Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉapitro 6 dio kaj malbono 1 dio kaj malbono

Elŝuti 132.57 Kb.

Ĉapitro 6 dio kaj malbono 1 dio kaj malbono




paĝo1/2
Dato21.10.2017
Grandeco132.57 Kb.

Elŝuti 132.57 Kb.
  1   2

ĈAPITRO 6

DIO KAJ MALBONO
6.1 DIO KAJ MALBONO
Multaj kristanoj kaj ankaû homoj de aliaj religioj kredas, ke ekzistas iu estaĵo, nomata diablo aû satano, kiu estas organizanto de ĉiuj problemoj en la mondo kaj en niaj vivoj, kaj kiu estas respondeca pri la pekoj, kiujn ni faras. La Biblio instruas, ke Dio estas ĉiopova. El ĉapitro 1.4 ni scias, ke la anĝeloj peki ne povas. Se ni sincere kredas al tio, ni komprenas, ke estas neebla ekzistado de iuj ajn supernaturaj estaĵoj en la universo, kiuj opozicias al la ĉiopova Dio. Se ni kredas, ke tiaj estaĵoj fakte ekzistas, ni metas en dubon la superecon de la ĉiopova Dio. Ĉi tiu temo estas tre grava, kaj ĝustan komprenon pri la diablo kaj satano necesas konsideri, kiel eksterordinare gravan doktrinon. Heb 2:14 diras, ke Jesuo neniigis la diablon per sia morto; se ni ne havas ĝustan komprenon pri la diablo, ni ne povas kompreni la agojn kaj la naturon de Kristo.

En la mondo, precipe en la kristana mondo, estas disvastigita opinio, ke ĉio bona en vivo venas de Dio, kaj ĉio malbona - de la diablo aû satano. Tiu ĉi ideo ne estas nova; kaj ĝi karakterizas ne nur apostatan kristanismon. Ekzemple, babelanoj kredis, ke estas du dioj: dio de bono kaj lumo kaj dio de malbono kaj mallumo; tiuj du dioj ĉiame militas unu kontraû la alia. Ciro, la reĝo de Persujo, opiniis same. Tial Dio diris al li: “Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi... kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion” (Jes 45:5-7, 22). Dio kreas pacon kaj Li kreas malbonon aû malfeliĉon. Dio estas la aûtoro, la kreinto de “malbono” ĉi-sence. Kaj en tiu ĉi senco estas diferenco inter “malbono” kaj peko, kiun faras homo - peko eniris en la mondon de homo, sed ne de Dio (Rom 5:12).

Dio diris al Ciro kaj la popolo de Babel, ke “ne ekzistas Dio krom Mi”. La hebrea vorto “el”, tradukita kiel “Dio”, fakte estas “forto” aû “fonto de povo”. Dio diras ĉi tie, ke ne ekzistas alia fonto de povo krom Li. Ĝuste pro tio vera kredanto je Dio ne povas akcepti la ideon pri supernatura diablo aû demonoj.
Dio: La kreinto de malfeliĉoj

La Biblio havas multe da ekzemploj pri tio, ke Dio portas “malbonon” en la vivon de homoj kaj en la mondon. Am 3:6 diras, ke se estas malbono en urbo, tion faris la Eternulo. Por ekzemplo, se en urbo okazas tertremo, homoj diras, ke tion faras “la diablo”, sed la vera kredanto devas kompreni, ke Dio estas tiu, kiu respondecas pri tio. Miĥa 1:12 diras: “Malfeliĉo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem”. En la libro de Ijob ni legas, ke Ijob, virta homo, perdis ĉion, kion li posedis en tiu ĉi vivo, kaj ke malfeliĉoj venas al homo sendepende de tio, ĉu estas li virta aû ne. Ijob agnoskis, ke “la Eternulo donis kaj la Eternulo prenis” (Ijob 1:21). Li ne diris “La Eternulo donis kaj satano prenis”. Li klarigis al sia edzino: “Ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu?” (Ijob 2:10). En la fino de tiu libro liaj amikoj konsolas lin “pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin” (Ijob 42:11; kmp. 19:21; 8:4). Tiele, Dio estas la fonto de “malfeliĉoj” tiusence, ke Li estas nia fina juĝisto, kiu decidas problemojn de nia vivo.

“Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas... Se vi suferas punon... sed poste ĝi donas la pacplenan frukton de justeco” (Heb 12:6-11). Tiuj vortoj montras, ke malfeliĉoj, kiujn Dio sendas al ni, fakte kondukas nin al nia spirita kresko. Tiuj vortoj kontraûus al si mem, se la diablo estus estaĵo, kiu devigas nin peki kaj esti maljustaj, kaj samtempe alportas problemojn en nian vivon, kiuj kondukas al evoluo de “pacplena frukto de justeco”. La ortodoksa ideo pri la diablo kondukas al seriozaj problemoj. Precipe estas malfacile ĉi okaze kompreni tiujn citojn, kiuj diras, ke homo estas kondukita al satano “por ke la spirito saviĝu” aû “por ke ili lernu ne blasfemi” (1 Kor 5:5; 1 Tim 1:20). Se satano estas reala estaĵo, deviganta homojn peki, kaj negative influanta al ilia spirita vivo, kial do ĉi okaze tiuj citoj parolas pri satano pozitive? La respondo estas en tio, ke “satano” aû malfacilaĵoj en la vivo ofte kondukas al pozitiva rezulto en la spirita vivo de kredantoj.

Se ni akceptas, ke malbono venas de Dio, ni povas preĝi al Dio kaj peti Lin forpreni niajn problemojn. Se Li ne faras tion, ni scias, ke ili estas senditaj de Dio por nia spirita plibonigo. Se ni kredas, ke estas malbona estaĵo, nomita diablo aû satano, kiu alportas al ni problemojn, ĉi okaze ni ne havas eblecon interrilati kun li. Perdon de fortoj, malsanojn, subitan morton aû plagojn ni devas percepti kiel malsukcesojn. Se la diablo estas iu plenpotenca, pekema anĝelo, li estas pli forta, ol ni, kaj ni ne havas elekton kaj devas suferi en liaj manoj. Male, ni konsoliĝas, ke sub la kontrolo de Dio “ĉio kunlaboras al bono” por la kredantoj (Rom 8:28). Tial por kredantoj ne ekzistas tiu nocio, kiel “bonŝanco”.



La origino de peko

Necesas emfazi, ke peko devenas de ni mem. Tio estas nia difekto, ke ni estas pekemaj. Certe, estus pli agrable kredi, ke ni ne respondecas pri niaj pekoj. Ni povus peki kaj pravigi nin mem, ke pri io de ni farita respondecas la diablo. Ne estas mirinde, ke pekuloj ofte pravigas sin, dirante, ke en momento de sia misfaro aû eĉ krimo, ilin posedis la diablo, kaj pro tio ili ne povas respondeci pri la farita de ili. Tute ĝuste, tiun pretekston oni ignoras kaj kulpuloj ricevas laû siaj “meritoj”.

Ni devas memori, ke “la salajro de peko estas morto” (Rom 6:23); peko kondukas al morto. Se opinii, ke ni ne respondecas pri niaj pekoj, ke respondecas la diablo, ĉi okaze justa Dio devas puni la diablon, ne nin. Tamen, tiu fakto, ke pro niaj pekoj juĝataj estas ni, montras, ke respondecas pri ili ni mem. La ideo, ke pro niaj pekoj respondecas la diablo, iu estaĵo ekster ni, celas pravigi nin pro faritaj de ni pekoj. Ĉi tio estas ankoraû unu ekzemplo de tio, kiel homoj malakceptas la Biblian instruon pri la naturo de homo.

“Ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani;... ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, mortigoj... aroganteco, malsaĝeco; ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon” (Mk 7:15, 21-23). La ideo pri ekzisto de io peka ekstere ni, kiu eniras internen de ni kaj devigas nin peki, estas nekunigebla kun la klara instruo de Kristo. Elinterne de ni, el la koro de homo, eliras ĉiuj tiuj ĉi malvirtaj pensoj. Kaj ĝuste pro tio dum la diluvo Dio diris, ke “la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco” (Gen 8:21). Jak 1:14 diras, kiel ni estas tentataj: ”Ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata”. Ni estas tentataj per nia propra volupto; per niaj propraj pekaj deziroj, sed ne per iu, kiu estas ekstere de ni. Jakobo demandas: “De kie militoj, kaj de kie bataloj inter vi? Ĉu ne de viaj voluptoj?” (Jak 4:1). Ĉiu el ni havas karakterajn personajn tentojn. Ili naskiĝas de niaj propraj malbonaj deziroj kaj apartenas nur al ni. Kaj tute juste oni diras, ke ni estas la plej malbona malamiko por ni mem.

La libro “Al la Romanoj” diras ĉefe pri peko, ĝia deveno kaj kiel superi ĝin. Estas tre grave rimarki, ke en tiu ĉi libro la diablo kaj satano estas menciitaj tre malofte, kaj dirante pri la deveno de peko, Paûlo tute ne mencias ilin. La sama koncepto pri “la diablo” estas en la Malnova Testamento. Se estus iu ekstera estaĵo, kiu devigas nin peki, certe, en la Malnova Testamento ĝi nepre estus menciita. Sed tie pri ĝi estas dirite nenio. La skribo de la periodo de Juĝistoj aû de Izrael en la dezerto montras, ke en tiu tempo Izrael multe pekis. Tamen Dio ne avertis ilin pri iu potenca supernatura estaĵo aû forto, kiu povus eniri en ilin kaj devigi peki. Anstataû tio, Li persvadis ilin konfidi al Lia vorto kaj sekvi Lian vojon, ne la vojon de ilia propra karno (ekzemple, Read 27:9,10; Jos 22:5).

Paûlo lamentas: “en mi (t. e. en mia karno) bono ne loĝas... Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; ... se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi (Rom 7:18-21). Li ne transmetas sian kulpon sur iun eksteran estaĵon, nomitan la diablo. Li skribas pri sia propra malbona naturo, kiel pri la reala fonto de peko: “faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi. Mi do trovas leĝon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas ĉe mi”. Tion, kio opozicias al la spirita esenco de homo, Paûlo nomas “peko”, loĝanta en li. Al la sama konkludo venos ĉiu pensanta, spiritriĉa persono. Necesas diri, ke eĉ tia nesuperita kristano kiel Paûlo ne spertis ian ŝanĝon de naturo post sia konvertiĝo, nek li eniris en staton, en kiu li ne pekis kaj ne povis peki. La adeptoj de la nuntempa “evangelia” movado opinias sin en privilegia stato, kaj alkalkulas Paûlon al la vico da nesaviteblaj pro liaj vortoj, diritaj en Rom 7:15-21.

Alia sendube justa persono, David, same diris: “Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino” (Ps 51:5). La Biblio tute klare diras pri la pekemeco de la homa naturo. Se tion ĝuste kompreni, ne estos necese elserĉi iun imagatan personon ekster ni, kiu respondecas pri niaj pekoj. Jer 17:9 diras, ke la koro de homo estas malica kaj nefidinda kaj ni ne povas imagi la profundon de ĝia pekeco. Kaj ne povas esti pli klara teksto, ol en Pred 9:3: “la koro de la homidoj estas plena de malbono”. En Ef 4:18 ni legas, ke homoj deflankiĝas de Dio pro “la nescio, kiu estas en ili, pro malmoleco de ilia koro”. Pro nia spirita blindeco, pro niaj malmolaj koroj, nia pensmaniero forigas nin de Dio. En Gal 5:19 estas dirite pri niaj pekoj kiel pri “la faroj de la karno”, t. e. nia propra karno, nia esenco kaj naturo devigas nin peki. Neniu el tiuj ĉi citaĵoj diras pri la deveno de peko, kvazaû ĝi estis enmetita en ni per la diablo; pekemeco estas io, kion ni posedas denature, ekde nia naskiĝo; ĝi estas fundamenta elemento de la homa naturo.
6.2 LA DIABLO KAJ SATANO

En la Biblia teksto oni povas renkonti vortojn, kiuj ne estas tradukitaj. Ekzemple, la aramea vorto “Mamono” en Mt 6:24. La hebrea vorto “satano” estas ankaû netradukita, ĝi signifas kontraûulon. La vorto “diablo” devenas de la greka “diabolos”, kiu signifas mensogulon, malamikon aû kalumniulon. Se ni kredas, ke satano kaj la diablo rilatas al iu estaĵo ekstere de ni, kiu devigas nin peki, tiam ni, renkontante en la Biblio tiujn vortojn, atribuos ilin al tiu peka estaĵo. La Biblia uzado de tiuj vortoj montras, ke ili povas esti ordinaraj adjektivoj por priskribi ordinarajn homojn. Ĉi tiu fakto pruvas, ke la vortoj “diablo” kaj “satano”, kiel ili estas uzataj en la Biblio, ne povas rilati al iu malbona persono aû estaĵo, kiu estas ekstere de ni.



La Vorto “Satano” En La Biblio

En 1 Reĝ 11:14 ni legas: “Kaj la Eternulo aperigis kontraûulon (la sama hebrea vorto, tradukita kiel “satano”) kontraû Salomono, Hadadon, la Edomidon”. ”Dio starigis kontraû li ankoraû kontraûulon (alian satanon), Rezonon... Kaj li estis kontraûulo de la Izraelidoj” (1 Reĝ 11:23,25). Tio ne signifas, ke Dio kreis ian supernaturan personon aû anĝelon por esti satano (kontraûulo) kontraû Salomono; Li estigis ordinarajn homojn. Mt 16:22,23 donas alian ekzemplon. Petro provis malkonsili Jesuon iri en Jerusalemon por morti tie sur la kruco. Jesuo turnis sin kaj diris al Petro: “Iru malantaû min, Satano; vi estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laû Dio, sed laû homoj”. Petro ĉi tie estas nomita satano. Tiuj versoj kristale klare montras, ke Jesuo parolis ne kun anĝelo aû iu monstro, sed kun Petro.

Pro tio, ke la vorto “satano” signifas nur kontraûulon, ĉiu homo kaj eĉ Dio Mem ankaû povas esti nomita satano. Laû sia esenco tiu vorto enhavas nenion pekan. La peka kunsignifo de la vorto “satano” estiĝas parte kaûze de nia propra pekema naturo, kiu estas nia la plej granda “satano” aû kontraûulo, kaj parte pro tio, ke ĝi tutmonde asociiĝas kun peko. Dio Mem povas esti satano por ni, ĉar Li alportas malfeliĉojn en niajn vivojn, kaj malhelpas al ni iri laû vojo, kiu povas esti malbona. Sed se ni nomas Dion satano, tio ne signifas, ke Li Mem estas “pekema”.

La libroj de Samuel, kaj Kronikoj estas paralelaj, sed ne identaj raportoj pri la samaj incidentoj, same kiel la kvar evangelioj. En 2 Sam 24:1 ni legas, ke “Dio incitis Davidon” kalkuli Izraelon. La paralela priskribo en 1 Kron 21:1 diras tiel: “Satano leviĝis kontraû Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon”. En unu citaĵo Dio incitis Davidon kalkuli Izraelon, sed en la alia tion faras satano. Ununura konkludo, kiun oni povas fari en tiu ĉi okazo, estas tio, ke Dio agis rilate al David kiel “satano” aû kontraûulo. La saman Dio faris al Ijob, sendante malfacilaĵojn en lian vivon. Kaj Ijob diris pri Dio: “Vi fariĝis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon” (Ijob 30:21); alivorte, li diris: “Vi agas kontraû mi kiel satano”.



La Vorto “Diablo” En La Biblio

Same la afero statas pri la vorto “diablo”. Jesuo diris: “Ĉu mi ne elektis vin la dek du (disĉiploj), kaj unu el vi estas diablo? Li parolis pri Judas Iskariota”, kiu estis ordinara mortema homo. Li ne diris pri iu estulo kun kornoj aû pri, tiel nomata, spirita estaĵo. La vorto “diablo” rilatas ĉi tie simple al pekema homo. 1 Tim 3:11 donas alian ekzemplon: “Virinoj ankaû devas esti seriozaj, ne kalumniantoj...”; tie ĉi la origina greka vorto estas “diabolos”, la sama vorto, kiu aliloke estas tradukita kiel “diablo”. Kaj Titon Paûlo avertas per tiuj vortoj: “la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj” aû “diabloj”. La saman li diras al Timoteo (2 Tim 3:1,3): “en la lastaj tagoj... homoj estos... kalumniemaj (diabloj)”. Tio ne signifas, ke homaj estuloj aliformiĝos kaj iĝos supernaturaj estaĵoj, sed ke ili iĝos pli pekemaj. Tiuj faktoj donas klaran komprenon, ke la vortoj “satano” kaj “diablo” tute ne signifas falintan anĝelon aû pekeman estaĵon ekstere de ni.


Peko, Satano Kaj Diablo

La vortoj “satano” kaj “diablo” estas uzataj aligorie por priskribi niajn naturajn pekajn inklinojn (vidu 6.1), kiuj estas nia ĉefa “satano” kaj kontraûulo. Ili povas esti personigitaj kaj en tiu okazo povas signifi “diablon” - nian kontraûulon, kalumnianton. Tial la vera diablo estas nia interna “homo”, nia “mi”. La konekso inter la diablo kaj niaj malbonaj deziroj - pekeco ene en ni – klare videblas en kelkaj citaĵoj: “Ĉar do la infanoj (ni) partoprenas en sango kaj karno, li (Jesuo) ankaû mem egale partoprenis en ili, por ke per (sia) morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo” (Heb 2:14). La diablo ĉi tie estas priskribita, kiel estulo respondeca pri morto. Sed “la salajro de peko estas morto” (Rom 6:23). Sekve, peko kaj la diablo devas esti samsignifaj nocioj. Simile diras Jak 1:13, ke niaj malbonaj deziroj tentas nin al peko kaj, sekve, al morto; sed Heb 2:14 diras, ke morton alportas la diablo. La sama verso diras, ke Jesuo havis nian naturon por neniigi la diablon. Tamen en Rom 8:3 ni vidas: “Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno (t. e. nia homa naturo) kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno”. Tio pruvas, ke la diablo kaj la pekaj inklinoj, kiuj karakterizas la homan naturon, fakte estas la samo. Estas vivgrave kompreni, ke Jesuo estis tentata ĝuste tiel, kiel ni. Miskompreno de la doktrino pri la diablo signifas, ke ni ne povas en deca grado taksi la naturon kaj agojn de Jesuo. Nur pro tio, ke Jesuo havis nian homan naturon - la “diablon” en si - ni povas havi esperon pri savo (Heb 2:14; 4:15). Superinte la dezirojn de sia propra naturo, la Biblian diablon, Jesuo sur la kruco povis neniigi la diablon (Heb 2:14). Se la diablo estus persono, li ne ekzistus plu ekde tiu evento. Heb 9:26 diras, ke Kristo “aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem”. Ankaû en Heb 2:14 estas dirite, ke per sia morto Kristo neniigis la diablon en si mem. Per sia morto Jesuo neniigis “la korpon de peko” (Rom 6:6), t. e. homan naturon, pekon, elmontritan en la formo de niaj korpoj.

“Kiu faras pekon, tiu estas la diablo” (1 Joh 3:8), ĉar peko estas la rezulto de cedo al nia propra naturo, al niaj malbonaj deziroj (Jak 1:14,15), kiujn la Biblio nomas “la diablo”. “Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo”(1 Joh 3:8). Se ni pravas, dirante, ke la diablo estas niaj malbonaj deziroj, do rezultoj de tiuj deziroj estas niaj pekoj. 1 Joh 3:5 tion konfirmas: “Li (Jesuo) elmontriĝis, por forigi pekojn”. El tio sekvas, ke “pekoj” kaj “la faroj de la diablo” estas samsignifaj.

Agoj 5:3 donas alian ekzemplon de interligo inter la diablo kaj niaj pekoj. Petro diras al Ananias: “Kial Satano plenigis vian koron tiel, ke vi mensogas al la Sankta Spirito?”. Ankaû en verso 4: “Kial do ĉi tiun faron vi celis en via koro?”. Apero de io malbona en nia koro signifas la saman, ke satano plenigas nian koron. Se ni intencas fari ion malbonan, tio komenciĝas interne de ni. Se virino gravediĝas, tio komenciĝas interne de ŝi. Jak 1:14,15 uzas la saman aligorion por priskribi kiel niaj voluptoj naskas kaj kreskigas pekojn, kiuj alportas morton. Ps 109:6 egaligas pekan personon kun “satano”: “Metu malvirtulon super lin; kaj kontraûulo stariĝu ĉe lia dekstra mano”, t. e. superos lin (kmp. 110:1).


Personigo

Certe do, vi povas diri: “Sed en ĉiuj tiuj lokoj pri la diablo estas dirite, kiel pri reala persono”. Tio estas tute vere. Heb 2:14 diras, ke Jesuo neniigis “tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo”. Eĉ supraĵa legado de la Biblio montras, ke estas ofte uzata la metodo de personigo, kiam temas pri abstrakta ideo. Tiel Sent 9:1 priskribas la virinon, nomitan “Saĝo”, kiu konstruis sian domon; kaj Rom 6:23 komparas pekon kun persono, kiu pagas salajron en formo de morto. Pli detale tiu ĉi temo estos priskribita en Komento 5. Nia diablo, la “diabolos”, ofte reprezentas niajn malbonajn dezirojn. Sed homo ne povas havi abstraktan diabolismon; la malbonaj deziroj, kiuj estas en la homa koro, ne povas ekzisti aparte de homo; pro tio “la diablo” estas personigita. Peko ofte estas personigita, kiel mastro (ekzemple, Rom 5:21; 6:6,17; 7:3). Certe, “la diablo” estas ankaû personigita kaj rilatas al peko. Tiel Paûlo diras pri ni, ke ni estas disduigitaj personoj, kiujn enhavas nia karno (Rom 7:15-21); kie la homo de la karno, “la diablo”, batalas kun la homo de la Spirito. Tamen memkompreneble, ke interne de ni ne ekzistas iuj du personoj, laûlitere batalantaj unu kontraû la alia. Tiu ĉi peka parto de nia naturo estas personigita, kiel “la malbono” (Mt 6:13) - la Biblia diablo. La sama vorto, tradukita el la greka, kiel “malbono”, signifas “malvirtulo” en 1 Kor 5:13, montranta, ke kiam persono cedas al peko, al sia malbona parto, li mem fariĝas la malbono, aû “diablo”.


Diablo” Kaj “Satano” En Politika Kunteksto

La vortoj “diablo” kaj “satano” estas ankaû uzataj por priskribo de la malvirta, pekema mondo, en kiu ni vivas. Pri la socia, politika kaj pseûdo-religia hierarkio de la homaro oni povas paroli kiel pri “la diablo”. La diablo kaj satano en la Nova Testamento ofte rilatas al la politika kaj socia potenco de la Hebrea aû Roma sistemoj. Ekzemple, en Ap 2:10 ni legas, ke la diablo ĵetas la kredantojn en malliberejon. Tio estas aludo al la Roma registaro, kiu malliberigas la kredantojn. En la sama kunteksto ni legas pri eklezio en Pergamo, kiu situis proksime de la loko, aû trono, de Satano, t. e. proksime de la loko, kie troviĝis registaro de Roma kolonio en Pergamo, kaj kie estis ankaû grupo da kredantoj. Ni ne povas diri, ke Satano mem, se li ekzistas, havis personan tronon en Pergamo.

Individua peko estas difinita, kiel faro kontraû la leĝo de Dio (1 Joh 3:4). Sed peko, esprimita kolektive, kiel politika kaj socia forto kontraû Dio, estas forto pli potenca, ol individuaj pekoj; estas tiu kolektiva potenco, kiun iufoje oni personigas, kiel multpovan estulon, nomitan la diablo. Ĉi sence Irano kaj aliaj islamaj landoj nomas Usonon “La granda Satano” - t. e. la granda kontraûulo de ilia afero en politika kaj religia senco. Tiel same la vortoj “diablo” kaj “satano” estas uzataj en la Biblio.

Fine necesas diri, ke por ĝusta kompreno de tiu ĉi temo, pli ol de iu ajn alia, estas vivgrave baziĝi sur ĝeneraligita konkludo, farita laû la tuta Biblio, ne konstrui sian komprenon, bazinte sin sur nur kelkaj versoj. Partojn 6.1 kaj 6.2 indas relegi atente kaj kun preĝo. La klarigoj, donitaj en ili helpos al ni pli ĝuste kompreni ĉiujn citaĵojn, kiuj rakontas pri la diablo kaj satano. Tiuj ĉi vortoj povas esti uzataj kiel ordinaraj adjektivoj, aû iuloke ili rilatas al la peko, kiu devenas de nia propra homa naturo. Kelkajn el la plej vaste miskomprenataj citaĵoj ni konsideros en Komentoj en la fino de tiu ĉi parto.


Demonoj

Ni jam montris, ke la diablo kaj satano ne estas iu estulo aû monstro. Se ni akceptas, ke tiu estulo ne ekzistas, sekve ne ekzistas ankaû demonoj, kiujn oni nomas servantoj de la diablo. Multaj homoj opinias, ke ĉion bonan en nia vivo donas Dio, kaj ĉion malbonan al ni donas la diablo kaj liaj servantoj, kiuj ankaû forprenas de ni bonon, donitan al ni de Dio.

La Biblio klare instruas nin, ke nur Dio estas la fonto de tuta potenco (vidu 6.1), kaj Li estas tiu, kiu respondecas pri ĉio bona kaj ankaû pri ĉio malbona en nia vivo:

“Mi estas la Eternulo..., kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion” (Jes 45:7).

“Ĉar malfeliĉo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem” (Miĥa 1:12).

“Ĉu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? Ĉu okazas malfeliĉo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?” (Amos 3:6).

Tiele, kiam nin trafas malfacilaĵoj, ni devas kompreni, ke ili devenas de Dio, kaj ni ne devas akuzi pro ili iujn demonojn kaj la diablon. Ijob perdis ĉion bonan, kion Dio donis al li, tamen li ne diris: “Tiuj demonoj forprenis ĉion, kion Dio donis al mi”. Ne, li diris jenan:

“La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata” (Ijob 1:21).

“Ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu?” (Ijob 2:10).

Se ni komprenas, ke ĉio estas de la Eternulo, ni, ricevinte malfacilaĵojn en nia vivo, povas preĝi al Dio, kaj peti Lin forigi ilin, kaj se Li ne faras tion, ni devas esti certaj, ke Li sendas ilin por korekti nian karakteron kaj por nia bono en la estonteco:

“Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riproĉate de Li; Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li (sed ne demonoj!) punkorektas, Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas. Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas? Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj” (Heb 12:5-8).

Dio: la fonto de ĉia potenco

Dio estas la fonto de ĉia potenco. La hebrea vorto, tradukita kiel “dio”, signifas “potenco”:

“Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi” (Jes 45:5);

“Ĉu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas” (Jes 44:8);

“La Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li (Read 4:35).

Similajn versojn ofte oni povas renkonti en la Biblio. Pro tio, ke Dio estas la fonto de ĉia potenco kaj sola Dio, Li estas, kiel Li ofte rememorigas al ni, severa Dio (ekzemple, El 20:5; Read 4:24).

Dio fariĝas severa, se Liaj homoj komencas kredi je aliaj dioj, dirante: “Vi estas granda Dio, ĉiopova Dio, sed ni ankaû kredas, ke ekzistas ankoraû bonaj dioj, krom Vi, kvankam ili estas ne tiom potencaj, kiel Vi”. Similan eraron faris ankaû la Izraelidoj. Kaj la Malnova Testamento ofte priskribas, ke la hebreoj ĉagrenis Dion pro sia kredo je aliaj dioj. El la Biblio ni vidas, ke la “demonoj”, pri kiuj homoj kredas eĉ nune, similas al tiuj falsaj dioj, kiujn adoris la Izraelidoj.
Demonoj Kaj Idoloj

En 1 Kor Paûlo klarigas, kial kristanoj ne devas adori idolojn nek kredi je io simila. En la Biblia tempo homoj kredis, ke demonoj estas malgrandaj dioj, kiujn necesas adori por ke ili neniigu malfacilaĵojn el homaj vivoj. Pro tio ili faris modelojn de demonoj - idolojn, kaj adoris ilin.

“Tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj” (1 Kor 10:20, 28). Do, fakte idoloj kaj demonoj estas la samo. Atentu, ke Paûlo diras: “ili oferas al demonoj kaj ne al Dio”. El tio sekvas, ke demonoj ne estas dioj kaj ne havas iun realan potencon, ĉar estas nur unu Dio. Al tio klare indikas 1 Kor 8:4: “...ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu”. Idoloj kaj demonoj ne ekzistas tute. Estas nur unu vera Dio, aû potenco, en la mondo.

Paûlo daûrigas en la versoj 5, 6: “Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aû sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj (ĝuste tiel homoj kredas je diversaj demonoj hodiaû - unu demono okazigas perdon de laborloko, alia demono faras tiel, ke via edzino foriras de vi, kaj tiel plu). Tamen por ni estas nur unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio (bono kaj malbono)”.

La alian konfirmon, ke homoj en la tempo de la Nova Testamento kredis je demonoj, idoloj aû diversaj dioj ni vidas en Ag 17:16-18, kie estas dirite, ke Paûlo predikis en Ateno - la urbo ”idolplena”, adoranta diversajn idolojn. Aûskultante predikon de Paûlo pri la Evangelio, homoj diris: “Li ŝajnas esti proklamanto de fremdaj (novaj) diaĵoj (demonoj); ĉar li predikis Jesuon kaj la releviĝon”. Do, la aûskultantoj opiniis, ke “Jesuo” kaj “releviĝo” estas novaj idoloj. Se vi legos ĉi tiun ĉapitron ĝis la fino, vi vidos, kiel Paûlo instruas ilin pri la vero, nomante ilin “tro servemaj al diaĵoj”, t. e. adorantoj de idoloj, kaj klarigante al ili, ke la vera Dio ne ĉeestas en iliaj idoloj aû demonoj. Ni jam scias, ke Dio estas la sola fonto de potenco. Kaj se Li ne ĉeestas en iliaj idoloj, sekve, idoloj ne havas iun ajn potencon, t. e. ili ne ekzistas.

  1   2


Elŝuti 132.57 Kb.

  • Dio: La kreinto de malfeliĉoj
  • La origino de peko
  • 6.2 LA DIABLO KAJ SATANO
  • La Vorto “Satano” En La Biblio
  • La Vorto “Diablo” En La Biblio
  • Peko, Satano Kaj Diablo
  • Diablo” Kaj “Satano” En Politika Kunteksto
  • Dio: la fonto de ĉia potenco
  • Demonoj Kaj Idoloj

  • Elŝuti 132.57 Kb.