Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉapitro II ekspansio de la Japana Imperiismo kaj la Rezistado de Ĉinio kaj Koreio Enkonduko

Elŝuti 0.64 Mb.

Ĉapitro II ekspansio de la Japana Imperiismo kaj la Rezistado de Ĉinio kaj Koreio Enkonduko




paĝo1/3
Dato14.03.2017
Grandeco0.64 Mb.

Elŝuti 0.64 Mb.
  1   2   3


Ĉapitro II
Ekspansio de la Japana Imperiismo kaj

la Rezistado de Ĉinio kaj Koreio


Enkonduko

Okaze de la Meiji-Restaŭro Japanio fondis novan ŝtaton, kaj per mobilizita armeo invadis la Orientazion. En 1890 Japanio venkis Ĉinion en la ĉina-japana milito kaj koloniis Tajvanon. En 1905 ĝi, gajninte la japana-rusan militon, faris Koreion sia protektata ŝtato, kaj unuflanke regis Saĥalenon, kaj aliflanke akcelis invadi la kontinenton. En 1910 Japanio komplete koloniis Koreion.

En la 2-a ĉapitro ni esploru, kiel Japanio regis Tajvanon, kaj kian regpolitikon ĝi aplikis al Koreio ĝis la “Manĉuria milito.” Ni konsideru la tendencon de Japanio kaj internaciaj socioj, rilate al ĉinaj aferoj antaŭ kaj post la 1-a mondmilito. Samtempe ni rigardu, tra diversaj movadoj kaj personoj, kiel koreoj kaj ĉinoj konfrontis la japanan invadon. Tio inkluzivas la movadojn de la nacioj kaj la provon de internacia solidareco.

Okcidenta civilizacio grandonde alfluis al la landoj en la torento de invado, uzurpo kaj protesto. Industrio evoluis en la landoj influitaj de okcidenta kapitalismo. Ni vidu kiel tio ŝanĝis homajn pensojn kaj agojn, speciale la vivon de virinoj, kiuj estis enfermitaj en feŭdaj kadroj.




Subcapitro II-1 La Tri landoj Ĉirkaŭ

la Unua Mondmilito

1. Japana Anekso de Koreio kaj Rezistado de Koreoj
Japanio, subtenate de Britio kaj Usono, venkis en la rusa-japana milito en 1905. Per rezerva milit-forto Japanio faris Koreion protektata ŝtato, kaj 5 jarojn poste kompleta kolonio en 1910. 
Japanio  regis  Koreion

La Korea Imperio deklaris sian neŭtralecon antaŭ la rusa-japana milito en 1905. Sed Japanio perforte premis la korean ŝtaton por ke ĝi permesu al la japana armeo uzi koreajn lokojn por la milito.   

La milito iris favore al Japanio. Do Japanio trudis al Koreio “la 1-an japan-korean konsenton”, ke Koreio invitu la japanajn konsilantojn pri siaj financaj kaj diplomatiaj aferoj, kiujn Japanio rekomendas. La konsilantoj rekomenditaj de Japanio ne nur konsilis koreajn administrantojn, sed sin trudis en la korean internan politikon kun reala potenco.     

Japanio, gajninte la rusa-japanan militon, tuj trudis al Koreio la Protektoratan Traktaton inter Japanio kaj Koreio en 1905, uzurpis korean diplomatiajn rajtojn, kaj instalis superintendanton. La japana superintendanto posedis koreajn diplomatiajn rajtojn, kaj fakte enmanigis al si la enlandan politikon.

Japanio eksplicis, ke la superintendanto kun la rajto pri ŝtata administrado traktu la korean enlandan politikon, kaj devigis Koreion nomumi japanojn por ĉiuj vicministroj. Plie ĝi likvidis la korean armeon, forprenis la justicon kaj policaŭtoritaton, subpremis la gazetaron, kaj ankaŭ malpermesis kunvenadon kaj asociadon.



Batallokoj de la civilsoldatoj (koreaj rezistantoj ) de post 1905
1906-1907

1908-1909

1910-1911





Elpelu Japanion

Je la krizo perdi sian landon, koreoj diversmaniere kaj kuraĝe batalis kontraŭ la atako de Japanio. La eksaj kaj aktualaj altklasaj ŝtatoficistoj  asertis, per petskribo al la reĝo aŭ per sinmortigo, ke la protektorata traktato inter Japanio kaj Koreio en 1905 devas esti nuligita. En 1907, ili provis alvoki pri la maljusteco de la traktato en Internacia Paca Konferenco en Hago, pere de speciala delegitaro. Miloj da Seul-urbanoj kolektiĝintaj antaŭ la palaco postulis nuligi la traktaton, kaj ankaŭ komercistoj protestis ne malfermante la vendejojn.

Multiĝis homoj, kiuj pensis, ke necesas kreskigi potencon por protekti sian landon. Ili do starigis lernejojn en diversaj lokoj de la tuta lando, kaj klopodis studi korean lingvon, kaj movadis por industriigi la landon.


Okupoj de la estroj de la rezistsoldatoj
“Yangban”(Nobelo) 63

Agrikulturisto 49

Armeano 35

Senlaborulo 30

Ĉasisto 13

Minlaboristo 12

Oficisto 9

Oficiro 7

Komercisto 6

Instruisto/studento 6

Kantonestro 6

Ceteraj 19



Sed plej malfaciligis al Japanio la civilsoldatoj, kiuj leviĝis ekkriante 'Elpelu japanojn'. Laŭ la bildo kaj la materialo ni povas vidi, ke  la civilsoldatoj aktive agadis en la tuta lando ekde la printempo de 1908, kvazaŭ ili tuj forpelus la japanojn.





Dum unu jaro de julio 1908 ĝis junio 1909, ni ĉiumonate koliziis kun  entute ĉirkaŭ 3 mil ribelantoj. Ilia potenco ŝajnas fiksita. Tagon post tago iliaj agoj fariĝis pli sagacaj. Spionaj agadoj kaj gardmanieroj estas mirige kreskintaj. Iliaj agoj fariĝis tiel rapidaj, kvazaŭ fojfoje ili  mokas nian ekspedicion. La potencoj estas foje grandaj kaj foje malgrandaj, sed ili ne estas neglekteblaj. Ni vere zorgas, kiam ni  povos  komplete subigi ilin.

Libro pri Ekstermado de Chosun-Ribelantoj(Garnizono-Stabo de Japana Armeo en Chosun, 1913)

En la batalo el la civilsoldatoj partoprenis tiuj, kiuj apartenis al diversaj kampoj kaj pozicioj. Kiam la japana armeo likvidis la korean armeon, ankaŭ multaj koreaj armeanoj partoprenis en la ribelo.

Japanio vidis, ke se ĝi ne povos tute submeti la civilsoldatojn, ĝi ne povos kolonii Koreion. Tial Japanio komencis grandskalan operacion. Unue ĝi  ekstermis la civilsoldatojn de la meza kaj sudorienta regionoj de la korea duoninsulo, kaj dum 2 monatoj ekde septembro 1909 komplete blokinte la marbordon de la sudokcidenta regiono, efektivigis 'sudkorean eksterman operacon' kvazaŭ kombante la regionojn. Laŭ la dokumento de Japanio, la japana armeo pereigis 17,688 civilsoldatojn kaj  la vunditoj nombris 3,706.

Japanio komplete subpremis per la senkompata operacio la kontraŭbatalon de civilsoldatoj kaj perforte aneksis Koreion al si en la 29-a de aŭgusto 1910.


2. Japana Kolonia Regado de Tajvano
Post la Ĉina-Japana Milito en 1894-1895, Japanio kaptis Tajvanon kaj praktikis koloniisman regadon super ĝi dum 50 jaroj, kaj poste ĝi aplikis sian sperton en tio al la koloniisma regado super Koreio kaj al la Nordorienta Ĉinio dum sia okupado. Kiel do Japanio kondukis la koloniisman regadon super Tajvano?
Invado de Japanio al Tajvano kaj rezistado de la Tajvana popolo

Post la malvenko de la Ĉina Norda Mararmeo en marto de 1895, la japana armeo okupis la Penghu-insularon kiu estas la pordo de Tajvano, kaj en majo invadis Tajvanon. La mandarenoj kaj bienposedantoj de la Norda Tajvano forfuĝis panike, sed la popolanoj de la meza kaj suda partoj de Tajvano rezistis kontraŭ la invadantoj firmdecide, kaj en multaj distriktoj okazis bataloj por haltigi la antaŭenpuŝiĝon de la japanaj agresantoj. Eĉ post kiam la japana armeo jam efektive okupis Tajvano en novembro, la rezistado kontinuis en diversaj lokoj.

Post la okupo de Tajvano, Japanio instalis Gubernatoran Administracion por ĝin regadi. Dum la 14 jaroj de 1905 ĝis 1919, ĉefgeneraloj aŭ leŭtenantgeneraloj funkciis kiel gubernatoroj kun absoluta regpotenco, por subpremi perforte la armitajn fortojn kontraŭ- japanajn. Sub la General-gubernatora Administracio fondiĝis ankaŭ policaj burooj en diversaj lokoj de Tajvano por pligrandigi kaj fortigi la polican sistemon (averaĝe po 160 homoj al unu policano), kiu senkompate subpremis la kontraŭ-japanajn popolanojn. Samtempe, ĝi subaĉetis ĉinajn naciperfidulojn, kiuj kapitulacis al la japana armeo, por helpi ĝin establi sian superregadon.




(Yanliao-Monumento memore al la rezistado kontraŭ

Japanio ĉe Aodi en Tajvano)


Rabado de ekonomio

La General-gubernatoro de Tajvano faris grandskalan esploradon pri la agroj, perforte rekviziciis vastajn areojn da montaj agroj kaj forstoj kultivataj de Tajvanaj popolanoj kaj poste vendis ilin je malalta prezo aŭ senpage disdonis al japanaj emeritaj oficistoj aŭ kapitalistoj, aliflanke ĝi establis maljustan sistemon de diversaj impostoj kaj ŝarĝis la mizerajn popolamasojn per plejparto de la impostoj, tiel ke la enspezo de la terkulturistoj de Tajvano egalis nur trionon de tiu de la japanaj, kiuj kulturis samareajn agrojn kaj samajn plantaĵojn.

La japana koloniisma instanco starigis por si la principon transformi La Tajvanan ekonomion por produktado de greno kaj sukero por Japanio. Tial ĝi investis kapitalon por tiu ĉi celo. Ĝi konstruis elektrejojn por liveri sufiĉe da energio al la prilabora industrio, konstruis havenajn kajojn, dragis navigajn vojojn por ĝustatempe transporti agrikulturajn produktojn al Japanio. Samtempe kun tio, japanaj kapitaloj senĉese torentis en Tajvanon por establi sian monopolon. La financaj magnatoj Mitsui, Mitsubishi k.a. monopolis gravajn industriojn por fabrikado de sukero, kamforo, salo, cigaredoj k.a. En la komenca periodo de la okupado, la japana koloniisma instanco plenumis sistemon de monopola vendado ankaŭ de opio, kaj la enspezo per tio fariĝis grava financa riĉfonto de la Gubernatora Administracio. Kaj krome Japanio regis la komercadon de Tajvano kaj ĝin ŝanĝis en dumpingvendejon de japanaj varoj.

Dum tiu periodo, Japanio sendis multajn oficistojn kaj policanojn al Tajvano kaj mobilizis grandan nombron da industriistoj kaj komercistoj por elmigri al ĝi. En 1905, la nombro de la japanoj en Tajvano jam atingis 60 mil. Post la Unua Mondmilito, ilia nombro kreskis al 180 mil kaj en 1927 la japanaj enmigrintoj en Tajvano jam superis 200 mil.


Diskriminacia edukado kaj perforta asimilado

Dum sia okupado de Tajvano, Japanio rigore praktikis diskriminacian edukadon kaj difinis per reglamento, ke la japanoj, tajvanoj kaj indiĝenoj devas viziti malsamajn lernejojn. La lernejoj por la japanaj geknaboj havis bonajn instruistojn kaj estis bone ekipitaj, dum tiuj por la lernantoj de Tajvano estis en povraj kondiĉoj kaj la infanoj de la indiĝenoj lernis en edukejoj funkciigataj de la polico sen necesaj ekipaĵoj. La relative bonaj mezlernejoj simple ne akceptis geknabojn de la tajvananoj.

La japanaj regantoj uzis edukadon kiel gravan rimedon por realigi sian asimilan politikon al la popolo de Tajvano. Tial en la lernejoj por tajvanaj geknaboj la instruado estis nur per la japana lingvo, kaj la ĉina lingvo estis malpermesita. En 1920, la nominala sistemo de kunlernado de japanaj kaj tajvanaj geknaboj estis praktikata, tamen oni reglamentis, ke la enira ekzameno nepre inkluzivu teston pri la kono de la japana lingvo. En la lernoprogramo, la japanaj regantoj celkonscie injektis al la tajvanaj lernantoj lojalecon al Japanio kaj ĝia Tennoo. Precipe post la lanĉo de la agresa milito kontraŭ la ĉefurbo de Ĉinio, la Gubernatora Administracio antaŭenpuŝis la Kampanjon por Tenno-popolanigo (japanigo), kun la intenco nuligi ĉion kun koloro de la ĉina kulturo, kiel ekz. fermi ĉinstilajn templojn, ordoni al la tajvananoj ŝanĝi la kultajn nomtabuletojn kaj tombŝtonojn de la prapatroj de la familioj, devigi ilin viziti kulte japanan ŝintoisman sanktejon, kulti Sansho Daijin, malpermesi ludon de tradiciaj teatraĵoj kaj muzikaĵoj de Tajvano, devigi ilin kanti militistajn kantojn kaj popolkantojn de Japanio, rigardi teatraĵojn pri la japaniga movado. En 1940, la Gubernatora Administracio komencis movadon “krei familian nomon kaj ŝanĝi la nomon”, perforte devigis tajvananojn adopti japaneskajn nomojn. Post la eksplodo de la Pacifika Milito, ĝi fondis la Societon por Tenno-popolanoj, devigis la tajvanajn familiojn partopreni dummilitan servadon, aĉeti militajn obligaciojn, kontribui militajn materialojn k.s. kaj fortigis militan edukadon, devigis junulojn kaj virojn aliĝi al la japana armeo, ŝanĝante Tajvanon en pastobulon por lanĉi la agresan militon en la Suda Pacifiko kaj fonton de soldatoj de Japanio.




(Tajvana Ŝintoisma Sanktejo en Taipei)

Fondi_ĝ_o_de_la_Ĉ_ina_Respubliko'>3 La Revolucio de 1911 kaj Fondiĝo de la Ĉina Respubliko
La Revolucio gvidata de Sun Yat-sen en 1911 renversis la feŭdan aŭtoritatan regadon kaj fondis la unuan respublikon en Azio. Kiel do pereis la aŭtoritata reĝimo?
Batalo de la revoluciuloj kontraŭ la regado de la Qing-dinastio

Komence de la 20-a jarcento, pro agresado de imperiismaj landoj, Ĉinio foj-refoje spertis nacian humiligon, fordonante sian teritorion kaj pagante grandajn sumojn de milita kompenso. Por ŝanĝi tiun situacion, aperis en la socio du malsamaj politikaj opinioj. Iuj, kiuj pledis por praktiko de parlamenta politiko konservante la imperiestron, estis konataj kiel la konstituciistoj aŭ reformistoj. Ili admiris la venkon de Japanio en la Japana-Rusa Milito kaj opiniis, ke la konstitucia monarkio superas la aŭtokratan monarkion. Kaj aliaj, kiuj pledis por renversi la Qing-dinastion perforte kaj establi respublikon kun regpotenco en la manoj de la popolo, estis konataj kiel revoluciuloj, reprezentataj de Sun Yat-sen.




Platformo de la Ĉina Revolucia Ligo

Forpeli la invadantojn, restarigi Ĉinion, krei popolan respublikon kaj egale dividi agrojn.

La konstituciistoj plifortiĝis profitante de la praktikado de “nova politiko” de la registaro de la Qing-dinastio kaj fondis konsiliojn aŭ konsilajn buroojn en diversaj provincoj, por akceli la fondon de landa parlamento kaj respondeca ministraro, dume la revoluciuloj kun Sun Yat-sen k.a. kiel gvidantoj decidis renversi la Qing-dinastion per armita batalo. En novembro 1894, Sun Yat-sen k. a. fondis revolucian organizon en Honolulu, sekve de tio fondiĝis nombro da revoluciaj organizoj en diversaj lokoj. Laŭ propono de Sun Yat-sen, la ĉefaj revoluciaj rondoj kongresis en Tokio de Japanio en 1905 kaj kune fondis la organizon Ĉina Revolucia Ligo. Kun Popola Ĵurnalo kiel sia organo, la revoluciuloj de la ligo kondukis grandan debaton kun la reformistoj pri la estonteco de Ĉinio, revolucio kaj reformo kaj la ŝtata reĝimo k. a. problemoj. Samtempe kun tio, la revoluciuloj lanĉis plurajn armitajn insurekciojn kontraŭ la Qing-dinastio ĉefe en la suda parto de Ĉinio, kio influis ĝian mezan parton kaj eĉ la Nordorienton. La fama revoluciulino Qiu Jin [ĉiuĵin] lanĉis batalon kontraŭ la Qing-dinastio en Shaoxing [ŝaoŝing], Zhejiang [zeĵiang]-provinco, kaj oferis sian junan vivon. Ĉiuj tiuj insurekcioj fiaskis, tamen ili dissemis la ideon de demokratia revolucio en la koron de la popolamasoj kaj faris Ĉinion kvazaŭ amaso da seka ligno, kiu povis tuj ekbruli tra la tuta lando, se estos fajrero.




(La revolucia armeo okupis la Zongdu-an Oficejon

de Hunan, Hubei, Guangdong kaj Guangxi.)


La Insurekcio en Wuchang kaj la Revolucio de 1911

En aprilo 1911, la Ĉina Revolucia Ligo transigis sian aktivan centron al la baseno de la Yangzi-rivero kun la urbo Wuhan kiel la centro. En septembro efektiviĝis unuiĝo de la revoluciaj grupoj kaj fondiĝis unueca gvida organo por armita insurekcio. Vespere de la 10-a de oktobro, la Nova Armeo sub la gvido de la revoluciistoj unue okupis la municiejon. Post batalado dum unu nokto ili konkeris Wuchang, la tiean politikan centron, kaj sekve ankaŭ Hankou kaj Hanyang, kaj fondis la Militregistaron de Hubei, kiu elektis Li Yuanhong kiel gubernatoron. Post la eksplodo de la Insurekcio de Wuchang, pluraj sudaj provincoj deklaris sian sendependiĝon unuj post aliaj kaj liberiĝis de la regado de la registaro de la Qing-dinastio. Post nelonge, la nombro de la provincoj, kiuj deklaris sendependiĝon, atingis 14.


Fondiĝo de la Ĉina Respubliko

Post la Revolucio de 1911, Sun Yat-sen revenis en Ĉinion kaj komencis preparojn por fondi Provizoran Registaron. En la Nankina Konferenco partoprenata de delegitoj de diversaj provincoj li estis elektita kiel la provizora prezidanto de la Ĉina Respubliko kaj oficiale enoficiĝis en la 1-a de januaro de 1912. Post la establo de la Provizora Registaro de la Ĉina Respubliko, Pu Yi, la lasta imperiestro de la Qing-dinastio deklaris sian abdikon en la 12-a de februaro. Do pereis la lasta feŭda aŭtokrata dinastio en la historio de Ĉinio. Dum sia servado kiel provizora prezidanto, Sun Yat-sen ellaboris la “Provizorajn Reglamentojn de la Ĉina Respubliko”, por transformi Ĉinion en demokratian respublikon. Sed subtenate de la imperiismaj potencoj, Yuan Shikai, eksĉefministro de la Qing-dinastio, premadis la revoluciistojn kaj fariĝis provizora prezidanto anstataŭ Sun Yat-sen, kun la kondiĉo devigi la imperiestron de la Qing-dinastio forlasi la tronon. Post sia enpotenciĝo, Yuan Shikai ne nur malorganizis la parlamenton, sed ankaŭ abolis la “Provizorajn Reglamentojn de la Ĉina Respubliko”, kaj eĉ intencis restarigi la imperiestran reĝimon. Sed la Revolucio de 1911 jam sukcesis establi la demokratian respublikon profunde en la koro de la popolanoj, kaj Yuan Shikai finfine falis pro la oponado de la tuta popolo. La Revolucio de 1911 frakasis la feŭdan monarkion, kiu regadis Ĉinion dum pli ol du mil jaroj, kaj la Ĉina Respubliko fariĝis la unua demokratia respubliko en la historio de Ĉinio kaj ankaŭ en tiu de Azio.





(En la 5-a de januaro 1912, okazis la Unua Kunveno

de la Ŝtata Konsilantaro sub prezidado de Sun Yatsen.)





La Provizoraj Reglamentoj de la Ĉina Respubliko

Artikolo 5: Ĉiuj popolanoj de la Ĉina Respubliko estas egalrajtaj, sen

distingo de etno, klaso kaj religioj.

Artikolo 6: La popolanoj ĝuas jenajn rajtojn de libereco:

1. La popolanoj ne devas esti arestataj, malliberigataj, ekzamenataj

aŭ punataj kontraŭleĝe.

2. La loĝejo de la popolanoj ne devas esti invadata aŭ esplorata

kontraŭleĝe.

3. La popolanoj ĝuas liberecon teni posedaĵojn kaj entrepreni

negocadon.

4. La popolanoj ĝuas liberecon paroli, verki, eldoni, kunveni kaj fondi

rondojn.

5. La popolanoj havas liberecon teni sekreton en korespondado.

6. La popolanoj ĝuas liberecon en loĝado kaj transloĝiĝo.

7. La popolanoj ĝuas liberecon en kredo de religio.



4. La Unua Mondomilito kaj la Japana Imperiismo
Ekde la malfrua 19-a jarcento, potencaj regnoj de Eŭropo kaj Usono komencis dividi la mondon por akiri koloniojn kaj pligrandigi sian influsferon. Tion oni nomas "Imperiismo". Tra la Ĉina-Japana kaj Japana-Rusa militoj Japanio fariĝis unu sola imperiisma lando en Azio. La Unua Mondomilito estis milito imperiisma, kies ĉefaj batalkampoj estis en Eŭropo, sed ankaŭ Japanio aliĝis al la milito. Kiel do ŝanĝiĝis, rezulte de la milito, la rilatoj inter la tri landoj en orienta Azio?
Orienta Azio Orienta Azio estas parto de Azio, ĉe la bordoj de Pacifiko, en modera, subtropika kaj tropika zonoj inter 20–60° (norda latitudo). Karakterizatas per montara reliefo kun vastegaj ebenaĵoj. Klimato - musona.

Japana partopreno en la kontraŭ - Germana milito kaj trudo de la "21-punkta postulo"

En julio 1914, batalo komenciĝis inter la du flankoj, nome la

Tri-landa Alianco (Germanio, Italio kaj Aŭstrio) kaj la Triobla Entento

(Britio, Francio kaj Rusio). Tion kaŭzis la pliintensiĝinta kontraŭstaro inter la du flankoj pro la problemo pri redivido de la Duoninsulo Balkano. Kaj la batalo evoluis, ĝis ĝi fariĝis la Unua Mondomilito.

Tuj kiam la Unua Mondomilito komenciĝis, Japanio, rigardinte

tion kiel oportunon por plivastigi sian potencon en Ĉinio, deklaris

militon kontraŭ Germanio, pretekste de la alianciĝo inter Japanio kaj

Britio en 1902. Japana armeo okupaciis Qingdao de Ĉinio, kie estis

germana militbazo, kaj forprenis de Germanio la uzrajton de la Duoninsulo Shandong. Japanio ankaŭ okupaciis sen sangverŝo nordpacifikajn insulojn, kiuj estis kolonioj de Germanio, kaj ilin metis sub japanan regadon.

La Ĉina registaro postulis, ke la japana armeo evakuu la duoninsulon Shandong, sed la japana registaro neglektis tion kaj daŭre okupis ĝin kaj prezentis "21-punktan postulon" al Ĉinio en 1915.

La japana registaro intencis apliki ankaŭ al Ĉinio la saman manieron, per kiu ĝi metis Koreion sub sian regadon, perforte postulante devige la duan Japan-Korean Interkonsenton.

La ĉina popolo kontraŭstaris al la postulo, bojkotante japanajn varojn, kaj ankaŭ la ĉina registaro rezistis. Japanio sendis pli da soldatoj kaj tiel minacis la Ĉinan registaron de Yuan Shikai per ultimato, kaj fine akceptigis al Ĉinio la "21-punktan postulon" (escepte la punkton 5)


Rusa Revolucio kaj Ekspedicio al Siberio

La rusa revolucio okazis en 1917 dum la Unua Mondomilito, kaj fondiĝis la unua socialisma reĝimo en la mondo. Dum la revolucio Lenin anoncis "Proklamon pri Paco" en kiu li emfazis la principon de kontraŭo al la imperiisma milito, neanekso kaj nekompenso, kaj demokratia paco, kaj ankaŭ la ideon de nacia memdecido.

Japanio perarmee intervenis en la revolucion (ekspedicio al Siberio) kune kun Britio, Usono kaj Francio ktp, kiuj timis disvastiĝon de influo de la rusa revolucio. Post retiriĝo de la alilandaj armeoj, la japana armeo sola restadis ĝis 1922 en la norda Manĉurio (nordorienta regiono de Ĉinio), la Apudmara Regiono de Rusio kaj Siberio, kun la preteksto de sekurigo de Manĉurio kaj Koreio.

Krome, en 1920, Japanio sendis armeon al la Regiono Jiandao [ĵiandao] de Ĉinio, kiu situas najbare al Koreio, por subpremi kontraŭ -japanajn armitajn trupojn por korea sendependiĝo.



Itineroj de la ekspedicio de japana armeo, dum La Unua Mondomilito
Ekspedicio al Siberio (1918-22)

Lago Bajkal

Irkutsk

Nikolaevsk



Vladivostok

Jiandao


Qingdao

Ŝanhajo


Honkong

Singapuro

al Mediteraneo

Pacifikaj Insuloj de Germania Teritorio

Marianaj Insuloj

Sajpan


Orientaj Karolinoj

Marŝal-Insuloj

Truk-Insuloj

Bikini-Insuloj

Palaŭo-Insuloj

(En 1919, ĝi fariĝis mandata teritorio de Japanio (fakte, japana

teritorio)

Guam (Usona teritorio)





Pariza Packonferenco kaj "Principo de Nacia Memdecido"

La Unua Mondomilito finiĝis en novembro 1918. Kaj ekde januaro

de la sekvanta jaro, la Konferenco por Paco okazis en la Versajla Palaco en suburbo de Parizo. Dum la Unua Mondomilito, Usono fariĝis, anstataŭ Britio, la plej granda potenco en la mondo. W. Wilson, la usona prezidento, anoncis "14 Principojn pri Paco" kiel la principon de la packonferenco, kaj proponis "abolicion de sekreta diplomatio", "fondon de Ligo de Nacioj", k.a, kaj emfazis "La Principon de Nacia Memdecido".

Koreoj bonvenigis la proponon, kaj lanĉis "La Sendenpendigan Movadon de la 1-a de marto" en 1919, kaj deklaris al la mondo sian volon sendependiĝi. W. Wilson tamen eĉ ne renkontis la reprezentantojn de la Korea Provizora Registaro en Ekzilo, kiuj vizitis Parizon, portante peticion por sendependiĝo de Koreio. "La Principo de Nacia Memdecido" de Wilson estis nur por la nacioj sub la regado de Germanio, Aŭstrio, Rusio ktp, kaj tute ne estis por sendependigi naciojn en Azio.

Ĉinio, kiu aliĝis al la milito kontraŭ Germanio en 1917, postulis, ke oni redonu de Germanio al Ĉinio la rajton kaj intereson pri la duoninsulo Shandong. Sed la potencoj ne akceptis la postulon, kun la preteksto de "La Reciprokaj Oficialaj Dokumentoj pri Traktato de Shandong", kiu al Ĉinio perforte estis akceptigitaj de Japanio. Kontraŭ tio leviĝis la "La Movado de la 4-a de majo” en Ĉinio.

En 1921-22, la potencaj landoj havis konferencon en Washington, Usono, kaj ili diskutis pri ordigo de siaj interesoj en la Orientazio kaj Pacifiko. Kvankam Ĉinio postulis en la konferenco nuligon de la eksterteritoria rajto kaj redonon de doganrajto, tio ne estis akceptita. Ĉinio nur reprenis la rajton kaj intereson de la duoninsulo Shandong, paginte kompenson al Japanio. Problemoj pri Koreio eĉ ne estis traktitaj.


[Peco de Historio]
Kontraŭ-japana Armita Batalo de la Tajvana Popolo

En oktobro 1895, Tajvano falis kaj japana armeo okupis la tutan Tajvanon. Sed en novembro, jam komencis armita rezisto de la tajvana popolo. La kontraŭ-japana batalo daŭris 7 jarojn. Jendas, Katefu kaj Lanshaomao estis konataj kiel "La kuraĝaj triopuloj de kontraŭ-japana batalo".

Ĉirkaŭ la revolucio en 1911, la tajvana popolo aktive respondis kaj armite ribelis 10 fojojn. La Zaobanen-Ribelo gividita de Wui Ching Pang, disvolviĝis en la tutan insulon kaj daŭris ĝis 1916.

La tajvana General-gubernatoro, regata de Japanio, monopolis la landon, perforte laborigis la popolon, kaj la policanoj laŭvole malestimis tajvananojn kaj agadis brutale. En oktobro 1930, la loĝantoj de la Nintau Distrikto ribelis kontraŭ la japana regado. La komandanto de la japana garnizono mem gvidis soldatojn kaj subpremis la ribelon. Per aviadilo, la armeo disĵetis venengason al la rezistantoj en montaro, kaj multaj estis afekciitaj. Sed la ribelantoj daŭrigis rezistadon dum unu monato. Dume la loĝantoj malmultiĝis de 1,400 homoj al nur 500 homoj. Plie, 10 homoj estis persekutitaj pro siaj gvidroloj en la ribelo, aliaj loĝantoj estis perforte translokitaj al alia loko. En la 25a de aprilo 1931, por-japanaj tajvananoj, instigite de la japana polico, atakis la vilaĝon kaj mortigis 200 homojn. La restantaj 200 homoj estis perforte translokitaj al Chanjungtao. Tio ĉi estas konata kiel la "La 2-a Evento de Uso."


An Junggeun [ĝungun] kaj Itoo Hirobumi

 Itoo Hirobumi estis homo, kiu estis sinsekve japana ĉefministro kaj  superintendanto de Koreio. Li alvenis al Ĥarbino ĉirkaŭ la 9-a horo en la 26a de oktobro 1909. Li, kiel la speciala sendito de la japana registaro, estis survoje por inspekti  Manĉurion kaj ordigi la rilaton kun Rusio. Kiam li eltrajniĝis kaj estis inspektanta la honoran gvardion, al li impetis An Junggeun el la publiko kaj pafis per pistolo. Itoo mortis post 30 minutoj de kiam li estis pafita. An Junggeun, kiu estis la trupestro de civilsoldatoj,  menciis 15 kaŭzojn por kondamni Itoo Hirobumi, "La krimojn, ke li mortigis la reĝinon Myeongseong, rezignigis la imperiestron Goĝong, perforte decidis la Protektoratan Traktaton inter Koreio kaj Japanio en 1905 ktp."








(Itoo Hirobumi) (An Junggeun)
An Junggeun, kiu estis arestita sur ĉe la freŝa faro, postulis juĝadon laŭ internacia juro, ĉar li ekagis kiel la trupestro de civilsoldatoj. Ĉar Ĥarbino estis loko, kiu  adaptis eksterteritoriecon, la juĝpovo de la afero origine apartenis al Koreio.

Sed Japanio, pli vaste difinante la regulon de la Protektorata Traktato inter Japanio kaj Koreio en 1905, ke japan-registaraj instancoj protektas koreojn en eksterlandoj, komisiis la aferon al la Japana General-gubernatoro en Manĉurio, kiu estis japana institucio regi Manĉurion. Ĉar Japanio antaŭtimis, ke la ago de An Junggeun stimulos la sendependiĝan volon de koreoj, kaj ke okazos movado kontraŭ la aneksado. La distrikta tribunalo de a Japana General-gubernatoro en Manĉurio ne permesinte fremdulan advokaton kiun An Junggeun postulis, juĝfaris kaj verdiktis pri mortpuno al li preskaŭ sen enketo kaj sen interpreto. Kaj je la 10-a horo en la 26-a de marto 1910, An Junggeun estis ekzekutita je la sama horo, kiam Itoo mortis, kaj 5 monatojn post la la morto de Itoo.


  1   2   3


Elŝuti 0.64 Mb.

  • Subcapitro II-1 La Tri landoj Ĉ irka ŭ la Unua Mondmilito 1. Japana Anekso de Koreio kaj Rezistado de Koreoj
  • Japanio regis Koreion
  • Batallokoj de la “ civilsoldatoj ” (koreaj rezistantoj ) de post 1905
  • Okupoj de la estroj de la rezistsoldatoj
  • 2. Japana Kolonia Regado de Tajvano
  • Invado de Japanio al Tajvano kaj rezistado de la Tajvana popolo
  • Diskriminacia edukado kaj perforta asimilado
  • 3 La Revolucio de 1911 kaj Fondi ĝ o de la Ĉ ina Respubliko
  • Platformo de la Ĉ ina Revolucia Ligo
  • La Insurekcio en Wuchang kaj la Revolucio de 1911
  • Fondi ĝ o de la Ĉ ina Respubliko
  • La Provizoraj Reglamentoj de la Ĉ ina Respubliko
  • 4. La Unua Mondomilito kaj la Japana Imperiismo
  • Japana partopreno en la kontra ŭ - Germana milito kaj trudo de la "21-punkta postulo"
  • Rusa Revolucio kaj Ekspedicio al Siberio
  • Itineroj de la ekspedicio de japana armeo, dum La Unua Mondomilito
  • Pariza Packonferenco kaj "Principo de Nacia Memdecido"
  • [Peco de Historio] Kontra ŭ -japana Armita Batalo de la Tajvana Popolo
  • An Junggeun [

  • Elŝuti 0.64 Mb.