.

Alispeca karakterizo de la spektro de dimensioj de eroj estas la averaĝa devio de mezdiametro de eroj, difinita kiel
ni I di DI

n D = =1_

.

la varianca devio



i

k

1 dl D



-i =1

k- -- - - -

k.t.p.
Anstataŭ la meza diametro oni povas rilatigi la mezvaloron al la surfaca areo de eroj (p ), aŭ al la volumeno aŭ al maso de eroj (Do) kaj oni uzas la rilaton
i 3i 3

n d ni di

s : -- --

i l


l nidi n

i

Anstataŭ la mezdiametro oni ankaŭ uzas la mezan geometrian valoron Dg difinitan kiel



k

nilg d


lg D l l

l i


Se la supre difinitaj mezvaloroj aŭ aliaj al ili similaj ne sufiĉas, estas necesa pli detala priskribo de la frekvenco de dimensioj. El la multnombraj rilatoj ni menciu kvin plej ofte uzatajn tipojn:

l. Gaŭsa, normala, aŭ probabla disperso de la dimensioj de eroj:


k

l niX_ I


y - - ----- -- eksp -- -

2 o-'2 I

61

kie Y estas la funkcio de la frekvenco de eroj



X estas la funkcio de la dimensio de eroj

X estas plej ofte: X = (di - D), aŭ X = lg (di - D), k.t.p.

2. Y = k Xa eksp (-bXc)

Ĉi tien apartenas la konata Rosin-Rammler'a rilato.

3. Y = a eksp (-bXc)

4. Polinomoj de diversaj gradoj kaj rilatoj de tipo

Y = k.Xa

5. Apartan pozicion okupas la sistemo de Pearsonaj frekvencaj funkcioj, kiu reprezentas ĝeneralan matematikan solvon. Pere de la funkcioj povas esti priskribita kia ajn tipo de

frekvenco de dimensioj.

La konstantoj de tiuj ĉi tipoj de ekvacioj karakterizas la liniojn el matematika vidpunkto kaj ili ofte karakterizas ankaŭ la pulvorojn, kiel ekzemple la subtileco de la pulvoro difinita kiel l/D, la egalgradeco de la pulvoro (1/ ), la asimetrio, la nehomogeneco, k.t.p.

3.2. Metodoj por la determino de dimensioj de eroj.

Pere de diversaj metodoj oni povas mezuri diversmaniere difinitajn dimensiojn de eroj kiel menciite supre. Sube ni pridiskutos apartajn metodojn kaj ties rilatojn.

Mozaikaj kuboj estas mezuritaj helpe de rentgena struktura analizo.

Por trovi la dimensiojn de pli grandaj eroj - de aglomeratoj - ni disponas pri granda membro de metodoj kovrantaj relative larĝan amplekson de dimensioj. Por rekta mezurado la plej oportuna, plej fidinda kaj plej ofte uzata metodo estas la optika aŭ la elektrona mikroskopio, en la lastaj jaroj ankaŭ la linia mikroskopio. La metodoj kovras la amplekson ekde centonoj de mikrometro ĝis centoj de mikrometroj. Krom la mezdimensio, oni povas determini ankaŭ la frekvencon de dimesioj kaj ricevi valorajn informojn ankaŭ pri la formo de eroj.

Aliaj rektaj metodoj estas la kribrila analizo. Helpe de kelkaj kribriloj kun truoj de diversaj dimensioj oni klasifikas erojn en klasojn kaj laŭ la pezo de la pulvora materialo

en ĉiu klaso oni ricevas la frekvencon de dimensioj. La metodo estas normigita en Ĉeĥoslovaka normo.

Nerektaj metodoj estas la sedimentadaj metndoj. Krom la propra sedimentado en likva medio oni ĉi tien vicordigas la eluadon, la centrifugajn metodojn, la klasifikadon helpe de gasofluo k.t.p. Apartan signifon havas la metodoj bazitaj sur la disperso de radioj (lumaj aŭ rentgenaj), sur la ensorbado de radioj. Tiuj ĉi metodoj estas plej konvenaj por samdimensiaj eroj. Ili estas uzataj ankaŭ por polidimensiaj materialoj, sed plej ofte en kombino kun alia tekniko, ekzemple kun sedimentado.

Kribrila analizo, unu el la rektaj metodoj, kovras la regionon de aglomeratoj ĝis agregatoj. Dependas de la firmeco de kunligo inter la konstru-unuoj de agregato, ĉu ni mezuras la dimensiojn de la lastaj, aŭ ĉu ni trovas la dimensiojn de la pli malgrandaj konstru-unuoj.


62

Krom tiuj ĉi metodoj ni povas determini la dimensiojn de eroj uzante aliajn proprecojn, ekzemple la surfacan areon de eroj S. Uzante la rilaton D = 6/ .S, kie estas la denseco de la materialo, ni trovos la mezan dimension de globaj eroj kun identa surfaca areo kiel ĉe mezurata materialo.



La kombinado de diversaj metodoj ebligas pli detalan pri­skribnn de la stato de pulvoro. Kombinante ekzemple rentgenan strukturan analizon kun rezultoj de sorbada metodo, ni povas pli precize difini la staton de la pulvoro. Ni povas determini la meznombron de mozaikaj kuboj en la agregato, k.t.p. Kompa­rante la mezdimension trovitan pere de optika mikroskopio kun la valoro trovita pere de sedimentada analizo, ni karakterizas la staton de la pulvoro en suspensio. Simile, komparante la mezdimension mezuritan pere de gaso-sorbado kun la valoro tro­vita pere de tralasivo de likvaĵo tra la tavolo de pulvoro, ni povas karakterizi pulvoron en šutebla kaj premita statoj.

En la lastaj du jardekoj la intereso direktiĝas al la plisimpligado kaj precizigado de la metodoj, ĉefe helpe de aŭto­matigita mezurado. Oni disponas pri multaj sistemoj ebligantaj aŭtomatigitan aŭ duon-aŭtomatigitan mezuradon de la dimensioj de eroj helpe de optikaj, sedimentadaj kaj similaj metodoj. Aŭtomatigitaj aparatoj ekzistas por mezuri surfacan areon hel­pe de sorbado, tralasivo, lumdisperso, k.t.p.

3.3 Surfaca areo kaj poreco.

En la pasinteco multe da atento estis dediĉita al la pro­blemo pri la determinado de surfaca areo kaj de poreco de ma­terialoj. Rilate al neporaj pulvoraj materialoj la problemo de la determinado de surfaca areo estas relative simpla. La kla­sika teorio de Brunauer-Emmett-Teller estas la fundamento de tiu ĉi metodo. La metodo de la sorbado de vaporoj kaj gasoj es­tas ordinara metodo, hodiaŭ jam ne plu temporaba, sed simpla kaj akceptebla al la plimulto de laboratorioj. La aparato mem estas relative malmultekosta dank' al pluraj modifikaĵoj, eb­ligantaj rapidan determinon de sorbata gaso en unu punkto de la tiel nomata adsorba izotermo. Tiuj metodoj estas rekomenda­taj ankaŭ en la ĉeĥoslovaka štata normo.

Menciindaj estas la metodoj de la determinado de surfaca areo helpe de sorbado el solvaĵoj. Diference de la sorbado de gasoj, kiam oni utiligas la procedon de fizika sorbado, la sorbado el solvaĵoj estas procedo pli ĝenerala. Krom la fizika sorbado estas utiligeblaj ankaŭ kemia sorbado, jona interšan­ĝo kaj aliaj procedoj. Multaj organikaj kaj eĉ neorganikaj kombinaĵoj estis utiligataj, lasttempe vastan rolon ludas la sorbado de radioaktivaj izotopoj. La avantaĝo de tiu ĉi metodo estas la precize difinitaj kondiĉoj de la eksperimento kaj la relative simpla aparata aranĝo. Ĝenerale, la sorbado el solvaĵoj estas rekomendata en tiuj kazoj, kiam la pulvoraj materi­aloj estas uzataj kiel dispersitaĵoj en likva dispersa medio. La eluzo de rezultoj estas relative komplika, ĉar oni bezonas scii la meĥanismon kiu regas la sorbadon.

Alia signifa metodo estas la kalkulado de la surfaca areo el la trafluo de likvaĵo aŭ gaso tra tavolo de pulvoro. La am­plekso de surfacaj areoj determineblaj helpe de tiu ĉi metodo estas tre vasta. La principo de la metodo diferencas disde la supre menciitaj principoj, tial oni povas karakterizi la pul-


63

voran materialon en alaiaj kondiĉoj, similaj al tiuj, en kiuj la materialo estas prilaborata, ekzemple en kunpremita stato, densigita tavolo, k.t.p. La metodo estas bazita sur la fakto, ke la rapideco de gaso aŭ likvaĵo trafluanta la tavolon de pulvora materialo dependas de la dimensioj de ĝin formantaj eroj, kaj konsekvence de ties surfaca areo.



Uzeblo de aliaj metodoj, ekzemple de la kalorimetriaj metodoj, emanaj metodoj, metodoj bazitaj sur la rapideco de solvado de pulvora, estas limigitaj, kaj pro tio ili estas u­zataj nur en specialaj kazoj.

Iom komplika estas la determinado de surfaca areo ĉe po­raj materialoj. Tiam la uzo de metodo dependas de la dimensioj de poroj. Se en la materialo ĉeestas sur larĝaj poroj (diame­troj de poroj estas pli larĝaj ol 50 nm) estas uzebla la me­todo de la sorbado de gasoj aŭ vaporoj. Oni supozas cilindro­formajn porojn kaj la malaltigo de la vaporpremo de adsorbata gaso retenata en la cilindroformaj kapilaroj estas determina­ta per la Kalvina ekvacio. El tiu ĉi ekvacio oni povas kalkuli la rilaton inter la premo kaj la sorbata volumeno de la ga­so kaj konsekvence la volumenon de poroj kaj ties diametroj.

Se en la pulvora materialo ĉeestas poroj kun diametroj pli mallarĝaj ol 50 nm, la simpla imago de cilindroformaj po­roj ne sufiĉas. Ekzistas du fundamentaj principoj pri la solvo de tiu ĉi problemo, rekomendataj de du skoloj. La problemo ne estas ĝis nun definitive solvita.

Por materialoj kun poroj pli larĝaj ol 15 nm la metodo de enpremo de hidrargo estas plej oportuna. La metodo baziĝas sur la fakto, ke helpe de certa premo la hidrargo povas esti enpremata nur en porojn de certa diametro. La metodo estas simpla, la pirometro relative facile havebla. La malavantaĝo estas la fakto, ke oni laboras kun tre altaj premoj. La stato de materialo povas esti nekonvena por la kondiĉoj de prilabo­ro. Por iuj materialoj, kiel ekzemple por bruna karbo, la me­todo ne estas uzebla.

En kelkaj kazoj la tuta por-volumeno povas esti deter­minata helpe de relative simpla metodo - per determino de den­seco. Sciante la strukturon de substanco oni povas elkalkuli la tiel nomatan teorian densecon de la materialo. Helpe de likvaĵoj ni akiras efektivan densecon, ĝi estas denseco de la ma­terialo sen apertaj poroj. Oni supozas, ke la likvaĵo kun mal­grandaj molekuloj povas enpenetri la apertajn porojn, pleni­gas ilin kaj la ricevita valoro estas la denseco de la materi­alo inkluzive de la fermitaj poroj. Pli precizan valoron oni ricevas uzante gasojn, ekzemple heliumon. Kunpreminte la gason oni povas helpe de la stata ekvacio de gasoj elkalkuli la vo­lumenon kaj konsekvence la densecon. Kontraŭe, se oni uzos la likvaĵon, kiu ne povas enpenetri la porojn, oni ricevos la tiel nomatan šajnan densecon. Hidrargo, ekzemple premita per unu atmosfero, ne povas enpenetri porojn malpli larĝajn ol 8 mikrometroj. El la diferencoj inter tiuj tri valoroj de dens­eco oni povas kalkuli la diferencojn inter la volumenoj de so­lida fazo kaj konsekvence la volumenojn de fermitaj kaj aper­taj poroj.

Apartan pozicion en la determinado de larĝaj poroj, kaj ankaŭ en la determinado de la surfaca areo ĉe solidaj materi­aloj kaj sekve ankaŭ de pulvoraj materialoj, okupas optika mi­kroskopio. Uzante stereologiajn metodojn oni povas ricevi valo­rajn daterojn ne nur pri la mezvaloro de diametro de makropo­roj, sed ankaŭ pri la distribuo de ties diametroj. Simile, hel­pe de stereologio oni povas elkalkuli surfacan areon de pulvo­roj konsistantaj el eroj mezureblaj helpe de optika mikroskopio.


3.4 Specialaj metodoj.

Tiuj metodoj uzataj kiel helpaj metodoj estas tre utilaj por rapida karakterizado de certa propreco aŭ kvalito de pul­vora materialo. Unu el la ofte uzataj metodoj de karakteriza­do estas la maso de la šutita aŭ vibrigita pulvoro, tiel noma­ta šuta aŭ vibra maso. Ĝi estas la maso de unu kuba centimetro de šutita aŭ vibrigita pulvora materialo. Tiu ĉi valoro estas tre sentiva, kiam oni kvalitece prijuĝas la egalecon de pro­dukto dum ties fabrikado. Ofte malgravaj šanĝoj en la teĥnolo­gio aŭ en ia paremetro de fabrikado, ekzemple la temperaturo de kalcinado, la rapideco de precipitado, la koncentriteco de precipitata solvaĵo k.t.p., reflektigas signife en la valoro de gaso de šutita materialo. Tiel estas indikita la neceso kontroli la procedon mallonge post la depreno de specimeno. Tiu ĉi metodo kompreneble ne ebligas tuj determini la kaŭzon de la šanĝiĝo de la valoro, sed la diferenco en mezurata valoro tuj indikas la neceson serĉi la kaŭzon kaj korekti la procedon.

Similan funkcion havas la determinado de flueco de pulvo­ro. Tiu metodo estas ankaŭ detale priskribita en la ĉeĥoslova­ka normo pri pulvoraj materialoj. Inter aliaj metodoj ni nomu la adherecon de pulvoro al plato, ĝi estas la funkcio de la dimensio de pulvoraj eroj, plu la koloron de pulvora materia­lo, la reflektecon de pulvoro, kiu dependas de la dimensio de la bazaj eroj de pulvoro, sendepende de la dimensio de eventu­alaj aglomeratoj, k.t.p.

4. Konkludo

Karakterizaj proprecoj de pulvoraj materialoj estas di­mensioj kaj surfaca areo de ties eroj kaj ilia poreco. La pro­precoj estis menciitaj kune kun ties determinado. Kombinante konvenajn metodojn de karakterizado de pulvoroj, ni povas ne nur determini bazajn fizikajn kaj kemiajn parametrojn de pul­voro, sed ankaŭ karakterizi sian staton en diversaj medioj kaj en diversaj kondiĉoj de ĝia prilaborado. Tiuj metodoj fa­riĝls neeviteblaj kompozantoj de la esploro kaj de la kontro­lo pri kvalito de pulvoraj materialoj. Apliko de la metodoj estas la primara kondiĉo de kvaliteca plibonigo de produktoj bazitaj sur la prilaborado de pulvoraj krudmaterialoj.

65

MIAJ SPERTOJ ĈE TRADUKADO DE MEDICINAJ TEKSTOJ ESPERANTEN

(Konciza skizo).

Med. D-ro Ludoviko Izák, emer. ftizologo


1. Ĉe la esperantigo de medicinaj tekstoj oni devas ple­ne aprobi la aserton de A. Albault en Plena Ilustrita Vortaro (PIV), ke la lingvaĵo de kuracistoj, koncerne la terminologion, estas la plej kompleksa, ĉar aŭtoroj de plej diversaj fakoj kaj subfakoj devas uzi nociojn kaj vortojn ankaŭ el aliaj sci­encaj kaj teknikaj branĉoj.

Kvankam Albault emfazas la sinoferan laboron de D-ro Briquet el Lille, la aŭtoro de Esperanta Teknika Medicina Vortaro eldonita en 1912, tamen li atentigas, ke de tiu tempo la sciencoj kaj tekniko tre progresis kaj multaj el la nocioj kaj vortoj en la verko de Briquet fariĝis jam arkaikaj.

En la jaro 1915 "Japana Esperanto-Instituto“ eldonis bro­šuron de la "Kioto Imperia Universitato, 1934“. D-ro Hideo Ja­gi kaj liaj kunlaborantoj C. Kazama kaj M. Macuda konstatas, ke ili kelkloke korektis la stilon de la originaloj. Do ankaŭ ĉi-meritplena libro estas jam same arkaika.

Estas interese kompari - laŭ alfabeta vicordo - la mode­stan, sed fundamentan vortareton de Briquet [B], kun tiu de la imponega PIV.

Nur kelkaj ekzemploj:

Ĉe "abdomena pario“ [B], PIV atentigas, ke ĝi estas evit­inda, ĉar temas pri abdomena "parieto“.

Male, dum en la B-vortaro troviĝas "Abr-o aŭ Jekirito [BOT], Abr-ino, toksalbumino de ĝia semo“, en PIV ĉi-vorto ne estas trovebla.

Anstataŭ "abscesiĝi“ [B], PIV uzas "abscesi“.

Ĉe "Maldekstra“ [B], PIV enšovas "liva“ kaj ĉe "maldeks­truma“ [B], PIV aldonas "livuma“. Tamen en "Parnasa Gvidlibro“ de Kalocsay-Waringhien-Bernard, la neologismo "liva“ havas la formon "lifa“ (ĉu laŭ la an.gla "left“ kaj la slava radikvorto "lev-“?).

PIV enkndukis ankaŭ la neologismojn "sinistra, sinistro, sinistrozo“, prenitaj el la franca "sinistre“: = malbonaŭgura. La latina "sinister“' = maldekstra (mano ktp.), metafore signi­fas "maldekstramana, mallerta, malbonaŭgura“.

Ekde la eldonjaro de PIV (l970) la teknika flanko de la elektrona mikroskopo denove progresis kaj la mikrokosmo de virusoj pliriĉiĝis je ECHO-viruso kaj kokseki-viruso (el la angla "coxsackie“), jam ĉe la limo de la viva kaj senviva ma­terioj; ĉar la kristalforma, do "sensiva“ viruso povas kaŭzi malsanon nur en la "viva“ ĉelo.

Aliflanke en pluraj medicinistaj artikoloj aperadas la vortoj: rehabilito (Pola Radio Varsovio en siaj primedicinaj komunikaĵoj uzas: reeduko - korpa, psika).

Kelkaj aŭtoroj - sub la influo de sia nacia idiomaĵo - uzas la esprimon "malbonvola tumoro“ kontraste al "bonvola tumoro“', kvankam temas pri "bonintenca tumoro“ (ekz. fibromo) kaj "malbonintenca tumoro, malignomo“ (ekz. karcinomo, sarkomo).

66

2. Mia traduka kunlaboro kun Fakultata Hospitalo en Martin daŭras jam kelkajn jarojn. Dum tiu tempo mi sukcesis publikigi jam multe da fakaj tradukoj. Mi menciu tiun de D-ro Meško kon­traŭ aplikado de antibiotikaĵoj dum gravedeco; resumojn laŭ prelegoj de Prof. Korpáš pri la tern-reflekso kaj de Doc. Krajnák pri la etiologio de la parezo de "nervus facialis“.



Precipe mi estas feliĉa, ke ankaŭ Medicina Internacia Re­vuor (MIR, antaŭe Kuracista Internacia Revuo), japania, kvaron­jare aperanta oficiala organo de Universala Medicina Esperan­to-Asocio (UMEA) aperigis aŭ por aperigo akceptis plurajn ar­tikolojn. Mi menciu tiujn de Prof. D-ro Matulay: "Epilepsio kaj migreno - ĉu parencaj malsanoj?“, "Rezulto de encefalogra­fio ĉe mense retarditaj infanoj“, "Novaj direktoj en psiki­atrio... “.

Krome mi menciu la docentiĝan prelegon de D-ro Buchanec "La influo de eksteraj faktoroj al kelkaj esplorrezultoj ĉe infanoj“ (aperigita en MIR kun multaj ilustraĵoj), la por ape­rigo en MIR akcentitan artikolon de Prof. D-ro Galanda "Toksiĝo per salicilatoj ĉe infanoj“.

Fine mi menciu, ke en la ampleksa volumo de MIR, eldoni­ta ĉi-jare en julio okaze de la 70-a jubileo de UMEA, aperis la artikolo de D-rino Skaličanová kaj kunlaborantinoj: "Sugestiva kaj grupa psikoterapio de iuj korpaj malsanoj ĉe in­fanoj“.
3. Mia laborprocedo:

Se mi aŭakultas fakan prelegon (aŭ ekscias, ke iu el la kolegoj havas ion), kiu aŭ kio povus interesi ne nur la en­kaj eksterlandajn medicinistajn - esperatitistojn, post interkonsento mi vizitadas la koncernan fakulon en lia kabineto kaj mi kune kun li trastudas la tekston kaj petas klarigojn pri ĉiuj uzitaj signoj, mallongigoj, simboloj por trovi la plej taŭgajn, plej precizajn ekvivalentojn internacie kompre­neblajn, kongruajn al la teksto de la aŭtoro-neesperantisto. Ekz. en la menciita artikolo de Prof. Galanda mi trovis, ke ĉi tie la tradicia termino "hemifilio“ ne havas sencon de he­reda malsano, sed nur de sangemo, inklino al sangado...

4. La sinteno de hospitalaj kuracistoj al Esperanto.

La unuopaj kolegoj-fakuloj volonte konsentas, ke mi tra­duku iliajn tekstojn en Esperanton, sed ellerni ĝin ili ne emas. Prefere ili lernas kaj uzas unu el la mondlingvoj: la anglan, francan, germanan. Pri la rusa ili opinias, ke ili posedas ĝin jam sufiĉe el la lernejoj aŭ kursoj kaj poste ili estas malagrable surprizitaj pro sia nesufiĉa prepariteco, kiam ili aŭdas la lokajn idiomojn: en Kievo la ukrajnan, en Minsko la blankrusan, en Moskvo la metropolan, aŭ la berlinan-germana en GDR.

Tre agrable mi rememoras la viziton de D-ro Hideo Shino­da kun la edzino, antaŭ jaroj en Bratislava, la ĉefurbo de Slovakio. Kun D-ro Teodoro Rosinský, gvidanto de granda psi­kiatria hospitalo apud la urbo Nitra, ni havis honoron esti kondukantoj de la karaj gastoj tra la urbo, kaj dum la gine­kologia-kancerologia prelego en la III-a ginekologia kliniko funkcii kiel tradukantoj en la slovakan. La kolegoj estis sur-

67

prizitaj-mirigitaj, ili konvinkiĝis pri la absoluta taŭgeco de Esperanto kiel pontlingvo. Tamen, bedaŭrinde, ankaŭ ĉi tiu valora semo perdiĝis senpostsigne.



Kvankam en eksterlando (Bulgario, Hungario, Pollando kaj en kelkaj kapitalismaj landoj aktivas esperantistoj medicin­istoj sinofere okupiĝantaj pri sciencaj esplorado, verkado kaj prelegado en seminarioj, ĉe ni ĉiu laboro - eĉ se nur traduka - kušas sur miaj šultroj. Mi ne sukcesis trovi sekvantojn, kiuj dediĉus šin al memstara scienc-esplora kunlaboro. Tial mi kore dankas kaj gratulas al ĉiuj organizantoj kaj partoprenantoj de ĉi-tiu seminario.

Al ilia plua meritplena agado mi deziras plenan sukceson!


1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 0.51 Mb.

  • Reciproka dependeco de varmograndoj
  • Praktikaj valoroj de varmkonduktivo
  • PULVORAJ MATERIALOJ KAJ TIES PROPRECOJ Inĝ. Hanuš Landsperský 1. Enkonduko
  • Bazaj proprecoj de pulvoraj materialoj
  • Analizo de proprecoj kaj ties determino
  • MIAJ SPERTOJ ĈE TRADUKADO DE MEDICINAJ TEKSTOJ ESPERANTEN
  • Mia traduka kunlaboro kun Fakultata Hospitalo en Martin
  • La sinteno de hospitalaj kuracistoj al Esperanto.

  • Elŝuti 0.51 Mb.