Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉapitro IV orientazio post la Dua Mondmilito Enkonduko

Elŝuti 0.72 Mb.

Ĉapitro IV orientazio post la Dua Mondmilito Enkonduko




paĝo1/3
Dato17.03.2017
Grandeco0.72 Mb.

Elŝuti 0.72 Mb.
  1   2   3

Ĉapitro IV
Orientazio post la Dua Mondmilito

Enkonduko

La 15an de aŭgusto 1945, ĉiu nacio en Orientazio spertis sian propran "15an de aŭgusto".

La 15an de aŭgusto en Japanio, la popolo estis informita pri la kapitulaco de Japanio per radie elsendita voĉo de Tennoo. Por la japanoj tiu ĉi tago estis ja tago de kapitulaco. Japanoj prefere nomas ĝin "la tago de militfino".

Multaj aziaj nacioj akceptis la saman tagon tute alie.

En Koreio la popolo hurais pri la sendependiĝo, liberigite de la kolonia regado de Japanio. Tie la 15a de aŭgusto estas nomata "la tago de relumiĝo" aŭ "la tago de liberiĝo", ĉar tiun tagon la lumo revenis post la malluma regado de Japanio, kiu daŭris 35 jarojn ekde 1910 ĝis 1945.

Ankaŭ en Ĉinio, kie la batalo daŭris 15 jarojn, la popolo bonvenigis la 15an tagon de aŭgusto kiel triumfon en la kontraŭjapana milito. Kaj oni akceptis la 3an tagon de septembro kiel "la tagon de triumfo en la kontraŭjapana rezista milito", kaj celebris en la sekva tago sian venkon kaj liberiĝon de la milito.

Aliflanke, Usono kaj Sovetunio, kiuj kunlabore bataladis kiel aliancanoj dum la Dua Mondomilito, komencis kontraŭstari unu al la alia fine de la milito koncerne al la postmilita traktado. Je la militfino la kontraŭstaro inter Usono kaj Sovetunio disvolviĝis en konflikton inter la kapitalismaj landoj gvidataj de Usono unuflanke, kaj la socialismaj (aŭ komunismaj) landoj gvidataj de Sovetunio aliflanke. Tion oni nomis "malvarma milito". La malvarma milito signifas streĉitan staton, en kiu oni ne fakte militas, sed akre konfliktas reciproke. Disvastiĝante mondskale, la malvarma milito grande influis al la evoluo kaj reciprokaj rilatoj de orientaziaj nacioj. Kiel ili disvolviĝis?

En la Ĉapitro IV ni lernu, kiel ekmarŝis orientaziaj landoj en la "postmilito", kiu komenciĝis la 15an de aŭgusto 1945, kiajn vojojn ili iris, kaj kiaj estis la rilatoj inter ili.



Subĉapitro IV-1 Nova Komenco de la Tri Landoj

1. Malvenko de Japanio kaj Postmilita Reformado
Japanio, kiu malvenkis en la Dua Mondomilito, estis metita sub la okupadon de la alianca armeo, kiu havis kiel siajn celojn de postmilita reformo, la dissolvon de la japana armeforto (senarmeigo) kaj enradikigon de demokratio. Tiel oni celis malebligi al Japanio ripeti tian invadmiliton, kiu multe suferigis aziajn popolojn. Kiel do ŝanĝiĝis Japanio per tiu reformo?
Ekiro al demokratia ŝtato

La bildo estas titolita "Donaco falanta de la ĉielo". La paraŝutantaj objektoj ne estas bomboj, sed oleladskatoloj kun literoj "demokratia revolucio". Ilin donas Usono, kaj japanoj estas ĝoje ilin ricevontaj. Efektive GHQ (Supera Stabejo de la Alianca Armeo) sinsekve donis instrukciojn. Tamen, ili ne estis simple truditaj desupre. Multaj el la postmilitaj reformoj koincidis kun la deziro de la popolo kaj kun la postuloj de reformmovadoj antaŭ la milito. Jen kial la reformoj efektiviĝis tiel rapide.





("Donaco falanta de la ĉielo",

desegnita de Kato Etsuro)


Ses Principoj de la Japana Reformado, fare de “GHQ”

Homaj rajtoj

Liberigo de politikaj krimuloj

Abolicio de la Leĝo por Publika Ordo



5-reformadoj

1. Liberigo de virinoj

2. Subteno al laborist-sindikata movado

3. Liberigo kaj demokratiigo de edukado

4. Nuligo de subpremaj soci-sistemoj

5. Demokratiigo de ekonomia sistemo


Disigo de financaj

konglomeraĵoj



Disdivido de gigantaj korporacioj

Agrikultura Reformo

Limigo de terposedo de bienuloj

Ŝintoismo

Apartigo de Ŝintoismo for de la ŝtato

Forpelo de publikaj oficoj

Forpelo de malnovaj burokratoj



Adopto de Japana Konstitucio

La nuna Konstitucio de Japanio estis adoptita en tia cirkonstanco. Ĝi estis promulgita en novembro 1946, kaj validigita en la sekva majo. Malsame ol la antaŭmilita malnova konstitucio, la nova konstitucio estas rimarkinda en tio, ke ĝi agnoskas la suverenecon de la popolo, ke ĝi rezignis militon, kaj ke ĝi vaste garantias fundamentajn homajn rajtojn. La ilustraĵo klarigas la enhavon de la artikolo 9a de la Konstitucio de Japanio kaj ĝi bone montras ties karakteron. Ni pripensu, kia deziro enmetiĝas en ĝi.




.


(La artikolo 9 de la Konstitucio de Japanio

difinas, ke Japanio eterne rezignas militon

kaj cele al tio Japanio ne posedas teran, maran

nek aeran militforton. Tiu ĉi ilustraĵo estas citaĵo

el la lernolibro "Rakonto pri la Nova Konstitucio",

kiun la ministrejo pri eduko disdonis al la

lernantoj de la unua-klasa lernojaro de mezlernejo.

La ilustraĵo klarigas la enhavon de la artikolo 9a.

El la fornego, kien oni enĵetis tankojn, kanonojn ktp,

aperas fajrobrigadaj kamionoj, vagonaroj ktp.)


Kio okazis al la Tennoo Showa (Hirohito), kiu estis la plej alta respondeculo de la milito? Kiel ni jam lernis, en la malnova konstitucio (de 1889), la Tennoo havis potencon komandi la tutan armeon. En la Ekstrem-Orienta Internacia Milita Tribunalo (Tokia Juĝado) post la milito, oni ne kulpigis lin pro lia respondeco pri la milito, kaj male, laŭ la nova konstitucio li restis kiel la simbolo de la unuiĝo de la japana popolo. Ni pripensu pri la signifo de la afero, referencante la ĉapitron pri la Tokia Juĝado.
Postmilita reformo kaj la ombro de la "malvarma milito"

La postmilita reformo de Japanio fariĝis granda turnopunkto por direkti ĝin al demokratio kaj paco. Ĝi tamen havis ankaŭ limojn.

Ekzemple la situacio de Okinavo estis tute malsama ol tiu de la ĉefinsularo de Japanio. En Okinavo komenciĝis senpera regado fare de la usona armeo jam monatojn antaŭ la kapitulaco de Japanio. Ĝis la reveno de Okinavo al Japanio (1972), la regiono estis sub la administrado de Usono. Transveturado inter Okinavo kaj la ĉefinsularo estis sub severa regado de la usona armeo, kaj por tio oni bezonis pasporton kaj permeson. La mono, kiun oni uzis en Okinavo, estis militaj monbiletoj emisiitaj de la usona armeo kaj usonaj dolaroj. Multe da militbazoj estis konstruitaj tie kaj ankoraŭ nun ili okupas dekonon de la tuta areo de Okinavo. La nombro egalas al tri kvaronoj de la tuta nombro de la usonaj militbazoj en Japanio. Tiel ĉi, la postmilita Okinavo estis tre malproksima de demokratiiĝo kaj senarmeiĝo.

Kaj la postmilita reformo ne daŭris longe. Sekvis kontraŭstaro inter Usono kaj Sovetunio, enlanda milito de Ĉinio, kaj divido de Koreio en la sudon kaj la nordon. Kaj dum akriĝas la malvarma milito inter la orienta kaj okcidenta flankoj, Usono ŝanĝis sian politikon al Japanio post 1948, kaj provis fari Japanion "fortikaĵo kontraŭ komunismo". La postmilita reformo perdis iom post iom la elanon de la komenco, kaj plifortiĝis la influo de la malvarma milito. Tion simbolas la Deklaro de Krizostato okaze de la "Batalo por eduko en la regiono Hanshin" (ĉirkaŭ Osako kaj Kobeo).

Malgraŭ tiaj limoj, la postmilita erao de Japanio komenciĝis. Ni pripensu pri la signifo kaj problemoj de la postmilita reformo de Japanio, komparente ĝin kun la postmilitaj Koreio kaj Ĉinio.
2. Liberiĝo kaj Dividiĝo de Koreio
La 15-an de aŭgusto 1945, Japanio kapitulacis al la Alianco, kaj la Korea Duoninsulo finfine estis liberigita de la kolonia regado. Sed post tri jaroj, la suda kaj norda partoj de Koreio aparte starigis siajn registarojn. Kial la liberiĝo venis, sed ne rekte iris al la sendependiĝo, kaj fine dispartiĝis la lando?
La 38-a linio fariĝis la divida linio.

La foto montras la mejlŝtonon de la 38-linio de la norda latitudo. La linio estis dividlinio por senarmiligi la malvenkitan japanan armeon, fare de la usona kaj soveta armeoj. Sed laŭ la evoluo de la malvarma milito, la linio fariĝis dividlinio de la Korea Duoninsulo.





(Mejloŝtono de la 38-a linio de norda latitudo.

Usona armeo okupis la sudon, kaj Soveta

armeo okupis a nordon de la linio)
Fondo de aŭtonoma organizo por restarigi la registaron

Post la liberiĝo, la korea popolo esperis socian stabilecon kaj restarigon de la Ŝtato. Komence de la liberiĝo, en Seulo kaj diversaj lokoj enlande fondiĝis "Korea Ŝtato-restariga Prepar-komitato". La partoprenantoj de la organizo respondecis pri la sekureca kaj administra funkcioj por socia stabileco. Poste ĉiuj regionaj filioj de la aŭtonoma organizo alinomiĝis "popola komitato".

Sed, la usona armeo, okupinta Sudan Koreion, ne agnoskis la de koreoj mem fonditan aŭtonoman organizon “popola komitato", tamen male, Sovetunio agnoskis ĝin, kaj samtempe subtenis ilin starigi la reĝimon de la komunista partio.
Daŭra politika kontraŭstaro

Malsamaj opinioj estis esprimitaj pri tio, kia ŝtata reĝimo devas esti starigita por la novnaskita Koreio. Iuj aprobis kapitalisman sistemon. Iuj subtenis la socialisman, iuj kunlaboris por usona milita regado en suda Koreio kaj aliaj kontraŭis. Estis movado por unuigi la du grupojn, sed ĝi malsukcesis.

En decembro 1945, en Moskvo okazis kunveno de la ministroj de eksteraj aferoj de tri landoj, Usono, Britio kaj Sovetunio, kaj poste la koreaj sociaj kontraŭstaroj pliakriĝis. En la komenco, estis samopinio pri la starigo de la Provizora Registaro en Koreio. Krome, estis decidite, ke antaŭ ol Koreio kapablos esti sendependa, ĝi devas esti en protektorato de Usono, Britio, Ĉinio kaj Sovetunio en la tempodaŭro de ne pli ol 5 jaroj. La decidon iuj koreoj aprobis, dirante, ke la starigo de la provizora registaro kunportos al Koreio sendependecon. Male, aliaj kontraŭis, dirante, ke la protektorato subtaksas la reg-kapablon de la koreoj.

Por plenumi la decidon de la “Tri-ministra Kunveno en Moskvo”, la Usona kaj Sovetunia Komuna Komitato kunvenis dufoje en 1946 kaj 1947, sed ne atingis konsenton, nur ripetante proprajn poziciojn.



Apartaj registaroj en Suda Koreio kaj Norda Koreio

Post la malsukceso de la Usona-sovetunia Komitato, Unuiĝintaj Nacioj decidis, ke la Korea registaro estu establita laŭ la popolbalotado de la koreoj en proporcio de la loĝantoj en Sudo kaj Norto.

Tamen Norda Koreio kaj Sovetunio opiniis, ke la decido de UN favoras al Suda Koreio kun pli granda loĝantaro. Se oni agas laŭ la decido de UN, Suda Koreio kaj Usono havos pli fortan politikan superecon. Tial Norda Koreio kaj Sovetunio rifuzis la decidon de UN. Post la rifuzo de Norda Koreio kaj Sovetunio, UN decidis unue starigi la registaron en Suda Koreio.

Se la plano realiĝis, do la lando disdividiĝos. Tial, en Pyongyang okazis konsulta konferenco de politikaj partioj kaj sociaj organizoj de Suda kaj Norda Koreioj. Tiam eksplodis en Jeju Insulo armita ribelo kontraŭante elekton nur en Suda Koreio. Sed ĉio ĉi tio neniel povis malhelpi la starigon de sola registaro. Dum la subpremado de la ribelo multaj estis mortigitaj fare de armeanoj, policanoj kaj dekstraj junuloj.

Sekve, en la 15-a de aŭgusto 1948, tri jarojn post la liberiĝo, en Suda Koreio fondiĝis Korea Respubliko, kaj en Norda Koreio fondiĝis Korea Demokratia Popola Respubliko. Pro la monda malvarma milito kaj enlanda interkontraŭstaro, starigo de unuiĝinta registaro en la Korea Duoninsulo malsukcesis, kaj Koreio dividiĝis en la Sudon kaj la Nordon. La kontraŭstaro de Suda kaj Norda Koreioj kaj pliintensiĝanta malvarma milito puŝis la korean duoninsulon al militon.


La Proceso establigi dividitajn registarojn en norda kaj suda Koreioj.

Sud-Norda konferenco (aprilo 1948)


Korea Demokratia Popola Respubliko

establita (9 sept. 1948)


Korea Respubliko establita (15 aŭg. 1948)
Ribeloj en Sunchon kaj Yosu (19 okt. 1948)
La evento de la 3a de aprilo en Jeju Insulo

(3 aprilo 1948)







3. Fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko
En 1949 la Ĉina Popola Respubliko fondiĝis en Pekino. Tio estis granda evento en la monda historio post la finiĝo de la 2-a Mondmilito. Kiel naskiĝis la nova Ĉinio? Kiel ĝi influis la internacian situacion?
Fondiĝo de la nova Ĉinio

Post la venko en la Kontraŭjapana Rezistmilito, kun ŝanĝiĝo de la internacia situacio, precipe kun la komenciĝo de la situacio de malvarma milito, finiĝis la kunlaborado inter Kuomintango kaj la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La reganta Kuomintango, helpate de Usono, levis internan militon kontraŭ KPĈ, sed fine komplete fiaskis pro manko de subteno de la popolo, precipe tiu de la kamparanoj. Jiang Jieshi (Chiang Kai-shek), la ĉefo de Kuomintango, kaj liaj armeoj retiriĝis al la insulo Tajvano, kaj la Komunista Partio de Ĉinio gvidata de Mao Zedong fariĝis la reganta partio.

En la 1-a de oktobro, 1949, de sur la turo de Tian’anmen-pordego en Pekino, Mao Zedong proklamis la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko. Por esprimi sian ŝaton al tiu ĉi nova sendependa lando, oni titolis ĝin “nova Ĉinio”. La ĉefurbo de la nova Ĉinio estas Pekino (Beijing). Mao Zedong elektiĝis kiel ŝtata prezidanto, dum Zhou Enlai ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro. La tera areo de Ĉinio estas 9.6 milionoj da kvadrataj kilometroj, kaj la tiama loĝantaro estis 460 milionoj.

Post sia fondiĝo la nova Ĉinio aliĝis al la socialisma tendaro kun Sovetunio kiel la ĉefo, kaj tio grandamezure ŝanĝis la rivaladon de la mondaj politikaj fortoj, naskis profundan influon al la internacia politika strukturo kaj alportis esperon al la popoloj de la tria mondo, subpremata de imperiismo.




(Mao Zedung proklamas la fondiĝon de

la Ĉina Popola Respubliko)


Disvolviĝo de Konstruado

Post la fondiĝo de la nova Ĉinio la kamparanoj, per la agrara reformado, akiris la aspiratan kulturteron kaj la laboristoj fariĝis mastroj de la fabrikoj. Ilia socia pozicio radikale ŝanĝiĝis kaj ilia labora entuziasmo fariĝis ege alta. La ŝtato faris investadon por grandskala konstruado de bazaj instalaĵoj kaj konstruis multe da fabrikoj, minejoj kaj elektraj stacioj. Pro siaj fido kaj subteno al la nova ŝtato, ĉinaj patriotaj intelektuloj, tiam troviĝantaj en aliaj landoj, forlasis komfortajn viv- kaj labor-kondiĉojn, rompis ĉiajn obstaklojn kaj revenis al la patrolando el Eŭropo, Usono, Japanio kaj aliaj landoj, kio formis tajdon de reveno de intelektuloj al la patrolando. Inter ili troviĝas famaj sciencistoj Qian Xuesen, Li Siguang kaj Hua Luogeng. Ili faris eminentajn kontribuojn por la konstruado kaj evoluigo de la nova Ĉinio.


La Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko

En 1954 la Ĉina Popola Respubliko promulgis sian konstitucion, kiu difinas la principon, ke “ĉiuj civitanoj estas laŭleĝe egalaj”. La civitanoj ĝuas vastajn rajtojn kaj liberecon. La konstitucio speciale difinis la nacian regionan aŭtonoman politikon en lokoj de naciminoritatoj. La ĉinaj naciminoritatanoj, kvankam ege malmultaj kompare kun la hanoj la majoritata nacio, ĝuas la saman pozicion kiel la hanoj rilate al la kondiĉoj de materia vivado kaj ŝanco akiri kulturan edukadon. La lingvoj, folkloroj kaj aliaj kulturoj de la naciminoritatoj estas protektataj kaj disvolvataj. La konstitucio klare difinas protekton de la virinaj rajtoj, ekzemple partopreni en politikaj aferoj, akiri edukadon kaj laborrajton, por ke la virinoj povu plene ĝui la rajtojn partopreni en sociajn aktivadojn, kaj iliaj ŝancoj por edukado kaj ofico evidente multiĝis. En Ĉinio cirkulas la diro, ke “virinoj subtenas duonon de la mondo”.




Difinoj de la Konstitucio de Ĉinio promulgita en 1954:

La Ĉina Popola Respubliko estas unuigita multnacia ŝtato.

Ĉiuj nacioj estas egalaj. Ĉiu ajn diskriminacio kaj subpremado al ĉiu ajn nacio estas malpermesataj. Ĉiu ajn agado detruanta la solidarecon inter ĉiuj nacioj estas malpermesata.

Ĉiuj nacioj havas la liberecon uzi kaj disvolvi sian propran lingvon kaj la liberecon teni aŭ reformi siajn proprajn morojn kaj kutimojn.

En ĉiuj naciminoritataj lokoj praktikiĝas regiona aŭtonomeco. Ĉiuj naciaj aŭtonomaj lokoj estas neapartigeblaj partoj de la Ĉina Popola Respubliko.



Principoj de Paca Kunekzisto

La nova Ĉinio fondiĝis ĝuste en la epoko, kiam la kapitalisma kaj socialisma ideologioj troviĝis en serioza antagonismo. La okcidentaj grandaj potencoj izolis kaj blokis Ĉinion. La ĉina registaro aktive kontaktiĝis kun diversaj aziaj landoj kaj partoprenis en la internaciaj aferoj. En 1954, la ĉina ĉefministro Zhou Enlai, profitante de la paŭzo en la konferenco okazinta en Ĝenevo por solvi la korean problemon, vizitis Hindion kaj publikigis komunan deklaracion kune kun la hinda ĉefministro Jawaharlal Nehru. En la deklaracio estas 5 principoj por trakti la rilatojn inter landoj kun malsamaj sociaj sistemoj, t.e., reciproka respekto al la suvereneco kaj teritoria integreco, reciproka neagresado, reciproka neinterveno en aliulajn internajn aferojn, egaleco kaj reciproka utilo, paca kunekzisto. La 5 principoj estis konfirmitaj en la Manifesto pri Akcelo de Mondpaco kaj Kunlaboro aprobita en la Bandung- Konferenco (alinome Azia-Afrika Konferenco) okazinta en 1955, kaj iom post iom fariĝis unu el la bazaj normoj de la internaciaj rilatoj.





(Zhou Enlai ĉe la Bandung-Konferenco)

[Peco de Historio)
Du vizaĝoj de MacArthur

Douglas MacArthur (1880-1964), usona militisto, donis grandan influon al Orientazio. Dum la Dua Mondomilito li fariĝis terarmea generalo kaj post la milito enoficiĝis kiel la supera komandanto de la alianca armeo, la plej alta respondeculo por la regado de Japanio kaj Sud-Koreio. Oni malsame taksas lian laboron post la milito. Ni vidu du kontrastajn taksojn pri li jene:


"MacArthur, la liberiginto"

Kiel ni jam lernis, li havis fortan volon malarmi Japanion kaj efektivigis reformojn. Pro tio en la komenco de okupado formiĝis publika opinio pri li kiel liberiginto. Meznombre po 50 leteroj tage venis al li de japanoj, el kiuj plejmulto estis dankleteroj. Tiaj vortoj, kiel "Generalo MacArthur estas kvazaŭ Dio", "Grandanima generala moŝto" troviĝis en ili. Kelkaj eĉ adoris la foton de MacArthur anstataŭ tiun de la Tennoo.


"MacArthur, ekstrema kontraŭkomunisto"

Li tamen havis tute alian severan vizaĝon. Li havis tre fortan konvinkon pri kontraŭkomunismo, kaj en la pli akriĝanta malvarma milito, li ekagis laŭkonvinke kiel komandanto. Lia konvinko plej draste aperis okaze de la Korea Milito. Je la eksplodo de la milito li fariĝis komandanto pri ĉiuj manovroj, kaj ekspedis la usonan armeon al Koreio el Japanio. Por plenigi la vakuon en Japanio, li ordonis organizi Polican Rezervokorpuson.

Komence li fanfaronis frakasi la nordkorean armeon, sed kiam la batalo enmarĉiĝis, li insistis pri la uzo de atombombo kaj atako al la ĉina ĉefteritorio. Oni diras, ke pro la ripetado de malmoderaj insistoj, li estis eksigita de la pozicio de komandanto fare de la usona prezidento.

Liaj du vizaĝoj, kvankam parte pro lia individua karaktero, tamen respegulis la "du vizaĝojn" de la usona politiko al Orientazio.






(Dum la korea milito, MacArthur inspektas

la fronton per ĵipo)



Fora Patrujo
Dum la milito Japanio devige forkondukis 720 mil koreojn kaj 40 mil ĉinojn por labori en Japanio. Multaj koreoj estis senditaj al Saĥaleno, al Manĉhurio (Nordorienta regiono de Ĉinio) kaj al la sudaziaj landoj. Aliflanke 6 milionoj da japanoj estis ekster la ĉefinsularo de Japanio, inkluzive de armeanoj. El ili 770,000 estis en Koreio kaj 1,550,000 estis en Manĉurio. Post la Dua Mondomilito ĉiuj ĉi homoj samtempe provis hejmeniri. Sed multaj el ili ne sukcesis atingi sian hejmlandon. Multaj mortis survoje.
Tragedio de Setlintoj en Manĉurio kaj Mongolio

Antaŭ la milito laŭ la ŝtata politiko, multaj japanaj kamparanoj ("Ekspluata Brigado al Manĉurio kaj Mongolio") kaj japanaj junuloj kaj knaboj ("Ekspluata Brigado de Junaj Volontuloj al Manĉurio kaj Mongolio") setlis en Manĉurio kaj (suda) Mongolio. Kiam Sovetunio deklaris la militon kontraŭ Japanio la 8an de aŭgusto, nemalmultaj el ili estis devigitaj morti, jen postlasitaj kiel ŝildo por la japana armeo, jen pro malsato kaj malvarmego dum forkurado. Krome pli ol 3,000 infanoj, disigitaj disde siaj gepatroj, restis en Ĉinio, kiujn nutris ĉinaj adoptogepatroj ("postrestintaj japanaj orfoj").


Akcidento de la ŝipo Ukishima-maru

La 24an de aŭgusto, naŭ tagojn post la japana kaputulaco al la Alianco, la ŝipo Ukishima-maru subite eksplodis kaj subakviĝis en la haveno Maizuru, gubernio Kioto, Japanio. La ŝipo estis survoje de Aomori al Busan, Koreio. La ŝipo portis ĉirkaŭ 4,000 homojn, kiuj estis plejparte koreoj, mobilizitaj dum la milito, kaj iliaj familianoj.

La kaŭzo de la eksplodo estis, supozeble, flosanta mino de Usono. Kelkaj suspektas, ke tion kaŭzis la japana armeo. Tiam mortis 549 (laŭ la japana registaro), sed mankas informo pri la ceteraj.
Forĵetitoj en Saĥaleno

Ĝis la japana kapitulaco, multaj japanoj kaj ankaŭ mobilizitaj koreoj loĝis en la suda Saĥaleno, kiu estis teritorio de Japanio. Post la milito, Saĥaleno fariĝis sovetunia teritorio, kaj tie restis ĉirkaŭ 300,000 japanoj kaj 42,000 koreoj. Poste tamen hejmenrevena ŝipo servis nur al japanoj, kaj koreoj estis devigitaj resti tie kvazaŭ forĵetite.






(La unua vizito al Japanio de "postlasitaj japanaj orfoj",

en marto 1988. La "orfoj” veturas al Kioto per

Shinkansen (rapidtrajno).

Subĉapitro IV-2 "Likvido de la Pasinteco"

de Japanio

1. La Tokia Juĝado
"La Tokia Juĝado" estas oficiale nomata "Ekstrem-Orienta Internacia Milita Tribunalo". La Nurenberga Juĝado en Germanio kaj la Tokia Juĝado estis starigitaj de la Alianco por juĝi la nazi-germanajn kaj la japanajn ŝtatgvidantojn, kiuj komencis la Duan Mondomiliton. Ĝis la Unua Mondomilito venkintaj ŝtatoj postulis de la venkitaj monan kompenson kaj teritorian koncedon, sed tio ankaŭ kaŭzis sekvan militon. Tial ekestis la nova ideo ekzameni la respondeculojn en internacia juĝejo kaj ilin juĝi. Krom la "ĝenerala militkrimo", estis aldonitaj la novaj krimkategorioj: "krimo kontraŭ paco" kaj "krimo kontraŭ humaneco". Tiel estis starigita la internacia juĝejo por juĝi la kriminalan respondecon de ŝtatgvidantoj kaj ties malhumanecajn agojn.
Krimo kontraŭ paco:

Agresmilito; aŭ plano, preparo, komenco, plenumo, aŭ komuna

konspiro de kontraŭleĝa milito, malobeinte traktatojn.

Krimo kontraŭ humaneco:

Malhumanaj agoj tiaj, kiel masakro, ekstermo al civiluloj, inkluzive de antaŭmilitaj agoj; aŭ persekuto pro politika, rasa kaj/aŭ religia kialoj.



Ĝenerala militkrimo:

Kontraŭleĝaj agoj fare de batalantoj kaj nebatalantoj al la

kontraŭbatalanta lando.

(Manlibro pri Tokia Juĝado, eldonita de Librovendejo Aoki, 1989)



A-klasaj militkrimuloj starantaj en la juĝejo de "La Ekstrem-Orienta Internacia Milita Tribunalo" (Tokia Juĝado)




(A-klasaj militkrimuloj starantaj en la juĝejo de "La Ekstrem-Orienta Internacia Milita Tribunalo" aŭ Tokia Juĝado)
Juĝitoj

La Tokia juĝado estis tribunalo por 28 A-klasaj militkrimuloj (tri el ili mortis pro malsano kaj iliaj kazoj estis nuligitaj dum la juĝado), kiuj estis akuzitaj pro "la krimo kontraŭ paco" kaj estis juĝotaj de juĝistoj el 11 aliancaj regnoj. Ĝi okazis en la ĉefstabejo de la iama Terarmea Ministrejo en Ichigaya, Tokio (la nuna loko de Sekretariato por Nacia Defendo), dum du kaj duona jaroj ekde majo 1946. Estis malfacilaĵo ĉefe pro tio, ke la atestaĵoj konsistis nur el eldiroj de la atestantoj, ĉar, tuj post la malvenko, monto da atestaj materialoj estis forbruligitaj de la registaro kaj la armeo por nuligi ilin.

Sed la juĝado havis tre valorplenan signifon, ĉar, se ne estus la juĝado, la japana popolo neniam povus scii, kiel komencis la Azia-Pacifika Milito, kaj ankaŭ pri tiaj tre ŝokaj faktoj, malkaŝitaj de la juĝado, kiel torturo, seksperforto, masakro en Nankino, malhumanaj agoj al militkaptitoj k.a., kiujn la japana armeo faris. En novembro 1948, laŭ la verdikto, estis kondamnitaj al mortpuno: Tojo Hideki (Ĉefministro kaj Terarmea ministro ĉe la komenco de la Azia-Pacifika Milito), Itagaki Seishiro (Terarmea ministro, kiu iniciatis la Manĉurian Incidenton kaj plenumis la starigion de la "Manĉuria Respubliko", Matsui Iwane (la Komandanto de la Mezĉinia Regiono, ĉefrespondeculo de la Nankina Masakro), kaj aliaj sep personoj. Kaj estis kondamnitaj al dumviva malliberigo: Minami Jiro (Terarmea ministro, iama Korea General-gubernatoro) kaj aliaj 16 personoj.
Nejuĝitoj

Usono, kiu preskaŭ sola okupis Japanion, havis grandan influforton al la juĝado. Laŭ sia politiko glate plenumi la okupadon utiligante la Tennoon (imperiestro), Usono kontaktis kun la tennoaj korteganoj kaj politikistoj, kaj intencis senkulpigi la Tennoon Hirohito, dirante, "La respondeco de la milito apartenas al Tojo kaj aliaj terarmeanoj." Nek burokratoj nek plutokrataroj estis kondamnitaj. La ĉefjuĝisto Webb el

Aŭstrario esprimis neordinare sian apartan opinion, dirante, "La permeso de la tennoo estis necesa por fari la militon. Se li ne dezirus la militon, li devus deteni la permeson." Sed la oponio ne efikis al la verdikto.

La juĝo koncernis ĉefe la militon kontraŭ Usono kaj Britio, sed ne la koloniadon de Tajvano kaj Koreio. Nek estis rekte traktata la seksperfortado de la sistemo de "konsolulinoj" de la japana armeo. Nek kondamnitaj estis la respodeculoj de la Taĉmento 731 kaj tiuj de la bakteri-kemia milito, kondiĉe ke ili transdonu studmaterialojn al Usono.

Japanio akceptis la verdiktojn de Tokia Juĝado per la Sanfranciska Pacpakto (la artikolo 11). Pro la usona politiko por la malvarma milito, la juĝado estis interrompita jam post la unua sesio, kaj ĉiuj militkrimuloj estis liberigitaj poste. El la 25 A-klasaj militkrimuloj, escepte de la sep jam mortpunitaj, ĉiuj aliaj estis liberigitaj. Unu el la suspektitoj kiel A-klasa militkrimulo, Kishi Nobusuke, kiu estis Komerc-Indusria Ministro de la Tojo-kabineto, fariĝis poste ĉefministro. Tute nebuliĝis la militrespondeco al Azio, kaj ankoraŭ nun restas la problemo prilumigi la militrespondecon kaj la postmilitan respondecon.
2. La Sanfranciska Pacpakto kaj la Problemo de Kompenso
Kontraŭ la damaĝo fare de la japana armeo en la Azia-Pacifika Milito ankoraŭ nun leviĝas voĉoj de damaĝitoj el aziaj landoj, dirantaj, ke ĝis nun ili ricevis neniom da kompenso. Sed la japana registaro diras, ke ĉiuj problemoj pri kompenso estas jam solvitaj. Kial tia malakordo okazis? Ni pensu pri tio pere de la Sanfranciska Pacpakto.
Sanfranciska Porpaca Konferenco kaj la Pacpakto

La Sanfranciska Pacpakto estas oficiale nomata "La Pacpakto kun Japanio". Ĝi estis aranĝita por fini oficiale la Azian-Pacifikan Militon, trakti la kompenson pro la damaĝo kaŭzita de la milito, kaj plibonigi la rilatojn kun la aliancaj landoj. Por tio 52 landoj, inkluzive de Japanio, partoprenis en la Sanfranciska Porpaca Konferenco, kiu okazis en septembro 1951.

Sed en la najbaraj Ĉinio kaj Koreio, oni levis voĉon kontraŭ ĝi. La korea prezidento Rhee Sung-man diris; "Ni tute ne komprenas, kial ni koreoj, kiuj plej longe batalis kontraŭ la japana imperiismo, estis ekskluditaj el la subskribintaj de la pacpakto." Kaj la ĉina ĉefministro Zhou Enlai, kiu samtempe estis ministro pri eksteraj aferoj, forte protestis, ke "Usono propravole antaŭenpuŝis la konferencon kaj ekskludis Ĉinion kaj aliajn landojn, kiuj batalis kontraŭ Japanio. Tio detruas la aranĝon por vera porpaca pakto."

Kaj eĉ en Japanio, la Kunsido por Pacaj Problemoj, kiu estas grupo de famaj intelektuloj, Nanbara Shigeru, la rektoro de Tokia Universitato, k.a. esprimis komunikon, ke "Japanio ne aranĝu pacpakton nur kun unuflankaj landoj de la mondo, sed kun ĉiuj landoj, konforme al la pacisma spirito de la konstitucio."





(Japana ĉefministro Yoshida Shigeru

subskribas La Sanfranciskan Pacpakton ,

la 8an de septembro 1951)

Ĉinio kaj Koreio, ne invititaj al la konferenco

Kial do tiaj kontraŭopinioj estis prezentitaj? Fakte, al la porpaca konferenco ne estis invititaj Ĉina Popola Respubliko, Tajvano (Ĉina Respubliko), Sud-Koreio (Korea Respubliko) kaj Nord-Koreio (Demokratia Popola Respubliko de Koreio). Usono kaj Britio ne akordis pri la partopreno de Ĉinio kaj Tajvano, kaj finfine ambaŭ landoj ne estis invititaj. Ankaŭ Sud-Koreio postulis partoprenon, sed tio ne estis akceptita, interalie je la preteksto, ke la estinta kolonio de la venkito ne apartenas al la Alianco. Pri Nord-Koreio oni dekomence eĉ ne surtabligis la diskuton. Kaj inter la partoprenantaj landoj, Sovetunio kaj du aliaj landoj ne subskribis la pakton.

En la sama tago, kiam la Sanfraciskan Pacpakton estis subskribita, ankaŭ la Traktato pri Sekureco inter Japanio kaj Usono estis subskribita. Tio simbolis, ke Japanio revenis al la internacia socio je la okcidenta flanko, kies gvidanto estas Usono, dum la rilatoj kun Ĉinio kaj Koreio tamen restis neplibonigitaj.
En nebulo restis la problemo de kompenso

La pakto konsistas el 27 artikoloj kaj pri kompenso estis jene decidite:




La artikolo 14: Japanio devas kompensi la damaĝon de la milito al la aliancaj landoj, sed la nuna stato de la japana ekonomio malfaciligas la plenumon. Tiuj el la aliancaj landoj, kiuj deziras kompenson, komencu intertrakti pri kompenso tiel, ke japanoj ofertu laborforton (ne monon kaj aĵon). Alie, la aliaj aliancaj landoj rezignu kompenson. (resumo)

Kiel oni vidas en la malsupra tabelo, laŭ tiu ĉi artikolo preskaŭ ĉiuj aliancaj landoj rezignis kompenson. La kompenso efektiviĝis nur al la sudorientaziaj kvar landoj, sed fakte ĝi estis ekonomia helpo aŭ komerco sub la nomo de kompenso, kaj Japanio neniel plenumis kompenson al la individuaj viktimoj.

Kaj sekvante la pakton, Japanio oficiale rezignis sian apartan rajton kaj profitrajton pri Ĉinio, konsentis la sendependiĝon de Koreio, kaj rezignis teritorian rajton pri Tajvano. Sed la pakto preskribis nenion pri kompenso al Koreio kaj Tajvano, kiuj estis ekskolonioj. En ĝi estis decidite nur, ke ili rekte konsiliĝu kun Japanio por trakti la propraĵojn. Unuvorte, la porpaca pakto ne aprobis la kompenson al la damaĝo en Koreio kaj Ĉinio kaŭzita de la koloniado kaj milito, sed nur lasis la aferon al la dulandaj intertraktadoj.

Tiel la Sanfranciska Pacpakto postlasis multajn problemojn nesolvitajn rilate al la repaciĝo en Orientazio.





Parto-

prenis


46 aliancanj(Usono, Britio, ktp.)

Rezignis kompenson

Filipinoj, Indonezio, Sud-Vjetnamio

Kompenson, ekonomie

Sovetunio, Pollando,

Ĉeĥoslovakio



Rifuzis subskribon.

Ne parto-

prenis


Birmo

Rifuzis partoprenon. Poste konsentis ekonomian kompenson.

Ĉina Popola Respubliko

Rezignis kompenson laŭ la Ĉina-japana Komuna Deklaro de 1972 (Tajvano rezignis kompenson laŭ la Tajvan-Japana Traktato en 1952).

Korea Respubliko

Akceptis ekonomian helpon laŭ la Japana-Korea Fundamenta Traktato de 1965..

Demokratia Popola Respubliko de Koreio

Ne realiĝis la diplomtiaj rilatoj kun Japanio.


3. Sociaj Problemoj, Postlasitaj de la Kolonia Regado kaj la Milito.
Sub la kolonia regado de la antaŭmilita Japanio, multaj koreoj kaj tajvananoj, kiuj tiam havis japanan civitanecon, vole-nevole ekloĝis en Japanio, inkluzive de tiuj perforte alportitaj. Kaj dum la milito ankaŭ ĉinoj estis perforte alportitaj al Japanio. Kio do okazis al ili post la milito?
Koreoj kaj Tajvananoj loĝintaj en Japanio.

Kiam Japanio malvenkis, estis pli ol 2 milionoj da koreoj loĝantaj en Japanio. Tio egalas al iom malpli ol 10% de la tiama tuta nombro de la koreoj. Se ne estus la kolonia regado, neniel transloĝiĝus tiom multe da koreoj trans la maron. Unu jaron post la malvenko tri kvaronoj el ili revenis hejmlanden per siaj propraj rimedoj. Sed la ceteraj ĉirkaŭ 650 mil koreoj devis kontraŭvole resti en Japanio, parte pro la severa limigo al elportotaj propraĵoj, kaj parte pro la neantaŭvideblaj malfacilaĵoj por vivi en la patrio pro la konfuzo, kaŭzita de la divido de la Korea Duoninsulo. Ili kaj iliaj idoj estas la nunaj japaniaj koreoj (inkluzive de tiuj, kiuj havas japanan civitanecon). Ankaŭ tajvananoj restis en Japanio pro la sama situacio.


De Japano al Alilandano

Dum Japanio estis okupata de la alianca armeo, la koreoj kaj tajvananoj en Japanio oficiale estis rigardataj kiel "japanoj, kiuj havas civitanecon de Japanio", sed malgraŭ tio, ili reale estis arbitre traktataj kiel "alilandanoj". Ekzemple, la japana registaro subpremis la naciecan edukon de koreoj, dirante, ke ili estas japanoj, dum la registaro devigis ilin registri sin kiel "alilandanoj", aplikante la Dekreton pri Registro de Alilandanoj de majo 1947. Kaj tuj kiam Japanio reakiris sian sendependecon ĉe la Sanfranciska Porpaca Pakto en aprilo 1952, la japana registaro nuligis ilian japanan civitanecon, kaj komencis rigardi ilin kiel ordinarajn alilandanojn, al kiuj estis aplikata la Dekreto por Kontroli El- kaj Enmigradon. Krome ili estis diskriminaciataj pro la civitaneco en aferoj pri sociaj asekuroj, nacia pensio kaj monhelpo al familioj kun infanoj, kaj en dungiĝo, loĝado k.a.


Forgesita postmilita kompenso

Laŭ la Ministerio de Socia Bonfarto de la Japana registaro, ĉirkaŭ 450,000 koreoj kaj taivananoj estis mobilizitaj kiel soldatoj aŭ civilaj laboristoj en armeo, sub la kolonia regardo kaj 50,000 el ili mortis.






Malmobilizitoj

el armea servo



Mortintoj

dum milito



Totalo

Tajvano

176,877

30,306

207,183

Koreio

220,159

22,182

242,341

Totalo

397,936

52,488

449,524

(Ministerio de Socia Bonfarto, Japanio, sept. 1990)
Kaj multaj estis amase alportitaj al Japanio kiel laboristoj en karbominejoj, fabrikoj aŭ terkonstruejoj k.a., al diversaj lokoj en Japanio kaj Saĥaleno. Eĉ la koreoj solaj, alportitaj al la ĉefinsularo de Japanio, nombras je ĉirkaŭ 720,000.

En aprilo 1952, la japana registaro komencis kompensi al japanaj ekssoldatoj kaj eksmilitlaboristoj, sed ne kompensis al koreoj kaj tajvananoj, pretekste, ke ili ne havas japanan civitanecon. Proteste, koreaj ekssoldatoj kaj eksmilitlaboristoj en Japanio ekasertis por postuli kompenson en 1952. Kaj tio estis la plej frua movado por postuli postmilitan kompenson.

En la 1970aj jaroj la japana registaro estis akuzita al japana tribunalo por kompenso al koreoj atombombitaj en Hiroŝimo kaj Nagasako (ĉirkaŭ 43,000), koreoj forlasitaj en Saĥaleno (ĉirkaŭ 43,000), kaj tajvanaj ekssoldatoj k.a., sed multaj japanoj ne interesiĝis pri tio.

Kaj dum la milito, Japanio perforte alportis ĉirkaŭ 40 mil ĉinojn el la okupataj zonoj al diversaj lokoj en Japanio, kaj ilin perforte devigis laboregi. Post la milito ili revenis Ĉinion. Sed estis esceptaj homoj kiel Liu Lianren, kiu eskapis tuj antaŭ la fino de la milito, kaj kaŝe vivadis en montaro en Hokkaido dum 13 jaroj, kaj estis "eltrovita" de ĉasisto en 1958.

La postulo pri postmilita kompenso altiris atenton nur en la 1990aj jaroj, kiam la problemo de "konsolulinoj" de la japana armeo fariĝis internacie priparolata temo.



(En 1948 sub la kontraŭkomunisma politiko de GHQ, la

Supera Stabejo de la Alianca Armeo, la japana registaro

instrukciis al la guberniestroj la "Ĉefajn punktojn por

Trakti Korean Lernejon". Ili ne permesis la koreojn instali

siajn proprajn koreajn lernejojn sed devigis iliajn infanojn

eniri japanan lernejon. Koreodevenaj Japanoj ekbatalis diversloke

kontraŭ tio. Precipe en Kobeo la batalo akriĝis tiel, ke pli ol

300 personoj estis arestitaj. Tiu ĉi estas foto de la kunveno

je la unuajara datreveno de "Batalo por Eduko en la regiono

Hanshin". Aprilo 1949).



Restanta socia diskriminacio.

Je la fino de 2003 ĉirkaŭ 1,910,000 alilandanoj loĝis en Japanio (1.5% de la tuta loĝantaro). La plej multaj el ili estis koreoj (ĉirkaŭ 610 mil) kaj sekvis ĉinoj. La plejmulto de la koreoj en Japanio estas 2a-5a- generaciuloj, naskiĝintaj kaj kreskintaj en Japanio. Ankaŭ en Japanio validiĝis en 1982 la Konvencio pri la Statuso de Rifuĝintoj, kiu priskribas la egalecon inter en- kaj eksterlandanoj, kaj do malplimultiĝis nacieca diskriminacio en sociaj asekuroj. Sed la problemo de la postmilita kompenso kaj socia diskriminacio ankoraŭ restas nesolvita.



[Peco de Historio]
Aliaj militkrimultribunaloj

Ni vidu la aliajn tribunalojn krom la Tokia Juĝado, kiuj juĝis militkrimojn de la Dua Mondomilito.






(Nurenberga Internacia Milita Tribunalo)

La Nurenberga Juĝado estas internacia milita tribunalo, en kiu la kvar landoj (Usono, Sovetunio, Britio kaj Francio) juĝis la ĉefajn naziajn militkrimulojn kaj ties organizon. Pli frue ol la Tokia Juĝado, ĝi okazis en la Nurnberga Municipa Juĝejo en Germanio dum unu jaro ekde novembro 1945, kaj donis verdiktojn inkluzive mortpunon. En la juĝado oni adoptis la novajn krimkategoriojn: "krimo kontraŭ la humaneco" kaj "krimo kontraŭ paco", kaj laŭ ili juĝis unuafoje en la historio la kriminalan respondecon de la individuoj, kiuj iniciatis la militon. La Nurenberga Juĝado donis gravan influon al la Tokia Juĝado kaj aliaj postaj militotribunaloj.

En Germanio, post Nurenberga Jaĝado, leĝo estis proklamita por juĝi plu tiujn burokratojn, entreprenistojn, juristojn, kuracistojn ktp, kiuj partoprenis en naziismo kaj helpis ĝin. En 1979 la preskripto de la militkrimoj estis nuligita, kaj eterna persekutado pri naziisma militkrimo fariĝis ebla.

Krom Tokia Juĝado, ankaŭ juĝado de B- kaj C-klasaj estis establitaj por juĝi la japanajn militkrimulojn. Dum la Tokia Juĝado oni juĝis A-klasajn militkrimulojn gvidintajn la militon, en B- kaj C-klasaj juĝejoj oni juĝis ordinarajn militkrimojn, kiel masakro kaj kruela trakto al militkaptitoj kaj ĝeneralaj civiluloj. La juĝadojn organizis sep aliancaj landoj, Usono, Britio, Aŭstralio, Filipinoj kaj Ĉinio (Kuomintanga registaro) k.a. en 49 tribunaloj en diversaj lokoj, de oktobro 1945 ĝis aprilo 1951. En la juĝadoj estis akuzitaj 5,700 ekssoldatoj kaj eksmilitlaboristoj, el kiuj 948 estis kondamnitaj al mortpuno. En la Manila Juĝado en Filipinoj Generalo Yamashita Tomoyuki estis komdamnita je mortpuno pro sia respondeco kiel komandanto pri la "Granda masakro en Manilo".

Ne estas bone konata la fakto, ke inter tiuj B- kaj C-klasaj militkrimuloj troviĝis 148 koreoj kaj 173 tajvananoj, kiuj estis kondamnitaj kiel "eksaj japanaj soldatoj". Plejmulto el ili estis militlaboristoj, kiuj estis gardistoj de koncentrejoj de militkaptitoj. Tiuj ĉi koreoj kaj tajvananoj estis punitaj kiel "japanoj" (la nombro de tiuj mortpunitaj estis respektive 23 kaj 26), sed post ilia elprizoniĝo la japana registaro rifuzis ilian postulon de postmilita kompenso, pretekste, ke ili "ne estas japanoj". Dume la japanaj eksmilitkrimuloj povis ricevi kompenson (emerituron por eksmilitisto).


Atesto de Li Hang-Nae, unu el la eksaj B- kaj C-klasaj militkrimuloj

(Li naskiĝis en Koreio en 1925, laboris en koncentrejo de militkaptitoj en Tajlando; kondamnita al mortpuno en Aŭstralia Juĝejo; Poste la krimo estis reduktita, organizis la Asocion "Doshinsha"(1955), kaj ankoraŭ nun aktivas, postulante kompenson kaj subtenon.)

"Ni ne estas almozuloj. Ni nur deziras, ke la japana registaro pardonpete mallevu la kapon kun unu vorto 'Pardonon'. Mi kredas, ke tio estas respondeco de Japanio, kiu rekviziciis nin kaj eĉ faris nin militkrimuloj."

(el Utsumi Aiko, "Dokumento pri Koreaj B- kaj C-klasaj militkrimuloj")


Internacia Komparo de la Postmilita Kompenso

Japanio donis postmilitan kompenson nur al japanaj ekssoldatoj kaj eksmilitlaboristoj k.a. kaj estis ekskluditaj japanaj civiluloj (escepte atombombitojn), nejapanoj el ekskolonioj de Japanio, kaj aziaj individuoj suferintaj en la milito. Kiel oni do efektivigis la postmilitan kompenson en diversaj aliaj landoj?


Germanio (eksa okcidenta Germanio), farinte Federacian Leĝon por Subteno en 1950, subtenis militviktimojn sendistinge de militistoj aŭ civiluloj. En 1956 estis proklamita Federacia Leĝo por Kompenso, laŭ kiu oni donas kompenson en formoj de pensio k.a. al la viktimoj de pogromo kaj aliaj naziaj krimoj.

Pli malfrue fonduso kaj regularo estis fondita por la viktimoj ne elsavitaj per la Federacia Leĝo por Kompenso. La pagota monsumo de kompenso dum la periodo de post la milito ĝis 2030 estas antaŭkalkulita je 120 miliardoj da markoj. Dum la interlanda jura respondeco de Germanio estis jam finplenumita, tamen en julio 2000 komenciĝis kompenso al individuoj, kiuj estis trude laborigitaj, per la fonduso "Memoro - Respondeco - Estonteco".

La franca registaro daŭrigas ekde 1919 kompensadon al vunditaj soldatoj kaj postlasitaj familianoj ne nur de francoj sed ankaŭ de ekskolonianoj. Ekzemple, kvankam Senegalio en Afriko, iama franca kolonio, sendependiĝis en 1960, tamen ankaŭ post ĝia sendependiĝo, Francio daŭre donas pension al tiuj vunditaj ekssoldatoj kaj postlasitaj familianoj de mortintaj soldatoj, kiuj servis en la franca armeo en la kolonia tempo sed nun havas senegalian naciecon.


Dum la Dua Mondomilito, la usona registaro devige enmetis en koncentrejojn 120 mil japandevenajn usonanojn kiel "malamikecajn fremdulojn". Post la milito, en la 1970aj jaroj, iliaj duaj aŭ triaj generaciuloj starigis movadon por postuli kompenson, kaj en 1988 "la Leĝo por Civitana Libero" estis proklamita. La letero en la foto estas oficiala pardonpeto de la usona prezidento, sendita de post 1990 al ĉiuj postvivintoj de la persekuto. Samtempe al ĉiu estis pagitaj 20 mil dolaroj kiel individua kompenso. Kvankam la celatoj de la kompenso kalkuliĝis je 60 mil, tamen kun la sinteno, ke kulpas la usona registaro kaj ĝi devas preni sur sin la respondecon trovi la celatojn, estis kompensitaj ĉiuj celatoj, kiun ajn naciecon ili havas, kie ajn ili loĝas.

Ankaŭ en Kanado, sekvante Usonon, la registaro plenumis la samajn pardonpeton kaj kompenson, kaj subvenciis la komunumon de japanoj.



(Letero de la usona prezidento George Bush,

kiu pardonpetas de japandevenaj usonanoj pri

la enkoncentrejigo dum la Dua Mondomilito.

- el "Manlibro de Postmilita Kompenso", Nashinokisha)



Subĉapitro IV-3 Dividiĝo de Orientazio kaj

Normaligo de Diplomatiaj Rilatoj

1. Malvarma Milito de Orientazio kaj la Korea Milito
Post la fino de la Dua Mondomilito, en la orientan Azion ankoraŭ ne venis paco, sed male pliprofundiĝis malpacaj kontraŭstaroj.
Orienta Azio Orienta Azio estas parto de Azio, ĉe la bordoj de Pacifiko, en modera, subtropika kaj tropika zonoj inter 20–60° (norda latitudo). Karakterizatas per montara reliefo kun vastegaj ebenaĵoj. Klimato - musona.
Post la milito la mondo rapide iris en la direkto al la strukturo de la malvarma milito. En Orientazio la kontraŭstaro pliprofundiĝis, ĝis fine ĝi eksplodis kiel la Korea Milito.
  1   2   3


Elŝuti 0.72 Mb.


Elŝuti 0.72 Mb.