Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉapitro II ekspansio de la Japana Imperiismo kaj la Rezistado de Ĉinio kaj Koreio Enkonduko

Elŝuti 0.64 Mb.

Ĉapitro II ekspansio de la Japana Imperiismo kaj la Rezistado de Ĉinio kaj Koreio Enkonduko




paĝo3/3
Dato14.03.2017
Grandeco0.64 Mb.

Elŝuti 0.64 Mb.
1   2   3

Li Dazhao (1889-1927) – fondinto de

la Komunista Partio de Ĉinio
Li Dazhao estis intelektulo, kiu plej frue aktivis por la komunisma movado en Ĉinio, kaj unu el la ĉefaj fondintoj de la Komunista Partio de Ĉinio. Vintre de 1913 li veturis al Japanio por studi ĉe Waseda -Universitato en Tokio, revenis al Ĉinio en 1915 kaj partoprenis la kampanjon kontraŭ Yuan Shikai. En 1918, li laboris kiel direktoro de la Biblioteko de la Pekina Universitato, aktivadis en la novkultura movado kaj fondis kune kun Chen Duxiu [duŝju] la “Semajnan Revuon. Post la eksplodo de la Oktobra Revolucio de Rusio, plivastiĝis lia agadtereno kaj li konsciis, ke socialismo estas historia fluo, firme starigis sian kredon al socialismo kaj kredis, ke Ĉinio devas praktiki socialismon. Sekve li verkis multajn artikolojn pri la rusa revolucio kaj marksismo. Samtempe li proklamis, ke oni devas enkonduki la modernan novan civilizacion en la socion kaj nepre unuigi la intelektularon kaj la laborulan klason kun kamparanoj kiel ĉefaj elementoj. En la Movado de la Kvara de Majo, li organizis kaj gvidis la manifestacion de studentoj, kaj persone partoprenis la peticiadon por liberigi la arestitajn studentojn kiel reprezentanto de la Federacio de Instruistoj kaj Oficistoj de la Pekina Universitato. Somere de 1920, li iniciatis la fondon de la Komunista Rondo de Pekino, partoprenis la preparadon de la fondo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estis elektita kiel membro de la dua, tria kaj kvara Centraj Komitatoj de la Tutlanda Kongreso de KPĈ. Krome li helpis Sun Yat-sen ellabori la politikon “kunlabori kun Rusio kaj la Komunista Partio kaj helpi la kamparanojn kaj laboristojn”. En aprilo 1927, li estis sekrete arestita kaj murdita en Pekino fare de la militaristo Zhang Zuolin.




(Li Dazhao)
Chin Tiejun (1904-1928) - Geedziĝo sur la ekzekutejo

Chen Tiejun [tieĵun], origine nomata Chen Xiejun [ŝieĵun], estis el la Fushan-gubernio de la Guangdong-provinco. En 1925, ŝi eniris en la Universitaton de Guangdong (poste alinomita Zhongshan-universitato). Ŝi estis filino de riĉa ĉina elmigrinta komercisto, sed ne volis vivi en lukso. En 1926, ŝi membriĝis al la Komunista Partio de Ĉinio kaj sin dediĉis al la movado por la liberigo de la virinoj, laborante kiel vicprezidanto de la Ligo por Liberigo de la Virinoj de la Guangdong-provinco. Ŝi ofte en vestoj el manteksita kruda ŝtofo vizitis laboristinojn kaj kamparaninojn en ilia hejmo. Ilin helpante en dommastrumado, ŝi klarigis al ili la egalecon inter la viroj kaj virinoj, memrespekton kaj strebadon por memstareco. Ŝi estis tre amata de la laborulinoj. Post la splitiĝo de Kuomintango kaj la Komunista Partio en 1927, la kuomintanga registaro komencis aresti kaj buĉadi komunistojn. Ŝi kaj Zhou Wenyong, partopreninto de la Guangzhou-a Insurekcio, persistis en la laboro, ŝajnigante sin kiel geedzoj, spite al vivdanĝero, kaj ili enamiĝis. En februaro 1928, ili estis arestitaj de la registaro. En la prizono, ŝi estis terure torturita sed ne submetiĝis. Kiam ŝi kaj Zhou Wenyong estis portitaj sur la ekzekutejon por pafmortigo, ŝi deklaris, ke ili geedziĝos tie, kun la mortigaj pafoj kiel siaj celebraj krakfajraĵoj. Tiu surekzekuteja geedziĝo kortuŝis multajn homojn, kaj eĉ la japana ĵurnalo Yomiuri Sinbun raportis pri tio. Pri ilia heroaĵo, oni faris poste filmon titolitan per “Geedziĝo sur la Ekzekutejo”.

Filmo estas la produkto kaj suma termino por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj-artaj, teknikaj, komercaj, kaj sociaj. Komune kun la presaro, radiodisaŭdigo kaj televido, ĝi apartenas inter la komunikaj rimedoj kun la plej granda agdistanco kaj influo.





(Chen Tiejun, dekstre, kaj Zhou Wenyong

antaŭ la martiriĝo)


Chung JhongMyeong (1896?)

Por la liberigo de virinoj pere de socia movado

Chung Jong-Myeong [ĉong ĵongmjung] reprezentas virinajn kaj naciajn movadanojn de Koreio en la subprema periodo de Japanio. Ŝi naskiĝis en malriĉa vilaĝo kaj post diligenta klopodo sukcesis eniri al la lernejo Baehwa-Hakdang en Seulo en 1906. Tamen ŝi ne povis elgradiĝi el la lernejo pro la malriĉeco, kaj spertis doloron kaŭzitan de la morto de sia edzo post 2 jaroj de sia edzineco.





(Chung Jong-Myeong)
Chung Jong-Myeong komencis oficiale socian agadon farinte mutulhelpan societon por sin vivtenantaj lernantoj en 1922. Tiu fondo de la societo eble estis motivita de siaj malfacilaj spertoj. Post tio, ŝi aktive agadis en virinaj organizoj de socialisma inklino. Precipe, ŝi iniciatis la organizon Gunuhoe kun socialistoj kaj naciistoj por virina movado kaj aktive rolis kiel prezidanto de la Centra Plenumkomitato.

Kvankam ŝi malfrue komencis la agadon, ŝi ricevis atenton pro la lucida kredo kaj volo pri virina liberiĝo. Ŝia kredo klare aperis en intervjuo kun ĵurnalisto en 1928.



La afero antaŭe dirita estas solvebla per mono kaj permeso de aŭtoritatularo, sed estas problemo super la povo de homo. Tio estas la neapero de virinaj batalantoj. Tiam virinoj tuj ĉesigis ĝin, kiam ili enamiĝas, eĉ se ili batalas en la unua fronto. Kaj se ili edziniĝas, oni ne povas serĉi eĉ iliajn ombrojn. Virinoj, kiuj pretas dediĉi sin al nur nia movado, preskaŭ ne ekzistas. Mi elkore esperas, ke en la nova jaro multe elverŝiĝos belaj viktimoj, kiuj batalos plej maltime kaj kuraĝe, ne apogante la virinan movadon al viroj.

- ĵurnalo Chosunilbo>  19 decembro, 1928



Kaneko Humiko(1903-1926)

Japanino kiu batalis kontraŭ la Tennoa sistemo,

lige kun Koreoj
Ĉu vi konas Kaneko Humiko? Dum la Granda Tertremo de Kantoo en 1923 ŝi estis arestita kune kun la koreo Pak Yol, kaj kondamnita al mortopuno pro "Majestatenca krimo", ĉar ŝi intencis mortigi la kronprincon (Hirohito, estonta Tennoo Showa).

Humiko naskiĝis en Jokohamo. Humiko en sia knabineco estis tre malfeliĉa. Ŝi ne havis plenan rajton vizitadi lernejon pro tio, ke ŝia patro, kiu fieris pri sia bondevena familio, ne registris ŝin kiel sian filinon je ŝia naskiĝo, ĉar ŝi naskiĝis ekster laŭleĝa geedziĝo, ŝia patrino, forlasita de la patro de Humiko, poste reedziniĝis. Kiam ŝi estis 9-jara, ŝia patroflanka parenco en Koreio adoptis ŝin. Sed en la aŭtoritateca familio oni turmentis ŝin multe. Kiam ŝi vidis la movadon de la 1-a de marto por sendependeco en Koreio, ŝi, kortuŝita, sentis "fortan simpation" al la koreoj rezistantaj la plifortulojn.






(Kaneko Humiko kaj Pak Yol

- el la marta numero 1926 de "La Shufu-no-tomo”


Kiam ŝi estis 16-jara, ŝia adoptiĝo estis nuligita, kaj ŝia patro arbitre decidis ŝian edziniĝon. Kaj tial ŝi eskapis de la premo de la patro, kaj iris al Tokio. En Tokio ŝi lernis en lernejo, mem vivtenante sin, kaj tiam ŝi renkontis socialismon kaj anarkiismon. Tra siaj travivaĵoj ŝi atingis la ideon: “Malaprobante ĉiajn potencojn, la homoj estu egalaj kaj vivu laŭ sia propra volo”. Ŝi pensis, ke diversaj leĝoj, tiaj moralaj kiel lojaleco kaj patriotismo, kaj virina obeemo estas "Artifikoj por intence naski malegalecon kaj obeigi la popolon al la reganta potenco, kies pinto estas ja Tennoo (imperiestro)."

Kiam ŝi estis 19-jara, ŝi enamiĝis en kamaradeca amo kaj komencis kunvivi kun Pak Yol, kies celo estis faligi la japanan imperiismon, kaj ili kune fondis la grupon “Huteisha”. Celante sendependigi Koreion kaj faligi la tennoismon, ili planis enmanigi bombojn, sed estis arestita antaŭ la plenumo de la plano.

La juna paro, ne pensante pluvivi, brave batalis en la kortumo, kiu laŭ ili estu batalejo por la idealo. Post la verdikto je mortopuno, la registaro amnestie malaltigis la punrangon al senperioda laborpuno, sed Humiko disŝiris la dokumenton, kaj post tri monatoj mortigis sin. Ŝi estis 23-jara. Ŝi amis Pak Yol kiel kamaradon super la diferenco de nacioj kaj ŝtatoj, kaj solidaris kun subprematoj. Ŝi vivis sian vivon fidelan al sia ideo. (Pak Yol estis liberigita en 1945.)

Subcapitro II-4. Ŝanĝiĝo de Socio kaj Kulturo


  1. Ŝanĝiĝo de la Korea Socio kaj Kulturo

   Dum la jaroj 1920-1930 la korea socio kaj kulturo rapide ŝanĝiĝis. Sub la japana kolonia regado de Koreio, la okcidenta kulturo estis enkondukita kaj la korea socio rapide ŝanĝiĝis. Ni vidu kia ŝanĝo okazis en la korea socio kaj kulturo dum la jaroj 1920-1930.


Ŝanĝitaj urboj, neŝanĝitaj kamparoj

    Sub la japana kolonia regado, koreaj urboj multe ŝanĝiĝis. La lokoj, kiuj disvolviĝis kiel urboj, estis havenoj aŭ strategiaj trafikejoj, de kie oni eksportis rizon kaj kotonon al Japanio. Tiuj lokoj, kie fabrikoj fondiĝis aŭ japanaj armeoj garnizonis,  fariĝis urboj. Precipe Daejeon, Chongjin, Gunsan, Fungnam ktp. rapide kreskis de kamparoj kaj fariĝis urboj.





Urboj, destinitaj de la Chosun General-gubenatoro kiel "Hu" en 1913.

 

Cheongjin



Sinuiju

Pyongyang

Wonsan Jinnampo 

Gyeongseong(Seulo)

Inchon

Gunsan


Daegu

Busan


Masan

Mokpo


  

  En la mapo, ni trovas la lokojn, kiujn la Chosun General-gubernatoro, la japana kolonia registaro, destinis "Hu" (urboj. Destininte Hu'on, en la nova urba plano oni ordigis vojojn kaj plibonigis instituciojn de medicino kaj higieno. Iom stranga estas la principo destini la Huon, ne de la tuta loĝantaro sed de la japana loĝantaro.

    Tamen kamparo ne multe sanĝiĝis. Por la kamparanoj, kiuj ne havis sian bienon, estis plu malfacile vivi. Ekzemple, en 1930-aj jaroj en iu vilaĝo 38 familioj loĝis. Kamparano, kiu havis sian bienon, estis nur unu kaj tiuj, kiuj ne bezonis maltrankviliĝi pri manko de nutraĵo, estis nur tri. Plejparte infanoj ludis nudpiede sen ŝuoj.





(Kabano de koreaj malriĉuloj)
 Kamparanoj, kiuj ne havis laboron por agrikulturo, povis nur labori en najbaraj konstruprojektoj aŭ minejo ktp. Gajni laboron estis malfacile. Kamparanoj vole nevole forlasinte sian hejmlokon, iris amase al urboj. Ili, sin vivtenadis loĝante en eksterurba aŭ ĉerivera kabano.
Nerekoneble ŝanĝita Seulo

  La plej prospera el la urboj estis kompreneble Seulo. La Seula loĝantaro en la 1920aj jaroj rapide kreskis, ĉar kamparanoj venis en Seulon kaj japanaj loĝantoj subite multiĝis.






(Ĝingogae, Seulo, 1920-aj jaroj)

   Multaj novaj konstruaĵoj ekaperis en multaj lokoj en Seulo kaj urbocentroj kiujn homoj amase vizitis prosperis kiel komerca kvartalo. Jena foto montras 'Ĝingogae', komercan centron. Troviĝas tie 'Honmaĉi‘, la ĉefa strato de vendejoj. Malantaŭe troviĝas ĉiovendejo, tajlorejo, fotejo ktp., en kiuj japanoj vendas okcidentaĵojn. Japanaj komercistoj tenis komercopovon en diversaj lokoj de Seulo. Koreaj komercistoj inkluzive tiuj en Ĝongro strato trans la Honmaĉi-strato pene konkuris kun japanaj komercistoj.

    Aŭtomobilo estis enportita  unuafoje en 1903, de la reĝa familio, kaj la nombro kreskis ĝis 200 aŭtoj en 1920. Ordinaruloj ne posedis ilin. Ŝoforo, kiu kondukis la raran aŭtomobilon rapide kurantan sur strato tra vento, havis altan salajron kaj estis la pleĵ ŝatata kiel edzo. Taksio aperis la unuan fojon en 1928, kaj multiĝis al 700-800 aŭtomobiloj en tri jaroj.

    Tramo estas publika trafikilo, kiun la publiko tre ofte uzas. Tramreloj fariĝis duliniaj kaj tramoj fariĝis grandaj kun kapacito de 100 pasaĝeroj. En la 1920aj jaroj malgranda aŭtobuso komencis servon en lokoj, kie  tramo ne servis. La buslinio etendiĝis kaj la buso tuj fariĝis la dua populara trafikilo ĉar malalta estis ĝia kosto kompare kun taksio.


Kino kaj popolkanto populariĝis

    Okcidenta kulturo plenforme venis kaj rapide disvastiĝis. Fine de la 1920-aj jaroj la popolkulturo formiĝis. La filmoj estis sensonaj. Dum oni rigardis la scenon, kie aktoroj ludis, persono nomata 'parolanto' legis la scenaron. Ne nur la aktorado, sed ankaŭ la parolado influis la rezulton de la luda entrepreno.





(Aktoroj en la filmo “Arirang”, prezentita 1926. La homo en la cirklo estas Na Un-gyu, la produktinto.)
    En la foto troviĝas aktoroj, kiuj ludis en la filmo 'Arirang', prezentita en 1926. La homo en cirklo estas la fama aktoro Na Ungyu, kiu produktis la filmon 'Arirang' kaj ĉefrolis en ĝi. 'Arirang' estas filmo pri amo kaj socia konflikto en la tiamaj komparaj cirkonstancoj. La temkanto 'Arirang' estas la titolo de la kanto  plej ŝatata de koreoj. La filmo prezentis la senton de Arirang, aludante la malĝojon de la korea popolo sub la japana kolonia regado, kaj ĝi estis varmege ŝatata de la publikoj.

    En la 1920-aj jaroj, modernaj popolkantoj ankaŭ ekfloris. Populariĝis trotkanto, kiun influis la japana "enka". La kantoj, kiuj estas influitaj de okcidenta muziko aŭ kiuj esprimis korean popolan senton populariĝis. la kanttemo estis amo kaj adiaŭo inter geamantoj, malĝojo de malfacila vivo kaj migrado. Tio estis pro tio, ke kontraŭjapanaj kantoj estis nepermesitaj sub la japana regado. Kune kun la disvastigo de modernaj popolkantoj en la 1930-aj jaroj, diskokompanioj ekfondiĝis.

    Laŭ la populariĝo de kino kaj popolkanto, amuza kaj plezura industrio por la popolo pligrandiĝis. En la urbo eŭropecaj drinkejoj multiĝis kaj dancejoj ekaperis. Nature estis kritiko, ke ĝi difektas la korean tradician bonan kulturon.
 Modernaj noveloj kaj bildostrioj ekaperis

  En la 1920-aj jaroj disvastiĝis moderna novelo, kiu vivovere traktis homan karakteron aŭ socian realecon. Pro la disvolviĝo de preslitero kaj presteknologio libroj estis amase presitaj, kaj tial modernaj noveloj populariĝis. Precipe romanetoj, ekz. Ĉunhyangĝeon, reverkita en libreta formo, nomata 'ludkarta libro' pro tio, ke la kovrilo estis diverskolore ilustrita simile al infanaj bildkartoj. Bildstrio ekhavis sian lokon kiel nova bildĝenro. Karikaturoj kaj komikaĵoj longaj aŭ mallongaj, aperis en ĵurnaloj kaj infangazetoj kaj gajnis popularecon. Afiŝoj kaj bildokartoj aperis. Precipe, kiel en la foto, afiŝoj kaj bildokartoj estis ofte utiligataj rimedoj por informi pri la rezulto, politiko kaj evento de la Chosun (Korea) General-gubernatorejo.





(Afiŝo pri Chosun-Foiro, Seulo, 1929)
 Virinoj, ŝanĝu la harstilon

     Antaŭ la malfermo de la haveno koreaj fraŭlinoj havis longan hararon rubande ligita kaj edziĝintaj sinjorinoj havis hararon mallonge rulita per pinglo. La harformo komencis ŝanĝiĝi post kiam virinoj ekvizitis lernejon kaj vigliĝis eksterhejmaj laboroj. Komence per ligrubando mallonga la unubranĉa hararo estis plektita al dubranĉa, aŭ anstataŭ enmeti ornaman pinglon, estis elegante kovri la hararon per gazo aŭ fiksi ĝin per pingletaro. En 1930-aj jaroj modiĝis mallonge tondita hararo. Sanĝiĝo de harstilo ne estas nura modo. Sed la nova harstilo estas la simbolo de novstila virino kaj virina liberiĝo.



Ke nun vi havas mallonge tonditan hararon estas signo, ke vi definitive adiaŭis 'haremo'n, en kiu kelke da miljaroj vi malliberis, kaj eniris sub la bluan ĉielon. Bonkondute plektita rubande ligita hararo, ĝi ja estas bonkonduta sed en ĝi fluas imago de feŭda erao, kiu malantaŭiĝas de la nuna epoko. -'Dongwang‘, septembro, 1932




Rubande ligita hararo

(Oni disĝas, pende plektas posten en unu branĉon kaj ligas per rubando.)



Pinglitahararo

(Oni meze disĝas, torde ligas sur nuko kaj enmetas ornaman pinglon)



Tondhararo

(dancisto Choi [ĉoi] Seung-hi, havanta tondhararon)












(Ŝanĝiĝo de harstiloj)

2. Ŝanĝiĝo de la Ĉinaj Socio kaj Kulturo
Post la Revolucio de 1911 ĝis la tridekaj jaroj, profunda ŝanĝiĝo okazis al la socio kaj kulturo de Ĉinio, sekve de serio da sociaj reformoj kaj konstruadoj. Kiaj rimarkindaj ŝanĝiĝoj okazis en la procedo de progresado de la tradicia socio al la moderna socio en Ĉinio?
Disvolviĝo de industrio kaj komerco kaj kreskado de urboj

En la komenca periodo post la fondiĝo de la Ĉina Respubliko, multaj ambiciuloj kun la volo “savi la nacion per industrio kaj komerco” aktive sin dediĉis al industrio kaj komerco kaj levis la tajdon en tia entreprenado. De 1912 ĝis 1927 fondiĝis 2 mil fabrikoj kaj minejoj diversspecaj kun kapitalo de pli ol 10 mil juanoj. En 1932, multaj fabrikoj, minejoj kaj komunikado aperis en 13 provincoj kaj 91 urboj kun 1.5 milionojn da laboristoj, kaj unuapaŝe formiĝis modernaj sistemoj de industrio kaj komerco. La kapitalistoj de fabrikoj kaj komercejoj kaj la vastaj amasoj de laboristoj formis novajn sociajn klasojn.






(En marto 1908 ekfunkciis tramo en Ŝanhajo).
La urboj estas centroj de la industriaj kaj komercaj entreprenoj. Sekve de la disvolviĝo de industrio kaj komerco, la nombro kaj amplekso de la urboj rapide krekis. Granda nombro da kamparanoj torentis en urbojn. Laŭ statistiko de 1932, la loĝantaro de la ĉinaj urboj jam konsistigis 27% de la tuta loĝantaro de la lando. Ekzemple en Ŝanhajo, kies industrio kaj komerco kreskis plej rapide, la loĝantaro abrupte ŝvelis kaj en 1927 jam atingis 2.64 milionoj. Sekve de la prosperiĝo de industrio kaj komerco kaj la rapida grandiĝo de la loĝantaro, floris ankaŭ la kulturaj aferoj kaj la amuzaj instalaĵoj, sekve de tio pliriĉiĝis la vivo de la urbanoj. Ŝanhajo fariĝis ne nur komerca centro de Ĉinio, sed ankaŭ kultura kaj amuza centro de la lando kaj simbolo de moderneco, prospero, riĉeco, vivĝuado, okcidenteco kaj progresinta civilizacio en la okuloj de la ĉinoj.
Reformado de la eduko kaj popularigo de la elementa edukado

Post sia fondiĝo, la registaro de la Ĉina Respubliko starigis la principon preni edukadon kiel la bazon de la respubliko, entreprenis reformadon de la edukado, nomumis Cai Yuanpei, kiu ĵus revenis de sia studo en Eŭropo, kiel ministron pri edukado, kaj eldonis serion da dekretoj pri edukoreformo. En septembro 1912, publikiĝis la ordono pri la “Sistemo de Klerigejoj”, kiu difinis, ke la elementa klerigo daŭros 4 jarojn kiel deviga edukado, kaj samtempe stariĝis la moderna eduka principo de ĝenerala klerigado. En 1916, la nombro de diversgradaj lernejoj en Ĉinio jam atingis 120 mil kaj en ili lernis 4 milionoj da lernantoj. En 1930, en Ĉinio jam funkciis 280 mil lernejoj, en kiuj lernis 11.5 milionoj da personoj. La unuapaŝa ĝeneraligo de la elementa klerigo ebligis al konsiderinda nombro da geknaboj vizitadi modernajn lernejojn kaj akcepti nuntempan edukadon, kaj metis fundamenton por la elbakado de la konstruantoj de socia kulturo en la estonto.

Studi en fremdlandaj lernejoj estis unu el la vojoj por elbaki altkvalitajn kompetentulojn kaj la registaro de la respubliko plenumis serion da aranĝoj por kuraĝigi tion. Post la tajdo iri al Japanio por studado, aperis tajdo studi en Usono kaj Eŭropo. Miloj kaj miloj da studentoj veturis al la okcidento por lerni sciojn pri la progresintaj sciencoj, teknikoj kaj kulturoj. Multaj ricevis la titolon de magistro aŭ doktoro. Aperis granda nombro da talentuloj por la socia reformado kaj konstruado, inter kiuj estis elstaraj sociaj revoluciuloj kiel Zhou Enlai kaj Deng Xiaoping [ŝaoping], elstaraj sciencistoj kiel Li Siguang kaj Ding Wenjiang [ŭenĵiang]kaj ankaŭ elstaraj kulturaj erudiciuloj kiel Fu Shi. La personoj, kiuj studis en fremdaj landoj, fariĝis tre bonvenaj en la ĉina socio kaj adorataj de la junularo.
Disvolviĝo de la kultura afero

En la komenca periodo de la Ĉina Respubliko, jam aperis pli ol 500 ĵurnaloj kaj gazetoj en diversaj lokoj, kaj la Zhongfua-eldonejo kaj aliaj eldonejoj eldonis 10 milojn da verkoj pri literaturo, sciencoj, teknologioj kaj socia scienco. Je la fino de la 1920aj jaroj fondiĝis la Ĉina Scienca Societo, la Ĉina Medicina Asocio, la Edukoreforma Asocio de Ĉinio, la Naturscienca Societo de Ĉinio, la Centra Akademio k. a. organizoj, kiuj eldonis gazetojn kaj partoprenis akademiajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kun fremdaj landoj. En la 1920-aj jaroj fondiĝis en Ĉinio 175 filmostudioj, kaj en 1930 Ĉinio eldonis sian unuan sonfilmon. En julio 1912, la Eduka Ministerio fondis en la sidejo de la malnova Ŝtata Ekzamenejo la Ĉinan Historian Muzeon. Laŭ enketado de la Eduka Ministerio, en 1916 fondiĝis 23 bibliotekoj en la provincoj kaj municipoj. Tiuj kulturaj institucioj por la popolamasoj ne nur disvastigis novajn sciojn, sed ankaŭ riĉigis la kulturan vivon, havigis al la popolamasoj de diversaj socitavoloj pli multe da ŝancoj akiri novajn sciojn, ĝui kulturan amuzon kaj altigi la kulturon.






(En 1930, la unua sonfilmo “Kantistino Ruĝa

Peonio” estis elfarita)


Altiĝo de la socia pozicio de virinoj

Dum tre longa tempo, la ĉinaj virinoj estis katenitaj de principoj de la feŭdisma etiko obei la patron, la pli aĝan fraton kaj la edzon, kaj plenumi la postulojn de virteco, dececo en paroloj, adekvata sintenado kaj virinaj laboroj, ne povis libere elekti por si edzon, nek ĝui rajton egalan kiel la viroj. Krome ili devis suferi la dolorojn de piedvindado k.a. damaĝojn al la korpo. Post la fondo de la respubliko, la principo de egalrajteco de la viroj kaj virinoj estis starigita, la malbona kutimo de piedvindado nuligita, libera geedziĝo pledata, eksedziniĝo kaj reedziniĝo laŭvole fareblaj, kaj la virinoj ricevis unuapaŝan liberecon ankaŭ en partopreno de sociaj profesiaj laboroj, vizitado de lernejoj kaj ĉeesto en sociaj aktivadoj.

La knabinoj en urboj jam povis vizitadi elementajn kaj mezgradajn lernejojn. Kaj krome fondiĝis normalaj kolegioj speciale por eduki studentinojn. En 1920, ankaŭ la Pekina Universitato komencis akcepti vizitantajn studentinojn. Nemalmultaj junulinoj forlasis sian hejmon kaj forveturis al Eŭropo kaj Usono por studado kune kun junuloj. Junulinoj el lernejoj suriris profesiajn postenojn en la socio ĝis tiam monopolitajn de viroj. En lernejoj aperis instruistinoj, en hospitaloj flegistinoj, en redakcioj de ĵurnaloj ĵurnalistinoj, kaj en teatraj trupoj aktorinoj, plivastiĝis la sociaj aktivadaj sferoj de la virinoj, kaj kontaktiĝo inter viroj kaj virinoj ne plu estis rigardata kiel malmorala ago. Granda ŝanĝiĝo okazis en la pensoj de la virinoj kaj en la atmosfero de la socio. Virinoj ekvigliĝis en diversaj sociaj aktivadoj kiel ekzemple fondi gazetojn, fari paroladojn, publike esprimi siajn opiniojn pri socia reformo kaj liberigo de la virinoj. Iuj ankaŭ partoprenis sociajn movadojn kune kun junuloj, kiel ekzemple studentinoj de la Virina Normala Kolegio partoprenis la Movadon de la Kvara de Majo.

Pro la edukado, virinoj surpaŝis la socian scenejon kaj komencis manifesti sian spiriton longe subprematan, montrante siajn talentojn, kaj la intelektulinoj fariĝis avangardoj en la liberiga movado de la virinoj.





(Ĉinaj studentinoj, kiuj studis en Francio sin

vivtenante per laborado, kun siaj instruistinoj)




Ŝanĝiĝo de la sociaj moroj

Post la fondiĝo de la respubliko, serio da gvidlinioj estis praktikataj por ŝanĝi la malnovajn morojn, ke la socio ricevis novan aspekton. Antaŭ ĉio la civitanoj estis ordonitaj forigi la harligon, kiu simbolis la submetiĝon al la superregado de la manĉuroj, la kortegaj kostumoj estis abolitaj kaj anstataŭitaj de novstilaj kostumoj, la ŝtataj oficistoj devis porti novajn uniformojn faritajn laŭ reformitaj okcidentaj kostumoj, la suna kalendaro anstataŭis la malnovan lunan kalendaron, novaj festoj kun novaj sociaj signifoj estis difinitaj, kaj krome malpermesataj estis piedvindado de virinoj, vetludoj kaj fumado de opio k. a. malbonaj aferoj. Por defendi la rajtojn de la popolo, malpermesita estis vendo kaj aĉeto de homoj, torturado en esplordemando en juĝaj aferoj, anstataŭ genuiĝi por saluti kaj respekti oni komencis riverenci per kapklino, la funebraj ceremonioj kaj nupto estis simpligitaj, novaj ceremonioj estis adoptitaj en geedziĝo en la urboj kaj en funebrado oni aplikis girlandojn anstataŭ bruligi monpaperojn, inter la intelektuloj oni komencis uzi la titolon sinjoro anstataŭ la malnovajn honorajn titolojn moŝto, ekscelenco k.s.

Sekve de la disvolviĝo de novaj aferoj, oni komencis preferi la profesiojn de ĵurnalisto, kuracisto, verkisto, instruisto, advokato, eldonisto, industriisto, komercisto, militisto k.a. Pro la multiĝo de teatroj, parkoj kaj amuzejoj, la kulturaj aktivadoj kaj amuzoj de la homoj fariĝis pli variaj kaj kolorriĉaj.





(Post la Revolucio de 1911, oni fortondis la harligon surstrate.)
Leviĝo de la movado de Nova Kulturo

Post la renverso de la imperiestra regado, en la ideologio de ĉinoj ankoraŭ postrestis intensaj tradiciaj feŭdismaj pensoj, kiuj forte bremsis la progresadon de la socia reformado. Tial la fruaj pioniraj vekiĝintoj kiel Chen Duxiu [duŝju], Li Dazhao, Lusin, Fu Shi k. a. defiis la feŭdisman tradician kulturon reprezentatan de konfuceanismo kaj levis la Movadon de Nova Kulturo por kritiki la feŭdisman malnovan kulturon kaj establi modernan novan kulturon. En septembro 1915, Chen Duxiu fondis la gazeton “Junularo” (poste alinomita kiel “Nova Junularo”), kaj unuafoje elmetis la devizon “Por Demokratio kaj Scienco”. En decembro 1916, Cai Yuanpei fariĝis rektoro de la Pekina Universitato kaj difinis la principojn de la universitato “Libereco en Pensado” kaj “Tolero al Ĉiuj Skoloj”, kaj tiu universitato rapide fariĝis la ĉefa bastiono de la movado. Granda nombro da progresemaj entuziasmaj batalantoj por la nova kulturo kaj kulturaj junuloj fondis gazetojn unujn post aliaj, verkis artikolojn kontraŭ la feŭdisma malnova kulturo, malkaŝis la hommanĝan naturon de la malnova etiko, kiu subpremis la homecon kaj homajn talentojn, pledis por la novaj pensoj pri demokratio, libereco, egalrajteco kaj scienco. Kaj la novaj pensoj rapide disvastiĝis tra la lando per ĵurnaloj, gazetoj, libroj, surstrataj paroladoj kaj aliaj kanaloj. La junularo de la tuta lando senescepte estis influita kaj forte skuita.






(Gazetoj eldonitaj dum la Movado de Nova Kulturo)



  1. Ŝanĝiĝo de la Japana Socio kaj Kulturo

   Dum la periodo ĉirkaŭ la Unua Mondomilito, Japanio spertis rapidan industriiĝon. Urboj grandiĝis, kaj plialtiĝis ankaŭ la vivnivelo de salajruloj kaj parto de la laboristoj. Ni vidu la ŝanĝon de tiu tempo de alveno de amasa socio kaj amasa kulturo.


Urbiĝo kaj Formiĝo de Urbegoj

  Dum la jaroj de la Japan-Rusa Milito kaj la Unua Mondomilito, la produkta kvanto de la japana industrio rapide pligrandiĝis ĉefe en pez-kemia industrio, kaj ĝi superis la agrikulturan produkton. Dum tiu tempo, homoj koncentriĝis en urbojn. En la urbegoj Tokio, Osako kaj aliaj, la loĝantaro rapide kreskis, kaj la loĝantaro de la grandaj urboj kun pli ol dek mil loĝantoj atingis proksimume trionon de la tuta loĝantaro de la lando.

   En grandaj urboj, disvastiĝis provizado per elektro, gaso, akvokonduko kaj kloakoj, k.a.. Laŭ la evoluo de fervojaj linioj kaj aŭtobusaj servoj, estis konstruitaj grandaj magazenoj, butikumaj stratoj kaj amuzejoj ĉe trafike gravaj lokoj. Laborejoj kaj loĝejoj disiĝis, kaj ankaŭ la nova kutimo manĝi eksterhejme disvastiĝis en tiu tempo. En manĝejoj tiaj novaj menuoj kiel kareo kun rizo kaj porkokotleto populariĝis.

   En la 1920aj jaroj, privataj fervojaj kompanioj sinsekve konstruis trakojn, kiuj etendiĝis de urbocentro ĝis ĉirkaŭurboj, kaj samtempe konstruis loĝkvartalojn apud la fervojaj linioj. Eskapinte el la malbona vivmedio de la urboj industriigitaj, homoj kun pli altaj enspezoj transloĝiĝis ekster la urbojn. En Tokio, la Granda Tertremo de Kantoo (1923) akcelis tiun tendencon. Tiamaniere, la nuntempa vivstilo de japanaj urbanoj, t.e. loĝi en ĉirkaŭurbo kaj vizitadi sian laborejon per trajno, formiĝis en tiu tempo.







(Urboplana desegnaĵo de Kunitachi, Tokio.

Ĉirkaŭ la stacidomo kaj la placo, stratoj estas

desegnitaj en perfekta ordo, kaj loĝkvartaloj,

regule dislokitaj, estis partovenditaj.

En tiuj ĉirkaŭurbaj loĝkvartaloj, oni ŝatis

modernan vivstilon.)


Disvolviĝo de Mez- kaj Altgrada Edukadoj

   La proporcio de lernantoj en la deviga baza edukado atingis ĉirkaŭ 100 % en 1910. Kvankam la proporcio de lernantoj en mez- kaj altgrada lernejoj ankoraŭ restis en malalta nivelo, la nombro de lernantoj en mezgrada eduko tamen kreskadis.

    Mezgrada eduko por knaboj ĉefe permesis eniron al altgrada lernejo, sed male, mezgrada eduko por knabinoj celis akiri scion kaj kapablon necesan por hejma vivo. Tie la idealo estis "Bona Edzino, Saĝa Patrino", nome, bona edzino servanta sian edzon, kaj saĝa patrino kapabla por eduki siajn idojn. Ankaŭ la lernantoj en la plialtgradaj edukaj institucioj plimultiĝis, sed la nombro de knabinoj restis malgranda.

   Laŭ la disvastiĝo de mez- kaj altgrada eduko, ekestis emo respekti klerecon eĉ en kamparaj urbetoj kaj vilaĝoj. Aliflanke ekde 1925, armeaj oficiroj en aktiva servo estis postenigitaj en mezgradaj kaj pli altaj lernejoj, kaj milita trejnado fariĝis deviga lernobjekto. Post tio, militarismigo de la lerneja eduko estis iom post iom plifortigita.




Skizo de la Eduka Sistemo de Japanio dum 1920-1935

 

Alta Eduko

altlernejo/prepara kurso por universitato (tri jaroj) --- universitato (tri jaroj)

fakaj kolegioj (tri jaroj)

alta pedagogia kolegio (kvar jaroj)

pedagogia lernejo (kvin jaroj)



Meza Eduko

mezlernejo (kvin jaroj)

alta knabinlernejo (kvin jaroj)

praktika lernejo (komerca, agrikultura, industria k.a., kvin jaroj)

alta bazlernejo (du jaroj) /---- pedagogia lernejo (kvin jaroj)/

Baza Eduko

bazlernejo (ses jaroj)

 

Pedagogia lernejo estas por la instruisto de bazlernejo.



Alta pedagogia kolegio estas por la instruistoj de mezlernejo, alta knabinlernejo kaj teknika lernejo


Prospero de Popola Kulturo

   Laŭ la disvastiĝo de eduko, la popolo havis pli da intereso pri kulturo, kiu komencis fariĝi apartenaĵo al la vasta popolamaso. Abonantoj de ĵurnaloj draste plimultiĝis, kaj sinsekve estis eldonitaj monataj kaj semajnaj gazetoj por intelektuloj kaj la popolo. Same ĉi-tempe gazetoj por infanoj komencis eldoniĝi, kaj naskiĝis majstraj verkoj de fabeloj kaj infanaj kantoj.

   La laborkondiĉoj de laboristoj kaj salajruloj estis plibonigitaj iom post iom kaj oni ekhavis liberan tempon. Kino (tiam nomata "moviĝantaj fotoj") kaj teatraĵo k.a. populariĝis kiel popolaj amuzaĵoj. Oni prezentis ne nur filmojn el Usono kaj Eŭropo sed ankaŭ filmojn enlande faritajn. En 1925 radio-elsendo komenciĝis en Tokio.






([Ruĝa Birdo], periodaĵo por fabeloj

kaj infanaj kantoj, fondita en 1918)


   Pere de abono de ĵurnaloj kaj gazetoj, inter la popolo kreskis la tendenco konscii la individuecon kaj respekti la homan personecon. Laboristoj, kamparanoj kaj virinoj, ĝis tiam submetitaj en la socia ĉirkaŭaĵo, komencis aktive eldiri siajn opiniojn. Ankaŭ la movado akiri politikajn rajtojn disvolviĝis, kaj en 1925 estis enkondukita la sistemo de "ĝenerala elektado", kiu donis politikajn rajtojn al la popolo, kvankam nur al ĉiuj viroj pli-ol-25-jaraĝaj, nuligante tamen la limon de pagita impostosumo.

   Tiu relative libera politika atmosfero dum la 1910aj-20aj jaroj estas nomata "Taisho-demokratio" laŭ la nomo de la tiama japana Tennoa erao "Taisho". Sed en 1925 estis promulgita la "Leĝo de Publika Ordo" por subpremi la organizojn kaj movadojn celantajn "reformon de la reĝimo (detruon de la Tennoismo)" kaj socialismon. La celo subpremota unue estis komunistoj, sed baldaŭ pligrandiĝis ĝis liberalistoj kaj religiuloj, kaj la leĝo furiozis kiel leĝo por subpremi ĉiujn pensojn kaj movadojn, kiuj kontraŭas al la militpolitiko de Japanio.


Apero de la Novaj Virinoj

   En 1918, tuj post la Unua Mondmilito, bona konjunkturo kaŭzis inflacion, kaj tiuj, kiuj antaŭvidis "ekspedicion de soldatoj al Siberio", akaparis rizon, el kio rezultis surpriza altiĝo de la rizprezo. Tio rekte influis la ĉiutagan vivon de malriĉuloj. Somere de la jaro, virinoj de fiŝkaptistaj vilaĝoj en la gubernio Toyama kolektiĝis en la haveno kaj baris la ekspedon de rizo. Tiel komenciĝis kaj disvastiĝis tra la tuta lando "la Insurekcio pro Rizo". La insurekcio fine estis subpremita en diversaj lokoj eĉ helpe de la armeaj fortoj.



 

 


(Konduktorinoj de Osaka Municipa Aŭtobuso.

Unu el la tipaj profesioj de virinoj. Tiutempe

profesiaj virinoj plejparte ankoraŭ vestis sin

en tradicia kimono.)


   Post tio, popolaj movadoj aktiviĝis en diversaj kampoj, kaj samkiel en la "Insurekcio pro Rizo", virinoj plenumis pozitivajn rolojn en tiuj movadoj.

   Pli frue ol tiu tempo, jam en la 1910aj jaroj elpaŝis "novaj virinoj", Hiratsuka Raicho k.a., kiuj intencis ŝanĝi la paternalisman socion. En 1920, Hiratsuka kaj Ichikawa Fusae fondis "Asocion de Novaj Virinoj", kaj postulis rajtojn de virinoj partopreni en politikaj parolkunvenoj kaj aliĝi al politika partio. Nur la unuan rajton ili sukcesis akiri en 1922. Ili daŭrigis la movadon por akiri politikajn rajtojn de virinoj (balotrajto kaj elektiĝrajto), kiujn ili elkore deziradis (Plenaj politikaj rajtoj de virinoj fine realiĝis en 1945 post la Dua Mondomilito). Krome, aperis virinoj, kiuj  aktivis en la movado por abolicii publikan prostituon oficiale agnoskitan, en la socialista movado, kaj en laboristaj strikoj kaj agrikukturistaj konfliktoj.





Unu el la tiamaj opinioj, kiuj kontraŭas al la politikaj rajtoj de la virinoj:

 "Virino estas fiziologie malsupera al viro, kaj ĝi estas eŭropeca malbonaĉa leĝprojekto, kiu kompromitas la virton de nia nacia familisistemo." (Kontraŭ opinio de Ida Iwakusu, ano de la Ĉambro de Nobeloj, kontraŭ la "Leĝpropono por la Publikaj Rajtoj de la Virinoj". (februaro 1931)


  En la urboj etaj familioj plimultiĝis kaj aperis plentempaj dommastrinoj kun edzoj laboristaj kaj salajrulaj. Aliflanke, krom tiaj profesioj de laborantaj virinoj jam aperintaj fine de la 19a jarcento, kiel ŝpinistino, flegistino kaj instruistino, virinaj  profesioj plimultiĝis en diversaj kampoj kaj aperis ankaŭ tiaj profesioj kiel telefonistino, buskonduktorino, tajpistino, stenistino, komizino, ĵurnalistino, radio-anoncistino kaj kuracistino, ktp. Oni nomis ilin "profesiaj virinoj" kaj ili vigle laboris en la socio. Ili devis labori kun malalta salajro kaj en multaj okazoj estis regulo eksiĝi okaze de edziniĝo, sed la fakto, ke ili havis siajn proprajn enspezojn, fariĝis faktoro, kiu malfortigis la paternalisman familisistemon.

   Aperis ankaŭ tiel nomataj "modernaj knabinoj" kun mallongaj haroj en eŭropeca kostumo, kiuj aspektis, kvazaŭ ili elirus el filmo de Eŭropo.
La Vivo en Kampara Vilaĝo

   En kamparaj vilaĝoj, sub la kruela farmosistemo (duono de la rikolto estis forprenata kiel farmopago) kamparanoj suferis pro malriĉeco. Sed, kiam la nova kulturo kaj la novaj pensoj de urbanoj atingis kamparajn vilaĝojn, kamparanoj diversloke komencis ne nur sociajn movadojn pri farmokonfliktoj kaj kooperativismo, sed ankaŭ kulturajn movadojn pri edukado, arto k.a.

   Shibuya Teisuke (1905-89) naskiĝis en ĉirkaŭurbo de Tokio kiel la unua filo de malriĉa kampara familio. Fininte altgradan bazlernejon, li iris al Tokio por plu lerni, sed revenis hejmen pro malkonsento de la familianoj. Poste li agadis kiel kamparana aktivulo, samtempe laborante kiel agrikulturisto. En lia taglibro el 1926 troviĝas jena priskribo. La koro de kampara junulo ŝanceliĝis inter la du pensoj, sopiro al la urba kulturo kaj volo fari sanan vivadon en kamparo.


Teorie mi agnoskas la belon de sana knabino en kampara vilaĝo, sed kiam mi vidas la belon de virino civilizita en Ginza (tipa butikuma kvartalo en Tokio), mi sentas ion ne neigeblan en urba civilizacio...(el Shibuya Teisuke, "Mizera Historio de Kamparanoj")




 

   Malgraŭ la klopodo de kamparanoj, ne nuliĝis la ekonomia kaj kultura diferenco inter urbaj kaj kamparaj regionoj. Male, de post la fino de la 1920aj jaroj, en kamparaj vilaĝoj regis ekstrema mizero kaŭzita de la ekonomia depresio. Solvi la depresion de kamparaj vilaĝoj fariĝis unu el la sloganoj de la japana armeo, kiu intencis invadi la Ĉinan kontinenton.




(La monda ekonomia krizo kaj malvarma klimato pelis kamparajn vilaĝojn en senfundan malriĉecon. Tiu ĉi foto montras, ke la kamparanoj en la Nordoriento de Japanio manĝas maldensan kaĉon kun nuksoj kaj herboburĝonoj. (En Aomori, decembro 1931.)

)

[Peco de Historio]


Okcidentigo kaj ŝanĝiĝo de la virina vivo

Sekve de la enkonduko kaj populariĝo de la okcidenta kulturo, ŝanĝiĝo okazis al la vivo de la virinoj en la Orienta Azio. Malsame de la antaŭaj virinoj, kiuj sin okupis pri dommastrumado, nun la virinoj debutis en la sociaj aktivadoj.

Debuto estas komenca stadio de ŝaka ludo (ĉirkaŭ 15-20 movoj), karakteriziĝas mobilizon de fortoj de ludantoj.
Ili aktive klopodadis por nuligi la diferencon inter la viroj kaj virinoj kaj altigi la socian pozicion de la virinoj.


Na HeSuk (1896-1948) - La unua feministo en Koreio

    Na He-Suk (1896-1948), la unua korea pentristino estis atentinda novstila virino. Na Hyeseuk malakceptis la tradician moron: 'saĝa patrino kaj bona edzino'. Ŝi pensis ke la tradicia moro de virino estas por la bono de la viro. En 1920 Na He-Suk publike proklamis sian geedziĝan kondiĉon, kaj kreis sensacion tiam. La tri kondiĉoj estis: 'Unue, amu min dumvive', 'Due, ne malhelpu min pentri', 'Trie, nur duope loĝu malproksime de patrino kaj filino naskita kun eksedzino'. Post la edza akcepto de kondiĉo Na He-Suk edziniĝis. Poste, ŝi okazigis  ekspozicion de siaj olepentraĵoj en Seulo, kaj en 1927 revenvoje de monda rondvojaĝo gajnis premion en publika varbekspozicio en Japanio. Post 2 jaroj ŝi eksedziniĝis, sed konstante ŝi pentris kaj sinsekve gajnis kvinfoje premion en korea belarta ekspozicio. Ŝi rifuzis la tradician socian moron de virino kaj aktive partoprenis en la socian vivon. Sed ŝi ne sin okupis por socia agado por la bono de la virino.







(Memportreto de Na He-Suk)
Hiratsuka Raicho (1886-1971) - La novgeneracia virino

kiu gvidis pacmovadon

Hiratsuka Raicho estis unu el la tipaj novaj virinoj en Japanio. En 1911 ŝi eldonis virinan gazeton “Seitoo” (Blua Ŝtrumpo), la unuan gazeton faritan de virinoj en Japanio. En la gazeto, Hiratsuka deklaris la liberigon de la virinoj. La simbolo de la deklaro estis la frazo: "En pratempo la virino estis la suno", kaj tio surprizis la homojn. Pro tio oni donis al Hiratsuka diversajn sociajn kalumniojn, sed tamen ŝi ne cedis.

Por altigi la socian pozicion de la virinoj, ŝi aktive agadis en tiaj sociaj movadoj kiel la movadoj por protektado de patrineco kaj por la politikaj rajtoj de la virinoj, ktp. Ŝi komencis "aman kunvivadon" kun viro 14 jarojn pli juna, per kio ŝi montris sian propran ideon rifuzi la ĝisnunan socian sistemon kaj kutimon, kiu subpremadis virinojn.

Dum la Azia-Pacifika Milito ŝi portempe kunlaboris por milito, sed post la milito, ŝi dediĉis sin al kontraŭmilita pacmovado kaj virina movado. Ŝi simpatiis al la sprito de pacismo, kiun la nova Konstitucio de Japanio fiere diktas, kaj ŝi gvidis pacmovadon ne nur enlande, sed ankaŭ internacie, apelaciante l abolon de la nukleaj armiloj.





(Hiratsuka Raicho)
He Xiangning (1878-1972) - Pentristino kaj revoluciistino

He Xiangning estas reprezentanto de la ĉinaj revoluciulinoj en la ĉina historio. En 1902, kun la revo fariĝi pentristino, He Xiangning iris al Japanio por studado. Sed iom post iom ŝi komencis atenti pri la socio kaj la liberigo de la virinoj. Ŝi partoprenis la Ĉinan Revolucian Ligon gvidatan de Sun Yat-sen kaj fariĝis la unua membrino de la ligo. Post la eksplodo de la Revolucio de 1911, ŝi sin okupis pri revoluciaj aktivadoj sub la gvido de Sun Yat-sen kaj estis nomumita kiel membro de la Centra Plenuma Komitato de Kuomintango kaj estro de la Departemento de Virinaj Aferoj. En tiu periodo, ŝia edzo Liao Zhongkai estis murdita de Kuomintango. En 1927, Chiang Kajshek [Ĉjang Kajŝek] faris puĉon, kaj ŝi rezignis ĉiujn oficojn, sin foris de la politika kampo kaj sin okupis pri pentrado. Post la fino de la Dua Mondmilito, ŝi denove elpaŝis por revolucia aktivado. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, ŝi prenis sur sin gravajn oficojn. Ŝi funkciis kiel honora prezidantino de la Federacio de Virinaj Asocioj kaj prezidantino de la Ĉina Ligo de Belartistoj. Ŝi persistadis en pentrado kaj eldonis sian poemaron.

Ŝia filo Liao Chengzhi laboris kiel membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj kiel prezidanto de la Asocio por Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio, kaj longe klopodis por la normaligo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.



(He Xiangning kaj ŝia edzo Liao Zhongkai

kun la filo Liao Chengzhi kaj filino

Liao Mengxing, en Tokio)

Resumo
En la Ĉapitro 2, ni vidis kiel Ĉinio kaj Koreio rezistis kontraŭ la invado de Japanio. Ni vidis la aspekton de tri-landa moderniĝo. Ni trarigardis grandparte 4 faktojn.

Tra kiu proceso Japanio invadis la orientazian kontinenton post la ĉin-japana milito kaj la japan-rusa milito?

 Japanio, kun sia armeo regadis Tajvanon kaj Koreion, kaj invadis Ĉinion.

Kiel Japanio regadis Koreion en la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj?

  En la 1910-aj jaroj Japanio perforte regadis Koreion per milita ĝendarmo kaj polico. En la 1920-aj jaroj, por mildigi la rezistadon de la koreaj popolanoj, Japanio efektivigis tiel nomatan  'kulturan regadon', kun la celo disdividi la popoloanjn.

Kiel ĉinoj kaj koreoj rezistadis kontraŭ la japana regado?

  En 1919, la Movado de la Unua Marto en Koreio kaj la Movado de la Kvara de Majo en Ĉinio okazis kaj rezistadis kontraŭ la japana invado. Poste en Ĉinio kaj en Koreio okazis diversaj kontraŭjapanaj movadoj, naciisma, socialisma, ktp. Ankaŭ en Japanio nova socia movado disvastiĝis.

Kiel ŝanĝiĝis la ĉina, japana kaj korea socioj dum la moderniĝa proceso? De post la revolucio de 1911 en Ĉinio, ĉirkaŭ la unua mondmilito en Japanio, kaj de post la Movado de la Unua de Marto en Koreio, rapide disvastiĝis nova soci-kultura fenomeno, malsame de la ĝistiamaj moroj. Precipe la pensmaniero kaj socia movado de la virinoj grandioze ŝanĝiĝis.



   Kiel ni vidis, la japana invado al Orientazio ŝanĝis politikan ordon de Orientazio. Tamen la japana ekspansia politiko ne finiĝis ĉi tie. En 1931, Japanio konkeris Manĉurion kaj daŭre invadis la ĉinan nordregionon. Por la invadmilito, ne nur japanoj sed ankaŭ la junuloj de la kolonio kaj okupita regiono estis mobilizitaj. Pri ĉi tiu temo ni vidos detalojn en ĉapitro 3.





1   2   3


Elŝuti 0.64 Mb.


Elŝuti 0.64 Mb.