Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉapitro II ekspansio de la Japana Imperiismo kaj la Rezistado de Ĉinio kaj Koreio Enkonduko

Elŝuti 0.64 Mb.

Ĉapitro II ekspansio de la Japana Imperiismo kaj la Rezistado de Ĉinio kaj Koreio Enkonduko




paĝo2/3
Dato14.03.2017
Grandeco0.64 Mb.

Elŝuti 0.64 Mb.
1   2   3

Ĉu Japanio perforte okupaciis aŭ laŭleĝe aneksis Koreion?

Laŭ la internacia leĝo, pakto subskribita perforte de la reprezentanto de koncernata regno estas konsiderata ne valida. La dua Japan-Korea Interkonsento en 1905 estis subskribita en la palaco de la korea Imperiesto, kiu estis ĉirkaŭita de japanaj soldatoj, kaj la imperiestro kaj ministroj estis timigitaj per minacaj vortoj.

Post liberiĝo de la kolonia regado, la korea registaro asertis, ke "La Pakto de 1905" estas nevalida kaj sekve, ankaŭ "La Pakto pri Anekso de Koreio" subskribita en 1910 premise de la antaŭa pakto estas konsekvence nevalida.

En Koreio oni vaste uzas la esprimon "perforta okupacio". Male, la japana registaro konsideris, ke ambaŭ paktoj supre menciitaj estas validaj, kaj en Japanio oni ĝenerale uzas la esprimon "anekso de Koreio". La diferenco inter la sintenoj de la du landoj neniel solviĝis, eĉ kiam la du landoj starigis diplomatiajn rilatojn en 1965.

Inter fakuloj estas pli-malpli komuna kompreno, ke la pakto en 1905 estis perforte trudita, dum ili opinias malsame pri tio, ĉu la kolonia regado dum 35 jaroj post la "anekso" estis laŭleĝa aŭ ne, el la vidpunkto de la internacia leĝo. Koreaj scienculoj konsideras ĝin kontraŭleĝa, dum japanaj scienculouj ankoraŭ ne havis konsentitan konkludon.




(La originalo de "la Pakto pri Anekso de Koreio" subskribita de la

General-gubernatoro Terauchi Masatake de Japanio kaj Ĉefministro Lee Wan-Yong de Koreio.)



Subcapitro II-2 La Intensigo de

la Japana Regado de Koreio
1. Militpolica regado
Japanaj politikistoj ofte diras, "Koreoj volis la unuiĝon de Japanio kaj Koreio."  Kiel vi pensas pri tio? Ĉu tio estas vera?

La General-gubernatoro de Chosun estis absoluta aŭtoritatulo

Japanio perforte forprenis la suverenecon de Koreio, kaj instalis gubernatoran oficejon en Seulo. Konforme al la centro de kolonia regado, la plej multaj altrangaj funkciuloj ĉe Ggeneral-gubernatoro de Chosun estis japanoj. Komence la General-gubernatoro uzis la domegon de la superintendantejo, sed ĝi ne plu povis enteni la organizaĵojn kaj oficistojn pli kaj pli multnombriĝantajn. Do Japanio konstruis apartan domegon por la General-gubernatoro, malkonstruinte la antaŭan parton de la palaco Gyongbokgung, kio estis la ĉefurbo de la Chosun dinastio.









(Gyongbokgun palaco, blokita de la oficejo de la General-gubernatoro)

La General-gubernatoro de Chosun havis rajton laŭplaĉe regi Chosun, ricevante ordonon de la japana imperiestro. Li rajtis ankaŭ komandi la japanan armeon en Chosun kaj fari ĉion por 'defendi Chosun', ne nur leĝdonon, justicon kaj administradon de Chosun. En la kolonio Chosun, Japanio ne aplikis la Meiji-konstitucion, pri kiu japanoj fieris kiel simbolo de modernigo. Eĉ iuj japanaj politikistoj antaŭzorgis, ke oni donas tro multe da rajtoj al la Generalgubenatoro de Chosun.



De naskiĝo ĝis tombo laŭplaĉe de la polico

Japanio, perforte forpreninte la Korean ŝtataŭtoritaton, taĉmentis sian armeon en gravaj lokoj. Ĝi speciale severe gardis la lokojn, kie civilsoldatoj vigle aktivis, kaj tiujn ĉirkaŭ la fervojoj al Seulo. Polico mastrumis la publikan ordon kaj sekurecon, kaj ĝendarmaro komandis la ĝeneralan policon. Kiel ni vidas sur la mapo, estis instalitaj ĝendarmaj taĉmentejoj kaj policoficejoj ankaŭ en izolitaj lokoj sur montoj. Tiel Japanio subpremis kaj regis Koreion per la forto de la armeo kaj polico aranĝitaj en gravaj lokoj.

Ĝendarmaro estas militpolico, kies tasko estas origine ordigi armeanojn kaj esplori iliajn krimojn. Sed la ĝendarmaro akaparis ankaŭ policajn aferojn. Ĝi intencis, laŭeble frue reglamentante Koreion, firme starigi la socian ordon por oportune regi ĝin kiel sian kolonion. Timigante koreojn laŭ la perforta politiko, Japanio intencis rompi ilian sendependiĝan volon. Pro tio Japanio vestis per uniformo ne nur administrajn oficistojn, sed ankaŭ instruistojn.

La ĝendarmaro respondecis ne nur pri socia ordo kaj sekureco, sed ankaŭ pri preskaŭ ĉiuj aferoj, t.e. registrigo de loĝantoj, disvastigo de la japana lingvo, prevento de epidemioj, mezurado de pluvkvanto, kontrolado de tombejoj ktp. Koreoj ekde la naskiĝo ĝis la entombiĝo ja ne povis esti liberaj de la kaŝobservado kaj kontrolado de la militpolicanoj.




La Organizo de la Oficejo de la Chosun General-gubenatoro, 1910.
General-gubernatoro

Administrada Gubernatoro

Div. de Sekretariaj Aferoj

Div. de Ĝeneralaj Aferoj

Div. de Internaj Aferoj

Div. de Landmezuro

Div. de Agrikulturo, Industrio, Komerco

Div. de Juro

Polica Gubernatoro

Oficejo de Polica Gubernatoro





Garnizonaj Lokoj de Armeo, Ĝendarmo, Polico

- Ĝendarmo

- Ĝendarma taĉmento

- Ĝendarma subtaĉmento
- Provinca polico

- Mararmea bazo

- Komandejo de Armea Divizio



Revivigu la punrimedon frapi per bastono

Militpolico havis la rajton puni koreojn sen plenforma juĝo. Ili rajtis doni al koreoj punrimedon frapi per vergo. Ili pensis, ke tio malplimulte kostas ol kateni krimulojn en malliberejo. La punrimedon la registaro de Chosun abolis en la Reformacio de 1894, pro ĝia malmoderneco kaj barbareco. Sed Japanio revivigis ĝin, kaj ĝin pli kruele ŝanĝinte aplikis nur al koreoj. En jena skribaĵo oni povas imagi la figuron de koreoj, kiuj estis batataj laŭ la punrimedo frapi per vipo.



La puntabulo kaj vipo de la punilo, kiujn japanoj faris por torturi krimulon, estis tute malsamaj karaktere kaj enhave ol la antikvaj, kiujn la Chosun-dinastio faris por regi sian popolon. La japana puntabulo estis farita por ke krimulo kuŝu surventre sur ĝi, kaj havas truon en la parto kien pubo atingas. Oni firme ligis al la puntabulo la talion, ambaŭ brakojn kaj krurojn de krimulo. Fine de la vipo farita el peniso de bovo, oni pendigis plumbon, tiel ke pecoj de la karno borata de la plumbo kaj sango terure ŝprucis kiam oni frapis krimulon.

FontoLa 36-Jara Historio de Perforta Okupado de Chosun fare de la Militista Lando, Japanio(Mun Jeongchang)



2. La Realo de "la Kultura Regado"

Japanio, kiu regis koreojn utiligante la ĝendarmaron, ŝanĝis la rimedon tuj post kiam okazis la Movado de la 1-a de marto. “Kulturo” estis uzata anstataŭ pafilo kaj glavo. Kio kaj kiel diferenciĝis la 'kultura politiko' kompare kun la militpolica regado?


De la militarisma regado al la kultura regado

Japanio, spertinte la intensan reziston de koreoj - La Movado de la 1-a de marto - eksciis, ke ili ne povas regi Koreion nur per armeo. Ankaŭ la malboniĝinta publika opinio estis por ili ŝarĝo. En tia situacio Japanio elektis 'kulturan politikon'.

La nova General-gubenatoro Saitoo Makoto, kiu alvenis al la posteno malgraŭ la bombado de la 65 ĵaraĝa maljunulo Gang Ugyu, deklaris ke de de nun li plenumos 'kulturan regadon'.


La registaro reformos la registarajn organizojn kaj instituciojn, vastigos la limon nomumeblan al la General-gubenatoro, kaj ankaŭ reformos la sistemon de polico. Per plibonigo de la enoficigo kaj la trakto de koreoj, la registaro traktos koreojn egale kun japanoj. … Mi esperas vian komprenon, ke ni senkompate traktos per rigora puno tiun, kiu malprudente parolas, agitas la publikon, kaj inhibas publikan sekurecon.  Fonto :La konsilo kaj instrukcio pri la ŝtata administrado

'Ankaŭ civila oficisto, kiu ne estas armeano, povas esti nomumita de General-gubenatoro'. 'Militpolican sistemon ni abolas'. Ankaŭ ni nuligas la sistemon, ke la ŝtatoficistoj kaj instruistoj surmetas al si la uniformon kaj glavon. Ni parte agnoskas la liberon de eldonado, kunveno kaj asociado. Plivastigas la okazon de edukiĝo de koreoj ktp.. Nur en unu ekrigardo ŝajnis, ke ĝi pli mildiĝis ol militpolica regado. Sed ial timigas nin la lasta averto: "Mi esperas vian komprenon, ke …."




Kresko de la Policforto
- Nombro de policoficejoj

- Nombro de policanoj




Arestitoj pro ofendo de la sekureca leĝo
Nombro de kazoj
Nombro de arestitoj

 La “kultura regado” estis nur ŝajniga

Japanio anoncis pri plenumado de kultura regado, sed neniu civilulo estis nomumita en la General-gubenatoro de Chosun ĝis la korea emancipiĝo en 1945. Kvankam oni abolis la sistemon de militpolico, neniam estis malstreĉitaj la gvatado kaj subpremado al koreoj. Male Japanio fortigis la policon kaj severe punis tiujn, kiuj kontraŭstaris al la kolonia regado kaj klopodis por sia sendependiĝo, adaptante la leĝon subteni publikan ordon.

Pli multaj koreoj estis nomumitaj en ŝtatoficoj kompare kun la periodo de militpolica regado, sed ankoraŭ plejparte en malaltklasaj aŭ provizoraj postenoj. La General-gubernatoro, kvankam li permesis eldonon de ĵurnaloj kaj gazetoj, tamen cenzurante forviŝis la artikolojn kiuj ne plaĉis al li. Dum unu jaro en 1929, vendo de ĵurnaloj estis malpermesita 63-foje, kaj artikoloj estis forviŝitaj 82-foje.







(Ĵurnalo blanke cenzurita)
La General-gubernatoro permesis la organizon de sociaj grupoj Singanhoe kaj Geunuhoe, sed policanoj partoprenis la kunvenojn. Kaj se iu parolis kun eĉ iom da agitado, ili tuj arestis tiun meze de la parolado.

Kion Japanio celis per la ŝajniga kultura politiko? Ni esploru la instrukcion de la General-gubenatoro en 1920, ‘la rimedo kontraŭ la nacia movado de Chosun’.



•Japanio, penetrinte inter nobelojn, ‘Yangban-ojn, studentojn de konfuceanismo, edukistojn kaj religiulojn, donis al ili oportunecon kaj subtenon laŭ rango kaj stato, por ke ili organizu por-japanajn grupojn.

•Por naski multajn por-japanajn personojn Japanio donis oportunecon kaj subtenon al civilaj simpatiantoj, kaj trejnis ilin sub la nomo de talento-edukado.


Per unu ekrigardo ni povas vidi, ke Japanio volis kreskigi por-japanajn grupojn. Japanoj pensis, ke se ili forte subtenas japanan kolonian regadon, sendependiĝa movado, kiel La Movado de la 1-a de marto, ne aperis. Do la 'kultura politiko' estis strategio por ke Japanio firme regu la kolonion, allogante kaj disigante koreojn.




3. Ekonomia Politiko kaj Uzurpado

   Japanio forprenis la suverenecon de Koreio kaj plenumis diversajn ekonomiajn politikojn por prepari la ekonomian bazon. La gravaj ekonomiaj politikoj inter la jaroj 1910-1920 estis landmezurado kaj rizoproduktado. Kial Japanio emfazis tiujn politikojn kaj kiujn influojn ili donis al la Koreaj ekonomio kaj socio?


Ekkomenco de termezurado

  Japanio enkondukis termezuradon en Koreio de 1910 ĝis 1918. La tasko modernigi terposedsistemon jam konsiderinde progresis en la periodo de la Korea Imperio. Sed Japanio nuligis tion, remezuris teron kaj faris registron por posedrajto (registrita rajto). Rezulte, Japanio certe garantiis la posedrajton de terposedantoj. Pri la tero, kiun japanoj aĉetis kontraŭleĝe post la malfermiĝo de Koreio, la leĝa posedrajto estis rekonita. Sed la kultivrajto de la terkulturistoj, kiun ĝis nun oni konvencie rekonis, ne povis esti gardata. Sekve, terkulturistoj batalis kontraŭ bienuloj kaj la Oficejo de General-gubernatoro por gardi la rajton. Rezulte de la termezuro, impostebla tero multiĝis je 52% dum 10 jaroj kaj la enspezo de terimposto ankaŭ duobliĝis.

   Laŭ la termezurado, ĉiuj terpecoj apartenitaj al la koreaj reĝaj familioj kaj ŝtatoj, kaj tiuj terpecoj kies posedantoj estis ne klaraj, estis uzurpitaj de la General-gubernatora Oficejo. En la jaro 1920, la General-gubernatora Oficejo posedis ĉirkaŭ 110 milojn da hektaroj.
Rizproduktaplano kaj uzurpado de rizo
La japana ekonomio rapide progresis kadre de la 1-a mondmilito. Pro la rapida industriiĝo, mankis sufiĉaj laboruloj kaj la prezoj altiĝis. La prezo de rizo rapide altiĝis kaj tumultis kelkloke pro rizo. Pro tio, Japanio ordonis al la General-gubernator de Chosun establi planon por pliprodukti rizon (1920-1934).







de rizo     La ekonomio de apanio rapide progresis kadre de la 1-a mondmilito. Pro la rapida industriigo, urbaj laboristoj multiĝis kaj prezaro altiĝis. Rizkosto ankaŭ alte saltis. Tutlande okazis la 'riza tumulto'(쌀 소동) je la jaro 1918. Kaj Japanio ordonis, ke Chosun-Gubernatora Oficejo rapide planu rizproduktprojekton(1920-1934).


(La haveno Gunsan, Koreio.

Rizo transportota al Japanio akumuliĝas)

  

La unujara rizkonsumo en Japanio estas ĉirkaŭ 6.5 milionoj da sok-oj(1 sok egalas 150 kg.), sed la enlanda produktita kvanto en jaro estas malpli ol 5.8 milionoj da sok-oj. Sekve, Japanio devas kompletigi sian ĉiujaran mankantan porcion el la imperiaj teritorioj kaj aliaj landoj. La popolo de Japanio multiĝas po 700 mil homoj  jare. La konsumkvanto por unu homo iom post iom kreskas laŭ la altiĝo de la vivnivelo de la popolo kaj la situacio de rizmanko daŭras. Tial, vere urĝa afero de la nacia politiko estas solvi la problemon pri la nutraĵoj de la Imperio Japanio per pliproduktado de rizo. – General-gubernatora Oficejo, de Chosun:Rizproduktplano en Koreio(1926)

     La celo de la rizproduka plano estas fekundigi la landon kaj multigi la rizprodukton per irigacia sindikato por rezerva akvujo kaj kanalo. Sed, ĉar rizeksporto pli multiĝis ol rizprodukto, la rizkonsumkvanto por unu koreo malmultiĝis. Farmantoj devis pagi al bienuloj ne nur pli ol 50% de la produktita kvanto, sed ankaŭ la koston por la irigacia sindikato ktp. Kvankam la terkosto altiĝis kaj la ekonomia povo de la bienulo fariĝis forta pli kaj pli, tamen la ekonomia stato de la terkulturistoj pli malboniĝis. Agrikulturistoj kun sia tero daŭre malmultiĝis, kiel montrite en la grafikaĵo, en 1932, 78.1% de la farmantoj estis luantaj alies teroj. La kulturistoj ne havantaj eĉ unu pecon da tero forlasis sian karan hejmlokon kaj transloĝiĝis al Manĉurio aŭ Japanio ktp.




 Riz-produkto, eksporto kaj konsumado en Koreio (en 'suk' aŭ 150 kg)

 

    --- Produkto                             Poa konsumo de homo



    --- Eksporto

    --- Konsumo

 





Proporcio de Agrikulturistoj (%)

1916

Bienposedantoj 2.5

Memkulturistoj 20.1

Mem-lu-kulturistoj 40.6

Luanto-kulturistoj 36.8


1920

Bienposedantoj    3.3

Memkulturistoj     19.5

Mem-lu-kulturistoj  37.4

Luanto-kulturistoj  39.8


1932

Bienposedantoj   3.5

Memkulturistoj    16.3

Mem-lu-kulturistoj 25.4

Luanto-kulturistoj  52.7%



Chosun-a kompanio-akto kaj japana industria politiko en la kolonio

   Dum la 1910aj jaroj, Japanio estis pasiva al industria evoluo de la kolonioj, sed dediĉis sin al ekonomia evoluo de sia lando pro tio, ke Japanio ne havis povon investi en kolonion. Por establi kompanion en Koreio, oni devis ricevi permeson de la Chosun Ggeneral-gubernatora Oficejo laŭ la Chosun kompanio-akto(1911).  Poste kondiĉoj investi en Koreio estis plibonigitaj, Japanio abolis la Chosun kompanio-akton en 1920. De tiu tempo, japanaj kompanioj elbranĉiĝis en Koreion.


4. Eduka kaj Kultura Politiko

     Japanio planis fari koreojn 'imperiaj regatoj' por eterne regi. Sekve Japanio klopodis, por ke koreoj ne tenu sendependan kaj nacian spriton. Ĉu ni sciu, kiel japanoj penis fari koreojn 'Fidelaj japanoj' ?


Ne necesas altnivela edukado.

   Japanio penis instrui al koreaj studentoj uzeblan scion kaj modero- virton, kaj eduki ilin kiel homojn kun kvalito kaj karaktero kiel fidelaj regatoj de la Japana imperio. Tion ni povas kompreni el la Chosun edukado-akto publikigita de la General-gubernatora Oficejo en aŭgusto 1911.



Artikolo 2: La celo de la edukado estas eduki fidelajn popolanojn,

surbaze  de 'La Imperiestra mesaĝo pri Edukado' .

 Artikolo 3: La edukado devas esti taŭga por la tendenco de la epoko kaj

             vivnivelo de la popolo.

 Artikolo 5: La celo de la ĝenerala edukado estas instrui ĝeneralan



scion kaj funkcion, speciale kultivi popolan karakteron

kaj disvastigi la nacian (japanan) lingvon.

   Siatempe, enlandaj studentoj de Japanio estis edukataj dum 6 jaroj en elementa lernejo sub deviga edukado kaj dum 5 jaroj en mez-grada lernejo. Tamen koreaj studentoj lernis entute nur 8 jarojn ; 4 jarojn en  elementa kaj 4 jarojn en mez-grada lernejoj. Pretekste de la enlanda cirkonstanco de Koreio kaj nivelo de la popolo (tendenco de la epoko kaj vivnivelo de la popolo) la lernoperiodo estis mallongigita. Japanio distingis ankaŭ la nomojn de lernejoj; ĝenerala lernejo,, altĝenerala lernejo kaj virina altĝenerala lernejo por koreoj, kaj elmenta lernejo, meznivela lernejo, virina altgrada lernejo por japanoj. Krom tio, la kvarjara elementa edukado ne estis deviga. Kvankam koreoj deziris edukiĝi, ili ne povis eniri pro la manko de lernejoj.

   La General-gubernatora Oficejo emfazis al elementa kaj teknika edukoj ol tiuj de kulturo, scienco kaj arto. Se teknika edukado estis altnivela, ĝi ankaŭ estis restrikta. Ĉar al ili ne necesis sagacaj, kritikaj kaj talentplenaj koreoj. Al ili sufiĉis nur homoj silente sekvantaj ordonojn.

   Post La Movado de 1-a de marto, la edukadperiodo longiĝis ĝis 6 jaroj por elementa lernejo, kaj ĝis 5 jaroj por meza-supermeza lernejo. Sed koreoj kiuj povis eniri en lernejojn ne estis tiel multaj. Jena tabelo montras la proporcion de studentoj koreaj kaj japanaj en Koreio. Kvankam la koreaj studentoj pli multas ol la japanaj, tamen la proporcio estas tre malalta kompare kun la nombroj de koreoj en Koreio. Siatempe malmultaj japanoj loĝis en Koreio. Ju pli kompariĝas la studentoj de supermeza edukado, des pli malleviĝas tiu de Koreio. Speciale, la diferenco de studentinoj de meza-supermeza lernejo altiras atenton. Krome , Japanio fondis universitatojn, tamen eniri en universitaton estis tre malfacile por koreoj.





(La enhavotabelo de lernolibro pri japana historio

 La korea historio aperas kiel ĝia apendico.)




Nombro de studentoj, koreaj kaj japanaj, en Koreio, 1925

 Lernejo

 Nacio

 Studentoj

Koreaj/Japanaj

  studentoj



 Elementa lernejo

 Koreo

 Japano


 386,256

   54,042



  1/6

 Mezgrada lernejo

  (por knaboj)



 Koreo

 Japano


    9,292

    4,532



  1/21

 Mezgrada lernejo

  (por knabinoj)



 Koreo

 Japano


    2,208

    5,545



  1/19

 Teknika lernejo

 Koreo

 Japano


    5,491

    2,663



  1/21

 Instruista lernejo

 Koreo

 Japano


    1,703

      611



  1/16

 Kolegio

 Koreo

 Japano


    1,020

      605



  1/26

 Universitato

 Koreo

 Japano


       89

      232



  1/109

(Fonto) Korea Ĉambro de Komerco kaj Industrio

"Korea Statistiko", 1949

        

    Privataj lernejoj kaj ‘sudang’ (tradicia lernoĉambro en vilaĝoj) estis kontrolataj. Se tiuj edukejoj ne uzas tekstojn, kiujn la General-gubernatora Oficejo redaktis kaj oficiale aprobis aŭ agnoskis, aŭ se ili rifuzis instrukciojn, ili devis esti fermitaj. Pro tio, privataj lernejoj malmultiĝis de 2,000 al 749, dum 9 jaroj post la forrabo de la korea suvereneco.


Instruu japanan lingvon kaj japanan historion

   Japanio emfazis la edukadon de la japana lingvo por fari la koreojn 'lojalaj regatoj' de la japana imperiestro. Lernohoroj de ĝenerala (elementa) lernejo estis po 26-27 horoj en semajno en 1911, el kiuj 10 horoj estis por la japana lingvo. Sed por la korea lingvo nur 5-6 horoj estis donitaj, inkluzive ĉinajn ideogramojn. La lernoperiodo de ĝenerala (elementa) lernejo fariĝis 6 jaroj en 1922. Kaj lernohoroj de la japana lingvo plimultiĝis ĝis 9-12 horoj semajne, kontraŭe tiuj de la korea lingvo malmultiĝis ĝis 2-5 horoj. Samtempe, Japanio emfazis moralon, japanajn historion kaj geografion, por  trejni koreojn kiel japanojn.


Eduku malsuperecan komplekson

   Plie de tiu ĉi edukada politiko, Japanio distordis la korean historion, ĉar Japanio pensis, ke tio estas metodo deorigine bari al la koreoj la 'malbono revi pasintan imagon de sendependa nacio' kaj 'la venenon konfuzi popolan menson'. La General-gubenatora Oficejo pligrande reorganizis "Kompilogrupon de Korea historio" kiel "Redaktokomitaton de la Korea Historio" en la jaro 1922. Kaj ĝi redaktis la grandvoluman libron Historio de Koreiode la jaro 1932. En la libro Japanio emfazis, ke 'Koreoj pli ofte disiĝis ol unuiĝis', 'la korea socio ne povas progresi pro la stagnado same kiel putra akvo', 'la korea historio daŭris ne kun aŭtonomio sed sub heteronomio'.

    Kompreneble, la konkludo de la libro estas, ke la tradicio kaj kulturo de Koreio estas malsupereca, kaj ke koreoj mem ne havas kapablon sendependiĝi. Pro tio Japanio havas mision klerigi la koreojn kaj progresigi Koreion, kaj koloni Koreion estis la ĝusta vojo..

[Peco de Historio]
Kontrolu la Fervojon

   Meze de la 19a jarcento la trajno kaj fervojo en Eŭropo estis la simbolo de rezervaĵoj kaj riĉo. Sed, la fumo kaj fajfilego ne povis transdoni tiujn sentojn al koreoj. Imperiismaj landoj ĉirkaŭantaj la Korean Duoninsulo konkuris por okupi la konstrurajton de fervojoj en Koreio. 'La devizo pri konstruo en Koreio’ farita de Japanio indikis la kialon.

   Elpreni la institucion kaj establaĵon de transportado kaj komunikado estas  tre grave por multaj terenoj de politiko, armeo kaj ekonomio. Fervoja entrepreno, la transporta institucio, estas la plej grava por administradi  Koreion.




(Publika ekzekucio .  Japana armeo

publike ekzekucias koreiojn ĉar ili

obstaklis la konstruadon de fervojo.)
    Ekiginte la militon kontraŭ Rusio, Japanio akcelis la konstruadon de trajnlinioj, Seulo-Busan kaj Seulo-Shinueju linoj. La konstrua procedo de la fervojo estis laŭlitere rabado mem. Por la linio Seulo-Busan la kosto aĉeti teron necesan por konstrui stacidomon kaj fervojon estis malpli ol 2% de tuta konstrukosto, sed en Japanio la kosto tiam estis preskaŭ 13%. Do, se ni komparas la du kostojn, la prezo de la forprenita tero en Koreio estas preskaŭ senpaga. La salajro de la koreoj mobilizitaj por fervoja konstruo estis malpli ol 1/2 aŭ 1/3 de tiu de japanoj. La salajro estis pli malalta ol la pago por porokaza laboristo en provincoj, tra kiuj la fervojo pasas. Eĉ okazis multfoje, ke Japanio ne pagis la salajron.

    Ĉu koreoj nur laŭdu ĉi tian fervojon kiel simbolon de 'civiliza ekfloriĝo’? Kompreneble ili estis rezistis. Se oni rigardas 'la militan ordonon pri la protekto de militaj kabloj kaj fervojoj', kiun la garnizonanta japana armeo en Koreio publikigis en la jaro 1904, ni povas vidi, kiel serioza la rezistado estis.



1. Tiu, kiu damaĝis militan kablon ( kaj militan fervojon), estos punita

       per morto.



2. Tiu, kiu kaŝis la damaĝinton, estos punita per morto.

3. Al tiu, kiu arestis damaĝinton, 20 ŭonoj estos donitaj kiel premio.

   Kiel ni vidis en la milita ordono, la kabloj kaj fervojoj estis gravaj celoj por ataki. Se volontulaj armeoj estis arestitaj pro la batalo detrui fervojojn, Japanio pafmortigis ilin kiel ekzemplo, antaŭ la popolanoj kiuj estis amasigitaj perforte el ĉirkaŭaj loĝantoj. Sed la rezistado ne haltis.

Ankaŭ laboristoj mobilizitaj por fervoja konstruado kaj ĉirkaŭa loĝantaro rezistis al Japanio, obstaklante la konstruadon de fervojoj aŭ malhelpante la veturadon de trajnoj.

    Siatempe, la japana fervojo uzis mallarĝan relon. Japanio akiris konstrurajton de la fervojo inter Andong (Koreio) kaj Bongcheon (Sunyang, Ĉinio) en la jaro 1909, kaj plenumis konstruadon de fervojponto trans la Riveron Yalu (inter Koreio kaj Ĉinio) en 1911. De tiu tempo, Japanio povis rekte veturi al Ĉinio de Busan en Koreio. La fervojo fariĝis gvidlinio por invadi Ĉinion.


Orienta Koloniada Kompanio

En 1908, Orienta Kolonada Kompanio (OKK), akcia kompanio, estis fondita surbaze de "Leĝo pri Orienta Koloniada Kompanio", kies celo estis plenumi agrikulturan kaj kolonian entreprenadon en Koreio. Okaze de la fondo, burokratoj de la japana registaro ludis la ĉefan gvidrolon.

En 1917 dum la Unua Mondomilito, ĝia centra oficejo estis translokita de Keijo [keiĵo] (la nuna Seulo) al Tokio, kaj novaj celoj de la entrepreno pri financado kaj urboplanado estis aldonitaj. Ĝi etendis sian reton de filiaj oficejoj al Manĉurio, Ĉinio, Filipinoj, Singapuro ktp. Unu eksfunkciulo de la kompanio diris, ke OKK kvazaŭ paŝis kun la sorto de la Japana Imperio.

Kiel montriĝas en la grafikaĵo, OKK, en la unua duono de la 1910-aj jaroj rapide plimultigis sian posedatan areon de rizkampoj, kiu inkluzivis pli ol 10,000 hektarojn da bonkvalitaj rizkampoj, kiujn la eksa Korea Registaro donacis al la kompanio. Kvankam la areo de posedataj rizkampoj malplimultiĝis post la fruaj 1910-aj jaroj, la rango de OKK kiel la plej granda bienulo en Koreio neniam ŝanĝiĝis ĝis 1945.



Evoluo de la areo de posedataj rizkampoj de OKK





Subĉapitro II-3 Sendependiga kaj

Rezista Movado kaj Socia Movado
1. La Movado de La Unua de Marto
   Koreoj amase inundis stratojn krie postulante korean sendependiĝon. Tiam estis kiam koreoj ŝajne ne povis eĉ pripensi la reziston sub la akra tranĉranda ĝendarma kaj polica regado.
Eksplodis la krion 'Hura! Korea Sendependiĝo' kiel alta tajdo

   Malgraŭ la ĝendarma kaj polica regado, sendependiga movado en kaj ekster Koreio ne ĉesis. Enlande, sekretaj organizoj por sendependiga movado estis fonditaj, publikigis proklamon kaj manifeston, kaj amasigis monrimedojn. La bataloj de volontularmeoj daŭris. Multaj organizoj fondis lernejojn kaj trejnis sendependigajn armeojn en Manĉurio kaj la Marborda Provinco de Siberio.

   Ĉirkaŭ fine de la 1-a mondmilito, la koncepto de  'nacia memdecido' tiris internacian atenton. Dank' al tiu medio, la movadanoj por korea sendependiĝo plispronis al en- kaj ekster-landa sendependiga movado.


Korea Sendependiga Movadgrupo kaj Naciaj Lernejoj

en la Nordorienta Ĉinio kaj la Marborda Provinco de Rusio

 

                            Hanheung-dong (Lee Sangseol)



 

 

                



                     Chunggwangdang

                          Milittrejncentro

 

Gyunghaksa             



Uigunbu

Bumindan               

Korea Nacia Asocio      

Seongmyeonghoe

Hanjokhoe        

Seojeon-Lernejo                   

Kwoneophoe

Seoro-Gunjeongseo   

Myungdong-Lernejo             

Sendependiga Armeo

                                                       

Korea Nacia Asocio

 

   Shinheung-Kursejo (1911)



   Shinheung-Militakademio (1919)

   Lernejoj

 Sendependiga Movadgrupo 

   De ĉirkaŭ januaro 1919, Chondogyo kaj aliaj religianoj kaj studentoj ludis gvidan rolon por prepari la movadon. Komence, ili antaŭenpuŝis la movadon sendepende, sed okaze de "la Deklaracio de Sendependiĝo" fare de koreaj studentoj en Tokio, Japanio, en la 8a de Februaro 1919 ili integriĝis en unu movadon. La movadanoj adoptis la agadplatformon; ‘popularigo, unuigo, senperforto' kaj distribuis al la ĉefaj urboj tra la lando la Deklaracion de Sendependiĝo, kiun sekrete ellaboris 33 naciaj reprezentantoj.



   Ribeloj okazis de tago al nokto, precipe en bazartagoj, en kiuj miloj da homoj amasiĝis kaj estis malfacile aresteblaj. Studentoj strikis tra la tuta lando. Studentoj de regionoj estis tuj kaptitaj de policanoj kaj revenigitaj al siaj lernejoj, sed plejparto de la studentoj nur ŝajnigis sin studi. Plimulto de la terkulturistoj rifuzis semadon. Komercistoj rifuzis malfermi butikojn, ĝis kiam ili estis minacataj per bajonetoj. Pro la malŝalto de la komunikado, oni neniom sciis, kie kio okazas. Pasis du monatoj post kiam la unua ribelo okazis, tamen ankoraŭ ĝis nun ĉiutage alvenas arestitoj. Pro tio, oni povas konjekti, ke la ribelo jam disvastiĝis iugrade ĝis montvilaĝoj.

   - el letero de usona misiisto, Kolekto de leteroj de sendependigaj movadanoj sub la japana regado






Mapo de Ribeloj dum la Movado de la 1-a de marto

 

◯ Lokoj en kiuj pli ol 10,000 homoj amasiĝis.



● Lokoj de malgrandaj ribeloj.

 

 






Viktimoj de la Movado de la 1-a de marto

 

     Mortintoj 7.5% (7,645 homoj)



     Enkarcerigitoj 48.3% (49,811 homoj)

     Vunditoj 44.2% (45,562 homoj)

     Entute 100% (103,018 homoj)

 

 


   Finfine koreoj simultane kriis "Hura! Korean Sendependiĝon!" en la ĉefaj urboj tra la tuta lando en la 1-a de marto, 1919.

    La sendependiga movado, kiam ĝi unuafoje komencis, disvastiĝis, kiel ni vidas en mapo kaj leteroj, de la ĉefaj urboj al mezaj kaj malgrandaj urboj, kaj al izolitaj lokoj sur la montoj. Rezulte ĝi okazis tra la tuta lando. Japanio perforte subpremis la reziston de la koreoj. La armeo kaj policanoj de Japanio masakris, arestis kaj torturis koreojn.

   La sendependiga movado disvastiĝis eksterlanden el Koreio. Samnacianoj en Manĉurio, la Marborda Provinco de Siberio kaj Usono kriis "Hura! Korean  Sendependiĝon", kaj akuzis al internaciaj socioj la kruelajn brutalaĵojn de Japanio.


Nova turnopunkto de la sendependiga movado

   Japanio sukcesis subigi la sendependigan movadon sub la silenta konsento de la mondaj potencoj kaj ĝisfunda subpremo de Japanio, sed ili ne povis fleksi la sendependan volon de la koreoj. La korea popolo, vekita pro La Movado de la 1-a de marto, disvolvis nacian movadon diversforme de laboristoj, terkulturistoj kaj studentoj, ktp.

    En eksterlandoj, la movadanoj sentis la necesecon de centra organizo por efike gvidi la sendependigan movadon kaj establis Korean Provizoran Registaron en Ŝanhajo, Ĉinio. Koreaj sendependaj armeoj aktive agantaj en Manĉurio kaj la Marborda Provinco de Siberio batalis, frekventante Koreion, kontraŭ japanaj armeoj.

    Aliflanke, Ĉinio, Hindio kaj aliaj landoj invaditaj aŭ regataj de Japanio esprimis sian altan intereson pri la Movado de la 1-a marto. Precipe, ĉinaj kleruloj kaj studentoj informis siajn popolanojn pri la korea movado kaj apelaciis al kontraŭ japana batalo.


2. La Movado de la Kvara de Majo
La Movado de la Kvara de Majo en 1919 estis patriota demokratia movado de la ĉina popolo kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo. Kiel fariĝis tiu movado? Kiel ĝi disvolviĝis kaj kian signifon ĝi havas? Kian influon ĝi havis al la ĉina historio?
La 21 Postuloj de Japanio al Ĉinio

Somere de 1914 eksplodis la Unua Mondmilito. Profitante la okazon Japanio, aliancano de Britio, deklaris militon kontraŭ Germanio kaj kaptis la rajtojn de Germanio en la de ĝi okupitaj urboj Qingdao [ĉindao] kaj Shandong-provinco. En 1915, Japanio elmetis al Ĉinio 21 postulojn por heredi la rajtojn de Germanio en la Shandong-provinco kaj aliajn rajtojn politikajn, ekonomiajn kaj militajn. Sub la premo de Japanio, la tiama prezidanto de la Ĉina Respubliko Yuan Shikai subskribis en Pekino la “Traktaton pri la Suda Manĉurio kaj Orienta Interna Mongolio” kaj la “Traktaton pri la Shandong-provinco”, bazitajn sur la 21 postuloj. Per tiuj traktatoj Japanio ne nur heredis la rajtojn de Germanio en la Shandong-provinco, sed ankaŭ ricevis la rajton konstrui fervojojn, ekspluati minejojn kaj establi komercajn havenojn k.a. rajtojn en Ĉinio.



Ĉefa enhavo de la 21 postuloj

1. Pri la problemo de Shandong, agnoski, ke Japanio heredu la rajtojn de Germanio en Shandong.

2. Japanio havas la rajton longe luadi la Sudan Manĉurion (nun la Nordoriento de Ĉinio) kaj la orientan parton de Interna Mongolio, funkciigi industriajn kaj komercajn entreprenojn, ekspluati minejojn kaj konstrui fervojojn en la lokoj.
Interna Mongolio aŭ Interna Mongolujo (mongole: , Öbür mongγol, Өвөр Монгол; ĉine: 内蒙古; pinjine: Nèi Měnggǔ) estas aŭtonoma regiono de la Ĉina Popola Respubliko. Termino "Interna Mongolio" aperis el kontrastigo kun la "Ekstera Mongolio" - termino, kiun antaŭaj registaroj de Ĉinio uzis por la tereno de la nuntempaj Mongolio kaj rusia aŭtonoma regiono Tuvio (Tuva).


3. Ŝanĝi Hanyeping-kompanion en entreprenon kune funkciigatan de Ĉinio kaj Japanio kaj malpermesi ekspluatadon de la minejoj en la ĉirkaŭaĵo fare de aliaj ekster la kompanio.

4. La ĉina registaro promesu ne luigi la havenojn kaj insulojn laŭlonge de la marbordoj al aliaj landoj.

5. Ĉinio dungu japanajn konsilantojn pri politiko, militaj aferoj kaj financo, funkciigu kune kun Japanio policon kaj arsenalojn, Ĉinio cedu al Japanio la rajton konstrui fervojojn de Wuchang ĝis Nanchang k.a., Japanio ĝuu privilegion ekspluati minejojn, konstrui marhavenojn, konstrui ŝipfabrikojn kaj vojojn en la Fujian-provinco, Japanio havu rajton prediki en Ĉinio.


La Movado de la Kvara de Majo

En aŭgusto 1917, Ĉinio deklaris militon kontraŭ Germanio kaj fariĝis unu el la aliancanoj kontraŭ Germanio. Post la fino de la Unua Mondmilito, Ĉinio partoprenis la Pacan Konferencon en Parizo kaj elmetis, kiel unu el la venkintaj landoj, la postulojn aboli la privilegiojn de la potencoj en Ĉinio, aboli la 21 postulojn, redoni la rajtojn en Shandong al Ĉinio. Sed Britio, Usono kaj Francio faris kompromison al Japanio, rifuzis la justajn postulojn de Ĉinio kaj decidis transdoni la rajtojn de Germanio en Shandong al Japanio.

Tiam la tajdo de nacia sendependiĝo skuis la mondon. Informiĝinte pri tiu decido de la Paca Konferenco en Parizo, indigniĝis la studentoj de Pekino. En la kvara de majo, 1919, pli ol 3 mil studentoj mitingis antaŭ la Tian’anmen-pordego kaj postulis repreni la rajtojn de Shandong, eksigi la 3 porjapaniajn ŝtatoficistojn koncernatajn pri la subskribo de la “Traktato pri Shandong, kaj manifestaciis antaŭ iliaj loĝejoj. La pekina registaro sendis armitajn policanojn por subpremo kaj arestis pli ol 30 studentojn, sed en la sekvanta tago, la superaj lernejoj de Pekino lanĉis ankoraŭ pli grandan strikon de studentoj por protesti kontraŭ tio.

La patriota aktivado de la pekinaj studentoj influis la tutan landon, kaj la grandaj urboj tuj respondis per siaj agadoj por subteni ilin kaj protesti kontraŭ la perfortado de la pekina registaro. En la 3-a de junio, la laboristoj de Ŝanhajo, Tianjin, Wuhan, Qingdao k.a. urboj faris politikan strikon kaj ankaŭ la komercaj entreprenoj ĉesis negoci por protestado, sekve formiĝis patriota demokratia movado tra la tuta lando.






(Pekinaj studentoj kolektiĝis antaŭ la

Tian’anmen-pordego okaze de la Movado

de la Kvara de Majo
La batalo de la studentoj kaj laboristoj devigis la pekinan registaron liberigi la arestitajn studentojn, eksigi la 3 porjapaniajn ŝtatoficistojn kaj instrukcii al la ĉinaj delegitoj rifuzi substribon de la Pacan Traktaton de Parizo. Tio estis la Movado de la Kvara de Majo, kiu havis profundan kaj longan influon en la ĉina historio. La venko de la Movado de la Kvara de Majo plifortigis la voĉon de la ĉina popolo por nacia liberigo kaj batalo kontraŭ feŭdismo en la lando, kaj la naciliberiga kaj demokratia revolucio de Ĉinio atingis altan tajdon kaj antaŭenpuŝis la novkulturan movadon kun la devizo, Por Demokratio! Por Scienco!.


Devizoj de la Movado de la Kvara de Majo:

Klopodu internacie por akiri la rajtojn de la

ŝtato, puni enlande la naciperfidulojn.

Rifuzu subskribi la Pacan Traktaton.

Abolu la 21 postulojn.

Redonu nian teritorion!

Mortospite reprenu Shandong!




La regionoj, kies civitanoj partoprenis en la Movado de la Kvara de majo

Klarigoj pri signoj

Patriota movado de studentoj

Ŝanhajo, striko de laboristoj

striko de fervojistoj

striko de komercistoj






3. Socia Movado en la Tri Landoj
Laŭ la evoluo de la kapitalisma ekonomio, popolanoj en la tri landoj alfrontis sociajn problemojn, kiel senlaboreco kaj malriĉeco. Pro tio ili komencis laboristajn kaj kamparanajn movadojn. Disvastiĝis movadoj por liberigi virinojn kaj aliajn diskriminaciatojn. Kiaj sociaj movadoj disvastiĝis en la tri landoj?

Disvastiĝo de laboristaj kaj terkulturistaj movadoj.

De post la Unua Mondmilio, en la tri landoj plimultiĝis laboristoj, kiuj laboris en fabrikoj, karbominejoj, fervojoj, havenoj, k.t.p. Sed la laboristoj vivis en severaj laborkondiĉoj kun malalta salajro kaj longaj laborhoroj.

Laboristoj komencis agadi por plibonigi siajn laborkondiĉojn kaj rajtojn. En laborejoj kaj loĝdistriktoj estis organizitaj laboristaj sindikatoj, kaj ilia tutlanda organizo estis fondita. Dum tiu tempo la maja festo (fesitivalo de laboristoj) estis akceptita inter la laboristoj en la tri landoj.

Pro la alta farmopago kaj procentega monprunto, ankaŭ terkulturistoj havis malfacilan vivon. Farmistoj, kiuj ne havis sian terenon kaj kulturis la pruntitan de bienuloj, organizis terkulturistajn sindikatojn, kaj grupe postulis, ke la bienuloj malaltigu la farmopagon.







(Peng Pai - la foto estas lia statuo -

naskita en la hejmo de granda

bienulo en la provinco Guangdong,

Ĉinio, studis ĉe Waseda- Universitato

en Japanio. Post la diplomiĝo en 1921

li revenis hejmen, kaj partoprenis

terkulturistan movadon, aktive agadis

kiel pioniro de terkulturista revolucio

en Ĉinio. En 1929 li estis pafmortigita

de la registaro de la Kuomintang-partio.


Fondo de Socialismaj Partioj

Laŭ la evoluo de laboristaj kaj terkulturistaj movadoj, plifortiĝis la influo de la socialisma ideo. Post la Rusa Revolucio en 1917, furoris internacia komunisma movado, kaj en ĉiu el la tri landoj estis organizitaj tiaj socialismaj partioj kiel komunista partio k.a.

En 1921 la Ĉina Komunista Partio estis fondita en Ŝanhajo. La Ĉina Komunista Partio lanĉis gvidprincipon, laŭ kiu ĝi celis liberigi Ĉinion, forminte unuiĝintan fronton kun Kuomintango, kaj en 1924 la Komunista Partio sukcese formis “la Kunlaboradon de Kuomintang kaj la Komunista Partio”. Sub “la Kunlaborado”, laboristaj kaj terkulturistaj movadoj pliaktiviĝis.

En la jaro 1922 la Japana Komunista Partio estis kontraŭleĝe fondita en Tokio. Post enkonduko en 1925 de la sistemo de ĝenerala elektado, en kiu rajtis voĉdoni nur viroj, naskiĝis laŭleĝaj proletaj partioj kaj provis akiri seĝojn en la parlamento. Sed utiligante la Leĝon de Publika Ordo, kiu estis promulgita en la sama jaro, la registaro severe subpremis tiujn movadojn, arestante multajn aktivulojn, kaj sukcesis sufoki ilin en la plifortiĝinta atmosfero militisma.

Ankaŭ en Koreio, la Korea Komunista Partio estis fondita en la jaro 1925. Sed, pro la subpremado de la Japana Geneal-gubernatoro en Koreio, ĝia organizo estis detruita en 1928. Tamen, en 1927 aktive agadis 140 filioj de “Singanhoe”(la Asocio de Nova Trunko), unuiĝinta fronto formita de socialistoj kaj naciistoj.
La Asocioj Suiheisha kaj Hyongpyonsa

En Japanio ĝis la fino de la Edo-erao estis diskriminaciatoj nomataj "Eta". Ankaŭ en Koreio estis diskriminaciatoj nomataj "Paekĝong", krom gesklavoj. Tiu diskriminacio estis oficiale abolita en Japanio en 1871 tuj post la Meiji-Restaŭro, kaj en Koreio okaze de la "Reformo de la jaro 1894”. Sed en la socio restadis severaj diskriminacioj rilate al profesio kaj loĝloko. Pro tio ili fondis la asociojn “Suiheisha” (Samnivela Societo) en Japanio kaj “Hyongpyonsa” (Ekvilibra Socio) en Koreio, kaj komencis movadon por nuligi diskriminacion. Kvankam la du organizoj reciproke interkomunikis kaj kunlaboris, ili tamen neniam atingis la temon pri sendependigo de Koreio, kiel komunan agadtemon.







(En 1927, Lee Dong Huan, kiel la reprezentanto de la Asocio Hyongpyonsa, iris al Japanio kaj vizitis diverslokajn filiojn de la Asocio Suiheisha. Lee Dong Huan sidis en la norda filio de Suiheisha en Higashi-Shichijo en Kioto. En la foto li estas dekstre en la antaŭa vico.

(De la Fotodokumento de Tutlanda Suiheisha, kompilita de la Centra Oficejo de la Liberiga Unio de Buraku (Kvartalo, loĝloko de diskriminaciatoj Eta, eldonita de Kaiho Shuppansha)



4. Granda Tertremo de Kantoo kaj Masakro de Koreoj kaj Ĉinoj
La unuan de septembro 1923, okazis granda tertremo (7.9 magnitudoj) en la suda parto de la distrikto Kantoo, Japanio, kie estis detruitaj ne nur lignaj domoj, sed ankaŭ ferbetonaj konstruaĵoj. En Tokio kaj Jokohamo, kiuj estis plenaj de domoj, okazis grandaj brulegoj kaj 90 mil homoj mortis, 100 mil vundiĝis, kaj 40 mil malaperis. Entute 3.5 milionoj suferis pro la tertremo. Tio estis nomata La Granda Kantoo-Tertremo. Dum la tertremo, multaj koreoj kaj ĉinoj estis mortigitaj. Kial tia afero okazis?
Viktimoj, ne pro tertremo nek brulegoj

En la malordo kaŭzita de la tertremo la polico kaj aliaj instancoj disvastigis falsan rumoron, ke koreoj tumultis, kaj la sekvan tagon, la duan de septembro, la registaro proklamis sieĝostaton en la gubernioj Tokio kaj Kanagawa. En tia situacio multaj koreoj estis masakritaj de la armeo, la polico kaj memgardagrupoj de loĝantoj. Laŭ la esploro de “la Grupo por konsoli koreajn viktimojn en la regiono Kantoo”, la nombro de la viktimoj estis ĉirkaŭ 6,000. Krome, ankaŭ kelkcent ĉinoj estis mortigitaj.

Ankaŭ Osugi Sakae kaj aliaj socialistoj, gvidantoj de laboritaj sindikatoj, estis mortigitaj de soldatoj kaj policanoj, kiuj konsideris, ke ilia ideologio estas danĝera. Eĉ japanoj, kiuj ne bone prononcis la norman lingvon, fariĝis viktimoj. Oni distingis koreojn disde japanoj, igante suspektindajn homojn prononci "ĵuen-goĵissen" (dek enoj kaj kvindek sennoj en la japana lingvo), kiun multaj koreoj prononcis " ĉuen koĵissen". Japanaj viktimoj estis tiuj, kiuj devenis de regionoj, en kies dialekto ili prononcis la vorton simile al koreoj.

Rilate al tiu ĉi masakro de koreoj kaj ĉinoj, Yoshino Sakuzo, pensulo en la epoko de Taisho-demokratio, diris, ke tio estas tiel malhonora kaj hontinda afero, ke la japanoj ne povus sin montri antaŭ la mondo.


Kial Koreoj kaj Ĉinoj estis mortigitaj?

Japanio floris ekonomie en bonega konjunkturo dum la Unua Mondmilito, sed baldaŭ Japanio eniris en ekonomian krizon, kaj intensiĝis sociaj kaj laboristaj movadoj. En la kolonioj de Japanio leviĝis movadoj por sendependigo. Onidire, Mizuno Rentaro, la ministro por hejmaferoj kaj Akaike Atsushi, la ĉefkomandanto de polico proponis proklami la sieĝostaton. Ili iam estis en Koreio, tuj post la Movado de la 1-a de marto, respektive kiel politikprefekto kaj estro de gardistejo de la Oficejo de la General-gubernatoro en Koreio. Supozeble, ili timis, ke la popolo trafita de la malordo post la tertremo ligiĝos kun aktivuloj de socia movado, kaj intencis forigi la maltrankvilon de la popolo, traktante la koreojn kaj ĉinojn kiel propekajn kaprojn, kaj utiligante jamajn antaŭjuĝon kaj diskriminacion pri la socialistoj , koreoj kaj ĉinoj.



Sin Changbom parolis pri sia mirakla postviviĝo

Mi eliĝis el la hospitalo Nisseki post unu jaro kaj ses monatoj da restado. Reveninte hejmen en Koreion mi eksciis, ke nur en mia hejmloko 12 homoj estis mortigitaj en la malordo de la tertremo. El ili tri estis miaj parencoj . . . Malgraŭ tio, ke ni suferis tiom multe, ni ne povis eĉ protesti kontraŭ Japanio, ĉar ni ne havis nian propran registaron. (el La Dokumento pri la Granda Tertremo de Kantoo)






(Skizo de la masakro al koreoj en la malordo de la granda tertremo de Kantoo (akvarelo, pentris ,probable, Kawame Teiji)
Kiel la mondo reagis al tiu ĉi fakto?

Por la viktimoj de la granda tertremo helpmaterialoj kaj helpmono el 41 landoj estis donacitaj al Japanio, inter kiuj estis Usono, Francio, Ĉinio, k.a., sed eksciinte pri la masakro, la mondo komencis kritiki Japanion. Diverslandaj diplomatoj, kiuj rifuĝis en la Hotelon Teikoku, forte protestis kontraŭ la japana registaro.

Ĉar Koreio estis kolonio de Japanio, la kritiko pri la masakro estis neglektita, pretekste ke temas pri japania enlanda afero. Sed la kazo de ĉinoj fariĝis internacia afero. La Ĉina registaro ekspedis esplorantaron de Pekino al Japanio por malkovri la veron pri la masakro al ĉinoj, kaj postulis kompenson al la familioj de la viktimoj. La japana registaro tamen ne respondis pri tio.

En la lasta duono de la 1970aj jaroj, lokaj civitanaj grupoj de diversaj lokoj en la distrikto Kantoo komencis esplori la masakron, elfosi la cindron de la viktimoj kaj funebri ilin. Sed eĉ hodiaŭ, 80 jarojn post la tertremo, la japana registaro ankoraŭ ne faras oficialan esploron, nek pardonpeton, nek kompenson.


[Peco de Historio]
Shin ChaeHo (1880-1936): Studanto pri historia kaj revolucia agado

   Shin Chae-Ho [ŝinĉeho] estis tre fama historiisto kaj samtempe revoluciisto de Koreio, kiu dediĉis sin al kontraŭjapana armita batalo. Origine, li estis konfuceano, sed mem tranĉis sian vertharligon kaj deklaris malfermon kaj memfortigon. Li skribis artikolojn en ĵurnaloj, studis historion kaj klopodis planti nacian konscion en koreojn. Post kiam Koreio fariĝis kolonio de Japanio, li dediĉis sian forton al kontraŭ -japana ĵurnala agado, kaj al korea prahistoria studo en Rusio kaj Ĉinio.






(Shin Chae-Ho)
    Shin Chae-Ho senĉese asertis ke, por la sendependiga movado armita batalo pli taŭgas ol diplomatia agado. Li partoprenis en Korea Provizora Registaro sed forlasis ĝin, ĉar lia aserto ne estis akceptita. En 1923, laŭ la peto de la Fidelsango-Trupo, armita trupo kontraŭ Japanio, li skribis Deklaracion de Korea Revolucio. Jen estas la skizo de la enhavo;



   La popolo estas la kerno de nia revolucio. Perforto estas la sola armilo. Ni devas iri al popolanoj, manpremi kun ili, detrui la regadon de la rabisto Japanio, per daŭra perforto: murdo, detruo, ribelo, reformi la malracion en la tuta socio, kaj konstrui idealan Koreion kie homoj ne subpremas homojn,  unu grupo ne ekspluatas alian grupon.

  En la deklaracio, kiun li skribis per sia sango laŭ onidiro, li evidentigis ke ĉiu popolo estas subjekto, kiu povas gvidi revolucion. Krom tio, li deklaris ke ni devas ne nur detrui la japanan regadon sed ankaŭ reformi la malracian tutan institucion de la socio. Li pensis, ke kiam ni sukcesas reformi la mondon, en kiu ne nur nacio sed ankaŭ ĉiuj popolanoj bone kunvivas, tiam vera paco venos.

   Shin Chae-Ho, kiu studis historion kaj firme agadis por la korea sendependiĝo, estis arestita de la japana polico en 1928 kaj mortis en la malliberejo Luisun en 1936.
Huse Tatsuji (1880-1953)

La advokato kiu sin dediĉis al la batalo por homaj rajtoj

"Mi vivu kun la popolo, mi mortu por la popolo"

Tiu ĉi estis la devizo de advokato Huse Tatsuji, kiu batalis por gardi la homajn rajtojn de la laboristoj, terkulturistoj kaj revoluciuloj. Huse agadis ne nur en Japanio, sed ankaŭ en kolonioj de Japanio, kaj li subtenis terkulturistajn movadojn en Koreio kaj Tajvano. Kaj li ankaŭ agadis por gardi homrajtojn de koreoj loĝantaj en Japanio. Estas bone konate, ke li pledis por Pak Yol, koreo loĝanta en Japanio, persekutata pro majestatenca krimo, kaj atestis pri lia senkulpeco en la speciala kortumo de la Supera Tribunalo.



(Huse Tatsuji)
Kiam Kaneko Humiko, edzino de Pak, kondamnita al mortopuno kune kun Pak Yol, en malliberejo mortis, Huse akceptis ŝian cindron kaj helpis enterigi ĝin en la tombon en la hejmloko de Pak en Koreio. Tio estas epizodo, kiu rakontas lian personecon.

Aliflanke, ĉar li iam vizitis kamparanajn regionojn de Koreio, li havis ĝustan komprenon pri la kontraŭdiroj de la tiama korea socio: "Ju pli evoluos agrikulturaj instalaĵoj en Koreio, des malpli povas sinvivteni malriĉaj kamparanoj de Koreio, kaj fine ili devos forlasi Koreion". Surbaze de tia profunda kompreno li batalis por la korea popolo.

En 2005 pro la agadoj de Huse la registaro de Koreio donis al li la Ordenon de Sendependeco. La unuan fojon japano ricevis tiun ordenon, donatan al tiuj, kiuj kontribuis al la sendependiĝa movado.

1   2   3


Elŝuti 0.64 Mb.


Elŝuti 0.64 Mb.