Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉapitro III invadmilito kaj la Damaĝo al la Popolo Enkonduko

Elŝuti 0.52 Mb.

Ĉapitro III invadmilito kaj la Damaĝo al la Popolo Enkonduko




paĝo1/4
Dato17.03.2017
Grandeco0.52 Mb.

Elŝuti 0.52 Mb.
  1   2   3   4

Ĉapitro III
Invadmilito kaj la Damaĝo al la Popolo

Enkonduko
Post la Evento de la 18-a de Septembro (Manĉuria milito) kaj okupo de la Nordorienta Ĉinio, Japanio komencis plenampleksan militon kontraŭ Ĉinio en 1937 kaj ĝin plivastigis al Azia-Pacifika Milito en 1941. Dume, Japanio faris la plej grandskalan militon en la moderna historio de la Orienta Azio.
Orienta Azio Orienta Azio estas parto de Azio, ĉe la bordoj de Pacifiko, en modera, subtropika kaj tropika zonoj inter 20–60° (norda latitudo). Karakterizatas per montara reliefo kun vastegaj ebenaĵoj. Klimato - musona.

La plej grava karakterizaĵo de tiu agresa milito far Japanio estas, ke ĝi mobilizis ĉiujn fortojn militajn kaj ekonomiajn de la tuta Japanio kaj faris la tiel nomatan “tutfortan militon”. Kaj krome, Japanio ankaŭ enmetis la riĉfontojn, energiajn fontojn, laborfortojn kaj militajn fortojn de Koreio, Tajvano kaj siaj aliaj kolonioj kaj la teritorio okupita en Ĉinio kaj Sudorienta Azio en tiun militon, farante tiujn regionojn bazlokoj por tiu agresa milito. Sekve Japanio fariĝis unu el la ĉefaj malamikoj de la kontraŭfaŝisma fronto de la mondo.

Por plenumi la sistemon de tutforta milito, la japana militarisma registaro ne nur plifortigis la regadon super sia popolo, dronigante ĝin en militaj suferoj, sed ankaŭ plifortigis sian regadon sur la kolonioj Koreio kaj Tajvano, ŝanĝante ilin en bazojn por plivastigi la agresan militon, kaj ankaŭ dronigante la popolojn de tiuj regionoj en militaj suferoj. Japanio starigis en la Nordorienta Ĉinio kaj aliaj regionoj serion da pupreĝimoj por plenforte subpremi la popolanojn rezistantajn kontraŭ la agreso. Al la Ĉina Registaro kaj la popolamasoj kiuj persistis en la rezistado, la japana armeo faris serion da krimoj per sendistinga bombado, militado de “tri neniigoj” (t. e. neniigi la konstruaĵojn per incendio, neniigi la loĝantojn per masakro kaj neniigi la havaĵojn de la loĝantoj per rabado), masakrado, perforta varbado de laboruloj kaj “konsolistinoj”, t. e. prostituitinoj en la japana armeo.

Sed la popoloj de la landoj en Orientazio ne submetiĝis al la agresantoj, kaj faris organizitajn rezistadojn, faris kontraŭagresan militon por naciliberigo kaj nacia sendependeco. Kaj la kontraŭjapana rezistmilito en Ĉinio en tre malfacilaj kondiĉoj fariĝis grava parto de la kontraŭfaŝista milito de la mondo.



Subĉapitro III-1 Japana Invado en

La Nordorientan Regionon de Ĉinio
1. La Evento de la 18-a de Septembro
En 1931, Japanio manipulis la Eventon de la 18-a de Septembro kaj okupis la Nordorientan Ĉinion, kio fariĝis preludo de la plenampleksa agresa milito kontraŭ Ĉinio. En kia situacio kaj pro kio okazis la Evento de la 18-a de Septembro?
La Nordorienta Ĉinio antaŭ la Evento de la 18-a de Septembro

Post la Japana-Rusa Milito, Japanio ĉiam konsideris la Nordorientan Ĉinion kiel sian “Vivlinion”. En la “Orienta Konferenco” okazigita en junio 1927, la “Programo kontraŭ Ĉinio” estis decidita por plenumi fortan politikon apartigi la Nordorienton disde la ĉina teritorio.

Dume, la influo de la Ĉina Nacia Revolucia Armeo disvastiĝis al la norda regiono de Ĉinio dank’ al la Norda Ekspedicio, kaj Japanio timis, ke ĝi influos la Nordorienton, kaj ĝi pli urĝe efektivigis sian apartigan planon. En la 4-a de junio 1928, Kawamoto Daisaku, altnivela stabano de la Japana Kantoo-armeo kreis akcidenton, en kiu oni mortigis ĉe Fuanggutun-stacio, Zhang Zuolin, la ĉefmilitaristo-reganton de la Nordoriento, por kaŭzi malordon kaj okupi la Nordorienton en ĥaoso. Sed Zhang Xueliang[ŝjeliang], heredinte la potencon de sia patro male deklaris rekonon de la Nankina Nacia Registaro sub la gvido de Jiang Jieshi, kiu bankrotigis la intrigon de Japanio por apartigi la Nordorienton de Ĉinio.

Post la sinturno al la Nacia Registaro, Zhang Xueliang konstruis fervojojn, pligrandigis la havenon kaj unuigis la monsistemon kaj plenumis en la Nordoriento politikojn kontraŭ Japanio. Timante ke Zhang Xueliang [ŝueliang] fortiĝos post ricevo de la subteno de la Nacia Registaro, Japanio sekrete sin preparis por okupi tiun regionon. La Kantoo-armeo sekrete faris skoltadon kaj kolektis informojn, elmetis planon okupi la Nordorienton per milita forto kaj samtempe kreadis pretekstojn por la intrigo.




Se eventuale tumulto influos Manĉurion kaj Mongolion kaj socia malordo el iu ajn direkto atencos la specialajn pozicion kaj interesojn de nia lando en tiu regiono, ni devas fari defendon – kaj ni devas esti pretaj por alpreni necesajn rimedojn.

-- El
de la Orienta Konferenco





(Trupo de la Kantoo-armeo atakas Shenyang).
La Evento de la 18-a de Septembro kaj la Enketa Grupo de Redon

Nokte de la 18-a de septembro de 1931, altrangaj stabanoj de la Kantoo-armeo Itagaki Seishiro, Ishihara Kanji k.a. faris eksplodigon sur la Sudmanĉuria Fervojo ĉe Liutiao-lago de Shenyang, atribuis la respondecon al la ĉina Nordorienta Armeo, kaj surprizatakis la ĉinan garnizonon en Shenyang kaj sekve plivastigis sian aktivadon por okupi urbojn laŭlonge de la fervojo. Kvankam ĉinaj trupoj de tiuj lokoj rezistis al la atakantoj, la Nacia Registaro praktikis politikon unue pacigi enlande kaj poste rezisti eksterlande kaj retiris la armeon el la Nordoriento, tial la japana atako ne estis haltigita. En malpli ol kvin monatoj la japana armeo jam okupis la ĉefajn urbojn kaj zonojn laŭlonge de la fervojoj en la Nordoriento.




- La Nordoriento ĉiam estas parto de Ĉinio.

- “La aktivado de Japanio ne povas esti konsiderata kiel laŭleĝa memdefenda rimedo.

- La gvidanto de la ‘Manĉuria Respubliko’ nominale estas manĉuro, sed la efektiva regpotenco estas en la manoj de la japanaj oficistoj kaj konsilantoj; en la okuloj de lokaj ĉinoj, li estas nur instrumento de la japanoj.” – el la Redon-Raporto.

Post la Evento de la 18-a de Septembro, la ĉina registaro plendis pri tio al la Ligo de Nacioj. Kaj tiu internacia organizo sendis enketan grupon kun la brito Redon kiel ĝia gvidanto por fari enketadon en Japanio kaj la Nordoriento de Ĉinio. En la 4-a de septembro, 1932, tiu grupo prezentis raporton pri la enketado, laŭ kiu Ligo de Nacioj opiniis, ke Japanio malobservis la nemilitan kontrakton en la internacia leĝo kaj decidis postuli, ke Japanio retiru sian armeon el la nordorienta Ĉinio kaj restarigu la staton antaŭ la evento. Sed Japanio rifuzis la decidon kaj sin eksigis el la Ligo de Nacioj en 1933.


La Evento de la 28-a de Januaro

La okupo de la Nordoriento de Ĉinio far Japanio estis riproĉata de la internaciaj opinioj, kaj la intenco de Japanio fondi pupreĝimon en la Nordoriento renkontis obstaklon. Por deturni atenton de la internacia socio, la Kantoo-armeo kaj armea ataŝeo de la japana konsulejo en Ŝanhajo kune aranĝis atakon al japana bonzo far perfortuloj. La japana mararmeo subtenate de tri infanteriaj korpusoj komencis ataki la ĉinan garnizonon en Ŝanhajo. La 19-a-voja Armeo brave rezistis kontraŭ la malamikoj kaj mortigis kaj vundis pli ol dek mil japanajn soldatojn. Poste pro paciga aktivado de Britio, Ĉinio kaj Japanio komencis intertrakti en la 4-a de marto kaj subskribis en la 5-a de majo la Armistican Interkonsenton de Ŝanhajo.






(Cai Tingkai, komandanto de la 19-a-voja Armeo gvidas batalon).
Japana politiko por apartigi la nordan Ĉinion

Post la okupo de la Nordoriento de Ĉinio, Japanio turnis sian okulon al la Norda Ĉinio. En la komenco de 1933, la Kantoo-armeo invadis la Rehe-Provincon kaj la zonon laŭlonge de la Granda Muro. Kvankam ĝi renkontis rezistadon de la ĉina armeo, tamen Japanio devigis la reprezentanton de Ĉinio subskribi la Interkonsenton ĉe Tanggu, ke la ĉinaj trupoj retiriĝu el la “Senarma Zono” kun larĝeco de 100 kilometroj. Tio malfermis enirejon por la japana armeo al la Norda Ĉinio. En majo 1935, la Kantoo-armeo transpasis la Grandan Muron kaj invadis la Nordan Ĉinion kaj komplotis kun sia garnizono en la Norda Ĉinio por la “Movado de Sendependiĝo de la kvin nordaj Provincoj”, kaj starigis pupan reĝimon kun la intenco forpuŝi la forton de la Nacia Registaro el tiu regiono. Jen plenumiĝis la preparo por invadi la tutan Ĉinion. En tiu procedo, la riĉfontoj de karbo kaj fero de la Norda Ĉinio falis sub la disponadon de Japanio.


2. Naskiĝo de la "Manĉuria Respubliko", la Pupa Reĝimo
Por konfirmi sian okupon de la Nordoriento kiel establitan fakton, la Kantoo-armeo proklamis en marto 1933 la fondon de la Manĉuria Respubliko en la Nordorienta Ĉinio, kaj starigis Pu Yi, la detronigitan imperiestron de la Qing [ĉing]-Dinastio, kiel nominalan suverenon. Kia ŝtato efektive estis tiu Manĉuria Respubliko kreita de la Kantoo-armeo?
Kia reĝimo estis la Manĉuria Respubliko ?

Japanio proklamis, ke fondiĝis “respubliko” de japanoj, manĉuroj, hanoj, koreoj kaj mongoloj en la Nordoriento de Ĉinio. Sed efektive ĝi estis pupa reĝimo manipulata de la Kantoo-armeo, kiu prenis ĝin nur kiel bazon por fari plenampleksan militon kontraŭ Ĉinio kaj Sovetunio. La povo de la ŝtata konsilio kaj la ministerioj efektive estis en la manoj de la japanaj generaloj kiel estroj de burooj, kiuj direktis la japanajn vicestrojn de diversaj departementoj, kaj tiuj personoj okupis pozicion super la nominalaj estroj de la ministerioj, provincoj kaj urboj kaj formis komandan sistemon kun la plena potenco. Kaj plejparto de la politikoj estis kopio de tiuj de Japanio. Kaj Pu Yi, la t. n. Imperiestro de Manĉurio, estis tute senpova. Tial oni komparis la Manĉurian Respublikon kun ĥimero en greka mito, kun leona kapo, t. e. la Kantoo-armeo, ŝafa trunko, t. e. la lando kun Tennoo kaj draka vosto, t. e. la pupa imperiestro Pu Yi.




La komandanto de la Kantoo-armeo kaj reprezentanto de la Manĉuria Respubliko subskribas Interkonsenton de Japanio kaj Manĉurio.

La imperiestro de la Manĉuria Respubliko surtroniĝis laŭ la volo de la Ĉielo, t. e. laŭ la sankta volo de Tennoo. Tial li nepre devas servi al Tennoo, centro de la Tennoa Federacio, kaj preni la sanktan volon de Tennoo kiel la sian. Kiel kondiĉo por la surtroniĝo…tio similas al tio, ke la luno brilas per la radioj de la suno.

(El la Enkonduko de la < Manĉuria Historio> ellaborita de la Ĉefstabo de la Kantoo-armeo en la 18-a de septembro 1936, p. 578)


Kiel la Kantoo-armeo establis la kolonian regadon?

Kiam Japanio provis okupi la Nordorienton, ĝi renkontis fortan rezistadon. Parto de la ĉina garnizono kaj la popolanoj unue sin organizis en Volontuloj Rezistantaj kontraŭ Japanio, kaj poste fondis la organizon, Unuiĝa Rezista Armeo kontraŭ Japanio kaj pene faris longdaŭran batalon. Por subpremi la armitajn trupojn kontraŭ Japanio, la Kantoo-armeo mobilizis la armeon, policanojn, ĝendarmojn kaj spionojn por senĉese ataki la lokojn kie aktivis armitaj kontraŭjapanaj fortoj, kaj samtempe persekutis la loĝantojn de tiuj lokoj kaj kreis multajn masakrojn al senarmaj popolanoj. Por izoli la rezistantojn, la japana-pupreĝima aŭtoritato perforte kunigis vilaĝojn kaj transloĝigis la vilaĝanojn en “komunaj triboj” ĉirkaŭitajn per altaj muroj kaj profundaj tranĉeoj. La “triboj” estis gardataj de soldatoj kaj policanoj kaj al la loĝantoj estis malpermesite eliri aŭ eniri laŭvole, por rompi la interligon de la popolamasoj kun la ĉinaj kontraŭjapanaj trupoj. La popolanoj, kiuj ne volis forlasi sian hejmlokon estis murditaj, iliaj domoj forbruligitaj kaj iliaj kampoj dezertigitaj. La japana-pupreĝima aŭtoritato enkondukis “respondan sistemon de najbargrupo”, por devigi la loĝantojn superrigardi kaj respondeci unuj pri aliaj; se unu malobservas leĝon, dek najbaroj devas ricevi punon.





(Subskibo de la Japana-Manĉuria Traktato)
Masakro en Pingdingshan, ĝenerala aresto kaj denunco

Post la okupo de la Nordoriento, Japanio faris multajn masakrojn al la rezistantaj popolanoj de tiu regiono, kaj tiu en Pingdingshan estis unu el ili.

En la 16-a de septembro, 1932, por venĝi sin pro la eksplodigo de karbominejo de Fushun far Kontraŭjapanaj Volontuloj, la japana garnizono de tiu urbo kaj ĝiaj ĝendarmoj sendis pli ol 200 soldatojn en la vilaĝon Pingdingshan en la ĉirkaŭaĵo de Fushun, pelis la pli ol 3,000 vilaĝanojn inkluzive de virinoj, infanoj kaj maljunuloj en basenon kaj ilin masakris per maŝinpafiloj. Okazis multe da similaj masakroj, kiel tiuj de Laoheigou kaj Tulongshan. La japanaj ĝendarmoj faris ĝeneralajn denuncojn kaj arestojn, ĉiuj suspektatoj estis torturataj kaj persekutataj kaj plejparto de tiuj kiuj estis rigardataj kiel oponantoj de la Manĉuria Respubliko kaj Japanio estis murditaj, kaj multaj senkulpaj popolanoj estis implikitaj kaj eĉ perdis sian vivon pro kruela torturado.


Konfeso de Tsuchiya Yoshio, Serĝento de la Ĝendarma Branĉo en Qiqihar

Kiel asistanto de kaporalo, ankaŭ mi partoprenis pridemandadon al krimuloj, ilin torturadis per bastonadoj en pluraj tagoj kaj enverŝis akvon en ilin. La ĉambro plenis je krioj de la ĝendarmoj kaj korŝiraj krioj de la torturatoj. Iu ĝendarmo bate disŝiris la karnon de la dorso de la torturato, ke ĝi purpuriĝis kaj senĉese sangadis, li tamen ne ĉesigis la batadon.

-- El , Asahi Ĵurnalo







(Memorhalo de la Pingdingshan-Masakro)


3. Socio kaj Ekonomio de Manĉurio"
Kiel Japanio, rekte aŭ pere de la pupa registaro, superregis la politikon, ekonomion, kulturon, sciencon, edukon kaj ĉiujn aliajn kampojn de la Nordoriento, kaj kiel ĝi faris tiun regionon efektiva kolonio de Japanio?
Japana kapitalo monopoligis la ekonomion de la Nordoriento

Ĉiuj ĉefaj industrioj de la Nordoriento estis monopoligitaj de la japana duonregistara organizo Sudmanĉuria Fervoja Kompanio (SFK) kaj la japana industria magnata Kompanio por Disvolvo de Manĉuria Peza Industrio (KDMPI). Ili superregis la specialajn kompaniojn pri financo, karbo, ŝtalo, trafikado, ekspluatado de metalaj minoj, elektro k.a., kaj malpermesis, ke ĉina nacia kapitalo eniru en tiujn kampojn. En la kvardekaj jaroj de la 20-a jarcento, multaj ĉinaj naciaj industriaj entreprenoj estis bankrotontaj pro limigo de materialoj kaj disvendado.


Japanaj enmigrintoj en la Nordoriento

Por teni la superregan ordon en la Nordoriento kaj mildigi la loĝantaran premon en Japanio, kaj samtempe sin prepari por milito kontraŭ Sovetunio, Japanio komencis enmigrigi siajn popolanojn al la norda parto de la Nordoriento, uzante ekssoldatojn kaj “kamparajn soldatojn” (t.e. estontajn soldatojn) kiel kadrojn kaj tion nomis armita enmigra eksperimento. En 1936, la japana registaro ellaboris la Planon por Enmigro de Miliono, kaj kolektive enmigrigis kamparanojn de lokoj en Japanio kie estis tro multe da loĝantoj kun malmulte da kampoj, en la Nordorienton. En la Nordoriento fondiĝis vilaĝoj samnomaj kun tiuj en Japanio, kiuj nomiĝis branĉ-vilaĝoj. Kaj krome Japanio ankaŭ translokis grandan nombron da japanaj gejunuloj en la Nordorienton por fondi “Ekspluatkorpuson de Junaj Volontuloj”. Ĝis sia kapitulaco post la malvenko, Japanio enmigrigis 290,000 loĝantojn en la Nordorienton. Krom japanoj, ankaŭ nombro da koreoj estis devigate enmigrintaj en tiun regionon. Por havigi teron al la enmigrintoj, Japanio ordonis la pupan registaron de Manĉurio perforte forpreni aŭ malkare aĉeti kampojn de la lokaj kamparanoj.







(Trejnejo de japana Ekspluatkorpuso de

Junaj Volontuloj.)


Koloniisma edukado

Post la okupo de la Nordoriento, la Kantoo-armeo unue arestis la patriotajn instruistojn kaj lernantojn, subpremis la batalojn kontraŭ la pupa manĉuria reĝimo kaj Japanio, kaj fermis la lernejojn. Nur post la establo de la koloniisma superregado komenciĝis restarigo kaj konstruado de lernejoj. Tiam la elementaj lernejoj estis alinomataj kiel civitanaj lernejoj. La lernoperiodo de la mezlernejoj estis mallongigita de 6 jaroj al 4 jaroj, kaj la mezlernejoj de tiu periodo estis nomataj altgradaj civitanaj lernejoj. Samtempe la instruado de fundamentaj scioj en la lernejoj estis reduktita, kaj la edukado pri industriaj praktikoj estis emfazita, efektive por la bezono de la milita politiko. Kaj ĉiugradaj lernejoj faris devigan edukadon por lojaleco al la tennoo, kio efektive estis sklaviga edukado al la popolamasoj, nome ĉiutage “riverenci al la oriento” al la japana Tennoo kaj la pupa imperiestro de Manĉurio, kanti la nacian himnon, reciti la Instrukcion por Civitanoj de Pu Yi, lerni la japanan lingvon kaj kurson pri moralo (poste nomata “kurso pri spirito landkonstrua”), akcepti la ideologion pri unueco de Japanio kaj Manĉurio, lojaleco kaj patriotismo. En Ĉinio, oni nomis la edukadon dum la japana regado “sklaviga eduko”.




Rememoro de studento de la Altgrada Civitana Lernejo de Yilan-Gubernio:

La unua viclernejestro Nakahara, eksa soldato kun militarisma stilo, ofte skoldis instruistojn kaj batis lernantojn, vere estis centprocenta superreganto. La dua viclernejestro Koga Ono estis ŝajne milda kaj bonkora, sed efektive insidema kaj ruza. Li kaŝe superrigardis la instruistojn kaj lernantojn kaj ricevis la kromnomon “Malnova Plastro” (signifanta “neforskuebla”). Ankaŭ la tria viclernejestro Takeda estis ekssoldato. Li kaptis la tutan povon de la lernejo kaj gvatadis kaŝe kaj publike la instruistojn kaj lernantojn, faris notojn pri iliaj agoj kaj listigis la suspektatojn.

El la l4-a volumo de la “Elektitaj Historiaj Materialoj de la Heilongjiang-Provinco”, 1984.








(“Sklaviga Eduko”, de Zhang Ting, aperigita en

La Rotaria Ĵurnalo, 1937)


Perforta rekvizicio de greno

En 1939, pro la bezono de la agresa milito, la pupa registaro elmetis la politikon perforte rekvizicii 5 milionojn da tunoj da greno. Tiu kvanto estis pligrandigita ĉiujare kaj en 1945 jam atingis 9 milionojn da tunoj. Ĉiujare post la aŭtuna rikolto, la japana pupa registaro dissendis trupojn al la kamparo por superrigardi la rekvizicion. Premate de la armitaj trupoj, la kamparanoj devis liveri eĉ grenon por sia propra manĝo aŭ reproduktado. Granda kvanto da greno estis forprenita fare de la armeo, la monata gren-porcio por urbanoj reduktiĝis al 5 kilogramoj, kaj oni devis sin satigi per glanoj. La japana pupa registaro malpermesis al la ĉinoj manĝi rizon. Kiu malobservis tion kaj estis malkaŝita, estis punata kiel ekonomia krimulo.


Suferoj de laboruloj

Por ŝanĝi la Nordorienton en militan bazon kontraŭ- Sovetunio, ekde 1939 Japanio komencis efektivigi la t.n. “Planon por Prosperigi la Nordon”, kaj komencis grandskalan militan konstruadon ĉe la norda limregiono. Pro manko de laborfortoj en la Nordoriento, la japana pupregistaro ĉiujare varbis laborulojn en la Norda Ĉinio. Laŭ registroj en la aktoj de la Nordĉinia Laborula Ligo, en 1941 kaj 1942, ĉirkaŭ miliono da laboruloj estis varbitaj, inter kiuj troviĝis ankaŭ ĉinaj militkaptitoj. La laboruloj eskortitaj de soldatoj al la Nordoriento estis traktataj malhomece kaj suferis de serioza manko de greno, laboris en tre malbonaj kondiĉoj, sen dikaj vestoj kontraŭ frostego kaj granda nombro el ili perdis sian vivon.


4. Unuiĝinta Rezistado de la Ĉinaj kaj Koreaj popoloj
Kiel la diversnaciaj kaj diversklasaj popolamasoj en la Nordorienta Ĉinio batalis kontraŭ la agresantoj dum la invado kaj superregado de la japana armeo? Ni iom legu el la historio pri tio.
Generalo Ma Zhanshan kaj batalo kontraŭ la invadantoj

Post la Evento de la 18-a de Septembro, la Kantoo-armeo okupis sinsekve la provincojn Liaoning kaj Jilin. Kiam ĝi invadis la Heilongjiang-Provincon, ĝi renkontis obstinan rezistadon de la armeo kaj popolo sub la gvido de Ma Zhanshan, la aganta prezidanto de tiu provinco ĉe la Ponto trans la Nenjiang-rivero, kaj nur post kiam la japana armeo alsendis sian ĉefan trupon kun plejparto de la ekipaĵoj kaj intensa batalado ĝi sukcesis eniri en la urbon Qiqihar [ĉiĉihar].






(Ma Zhanshan en la fronto, kun ĵurnalistoj)
La unuiĝinta kontraŭjapana armeo

Ĉirkaŭ la jaro 1935, sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la kontraŭjapanaj armitaj fortoj en diversaj lokoj de Nordorienta Ĉinio unuiĝis kaj formis la Popolan Revolucian Armeon de la Nordoriento, kiu poste alinomiĝis al Unuiĝinta Kontraŭjapana Armeo (UKA) de la Nordoriento, en kiu disvolviĝis ĝis 11 armeoj kun pli ol tridek mil homoj. Sed la Kantoo-armeo kaj la pupa registaro koncentris siajn fortojn por ĝin subpremi, plenumis Pacigan Ordigan Planon, kaj senĉese atakis UKA-n. Pro ekstrema manko de greno, salo, medikamentoj kaj aliaj vivbezonaĵoj martiriĝis multaj elstaraj komandantoj kaj batalantoj de UKA. Por konservi siajn fortojn, trupoj de UKA iris en Sovetunion por reorganiziĝo kaj trejnado. Post 1942, UKA en Sovetunio komencis senĉese sendi taĉmentojn en la Nordorienton por kolekti informojn en la malfronto de la malamiko kaj persistis en batalado. Post deklaro de milito far Sovetunio kontraŭ Japanio, UKA revenis en la Nordorienton por fari rezistadon ĝis la fina venko.


Rezistado de diversklasaj popolamasoj kontraŭ Japanio

Ankaŭ popolamasoj de diversaj klasoj en la Nordoriento sin ĵetis en la batalon kontraŭ la japanaj invadantoj. Ĉirkaŭ 1939, en la regiono de Dalian sub rekta regado de Japanio, la popolamasoj organizis kontraŭ japanan bruligan taĉmenton, forbruligis japanajn fabrikojn kaj entreprenojn de militaj provizaĵoj. Subteraj organizoj de Kuomintango disvastigis sekretajn batalojn en diversaj lokoj. Ekzemple, la patrioto Yi Zuoheng interligis siajn kamaradojn en la urboj Jinzhou, Harbino kaj Changchun, kaj movis popolamasojn por kaŝaj bataloj kontraŭ la manĉuria pupa registaro kaj Japanio. Post la arestiĝo, li restis nesubigebla kaj heroe martiriĝis en 1943.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Soldatoj en la armeo de la manĉuria pupa registaro ribelis. En 1941, 85 soldatoj de la Tria Stirista Grupo de la Manĉuria Aer-Armeo pafmortigis la superrigardan japanan oficiron kaj volis aliĝi al la kontraŭjapanaj trupoj. Sed ili estis subpremitaj. Krome, nombro da koreaj, manĉuraj, mongolaj kaj oroĉen-naciaj nacimalplimultanoj batalis ŝultro-ĉe-ŝultre kun han-naciaj popolanoj en la rezistado.


Koreaj popolanoj batalantaj ŝultro-ĉe-ŝultre kun ĉinaj popolanoj

Post la Evento de la 18-a de Septembro, ankaŭ koreoj loĝantaj en la Nordoriento prenis armilojn por batali kontraŭ la japanaj agresantoj. La Korea Sendependiga Armeo kaj la Korea Popola Armeo agadis en la norda kaj suda partoj de la Nordoriento. La Korea Popola Armeo aktivadis ĝis 1938 kaj bataladis kune kun la Popola Sindefenda Armeo de Liaoning kaj la Unuiĝinta Kontraŭjapana Armeo gvidata de la Komunista Parto de Ĉinio. Han Jianqiu estis unu el ĝiaj gvidantoj.

Iuj koreoj aliĝis al la gerila trupo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, precipe al la Unuiĝinta Kontraŭjapana Armeo de Nordoriento. Ili batalis kune kun ĉinoj. Ili kredis, ke forpelo de japanoj el la Nordoriento de Ĉinio heroldas baldaŭan sendependiĝon de Koreio.

La koreaj gerilanoj ne nur faris armitajn batalojn, sed ankaŭ unuiĝis kun aliaj kontraŭjapanaj koreoj kaj organizis ekde 1936 la Korean Asocion por Restaŭri la Patrujon en la Nordoriento en multaj lokoj. Tiu organizo disiĝis pro subpremado fare de Japanio en 1938, sed ĝia batalvolo ne estis estingita.







(Yang Jingyu, komandanto de la 1-a

Unuiĝinta Armeo, batale mortis en 1940.)


La Korea Sendependiga Armeo, armita trupo fondita en 1931 de la Korea Sendependiga Partio, aktivanta en la Nordorienta Ĉinio. Ĝia ĉefkomandanto estis Chi Chungchon.


Ja sampatrianoj de ĉinoj, koreoj,

    Alvenas la tago por batalo,

    Alvenas kontraŭjapana finalo,

    Popola memdefendarmeo,

    Chosun revolucia armeo,

    Ni estas ligita kunbatalantaro.



La Korea Popola Armeo, armita trupo sub la gvido de la Korea Revolucia Partio, aktivanta en la suda parto de la Nordorienta Ĉinio en la tridekaj jaroj de la dudeka jarcento. Ĝia ĉefkomandanto estis Yang Sehbong.

[Peco de Historio]
Zhang Hanhui kaj la kontraŭjapana kanto, "Apud la Rivero Songhua"

Post la Evento de la 18-a de Septembro, la ĉinaj popolanoj de diversaj klasoj indigniĝis kaj amase sin ĵetis en la grandiozan movadon kontraŭ Japanio por savi la nacion. En majo 1936, Zhang Hanhui (1902-1946, el Dingxian-Gubernio de Hebei-Provinco), instruisto de la Dua Xi’an-a Mezlernejo de Shaanxi-Provinco (nun la Mezlernejo ligita la Shaanxi Normala Universitato) verkis kontraŭjapanan kanton “Ĉe Songhua-rivero”. Tiu kanto plena je patriotismo kaj sopiro al la invadita hejmloko estis tre kortuŝa, kaj ĝi cirkulis el la lernejo en la armeon, rapide disvastiĝis tra la tuta lando kaj fariĝis la plej fama verko inter la nacisavaj kantoj dum la kontraŭjapana rezistmilito. Tiu kanto ludis historian rolon por kuraĝigi la ĉinan popolon al gajno de la fina venko en la kontraŭjapana rezistmilito.

Krom “Ĉe Songhua-Rivero” Zhang Hanhui verkis ankaŭ aliajn pli ol 70 kantojn, inkluzive de “Produktado de la Armeo kaj Popolo”. En la 11-a de marto, 1946 li mortis de malsano en Yan’an. Li estis honorita per la titolo de Popola Artisto, kiel la same renomaj muzikistoj Nie Er kaj Xian Xinghai [ŝjanŝinghai].

Artisto Artisto estas persono kiu per kreaj talentoj kreas arton. Oni povas uzi la vorton rilate al iu branĉo de la artoj-ekzemple: muziko, literaturo, kaj teatro-tamen pliofte ĝi estas konektita de belartoj.


Ĉe Songhua-Rivero

Mia hejmo estas ĉe Songhua-Rivero.

Tie estas kaj arbaroj kaj karbminoj,

Kaj sojfab- kaj sorg- plantoj tra la vasta tero.

Mia hejmo estas ĉe SongFua-Rivero.

Tie estas miaj samlandanoj,

Tie estas miaj kadukaj gepatroj.

Ho, la 18-a de septembro!

Ho, la 18-a de septembro!

En la tragika tago,

Ho la 18-a de septembro!

Ho la 18-a de septembro!

En tiu tragika tago

Mi forlasis mian hejmlokon

Mi forlasis la senmezurajn trezorojn

Migris, migris!

Ĉiutage ĉiutage sude de la Granda Muro migras!

Sed en kiu jaro, en kiu monato

Mi povos reiri al mia kara hejmloko?

Sed en kiu jaro, en kiu monato

Mi povos repreni la senmezurajn trezorojn?

Ho gepatroj,

Ho gepatroj,

Kiam ni povos ĝoje rekuniĝi en nia hejmo?



Yun BongGil (1908-1932) - Heroa ago en Ŝanhajo

En la 29-a de aprilo 1932 Yun Bong-gil (1908-1932) legis la ĵuron post la matenmanĝo kun Kim Gu, estro de la Korea Patriota Grupo: "Mi membriĝas al la Korea Patriota Grupo por reakiri la sendependecon kaj liberecon de nia patrujo kaj tutkore ĵuras masakri oficirojn de la malamiko, kiu invadis Ĉinion."






Yun Bon-Gil, la dekstre staranta, kaj Kim Gu,

la sidanta, la estro de la Korea Patriota Grupo.


En tiu tago ĉirkaŭ la 13a horo aŭdiĝis terskua eksploda bruo el la parko Hongkou. Surprize, en la eksploda loko okazis la solena festo de la imperiestra naskiĝtago, kiun organizis la japana armeo okupanta Ŝanhajon. Mortis aŭ vundiĝis pluraj altrangaj aŭtoritatuloj, kiuj sidis sur la podio, inkluzive de la japana generalo Shirakawa Yoshinori. En la terura tumulto troviĝis iu homo, kiu kriegis: "Vivu! Korea sendependeco!". La homo estis ĝuste  Yun Bong-Gil, kiu matene ĵuris masakri oficirojn de la malamiko.

Yun Bong-Gil surloke arestita estis mortkondamnita de la milittribunalo kaj estis mortigita en la unua de decembro samjare. Antaŭ sia morto li testamentis al siaj du filoj:



Se ankaŭ vi havas sangon kaj ostojn,

nepre iĝu bravaj batalantoj por Koreio.

Alte levante la nacian standardon Taegeuk,

venu al mia malplena tombo

kaj plenigu glason da vino.

Ne malĝoju pro la foresto de via patro.

Ĉar ĉe vi estas via amata patrino..."

La popolo kaj registaro de Ĉinio tre admiris lin pro tiu triumfa elpaŝo kaj komencis aktive subteni la sendependigan movadon de Koreio. Tio konfirmis, kiom multe koreoj indignis pro la japana invado.    



Subĉapitro III-2 Japana Invadmilito

1. ĈinaJapana Totala Milito
Invadinte Manĉurion (la nordorientan regionon de Ĉinio), Japanio komencis militon en la tutan Ĉinion ekde 1937. Kiamaniere tiu ĉi totala agresmilito evoluis en la Azia-Pacifikan Militon?
Komenciĝo de la totala milito en Ĉinio

Nokte la 7an de julio 1937, okazis la Lugouqiao-Incidento [lugouĉiao] en la suburbo de Pekino. Pretekstante, ke la ĉina armeo kelkfoje pafis maljuste direkte al la japana armeo apud la ponto Lugouqiao, la japana registaro sendis trupojn por okupi la tutan nordan Ĉinion per unu bato. En Ŝanhajo, la 13an de aŭgusto, ĉefe la japana mararmeo komencis militon (la dua Ŝanhajo-Incidento, aŭ la Batalo de Songhu) kaj la 14an la mararmea aerfloto bombadis Ŝanhajon, Hangzhoun k.a. kaj en la 15a Nankinon, tiaman ĉefurbon de Ĉinio.

La japana registaro kun ĉefministro Konoe sendis grandan armeon ankaŭ al Ŝanhajo, kaj post tri monatoj da severaj bataloj okupis ĝin. Supozante, ke Ĉinio kapitulacos kaj agnoskos la japanan regadon, se Japanio okupos la ĉefurbon Nankino, la japana registaro kaj la armeo sendis sian armeon kun 200 mil soldatoj por okupi ĝin, kaj la 13an de decembro 1937 Japanio sukcesis. Dume la japana armeo okazigis fifaman masakron de Nankino, pro kio Japanio estis kritikita de la tuta mondo.



(Ceremonio de la japana armeo eniranta al Nankino en la 17a

de decembro 1937. La unua ĉevalrajdanto estis vicgeneralo

Yanagawa Heisuke, komandanto de la japana 10a Armeo.)

Longdaŭra milito

Malgraŭ la sukcesa okupacio de Nankino, Japanio malsukcesis kapitulacigi la registaron de Chiang Kaishek, la Ĉinan registaron de Kuomintango. La 16an de januaro 1938, la ĉefministro Konoe deklaris, ke de tiam Japanio "ne negocos kun la registaro de Kuomintang", kaj ke Japanio daŭrigos la militon, ĝis ĝi pereigos la registaron de Chiang Kaishek.

Kiam la Kuomintang-registaro translokis siajn armeon kaj registaran institucion al Wuhan, Japanio denove sendis grandan armeon al Wuhan. Japanio ankaŭ komencis Guangdong-operacion por malhelpi la transporton de helpomaterialoj de Hongkongo kaj Kantono al la Kuomintang-registaro.

Kiam en oktobro 1938 la japana armeo okupis Wuhan kaj Guangdong, la registaro de Chiang Kaishek translokis sian ĉefurbon pli profunden al Chongqing [ĉongĉing] por plu kontraŭbatali Japanion. Ĉar Japanio devis plenumi longdaŭran agresmiliton en Ĉinio, ankaŭ Koreio, tiama japana kolonio, kuntrenĝis en la militsistemon kaj tio pli suferigis koreojn.







(Japana aerfloto konsistanta el 96-teratakaj aviadiloj

celas bombardi la urbon Hankou, fotita la 25an de marto 1938)


Du batalkampoj

Ĝis la jaro 1939 Japanio sendis al Ĉinio 850 mil tersoldatojn kaj okupis preskaŭ ĉiujn ĉefajn urbojn kaj fervojajn liniojn, sed tio ne sukcesis sufoki la kontraŭbatalon de Ĉinio. Japanio manipulis Wang Jingwei [ŭangĵingŭei], vic-prezidanton de Kuomintang-Partio, eskapi el Chongqing kaj helpis lin starigi la duan Kuomintang-registaron (la registaron de Wang Jingwei), sed preskaŭ neniu subtenis tiun ĉi pupan registaron, kaj la japana provo finiĝis fiaske.

Dume la armeoj Balujun kaj Xinsijun, gvidataj de la Ĉina Komunista Partio, rekrutis popolanojn, liberigis vilaĝojn kaj urbojn okupitajn de la japana armeo, kaj tie starigante kontraŭjapanajn bazojn, disvastigis sian influon. Ŝokita de tiuj movoj, la japana armeo komencis ekstermajn batalojn por tute detrui la liberigitajn regionojn. La japana armeo havis du batalkampojn, nome ĝi devis alfronti la armeon de la Kuomintang-registaro kaj malantaŭe devis batali kontraŭ la komunista armeo.
De la totala milito en Ĉinio al la Azia-Pacifika Milito

La Kuomintang-registaro, kiu sidis en Chongqing, daŭrigis la

kontraŭjapanan militon, helpate de Usono kaj Britio, kiuj sendis municiojn de Birmo (la nuna Mjanmaro) sur la Yuan-Jiang-vojo (vojo por helpi Chiang Kai-shek). Kiam Usono kaj Britio komencis forte subteni Ĉinion kaj samtempe fortigi siajn ekonomiajn sankciojn al Japanio, tiu ĉi direktis sin al la sudorienta Azio por rezervi al si municiojn.
2. Azia-Pacifika Milito
Kiamaniere Japanio, kiu stumblis en la Ĉina-Japana Milito, sin ĵetis en la Azian-Pacifikan Militon. Sube ni pripensu la kaŭzojn.
Preparado por Milito fare de Japanio

En junio 1936, antaŭ ol Japanio komencis la totalan militon kontraŭ

Ĉinio, ĝi decidis jenan “gvidprincipon por defendo de la Imperio”, kiu

fariĝis poste militplano de la Azia-Pacifika Milito. Laŭ ĝi, Japanio

komencis ekspansii armadon, por ke la terarmeo povu militi kontraŭ

Sovetunio kaj la mararmeo kontraŭ Usono kaj Britio.




Por defendi la Japanan Imperion, ĝi preparu sin unue por la militoj kontraŭ Sovetunio kaj Usono, kiuj posedas fortegan militpovon kaj havas eblecon kolizii kontraŭ Japanio, kaj due por la militoj kontraŭ Ĉinio kaj Britio.

Por tiu celo la armea potenco estu sufiĉe granda por plenumi la

gvidprincipon milite regi la orientazian kontinenton kaj la okcidentan

Pacifikan Oceanon.







(Frumatene la 8an de decembro 1941, aerfloto de

la japana mararmeo aŭdacis surprizan atakon al

la militbazo de la usona Pacifika Floto en Perlo-

Haveno, Havajo. La foto montras la militŝipon

Arizona kliniĝantan en flamoj.)
Japanio profitis de la milito de Hitlero

La 1-an de septembro 1939, kiam la naziista Germanio gvidata de Hitlero invadis Pollandon, Britio kaj Francio tuj deklaris militon kontraŭ Germanio, kaj tiel komenciĝis la Dua Mondmilito. Poste en majo 1940 Germanio komencis sian fulmorapidan militon per invado al Nederlando, kaj en junio okupis Parizon kaj kapitulacigis Francion, kaj tuj poste ĝi komencis aeratakon al Britio.

Japanaj militgvidantoj volis profiti de la venko de Germanio por akiri

naturajn riĉfontojn kiel petrolo, stano, gumo ktp., okupante senmastrajn koloniojn en la sudorienta Azio. Krome, barante la Yuan-Jiang-vojon, ili volis kapitulacigi Ĉinion, kaj tiamaniere solvi la problemon de la longdaŭra malfacila milito kontraŭ Ĉinio.

En septembro 1940 la japana armeo invadis la nordan parton de Franca Hindoĉinio (tiama franca kolonio, nuna norda parto de Vjetnamio), kaj preskaŭ samtempe Japanio sin aliancis kun Germanio kaj Italio por fortigi sian rilaton kun Germanio. Kiam Germanio invadis Sovetunion en junio 1941, la japana armeo invadis la sudan parton de Franca Hindoĉinio, kaj komencis konstrui ĉirkaŭ Saigon (la nuna urbo Ho-Chi-Minh) aerarmean kaj mararmean militbazojn kaj terarmean bazon por transporto.
Invado en la Malajan Duoninsulon kaj atako al Perlo-Haveno

Kiam Japanio komencis invadi la sudorientan Azion, Usono ĉesis eksporti ŝtalon kaj rubferon kaj poste petrolon al Japanio. Britio kaj Nederlando kunagis kun Usono kaj fortigis la ekonomian sankcion kontraŭ Japanio. Japanaj militgvidantoj konsideris tion tre kriza, kaj komencis propagandi al la popolo, ke por kontraŭbatali la ABCD-sieĝon (America, Britain, China, Dutch / Usono, Britio, Ĉinio, Nederlando/) ne ekzistas alia elekto krom milito kontraŭ tiuj landoj.

Frumatene de la 8a de decembro 1941, la japana terarmeo aŭdacis surprizan atakon al la brita armeo, komencinte operacion surlandiĝi sur la Malajan Duoninsulon, tiaman britan kolonion. Sekvante aerfloto de la japana mararmeo faris surprizan atakon al la usona Pacifika Floto en Perlo-Haveno en Havajo, kaj poste Japanio deklaris militon kontraŭ Usono kaj Britio. Tio estis la komenco de la Azia-Pacifika Milito.
Envolviĝo en la Duan Mondmiliton

Ĉar Germanio kaj Italio, sekvante Japanion, deklaris militon kontraŭ

Usono, la militoj en diversaj lokoj implikiĝis en la Duan Mondmiliton.

Japanio jam antaŭ longe planis kaj preparis militon, sukcesis forpeli el Azio armeojn de Usono kaj Britio, kiuj ĉefe okupiĝis pri militoj en Eŭropo kaj ne bone preparis sin en Azio. En duonjaro Japanio okupis kaj militregis grandajn partojn de la sudorienta Azio kaj suda Pacifiko, nome britajn Malajan Duoninsulon, Honkongon, Singapuron kaj Birmon (la nunan Mjanmaron), nederlandan orientan Hindion (la nunan Indonezion), la usonajn Filipinojjjn k.a.







(Movoj de la japana armeo en la komenco de la Azia-Pacifika Milito,

en decembro 1941, kun tiamaj lokaj nomoj.)



3. Iluzio de "La Granda Orientazia Kunprospera Sfero"
La japana registaro, kiu komencis la Azian-Pacifikan Militon, decidis nomi ĝin "la Granda Orientazia Milito". Kio estis la celo de la milito?
Konstruo de la nova Granda Orientazia Ordo


La ĉifoja milito kontraŭ Usono kaj Britio, inkluzive de la Ĉina-Japana Milito, estu nomata "La Granda Orientazia Milito". Tiu ĉi nomo signifas, ke la milito celas starigi "novan grandan orientazian ordon", sed ne signifas, ke la milita areo estu nur en Azio. (skize)

"Konstruo de nova granda orientazia ordo" estis anoncita kaj propagandita de la japana registaro fare de la ĉefministro Konoe Humimaro en julio 1940. Ĝi celis realigi "Kunprosperan Sferon de la Granda Orientazio", kie ĉiuj aziaj popoloj kunprosperos sub la "granda animo de la tuta mondo en unu familio" (spirito unuecigi la tutan mondon en unu familion sub la japana imperiestro), kunlabore kun Germanio kaj Italio, disfaliginte la regadojn de Usono kaj Eŭropo en Azio kaj liberiginte kolonitan Azion.

Ĉie, kie Japanio okupis, tie ĝi konstruis ŝintoismajn sanktejojn kaj al la loĝantoj ĝi trudis ŝintoismon kaj adoron al la Tennoo kiel vivanta dio. En lernejoj ĝi trudis la japanan lingvon kiel la komunan lingvon de Orientazio.





(

  1   2   3   4


Elŝuti 0.52 Mb.


Elŝuti 0.52 Mb.