Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Aseana Komunumo de la popolo

Elŝuti 7.52 Kb.

Aseana Komunumo de la popolo




Dato15.10.2017
Grandeco7.52 Kb.

Elŝuti 7.52 Kb.

Okaze de la 20a datreveno de aliĝo de Vjetnamio al ASEAN

ASEANa Komunumo de la popolo

http://vovworld.vn/uploaded/baotram/2015_07_28/vietnam_copy.jpeg

La unuaranga celo de ASEANa establo estis la eventuala formado de ASEANa Komunumo. La vojmapo al ASEANa Komunumo atingis sian finan etapon per alta grado de sindevontigo de ĉiuj gvidantoj de la dek naciaj membroj. Estas nun decidiga pliigi la publikan konscion pri la graveco de la transformo de Asocio al Komunumo kaj la utiloj, kiujn ĝi alportos al la popolo.

“Mi aŭdis pri ASEANa integrigo, sed ne multe pri kiel ĝi estis preparita por aŭ, kio estis farita ĝis nun”.

“Mi imagas ke kiam la Komunumo estas establita, homoj en Vjetnamio povos aĉeti produktojn de aliaj ASEANaj landoj kaj inverse. Tio ĉi devus helpi plifortigi reciprokan komprenon inter homoj en ASEAN”.

La manko de konscio pri la Komunumo estas defio al la establo de ASEANa Socio-Kultura Societo (ASCC). Lastatempa enketo de la ASEANa Sekretariejo montris, ke nur 80% el homoj en urbaj areoj aŭdis pri la ASEANa Komunumo kaj 76% el la respondintoj diris, ke ili scias nenion pri ĝia celo. Indas maltrankviliĝi, ke nur unu triono de la loĝantaro de ASEAN komprenas la utilojn de la ASEANa Komunumo.

Eksa vicĉefministro Le Cong Phung, prezidanto de Vjetnam-ASEANa Amikeco Asocio, diris: “la ASEANa Komunumo ne estas komunumo de gvidantoj kaj registaroj sed komunumo de la popoloj de ASEANaj landoj. Ĝi devas esti hom-orientita. Mi pensas ke devus esti pli da homoj-al-homaj interŝanĝoj. Komunikoj pri la Komunumo devus esti pliintensigitaj.”

ASEANaj membroj faris multe da konsciigaj aktivecoj, inkluzivantaj homojn-al-homaj interŝanĝoj, seminarioj, ekspozicioj kaj la establo de ASEANaj bibliotekoj en lernejoj. Ĉiu lando produktis dokumentajn filmojn pri la historio kaj evoluado de ASEAN kaj ĝiaj 10 membroj kaj la kulturaj similecoj ene de ASEAN.

Indonezia Ambasadoro al Vjetnamio Mayerfas diris “kion ni estis faranta, estas atingi kiel multe da homoj kiel eble por klarigi al ili pri ASEAN kaj akiri ilian enigon. La celo estas komprenigi ilin pri ASEAN, ĝia evoluado kaj progreso. La ĉefa celo estas igi niajn popolojn ne nur pensi pri si mem kiel civitanoj de ilia urbo, iliaj provincoj, ilia lando-Indonezio, sed ankaŭ pensi pri si mem kiel ASEANaj civitanoj.”

Ĉi-jare la ASEANa Kultura Centro estos establita en ĉiu membra nacio kaj la unua tia centro estos inaŭgurita en Tajlando la 8an de aŭgusto, 2015. Junuloj en ASEAN estas kontribuantaj signifoplene al la transformo de ASEAN, de Asocio al Komunumo. Multaj junaj Vjetnamoj konscias, ke ili devos lerni novajn kapablojn en la kunteksto de integriĝo.

Phuong Linh de Hanojo Nacia Universitato diris: “mi pensas, ke miaj kvalifikoj povas renkonti la postulojn de labormerkatoj en ASEAN kaj la mondo. Mi sekvis kursojn pri molaj kapabloj kaj pri la angla”.



Konekti homojn kaj konstrui socion, kiu servas la homojn, estas la plej grava celo de ASEAN. ASEANa Komunumo kun kultura diverseco ene de unueco estas formiĝanta danke al konkretaj agoj de ĉiu registaro kaj penoj de ĉiuj civitanoj.

Fonto: VOVworld

Dato: Mardo, 28a de julio, 2015

Esperanta traduko: Nguyen Xuan Thu


Elŝuti 7.52 Kb.

  • Fonto: VOVworld Dato: Mardo, 28a de julio, 2015 Esperanta traduko: Nguyen Xuan Thu

  • Elŝuti 7.52 Kb.