Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko

Elŝuti 0.51 Mb.

Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko




paĝo5/8
Dato14.03.2017
Grandeco0.51 Mb.

Elŝuti 0.51 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8

ENERGETIKO, ATOMELEKTREJOJ KAJ VELDADO

Inĝ. P. Todorov (Bulgario)

Tutkonata fakto estas, ke la bazo por bona industrio de ĉiu lando estas la energi-fontoj de la lando mem. Ju pli potencaj ili estas, des pli grandaj estas la šancoj por disvolviĝo de la industria potenco kaj la vivnivelo de la popolo kaj kontentigo de ĝiaj materiaj kaj kulturaj bezonoj. Lando kiel Bulgarujo, kie la energetikaj fontoj (akvaj kaj malbonkvalitaj terkarboj) ne estas sufiĉaj, ĝuste komencis disvolvi la plej novan specon de energetikaj fontoj - atomelektrocentralojn. La atemelektrocentralo (AEC) apud la ĉedanuba urbeto Kozloduj estas la unua sur la Balkana duoninsulo, kiu jam produktas elektron uzante la varmon kaj la potencon de nuklea reakcio.

Laŭ la speco de uzata energio la elektrocentraloj estas: termikaj, akvaj, tajdaj, ventaj, sunaj, atomaj k.t.p. Laŭ la daŭro de funkciado dum la jaro ili disdividiĝas:

l. Bazaj - kiuj produktas elektron dum la tuta jaro; oni uzas iliajn agregatojn dum 5000-7000-8000 horoj.

2. Ekstremaj - kiuj servas mallongdaŭre; ĉirkaŭ 2000-3000 horojn jare, ordinare en la plej streĉaj (vesperaj) horoj karakterizaj per lumigado kaj industribezonoj.

3. Duonbazaj (duonekstremaj) -- ili scias ordinare 3000 - 5000 horojn jare.

En Bulgarujo la bazaj elektrocentraloj profitas en sia laboro terkarbojn, tamen ekde 1974 similan rolon ludas la atomektrocentraloj.

Ĝis la 1960-a jaro la akvaj centraloj liveris 45% de la entute elektro produktita en la lando, sed 1975-a jaro nur 20-25% kaj la pli grandan parton devis kovri la termikaj centraloj. La kaŭzoj de la šanĝiĝo estas kelkaj:

- Limigitaj akvaj fontoj en la lando kaj ĉefe jam estas utiligitaj la ekzistantaj fontoj.

- Komplika kaj longdaŭra konstruado kaj instalado de la akvaj centraloj - tuneloj, baraĵoj k.t.p.

- Termikaj centraloj postulas malpli grandan investaĵon por ĉiu unuo de povumo (instalita kaj produktita), krome la konstruado daŭras malpli longe.

Aliflanke la termolektrocentraloj (TEC) havas ankaŭ mankojn. Jam dirite - terkarboj en Bulgarujo (plej ofte lignito) estas akompanataj per alta procento de humido kaj cindroenhavo, pro kio ili bezonas anticipan sekigon. Tiucele aldone al la TEC oni konstruas sekig-uzinojn. Post la bruligo de terkarboj ekstaras la problemo pri cindrokaptado el la fumo kaj la transportado de skorio. La ekzistantaj instalaĵoj kaj mašinoj por tiuj celoj bedaŭrinde estas multekostaj kaj ofte kapricaj kaj ne tre efikaj.

La lukto kun la cindroelĵetado kaj kun la sulfurenhavaj gasoj, elfluantaj en atmosferon, estiĝas tre grava problemo en la nuntempa energetiko. Ĝi estas problemo por ĉiuj alte industriigitaj landoj kun potenca energetiko bazita sur la terkarboj. Ekzemple la ĉeĥoslovakaj specialistoj sciigas, ke speciale en Norda Ĉeĥio dum unu jaro la termikaj centraloj elĵetas

49

ĉirkaŭ unu milionon da tunojn da cindro ĉe kalorienhavo ter­karboj 2500 kkal/kg kaj humideca 30-35%. Dua ekzemplo - en apartaj lokoj en Prago la malpurigo de atmosfero estas 4-7 ob­le pli alta ol toleras normoj (preskaŭ 1000 tunoj jare sur u­nu km2).



La menciitajn mankojn de TEC oni evitas ĉe la atomaj cen­traloj, uzante por sia laboro kiel brulaĵon uranion aŭ pluto­nion, aŭ riĉigitan uranion 235. Kompreneble, ĉe la atomaj cen­traloj estas necese priatenti certajn normojn kaj regulojn li­gitajn kun la sekuriga tekniko kaj industria sanitara higieno por protekti laboristojn kaj loĝantaron antaŭ danĝeraj kaj malagrablaj akcidentoj.

Mi prezentos kelkajn ĉefajn avantaĝojn de la atomenergiaj centraloj kompare kun TEC:

l. Oni ne malpurigas la hommedion (aeron, grundon k.t.p.).

2. Tielnomataj rapidaj reaktoroj en AEC havas ankoraŭ kroman avantaĝon: per ili estas uzeblaj la pli grandaj rezervoj de torio en la naturo kompare kun la uranio. Oni ĝin utiligas en reaktoroj laborantaj kun rapidaj neŭtronoj en miksita ciklo, ĉe kiu la aktivan zonon oni šargas per uranio 233, plutonio 239 kaj uranio 238, sed en la reflektilo per torio 232. En tiu ĉi kazo la eluzo de uranio 238 por repro­duktado kun koeficiento 1,35-1,04 estas plej bona. Se ne ekzistus la principa eblo produkti plufendeblan nuklean brulaĵon surbaze de uranio 238 kaj torio 232, estus eviden­te, ke la atomenergetiko laŭ siaj naturaj rezervoj ne dife­renciĝus tre multe disde la energetiko uzanta terkarbon kaj mazuton. Nome ĉi-kvaliteca diferenco de atomreaktoroj, kaj precipe de tiuj kun rapidaj neŭtronoj, ebligas la tutplenan utiligon de la uraniaj kaj toriaj rezervoj troviĝantaj en la tersino (nur en la monda oceano la rezervoj de uranio estas 4000 milionoj da tunoj).

3. Malgraŭ tio ke la kapitalaj investoj por AEC estas je 40% pli altaj ol la investoj por TEC, kondiĉe ke la energi-po­vumoj (ekz. 400 MW) estas egalaj, la tuta kvanto de produktita elektroenergio de AEC estas malpli kosta ol tiu de TEC. Ĝi rezultas el tio, ke la porbrulaĵa parto de la tuta prezo de elektroenergio el AEC estas duona kompare kun tiu TEC.

Laŭ kalkuloj de la Komitato por Energetiko faritaj por Ministerio de Pezmašinkonstruado en Hungario, la antaŭvidata propra kosto por la elektroenergio el la konstruota AEC estos je 20% malpli alta ol por la importata, je 30% malpli alta ol por la produktata en la Danubaj akvaj centraloj, kaj je 10% malpli alta ol por tiu el TEC-oj uzantaj enlandajn terkarbojn.

La reaktoroj kun akva malvarmigado sub premo (boligaj re­aktoroj) estas plej vaste disvastigitaj. Kiel malakcelanto de neŭtronoj kaj kiel varmoportanto en la menciitaj reaktoroj es­tas uzata distilita sensaligita akvo sub premo. Ili estas no­mataj akvo-akvaj reaktoroj.

Plej efikaj estas reaktoroj eluzantaj rapidajn neŭtronojn. Ili produktas fendeblan plutonion en kvanto pli granda ol ĝi estas en la komenco de la nuklea reakcio.

La principo skemo por laboro de AEC estas jena:

50

La varmo el la aktiva zono de reaktoro transportiĝas per akvo sub premo al vaporgeneratoroj. Ĉi tie estiĝas varmotransigo kaj la akvo jam malpli varma revenas pere de pumpoj en la aktivan zonon de la reaktoro. La vaporo estiĝanta el la vaporgeneratoro (425 t/h) direktas sin al turbinoj.



Tia funkcia skemo estas nomata ducirkvita. La unua cirkvito estas radioaktiva: reaktoro, tuboj, pumpiloj, valvoj kaj duono de ĉiu vaporgeneratoro. Ĉiuj ĉi instalaĵoj estas en hermetaj kaj biologie širmitaj ejoj.

La dua cirkvito ne estas radioaktiva. La en turbino eluzita vaporo ĵetiĝas en kondensilon, poste pere de kondensilaj pumpiloj la akvo iras tra malaltpremaj varmigiloj al senaerigilo, la nutraj pumpiloj direktas la akvon tra altpremaj varmigiloj al la vaporgeneratoroj, kaj tiel fermiĝas la dua cirkvio.

Plej grava ekipaĵo en AEC estas la reaktoro. En Kozloduj ĝi estas VVER-440 kun varmpovumo 1370 MW kaj havanta ses cirkvitojn, ĉiu enkluzivanta: pumpilon, vaporgeneratoron, du valvojn kun elektromotoroj kaj cirkultubaro 500 mm. La laborpremo ĉe la elirejo el la aktiva zono de reaktoro estas 12,5 MPa (125kg/cm). La temperaturo de la akvo ĉe la enirejo en reaktoron estas 269°C. La alteco de la instalita reaktoro estas preskaŭ 20 m, la ekstera diametro 3,800 m. La brulaĵo estas instalita en 349 kasetoj, inter kiuj moviĝas la reguligaj stangoj. Kiam la kasetoj moviĝas malsupren, ili forlasas la aktivan zonon kaj samtempe eniĝas en absorban metalon. Tiamaniere la povumo de reaktoro malaltiĝas.

La plenigo kaj malplenigo de la reaktora per brulaĵo okazas unufoje en jaro - post 270 tagoj de funkciado dum 100%-a povumo. Por la plena šargo de la reaktoro necesas 42 t da uranio (pli ĝuste da urania duoksido riĉigita per uranio 235 ĝis 3,5%).

Reaktoro VVER-440 nutras 2 turbinojn po 220 MW kun premo antaŭ la turbinoj 4,4 MPa (44 at).

En speciala korpo de AEC estas instalitaj specialaj purigaj ekipaĵoj por reteni la radioaktivajn substancojn en la akvo de la primara cirkvito. Dank' al ili la akvo estas reuzebla por bezonoj de AEC. La duan esencan funkcion de la speciala korpo prezentas la ejoj, en kiuj troviĝas rezervujoj por konservado de solidaj kaj fluidaj radioaktivaj restaĵoj retenitaj dum la speciala akvopurigado, senaktivigo k.t.p. La tutplenan garantion kontraŭ la ellasado de malpurigitaj radioaktivaj substancoj en la naturajn subterajn akvojn, en la akvon de baDanubo k.t.p. donas la garnado de la ejoj per rustimuna lado kaj kompleta elprovado de hermeteco de la ladumitaj ejoj kaj de la rezervujoj.

Ĉefa konstrukcia materialo por la instalaĵoj kaj por la purigaj ekipaĵoj de fluidaj (gasaj) radioaktivaj substancoj estas la rustimuna štalo - OXI8HIOT (laŭ GOST). Ĉi-štalo havas altekspluateblajn kvalitojn speciale por agresiva medio, sed oni devas scii la veldajn proprecojn de la štalo.

La elektroarka veldado de rustimunaj štaloj estas tre disvastigitaj en la tekniko. Veldante ĉi-štalojn oni utiligas


51

precipe la kontinuan kurenton kun rekta polarigo (minuso ĉe veldodrato). La malan polarigon oni uzas ĉe la veldado de pli dikaj detaloj, ĉar granda kvanto de la varmo koncentriĝas en la baza detalo. Tio helpas pli bonan veldadon kaj alojiĝon de la veldodrato kun la baza metalo. La tegaĵo de veldodrato ne devas enhavi karbonon kaj samtempe ĝi devas esti bone sekigita, ĉar humido favoras la hidrogenabsorbon al la veldjunto, pro kio la metalo poriĝas kaj estiĝas rompebla.

Ĉe argon-elektroarka veldado la elektroarko inter la vol­frama veldodrato kaj la baza metalo troviĝas en la atmosfero de malaktiva gaso - argono, heliumo aŭ ilia miksaĵo. Veldante laŭ tiu ĉi metodo oni devas atesti la jenajn detalojn: ĉu la volframo estas bonkvalita kaj la širmatmosfero estas sufiĉa por širmi la veldkuvon. Post la interrompo de la elektroarko necesas, ke la širmgaso plu širmu ankoraŭ la ruĝan metalon kontraŭ la aero pro oksideblo. Grava kondiĉo por la bona kva­lito de la veldprocedo estas ankaŭ la pureco de la metalo kaj de la veldaj materialoj: sengraseco, senpolveco. Antaŭ la veldado estas necesa purigo per alkoholo aŭ alie solvenzo.

52

VARMTEĤNIKAJ PROPRECOJ DE KONSTRU-MATERIALOJ

Inĝ. Jan Werner
La konstrua varmteĥniko baziĝas unue sur la teorio de varmpropagiĝo, due sur la scioj pri koncernaj proprecoj de konstru-materialoj. La aplikadoj estas krome kondiĉitaj per la klara scio de ĉiuj postuloj pri materia interna medio por ho­moj el la varmteĥnika vidpunkto. En la prelego mi observos la regionon de material-proprecoj.
Varmkonduktivo

La varmkonduktivo indikas varmkvanton, kiu trairas en unu sekundo tra la kubo kun eĝoj longaj 1 m inter du kontraŭaj facoj, inter kiuj estas la temperatura diferenco 1 K ( C), se la ceteraj kubo-facoj estas perfekte varmizolitaj. Ĝia dimensio estas W.m-1K-1.


Laŭ la valoro de varmkonduktivo ni dividas materialojn je bonaj kaj je malbonaj varmkonduktantoj.

Al la bonaj konduktantoj apertenas metaloj, ekz. fero ( = 58 W.m-1K-1), aluminio ( = 204 W.m-1K-1), kupro ( = 372 W.m-1K-1).

La nemetalaj konstruaj kaj varmizolaj meterialoj estas malbonaj konduktantoj, ilia varmkonduktivo varias en la limoj 0,025 - 4,0 W.m-1K-1.

La varmkonduktivon de la konstruaj kaj izolaj matterialoj ni determinas per mezurado, sed ni devas samtempe atenti fakto­rojn, kiuj ĝin influas:

1. volumena pezo,

2. pureco,

3. direkto de varmofluo ĉe neizotropaj materialoj,

4. strukturo,

5. konsisto,

6. temperaturo,

7. humido kaj aliaj faktoroj.
Influo de volumena pezo kaj poreco

La konstruaj materialoj estaa plejparte poraj. La volumeno de poroj esprimita en procentoj de la tuta volumeno de materi­alo estas la poreco montrata per sekva rilato:

Vp V-Vo

p --- . 100 ------

V V

kie: p - poreco (%)



Vp - volumeno de poroj (m3),

V - tuta volumeno de materialo (m3),

Vo - volumeno de solida substanco (maso) en la materialo .

Ĉe la poraj materialoj ni distingas specifan pezon kaj vo­lumenan pezon. La specifa pezo de materialo estas kvan­to de solida substanco (sen poroj) en kilogramoj je 1 m3, signata per , dimensio kg.m 3. La volumena pezo de materialo estas kvanto de pora substanco en kilogramoj je 1 m3, signata per , dimensio same kg.m 3.


53

Se ni neglektas la pezon de aero en poroj, ni povas konsideri egalaj la pozojn specifan kaj volumenan kaj surbaze de la rilato [1] skribi:



o- p

p = --------- . 100 kaj sekve = o (1 - -----) [2], [3]

o 100

El la rilato [3] ni klare deduktas, ke la volumena pezo de materialo estas des pli granda, ju pli malgranda estas la poreco kaj male. Ekzemple la betono volumene peza 2200 kg.m-3 havas porecon 8 % kaj la skoria betono volumene peza 1500 kg.m-3 havas porecon 45%.



La varmkonduktivo de senmova aero estas 0,024 W.m-1K-1, dum la varmkonduktivo de solidaj substancoj estas pluroble pli granda. Se kreskas la poreco de materialo, kreskas en ĝi la kvociento de kavetoj (poroj) plenigitaj per aero, do per komponanto karakteriza per plej malalta valoro de varmkonduktivo. La šanĝo de poreco estas sekvata per šanĝo de volumena pezo kaj estas pravigita supozo, ke samtempe šanĝiĝas ankaŭ la varmkonduktivo.

Helpe de eksperimentoj estas pruvite, ke ĉiu materialo havas propran rilaton inter varmkonduktivo kaj volumena pezo, ke materialoj kun la sama volumena pezo atingas reciproke diversajn valorojn de varmkonduktivo. Ĝi estas konsekvenco de tio, ke nek la volumena pezo, nek la poreco estas sufiĉaj parametroj por determini la varmkonduktivon.

Estas necese konstati, ke ne estas eble konsideri la volumenan pezon kaj la porecon kiel reciproke anstataŭigeblajn parametrojn. En la rilato [3] estas menciita suma poreco, en kiu ne prezentas sin diverseco de poroj el vidpunkto de ties grandeco kaj ordigo en la volumeno de materialo. Ju pli grandaj estas poroj, des pli granda estas la temperatura diferenco inter la kontraŭaj por-vandoj. Se tiu varmdiferenco ekzistas, sekve en la poroj okazas konvekta kaj radia propagiĝo de varmo. Ĝi estas des pli intensa, ju pli granda estas la temperatura diferenco, do ju pli grandaj estas la poroj.

El la menciitaj konsideroj vidiĝas, ke en poroj plenigitaj per aero okazas ne nur kondukto de varmo laŭ FOURIER-leĝo, sed ankaŭ konvekto kaj radiado de varmo, do kune ĉiuj tri bazaj specoj de varmpropagiĝo. Se en la malgrandaj poroj funkcias precipe la varm-kondukto, en grandaj poroj superas ĝin la konvekto kaj la radiado de varmo.

Se la propagiĝo de varmo en poroj estas karakterizebla per varmkonduktivo de aero, ni povas aserti, ke la pligrandigo de poroj estas sekvata per pligrandiĝo de varmkonduktivo de aero. Ĝi estas eksperimente pruvita. La dependecon mi ilustras per tabelo 1.

Tab. 1: Varmkonduktivo de aero en diversgrandaj poroj.



Diametro de poroj (mm)

0,1

0,5

1,0

2,0

5,0

Varmkonduktivo de aero

(W.m-1K-1)



0,024

0,026

0,028

0,031

0,044

Pligrandiĝo de varmkonduktivo (%)

0

7

15

32

82

54


Varmokonduktivo de neizotropaj materialoj
Fibraj materialoj havas porojn en formo de longaj kaj mallarĝaj kavetoj. Laŭlonge de la fibroj ankaŭ la poroj estas longaj. En la antaŭa parto ni prikonsideris la gravecon de dimen­sioj de poroj en direkto de varmofluo. Surbaze de tio estas fa­cile konstati, ke la varmokondukto en direkto de fibroj devas esti pli granda ol en la direkto orta al la fibroj. Tial ĉe fi­braj materialoj ni ĉiam distingas du varmkonduktivojn kaj uzan­te tian materialon ni devas konscii la direkton de varmofluo rilate al la ordiĝo de fibroj, respektive al la long-dimensio de poroj.

Por demonstri la asertitan fakton mi enmetas la tabelon pri varmkonduktivo de lignoj (tab. 2).

Tab. 2 : Varmokonduktivoj de kelkaj lignoj


Speco de ligno




Abio 450

kg/m3



Piceo 550

kg/m3



Acero 720

kg/m3



Varmkonduktivo

(W.m-1K-1)

ĉe varmofluo


paralela al fibroj

0,26

0,35

0,43




orta al fibroj

0,12

0,15

0,19

Ĉe la fibraj materialoj konvenas mencii, ke pluraj el ili havas vatecan karakteron. La volumenan pezon de tiaj materialoj ni povas šanĝi per premado. Povas okazi, ke vateca materialo en nepremita stato havas pli grandan varmkonduktivon ol post ĝia premigo, kvankam per premo altiĝis ĝia volumena pezo. Estas do registrebla inversa rilato inter la varmkonduktivo kaj la vo­lumena pezo, resp. poreco. Sed mi aldonas, ke la inverseco ha­vas ĉe ĉiuj tiaj materialoj sian limon. Se ni plu premos la materialon, la volumena pezo daŭre kreskos, sed la varmkondukti­vo post atingo de la limo ne plu malkreskos, sed kreskos laŭ jam konata influo de volumena pezo kaj poreco. Laŭ matematika terminologio ni povas nomi la limon kiel ekstremon, nome lokan minimumon de la koncerna dependeca kurbo ( - ). La fenomeno estas facile eksplikebla. Per premado ja altiĝas la volumena pezo, sed samtempe malgrandiĝas aerkavetoj, poreco, do grave malaltiĝas la propagiĝo de varmo per la konvekto kaj radiado kaj resume malaltiĝas la varmkonduktivo. Kiam la volumena pezo a­tingas la lokan minimumon sur la dependec-kurbo, jam validas la kutima regulo pri influo de volumena pezo rilate al varmo­konduktivo. El vidpunkto de la varmizola teĥniko la pezo ĉe la loka minimumo estas la optimuma.


Influo de masa strukturo

Pri la influo de strukturo estas konate, ke la kristaliĝ­intaj substancoj konduktas la varmon pli bone ol la substancoj amorfaj. Ekzemple la fandita silicio (SiO2) havas la varmkonduktivon 1,38 W.m-1K-1, dum la kristala siliko atingas valoron 7,2 W.m-1K-1.


Influo de konsisto de materialo

Pluraj konstru-materialoj konsistas el diversaj specoj de materialoj. Ĝenerale eblas diri, ke la rezulta valoro de varm-


55
konduktivo estas des pli alta, ju pli altajn varmkonduktivojn havas unuopaj komponantoj de la materialo.


La ĥemia konsisto ankaŭ influas la varmkonduktivon. Estas menciate, ke la materialoj alkalecaj konduktas varmon malpli bone ol la materialoj de acida karaktero.
Influo de temperaturo

Se la temperaturo en la poroj de korpo altiĝas, altiĝas en ili ankaŭ la propagiĝo de varmo per konvekto kaj radiado. La propagon de varmo ni karakterizas per varmkonduktivo. Ĝi kres­kas, se kreskas la temperaturo de pora korpo. La influon oni esploras eksperimente. Por la konstrua praktiko kutime sufiĉas konsideri linearan dependecon inter varmkonduktivo kaj tempe­raturo, nome en intervalo de 0 C ĝis 200 C:

= o (1 + 0,0025 . t) [4]

kie: - varmkonduktivo ĉe la temperaturo 0 C (W.m-1K-1),

t - temperaturo, ĉe kiu estas determinota varmkonduktivo ( C).
Influo de humido

La varmkonduktivo de konstru-materialoj altiĝas kune kun la altiĝado de humido. Tiun ĉi fenomenon eblas parte ekspliki per la fakto, ke la akvo havas la varmkonduktivon 25-oble pli grandan kompare kun aero. Se la akvo anstataŭas la aeron en po­roj, ĝi krome havas aliajn proprecojn ol la akvo libera. A.V. Likov (1952) eldiris opinion, ke la FOURIER-leĝo ne estas ĉi tie aplikebla, ĉar pro ekzisto de temperatura diferenco translokiĝas en la direkto de varmofluo ankaŭ la humido. Per tio grandiĝas la varmofluo kaj samtempe ankaŭ la varmkonduktivo ĉe materialo.

La enhavo de humido esprimiĝas en rilato al seka materia­lo, ĉar kutime ni komparas la varmkonduktivon de humida mate­rialo kun la varmkonduktivo de seka materialo. Ni distingas laŭpezan humidon kaj volumenan humidon.

Laŭpeza humido esprimiĝas per la rilato:

Gp-Gs

p = ------- . 100 [5]

Gs

kie: p - laŭpeza humido (%),

Gp - pezo de humida materialo (kg),

Gs - pezo de seka materialo (kg).


Volumena humido esprimiĝas per la rilato:

Vakv

v = ------- . 100 [6]

Vs

kie: v - volumena humido (%)

Vakv - volumeno de akvo en la korpo (m3),

Vs - volumeno de la korpo (m3).
La rilato inter la laŭpeza kaj la volumena humidoj estas deduktebla. Pezo de humida korpo estas:

Gv = Gakv + Gs [7]


kie Cv estas pezo de humida korpo (kg), Gakv pezo de akvo (kg)

56

kaj Gs pezo de seka korpo (kg). Ĉar



Gakv = Vakv . akv kaj Gs - Vs. s [8], [9]

kie akv estas specifa pezo de akvo (kg.m3) kaj s volumena pezo de seka korpo (kg.m-3), ni povas skribi laŭ la rilato [5]:


Gakv + Gs-Gs Vakv . akv 1000

p = --------------- . l00 = ------------------ . 100 = p . ------- [10]

Gs Vs . s s

kaj sekve la laŭpeza humido:

s



p = v . ------

1000 [11]


Specifa varmo de materialo

Specifa varmo indikas varmkvanton en ĵuloj bezonatan por varmigi 1 kg da prikonsiderata materialo je 1K ( C). Signo: c.

Dimensio: J.kg-1K-1.

La specifa varmo dependas de temperaturo kaj ĉe konstru-materialoj estas krome grava ĝia dependeco de humido. Tiun ĉi dependecon ni devas determini por ĉiu materialo aparte per eksperimento. Proksimuman rilaton donis K. F. Fokir (1953) en formo:

c = cs + 0,01 p [12]

kie: cs - specifa varmo de seka materialo (J.kg-1K-1),

p - laŭpeza humido (%)
Proksimumaj valoroj de la specifa varmo estas:

- por organikaj materialoj de natura origino - 1900,

- por organikaj materialoj artefaritaj - 1250,

- por anorganikaj materialoj - 850,

- por materialoj kombinitaj (organik-anorganikaj) - 1250.
Temperatura konduktivo

Temperatura konduktivo estas proporcieca koeficiento de tempaj kaj lokaj temperatur-šarĝoj. Ĝi estas la koeficiento "a“ en la FOURIERa diferenciala ekvacio por varmkondukto. Ĝia dimensio: m2s-1. Ĝi karakterizas la rapidecon de egaliĝado de temperaturo en ĉiuj partoj de korpo; la rapideco estas des pli granda, ju pli granda estas la valoro de temperetura konduktivo.

La temperatura konduktivo estas determinita eksperimente, eventuale kalkule laŭ la rilato:

a = ----- [13]

c.

kie: a - temperatura konduktivo (m2s-1),



c, , estas jam konataj grandoj.

1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 0.51 Mb.

  • VARMTEĤNIKAJ PROPRECOJ DE KONSTRU-MATERIALOJ
  • Influo de volumena pezo kaj poreco
  • Varmokonduktivo de neizotropaj materialoj
  • Influo de masa strukturo
  • Influo de konsisto de materialo
  • Specifa varmo de materialo

  • Elŝuti 0.51 Mb.