Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko

Elŝuti 0.51 Mb.

Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko




paĝo3/8
Dato14.03.2017
Grandeco0.51 Mb.

Elŝuti 0.51 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8

Neglektado de la 2-a parto de la 15-a-regulo

La 15-a regulo de Fundamenta Gramatiko tekstas: "La tiel nomataj vortoj "fremdaj“, t.e. tiuj, kiujn en pilmulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en lingvo Esperanto sen šanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo. Sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senšanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.“
­La 15-a regulo en sia fino estas kompletigita per unu ek­zemplo, kiel formi diversajn vortojn de unu komuna radiko:

Franca parto: "tragédie“- tragedi/o, "tragique“ - tragedi/a.

Angla parto: teatr/o, "theatre“, sed teatr/a, "theatrical“, ne teatrical/a ktp.

Germana parto: "Theater“, teatr/o; "theatralisch“, teatr/a.

Rusa parto: "teatr“ teatr/o, sed "teatralnij“ - teatr/a.

Pola parto: teatr/o - "teatr“, sed "teatralny“ - teatr/a.

Por ilustri oftan nerespektadon de la kompleta regulo mi montros kelkajn tipajn misderivojn:

a) ­ADMINISTR' estas fundamenta vorto kaj ORGANIZ' vorto oficialigita en la 1-a Aldono. Por kune esprimi "administr/ej/o“ kaj administr/ist/ar/o“ ekzistas vorto ADMINISTRACI/O, kiu estis oficialigita en la 3-a Aldono. La vorton ORGANIZAC I/O uzis L Zamenhof mem. Malgraŭ la oficialeco la radikoj estas pseŭdofenomenoj en la lingvo. L.Zamenhof krome uzis vorton ADMINISTR-ATOR/O, kies nocioformo estas nenio alia ol "administr/ist/o“. Li uzis ankaŭ vorton PROKUR-OR/O, en sia Krestomatio, kvankam sistema sinonimo estas "prokur/ist/o“.


b) ABSTIN' estas oficiala vorto (4-a Aldono), tamen L. Zamenhof uzis vorton ABSTIN-ENC/O, kiu estas nenio alia ol "abstin­ad/o“.

Malgraŭ la klare formulita postulo en la Fundemento, la praktiko ekde la komenco

ĝis hodiaŭ bedaŭrinde alportas ekstersistemajn formojn, kiuj estas evidenta naturalisma penetro en la lingvan sistemon. Ĝi estas malutila kaj ni laŭeble evitadu ĝin en nia lingva praktikado kaj nepre ni evitadu ĝin en nia terminologia agado.

Aldonendas unu rimarko: Se la vortradikoj estas ADMINISTR, ORGANIZ, ABSTIN (mi intence preterlasas pli profundan analizon), estas ankaŭ AGI, OR, ATOR, ENC semantemoj, kiujn estas necese konsideri, difini. Esperantistaj lingvistoj ne povas la fenomenon ne vidi kaj preterlasi. La naciaj lingvoj estas detale esploritaj, ne malpli perfekta teoria esploro devas esti farita en la internacia lingvo.


Pseŭdoradikoj akceptataj surbaze de la 15-a regulo
K. Piĉ (Starto 3/1976) prave postulas "...iniciati la nask­iĝon de nova scienca disciplino, kies programo estos fine vere sciencigi la sciencajn terminarojn“. (Starto 2/1976): "Teknikisto rajtas projekti sciencajn terminojn. Tamen la definitivan formon povas donadi al ili nur lingvisto. Escepto estas allasebla, sed sole tie, kie teknikisto estas samtempe ankaŭ filologo ...“

­Vortaristoj, inkluzive de la aŭtoroj de PIV, traktas radikarojn kvazaŭ radikojn: AGRIKULTUR', ALTIMETR', DIKTAFON', FRAZEOLOGI', GEOLOGI', STAFILOKOK', k.t.p. Tiajn vortojn oni

27

povas nomi pseŭdoradikoj kaj ties rekta akcepto estas esprimo de naturalismo, nescienceco, iam ĝi estas ago kontraŭ la struk­turo de Esperanto. Konscienda estas la ĝenerala regulo, ke la radiko de vorto estas semantemo, do unuo plu nocie nedivideb­la. La cititaj vortoj ne estas radikoj. Ni povas ilin dividi al efektivaj radikoj, ekz. GE'LOGI', STABIL'KOK. Ĉe la aliaj trovas anomaliojn nenaturajn en la lingvo:



AGR-I-KULTUR devas esti AGR-/O/-KULTUR,

ALT-I-METR devas esti ALT-/O/-METR,

DIKT-A-FON devas esti DIKT-/O/-FON

FRAZ-EO-LOGI devas esti FRAZ-/O/-LOGI.

La intermetitaj I, A, EO ne estas esperantaj gramatikaj finaĵoj, sed naturalismaj implikaĵoj de fleksia deveno. Sur ties loko, se tio estas utila el vidpunkto de pronoceblo povas stari sole la liganta O, kiu estas la substantiva gramatika finaĵo. Ĝi estas plej supera, plej ĝenerala ideo substantiva (no­mata ankaŭ kozo, ento), K. Kalocsay (SK l977) mencias, ke "interne de vortkunmetoj funkcias interefikoj difireblaj per la fort­efikaj reguloj, kaj tiuj efikoj povas atribui al la radikoj vortkarakterojn fremdajn al ilia radika karaktero, donante al ili t.n. latentan finaĵon (varm-o-grado). Tiu eblo de vortefi­ko estas unu el la plej interesaj kaj utilaj propraĵoj de la Esperanta vortfarado, donante al ĝi ekstreman flekseblecon.“

El la kvin specoj de kunmetaĵoj - kopulacio, multipliko, apozicio, determino, mutacio - mi tušos nur la plej oftan, nome la determinon. Cetere la unuaj tri aperas nur kiel ligaĵoj de du o-karakteraj termoj, dum la determinoj varias.

La subordita termo staras ĉiam maldekstre kaj ĝi determi­nas la dekstran superorditan termon. La determinanto do indi­kas kvaliton, rilaton aŭ apartenon. Ni scias, ke tiun propreocn esprimas t.n. a-vortoj, adjektivaj, sed sole en la vortgrupoj, kiam estas apartigitaj determinantoj disde determinatoj. En la kunmetaĵoj la interefiko determina (pri kvalito, rilato, aparte­no) substativigas la determinanton, se ĝi mem jam ne estas substantiv-radika. Jen la ekzemploj:

O-vorto (aj): o-/a/-o, urb-o-dom/o = urb/-a domo = urba domo

A-vorto (ad): /a/-o, varm-o-grad/o=varmo-a grado=grado de varmo

I-vorto (ad): i-/a/-o, skrib-o-tabl/o=skribo-a tablo = tablo por skribado.

La determinantaj radikoj "estas karakterizataj per“ ecO (kvalito, rilato) aŭ per adO (ago, stato) aŭ per aĵO aŭ ulO. Ĉiuj determinantoj estas substantivoj, kvankam en la kunmetaĵo al ili estas permesite aperi radik-forme, sen speciala substa­ntiviga son-faktoro. Kiel evidentiĝas, tiu faktoro estas la interterma substantiviga interefiko, la rilato inter determi­nanto kaj determinato. Tia ĉi kompreno de la problemo estas deduktebla ankaŭ el la vort-teorio de R. de Saussure (1914). Iom la aferon proksimas E.Wüster (l936, p. 95) dirante, ke "la sub­orditaj termoj de la nomitaj kunmetaĵoj havas nenian finaĵon, aŭ nur pleonasman.“ K. Kalocsay (SK 1977, p. 12) diras, ke post verbaj radikoj la a-finaĵo ĉiam substantivigas antaŭ si la verbradikon kaj al ĉi tiu substantivo ĝi ligiĝas per sia senco. Skriba = skribo-a".

Sekve sole ĝustaj formoj estas AGR/O/KULTUR/O, ALT/O/METR/O, DIKT/O/FON/O, FRAZ/O/LOG/I/O.


28

Ĉu internacieco kaj naturalismo estas nedisigeblaj?

Estas vero, ke Esperanton abunde penetras fremdaj, t.n. internaciaj vortoj, precipe vortoj de faka karaktero. Tiu ĉi feno­meno ne estas nova, ĝi daŭras ekde la krea periodo de la lingvo. Tamen estas aktuale primediti la aferon kaj decidi, almenaŭ por si mem, ĉu la transprenado de fremdaj vortoj estas konvena, ak­ceptebla aŭ neakceptebla procezo.

Antaŭ ol mi eksplikos mian starpunkton, mi citos la opini­ojn de kelkaj esperantistoj:

K. Piĉ (Starto 3/1976): "...la tiom distrumpetata «inter­nacieco» fakte estas nur senbrida kaj apenaŭ supervidebla kao­sego,... “ Aliloke: "Nombro da fremdaj vortoj en iu lingvo sam­tempe estas eĉ kvantometro kaj tensiometro de ĝiaj internaj kvalitoj kaj neerariva atesto pri ĝia ena valoro. Slango, kon­sistanta el nuraj fremdaj vortoj ja ne estas lingvo, sed sole mizera vortkolekto. . .“

B. Golden (Esperanto 3/1978): "La malsimetrioj de la forma­do de vortoj por la nomoj de sciencoj kaj iliaj praktikantoj, aparatoj kaj produktoj, rezultoj aŭ studobjektoj, rezultas el la plureco de formoj en diversaj naciaj lingvoj. Esperarto he­redis tiun ĉi kaoson aplikante la 15-an regulon de la funda­menta gramatiko. . . “

E. Wüster (1936, p. 86): "Kiom koncernas la konsiston de l' helplingvo, estas dezirinde, ke ĝiaj terminoj estu kiel eble plej internaciaj (laŭ sonformo kaj nocioformo) kaj ke ĝi kiel eble plej multe realigu ankaŭ la ceterajn boneckvalitojn de l' lingva konsisto kaj lingva evoluo. La internacieco de iu termi­no de l' helplingvo estas ĝia internacia selekta memorhelpo, t.e. ĝia pli aŭ malpli granda koincido kun la terminoj de la naciaj lingvoj.

P.Neergaard (SR 2/1955): "Mia simpatio estas ĉe la demo­kratia simpleco de la skema Esperanto. Tamen oni ne devas for­gesi, ke ĉiu lingvo estas ilo por pluraj bezonoj, kaj ke la pos­tuloj de la laboristo, la turisto, la poštmarkkolektanto estas tute diferencaj de tiuj de la faka specialisto. Se la faka spe­cialisto disponas pri vortformoj, kiuj pli malpli samforme tro­viĝas en la naciaj faklingvoj, kial do tute aparte en Esperanto altrudi al li purajn esperantoformojn, kiuj iufoje, eĉ se li estas profunda scianto de Esperanto, povas esti al li tute frem­daj, kaj kies specialan sencon li devas rekonstrui el la kombi­nitaj vortelementoj. Kaj, kial samtempe rekte malpermesi la in­ternacie fakte konatajn formojn! Mi kore bonvenigas la purajn esperantoformojn taŭgajn kiel popularajn terminojn, sed nur se paralelaj terminoj de agnoskata internacia formo ankaŭ estas allasata.“

Mia starpunkto al internaciaj vortoj en Esperanto estas princ­ipe pozitiva. Ĝi estas motivita per kelkaj objektivaj faktoroj, malfacile refuteblaj kaj ankaŭ malfacile neglekteblaj:

a) Esperanto estis kreata konscie, ĝi estas t.n. planlingvo. Ĝi estas lingvo aposteriora, do ĉiu ĝia sonformo (krom kelkaj aprioraj) havas sian originon ekster la lingvo kaj povus es­ti nomata kiel fremda. En la selekta procedo nepre ludis gravan rolon ankaŭ internacieco de fontvortoj. Tio validas kaj pri la vortoj fundamentaj, kaj pri la oficialaj (oficiali­gitaj) kaj pri la novismoj. La atribuo "pura“ rilate Espe-


29

ranto-vortojn ne validas plene. La procedo kemencita de L. Zamenhof daŭras kaj ne estus saĝe la selektametodon šanĝi.



b) Esperanto estas laŭ sia celo lingvo internacia kaj el la vidpunkto de internacieco ĝi estas nekomparebla kun la lingvoj naciaj. La internacieo estas ĝia esenca trajto. Agi kontraŭ ĝi signifas agi kontraŭ la lingvo mem.

c) La lingvo estas instrumento de pensado kaj la plej grava komunikilo en sociaj kontaktoj. Ĝi servas al esprimado de spirita enhavo, de sentoj kaj volo, ĝi helpas al la disvolvo de ekkonado kaj kulturo. Scienco kaj teĥniko estas fenomenoj internaciaj. Fakulo eluzanta la rezultojn de internacia scienco bezonas internacian ilon por nocioformado kaj por nocia kompreniĝo. La naciaj lingvoj kaj ties simultaneco estas la malplej racia stato. (E. Wüster, 1936, p. 62): "Principe ekzistas tri štupoj de l' lingva unuecigo: internacia koplado de naciaj terminoj, aplikado de apartaj internaciaj terminoj aŭ signoj, kaj fine enkonduko de tuta frazkapabla terminsistemo (helpa lingvo).

La internacieco laŭ la prezentitaj argumentoj estas nur duono de la problemo. La dua duono estas metodo, kiel la internaciecon, la internacian karakteron de Esperanto, praktiki. Estas al mi klare, ke ne eblas ĝin praktiki izolite. K. Piĉ (Starto 3/1975) diris: "... en Esperanto decidas eĉ ne tiom kriterioj nure kaj pure filologiaj, kiom precipe konsideroj ĉefe kaj antaŭ ĉio sociologiaj: simpleco, sistemeco, skemeco, reguleco, alogieco!“ Li pravas, sed mi aldonas pluan sociologian konsideron: internacieco.

Sub justa kritika observo ni facile trovos falsan internaciecon, kiu estas disharmonia faktoro:

a) Vortoj, kiuj per sia lingvoformo (sonformo) vekas eraran impreson de internacia signifo (nocioformo), estas pseŭdointernaciaj.

b) Ĉiu lingvo enhavas difektojn kiel plursencajn, malklarajn, pezformajn nomojn aŭ plurnomajn, sennomajn kaj nebulajn nociojn. Transpreno de tiaj nomoj, kvankam internaciaj, estas neprudenta pseŭdointernaciismo.

c) Estas kutimo transprenadi internaciajn vortojn kiel radikarojn sen ties analizo kaj sen adapto al la lingva sistemo de Esperanto. Tiel ni riĉigis kaj konstante riĉigas la lingvon

per internaciaj pseŭdoradikoj.

d) Ofte ni prenas vorton, kiu havas internacian lingvoformon, sed ĝia nocioformo varias laŭ sia amplekso de lingvo al lingvo. Ĉar Esperanto ne havas lingvonormigan aŭ kodigan institucion, la vorto estas diverse komprenata el vidpunkto de nocioamplekso kaj suborditeco. Ĉi tie temas pri pseŭdointernaciaj nocioformoj.

e) Pseŭdointernaciaj nocioformoj gvidas iam apriora distingado kiel: agrikulturo (nocie superordita) x agrokulturo (nocie subordita). Ĝi estas apenaŭ akceptebla jam pro la fakto de manko de iu ajn distinga memorhelpo. La arbitra difina distingo (PIV) gvidas al pseŭdodifinado.

f) Rare, tamen okazas, ke la monda forumo interkonsentiĝas pri iu lingva, t.e. sona kaj nocia, detalo. Ekzemple pri la sistemo de mezuraj unitoj SI. Proponi "kandlo“ kaj la simbolon "kd“ anstataŭ la monde akceptitaj KANDELO kaj la simbolo "cd“ estas tendenco pseŭdoesperantisma. Simile la agito por sim-

30

bolo "kos“ anstataŭ la monde akceptita, normigita, "cos“ por kosinuso.



g) Celo ne estas la maksimuma internacieco, sed proporcia internacieco, kiun koncize ekspliki estas malfacile. Proksimume ĝi signifas tiom da internacieco, kiom kapablas sendifekte porti la strukturo de la lingvo kaj kiom fontas el la nediskrimino de unuopaj nacilingvaj sferoj kaj ties koncerna fak-pezo.

Estas eble akordi kun K. Piĉ (Starto 3/1976), ke "mi ne malakceptas logografo pro tio, ke ili estas neoficialaj. Mi malakceptas ilin pro tio, ke ili estas nesistemigeblaj kaj nedifinitaj...“ Ni konsciu, ke pluraj aferoj estas nur studotaj kaj difinotaj. Estas facile akcepti duradikecon de vortoj: AERODROMO, AEROFRAMO, AEROGRANO, AEROLITO, AEROLOGO, AEROMETRO, AERONAŬTO, AEROPLANO, AEROSTATO. Sed malfacila estas la sistemigo kaj la difino de la radikoj. Tamen ĝi estas farenda. Estas facile akcepti la prepozicion AB (= for de, disde, malal) kaj la kunmetitecon de la vortoj ABDIKI, ABDUKCIO, ABDUKTORO, ABĴURI, ABLACIO, ABNEGACIO, ABNORMA, ABRAZIO, ABSORBI, sed malfacile estas fari ordon...

Mi ripetas, ke la vortradiko estas nocie plu nedividebla, nek historie. Multaj esperantaj t.n. radikoj estas historie, etimologie, plu divideblaj, sed ne ĉiam ili estas divideblaj praktike, ĉar ĉiuj aŭ iu el la praradikoj ne estas klare difineblaj; la sonformo restis, sed la signifo estas li aŭ malpli šanĝita, semantike transponita, ofte ĝis al nova, novtempa nocio: koeficiento, kontinua, telefono k.s. Ĉu paroli pri pseŭdoradikoj? La respondo devas baziĝi sur la studo de lingvaj interefikoj kaj interna lingvokuplado (E. Wüster uzadis formon "lingvokoplado“). Kulture proksimaj popoloj sekve de pens-interšanĝo transprenadis sonformojn ofte kun nocia asimilo, t.e. per interna lingvokuplo. En Esperanto estas trovebla speco de la lingvokuplo. La sonformoj estas rekoneblaj, la nocioformoj estas ofte asimilitaj (alsimiligitaj) al novaj bezonoj, integritaj por novaj nocioj. La praradikoj fariĝis permanentaj kunmetaĵoj plu nocie nedisigeblaj, la disigo sonforma detruus le novan nocion.

Respondi mi scipovas nur ĝenerale. La fremdaj pseŭdoradikoj estu submetitaj al lingvistika analizo, sistemigo kaj difino. La permanentaj integritaj radikoj restu kiel radikoj, ĉar totala apliko de purismaj principoj venigus reformon kun postsekvoj malfacile imageblaj.


Konklude

Ĉiu fakulo, kiu iel aktivas en esperantlingva fakterminologio, unue kleriĝu profunde pri la lingvo kaj nur poste li pritaksadu kaj proponadu novajn fakterminojn. Tiel li scipovos

obei ĉiujn gravajn principojn de vortelekto: principojn de vorta ekonomio, de vortara ekonomio, de laŭreguleco, de bonsoneco kaj prononca klareco kaj internacieco.

Tiu, kiu volas apliki la lingvon en fakaj komunikaĵoj, devas konatiĝi komplekse kun la terminologio kaj literaturo de sia fako, ĉar en tio li kontribuos plurnomecon, plursencecon, malunuecon. Kaj ne forgesu, ke "ne la formado de nova esprimo estas la ĉefa faro, sed ĝia vivigo. Per la sama fortuzo, kiun postulas la forpušo de unu enradikiĝinta malbona espri-


31

mo, povas tuta terminserio esti direktata sur ĝustan vojon.“



(E. Wüster, 1936, p. 37).
Literaturo

Golden, B.: Pri "fotografo“. Esperanto 3/1978. UEA, Rotterdam.

Kalocsay, K.: Pri la vortosistemo de Esperanto. Sciencaj Komunikaĵoj, 1977. HEA, Budapest.

Píč, K.: La popola karaktero de Esperanto. Starto 3/1975, ĈEA, Praha.

Píč, K.: La sciencteknika karaktero de Esperanto. Starto 5/1975.

Píč, K.: La 15-a regulo. Starto 1/1976.

Píč, K.: La unua parto de la 15-a regulo, Starto 2/1976.

Píč, K.: La greka anatemo. Starto 3/1976.

Píč, K.: Superstiĉo de internacieco. Starto 4,5/1976.

Píč, K.: Pseŭdoelementoj. Starto 1/1977.

Saussure, R.: La vort-teorio de Esperanto. Univ. Esp. Librejo. Genéve, 1914.

Wüster, E.: Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko. El G trad. E. Pfeffer. Literatura Mondo. Budapest, 1936.

Zamenhof, L.L.: Fundamento de Esperanto. 6-a eld., Paris, 1925.

32
TIPOLOGIO KAJ PRILABORO DE DULINGVAJ VORTAROJ

­Dr-ino Magda Šaturová

Pierre Larousse:


"Ekzistas nur unu loko, kie eblas sam­tempe trovi amon, feliĉon, fidelecon, riĉecon kaj sanon. Tiu loko estas - ­vortaro.“
Kiel montras ĉi tiu citaĵo, vortaro devas enhavi laŭeble kompletan leksikan inventaron. Tio signifas, ke oni trovu en la vortaro plej multajn fidindajn informojn. Sed ĉu oni entute atendas ion de vortaro rilate ĝian enhavon?

David Crystal, nuntempa brita literaturkritikisto kaj leksikografo, en sia sprita eseo "Thinking about Dictionaries“ (Pripensado pri vortaroj) mencias la rezultojn de sia esploro inter proksimume cent universitataj gestudentoj pri tio, kiajn kvalitojn devas posedi bona vortaro. Eĉ ne unu studento havis ian specialan postulon, krom tio, ke la vortaro ne estu tro dika kaj multekosta. Ne nur la aŭtoro de tiu ĉi esploro, sed ankaŭ la ĝenerala publiko devas miri pri tio, kiel homoj kagab­las esti pretendemaj kaj kiom da postuloj ili havas jam longe antaŭ ol ili enpašas vendejojn por elekti novajn vestojn, šuojn aŭ gramofondiskojn, sed kiel senzorge, ja eĉ indiferente ili eniras librovendejon kaj prenas de sur la tablo iun ajn vorta­ron, sen direkti sian atenton al io alia ol estas la prezo, formato, grandeco kaj eventuale la koloro kaj aspekto de la kovrilo.

Estus tre interese surbaze de enketiloj ekscii, kiajn kva­litojn atendas de vortaro la publiko ĉe ni. Ni ne entreprenis esploron ĉi-rilate, sed el niaj ĝisnunaj eldonejaj spertoj ni povas eltiri kelkajn ĝenerale validajn konkludojn, precipe ri­late la tipologion kaj prilaboron de vortaroj.
A. Tipologio

Principe oni distingas vortarojn laŭ a) speco b) tipo.

a) Laŭ speco ni havas vortarojn unulingvajn kaj du- aŭ plurlingvajn. Al la unulingvaj apartenas terminologiaj, morfo­logiaj, ortografiaj, etimologiaj kaj similaj sciencaj vortaroj. Dulingvaj, eventuale plurlingvaj vortaroj estas ĉiuj tradukaj vortaroj, kiuj prezentas la nomajn kaj leksikajn unuojn kun i­liaj tradukitaj ekvivalentoj.

b) Laŭ tipo, t.e. laŭ grandeco kaj profundeco de ilia pri­laboro ni klasifikas la vortarojn jene [1]:

l. Granda, elĉerpiga vortaro, kiu eblas nur ĉe la "finitaj“, tiel nomataj mortaj lingvoj.

2. Akademia vortaro, kiu listigas kompletan vortprovizon. Mankas en ĝi longa vico de sciencaj terminoj (laŭ pritakso nur da ĥemiaj terminoj ekzistas pli ol 400.000).

3. Mezgranda vortaro, kiu listigas leksikajn unuojn stan­dardigitajn laŭ la nuntempa lingva formo. Ĝi ne enhavas arĥa­ismojn kaj dialektismojn. Kutime ĝi havas ne malpli ol 40.000 da temvortoj.

4. Malgranda vortaro estas pli reduktita rilate la vort-


33

elekton kaj prilaboron de unuopaj temvortoj. Ĝi devas listigi almenaŭ 10.000 temvortojn.



5. Ekzistas ankaŭ pli malgrandaj vortaroj, tiel nomataj pošvortaroj, turismaj vortaroj, eventuale tute etaj kolibro­vortaroj, kiuj ne estas prilaboritaj laŭ profundeco kaj prezentas nur minimumajn informojn.

Sed divido de la vortaroj laŭ grandeco havas nur relati­van valoron, ĉar principa demando estas ne la nombro de temvortoj en vortaro (horizontala divido), sed la profundeco de in­formoj prezentitaj ĉe unuopaj temvortoj (vertikala divido).


B. Prilaboro

Same kiel en la lingvo parolata, ankaŭ en la vortaro ni distingas du partojn de la lingvoparola akto, en kiu ekzistas pa­rolanto kaj aŭskultanto, sendanto de informoj kaj akceptanto de informoj. Tiamaniere baziĝas laŭfunkcia destino de la vortaro, kiu servas por legi kaj kompreni fremdlingvan tekston, laŭ tio, ĉu ni volas la vortojn šanĝi je pensoj aŭ la pensojn je vortoj. La unua kazo signifas tradukon el lingvo fremda, tiel nomata cellingvo en lingvon gepatran, tiel nomatan elirlingvon, kaj la dua kazo signifas la malon. Tial ni distingas tradukajn vorta­rojn laŭ tio, a1 kiu ili estas destinitaj, do ĉu temas pri vort­aro por la elirlingvo aŭ por la cellingvo. Laŭ klasika divido de L. V. Ščerba [2] devus ekzisti kvar formoj de dulingva vortaro:

BAA - ABA - BAB - ABB.

La lasta litero signifas la gepatran lingvon de la uzanto. Sed ekzisto de kvar versioj de ĉiu vortaro estas, kompreneble, nur teoria postulo, ĉar en la praktiko ja ne eblas produkti tiuspecajn seriojn. Tial, se oni preparas ekzemple slovakan-rusan vorteron por slovakoj (ABA), necesas ekipi la vortaron per tiu minimuma informaro, kiu por la uzanto A ne estas esence necesa, sed kiu alproksimigas la vortaron al la bezonoj de la uzanto B (ABB).

La ĉefa afero ĉe la preparo de dulingva vortaro estas la konstruo de temvorto.

Kio apartenas en la strukturon de unuopa vortara temvorto? Apartenas en ĝin jenaj eroj:

1) Temvorto en ĝia norma formo, kun fonetikaj informoj kaj indikita akcento, kie tio necesas.

2) Gramatika karakteristiko ĉe plensignifaj vortoj kaj karak­teristiko de iliaj funkcioj ĉe neplensignifaj vortoj.

3) La tuta leksika enhavo laŭ la kunteksto kaj situoj.

4) Unuopaj signifoj, iliaj vortkunigoj, terminologia uzado de la vorto, eventuale leksikigo.

­5) Precizigo de la unuopaj signifoj per karakterizo de semantik­a sfero.

6) Stilistika sfero kaj karakteristiko de la unuopaj signifoj de vorto.

7) Fiksitaj kaj laŭnorme notitaj vortkunigoj, vortšablonoj, kunigitaj nomoj kurantaj kaj fakaj.

­8) Frazeologio.

9) Proverboj.

La kerno de dulingva vortaro estas ekvivalento. Ekvivalento estas traduko de la temvorto, kiu laŭsignife estas identa


34


kun la vorto de elirlingvo. Kompreneble, ekvivalento devas es­ti preciza nomo, do ne ekspliko de la temvorto. Kriterio de la ĝusteco de ekvivalento estas, ĉu oni povas ĝin enmeti en la kun­tekston aŭ en la situacion. Kriterio de anstataŭebleco montras, kio estas ankoraŭ ekvivalento kaj kio estas jam priskribo, ekspliko. Okazas kelkfoje, ke en la cellingvo ne ekzistas adekvataj realaĵoj aŭ ne formiĝis la samaj nocioj kaj tial ankaŭ ne ekzistas la samaj nomoj kiel en la elirlingvo.

Se ni volas, prepari vortaron laŭ principoj de ĝusteco, necesas observi jenajn vidpunktojn (kongrue kun la nepra scio de ambaŭ lingvoj, en la vortaro okazantaj):

a) vortelekto (t.e. aro da temvortoj)

b) profundeco de la prilaboritaj unuopaj temvortoj (t.e. la sig­nifoj de temvortaro)

c) amplekso de informoj pri la vorto (t.e. gramatika aparato)

d) amplekso de la vortaro entute (longeco de la prilaboro, horizontala k­aj vertikala divido).

La ĉefa afero estas adekvata vortelekto. Tio signifas, ke oni devas elekti taŭgan nombron da vortaj tiel, ke ili estu laŭ­eble plej kompletaj kaj prilabori ilin en formo de temvortoj el la vidpunkto de profundeco, prezentante sufiĉan ekzempladon.

Temvorto estas la baza de ĉiu vortaro. Temas pri tio, ke leksikografo ĉiam ĝuste difinu la tradukon de la temvorto. Ĉar dulingva­ plenumas funkcion de interpretado, perado kaj tradukado [3], la bazo de signifo-divido en la vortaro devas esti la traduka signifo de vorto. Dulingva vortaro devas prezenti ĉiujn tradukajn signifojn, ankaŭ la figurajn. Tio signifas, ke la sfero de realeco kovrita per vorto en la elirlingvo devas es­ti esprimita per laŭeble pleja multnombro da vortoj en la cel­lingvo. Kompreneble, la praktiko montras, ke nenia traduka vort­aro kapablas elĉerpi en ĉiuj temvortoj ĉiujn tradukajn eblecojn.

La principo de traduka signifo helpas malkovri difinitan sistemon aŭ mikrosistemojn ankaŭ en la sfero de nomo kaj ĝi hel­pas krei certajn skemojn, kiuj povas helpi praktike ellerni la cellingvon, sed ofte ankaŭ pli profunde enpenetri en la laŭleĝ­ecojn de la elirlingvo.

Observante tiujn ĉi principojn kaj regante ambaŭ lingvojn, helpe de iu anticipa ofteco-pristudo oni scipovas prepari bonan vortaron, kiu kapablas adekvate respondi al senkonsila uzanto, serĉanta fidelan helpon ĉe ekkompreno, eventuale uzado de fremda lingvo.

Literaturo :
1) Ladislav Zgusta: Manual of Lexicography. Praha, Academia, 1971

2) L.V.Ščerba: Osnovnie tipi slovarej. Moskva, Tom 1, 1958.

3) Ivan Poldauf: Výběr slov v překladových slovnících středního, malého a kapesního typu. En: Lexikografický zborník, Bratislava, SPN, 1964.­

35

1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 0.51 Mb.

  • Pseŭdoradikoj akceptataj surbaze de la 15-a regulo
  • Ĉu internacieco kaj naturalismo estas nedisigeblaj
  • TIPOLOGIO KAJ PRILABORO DE DULINGVAJ VORTAROJ
  • Frazeologio

  • Elŝuti 0.51 Mb.