Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko

Elŝuti 0.51 Mb.

Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko




paĝo2/8
Dato14.03.2017
Grandeco0.51 Mb.

Elŝuti 0.51 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8

Uzita literaturo
1. Prof. V. PEEVSKI, "La scienco kaj la internacia lingvo“ en "Scienca Mondo“ 2/77, Sofio.

2. D-ro D. L. Armand, "Scienc-teknika informado“ en "PACO“ 2, 3/76, Sofio.

3. D. Blanke, "Pri neceso kaj utilo de interlingvistikaj es­ploroj“ en "PACO“ 4/72, Berlino.

17
4. D. Blanke, "La antikvaj lingvoj kaj la problemo de IL“ en "PACO“ eldono de GDR, 1976.

5. D. Blanke, "Planlingvaj projektoj kaj planlingvoj“ en "PACO“ 1,2/77, Sofio.

6. D. Blanke, "Pri la historio de internaciaj planlingvoj“ en "PACO“ 7-8/70 eldono de GDR.

7. Prof. D-ro Stojan Guĝev, "Interlingvistika utopiismo“ en "Bulgara esperantisto“ 3-4, 5, 6, 7-8/75, Sofio.

8. Julian Danĉev, "Informacionnijat potop“ 1971, eldonejo "Narodna mladej“ Sofia, en bulgara lingvo.

9. Kuzo Kuzov, "Nauĉno-teĥniĉeskija progres i nauĉno-teĥniĉe­skata informacija“ 1974 Sofia, en bulgara lingvo.

10. Genriĥ Volkov, "Ĉelovek i nauĉno-teĥniĉeskaja revoljucija“ 1972 Moskva, en rusa lingvo.

11. "Mjastoto na ĉujdoezikovoto obuĉenie v nauĉno-teĥniĉeskija progres“ - Sciigoj de Supera Mašina-Elektroteknika Insti­tuto "Lenin“ 21/'76, Sofia, en bulgara lingvo.

12. "Ezikovata bariera v nauĉnata informacija“ en "Bibliote­kar“ 7-8/'75 Sofia, en bulgara lingvo.


18

APLIKO DE ESPERANTO EN LA LABORO DE INFORMCENTROJ

Zdeněk H r š e l
0. Enkonduko

La prezentata prelego celas unuavice atentigi pri ekzis­tantaj kaj eblaj nuntempaj aplikoj de Esperanto en la faka in­formado, en la sfero de agado de t.n. informcentroj. Ĝi estas nomata ankaŭ scienca informado, scienca kaj teknika informado, kaj ĝia teoria scienco (cetere ne precize difinita) nomiĝas informadiko. La profesio de fak-informisto okupiĝas pri siste­ma prizorgado de fakaj informoj por kompetentaj uzantoj indi­viduaj kaj kolektivaj. En la sferon de faka informado ne apar­tenas kreado de primaraj informoj, pro tio mi ne parolos pri fakaj revuoj originalaj kaj pri la apliko de Esperanto en la scienco ĝenerale; tiun temon larĝe prilaboris ekz. PEEVSKI [1]. Ni ne prezentos kompendion de informoj pri la problemaro, sed pli eble instigon al diskuto kaj intersanĝo de spertoj.


l. Informa eksplodo

La nombro de fakaj informoj en la monda skala konstante kreskas. Aperas proksimume cent mil fakaj periodaĵoj, en kiuj estas publikigataj originalaj artikoloj (primaraj informoj). Proksimume dek mil el ili estas interesaj por kemiistoj. En tiuj aperas ĉiujare ne malpli ol ducent mil prikemiaj origina­laj artikoloj. Krome ĉiujare aperas proksimume kvinmil libroj, pli ol tridek mil patentdokumentoj kaj proksimume dudek mil esplorraportoj, kiuj plene aŭ parte enhavas prikemiajn infor­mojn. Simile okazas en aliaj fakoj. Tute prave oni parolas pri informa eksplodo, eksplodo de informoj aŭ pri oceano de infor­moj, kiel ARMAND [2].

Ofte citata estas la kalkulo indikita de NESMEJANOV [3], ke kemiisto, kiu scipovus tridek lingvojn ("neplenumebla kondi­ĉo“, glosas li) kaj la 1-an de januaro komencus tralegadi ĉi punblikigitajn dokumentojn aperentajn dum la jaro, kiuj estas profesie interesaj por li, kapablus ĝis la 31-a de decembro tralegi nur dudekonon de la tuta kvanto, eĉ se li legus kvar­dek horojn semajne kaj meznombre tri artikolojn pohore.
2. Ĝisnunaj elirjoj

Por faciligi aŭ entute ebligi la orientiĝon de fakuloj pri faka literaturo kaj raciigi ĝian eluzon ekestis la profesio de fak-informisto. La baza laboro de fak-informistoj estas re­sumado kaj prizorgado (en la plej vasta senco) de resumoj, ki­uj estas sekundaraj informoj, transformitaj el primaraj, origi­nalaj fontoj (dokumentoj). Tiu labnro proksimas al tradukado.

La ĝis nun uzataj elirejoj el la "oceano de informoj“ es­tas principe resumado kaj tradukado, ambaŭ en la vasta senco de la vorto. Ni provu analizi ambaŭ.
2.1. Resumado, resum-revuoj, komputoraj inform-sistemoj

­Resumado estas ellaborado de koncizigita ("densigita“) teksto de originala dokumento, ĝia signado per ordiga kodo, al­meto de la bibliografiaj indikoj kaj enigo en la inform-siste­mon. La propra densigita teksto estas t.n. prinotaĵo. Koncerne la informan sistemon, ĝi povas esti tute simpla sliparo (ordigita), sed ankaŭ multfaceta komputora sistemego. Aŭtoraj aŭ re-


19


dakciaj resumoj aperas ofte ĉe originalaj artikoloj en perio­daĵoj, plejparte en kelkaj fremdaj lingvoj. En kelkaj fakaj gazetoj aperas resumoj ankaŭ en Esperanto.

Sur resumado baziĝas t.n. resum-revuoj, specialaj perio­daĵoj, kie aperas sole resumoj, el artikoloj, patent-dokumentoj, libroj, esplorraportoj k.s. Ili kovras aŭ specialan fakon aŭ certan specon de dokumentoj. Mondskale da ili aperas proksimu­me kvincent. La plej konataj resum-revuoj estas ekz. la usona "Chemical Abstracts“ kaj la sovetia "Referativnij ĵurnal“ en pluraj serioj laŭ fakoj.

En "Chemical Abstracts“ aperis dum 59 jaroj (de 1907 ĝis 1966) kvar milionoj da resumoj, kaj el tio proksimume kvarono dum la lasta jarkvino de tiu periodo. De la jaro l95l ĝis 1965 la jara kresko de la nombro de aperigitaj resumoj estis mez­nombre 8,6 %. El tio sekvas, ke ĉiam post 8,2 jaroj la kvanto de kemia literaturo en la mondo duobliĝas. Simile okazas en aliaj fakoj.

Speciala serio de "Referativnij ĵurnal“, nome n-ro 47, e­diĉita al kemiaj ekipaĵoj, aperigis dum la ĵus pasintaj kvin jaroj (1973-1977) sume pli ol 32 000 resumojn, jare proksimume 6 200 ĝis 6 800. La serio n-ro 38, dediĉita al nutraĵ-industri­aj ekipaĵoj, aperigis en la sama periodo pli ol 24 000 resu­mojn, jare proksimume 4300 ĝis 5 200.

Resurn-revuoj estas eldonataj de grandaj eldonejoj, kiuj organizas la resumadon helpe de bone pagataj specialistoj en internacia, amplekso. Ankaŭ pro tio ili estas kutime ne mal­multekostaj.

Similan fuinkcion kiel resum-revuoj havas t.n. resum-bul­tenoj, aperigataj de informcentroj ĉe institutoj kaj entrepre­noj. Ili ipformas limigitan kvanton da specialistoj en la kon­cerna institucio pri novaĵoj el certa fako. Tial ili uzas la nacian lingvon. La prinotaĵo estas mallonga, kutime maksimu­me dek liniojn longa.

Aliaj sekundaraj dokumentoj, plejparte periode eldonataj, estas naciaj bibliografioj, enhavo-revuoj, ciklo-registroj kaj citad-registroj, prilaborataj plejparte helpe de komputoroj.

En Sovet-Unin aperas t.n. ekspres-informoj, kiuj estas nur parte koncizigitaj artikoloj, enhavantaj bildojn, diagramojn k. s. Ili plene anstataŭas la koncernajn fremdlingvajn originalojn.

El la aliaj specoj de sekundaraj dokumentoj ni menciu so­le ilian ĝis nun plej altan specon, nome komputorajn inform­sistemojn. Laŭ sia formo kaj funkcio ili estas nomataj ankaŭ magnetbendaj servoj. Ili estas komputoraj variantoj de klasikaj resum-revuoj aŭ iliaj logikaj daŭrigantoj. Ekz. la magnet-benda servo "Compendex“ baziĝas sur la resum-revuo "Engineering In­dex“. Ili estas konstruitaj precipe por liveri periodajn infor­mojn pri eĉ tre malvaste formulitaj individuaj temoj postula­taj de la finaj uzantoj. Praktike ĉiuj eksterlandaj magnet­bendaj servoj aboneblaj en Ĉeĥoslovakio uzas la anglan ling­von. Kadre de Internacia Centro de Sciencaj kaj Teknikaj In­formoj en Moskvo oni nun projektas similajn komputorajn siste­mojn, kiuj uzas la lingvon rusan, eventuale paralele kun la lingvoj de la partoprenantaj socialismaj landoj. Oni devas konstati, ke uzo de fremda nacia lingvo estas konsiderinda ba-

20

ro ne nur por la fina uzanto de la sistemoj, sed ankaŭ por la fak-informistoj, kiuj uzas ĝin labore.


2. 2. Tradukado

Lige kun la forta kresko de scienca literaturo la faka tradukado ricevis aparte grandan signifon. La kreskanta rolo de ĉiam pli granda nombro de lingvoj signifas, ke estas ĉiam pli necese fari tradukojn el ĉiam pli multe da lingvoj.

Laŭ la monda bibliografio de tradukitaj libroj dek pro­centoj de la libroj en la libromerkato estas tradukoj. En 1965 estis registritaj 36 588 tradukitaj libroj, el kiuj denove pli ol 10 % aperis en Sovet-Unio. En Usono la tradukoj el la rusa en la fako de natursciencoj faras 45% kaj en fako de aplikitaj sciencoj 40% de ĉiuj librotradukoj. Aperas fakaj revuoj kom­plete tradukataj. Tiom pri tradukoj publikigitaj (presataj).

T.n. internaj-tradukoj, kiujn en ĉiuj industriaj štatoj faras diversfakaj informcentroj, ampleksas laŭnombre en ĉiu štato kelkajn milojn jare. Ne ĉie ekzistas leĝa devo ilin cen­tre registri, tiel ke povas okazi, ke la sama dokumento (artikolo, prospekto k.s.) estas tradukata eĉ kelkfoje. Antaŭ la en­konduko de la nuna deviga centra registrado de fakaj tradukoj en Ĉeĥoslovakio (1952) oni taksis, ke ĉiujare estas pro duob­la aŭ multobla tradukado elspezata senutile pli ol miliono da kronoj. La baza kosto de unu tradukita paĝo (t.e. 30 linioj po 60 tajpofrapoj) estas 16 kronoj. Al tio oni aldonu diversajn alpagojn, plejparte po 20%, tiel ke la sumo por unu paĝo de tra­dukita teksto plejparte superas 20 kronojn. En la jaro 1977 la ĉeĥoslovaka bibliografio de internaj fakaj tradukoj registris 8 272 tradukojn.

Se oni konsideras la malfacilaĵojn ligitajn kun manko de kvalifikitaj tradukistoj, kun neperfekteco de fakvortaroj, kun neunueca terminologio kaj kun la ĝis nun nesolvita problemo de teorio kaj praktiko de faka tradukado, oni povas kompreni, kiom da spirita kapablo de la homaro estas perdata en pli-malpli senrezultaj provoj venki la lingvan barieron en la faka lite­raturo.

Jam en la jaro 1956 aperis la jenaj vortoj de CARY [4]: "La hodiaŭa mondo aspektas kiel kolosa tradukmašino, kiu labo­ras ĉiam pli rapide. Ĉiutage venas el la presmašino proksimume sesdek tradukitaj libroj, oni aranĝas tri aŭ kvar internaciajn konferencojn, aperas dekoj da sinkronizitaj filmoj; tajpiloj funkcias kaj sennombraj kvantoj da tradukitaj verkoj estas diktataj, granda kvanto da dokumentoj el la plej diversaj lin­gvoj estas tradukata en aliajn lingvojn en la plej diversaj manieroj.“

La lingvan barieron oni provis venki ankaŭ per mašina tradukado. La unuajn provojn oni faris teorie en la jaro 1946 kaj praktike en 1954 en Usono kaj en 1955-1956 en Sovet-Unio. Eĉ se de tiu tempo lingvistoj, matematikistoj kaj elektronik­istoj laboras super tiu ĉi problemo, ĝis nun mašina tradukado ne estis realigita. La rezultojn oni utiligas sole en la teorio de tradukado.
3. Lingvoj

La dinamika evoluo de scienco kaj tekniko ĉiam pli multe kaj pli klare evidentigas la internacian karakteron de la ko-


21
munikado de fakaj informoj.

Ampleksan analizon de lingvoj uzataj en informcentroj faris ŠPALOVÁ [5].

La kvanto de publikigataj informoj kreskas eksponenciale, tiel ke ne eblas nuntempe precize konstati, kiel la unuopaj lingvoj estas reprezentitaj en la monda literaturo. Tial oni uzas indikojn pri literaturo de unuopaj fakoj, statistikajn a­nalizojn pri originala literaturo, pri la resumoj en resum-re­vuoj, analizojn el citad-indeksoj k.s.

Kun la evoluo de la scienco šanĝiĝas la signifo de la u­nuopaj lingvoj. En mezepoko la unusola lingvo ankaŭ de la scienco estis la latina, en la pasinta jarcento la franca, sole en kelkaj fakoj unualoke staris alia lingvo, ekz. en kemio la germana. En la unua duono de la 20-a jarcento la situacio ne tre šanĝiĝis. Post la dua mondmilito tamen okazis šanĝo: en kapi­talismaj štatoj la unuan lokon okupis la angla, en socialismaj štatoj la rolon de interlingva komunikilo iom-post-iom akira­dis la rusa. Ĉirkaŭ la jaro 1950 proksimume duono de la tutmon­da literaturo aperadis en la angla. Nuntempe la procenta par­to malkreskas lige kun la kreskanta signifo de lingvoj orien­taj kaj slavaj. Laŭ indikoj de UNESKO [5] la ĉefaj lingvoj u­zataj en la faka literaturo estas reprezentitaj jene:

la angla 43,6 %

la germana 14,4 %

la franca 12,6 %

la rusa 8,1 %
sume 78,7 %

El la restantaj 21,3 % proksimiume 2% estas en la itala kaj proksimume 2% en la japana. Tio signifas, ke la ĉefaj kvar lingvoj kovras pli ol tri kvaronojn de la tuta monda faka literaturo. Ekzistas tamen specialaj fakoj, kiuj havas riĉan literaturon en iu aŭ iuj el la malgrandaj lingvoj.

PEEVSKI [1] indikas, ke dum en la angla aperas 53% el ĉiuj scienc-teknikaj libroj, nur 30% el la scienculoj povas ilin utiligi kaj parto el ili utiligas ilin ne tute. La hegemonio de la angla ĝis nun montriĝas en tio, ke en tiu lingvo aperas 1 610 revuoj, t.e. 34 % el la nombro de ĉiuj revuoj.

Ekzisto de lingvaj barieroj estas ĝenerale agnoskata kaj aparte sentebla ĉe nacioj, kies lingvoj ne apartenas al la in­ternacie uzataj.

Tamen la sinteno de t.n. publika opinio, kiu montriĝas en la ĝenerale uzata praktiko, estas pli eble konservativa ol radikala, pli ema konservi la nunan staton ol konsekvence ĝin šanĝi. Tial oni instruas plurajn fremdajn lingvojn kaj uzas ilin tradukante kaj interpretante. Rilate la internacian plan­lingvon oni en plej bona kazo aŭdas opinion, ke tiu problemo meritas detalan sciencan pristudon. Publike oni nur escepte konfesas fiaskon de ĝisnunaj metodoj, t.e. de instruado de plu­raj fremdaj lingvoj, kaj montras simpation al la planlingva ideo. El la plej lasta tempo ni nomu opinion de la hungaria ministro pri edukado [6]. Por influi la konservativajn opiniojn estas necese raciigi la informadon pri Esperanto.
4. Šancoj de Esperanto

Ni provu ekzameni, en kiu sfero de faka informado Esperan-


22

to estas jam aplikata kaj kie ĝi estas aplikebla plej oportune. Same ni provu kritike analizi, kie ĝia apliko pro diversaj kialoj ne estas facila aŭ - nuntempe - nerealigebla.


4.1. Esperanto en resumado, resum-revuoj kaj komputoraj informsistemoj

Kiel jam estis dirite, kelkaj fakaj gazetoj aperigas re­sumojn en Esperanto. Ilia nombro šanĝiĝas. Certe estas dezir­inde, ke tiu praktiko disvastiĝu. Al tiuj, kiuj emas tiurilate helpi, ni tamen diru, ke resumado ne estas laboro facila, ĉefe pro terminologiaj kaj stilaj kaŭzoj. Tiucelan laboron devas gvidi landaj asocioj, se eble en kelkaj štatoj samtempe.

Eldoni esperantlingvan resum-revuon aŭ resum-bultenon proponas DANOVSKIJ [7]. Lia ideo, cetere tro koncize skizita, nepre bezonas precizigon, por ke ĝi estu reala. Ekz. estas ne­reale kalkuli kun senhonoraria laboro de resumantoj, se ĉiuj aliaj, jam establitaj mondaj resum-revuoj, eldonataj de poten­caj firmoj, disponas pri tutaj staboj de bone pagataj special­istoj praktike en la tuta mondo. Malgraŭ tio estas necese kon­sideri, ke kun la atendata kresko de "trialandaj“ lingvoj uza­taj en faka literaturo ankaŭ la šancoj de Esperanto tiukampe kreskos. Estas do utile, ke fakuloj daŭrigu siajn laborojn su­per terminologioj kaj fak-vortaroj, tiel ke nia lingvo disponu pri ĉiuj necesaj nocioj en la ĝusta tempo. Ĉar certe iam devos efektiviĝi la propono de ARMAND [2], t.e. akcepti por la faka literaturo interkonsente unu lingvon - planlingvon - kaj en ĝi, eventuale paralele kun la koncerna lingvo nacia, publiki­gi ĉiujn fakajn tekstojn.
4.2. Esperanto en tradukado

Ekzistas proponoj kaj provoj uzi Esperanton kiel ponto­lingvon por fakaj tradukoj, ĉefe el kaj al ne tro konataj lingvoj. En beletra tradukado estas konataj bonaj sukcesoj ĉe ap­likado de tiu metodo. Pri rezultoj en la kampo de faka tradu­kado ni tamen ne estas informitaj. Estas certe, ke tiu ĉi agado estas subteninda.


4.3. Esperanto en akirado de fakaj informoj

Grava parto de la laboro de informcentroj estas akirado de fakaj informoj. Laŭ la objekto de la akirado ni povas tiun ĉi sferon dividi en tri grupojn, kiuj estas: skriba uzo de la lingvo, eluzo de movadoj institucioj kaj rekta kontakto de fakuloj.


4.3.1. Skriba uzo de la lingvo

Kvankam Esperanto ne estas planlingvo de pure naturis­ma tipo, je la unua vido komprenebla al posedanto de iu latin­ida lingvo nacia, tamen ĝi povas esti sukcese aplikata en skriba kontakto kun eksterlando, se temas pri akiro de simplaj in­formoj kaj dokumentoj senpagaj aŭ facile kompenseblaj, ekz. re­presaĵoj de artikoloj, firmo-literaturo (prospektoj, katalogoj), kopioj de artikoloj k.s.

Presitajn represaĵo-petokartojn sole en Esperanto (anstataŭ en tri aliaj lingvoj) uzas Budapešta Medicina Esperanto-­Fakgrupo sukcese jam kelkajn jarojn [8]. Dum tri sinsekvaj ja­roj 1973-1975 la fakgrupo tiel ricevis 51% de la petitaj repre­saĵoj, kio estas tre bona rezulto.

23

Tre bonan sperton kun akirado de firmo-literaturo el eks­terlando havas la metalurgia kaj mašinindustria instituto KG-­Informatik en Budapešto, kie la gvidanto de prospekt-arkivo jam longe uzas Esperanton tiukampe. (Li cetere publikigis interesan supervidon pri informado kaj informadiko [9].



Laŭ propra sperto mi konstatas, ke esperantlingva letero sur oficiala firmo-papero, precipe al lando, kies lingvo ne apar­tenas al la internacie uzataj, estis komprenita kaj respondita, eĉ se ne ĉiam en Esperanto. Se la letero ne estas ampleksa, ne necesas indiki la nomon kaj telefon-numeron de loka delegito, kiu faciligus la tradukon.

Estas memkompreneble, ke ĉiukaze oni devas proponi kompen­son, laŭeble almeti internacian respond-kuponon kaj nepre uzi filatelan afrankon.


4.3.2. Eluzo de movadaj institucioj

La fakto, ke Esperanto havas adeptojn en proksimume okdek landoj kaj ke ekz. la delegita reto de UEA funkcias en 55 šta­toj disponante pri entute 3 257 delegitoj (el tio 1 1889 fakde­legitoj) [10], estas tia avantaĝo, kiun eksterulo ne povas imagi. Ni pripensu, ke sole la indekso de fak-delegitoj en Jarlibro por la jaro 1977 ampleksas naŭ paĝojn kaj ke el la fakoj koncernantaj fakan informadon ĝi enhavas nomojn de 38 fakdele­gitoj el 18 štatoj. Krome ni devas alkalkuli la 24 fakajn organizaĵojn kiel fontojn de informoj. La internacia - se ne tut­monda - disvastiĝo de la organizita Esperanto-movado kreas i­dealajn kondiĉojn por akirado de fakaj informoj.

Mi povis konstati, ke letero al esperantisto en koncerna lando estas senkompare pli fidinda maniero kiel akiri tiaspe­can dokumenton ol oficiala vojo, ekz. pere de la internacia prun­ta servo ĉe la Štata Biblioteko. Jen ekzemplo: El komputora informsistemo ni eksciis pri artikolo promesanta enhavi infor­mojn pri certa ĝuste urĝe serĉata temo. La artikolo aperis en sudkorea revuo. Ni skribis al tiea konata esperantisto (eĉ ne delegito) kaj samtempe mendis kopion ĉe la oficiala instanco. La revuo nome ne estas ricevebla en Ĉeĥoslovakio. Rekte el Seu­lo venis kserografia kopio de la petita artikolo (eĉ sur aerpošta papero) post kelkaj semajnoj - do praktike poštrevene, sed la kopio mendita ĉe la oficiala instanco estis al ni dis­ponigita post kelkaj monatoj. La ekzemplo ne bezonas komenton.
4.3.3. Rekta kontakto de fakuloj

Estas konate, ke la plej efika fluo de informoj estas per­sona kontakto inter samfakuloj, ilia senpera kaj rekta inter­šanĝo de informoj kaj spertoj. Tia kontakto - jam ne influebla de iu ajn informcentro - okazas en simpozioj, fakaj kongresoj kaj aliaj fakaj renkontiĝoj. Estas tute kompreneble, ke la par­toprenantoj de tiaj renkontiĝoj nepre ne posedas la lingvojn de ĉiuj siaj kolegoj. Eĉ simultana interpretado ne povas komplete solvi la problemojn de la lingva bariero, ĉefe dum disku­toj. Estas klare, ke - kiel diras PEEVSKI [l] - "per la enkon­duko de unu internacia lingvo la efektiveco de la kongresoj, konferencoj kaj simpozioj pligrandiĝos plurfoje. Ilia utilo ti­am estos neimageble pli granda“. Estas do necese maksimume sub­teni la aplikadon de Esperanto kiel labor-lingvo de internaci­aj fakaj renkontiĝoj kaj organizaĵoj. Tio estu ankaŭ celo de nia agado.




5. Konkludo

Mi provis prezenti la aplikeblon de Esperanto en la labo­ro de informcentroj kaj entute en la sfero de faka informado. Samtempe mi volis almenaŭ tre koncize atentigi la esperantistan fakan publikon pri la sfero de faka informado.

Necesas efika interšanĝo de spertoj kaj bone organizita komuna laboro, por ke ni proksimiĝu la celon, kiun PEEVSKI [l] difinis jene: Finante mi konsideras, ke estas devo de ĉiu homo, precipe de ĉiu scienca laboristo, ellerni, ekposedi bone kaj apliki la Internacian Lingvon Esperanto kaj batali senlace por la oficiala akcepto kaj apliko de Esperanto en ĉiuj sferoj de la internaciaj rilatoj.“

Literaturo
[l] PEEVSKI, V.: La scienco kaj la internacia lingvo.

Sc. Mondo 21., 1977, n-ro 2, p. 9-15.


[2] ARMAND, D. L.: Ĉeloveĉenstvo i okean informacii.

En: Problemi interlingvistiki. Tipologia i evolucija meĵdunarodniĥ iskusstvenniĥ jazikov. Moskva, Nauka 1976. P. 55-59.


[3] NESMEJANOV, A.N.: Antaŭparolo de "Osnovi nauĉnoj informacii“

(MICHAILOV, A.I. - ĈERNIJ, A.I. - GILJAREVSKIJ, R.S.)

M­oskva, Nauka 1965.
[4] CARY, E.: La traduction dans le monde moderne.

Geneve 1956, p. 62


[5] ŠPALOVÁ, J.: Současné nároky na jazykové znalosti informačních pracovníků a uživatelů informací. Techn. Knih. 18. 1974, n-ro 6, p. 173-185.
[6] Intervjuo kun d-ro Károly Polinszky, ministro pri edukado de Hungario, pri problemoj de la instruado de fremdaj lingvoj kaj pri Esperanto. Hung. Vivo 18, 1978, n-ro 1 [77], p. 2-4.
[7] DANOVSKIJ, N.: Scienca informado - la plej perspektiva kanalo. Int. Ĵurnalisto, 1974, n-ro 2, p. 1-2.
[8] MOLNÁR, Lajos: Eksperimentoj pri esperantlingvaj represaĵo-petokartoj. Sc. Komunik., 1977-07, p. 60.
[9] ZOLTÁN, Imre: Kelkaj problemoj pri informado kaj informa­diko. Sc. Komunik., 1977-07, p. 73-74.
­

25
PSEŬDOELEMENTOJ EN ESPERANTO
Inĝ. Jan Werner
Celo de mia prelego estas unuavice instigi vin al serioza studo de Esperanto. Sen la detala scio de ĝia strukturo kaj de la vort-teorio ne estas rekomendinde aktive partopreni fakter­minologian laboron.

Due mi celas defendi la internacian karakteron de Esper­anto. En la serio de artikoloj en Starto nia akademiano Karolo Piĉ neprecize traktis la tendencojn ĉerpi vortprovizon el frem­daj lingvoj. Pluraj legantoj sub influo de la impetaj vortoj kaj argumentoj eble komprenis, ke internacieco kaj naturalismo estas preskaŭ identa malbono.


Pri t.n. vortoj kaj vortelementoj

Fundamento de Esperanto klare prezentas la aglutinecon de Esperanto kaj demonstras la elementojn, kiuj konsistigas la lingvon. Ĉiu elemento havas sian firman sonformon, nocioformon kaj funkcion. Ĉiuj elementoj estas vortoj, ankaŭ la gramatikaj finaĵoj estas rigardataj kiel memstaraj vortoj.

Komparante la nunan staton de la lingvo kun la Fundamento, ni facile konstatas, ke la lingvoevoluo procezas iom natural­isme. Jen kelkaj okaze elektitaj ekzemploj el Plena Ilustrita Vortaro [PIV]. La aŭtoroj de PIV registris ilin kaj per tiu a­go rekomendis al plua uzo, kvankam ili ne koordinis (kunordigis) ilin kun la strukturo de Esperanto. La vorteroj kaj vortelemen­toj švebas super la lingvo kiel fremdaj elementoj kaj minacas ĝin rodi. La aŭtoroj nomas ilin:

a) vorteroj (ab, aceto, intra, luteo, meta, metr, mili, piro, tele, k.a.),

b) vortkomencoj kaj vortfinoj (ator, mikro, mono, para k.a.),

c) elementoj de sciencaj aŭ teĥnikaj vortoj (graf, gon, foto, k.a.),

d) pseŭdoafiksoj (a, ator, ik, k.a.),

e) greka radiko uzata prefikse (megalo),

f) vortetoj (ald, aldo k. a.),

g) prefiksoj kun epitetoj internacia, neoficiala, teĥnika, sci­enca (anti, bi, hiper, hipo, orto, cz, pre, pseŭdo, retro k.a.),

h) vortoj sen klasigo (ciklo k.a.).

Mi nun ne taksos ilin el la vidpunkto de bezono aŭ malbezono, sed mi admonas, ke ĉiu tia elemento devas esti aŭ adaptita al la strukturo de la lingvo aŭ malakceptita. Ekzistas neniu kompromiso. En la procedo de adapto, elirante el la etimologi­aj kaj semantikaj prikonsideroj, ni devas objektive decidi pri speco de vorto. Ne estas ĝuste paroli pri vortelementoj, ĉar ĉiu estas silab(ar)o memstare uzebla kaj esprimanta apartan i­deon.

Mi konsentas kun K. Piĉ (Starto l/1977), ke PSEŬDO-RETRO-, INTRA- estas nek prefiksoj nek vorteroj, sed simple nur adjekt­ivoj PSEŬD/A, RETR/A, INTR/A, ke PRE ne estas prefikso, sed tu­te ordinara prepozicio, ke TELE- estas prefikso. Plene validas lia: "Ĉiu nova elemento, enkondukata en Esperanton, devas tra­iri tiun sistemigan, skemigan, alsimiligan procedon, kies celo estas konformigi ĝin al la internaj leĝoj de Esperanto kaj al ĝia spirito.“

26

1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 0.51 Mb.

  • APLIKO DE ESPERANTO EN LA LABORO DE INFORMCENTROJ
  • 2.1. Resumado, resum-revuoj, komputoraj inform-sistemoj
  • 4.1. Esperanto en resumado, resum-revuoj kaj komputoraj informsistemoj
  • 4.2. Esperanto en tradukado
  • 4.3. Esperanto en akirado de fakaj informoj
  • 4.3.1. Skriba uzo de la lingvo
  • 4.3.2. Eluzo de movadaj institucioj
  • 4.3.3. Rekta kontakto de fakuloj
  • Pri t.n. vortoj kaj vortelementoj

  • Elŝuti 0.51 Mb.