Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko

Elŝuti 0.51 Mb.

Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko




paĝo1/8
Dato14.03.2017
Grandeco0.51 Mb.

Elŝuti 0.51 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8

Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko


SCIENC-TEĤNIKA SEKCIO
APLIKO DE ESPERANTO

EN SCIENCO KAJ TEĤNIKO
KOLEKTO DE SEMINARIAJ REFERAĴOJ


ŽILINA, 7-8 OKTOBRO 1978


E N H A V O

----------------
l. Signifo de la internacia kunlaboro kaj personaj kontak­toj de sciencistoj kaj teknikistoj.
Enkonduka prelego....... 4 Inĝ. Aleš Bednařík, Bratislava
2. Scienc-teknika progreso kaj la estonto de la internacia lingvo….... 8

Inĝ. Nikola Uzunov, Haskovo, Bulgario


3. Apliko de Esperanto en la laboro de informcentroj .......... 18 Zdeněk Hršel, Brno
4. Pseŭdoelementoj en Esperanto ................................... 25 Inĝ. Jan Werner, Brno
5. Tipologio kaj prilaboro de dulingvaj vortaroj....32 ­Dr-ino Magda Šaturová, Bratislava
6. Pri la koncepto de la ĉeĥa-esperanta teĥnika vortaro.. 35 Inĝ. Aleš Bednařík, Bratislava
7. Novaj trovaĵoj de mineraloj en norda Bohemio ..40 Inĝ. Rudolf Rychlý, Inĝ. Milan Fengl
8. Prienergiaj pripensetoj.....44 Inĝ. JUDr. Miroslav Tůma, CSc., Brno
9. Energetiko, atomelektrejoj kaj veldado .................. 48 Inĝ. Peter Todorov, Sofio
l0. Varmteĥnikaj proprecoj de konstru-materialoj ….52 Inĝ. Jan Werner, Brno
11. Pulvoraj materialoj kaj ties proprecoj....................... 58 Inĝ. Hanuš Landsperský, Praha
l2. Miaj spertoj ĉe tradukado de medicinaj tekstoj Esperanten - Med.D-ro Ludoviko Izák, Martin
13.Purigaj instalaĵoj por la malpurigita akvo el la urboj kaj vilaĝoj de la nordaj distriktoj de GDR

D-ro Inĝ. V.Müller, Neubrandenburg, GDR


14. Aŭtomatizado de ranĝostacioj... .. . . .... . ....69 Inĝ. Ladislav Kovář, Česká Třebová
15. Pri certaj kalkul-metodoj por implicita funkcio........74 RNDr. Jaromír Švejda, Brezno
l6.Priservaj subrutinoj de la periferio en la operaciad-sistemo .... 77 Inĝ. Vladimír Němec, Žiiina

4
SIGNIFO DE LA INTERNACIA KUNLABORO KAJ DE PERSONAJ KONTAKTOJ DE SCIENCISTOJ KAJ TEKNIKISTOJ

Inĝ. Aleš Bednařík

­Enkonduka prelego


La integriĝa procedo akompananta la sciencteknikan revolu­cion estas plurdimensie universala fenomeno. Ĝi penetras en ĉiun lokon de la terglobo,ĝi koncernas ĉiujn sferojn de homaj aktivecoj. La integriĝa procedo signifas rapidan kreskon de kulturaj interšanĝoj, influoj, kreskon de individuaj kaj gru­paj kontaktoj. La integriĝo realiĝas per amasa movado de varoj materialoj, de homoj kaj informoj, per amaso da superštataj aŭ internaciaj (supernaciaj) organizoj kaj institucioj.

La akcelita disvolviĝo de la scienco kaj tekniko estas ligita kun plialtigita rolo de scienca informado. En la superna­cia funkciado de scienco kaj sekve de informado, ludas esencan rolon la lingvo. La lingva bariero prezentas gravajn malhelpon al efika inform-interšanĝo. Oni klopodas forigi ĝin aŭ almenaŭ mildigi ĝiajn negativajn efikojn.

Sciencteknika informado okazas en pluraj formoj, en kiuj la lingva bariero elstaras diversmaniere:

l. Publikaĵoj - la baza formo de scienca komunikado. Relative bone estas solvata la informado p r i publikaĵoj per integ­ritaj sistemoj bazitaj sur selektaj "lingvoj“ (tezaŭroj), ki­uj estas facile tradukeblaj komputile (5). La alirebleco de plena teksto jam plene trafas la lingvan barieron. Pro gran­daj problemoj pri bonaj tradukoj (altaj kostoj, manko de tradukistoj) estas la efikeco de perpublikaĵa informado tre malgranda.

2. Internaciaj sciencaj kunvenoj. Temas pri sciencaj kongresoj, konferencoj, simpozioj, seminarioj ktp., ĉiam pli grava ma­niero de interšanĝo de aktualaj informoj ebliganta rektan interparoladon. El la lingva vidpunkto estas distingenda la oficiala parto de raportoj kaj diskutoj kaj la parto neofi­ciala, kiu tamen estas ne malpli grava. Dum la oficialaj traktadoj estas - depende de kostoj elspezeblaj - pli aŭ malpli bone solveblaj per samtempa tradukado, ĝi tre lamas ĉe diskutoj ne antaŭpreparitaj kaj tute na funkcias ĉe ne­oficialaj neformalaj kontaktoj.

3. Personaj kontaktoj - ĉu korespondaj ĉu personaj renkontiĝoj. Flua scio de iu interlingvo estas nepra por efika intersaĝo de informoj. Instruado de fremdaj lingvoj donas nekontenti­gajn rezultojn.

La nunan staton de sciencteknika informado el vidpunkto de lingvaj problemoj pritraktis Prof. Peevski en la artikolo aperinta en Scienca mondo (1). Por esperantistoj mi ne ripetos la bone konatajn faktojn pri tre nekontentiga situacio kaj la bone konatajn argumentojn pri la sole racia solveblo per plan­lingvo. Eblas konkludi, ke la pragmata solvo - la uzado de iuj naciaj lingvoj kaj helpo de tradukistoj - donas relative ak­cepteblajn rezultojn, sed nur en specifaj okazoj kaj aŭ por tre malvasta elitularo. Por pli vastaj amasoj, kaj la amaseco estas ĝuste karakteriza por la nuntempaj internaciaj kcntaktoj, la rezultoj de la lingvoinstruado estas absolute nekontentigaj. Por forigi la lingvajn barojn sur ĉiuj terenoj kaj sen avanta­-

ĝoj por iuj nacioj necesas rimedo universala kaj neŭtrala.


Por la solvo de la monda lingvo-problemo havas esencan signifon interlingvistikaj esploroj. Ĉi-jare en aprilo kunvenis fakuloj pri interlingvistiko en Ahrenshoop (GDR) por resumi sciencajn rezultojn kaj trarigardi la situacion sur la kampo de interlingvistiko kaj esperantologio. Interalie oni konsta­tis (3): "Specialan atenton oni devas dediĉi al la kontentigo de la lingvaĵ bezonoj de la scienca kaj faka komunikado. La ĝisnu­naj spertoj kaj faktoj pruvas, ke Esperanto estas plej taŭga kiel interlingvo ankaŭ por scienco. Tial estas necese disvastigi aplikon de Esperanto je ĉiam pli multaj sciencaj kaj fakaj terenoj. Tio nepre signifas ankaŭ intensigon de la faktermino­logia laboro“. (Terminologia laboro signifas nepre kaj normigan difinadon kaj sistemigadon de terminoj kaj verkadon de tekstoj. Tiuj ĉi du agadoj konsistigas unu tuton kunligitan per rekuplo.)

"Estas grave kreskigi 1a proporcion de la utiligo de Esperanto en la sciencoj. Šajnas laŭcele, ke fortostreĉoj estu farataj kaj por la bazaj sciencoj (filozofio, matematiko, fiziko ktp.) kaj laŭ ebleco por unuopaj aplikataj sciencoj.“

"Por atingi la supre prezentitajn ĝeneralajn celojn estas bezo­nataj establo, respektive plibonigo de efikaj organizaj kaj in­formadaj sistemoj.“

Akorde kun la menciitaj taskoj agas la Scienc-teknika sekcio de AE SSR.

Kvankam nia prioritata tasko estas pioniri en la evoluigo de faka lingvo per interna varbado, kreado de literaturo kaj sekve de terminologio, tamen ni devas plejeble frue strebi por doni al fakuloj eblecon de praktika utiligo de scio de Esperan­to. Tial ĉi tiu seminario estas orientita al ambaŭ direktoj.

La senco de internacia lingvo estas nur en ĝia internacia uzo, internacia lingvo estas pravigita nur en internacia apli­ko. Tial estas esence grave, ke la koncernaj aktivecoj progresu en pluraj landoj samtempe kaj egale, kaj prefere en tiaj landoj, inter kiuj eblas facilaj ĉiuspecaj kontaktoj, inkluzive de kon­taktoj personaj.

El ĉi tiu vidpunkto ni, Sciencteknika sekcio de AE SSR, povas konstati favorajn kondiĉojn: La mezeŭropaj socialismaj landoj havas la plej fortajn movadojn, kaj en iuj el ili la fa­ka aplikado faris gravajn pašojn. Ni estas ĉirkaŭitaj de aga­doj strebantaj al la sama celo - faka aplikado de Esperanto - ­agadoj kun tre proksima strategio kaj kunordigata taktiko. Te­mas unuavice pri Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Hungara Esperanto­Asocio, kie la organiza kaj sperteca stato estas plej evoluinta kaj kien estas por ni facilaj personaj kontaktoj.

Kun Sciencteknika sekcio de ĈEA ekzistas tradiciaj inti­maj kontaktoj, rezultigantaj daŭran kunordigadon de la labor­planoj kaj racian labordividon.

Tre grava, sekvinda kaj ĉiel apoginda estas la agado en Hungario, nuntempe gvidata de Komisiono pri sciencaj kaj fakaj aplikadoj de Esperanto, funkcianta ĉe la Prezidiumo de HEA. La komitato de Sciencteknika sekcio de AE SSR havas bonajn kontak­tojn kun la Komisiono. Unu el la gravaj rezultoj de la kunla­boro estas la interkonsento pri perado de Budapešta Informilo kies scienca rubriko servas kiel komuna informilo por najbaraj landoj.

6
Esperdonaj kernoj de faka agado estas ankaŭ en Pollando kaj GDR, kie estas multaj fakuloj, kun kiuj ekzistas individu­aj kontaktoj kaj ni esperas, ke en sekvaj jaroj ili estos ankoraŭ pli nombraj. En Bulgario la fortostreĉoj koncentriĝis al la eventa Scienca Mondo. En Jugoslavio la aplikado estas jam tradicia, ni menciu nur eldonadon de Scienca Revuo kaj de la popularscienca Homo kaj Kosmo. Menciinda estas la universitata agado en Rumanio. En Sovet-Unio estas rimarkebla relative vig­la aktivado vortaristo kaj terminologia.

Akorde kun la menciitaj taskoj agas la Sciencteknika sek­cio de AE SSR, akorde kun alcela programo ĝi okazigas la semi­narion por eduki siajn membrojn, por privigligi la aktivadon por la faka aplikado de Esperanto, por krei kondiĉojn por la apliko mem.

La seminario estas unua tiatipa aranĝaĵo en la historio de Esperanto-movado en Slovakio kaj veršajne ankaŭ en Ĉeĥoslo­vakio, sed certe ĝi estas nek la unua en la historio de Espe­ranto-movado entute, nek - kaj tion mi emfazas - soleca en la nuntempa movado. Ĝi logike alviciĝas al ĉiam pli nombraj fakaj renkontiĝoj, el kiuj ni menciu ekzemple Somerajn Universitatajn Kursojn en Liege, la agadon de la Budapešta klubo Konkordo k. a., ĝi kongruas kun la ĉi-direkta sinteno de UEA, kiu evicigis "fakan agadon“ inter siajn ĉefajn taskojn.

La seminario estas unua siatipa okazaĵo en Ĉeĥoslovakio, sed ni dezirus, ke ĝi fariĝu regula okazaĵo donanta eble ĉiun duan jaron forumon por interšanĝo de spertoj, motivon por fa­ka verkado, ĝi estu kutima renkontejo de fakuloj. Nun, je la u­nua fojo, ni serĉas la ĝustan enhavo-konsiston kaj de adekva­tan formon. Ĝi certe evoluos al pli internacieca renkontiĝo, pli longa kaj pli strukturita (dividata en fakajn sekciojn). Sendube kreskos ĝia organiza kaj enhava nivelo kaj sekve ĝia prestiĝo kaj alekstera efiko.

Staras grandegaj taskoj antaŭ Esperanto-movado por antaŭ­enigi la aplikadon de Esperanto. Haszpra (2) formulis ilin je­ne:

l. Evoluigi Esperanton en eble ĉiuj terenoj de la scienco kaj, fakoj, ke ĝi kapablu kontentigi ĉiujn postulojn starigitajn kaj starigeblajn kontraŭ kiu ajn moderna lingvo de alte e­voluintaj socioj (tasko de fakuloj kaj lingvistoj).

2. Apliki kaj disvastigi Esperanton en formo de serinzaj sci­encaj kaj fakaj eldonaĵoj verkitaj parte por vasta publiko parte por fakuloj (tasko de fakuloj ankaŭ lingve alte klerigitaj).

3. Per ekstera propagando kreskigi la nombron de esperantistaj fakuloj kaj per interna propagando kaj edukado kreskigi la spiritan bezonon pri altnivela aplikado de la lingvo en la fakoj (tasko de fakuloj - propagandistoj).

Ĉiu el vi povas kontribui al la afero per sia ero, kiu tamen ege gravas, ĉar nur el eroj oni povos konsistigi la va­rian multfacetan tuton. Jam per la partopreno ĉe la seminario vi donas gravan kontribuaĵon al nia strebado por oficiala ag­nosko de Esperanto kiel scienca lingvo. Ĉiu el vi povas alpor­ti sian brikon al la komuna impona konstruo. Por montri vojon kune irotan kunvenis ĉi tiu seminario.


7
En la prezentotaj prelegoj vi vidos specimenojn de la nu­na stato de faka lingvo en iuj fakoj, vi aŭdos pri iuj deman­doj de aplikado de Esperanto en la scienco kaj tekniko. Ni aŭ­dos certe multajn valorajn sugestojn pri novaj laborformoj. En diskutoj ĉu formalaj ĉu privataj vi povos praktiki la fakan lingvon, vi povos trovi novajn kontaktojn, novajn impulsojn. Por tio mi deziras al ĉiu multan sukceson.

Literaturo:
l. Peevski, V.,: La scienco kaj la internacia vivo, Scienca Mondo 2/77 MFSL, Sofio.

2. Haszpra, Otta: Spertoj kaj proponoj pri la aplikado de Es­peranto en la sciencoj kaj fakoj. Prelego en la seminario Sciencaj aspektoj de Esperanto, Ahrenshoop 1978.

3. Komuniko de Internacia Seminario Sciencaj aspektoj de Espe­ranto, Ahrenshnop 1978,

4. Kohutiar, .: Preklad v informatickej praxi. Matica slovenská, Martin, l971.

5. Lisá, Helena : Vícejazyčná tezaury, Praha, 1977. Státní kni­hovna ĈSR.

8

SCIENC-TENIKA PROGRESO KAJ LA ESTONTO DE INTERNACIA ­LINGVO

Inĝ. N. Uzunov (Bulgario)
Kiam en la aŭroro de la homa historio en la sino de la naturo aperis la homo, tio estis la unua revolucio kaj granda šanĝo en la evoluo de la materia mondo. Kun apero de la homo ekestis la socio kaj komenciĝis la socia historio. Ekde tiu tempo ĝis nun, serio de sinsekvaj inventoj kaj teknikaj atin­goj signis la proceson de kreskado de la homa scio, de venko su­per la fortoj de la naturo. Tiel oni venis al la nuna etapo de ekstreme akcelata scienc-teknika progreso, kiu komenciĝis en la mezo de 1a 50-aj jaroj de nia jarcento kaj kiun ni kutime nomas scienc-teknika revolucio. Neniam antaŭe la scienco kaj la tekniko travivis similajn rapidegajn ritmojn de impeta pro­greso kaj kreskado.

La homa historio konas ne nur unu revolucion en la sfero de la scienco kaj la tekniko. En la 16-a jarcento per la mal­kovro de Koperniko komenciĝis la naturscienca revolucio, la invento de la vapormašino kaŭzis en la fino de la 18-a kaj en la komenco de la 19-a jarcentoj la teknikan revolucion. Tamen nun ni estas atestantoj de samtempa progreso kaj de la scienco, kaj de la tekniko. Tio signifas, ke la homaro hodiaŭ travivas sian unuan kaj unikan scienc-teknikan revnlucion.

Kvankam la nuntempa scienc-teknika revolucio sekvas his­torie la industrian revolucion el la fino de la pasinta jarcento, ĝi karakteriziĝas per granda kresko de la rolo de la scienco kaj per forta akceliĝo de la teknika progreso. Nun la sci­enco transformiĝas en rektan produktadforton. Tiu ĉi transformado estas efektive longa historia procedo. En la pasinteoo in­ter scienco kaj tekniko ekzistis nur epizodaj kaj hazardaj kon­taktoj. La scienco nur helpis la proruktadon. Granda parto de la teknikaj atingoj estis realigoj de inventintoj-amatoroj en la plimulte de la kazoj. Multaj el tiuj inventintoj faris ofte inventojn en sferoj, ekster tiuj, en kiuj ili laboris.

La scienco nun akiras tute novan rolon. El helpanto de la produktado ĝi transformiĝas en ties direktanton, ĝi transform­iĝas en faktoron, kiu efikas sur ĉiujn sferojn de la socia vico. Nun ĝi influas kiel rekta forto kaj fariĝas fakturo, krean­ta la teknikon kaj ties novajn fakojn, branĉojn kaj direktojn.

La kreskinta rolo de la scienco kaj la komplikaj ligoj inter ĝi kaj la produktado metas tamen multajn problemojn, ligitajn kun la studado de la scienco mem, kun la loko kaj rolo de la scienca laboro, kun la plej favora faciligo de la laboro de sciencistoj per la perfektigo de la organizado de scienco, per la intensigo de esplorlaboroj.

Laŭ amplekso kaj signifo la nunaj atingoj de la scienco kaj la tekniko estas vere grandiozaj kaj senprecedencaj. Nun la grado de la sciencaj scioj kreskas neimageble rapide. Ekzem­ple dum la periodo de 1775 ĝis 1900 - t.e. en la daŭro de 125 jaroj la amplekso de la sciencaj scioj duobliĝis. Dum la sek­va periodo ĉe 1900 ĝis 1950 okazis nova duobliĝo nur en la daŭro de 50 jaroj. Poste okazis nova duobliĝo nur dum 20 jaroj kaj post tio oni opinias, ke ĉiu nova duobliĝo de la sciencaj scioj postulos nur kvin jarojn. Tio montras, ke la pliparto de


9

la sciencaj atingoj kaj inventoj dum la tuta historio de la ho­maro estas realigitaj en kelkaj lastaj jardekoj.



Hodiaŭ la Sciencaj esploroj multe pli rapide eniras la praktikon. Estas konate ekzemple, ke la fotografio trovis praktikan aplikadon 102 jarojn post ĝia invento. La elektro eniris la industrian aplikadon ankaŭ 100 jarojn post ĝia eltrovo kaj produktado en laboratoriaj kondiĉoj. La telefona aparato devis atendi 56 jarojn antaŭ ol ekfunkcii por praktikaj celoj. Kontraŭe - hodiaŭ por la praktika aplikado de la televido estis necesaj nur 10 jaroj, de la transistoroj - 5 jaroj, de la la­sero - ankaŭ 5 jaroj.

Grava indico, kiu same karakterizas la dinamikon de la disvolviĝo de la nuntempa scienco, estas ankaŭ la nombro de la specialistoj, okupitaj pri sciencaj esploroj. Hodiaŭ en la mon­do ili estas proksimume 3 milionoj kaj aliaj 3 milionoj estas helpanta personaro.

La akcelita scienc-teknika progreso plialtigis neimageble la rolon de la scienc-teknika informado. Dum la nombro de la scienc-teknikaj revuoj en la jaro 1800 estis nur 100, post unu jarcento - en jaro 1900 - ĝi atingis 200 000, por atingi en la fino de tiu ĉi jarcento, laŭ prognozoj de la fakuloj, unu mi­lionon. Nun en la sciencaj revuoj oni publikigas jare ĉirkaŭ 3 milionojn da artikoloj kaj nur en sfero de la teknikaj sci­encoj oni eldonas pli ol 50 000 librojn. Ni ne povas dubi pri la prognozo de la libra bilanco de la 20-a jarcento: 50 milio­noj da titoloj kun proksimume 150 miliarda eldonkvanto. Male, neniu estos surprizita, se la "plano“ estos superplenumita. Ve­re la biblioteka "Himalajo“ fariĝas pli kaj pli alta, kaj la oceano de la scienc-teknikaj scioj pli kaj pli senlima kaj profunda.

Al ĉiu estas klare, ke la sciencisto devas esti informita pri la lastaj sciencaj atingoj en sia fako kaj almenaŭ havi i­magon pri tio, kion oni faras en la apudaj branĉoj. En tio konsistas la efikeco de la scienc-teknika informado. Sed ĉu oni povas atingi ian ajn efikecon ĉe abundo de lingvoj en la mondo?

Kiom da lingvoj do estas en la mondo?

Laŭ la francaj lingvistoj A. Meillet kaj M. Cohen da lingvoj en la mondo estas 2796. En eldonaĵoj de la Franca Akademio de Sciencoj oni indikas, ke ekzistas pli ol 3000 lingvoj. La soveta lingvisto Marr opinias, ke entute sur la tero oni paro­las proksimume 5000 lingvojn.

En la Mezepoko preskaŭ ĉiu sciencisto povis trovi facile aŭskultantojn en la tuta Eŭropo parolante nur en la latina. Eĉ ĝis antaŭ duonjarcento estis eble iel venki la multlingvecon. Sufiĉis posedi la anglan, francan kaj germanan por sekvi la ĉefajn sukcesojn de la scienco.

Nun la afero estas pli komplika. Ni vivas en la jarcento de florado de la naciaj kulturoj kaj ruiniĝo de la koloniismo. La popoloj, kiuj eliris sur la vojon de memstareco, nature stre­bas disvolvi sian kulturon, uzante skribe kaj buše sian pro­pran lingvon. La ekzistado de literaturo kaj la instruado de la gepatra lingvo fariĝas grava signo de la nacia sendependeco. Tiel la tuta grandega scienca kaj teknika literaturo de Ĉinio estas presata en la ĉina lingvo kaj preskaŭ la tuta japana


10
- en la japana. En Indonezio 85 el la 120 revuoj aperas en la indonezia lingvo. Hindujo jam fiksis limtempon por elimini la anglan lingvon el la nombro de la štataj lingvoj kaj akcelas la transiron al la lingvo "hindu“. En la gepatraj lingvoj oni aperigas la tutan literaturon en la eŭropaj socialismaj landoj kaj tiel plu.

La florado de la naciaj kulturoj kaj lingvoj estas feno­meno progresema. Sed ĝi kreas eksterordinarajn obstaklojn en la kampo de la scieno kaj la tekniko. La scienca literaturo nun komencas aperi pli aŭ malpli en preskaŭ ĉiuj naciaj ling­voj. En Azio kaj Afriko multaj landoj formiĝis rezulte de la disfalo de la kolonia sistemo, ili ekiris la vojon de sendepen­deco kaj kreado de sia propra kulturo kaj scienco, kun forta nacia sento kaj ambicio pri evoluado de sia propra lingvo kaj literaturo. Kvankam la eldnataj libroj, precipe la sciencaj verkoj, en tiuj landoj nun estas malmultenombraj, ne estas malproksima la tempo, kiam ilia nombro kreskos konsiderinde.

Laŭ informoj de UNESKO en la mondo la libroj en la sfero de scienco kaj tekniko estas nun eldonataj en la angla 53%, germana l0%, rusa l0%, franca 9%, hispana kaj japana po 2% ktp. Sed laŭ la samaj informoj la anglan libere komprenas nur 30% de la sciencistoj en la tuta mondo, la german 20%, la rusan l3%, la francan 13%, la hispanan 4% ktp.

En la angla estas eldonata granda nombro de revuoj en la mondo. Sed la angla ne estas sola lingvo de la scienc-teknikaj periodaĵoj. Ekzemple dum 1960 aperis ĝenerale 4669 medicinaj revuoj, kiuj ampleksas jenajn branĉojn: farmacio, stomatologio, veterinara medicino, humana medicino. En la angla estis eldo­nitaj entute 1610 revuoj kaj la personoj parolantaj la anglan estas nur 275 milionoj, dum la araba estas parolata de 74 mi­linoj da personoj kaj la eldonitaj revuoj estas nur 30. Entu­te la eldonitaj revuoj en angla prezentas 34% el la nombro de ĉiuj revuoj. La duono el ili estas eldonitaj en Usono, kio konsistigas l7% el la tuta nombro de la revuoj.

Simila estas la bildo pri revuoj arkaŭ en la ceteraj kam­poj de la scienco. Ekzemple laŭ la bibliografia gvidlibro el­donita de UNESKO la ĝenerala nombro de la revuoj pri la sociaj sciencoj estas pli ol mil. El ili proksimume 300 estas en la angla lingvo, proksimume 170 en la franca kaj ĉirkaŭ 130 en la hispana. Sekvas la germanaj, japanaj, italaj, portugalaj, ara­baj kaj nederlandaj revuoj. En ĉi ĉiuj informoj mankas faktoj pri la revuoj en la socialismaj landoj.

Evidentiĝas, ke la angla tuto ne povas pretendi esti sola lingvo de la scienco kaj tekniko. Por povi sekvi la evoluon de la scienco en la respektiva sfero la sciencisto devas pose­di almenaŭ 5 lingvojn - la anglan, la francan, la rusan, la germanan kaj la hispanan. Ĉiuokaze la "ĉefaj“ lingvoj estos ne unu kaj ne du. Por ellerni ĉi tiujn lingvojn li devos perdi la plej fruktodonan tempon de sia juneco anstataŭ uzi ĝin por a­masigo de scioj por la krea scienc-esplora laboro.

Ĉi tie ni devas diri, ke la scienc-laboristoj sukcese u­zas la helpon de la institutoj pri scienc-teknika informado en multaj landoj: USSR, Usono, Francio kaj aliaj evoluintaj lan­doj. Por tiuj institutoj oni elspezas multajn monrimedojn kaj ilia nombro kreskas. Ili elserĉas, ricevas, prilaboras, kon-­


11

servas, disdonas kaj disvastigas kopiojn de publikigitaj arti­koloj, sciigoj, informoj pri sciencaj faktoj, teknikaj novaĵoj kaj ekonomiaj donitaĵoj. Ili eldonas grandan nombron da refe­rat-ĵurnaloj. Ekzemple VINITI (Tutunia Instituto pri Scienca kaj Teknika Informado) ĉe la Akademio de Sciencoj en Sovet-­Unio eldonas referat-ĵurnalon en 23 serioj pri fundamentaj fa­koj de la scienco. En ili oni publikigas koncizajn klarigajn notojn el 14 000 periodaĵoj, eldonataj en 100 landoj en 65 lingvoj.



Sed ĉu tiu ĉi scienc-teknika informado estas vere efekti­va? Ĉu la krocizaj notoj, venantaj plejparte kelkajn monatojn malfrue, donas sufiĉe da informoj pri la respektiva verko? En plimulto de la okazoj oni devas konatiĝi kun la plena teksto de la verko, kio signifas novan perdon de tempo kaj mono por la traduko.

Interese estas mencii ion pri la tradukoj mem. La kvali­taj tradukoj de la sciencaj kaj teknikaj dokumentoj postulas tradukistojn ne nur perfekte posedantajn la respektivajn du lingvojn, sed tradukistojn, kiuj konas fundamente ankaŭ la kon­cernan scienc-branĉon kaj ties terminologion en ambaŭ lingvoj. Kiu povas respondi pozitive al la demando, ĉu estas multaj ĉi tiuj spertaj tradukistoj?

La scienca tradukado aldone komplikiĝas pro la malakordo de la sciencaj fakterminaroj. En diversaj landoj oni komprenas la etimologie similajn terminojn diversmaniere, ĉar la termi­naroj en la pliparto de la kazoj formiĝas spontanee. Ĉe la tradukado tio ofte kostas eksterordinare multe. Ekzemple tute ne­permeseblaj estas la eraroj en la instrukcioj pri okazigo de diversaj teĥnologiaj procedoj. Absolutan identecon de la kom­preno de ĉiuj teknikaj terminoj kaj nocioj postulas la eldono de patentoj kaj de aŭtoraj atestiloj. Nur la patentoj (kaj ilia nombro superas 10 milionojn) en ĉiuj landoj estas skribataj en gepatra lingvo, sekve de kio ilia komparado kaj analizo estas tasko ekskluzive malfacila. Ne malpli grandajn malfacilaĵojn la multlingveco kreas en la laboroj de informadaj mašinoj, kiuj povas doni informojn, ekzemple bibliografiajn, nur ĉe plena vorta kaj gramatika kongruo de la enmašina memorfikso pri la materialo kun la enhavo de la serĉata informo.

La laboro pri eldonado de tradukoj diferencas de ĉiuj ce­teraj produktad-sferoj pro la fakto, ke ĉe ĝi, post elspezo de granda kvanto da altkvalita laboro, materialoj, energio kaj tem­po, kreiĝas produkto ordinare malpli valora ol la originala "krudaĵo“. Tiu ĉi stranga kaj paradoksa operacio povas esti ekonomie pravigita nur en tioma grado, en kioma estas pravig­eblaj la elspezoj por restarigo de detruoj, kaŭzitaj de natu­raj plagoj. La diferenco estas nur en tio, ke la manko de ko­muna lingvo estas plago ne epizoda, sed permanenta.

Oni povas solvi la lingvan problemon en la scienco kaj la tekniko laŭ tri manieroj:

l. Perfektigi la sistemon de la informado tiom, ke ĉiu fakulo povu rapide ricevi ĉiujn ajn donitaĵojn el la mondliteraturo en traduko en sian gepatran lingvon.

2. Venigi la sistemon de la instruado de lingvoj ĝis tia per­fekteco, kiu permesos al ĉiu legi kaj bone kompreni al li necesan literaturon en originalo.

12
3. Akcepti por la scienco kaj tekniko unuecan lingvon laŭ re­ciproka interkonsento kaj estonte publikigi la tutan scien­can informadon nur en ĝi.

Ni jam parolis pri la unuaj du manieroj por solvo de la lingva problemo en scienco kaj tekniko. Oni povas nur aldoni, ke malgraŭ la grandegaj monrimedoj, elspezataj ĉiujare por tra­dukado de la scienc-teknika informado, malgraŭ la malavaraj elspezoj por instruado de fremdaj lingvoj en ĉiuj landoj de la mondo, la rezultoj estas tiom modestaj, ke ĉio ĉi similas al penoj de homo fortrinki la maron per kulero. Kun ĉiu tago fa­riĝas pli kaj pli klare, ke la duonrimedoj kaj la provizoraj solvoj de la problemo estas morfinaj injektoj, kiuj nur daŭri­gas eŭforion de nia memtrankviliĝo.

Sola elirvojo el tiu ĉi situacio estas la tria maniero, t.e. akcepti por la scienco kaj la tekniko unu, nur unu Inter­nacian lingvon.

Kompreneble ĉi tiu problemo devas esti solvata ne izolite, konsiderante la postulojn kaj la bezonojn nur de la scienco kaj tekniko, ĉar la bezono de IL estas sentata en ĉiuj sferoj de la homa vivo. Do ĉe la elekto de ununura IL oni devas fari tion surbaze de la premiso, ke ĝi devas servi al ĉiuj kategori­oj de homoj. Tial IL devas respondi al la jenaj ĉefaj kondiĉoj:

l. IL devas esti facila por lernado, havi simplan gramatikon, morfologion kaj ortografion, ne devas havi neregulaĵojn kaj esceptojn.


2. IL devas esti logika, riĉenhava, preciza, ebliganta esprimi ĉiujn nuancojn de la homa penso.
3. IL devas esti neŭtrala rilate al la nacioj kaj aliaj ling­voj, obei la principon: "Absolute nenia privilegio de kiu ajn nacio, de kiu ajn lingvno!“
Neniu nacia lingvo respondas al ĉi tiuj kondiĉoj. Antaŭ ĉio ili estas malfacilaj por lernado, kun tre komplika gramatiko, ofte mankas logikeco kaj por ekposedi ilin, eĉ por instru­itaj homoj, necesas longa, peniga kaj persista laboro por studi ilin en daŭro de pluraj jaroj. Sed šajne la plej grava kaŭzo, kiu neniam permesos al kiu ajn nacia lingvo fariĝi internacia, estas la fakto, ke ĝia akcepto donus neimageble favorajn avan­taĝojn kaj privilegion en ĉiuj sferoj de la vivo al la respek­tiva popolo kaj štato antaŭ la ceteraj. Do neniu alia štato permesus tion.

Jen kial la homaro delonge serĉas solvon de la lingva pro­blemo en la kreo de neŭtrala, facila, logika planlingvo. Nun oni parolas pri 800 ĝis 1000 diversaj lingvo-projektoj. Certe plu­raj aperos kaj malaperos. Konsciante, ke ekzistas tiom granda abundo da projektoj por IL, restas la demando, kial Esperanto fariĝis relative sukcesa planlingvo, kun kiu oni ĝenerale identigas la problemon de IL.

La plej gravaj karakterizaĵoj de Esperanto estas:
l. Regula ortografio.

2. Regula gramatiko kun reguloj validaj por la tuta sistemo.

3. Leksiko, kiu sin bazas sur internacia kaj pro tio ĉefe ro­mana vortotrezoro.

4. Regula vortfarado, aktive uzebla kaj valida por la tuta sistemo.


13
Oni povas facile pruvi, ke Zamenhof ellaboris sistemon laŭ plene taŭgaj lingvistikaj principoj, kiuj garantias preci­zecon, facilecon kaj grandan flekseblecon. Donante nur skizon de la lingvo, sed ne kompletan gramatikon aŭ vortfaradon, li ne katenis la evoluadon de la lingvo.

Zamenhof bone konsciis la socian karakteron de la lingvo diference de aliaj aŭtoroj de planlingvoj kaj li rezignis ĉi­ujn aŭtorajn rajtojn. Li mem eksperimentis la livgvon traduk­ante verkojn de la mondliteraturo. Li kaj aliaj bonaj verkis­toj kreis literaturajn verkojn, kiuj ĝis nun estas mndeloj por la nuntempaj E-verkistoj.

En 1905 okazis stabiligo de la lingvo per deklaro pri ne­tušebleco de la Fundamento. Tiu stabiligo, kiu fiksis la bazon de la lingvo, tute ne malhelpas ĉian riĉan evoluon.

Pli ol 90 jaroj funkcias Esperanto en multaj sferoj de la internacia komunikado. Eĉ se la nunaj sociaj kondiĉoj ne favo­rigas oficialan enkondukon de la lingvo, estas tamen gravaj kaŭzoj ĝin flegi, evoluigi kaj vaste praktiki.

Ni provu imagi, kiel ĉe la granda disvastiĝo de la IL Esperanto solviĝos la problemo pri la scienc-teknika informado.

Kompreneble, ni devas antaŭvide konscii, ke IL absolute ne devas konkuri la naciajn lingvojn en ties landoj. La nacia lingvo restos tute necesa por la buša komunikado de samlandanoj, por la literaturo disvastigata en la lando, la gazetaro, internaj štataj kaj publikaj funkcioj, naciaj kongresoj kaj aliaj kunvenoj. Kaj kontraŭe, ricevante la funkciojn de ekster­landa ligilo, IL estos garantio por konservo de la pureco de la naciaj lingvoj, precipe en malgrandaj landoj, kiuj nun, por el­iri "en la vastan mondon“, ĉiam pli ofte estas devigataj uzi en la scienco kaj tekniko lingvojn de grandaj nacioj, kiuj kuti­miĝas rigardi al la gepatra lingvo kiel al "neperspektiva“.

La enkondukon de IL en la scienon kaj la tekniko ni ima­gas en du etapoj. En la unua etapo nni enkondukos devigajn resumojn en IL por ĉiuj artikoloj en la scienc-teknikaj revuoj kaj libroj. La resumojn oni verkos en la gepatra la lingvo kaj estos tradukataj de la aŭtoro mem, kio garantios ilian precizecon kaj maksimuman enhavoriĉecon. Oni presos ilin sur apartaj folioj ĉe la fino de la libro aŭ de la artikolo, ili havos formaton de bi­bliografia slipo kaj oni provizos ilin per irternacia laŭtema indekso. Por helpi la kartotekojn de la enlandaj bibliotekoj oni presos sur ilia dorsa flanko resumon en la gepatra lingvo. Foliojn kun resumoj oni eldonos ankaŭ en aldona preskvanto kaj por ili oni organizos apartan abonadon. Per tio oni multege simpligos la funkciojn de la referataj institutoj. La lastaj nur eltranĉos aŭ mikrofilmos la pretajn resumojn, kompletigos ilin kaj dissendos al la abonantoj pritemajn informbultenojn aŭ laŭ speciala mendo oni preparos pli detalajn referaĵojn aŭ plenajn tradukojn.

Ĉi tiu sistemo kontentigos la kvar kondiĉojn de altkvali­ta informado: enhavoriĉecon, precizecon, sekurecon kaj rapidecon.

La enhavoriĉeco, krom per la kompilado de resumoj far la aŭtoroj mem, estos garantiata per le unueco de la sistemo. Per tio oni pli facile ampleksos la mondliteraturon.

14

La precizeco estos garantiata per la senkontakta ligo, ĉar komunikado de la pensoj okazos sen perantoj - la aŭtoro kodas sian penson en vortoj de la IL kaj la leganto ĝin malkodas.



La sekurecon oni garantios per la multkanaleco, ĉar ĉe tiu sistemo ĉiu ekzemplero servos kiel aparta komunikada kana­lo, kaj la ununura instanco, kie povos aperi eraro, estos la cerbo de leganto. Tamen ĝi estos kontrolata per la inter­šanĝoj de opinioj kun la kolegoj, kiuj ricevis kaj pripensis la informadon sendepende unu de la alia.

La rapideco estos atingita per la simpligo de la skemo de komunikado kaj ĉefe per tio, ke oni eliminos el ĝi la traduka­don kaj la mallongigojn, kiuj konsumas grandegan parton de la laboro. Oni faros tradukojn de la verkoj nur ĉe okazoj, kiam la konatiĝo kun la resumoj montros, ke ili efektive estas necesaj al iu el la konsumantoj.

En la dua etapo la scienc-teknikan literaturon oni presos rekte en IL aŭ paralele en la gepatra kaj IL. Escepton oni fa­ros nur por verkoj kun loka graveco - regionaj monografio kaj artikolaroj, brošuroj, popularaj kompilaĵoj kaj similaj. Ĉiuj informaj eldonoj, patentoj, libroj, artikoloj prezentantaj gravan kontribuon en la scienco kaj tekniko estos internaciigataj unuavice. La sistemo malfermos verdan straton por verkoj de mallarĝa profilo, kiuj kvankam prezentas grandan valoron, ofte ne estas nun publikigataj en unu lando - precipe malgranda - ­pro nesufiĉa kvanto da fakuloj en ĝi, kio ne ebligas al eldo­nejo profitodonan preskvanton.

IL povos servi kiel peranta lingvo ĉe la mašina traduko, malgraŭ ke ties neceso estos limigita. Provoj en F.R.Germanio pruvis, ke Esperanto kontentigas la postulojn de la mašina tradukado. Ĝia logika gramatiko, la nešanĝado de radikoj, la distingaj finaĵoj garantias la kvaliton ie tiuspeoa tradukado.

IL helpos la prilaboron de unuecaj fakaj terminaroj. Ili povos esti verkataj kaj kompletigataj en ĝi ne en la proceso de longa sensistema amasigo de terminoj, proponataj de unuopaj sciencistoj, sed tuj, per la fortoj de kompetentaj kolektivoj internaciaj.

Ege simpliĝos la organizado de kongresoj. En la unua eta­po oni permesos prezenton de prelegoj en iu ajn lingvo, ĉe kio estos certigita sinkrona tradukado nur en IL. Ĉe la dua etapo, kiam ĉiuj partoprenantoj posedos ne nur pasive sed ankaŭ akti­ve IL, ĉiuj prelegoj kaj diskutadoj okazos en ĝi. Nur en ĝi oni presos la materialojn de la kongreso. La efektiveco de la renkontiĝoj multoble kreskos, ĉar fariĝos eblaj rektaj kontaktoj sen tradukistoj dum ĉiuj aranĝoj de la renkontiĝo: kunve­noj, kunsidoj, ekskursoj ktp.

La vasta uzado de IL estos ebla nur, se oni ĝin enkondu­kos en la prcgramon de lernejoj, kaj krom tio, se oni organi­zos reton de kursoj por likvido de la "internacia analfabeteco“ de le plenaĝuloj.

En la unua etapo oni enkondukos IL en la elementaj klasoj de lernejoj. La eksperimentoj montras, ke ne okazas trošarĝa­do de la lernantoj. Eĉ male, la lernado de Esperanto propedeŭ­tike faciligas la lernadon de aliaj fremdaj lingvoj, plimulti­gas sciojn de la lernantoj kaj plivastigas ilian horizonton. La fundamento de la lingvo estas ordinare asimilata dum unu


15

lernojaro kaj poste necesas konversacia praktikado kaj perfek­tikado de la lingvo.



En la dua etapo estos necesa baza revizio de la programoj pri instruado de lingvoj. La nombro de profesioj, kie la fremdaj lingvoj estos necesaj kaj ne povos esti anstataŭigitaj per la posedo de IL, estos tre malmultaj. Ili estos:

l. Profesioj ligitaj kun la longa restado en eksterlando - di­plomatoj, laboristoj en eksterlandaj organizaĵoj kaj similaj.

2. Profesioj ligitaj kun la studado de originaj fontoj, publi­kigitaj alilande kaj same tiuj de lingvistoj, historiistoj, arkeologoj, literaturistoj, artsciencistoj, geografoj-land­fakuloj, specialistoj pri internacia juro.

El la nombro de gejunuloj finantaj mezlernejon ĉirkaŭ 5% elektas tiujn profesiojn. Ĝuste tiuj studos la fremdajn ling­vojn en la koncernaj fakultatoj.

Por fakuloj en la sfero de ekzaktaj teknikaj, medicinaj, ekonomiaj, pedagogiaj kaj alaij sciencoj la fremdaj lingvoj nun estas necesaj por la legado de fremdlingva literaturo pri la fako kaj por partopreno en la internaciaj renkontiĝoj. Sed ĝus­te tiuj funkcioj estos plenumataj de IL. Tial en la koncernaj fakultatoj estos necese lasi la lernadon de fremda lingvo nur kiel nedeviga lernobjekto. Kiel ni jam indikis, fakulo, kiu ellernis anstataŭ la angla Esperanton, agnoskitan kiel IL, el­spezos almenaŭ 10-oble malpli da tempo kaj ricevos aliron al trioble pli granda nombro da eldonaĵoj.

La estonta scienc-teknika progreso kaj la ĉiuflanka kul­tura evoluo de la socio ebligos altan kulturnivelon por ĉiuj homoj kaj forvišos la limojn inter la personoj de intelekta kaj fizika laboro. Tial la problemo pri faciligo de la inter­naciaj kontaktoj estos aktuala ankaŭ por laboristoj, oficistoj - neligitaj kun scienca aktiveco. Ĉiu kultura homo devos scii korespondi kun alilandaj amikoj, konversacii kun alinacianoj dum festivaloj, konkursoj, sportaranĝoj, helpi gastojn, akcep­ti ilin en sia domo kaj interprenejo kaj mem dum turista voja­ĝo orientiĝi kaj interporoli en fremdlando sen tradukisto. Por plenumo de tiuj taskoj estos necese kaj sufiĉe scipovi IL kaj tial ĝia instruado en la mezlernejoj devos fariĝi deviga. La intereso al ĝi treege kreskos, kiam en ĉiuj landoj pligrandi­ĝos la nombro de la en ĝi eldonataj periodaĵoj, scienc-popula­raj libroj, kinofilmoj, radio- kaj televidelsendoj.

La demando pri kadroj de instruistoj de IL solviĝos faci­le. Por instruistoj-filologoj, scipovantaj fremdajn lingvojn estos sufiĉaj kelkaj monatoj por ekposedi la similan al ili, sed multe pli facilan IL. Samtempe oni enkondukos ĝian instru­adon en la pedagogiajn altlernejajn.

Proksimume tiel, laŭ ni, aspektos la estonto de IL. Certe la konkretaj kondiĉoj kaj la socia evoluo korektos kaj modifos la priskribitan bildon de la enkonduko de IL. Sed restas la demando, al kiu preskaŭ ĉiu esperantisto volus ricevi pozitivan respondon: Ĉu baldaŭ okazos tio?

Tiuj, kuj atendas proksimajn pašojn kaj ne interesiĝas pri la science bazigebla perspektivo montras nedialektikan kaj nesciencan sintenon. Certe ankaŭ estas esperantistoj, kiuj aser­tas, ke ne necesas esplori la problemon de IL kaj ĝian perspektivon, ĉar ĉio ja estas, laŭ ili, tute klara kaj evidenta. Ili de-

16

vas kompreni, ke ne sufiĉas esti pri io konvinkita, se la sci­encaj argumentoj kaj politikaj konsideroj decidas.



Šablona transimago de la nunaj sociaj kondiĉoj en la es­tonton bedaŭrinde kreis ĉe multaj esperantistoj la konvinkon, ke rilate la estonton de IL ĉio estas tute klara, nur necesas adopti ĝin, por havi finan venkon. Sed ili forgesas, ke la nuntempa internacia uzo de Esperanto ja estas, kompare al la eblecoj de la estonto, tute malgranda. La demandoj de la ling­voreguligo, kreo de novaj fakterminoj kaj aliaj problemoj havos ĉe la kondiĉoj de plena aŭ parta oficiala internacia uzo tute aliajn dimensiojn. Tio devas esti konsiderata.

Malĝusta pritaksado de la realaj eblecoj de IL en la nu­naj internaciaj kondiĉoj kondukis al du ekstremoj en la prijuĝo de la aktuala situacio kaj la perspektivo de IL: pesimismo pro la foresto de oficialaj gravaj štataj aŭ internaciorgani­zaj rekonoj de unu flanko, kaj de la alia - plena supertakso de la aktualaj šancoj de IL, esti enkondukota tuj, ekzemple en la Eŭropa Ekonomia Merkato, en Unuiĝintaj Nacioj kaj simile.

Ambaŭ pritaksoj estas malĝustaj. Ne estas loko por pesi­mismo, ĉar la deziroj preterrapidas la realajn eblecojn. En mondo, kie furiozas militoj, kie pli ol la duono de la homaro malsatas, multaj štatoj apenaŭ nun komencas iri la vojon de sendependa evoluado aŭ ankoraŭ batalas por tio, mem ne havante unuecan nacian lingvon, ankoraŭ ne likvidinte la analfabet­econ, en tiu mondo, kie la danĝero de apokalipsa mondmilito plu minacas la ekzistadon de la homaro, en tiu ĉi mondo vere mankas la kondiĉoj por solvi per internaciaj konvencioj proble­mon tiom komplikan el politikaj, ekonomiaj kaj aliaj vidpunk­toj, kia estas la enkonduko de IL.

Same ne estas utila la alia ekstrema de supertaksado de la aktualaj šancoj de IL, ĉar kiel montrite, la internacia si­tuacio nek nun kaj certe nek por la sekvantaj jaroj permesos la enkondukon de IL.

Tamen en la lasta tempo plimultiĝas la interlingvistikaj verkoj, studoj kaj traktadoj en naciaj lingvoj. Sciencistoj pli kaj pli ofte konfrontiĝas kun la problemo kaj kun la sekvoj de la "informdiluvo“, do kun la internacia lingva proble­mo, kvankam nur malofte montrante realan solvon.

Ĉio ĉi estas garantio pri la solvo de la problemo. Ĉu frue aŭ malpli frue IL estos fakto, ĉar tion postulas la plua iro de la homa historio.


  1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 0.51 Mb.


Elŝuti 0.51 Mb.