Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko

Elŝuti 0.51 Mb.

Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko




paĝo4/8
Dato14.03.2017
Grandeco0.51 Mb.

Elŝuti 0.51 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8

PRI LA KONCEPTO DE LA ĈEĤA-ESPERANTA TEĤNIKA VORTARO

Inĝ. Aleš Bednařík
Fine de tiu ĉi jaro aperos la unua volumo de ĉeĥa-Esper­anta teĥnika vortaro. En la jaroj 1979 kaj 1980 sekvos la dua resp. la tria volumo. La vortaro ampleksos entute ĉ. 30 000 ĉe­ĥajn terminojn kaj ties Esperantajn ekvivalentojn. Ĝi estos rezulto de pli ol 10-jara laboro de dudeko da kunlaborantoj.

En la kontribuaĵo mi volas konigi la motivojn de la en­trepreno, informi pri la enhavo de vortaro kaj pri ĝia formo, karakterizi ĝiajn kvalitojn kaj tuši iujn problemojn.

La motivoj de la entrepreno

Sen vasta apliko de Esperanto en teĥniko kaj scienco ne povas la afero de la internacia lingvo sukcese progresi. Tion oni ĝenerale konscias kaj la movadaj gvidorganoj instige pro­klamas la bezonon de faka aplikado de Esperanto. Aliflanke, oni povas observi, ke la vivo mem alportas kreskon de la bezo­no de teĥnikaj kaj sciencaj vortoj kaj tekstoj en Esperanto. Ni devas esti preparitaj por lingve altnivela tradukado aŭ ver­kado de scienc-teĥnika literaturo. La ĉeĥoslovakaj esperantis­toj kontribuu al la aplikado de Esperanto en fakaj medioj per evoluigo de la faka lingvo per verkoj specialaj kaj terminologiaj. Por tia laboro volas esti la prezentata vortaro efika helpilo, disponigante al verkantoj en servopreta formo de Ĉeĥa-­Esperanta indekso la terminojn jam uzitajn en Esperanta literaturo, do terminojn certagrade jam normigitajn.

La vortaron ni urĝe bezonas ankaŭ por ĉesigi laikan en­miksiĝadon en fakan terminologion, kiu efikas kiel faktoro de lingva malstabiligo. Korespondantoj, tradukantoj de prospektoj kaj reklamoj, parolantoj, vortaristoj, beletraj verkistoj k.a. devas ofte krei terminon el ekster la sfero de sia kompetent­eco, ĉar ĝi aŭ tute ne ekzistas en vortaroj, aŭ oni ne sukcesis ĝin trovi. Tio okazas pli kaj pli ofte, ni ja scias, ke eĉ ordinara komuna lingvo tre bezonas pli kaj pli terminojn pro la penetrado de teĥniko en ĉiutagan vivon.

Konkreta impulso por la laboro estis la apero de PIV. Ĝi enhavas elekton de ĉiuj ĝis tiam aperintaj terminaroj, kiuj es­tas nun praktike ne havigeblaj. Por ekkoni la valoran enhavon de PIV, por ekposedi ĝin, necesas nacilingva-Esperanta listo, indekso de enhavo de PIV.

Iom pli poste ni etendis la celon ekster PIV, ĉar ĝi en­tenas, konforme al sia destino, nur relative koncizan elekton, dum ekzistas vortaroj pli detalaj aŭ ellaboritaj post la eldono de PIV.

Iuj fakoj havas jam solidan bazon en Esperanta literatu­ro, ĉar elstaraj lingvospertuloj kaj samtempe elstaraj scienc­istoj sin dediĉis al la verkado en Esperanto. Aliaj fakoj estas malmulte prilaboritaj, eĉ apenaŭ tušitaj. Ĝenerale oni povas konstati, ke la stato de fakterminologio estas nematura kaj ne atingas la nivelon de la evoluintaj lingvoj, eĉ de tiel junaj kiel ekz. la slovaka. Tamen eĉ tio, kio jam estas atingi­ta, estas malmulte konata kaj estas ĝenerale malfacile alirebla.

Ni starigis al ni la celon registri la staton de faka

36

Esperanto kaj disponigi ĝin al la ĉeĥoslovakaj esperantistoj. La plej facila maniero kiel ekkoni la vortprovizon estas transformi la fontomaterialojn - terminarojn, vortarojn, literaturon - en formon de Ĉeĥa-Esperanta vortaro.



La destino de la vortaro

Pro objektivaj kaŭzoj, kiujn ni detale priparolos pli sube kunlige kun la normiteco, ni ne povis atingi tian kvaliton de la vortaro, kia estas kutime ĉe similaj verkoj nacilingvaj aŭ ĉe Esperantaj vortaroj de la komuna lingvo.

Pro la kvalito ni ne intencas tre disvastigi la unuan eldonon de la vortaro, ĉar ĝi bezonas spertan kritikan uzanton. La vortaro estas servonta kiel interna labormaterialo precipe por la fakaj grupoj, kiuj sistemige prilaboros specialajn terminologiojn. Ĝi servu por analizo de la nuna vortprovizo, surbaze de kiu oni povas eltrovi la sferojn malbonajn, malperfektajn, eĉ mankantajn kaj tien orienti la disvolvan laboron.

Tamen dum ne ekzistos pli bona vortaro, ĝi povas tre utile servi al ĉiu verkisto aŭ lingvouzanto kiel gvidilo, konsililo kaj orientilo.

Amplekso kaj konsisto de la vortaro

La origina intenco estis strebi, ke la vortaro estu kiel eble plej ampleksa kaj entenu vortojn el ĉiuj teĥnik-branĉoj, metioj kaj sciencoj aplikataj en la teĥniko. Tamen, la eldonota vortaro prezentas nur la unuan štupon survoje al ĉi tiu celo. Ĝia amplekso kaj konsisto dependas de la stato de la sliparo en la tempo, kiam la manuskripto estas redaktata. Tiu ĉi dependas:

1. de la stato de Esperanta vortprovizo.

2. de la laŭfaka konsisto de la kunlaborantoj.

3. de la nombro de la kunlaborantoj kaj de ilia disponebla labortempo.

Tial iuj fakoj estas prezentitaj pli detale dum la aliaj malpli detale aŭ tute ne, iuj fakoj pli kompetente dum la aliaj kun iom granda probablo de neperfektaĵoj. Tamen la ĉefa celo - garantii la prezenton de PIV-terminoj - estas relative bone atingita.

Grandaj teĥnikaj vortaroj, ekzemple la vortaro ĉeĥa-rusax), kiu servis al ni kiel modelo, enhavas ĉ. 100 000 vortojn. Do laŭkvanta komparo montras, ke nia vortaro estos triona. Tio estas sufiĉe kontentiga. Laŭkvalita komparo bedaŭrinde ne estas tiel favora. Tre detale kaj fidinde estas prilaborita la ĥemia parto (3810 terminoj). Ankaŭ la elektrofako estas relative plene kaj bonkvalite prezentata. La vortaro entenos tre detalan fervojan vortaron far Terminologia komisiono de Fervojista sekcio de ĈEA, kompletigitan per originale ellaborita elektra trakcio. Komplete enestas la Aŭtomobila vortaro de IEKA. La vortaro enhavas la fakajn vortojn de PIV el preskaŭ ĉiuj teĥnikaj kaj teĥniksciencaj branĉoj (intence estis preterlasita ekzemple geologio, kiu estas aparte prilaborata). Komplete enigita estis "Technisches Wörterbuch Deutsch-Esperanto“ de Haferkorn, same la Internacia elektronika vortaro Pola-Esperanta, grupoj 05, 07 kaj 08, Slipara Vortaro serioj 1-7, k.a. Krome en ioma kvanto enestas vortoj notitaj en Esperanta literaturo. Principe ne ne enmetadis novajn proponojn, krom kelkaj severe prijuĝitaj esceptoj.

37

La vortaro el vidpunkto de normiteco

Teĥnika vortaro devus enteni sole terminojn, t.n. esprimojn (nomojn) de nocioj, kies enhavo estas determinata en difino in­kluzive de la rilatoj al aliaj terminoj de la koncerna faka no­ci-sistemo. Termino estas vorto aŭ vortgrupo, kiu en certa fako havas precize difinitan, stabilan kaj unusencan signifon, eĉ se ĉi tiu diferencas de la signifo, kiun la vorto havas en alia sfero, aŭ disde la signifoj de la unuopaj vortoj konsistigantaj la terminon. Termino estas ĉiam en pli aŭ malpli alta grado normigita. Sub normeco ni komprenu faktoron efike gardantan la komunikivan funkcion de la termino, t.e. ĝian unusencan difinit­econ. Tiel okazas jam en popolaj lingvoj (dialektoj), kie ja ekzistas terminoj, kvankam kutime teritorie tre limigitaj.

La gradoj de normiteco estus ekzemple jene kategorieblaj:

1. Uzmaniero, aŭ kutime de fakuloj en pli aŭ malpli vasta rondo.

2. Literaturo, precipe sistemigaj monografioj, kiuj se lingve altnivelaj efike rolas normige.

3. Nomenklaturoj kaj terminologiaj normoj de diversa grado de valideco. La plej signifaj estas la štataj normoj kaj la normoj internaciaj. La lastaj havas iom alian karakteron. Interalie ili normigas plej ofte la nocian sistemon (la difinojn), ne tiom la terminojn mem. El la vidpunkto de internacia lingvo la unuecigita noci-sistemo estas esence grava.

La ĉeĥa parto de la vortaro devus havi altan gradon de normiteco responde al la alte progresinta stato de terminolo­gio en la ĉeĥa lingvo. Tamen en nia vortaro la norma formo de terminoj estas negative influata de kelkaj faktoroj:

l. La kvalifiko de la kunlaborantoj ne ĉiukaze estis adekvata: necesas aparta integra kvalifikiteco postulanta en unu per­sono alte kvalifikitan specialiston, kiu estas orietita ankaŭ terminologie kaj samtempe tre sperta lingve en Esperanto.

2. Tre limigita kunlaborantaro, reprezentanta nur kelkajn fa­kajn specialiĝojn.

3. Amatoreco, faktoro nur alivorte esprimanta la du suprajn punktojn kaj signifanta mankon de kvalifikitaj laborfortoj, mankon de monrimedoj k.s.

La Esperanta parto montras ĝenerale tre malaltan gradon de normiteco. Normoj analogaj al la štataj ČSN ankoraŭ tute mankas. En la plej oftaj okazoj la plej alta kategorio de font­materialoj estas la leksikologia aŭtoritateco de PIV kaj la aŭtoritateco de vortlistoj de ISAE kaj ties komisionoj. Tiuj ĉi fontoj klaseblas al la komenco de la 2-a kategorio. Parto de terminoj estas jam stabiligita aŭ tradicia en malnova lite­raturo, parto estas fakte proponoj de individuoj, uzataj rela­tive malofte, iam tute ne uzitaj. Tial ege dezirinda estas la verkado de altkvalitaj sistemigaj monografioj (enciklopedioj) k.s.

La Teĥnika vortaro Ĉeĥa-Esperanta mem nepre ne volas esti normiga. Ĝia destino estas ja principe informa. Tamen la aŭto­roj ne povis eviti certagradan aplikon de normiga sinteno devante elektadi el pluraj registritaj variantoj (sinonimoj), aŭ selektante evidente erarajn formojn. Se estis pluraj lingve bonaj esprimoj (tre ofte ni ne kapablis juĝi la fakan kaj siste­mecan ĝustecon) ni prezentas ĉiujn. Ilia vicordo estas jen sen­signifa, jen montras rekomendon de la redaktoro. Ekzemple ĉe si­nonima duopo internacia vorto, ofte ne

38

temas pri prefero, ili estas egalvaloraj sinonimoj, nur ilia stila uzo devas esti adekvata ĉu al speciala scienca teksto, ĉu al faka aŭ populariga teksto.



La aranĝo de la vortaro

La baza unuo de la vortaro estas artikolo, kiu konsistas el kapvorto, plurvortaj esprimoj kaj frazeologiaĵoj.

La kapvorto estas regule substantivo en nominativo. Adjek­tivojn, verbojn kaj adverbojn ni registras en apartaj artikoloj nur tiam se ili estas memstare uzataj kun speciala teĥnika nuanco.

Plurvortajn esprimojn ni grupigas ĉe verba kaj plej ofte, ĉe substantiva kapvorto. Ĉe kapvorto ni tradukas nur ĝiajn ĝe­neralajn signifojn. Interne de la artikolo, t.e. sub la kapvorto, ni ordigas la plurvortajn esprimojn konsekvence laŭ aboco-sis­temo. La kapvorton ni anstataŭigas per streketo. La komplementon kiu normale staras antaŭ la kapvorto, ni metas post ĝin. La renversitan vortordon montras la komo. Ekzemple:

hořák. brulilo

-, bunsenův.brulilo de Bunsen

- na řezání plamenem.tranĉobrulilo

Frazeologiaĵon, en kiu ne aperas la baza termino en nomi­nativo, ni signas per § kaj vicigas en la fino de artikolo. Ekzemple:

cívka. bobeno

-, křížová.krucbobeno

§ navíjet na cívku.bobeni

Se la baza vorto havas fakan signifon nur en plurvorta esprimo, ni ne prezentas ĝian ekvivalenton. Ekzemple:

tříbení

- stříbra.afinacio de arĝento



En la Esperanta parto ni uzas jenan sistemon de disting­iloj; sinonimoj dividiĝas per komo, signifoj iom nuancaj per punktokomo kaj signifoj tute malsamaj per ciferoj. Ekzemple:

komora.ĉambro, kamero

hrot.pinto; pikilo

barva. 1.koloro 2. farbo

Kiam Esperanta termino povas havi egalvalorajn sinoni­mojn diferenciĝantajn nur per sia formo (ekscita energio, energio de ekscito, ekscitenergio, ekscit-energio), oni publi­kigas nur tiun, kiu estas registrita en la sliparo. Uzado de la streketo estas la afero de stilo. En la vortaro ĝi estas aplikata minimume kaj ne laŭ iu strikta regulo, sed rekomende. Laŭ prikonsidero ĝi estas ellasebla. Ĝi servas nur por plikla­rigi kunmetitajn vortojn, precipe longajn aŭ escepte, trira­dikajn kaj por distingi homonimojn. Terminoj en Esperanto ne estas tiom normigitaj, ke estus deviga eĉ ortografio.
XXXXXXXXXX

Veršajne ankoraŭ longe la aliaj nacioj ne havos similan dulingvan teĥnikan vortaron. Ankaŭ la dua, plibonigita eldono de la ĉeĥa ne baldaŭ povos aperi. Simila Slovaka-Esperanta vortaro ne estas planata. Nun necesas la fortojn koncentri


39

super progresigo de la faka lingvo per sistemigaj terminolo­giaj verkoj. Nur la rikolto de iliaj fruktoj donos bazon por verkoj leksikografiaj de pli altranga kvalito.



Feliĉe la Ĉeĥa-Esperanta teĥnika vortaro estas facile uzebla de slovakoj, kiuj ja disponas perfektajn ĉeĥa-slovakajn vortarojn en ĈSN. Pro ĉi tiuj faktoj ne estas mirinde, ke la verko estas rezulto de kunlaboro de membroj kaj de ĈEA kaj de AE SSR.
-------

x) Česko-ruský technický slovník, SNTL - Sovetskaja enciklo­pedia, Praha-Moskva 1973.

40

NOVAJ TROVOJ DE MINERALOJ EN NORDA BOHEMIO

Rudolf Rychlý

Esplorinstituto de neorganika kemio, 400 60 Ústí nad Labem

Milan Fengl

Ercminejoj Příbram, entrepreno Sobědruhy apud Teplice


En la norda Bohemio situas kelkaj rimarkindaj trovejoj de mineraloj. En ĉi tiu kontribuaĵo ni priskribas novajn trovojn de mineraloj en la periodo 1970- 1978.

Mineralogie interesa regiono de Bohemia Ercmontaro, kie oni trovis ekzemple solajn ĉeĥoslovakajn diamantojn, estis sisteme sekvita en la ĉirkaŭaĵo de la urboj Děčín kaj Ústí nad Labem. Post pereo de la klasikaj trov-lokoj Zálezly kaj Vinařická hora estas nun la distrikto de Děčín la sola regiono en Bohemio, kie oni povas trovi la raran zeoliton - ĝismondinon (CaAl2Si2O8.4H20). J.Bárta (1975) priskribis trovon de ĝismondino en la

trovejo Soutěsky apud Děčín kaj B.Mühlstein kaj M.Fengl (1977) determinis ĝismondinon en la trovejo Dobrná apud Děčín. Per helpo de rentgen-analizoj, infraruĝa absorbo, termo-analizoj kaj per la balaa elektron-mikroskopo estis konfirmitaj trovoj de ĝismondino el aliaj novaj lokoj - Březiny apud Děčín kaj Líska apud Česká Kamenice (Rychlý R., Bárta J., Fišera V., 1978). Kiel komparan specimenon oni uzis la ĝismondinon el la klasika itala trov-loko Capo di Bove.

Preskaŭ post 50 jaroj estis en Bohemio denove trovitaj specimenoj de alia rara zeolito - skolecito (CaAl2Si3O10.3H2O) en Horní Jílové apud Děčín (kolektoj de V.Fišera kaj B.Mühlstein). La laboro de R.Rychlý kaj V. Novobilský (1978) priskribas unuajn rezultojn de la ekzameno de tiuj trovaĵoj per helpo de rentgen-difrakta analizo kaj spektrometrio, infraruĝa absorbo kaj termo-analizoj. La uzitaj analizoj konfirmis, ke la kret-blankaj fibraj agregatoj el Horní Jílové estas natura metasko-lecito, t.e. pl1i alt-temperatura formo de skolecito, kiu trapasis ankaŭ jon-interšanĝon (natrio anstataŭ kalcio) en la kristal-krado.

Post sufiĉe longa tempo estis en Ústí nad Labem denove trovitaj kristaloj de fakolito, la vario de ĥabasito (Štolba J., Jílek D., Eichler F., 1978). Novaj trovoj de alia zeolito filipsito (KCaAl3Si5O16.6H2O) el Krásné Březno Ústí nad Labem estas priskribitaj far M. Fengl (1975). Interesajn kruc-kristalojn de filipsito trovis en Císařský apud Šluknov kolektantoj V.Fišera kaj R.Rychlý (1978). La nova trovejo de tomsonito kaj aliaj zeolitoj estas Líska apud Česká Kamenice (kolektoj de B. Mühlstein kaj V. Fišera). En la štonminejo Těchlovice apud Děčín, ĉe la kontakto de tufoj kun tektonika zono (monĥikita brekcio), trovis B.Mühlstein antaŭ unu jaro kavojn de la randeco ĝis 15cm. La kavo-centro kutime enhavis krud-fibran blankan mineralon, kiu estis per la helpo de rentgen-difrakta analizo kaj spektrometrio, IR-spektroj kaj termo-analizoj determinita kie1 pektolito (Fengl M., Mühlstein B., Rychlý R., 1978). Tiu ĉi mineralo ne estis antaŭe trovita en la regiono de Bohemia Mezmontaro.

Rezultojn de kontrolo de aliaj trovejoj en Bohemia Mezmontaro priskribis D.Jílek kaj J.Štolba (1977).

Sisteme prilaborita estas ankaŭ la regiono de Jizera-montaro (Jizerské hory), vidu I.Honsa (1978). Krom la trovo de

41

pura oro, volframito, kasiterito, ilmenito, monazito (Novák F., 1971), selito kaj mineraloj de bismuto (Novák F., Vavřín I., 1973), estas priskribita ankaŭ la trovo de fergusonito kaj aliaj mineraloj el la aluvio de Jizerka. (Vlček A., Starý S., 1976; Ĉech F.k.a.,l978). Nove trovitaj mineraloj fosfuranilito, ĥabasito, hojlandito el la štonminejo "Wagner“ en Ruprechtice apud Liberec signife kompletigas la serion de ĝis nun konataj mineraloj el tiu ĉi trovejo (Horáček J. , Chabr P., 1973).



El aliaj trovoj estis publikigitaj informoj pri novaj trovaĵoj en Blahunov (Reichmann F., 1971); Křížanov apud Liberec (Reichmann F. , Fengl M., 1976); Všechlapy apud Teplice (Fišera V., Püspöki P., 1978); Hradiště apud Kadaň (Fengl M., 1975); Roztoky nad Labem (Vavřinec L., 1978); pri la trovo de pura kupro en Horní Krupka (Wiesner I., 1977).

En pasinta tempo plej multe da novaj mineraloj estis trovite en fluorita trovejo Moldava (Ercmontaro). Kelkaj el la novtrovitaj mineraloj estis trovitaj en Ĉeĥoslovakio unue kaj ili apartenas ankaŭ inter rarajn mineralojn en la monda skalo (arsencumebito, bajldonito, kornvolito, duftito, ruzveltito, zavarickito). Por arsencumebito Pb2Cu /OH/SO4/AsO4/ kaj zavarickito BiOF estas Moldava la dua trov-loko en la mondo (Novák F.k.a., 1975), (Reichmann F.k.a. 1973). Sulfidan periodon de la trovejo reprezentas nove trovitaj mineraloj akantito, bismutito, emplektito, pirseito kaj tenantito. Al la pli malnova formacio As-Ni-Co-Ag apartenas Ni-skuterudito, prustito, saflorito, ramlsbergito kaj arseno. En la oksid-zono de la trovejo oni trovis krom aliaj ekzemple arsenoliton, azbolanon, azuriton, bismutiton, cerusiton, duftiton, ĥrizokolon, mimeteziton, skoroditon, vulfeniton. Al la fin-produktoj de oksid-šanĝo de bismuto-mineraloj apartenas nigraj agregatoj de ruzveltito kaj venene verdaj "feltaj“ agregatoj de miksito BiCu12//OH/12/ AsO4/6.6H2O. Pli rare tie ankaŭ aperas mineraloj de la cementacia zono, bornito, kovelino, ĥalkosino, arĝento.

Post la fondo de nordbohemia sekcio de la Fak-grupo por mineralogio de la Ĉeĥoslovaka societo por mineralogio kaj geologio oni povas konstati pli intensan mineralogian esploron de la trov-loko en norda Bohemio kaj uzon de modernaj fiziko- kemiaj metodoj por kompleksa pritakso de la trovaĵoj. Konsiderante la aktivecon de membroj de tiu ĉi menciita sekcio oni povas supozi aliajn novajn mineralo-trovojn en la proksima estonteco.
Referencoj:

Bárta.J.(1975): "Nález gismondinu u Soutěsek, jv. od Děčína“. Ĉas.Mineral.Geol. 20/4/, 427.

Ĉech F., Novak F., Povondra P., Ševců J., Vavrin I. (1978): "Fergusonit z náplavů Jizerské louky“. Acta Univ. Carol. Geol ., (en preso).

Fengl M., (1975): "Zajímavé nerosty fluoritového ložiska Hradiště u Kadaně“. Ĉas. Mineral.Geol. 20/3/, 331.

Fengl M., (1975 b): "Nález phillipsitu na lokalitě "V pekle“, ssz. od Krásného Března“. Ĉas.Mineral.Geol 20/4/, 427

Fengl M., Mühlstein B, Rychlý R., (1978): "Pektolit z Těchlovic u Děčína“. Ĉas.Nár.Muz. v Praze, (en preso).

Fišera V., Püspoki P.,(1978): "Nové nálezy na lokalitě Všechlapy“. Čas.Mineral.Geol. 23/2/, 87.

Fišera V., Rychlý R., (1978): "Křížové prorostlice phillipsitu z lokality Císařský u Šluknova“. Ĉas.Mineral.Geol (en preso).


42
Honsa I., (1978): "Zpráva o revizi mineralogických lokalit v Jizerských horách v letech 1974-1976“. Zpr.Obl.Muz. v Liberci, (en preso).

Horáček J., Chabr P. , (1973): "Nové minerály pegmatitových žil z Liberce-Ruprechtic.“ Sbor. Severočes. Muz. v Liberci 5, 27-34.

Jílek D., Štolba. J., (1977): "Revize mineralogických lokalit v centrální části Českého středohoří“. Sbor.125. výr. nar. J. E. Hibsche, Kraj. Muz. Teplice, 79-82

Mühlstein B., Fengl M., (1977): "Mineralogické poměry na lokalitě Dobranka, j.od osady Dobrná u Děčína“. Čas Mineral. Geol. 22/1/, 97

Nováak F., (1971): "Ryzí zlato, wolframit a kasiterit v nápla­vech Jizerské louky“. Čas. Mineral.Geol., 16/2/, 187.

Novák F., Vavřín I., (1973): "Scheelit a Bi-minerály z náplavů Malé Jizerské louky“. Sbor. Nár.Muz. v Praze, Ř.B.přír. vědy 28/1/2/, 15-22.

Novák F., Jansa J., Reichmann F., Fengl M., (1975): "Vzácné neros­ty z ložiska Moldava v Krušných horách“. Čas.Mineral.Geol., 20/3/, 33l.

Reichmann F., (1971): "Blahuňov, mineralogicky zajimavé naleziště v Krušných horách“. Zpr.Stud.Oblast.Vlastivěd.Muz. v Teplicích 7, 25.

Reichmann F., Fengl M., Novák F., Jansa J. (1973): "Příspěvek k mineralogii fluoritového ložiska Moldava v Krušných horách“. Zpr.Stud.Oblast.Vlastivěd.Muz. v Teplicích 9, 13-25.

Reichmann F., Fengl M., (1976): "Nové nálezy fluoritové minera­lizace v okolí ložiska Křížany u Liberce“. Čas.Mineral.Geol., 21/2/, 203.

Rychlý R., Bárta J., Fišera V. (1978): "Nové nálezy gismondinu na Děčínsku“. Čas.Mineral. Geol., (en preso).

Rychlý R, Novobilský V., (1978 b): "Skolecito kaj ĝismondino el Bohemio“. Scienca Revuo 29/1/, (en preso).

Štolba J., Jílek D., Eichler F. (1978): "Fakolit z vrchu Holoměř v Ústí nad Labem“. Čas.Mineral.Geol., 23/1/, 88.

Vavřinec L., (1978): "Nález barytu na terciernim ložisku Pb-Zn v Roztokách nad Labem“. Čas.Mineral. Geol., (en preso).

Vlček A., Starý S., (1976): "Těžké minerály z náplavů Jizerky na Malé Jizerské louce“. Čas.Mineral. Geol., 21/3/. 327.

Wiesner I., (1977): "Ryzí měď z Horní Krupky“. Čas.Mineral. Geol., 22/2/, 205.


44
PRIENERGIAJ PRIPENSETOJ


Inĝ. JUDr. Miroslav Tůma, CSc.
Nia civilizacio baziĝas sur grandskala eluzo de energi­fontoj. Energikonsumado havas kreskantan tendencon, kiun oni povas simpligite esprimi per la sekvanta ekvacio:
100 + p

Kt = Ko (------------) t

100

Ko - konsumado en la komenca jaro



p - procenta jara alkresko de la konsumado

0,1,2,...t - nombro de la jaroj ekde determinita komenca jaro


La energikomsumado kaj bezono kreskas pli rapide ol lo­ĝantarnombro, por kiu normale validas la sama ekvacio supoze de iaj simpligoj.

Energiprovizoj, kiel oni ilin trovas en natura stato, es­tas plejparte neeluzeblaj por ekonomia vivo. Oni devas ilin prepari por la eluzo laŭ bezono de diversaj konsumantoj. Ju pli estas la energifonto adaptita, des pli multekosta estas ĝia unuo kaj samtempe pli larĝa estas ĝia eluzo. Oni nomas tiel adaptitan energion - nobligitan.

La plej nobligita formo de energio estas nuntempe la ele­ktra energio. Ĝi estas nun necesa ĉie, kie ĝi estis hieraŭ nur utila. Ĝia bezono estas tiel urĝa, ke oni produktas ĝin en varmeluzantaj elektrejoj kun kondensvaporturbinoj, kiuj pli ol duonon de la varmenergio transdonas senutile al kondens-turoj.

Malgraŭ tio, ke la tempo por ĉi tiu prelego estas vere tre mallonga, mi opinias, post mia diskuto kun multegaj homoj, ke estas necese enkonduki vin en la mondon de dimensioj de nun­tempa energibezono kaj konsumado.

Nia respubliko konsumas pli ol 60 000 milionojn kWh/jaro (62 746 milionojn kWh en la jaro 1976), tio signifas pli ol 4 000 kWh/jaro je unu loĝanto. La instalita kapacito estas pli ol 14 000 MW (14 GW), (14 552 MW en la jaro 1976). Oni povas diri, ke al ni mankas minimume unu elektrejo kun la kapacito 1000 MW (1 GW). La sama kapacito instalita prezentas ĉiujaran bezonon de nova kapacito en la dua duono de okdekaj jaroj nur en nia malgranda patrujo. Por komparo mi volas rimarkigi, ke la tuta instalita kapacito de akvaj elektrejoj en Slovakio en la jaro 1976 estis 8'73 MW. Kaj ni ĉiuj scias, ke la rivero Váh estas jam preskaŭ tute eluzita.

Nia respubliko kun pli ol 4000 kWh/jaro je unu loĝanto estas nur en malsupera duono de la listo de evoluintaj landoj. Usono havas pli ol 10 000 kWh/jaro je unu loĝanto kaj Norveg­ujo pli ol 20 000 kWh/jaro je unu loĝanto (precize 20 439 kWh/jaro je unu loĝanto en la jaro l976) kaj ilia konsumado ĉiu­jare kreskas.

Tio signifas, ke oni ankoraŭ nun ne povas paroli pri ia fina absnluta satureco de la bezono de elektra energio. Por saturi la bezonon de la elektra energio kaj de la energio en­tute servas energifontoj, kiujn oni povas dividi en du grupojn:

45

l. renoviĝantaj fontoj kaj



2. nerenoviĝantaj fontoj.

Al la unua grupo apartenas la energio gajnata el fotosin­tezaj proceznj, el rekta eluzado de suna radiado, el eluzado de akva kaj venta energio ktp.

Al la dua grupo apartenas hidrokarbonidaj brulaĵoj, kiel ekzemple karboj, kruda nafto, torfo, brulemaj ardezoj, nukleaj materialoj ktp.

Bedaŭrinde la renoviĝantaj fontoj ne estas teĥnike tro facile ĉerpeblaj. Ekzemple nur la ekipaĵo por eluzado de la suna energio estas nun je komenco de sia evoluo.

Por akiri 1000 MW (1 GW) estas necese l km2 de tersurfa­co, se la procedo estus ideala. Praktike oni supozas ricevi el ĉi tiu areo nur 25 MW kaj post longtempaj spertoj eble la dek­oblon. Ĉi tiu fonto estus nekonstanta dum periodo de unu jaro, same kiel dum unu tago.

La suneluzantaj elektrejoj en kosmo estas por praktika eluzado ankoraŭ malproksima estonteco. P. E. Glaser kaj A.D. Little prezentas jenan penson: Sur grandega satelito en alteco ĉirkaŭ 36000 km estos elektrejo 8000 MW kun suna kolektoro 2 x (5,3 x 4,3) km kaj anteno, el kiu surtera anteno prenos nur 5000 MW kaj donos en elektran reton. La surtera akceptejo havus 7,12 km en diametro. Por ĉi tiu grandega ekipaĵo oni kalkulas 30-jaran ekspluateblecon.

Kiom da energio en preta stato oni bezonus por povi rea­ligi ĉi tiun planon de sana teknika fantazio? Kion farus tiel grandega sendrata energitransporto en nia atmosfero kaj en ĉirkaŭaĵo de la elektrejo?

La historia fakto estas, ke la ventenergio helpis realigi ekonomian ekfloron en Nederlando dum epoko de ventmuelejoj. Sed kian decidodonan signifon povas nun havi projekto de vent­elektrejoj, kiam ili bezonas por la unuo kun kapacito 150 MW radon 300 m en diametro kaj turaltecon 300 m? Kun la supozo de realigo de tiaj projektoj ekzistas demanlo, kion farus kun ili la vento, kiaj estus naturaj difektoj kaj kian influon ili havus al la ĉirkaŭaĵo.

Kiel mi scias, ekzistas unu elektrejo, kiu eluzas la mar­an tajdon. Ĉi tiu elemento estas tre malfacile teĥnike kaj ekonomie eluzebla. Ĝia laborkapablo estas dum la periodo de unu tago nekonstanta. La forto de la maro estas entute tre malfacile superebla. ­

Pli favora por ekonomia eluzado estas la energio de river-fluoj. La trafluo de la akvo en la periodo de unu jaro povas esti konsiderata kiel konstanta. La šanĝiĝon de la traflua intenso dum la jarperiodo oni devas respekti, kiam oni difinas la povumon de elektrejoj por la projekto. Artefaritaj lagoj, kiuj servas kiel provizejoj de akvo por elektrejoj, plibonigas klimatajn kondiĉojn de larĝa ĉirkaŭajo. Samtempe iliaj valba­raĵoj kun iliaj necesaj teren-laboroj prezentas la plej altan parton de investaj kostoj.

La uzado de riverakvaj energifontoj estas preferenda ĉie, kie tio estas ebla. Sed bedaŭrinde oni supozas, ke la teknike eluzebla energio de ĉiuj akvaj energifontoj de la tuta mondo

46
estas ĉirkaŭ 5.1012 kWh/jaro (5 TWh/jaro), kaj ĉi tiun valoron superis la tutmonda konsumado jam en la jaro 1971. La konsumo de la elektra energio el akvaj elektrejoj en nia respubliko estis en la jaro 1976 nur 5,53 %. Ĉi tiu procento en la eston­teco malkreskos.

La ĉefa šarĝo de la energikonsumado estas sur varmeluzan­taj elektrejoj, tio signifas - klasikaj kaj nukleaj. La evoluo de la klasikaj instalaĵoj staras antaŭ la lasta epoko, la nuk­leaj elektrejoj komencas sian komercan evoluon.

La provizoj de fosiliaj brulaĵoj por la klasikaj instalaĵoj estas nun, en la sepdekaj jaroj de nia teknike revolucia jarcento, la plej grava fonto de la energio. Estas necese rimarki, ke simpla bruligado por gajni energion estas la plej malfavora procedo, kiam oni volas konsideri ekonomie pri la krudaĵeluzo ne forgesante la estontecon. Oni ja tiel konsumas altkvalitan pernature preparitan krudaĵon, kies bezono en kemia kaj metalurgia industrioj estas malfacile anstataŭigeblaj. Sed bedaŭrinde la provizoj de fosiliaj brulaĵoj estas en la mondo jam por ĉiam limigitaj.

La tutmondaj provizoj de nigraj karboj estas taksataj je 5 ĝis 6.1012 (5 ĝis 6.106 Tg). Se ni supozus la ĝisnunan line­aran ekspluatadon, la provizoj sufiĉus proksimume por 2500 ĝis 3000 jaroj. Sed la konsumado neniam estis lineara. Se la pli­altiĝo inter unuopaj jaroj estus nur la ĝisnuna (1,6%), tiam la ekspluatado daŭrus rur 230 ĝis 280 jarojn. La 5 % de inter­jara plialtiĝo de la konsumado signifas la finon por veršajnaj provizoj jam post ĉirkaŭ cent jaroj.

La situacio rilate al la provizoj de brunaj karboj estas preskaŭ la sama.

La provizoj de la kruda nafto kaj tergaso estas supozataj nur por dudek ĝis tridek jaroj.

Ĉi tiu fakto, same kiel la bezono de la fosiliaj brulaĵoj por procedoj en la kemia industrio, kaj precipe la timo pro la estonteco devigas la homaron serĉi novajn fontojn de tiom ener­gio, kiuj ne estus per sia absoluta volumeno limigitaj, kiuj ne ĝenus la hommedion, kaj finfine, kiuj estus samtempe ankaŭ pli malmulte kostaj.

La nukleaj provizoj estas konsiderinde pli grandaj ol la fosiliaj energifontoj. Laŭ la nuntempaj konsideroj almenaŭ centoble. Antaŭ la homaro nun staras la problemo de efika el­uzo de nuklea energio el naturaj fontoj.

La reaktoroj konstruitaj surbaze de malrapidaj neŭtronoj permesas nur tre malaltan eluzon de la energio, kiun la nuklea urania brulaĵo enhavas. La natura uranio enhavas nur 0,7111 pezajn procentojn de U235. La plua generacio de reaktoroj konstruitaj por la eluzo de rapidaj neŭtronoj (aŭ koncize ra­pidaj reaktoroj), kiuj estas samtempe en sepdekaj jaroj de nia jarcento en intensa evoluigo, povas kontentige solvi la problemon de la energio por la homaro.

Ĉi tiu vojo estas reala, ĉar laŭ informoj de ĉeĥoslovaka centrejo en Zbraslav por la jaro 1977 estis ĝis 31.12.1996 en la mondo konstruitaj kaj konstruataj 273 nukleaj elektrej­oj de ĉiuj specoj kun povumo ĝis 1200 MW.

47

La venonta evoluo montriĝas tiel, ke la nukleaj elektrejaj centraloj estos grandegaj, certe pli grandaj ol la klasikaj. Ili estos ankaŭ pli ekonomiaj ol la varmelekrejoj por folisilaj brulaĵoj ekde ­1000 MW. Ilia povumo ver­šajne kreskos ĝis 5000 MW kaj pli, kun blokoj super 1000 MW, eble super 2000 MW. Sed ankaŭ ekestos novaj problemoj. Certe



estos zorgoj pri la malvarmiga akvo pro ĝia manko, pri la sekureco de la aero, de la ĉirkaŭaĵo, pri jam eluzita brulaĵo kaj finfine pri malnovaj eksiĝintaj elektrejoj.

Sed la plej grava estas la fakto, ke la provizoj de la nukleaj brulaĵoj estas tiel grandaj, ke ili donas sufiĉe gran­dan tempon por solvi la problemon de eluzo de novaj, ĝis nun al ni nekonataj formoj de energio por la plua evoluo de la tuta homaro.

Antaŭ la homaro estas klara estonteco, kiu nur kategorie kaj senkondiĉe postulas daŭran pacon. Alia vojo ne estas.

48

1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 0.51 Mb.

  • La motivoj de la entrepreno
  • La destino de la vortaro
  • Amplekso kaj konsisto de la vortaro
  • La vortaro el vidpunkto de normiteco
  • La aranĝo de la vortaro
  • NOVAJ TROVOJ DE MINERALOJ EN NORDA BOHEMIO
  • PRIENERGIAJ PRIPENSETOJ

  • Elŝuti 0.51 Mb.