Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉapitro 5 la regno de dio 1 difino de la regno

Elŝuti 77.26 Kb.

Ĉapitro 5 la regno de dio 1 difino de la regno




Dato06.12.2017
Grandeco77.26 Kb.

Elŝuti 77.26 Kb.

ĈAPITRO 5
LA REGNO DE DIO


5.1 DIFINO DE LA REGNO
En niaj antaûaj ĉapitroj ni montris, ke la celo de Dio estas rekompenci Siajn fidulojn per eterna vivo ĉe la reveno de Kristo. Tiu ĉi eterna vivo daûros sur la tero. Plurfojaj promesoj de Dio pri ĝi ne enhavas vortojn, ke la justuloj transiros en la ĉielon. “La Evangelio (bonaj novaĵoj) de la regno” (Mat 4:23) estis sciigita al Abraham, kiel promesoj de Dio rilate al eterna vivo sur la tero (Gal 3:8). La regno de Dio estos post kiam revenos Kristo kaj plenumiĝos tiuj promesoj. Kvankam Dio estas Reĝo de la tuta Sia mondkreitaĵaro, Li donis al homoj liberon por regi la mondon kaj siajn proprajn agojn laû sia deziro. Tiele, la mondo nun estas “la regno de homoj” (Dan 4:17).

Kiam Kristo revenos, plenumiĝos vortoj: “La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne” (Ap 11:15). Tial Jesuo instrias nin preĝi: “Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaû sur la tero” (Mt 6:10). Pro tio la vortoj “la regno de Dio” kaj “la regno de la ĉielo” havas la saman signifon (Mt 13:11; kmp Mk 4:11). Atentu, ke nenie estas dirite “regno en la ĉielo”, sed “la regno de la ĉielo” estos establita de Kristo sur la tero post lia reveno. Kiel la volo de Dio nun estas plenumata per la anĝeloj en la ĉielo (Ps 19:21), tiel same estos en la estonta regno de Dio sur la tero, loĝata nur de justuloj, kiuj estos egalaj al la anĝeloj” (Lk 20:36).

Eniro en la regnon de Dio post la reveno de Kristo estos la fina rezulto de nia kristana vivado (Mt 25:34; Ag 14:22); tial ni devas havi absolute ĝustan komprenon pri tio. La predikoj de Filipo pri Kristo difiniĝas kiel “predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo” (Ag 8:5, 12). En la predikoj de Paûlo citaĵo post citaĵo memorigas al ni, ke “la regno de Dio” estas lia ĉefa temo (Ag 19:8; 20:25; 28:23,31).

La doktrino pri la regno de Dio estas grava parto de la Evangelio, kaj pro tio la ĝusta kompreno de ĝi havas gravan signifon. “Tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio” (Ag 14:22); tio estas la lumo ĉe la fino de la tunelo de nia vivo kaj ĝi stimulas nin toleri suferojn de nia kristana vivo.

Nebukadnecar, la reĝo de Babel, volis scii pri la estonteco de la mondo (vidu Dan 2). Nokte li sonĝis pri granda statuo, farita el diversaj metaloj. Daniel klarigis al li, ke la ora kapo de la statuo prezentas la reĝon de Babel mem (Dan 2:38). Post lia regado sur la teritorio ĉirkaû Izraelo aperos aliaj imperioj, kiuj estos diversmaniere kunligitaj kun Izraelo. Finfine estos tiaj cirkonstancoj, ke “kiel la fingroj de la piedoj (de la statuo) estis parte el fero, parte el argilo, tiel ankaû la regno estos parte fortika, parte rompebla” (Dan 2:42).

Nuntempe la mondo estas loĝata de multaj popoloj, unuj el ili estas pli fortaj, kaj la aliaj pli malfortaj. Daniel klarigis plue, ke la malgranda ŝtono, deŝiriĝinta de la roko kaj fariĝinta mem granda monto, kiu plenigis la tutan teron, estas nova regno, kiu staros eterne (Dan 2:34, 35). Tiu ŝtono prezentas Jesuon (Mt 21:42; Ag 4:11; Ef 2:20; 1 Pet 2:4-8). “La monto”, kiun li kreos en la tuta mondo, estos la eterna regno de Dio. Ĝi estos establita ĉe la dua alveno de Kristo. Tiu ĉi profetaĵo mem estas pruvo, ke la regno de Dio estos sur la tero, ne en la ĉielo.

Ankaû estas aliaj versoj de la Biblio, kiuj diras, ke la regno de Dio estos plene establita post la reveno de Kristo. Paûlo diras, ke Jesuo “juĝos la vivantojn kaj la mortintojn kaj pro lia apero kaj lia regno” (2 Tim 4:1). Ankaû Miĥ 4:1 diras, ke la regno de Dio similos al granda monto: “en la tempo estonta la monto de domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj” kaj poste priskribas la regnon sur la tero (Miĥ 4:1-4). Dio donos al Jesuo la tronon de David en Jerusalem: “Kaj li reĝos... eterne, kaj lia regno ne havos finon (Lk 1:32, 33). Necesas kompreni de kiu tempopunkto komenciĝos la regado de Jesuo sur la trono de David. Tio okazos post la reveno de Kristo. Kaj la vortoj “lia regno ne havos finon” estas koneksaj al Dan 2:44 “Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos, kaj ĝia regado ne transiros al alia popolo”. La similan diras Ap 11:15 pri la dua alveno de Kristo: “La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne”. Tio ankaû konfirmas, ke regado de Kristo sur la tero komenciĝos post lia reveno.
5.2 LA REGNO NUN NE ESTAS ESTABLITA
Estas vaste tenata opinio, ke la Dia Regno jam plene ekzistas nuntempe, kaj ke ĝi konsistas el kredantoj – “la eklezio”. Kvankam la veraj kredantoj estas jam “savitaj” kaj por ili jam estas rezervitaj lokoj en la estonta Regno, oni ne povas nune esti en la Regno, ĉar Kristo ankoraû ne revenis por establi ĝin.

El tio, kion ni jam ellernis, sekvas, ke “karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio” (1 Kor 15:50). Ni estas “heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas” (Jak 2:5), ĉar per baptiĝo ni heredas la promesojn, donitajn al Abraham. Tiuj promesoj estas la bazo de la Evangelio pri la Regno de Dio (Mt 4:23; Gal 3:8, 27-29). Tial ni ofte renkontas versojn, kiuj diras, ke la promesoj al Abraham pri heredo de la regno estos plenumitaj post la reveno de Kristo (Mt 25:34; 1 Kor 6:9, 10; 15:50; Gal 5:21; Ef 5:5). Kaj ankaû tio, ke tiuj ĉi versoj diras pri la heredo de la regno “os”-tempe, montras, ke la regno ankoraû ne estas ricevita de la kredantoj.

Jesuo rakontis parabolon por korekti tiujn, kiuj “supozis, ke la regno de Dio tuj aperos”. Li diris: “Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni”. Por la tempo de sia foresto li donis al siaj servistoj certajn taskojn. “Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn” kaj li juĝis ilin (Lk 19:11-27).

La nobelo reprezentas Jesuon forvojaĝantan “en malproksiman landon” de la ĉielo por ricevi la regnon, kun kiu li revenos por juĝi en la tago de sia dua alveno. Tial ne estas eble, ke “servistoj” posedu la regnon nun, dum ilia Sinjoro estas for.

La sekvaj citaĵoj konfirmas tion:
- “Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo (epoko)”, klarigis Jesuo (Joh 18:36), kvankam eĉ en tiu tempo li povis diri: “Mi estas reĝo” (Joh 18:37), montrante per tio, ke eĉ nuna ĉeesto de Kristo ne pruvas, ke Lia Regno estas establita jam nun.
- Kristo diris al siaj disĉiploj, ke li neniam trinkos vinon “ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan kun vi en la regno de mia Patro” (Mt 26:29). Tio klare montras, ke la regno estos en la estonteco, kaj ĝuste tiel homoj komprenis predikojn de Kristo, kiam li predikis “la evangelion de la regno de Dio” (Lk 8:1). “Feliĉa estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio” (Lk 14:15).
- Lk 22:29, 30 daûrigas: “Kaj mi difinas por vi regnon... por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno”.
- Jesuo klarigis signojn, kiuj akompanos lian duan alvenon, finante sian parolon per la vortoj: “Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estos proksima” (Lk 21:31). Estas absurde opinii, ke la regno jam ekzistas nune, kiam Kristo ne estas reveninta.
- “Tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio” (Ag 14:22). Ne mirinde estas, ke ĉiu suferanta kredanto sincere preĝas: “Venu Via regno” (Mt 6:10).
- Dio “vin vokas en Sian regnon” (1 Tes 2:12); kaj responde al tiu voko ni devas peni eniri en la regnon pere de nuna spirita vivo (Mat 6:33).
Ĉu la Regno de Dio estas ene en ni?
Malgraû tiuj argumentoj, multaj ortodoksaj “kristanoj”, bazinte sin nur sur unu verso, kredas, ke la regno de Dio ekzistas nune en la koroj de kredantoj. Kvankam en tiu verso estas dirite: “... la regno de Dio estas inter vi” (Lk 17:21). En Lk 17:20 ni vidas, ke tiujn vortojn Jesuo diris al fariseoj; kaj “vi” rilatis al ili. Certe, ili ne estis kristanaj kredantoj – la regno de Dio ne estis establita en iliaj koroj.

La hebreoj publike demonstris sian fervoran atendadon de Mesio. En ĉi tiu citaĵo, verŝajne, la vortoj “la regno de Dio “ estas titolo de la Mesio, pro tio, ke li estos la Reĝo de la Regno. Ekzemple, kiam Jesuo eniris Jerusalemon, homoj kriis: Estu benata tiu, kiu (Mesio) venas en la nomo de la Eternulo; estu benata la venanta regno de nia patro David” (Mk 11:9, 10), tie ĉi la vorto “la regno” egalas al la vorto “Mesio”. Ankaû Johano la Baptisto en siaj predikoj diris: “... alproksimiĝis la regno de la ĉielo. Ĉar li (Jesuo) estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja” (Mt 3:2, 3). Kaj en Lk 17:20-24 al la demando de fariseoj “kiam venos la regno de Dio” Jesuo respondis al ili, dirante pri la alveno de “la Filo de homo”.

Kristo vidis, ke la fariseoj, demonstrante sian pormontran fervoron pri atendado de Mesio, kiu laû ili, devas veni subite, en gloro kaj forto, ne rimarkis la Mesion, “la regnon de Dio” – Jesuon, kiu jam estis humile staranta “inter” ili. Kaj li diris al ili: “La regno de Dio ne venas kun observado... ĉar jen la regno de Dio estas inter vi” (Lk 17:20, 21).
5.3 LA REGNO DE DIO EN LA PASINTECO
La regno de Dio estas la estonta rekompenco de la kredantoj. Kiel tia ĝi instigas ilin vivi laû la ekzemplo de Kristo – toleri suferojn kaj malfacilaĵojn de tiu ĉi vivo. Tial oni povas atendi, ke la kredantoj pasigos ĉiujn siajn tagojn kun ĉiame kreskanta deziro kompreni kaj pritaksi la belecon de la estonta regno. Tio estos la rezulto de ĉiuj iliaj streboj kaj elmontroj de sia amo al Dio, kiel al sia Patro.

En la Skriboj abundas detaloj pri la estonta Regno, kaj vi povas elspezi la tutan vian vivon por klare imagi al vi nur kelkajn el ili. Unu el vojoj, kiuj povas konduki nin al kompreno de la bazaj principoj de la estonta Regno estas agnoski, ke la Regno de Dio jam ekzistis pasinttempe en la formo de la nacio de Izraelo. Tiu ĉi regno estos restarigita post la reveno de Kristo. La Biblio donas al ni multe da informoj pri la nacio de Izraelo, por ke ni povu pli ĝuste kompreni kiel estos aranĝita la estonta Regno de Dio.

Multfoje Dio estas priskribita kiel “la Reĝo de Izrael” (Jes 44:6; kmp. Jes 43:15; Ps 48:2; 89:18; 149:2); el tio sekvas, ke la popolo de Izraelo estis Lia regno. Ili iĝis la regno de Dio post kiam Dio donis al ili la promesojn ĉe la monto Sinai, post ilia eliro el Egiptujo kaj transiro la Ruĝan maron. Responde al ilia deziro observi Liajn ordonojn ili estos Lia “regno... kaj popolo sankta” (El 19: 5, 6).

Tiele, “kiam Izrael eliris el Egiptujo... tiam fariĝis... Izrael Lia regno” (Ps 114:1, 2). Ricevinte tiujn promesojn, la Izraelidoj transiris la dezerton de Sinai kaj enloĝiĝis en la promesita lando Kanaan. Pro tio, ke ilia reĝo estis Dio Mem, ili estis direktitaj pere de “juĝistoj” (ekzemple, Gideon kaj Ŝimŝon), sed ne de reĝoj. Tiuj juĝistoj estis ne reĝoj, sed administrantoj, direktataj de supre kaj ili administris nur iujn certajn partojn de la lando. Dio vokis ilin por certaj celoj, ekzemple, por direkti Izraelon al pento, aû savi ilin de malamikoj. Kiam la Izraelidoj petis juĝiston Gideon esti ilia reĝo, li respondis: “Mi ne reĝos vin... la Eternulo reĝos vin” (Juĝ 8:23).

La lasta juĝisto estis Samuel. En tiu tempo la Izraelidoj petis Samuelon doni al ili homan reĝon “kiel ĉe ĉiuj popoloj” (1 Sam 8:5, 6).

Dum la tuta sia historio la vera popolo de Dio estis tentata ne sufiĉe taksi siajn intimajn rilatojn kun Dio, kaj preferis esti, kiel ĉiuj aliaj ĉirkaûantaj ilin popoloj. Tiuj tentoj estas aktualaj ankaû nune. Dio diris al Samuel: “Min ili forpuŝis de regado super ili” (1 Sam 8:7). Tamen Dio donis al ili reĝon – Saulon. Post Saul, reĝis David kaj vico da aliaj reĝoj, devenintaj de ili. Pli spiritdotitaj el ili komprenis, ke Izrael estas la regno de Dio. Ili konsciis, ke malgraû tio, ke la Izraelidoj forpuŝis regadon de Dio, ilia regado estas ne ilia, sed de Dio, kaj ili nur plenumas Lian volon.

Komprenante tiun principon, ni ankaû povas kompreni la sencon de la vortoj pri Salomono, la filo de David, kiu “suriris sur la tronon de la Eternulo kiel reĝo” (2 Kron 9:8; 1 Kron 28:5; 29:23). La regado de Salomono donis al Izrael pacon kaj prosperon; kaj estis modelo (aû tipo) de la estonta Regno de Dio. Jen tial estas precipe emfazite, ke Salomono estis reĝo de Izrael kaj regis ilin je la nomo de Dio same, kiel Jesuo, kiu sidos sur la trono de Dio, kaj kiel la Reĝo de Izrael regos ilin je la nomo de Dio (Mt 27:37, 42; Joh 1:49; 12:13).

Multaj justaj reĝoj, pri kiuj diras la Malnova Testamento, regis tiele, ke ilia regado fariĝis kiel modelo de la estonta regno de Kristo. Kiel Salomono konstruis en Jerusalemo la templon por Dio, la saman faros Kristo en la estonta regno (vidu Jeĥ 40:48). Kiel Ĥizkija kaj Salomon ricevadis donacojn kaj tributojn de la najbaraj popoloj (1 Reĝ 10:1-4; 2 Reĝ 20:12) kaj faris la landon fruktodona kaj prosperanta (1 Reĝ 10:5-15; Jes 37:30), tiel same estos farite en la tutmonda regno de Kristo, sed en nekompareble pli alta grado.


Geedzeco
Malgraû sia bona komenco, Salomono faris multe da eraroj koncerne sian geedzecon, kaj tio pli kaj pli konsumadis liajn spiritajn fortojn de jaro al jaro. “La reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, Ĥetidinojn, el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Ne iru al ili kaj ili ne iru al vi, ĉar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aliĝis per amo. ... kaj liaj edzinoj forklinis lian koron. En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo... Kaj Salomono sekvis Aŝtaron... Kaj Salomono faris malbonon antaû la okuloj de la Eternulo kaj ne sekvis plene la Eternulon... Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon... Kaj la Eternulo diris al Salomono: ...Mi forŝiros de vi la regnon” (1 Reĝ 11:1-11).

La apostateco de Salomono daûris ĝis la fino de lia vivo. Liaj interrilatoj kun virinoj, kiuj ne agnoskis la ordonojn de Dio al Izrael, pli kaj pli klinigis lin simpatii al iliaj falsaj dioj. Lia amo al siaj edzinoj superis la konscion, ke iliaj falsaj dioj estas spiritaj falsaĵoj de la vera Dio. Dum la tempo pasadis, li pli kaj pli forkliniĝis de Dio de Izrael. “Lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo”, t. e. lin ne turmentis konsciencriproĉoj pro la adoro de falsaj dioj. La foresto ĉe li de korinklino al la vera Dio estis “malbono antaû la okuloj de la Eternulo” kaj kondukis al la rompo de interrilatoj de Dio kun Salomono. Plurfoje al la Izraelidoj estis dirite, ke ili ne parenciĝu kun alinacianoj (El 34:12-16; Jos 23:12,13; Read 7:3).

Per baptiĝo je Kristo ni fariĝas spirite Izrael. Se ni estas fraûloj, ni devas edziĝi (fraûlinoj – edziniĝi) al spirita Izrael, homoj, kiuj estas “en la Sinjoro”, t. e. baptitaj “je Kristo” (1 Kor 7:39). Se ni estas jam edziĝitaj, post nia baptiĝo ni devas ne forlasi niajn edzinojn, ĉar niaj interrilatoj estas sanktigitaj per nia kredo (1 Kor 7:12-14). Edziĝo kun tiu, kiu ne scias pri la vera volo de Dio, povas konduki al la apostateco. Salomono, verŝajne, ne sufiĉe taksis la forton de la avertoj de Dio pri tiaj edzinoj: “Ili turnos vian koron al siaj dioj” (1 Reĝ 11:2; El 36:16). Nur altnivela memkontrolo kaj sincera pento povas fari nin escepto el tiu regulo.

Ni jam montris pli supre, ke ortodoksaj kristanoj ne akceptas la hebrean bazon de la kristana espero, ili ne scias la veran Dion de Izrael. Edziĝo kun tiaj homoj kondukas kutime al iompostioma defalo de la gloraj doktrinoj de la vero, kiuj estas la bazo de nia savo. Ĝuste pro tio Isaak kaj Jakobo klopodis zorge kaj superis malfacilaĵojn por edziĝi al virinoj, kiuj havas konforman veran kredon. Kaj ankaû pro tio Isaak estis ne edziĝita ĝis sia 40-jara aĝo (Gen 24:3, 4; 28:1).

La ĉagreno de Ezra kaj Neĥemja pro la edziĝo de la hebreoj kun ne hebreaj virinoj montras, kiom grava estis tiu ĉi temo (Ezra 9:12; Neĥ 10:29, 30).

Ni tuŝis tie ĉi tiun temon nur parte, pli detale ni diskutos pri edzeco en Parto 11.3.


La juĝo de Dio
Rezulte de la apostateco de Salomono la regno de Izrael estis dividita je du partoj: la filo de Salomono Reĥabeam regis la tribojn de Jehuda kaj Benjamen, dum Jerobeam regis tiun dektriban regnon, kiu nomiĝis Izrael (aû Efraim). La dutriba regno estis Judujo.

La pli granda parto de la popolo de tiuj triboj sekvis la malbonan ekzemplon de Salomono – ili asertis, ke kredas je la vera Dio, sed samtempe ili adoris idolojn de alinacianoj. Pere de profetoj la Eternulo multfoje alvokis ilin penti, sed ve! – senrezulte. Pro tio Li punis ilin, elpelinte ilin el la regno de Izrael en landojn de iliaj malamikoj. Tio estis okazigite pere de asirianoj kaj babelanoj, kiuj invadis Izraelon kaj militkaptis ĝiajn loĝantojn. “Vi (Dio) atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj” (Neĥ 9:30).

La dektriba regno tute ne havis bonajn reĝojn. Jerobeam, Aĥab, Aĥazja kaj tiel plu - ĉiuj ili estis priskribitaj en la libro “Reĝoj” kiel idoladorantoj. La lasta reĝo estis Hoŝea; dum lia regado la asirianoj venkoprenis Izraelon kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion (2 Reĝ 17); de tie ili neniam revenis.

La dutriba regno, Judujo, havis kelkajn bonajn reĝojn (ekzemple, Ĥizkija, Joŝija), sed la pli granda parto el ili estis malbonaj. Pro multaj pekoj Dio rifuzis regi Judujon, kaj dum la regado de Cidkija la babelanoj invadis Judujon, militkaptis ĝiajn loĝantojn kaj venigis ilin en Babelon (2 Reĝ 25). La militkaptitoj restis en Babelo dum 70 jaroj, post tio iuj el ili revenis al Izraelo, gvidataj de Ezra kaj Neĥemja. De tiu tempo la hebreoj ne havis sian propran reĝon kaj estis regataj de la babelanoj, grekoj kaj romanoj. Jesuo naskiĝis dum la regado de la romanoj. Pro tio, ke Izraelo malakceptis Jesuon, la romanoj invadis ĝin en la jaro 70 PK, kaj dispelis la Izraelidojn tra la tuta mondo. Nur dum la lastaj 100 jaroj la Izraelidoj komencis revenadi en Izraelion, montrante per tio pri la baldaûa reveno de Kristo (vidu Suplementon 3).

Jeĥezkel 21:25-27 profetis pri tia fino de la regno de Dio – la nacio de Izrael: “Vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael (t. e. Cidkija), kies tago alvenis nun... tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon (t. e. ĉesu esti reĝo); ne plue estos tiel... Mi forigos, forigos, forigos ĝin; kaj ĝi ne ekzistos ĝis venos tiu, kiu havas rajton je ĝi, kaj al li Mi ĝin donos”. Fragmento post fragmento en la profetaĵoj lamentas pri la fino de la regno de Dio (Hoŝ 10:3; Ploro 5:16; Jer 14:21; Dan 8:12-14).

La trifoje ripetita vorto “forigos” en la versoj Jeĥ 21:25-27 rilatas al tri invadoj de Nebukadnecar, la reĝo de Babel. La atentema studanto povas rimarki, ke “estro de Izrael” kaj “la regno de Dio” en tiuj versoj estas paralelaj nocioj, ĉar la detroniĝo de Cidkija estis samtempe la fino de la regno de Dio (vidu 5.2). “Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael” (Hoŝ 1:4) – tiel finiĝis la regado de Dio en Izrael. “Kaj ĝi ne ekzistos ĝis...” signifas, ke la regno estos revivigita, kiam “venos tiu, kiu havas rajton je ĝi kaj al li Mi ĝin donos”. Dio, “la Eternulo donos al li la tronon de la patro David... kaj lia regno ne havos finon” (Lk 1:32,33) – kiam Kristo revenos. Tiam plenumiĝos la promeso pri la restarigo de la regno de Dio.


Restarigo de Izrael
La Malnova Testamento havas multe da profetaĵoj pri la restarigo de la Regno de Dio post la reveno de Mesio. La disĉiploj de Kristo ankaû demandis lin: “Sinjoro, ĉu en ĉi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?”, t. e. ĉu la profetaĵo en Jeĥ 21:27 plenumiĝas nun? Jesuo respondis al ili, ke neniu scias la precizan tempon de lia dua alveno, sed ĝi nepre okazos kaj la anĝeloj konfirmis, ke Jesuo revenos (Ag 1:6-11).

Sekve, la restarigo de la regno de Dio/Izrael okazos post la dua alveno de Kristo. Ankaû Petro predikis, ke Dio sendos “Kriston Jesuon, kiun la ĉielo devas ricevi (t. e. li devas resti tie ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj” (Ag 3:20,21). La dua alveno alportos la reestabligon de la regno de Dio, kiel restarigo de la antaûa regno Izrael.

Pri restarigo de la regno de Dio diris ĉiuj sanktaj (Diaj ) profetoj:
- “Kaj fortikiĝos trono per favorkoreco, kaj sur ĝi kun justeco en la tendo de David (dum la dua alveno – Lk 1:32,33) sidos juĝisto, celanta justecon” (Jes 16:5).
- “En tiu tempo mi restarigos la falintan tabernaklon de David (t. e. “tronon” – Lk 1:32,33), Mi reŝtopos ĝiajn breĉojn, Mi restarigos la detruitaĵon, kaj Mi rekonstruos ĝin, kiel en la tempo antikva” (Am 9:11). La lasta frazo klare diras pri restarigo.
- “Kaj ili (Izrael) havos filojn kiel antaûe, kaj ilia komunumo forte staros antaû Mi” (Jer 30:20).
-“Kaj la Eternulo... denove favoros Jerusalemon” (Zeĥ 2:12), farinte ĝin la ĉefurbo de Lia tutmonda Regno (kmp. Ps 48:2; Jes 2:2-4).
-“Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi aranĝos ilin kiel antaue... ankoraû estos aûdata sonoj de ĝojo... Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antaûe... sur ĉi tiu loko (Jerusalem)... denove troviĝos loĝejoj de paŝtistoj... denove pasados ŝafoj” (Jer 33:7-13).
La reveno de Kristo por restarigi tiun Regnon estas vere “la espero de Izrael”, al kiu ankaû ni apartenas pere de nia baptiĝo al Kristo.

5.4 LA REGNO DE DIO EN LA ESTONTECO


Partoj 1 kaj 3 de tiu ĉi studo havas multe da informoj pri la estonta Regno. Ni vidas, ke al Abraham estis promesite, ke per lia idaro beniĝos ĉiuj popoloj de la tero. Rom 4:13 pli klarigas tion jene, ke la tutan mondon heredos la idaro de Abraham, t. e. tiuj homoj, kiuj estas en Kristo. La profetaĵo en Dan 2 montras, ke la revenon de Kristo simbolas malgranda ŝtono, kiu ĉiame pligrandiĝante, plenigos la tutan mondon (kmp. Ps 72:8). Tio signifas, ke la regno de Dio estos establita ne nur en Jerusalemo aû en la lando de Izrael, kiel opinias iuj, kvankam certe tiu lando estos ĝia centro.

Tiuj, kiuj sekvas Kriston dum la nuna vivo, en la regno de Dio estos pastroj, kaj ili reĝos sur la tero (Ap 5:10). Ili estros diversnombrajn kaj diversgrandajn urbojn; iu estros en dek urboj, alia estros en kvin urboj (vidu Lk 19:17,19). Kristo estros la tutan teron, dividinte sian regadon kun ni (Ap 2:27; 2 Tim 2:12). “Jen kun justeco regos reĝo (Jesuo), kaj princoj (la kredantoj) administros laûleĝe” (Jes 32:1; Ps 45:16).

Kristo reĝos eterne sur la restarigita trono de David (Lk 1:32,33), t. e. li havos tronon en Jerusalemo. Ĉar Kristo regos el Jerusalemo, Jerusalemo estos la ĉefurbo de la estonta regno kaj en ĝi estos konstruita templo (Jeĥ 40-48). Kvankam ĉiuj popoloj gloros Dion diversloke (Mal 1:11), tiu ĉi templo estos la centro de la tutmonda adorado al Dio. Popoloj “...venados ĉiujare, por adorkliniĝi antaû la Reĝo, la Eternulo Cebaot, kaj por festi la feston de laûboj” al la templo en Jerusalemo (Zeĥ 14:16).

Tiu ĉiujara pilgrimado al Jerusalemon ankaû estas profetita en Jes 2:2,3: “En la tempo estonta la monto (regno - Dan 2:35,44) de la domo (templo) de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj (t. e. la regno de Dio superos homajn regnojn); ...kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj. Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj...; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem”. Tiu priskribo montras la unuajn tagojn de la regno, kiam homoj disvastigados la scion pri la regado de Kristo kaj homoj estos venantaj al la “monto” de la Dia Regno, kiu iompostiome plenigos la tutan mondon. Tie ĉi ni vidas la bildon de sincera kaj fervora adorado al Dio.

Unu el la plej ĉefaj tragedioj de niaj tagoj estas tio, ke multe da homoj “adoras” Dion pro politikaj, sociaj, kulturaj aû emociaj kialoj, ne pro vera kompreno pri Li, kiel pri nia Patro kaj Kreinto. Dum la restarigo de la Regno la popoloj de la mondo strebos lerni la vojojn de Dio; homojn tiel posedos tiu deziro, ke ili vojaĝos de ĉiuj anguloj de la tero al Jerusalem por akiri pli da scio pri Dio.

Anstataû la konfuzoj kaj maljusteco, elvokitaj per neperfekta sistemo de justeco kaj administrado, ekzistos unu universala jura kodo, “la leĝo kaj la vorto de Dio”, anoncataj de Kristo el Jerusalemo. “Kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj”: tio montras, ke homoj vivos laû la samaj leĝoj, havos la samajn dezirojn scii la veron pri Dio, kaj tio kondukos al plibonigo de homaj interrilatoj.

Tiu ĉi priskribo de la popoloj, kiuj fluos al Jerusalemo, similas al la priskribo en Jes 60:5, kie la hebreoj “fluas kune” kun la paganoj (nehebreoj) por adori Dion en Jerusalemo. Ĉio tio plene respondas al la profetaĵo pri la Regno en Zeĥ 8:20-23:
“Venados ankoraû popoloj kaj loĝantoj de multaj urboj; kaj la loĝantoj de unu urbo venos al la loĝantoj de alia urbo, kaj diros: Ni iru rapide, por preĝi antaû la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi ankaû iros. Kaj venos multaj popoloj kaj potencaj nacioj, por serĉi la Eternulon Cebaot en Jerusalem kaj por preĝi antaû la Eternulo... En tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros: Ni iros kun vi, ĉar ni aûdis, ke Dio estas kun vi”.
Tio kreas bildon de la juda popolo, kiu fariĝos la “kapo, ne la vosto” de la nacioj pro sia pento kaj obeemo (Read 28:13), kaj tio montras, kiun lokon okupas la hebreoj en la Dia plano de savo. Homoj emocie kaj kun ĝojo diskutos pri eventoj, kaj diros al la hebreoj: “Ni iros kun vi, ĉar ni aûdis, ke Dio estas kun vi”. Tiam oni povas aûdi interparoloj nur pri spiritaj temoj, kaj la vanaj malcertaj paroloj, kiuj nune okupas la cerbojn de multaj homoj, tute ĉesos.

Se homoj estos tiom piemaj, ne estas mirinde, ke Kristo “juĝos inter la nacioj... kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraû nacion, kaj oni ne plu lernos militon” (Jes 2:4). La absoluta aûtoritato de Kristo kaj perfekta lia juĝado kondukos al tio, ke la popoloj volonte ŝanĝos siajn militarmilojn je terkulturaj maŝinoj kaj ĉesigos ĉiujn militajn instruadojn. “En liaj tagoj floru virtulo” (Ps 72:7) – tiam kreskos spiriteco kaj respektataj estos tiuj, kiuj montros la karakterizojn de Dio: de amo, bonkoreco, justeco kaj tiel plu, kontraste al la nunaj laûdego de fiereco, memfido kaj egoistaj ambicioj.

La propravola forĝo “el glavoj plugilojn” estos nur parto de tiu granda ŝanĝo en terkulturo, kiu okazos sur la tuta tero. Pro la peko de Adam la tero estis malbenita (Gen 3:17-19), tial nune oni devas doni multe da fortoj por ricevi bonan rikolton de ĝi. En la Regno estos “multe da greno en la lando; sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon” (Ps 72:16), “Pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolĉan sukon” (Am 9:13); tia estos pli fekundiĝinta tero, kiam la malbeno estos deprenita. Gravaj ŝanĝoj en la terkulturo ŝanĝos ankaû la vivon de multaj homoj. La profetaĵoj pri la Regno diras, ke homoj returnos sin al memprovizado, al agrikultura vivmaniero:
“Ĉiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos” (Miĥa 4:4).
La memprovizado eliminos krimojn, kiuj neeviteble akompanas ĉiujn sistemojn de uzado de laborfortoj por la mono.
“Ili konstruos domojn kaj loĝos en ili; ili plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn. Ili ne konstruos, ke alia loĝu; ili ne plantos, ke alia manĝu... kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj... Ili ne laboros vane...” (Jes 65:21-23).
Jes 35:1-7 havas senkomparan profetaĵon pri ŝanĝoj sur la tero, kiuj donos ĝojon kaj feliĉon por tiuj, kiuj prilaboros ĝin: “Ekĝojos la dezerto... Ĝi forte ekfloros kaj triumfos kaj kantos... en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj... kaj la tero senakva fariĝos fonto de akvo”. Malaperos eĉ la natura agresiveco inter bestoj: “Lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune” kaj infanoj ludos kun serpentoj (Jes 65:25; 11:6-8).

Kiel malpliiĝos la malbeno, donita al la tero, same malpliiĝos la malbeno, donita al la homaro. Ap 20:2,3 simbollingve diras pri la diablo (peko kaj ĝiaj efektoj), kiu estos katenita dum la Jarmilo. La vivdaûro plilongiĝos tiom, ke se homo mortos en la aĝo de 100 jaroj, li estos konsiderata infano (Jes 65:20). Virinoj “ne naskos por pereo” infanojn (Jes 65:23). “Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos. Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos” (Jes 35:5,6). Tio okazos dank` al la miraklaj donacoj de la Spirito, kiu denove estos donita al homoj (kmp. Heb 6:5).

Tamen oni devas ne opinii, ke la Regno de Dio similas al paradizo ie sur tropika insulo, kie la piuloj loĝos senzorge, kiel nuntempaj sunbruniĝantoj kuŝas en la sino de naturo. La ĉefa celo de la Regno de Dio estas glori Dion ĝis la tero pleniĝos de la gloro al Li, “kiel la akvo plenigas la maron” (Ĥab 2:14). Tio estas la fina celo de Dio.

Glori Dion signifas, ke la loĝantoj de la tero komprenos, aprezos, gloros kaj sekvos Liajn gloron kaj justecon. Tiele, “Kaj la humiluloj heredos la teron (en la Regno) kaj ĝuos grandan (spiritan) pacon” (Ps 37:11), sed ne nur facilan vivon. “Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos” en la Regno (Mt 5:6).

Eĉ nur penson pri la posedo de eterna vivo en la Regno oni ofte uzas kvazaû karoton antaû la nazo por eksciti la intereson de homo pri kristanismo. Sed en tiu okazo nia posedo de ĝi estos nur flanka al la vera kialo de nia esto en la Regno, kiu estas glorado de Dio. Dum la tempo post nia baptiĝo la kompreno de tio devas ĉiame plifortigadi kaj evoluigi nian aprezon de Dio. Ekzemple, por mi, la aûtoro de tiuj ĉi linioj, nur dek jaroj da vivo en la ĝojo de absoluta perfekteco kaj unueco kun Dio superos valoron de la tuta mia vivo. La konscio, ke tia stato daûros eterne, konsternas la menson, forportante nian imagon for de la limoj de homa kompreno.

Anstataû zorgi pri niaj avantaĵoj kaj materiala stato en nia nuna vivo ni devas aspiri al la ĉefa celo – la Regno de Dio. Kristo konsilis: “Celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi” (Mt 6:30-34). Ĉio tio, al kio ni strebas en nia vivo estas sensignifa kompare kun tio, kio “estos aldonita” al ni en la Regno de Dio.

Ni devas “celi Lian justecon”, t. e. peni evoluigi en ni la Diajn karakterizojn (ekzemple, amon), kaj tio signifas, ke ni volas esti en la regno de Dio, ĉar tie justeco estos glorata, ĉar ni volas esti morale tute perfektaj, ne ĉar ni volas eskapi la morton kaj vivi eterne facilan vivon. Tre ofte la esperon de la Evangelio oni prezentas tiele, ke ĝi respondas al homa gloramo. Certe, la kaûzoj, laû kiuj ni volas eniri en la Regnon, povas ŝanĝiĝi de tago al tago, sed la ĉefa kaj nepra kondiĉo estas tio, ke ni devas ellerni la Evangelion, esti obeemaj al ĝi kaj al Dio, elmontrante nian obeemon pere de nia baptiĝo.
5.5 LA JARMILO
Nun la atentema leganto povas demandi: ĉu tiu bildo de la Regno de Dio ne estas tro homa? Homoj en la Regno naskos bebojn (Jes 65:23) kaj ili mortos (Jes 65 :20). Tiuj homoj disputos inter si, kaj Jesuo juĝos ilin (Jes 2:4), kaj tamen ili devos prilabori la grundon por resti vivaj, kvankam tiu laboro estos pli facila ol la nuna. Ĉio tio ŝajnas tre malsimila al la promesoj, ke la justuloj vivos eterne, havos naturon de Dio, estos egalaj al la anĝeloj, kiuj nek edziĝas, nek naskas infanojn (Lk 20:25,36). La respondo kuŝas en tio, ke la komenca periodo de la Dia regno daûros mil jaroj (vidu Ap 20:2-7). Dum tiu Jarmilo estos sur la tero du grupoj da homoj:


    1. La sanktuloj, nome tiuj el ni, kiuj sekvas Kriston en la nuna vivo, al kiuj ĉe la juĝa seĝo estos donita eterna vivo. Rimarku, ke “sankta” signifas “elvokita” kaj povas rilati al iu ajn kredanto.




    1. La ordinaraj mortemaj homoj, kiuj ne sciis la Evangelion antaû la reveno de Kristo, t. e. ili estas ne respondecaj al la tribunala seĝo.

Ĉe la Krista reveno, du viroj estos sur kampo, unu estos prenita (al juĝo), kaj la alia lasita (Lk 17:36; jen tiuj “lasitaj” apartenas al la dua grupo.

Ricevinte antaû la juĝa seĝo la naturon de Dio, la sanktuloj ne estos mortemaj kaj ne naskos bebojn. Kaj tio signifas, ke ĉio pli supre dirita pri la Regno de Dio rilatas al la dua grupo. La rekompenco por la justuloj estos tio, ke ili estos reĝoj kaj presbiteroj en la Dia regno sur la tero (Ap 5:10), regante tiujn, kiuj ne sciis la Evangelion antaû la reveno de Kristo. Estante en Kristo, ni dividos Lian rekompencon, t. e. ni estos la reĝoj de la mondo: “...al la venkanto... mi donos aûtoritaton super la nacioj; kaj li regos ilin per fera sceptro... kiel mi ankaû ricevis de mia Patro” (Ap 2:26,27).

Nun iĝas klara la parabolo de Kristo pri min’oj kaj urboj; la veraj servistoj ricevis po dek kaj kvin urboj en la Regno (Lk 19:12-19). Scio pri la Diaj vojoj ne disvastiĝos rapide tuj post la deklaro, ke Kristo estas Reĝo en Jerusalemo. Al Jerusalem fluos homoj por pli ekscii pri la Eternulo (Jes 2:2,3). Ni memoru ankaû, ke la monto en Dan 2:35,44 (reprezentanta la Regnon de Dio) pligrandiĝis en la mondo poiome. Disvastigi la scion pri Dio kaj Lia Regno estos la devo de la sanktuloj. Pli frue, kiam Izrael estis la regno de Dio, tiam la pastroj havis devon disvastigi scion pri Dio (Mal 2:57). Tiucele ili loĝis en diversaj urboj de Izrael. En la pli glora restarigota Regno la rolon de pastroj plenumos la sanktuloj (Ap 5:10).


Se Kristo venos hodiaû:


    1. La mortintoj respondeculoj estos revivigitaj kaj kune kun la vivantaj respondeculoj estos venigitaj al la juĝa seĝo.




    1. La pekemaj respondeculoj estos punitaj je morto, sed la justuloj ricevos eternan vivon.




    1. La justuloj estros tiujn popolojn, kiuj estos vivantaj, sed ne respondecaj antaû Dio. Ili instruos, kiel “reĝoj kaj pastroj” (Ap 5:10).

    2. Tio daûros dum 1000 jaroj. Dum tiu tempo ĉiuj mortemaj homoj aûdos pri la Evangelio kaj sekve, fariĝos respondecaj antaû Dio. Ĉiuj ili vivos pli longe kaj feliĉe.




    1. Ĉe la fino de la Jarmilo okazos ribelo kontraû Kristo kaj la sanktuloj, sed ĝi estos sufokita de Dio (Ap 20:8,9).




    1. Ĉe la fino de la Jarmilo ĉiuj tiuj, kiuj mortis dum tiu periodo, estos revivigitaj kaj metitaj antaû la juĝo (Ap 20:5, 11-15).




    1. La pekuloj el ili estos neniigitaj, sed la justuloj aliĝos al ni kaj havos eternan vivon.

Ekde tiam la celo de Dio rilate al la tero estos plenumita. La tero estos plenigita de senmortaj justaj estaĵoj. Tiam fakte efektiviĝos la nomo de Dio “Jahve Elohin”, signifanta “Tiu, kiu aperos inter potenculoj”. Peko kaj, sekve, morto neniam plu ekzistos sur la tero. Tiam plene efektiviĝos la promeso, ke la semo de la serpento estos neniigita per la frapo al ĝia kapo (Gen 3:15). Dum la Jarmilo reĝos Kristo, ĝis “li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. “La lasta neniigota malamiko estas la morto... kiam ĉio estos submetita al li, tiam la Filo ankaû mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li, por ke Dio estu ĉio en ĉio” (1 Kor 15:25-28). “Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro” (1 Kor 15:24). Kio sekvos post tiu periodo, kiam Dio estos “ĉio en ĉio” ne estas dirite al ni; ni scias nur, ke ni havos eternan vivon, la naturon de Dio kaj ni vivos por glori kaj komplezi Dion. Ni povas nur konjekti kaj supozi pri tio, kio okazos post la Jarmilo.

Kompreno de “la Evangelio pri la Regno de Dio” estas vivgrave por savo de ĉiu leganto de tiuj ĉi linioj. Ni petegas, ke vi ankoraûfoje legu tiun ĉi ĉapitron, precipe atentante la versojn de la Biblio, aldonitaj en ĝi.

Dio volas, ke ni estu en Lia Regno. Lia celo estas en tio, ke ni aktive partoprenu la Regnon, ne nur rakontu pri Liaj kreaj scipovoj. Post baptiĝo ni heredas la promesojn rilate al la Regno. Estas malfacile kredi, ke baptiĝo kaj kelkaj sekvontaj jaroj de nia humila obeemo al la Dia vorto donos al ni eblecon eniri tiun gloran eternan vivon. Por tio necesas nur nia firma kredo je senlima amo de Dio. Neniuj problemoj de nia nuna vivo devas esti kialoj por nia rezisto al la voko de la Evangelio, ĉu ne?


“Se Dio estas por ni, kiu estas kontraû ni?” (Rom 8:31).
“La suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝita al ni” (Rom 8:18).
“Nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro” (2 Kor 4:17).
KOMENTO 15: La Laûlitereco De La Regno
Teologoj kaj membroj de diversaj konfesioj ofte primokas la priskribojn de la Regno en la profetaĵoj de la Malnova Testamento. Ili diras, ke la lingvo de la priskriboj estas figura kaj la loko por la rekompenco devas esti ie, sed ne sur la tero, ĉar nia planedo pereos en la fajro.

Al tio ni respondas, ke necesas kompreni la ĉefan regulon de Biblia studo – akcepti enhavon de la Biblio laûlitere, krom tiuj lokoj, kie estas indikoj pri spiritaj interpretoj. Ekzemple, la unua verso de la Apokalipso diras al ni, ke la vizio estas simbola (Ap1:1), kaj ni devas kompreni ĝin simbole. La lingvamaniero mem ankaû ofte indikas, kiel necesas kompreni la vortojn – simbole aû laûlitere. Kiam ni legas, ke “ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo” (Jes 24:20), estas klare, ke tio estas la simbola priskribo. Kontraste al tio, la lingvo, uzata por priskribi la estontan Regnon, estas facila por laûlitera konpreno, kaj forestas tie ia aludo, ke ni devas kompreni ĝin simbole.

Pro tio, ke multaj ne kapablas percepti kaj en sufiĉa grado kredi, ke tiu tempo reale venos sur la teron, ili elpensis multe da teorioj, kontrastaj al la vera doktrino. Iliaj alternativaj ideoj pri spirita aû ĉiela regno estas malklaraj kaj ne enhavas detalajn informojn, la menso perceptas ilin malfacile, kaj mankas en ili neceso de forta kredo. Se la priskriboj, dirantaj pri lamaj homoj, kiuj estos resanigitaj, aû pri dezertoj, kiuj fariĝos fekundaj, estas simbolaj, oni povas demandi: “Kion ili simbolas?”. Tiuj ĉi eltiraĵoj priskribas la Regnon de Dio. Se ni ne estas certaj, kion ili simbolas, ni ne scias la Evangelion (“bonajn novaĵojn”) pri la Regno, kaj tial ne povas esperi pri iu loko en ĝi. Krom tio, el la prezentitaj citaĵoj necesas klare kompreni, ke Dio havas celon establi eternan vivon por la homaro ĉi tie, sur la tero. Li ne detruos la planedon, kiun Li promesis poreterne al la semo de Abraham. Tial ni konkludas, ke la Regno, kiu venos ĉi tien, sur la teron, estas priskribita en la Biblio laûlitere. La sekvantaj citaĵoj konfirmas tion:
“Li (Dio) ĝin (la teron) aranĝis... Li faris ĝin por ke ĝi estu loĝata” (Jes 45:18). La kreo de la tero estus vana, se Dio planas detrui ĝin, sed kontraûe, Dio celas fari ĝin enloĝata de senmortemaj homoj.
“La tero restas eterne” (Pred 1:4)
“Li starigis ilin (la planedojn de la suna sistemo) por ĉiam, por eterne; Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos” (Ps 148:6).
La miljaran daûron de la regno, priskribita en Ap 20:4, necesas kompreni ankaû laûlitere, por ne rompi la harmonion kun aliaj profetaĵoj pri la esenco de tiu ĉi periodo. Estas interese, ke en Heb 4:4-9 la Jarmilo estas priskribita kiel Sabato, la tago de ripozo. Kun la Sinjoro “unu tago estas kiel mil jaroj” (2 Pet 3:8). Post ses “tagoj” de laboro de Dio pri la tero, venos la Sabata tago, la Jarmilo.

Laû la Biblio, la 6000-jara periodo (t. e. ses tagoj) finiĝos ĉirkaû la jaro 2000 de nia epoko (t. e. la kreado okazis ĉirkaû 4000 jaroj AK). Tio signifas, ke la komenco de la Jarmilo devas esti ĉirkaû la jaro 2000 PK. La tempo estas tre limigita por ĉiu el ni. Atendante la baldaûan revenon de Kristo ni devas uzi ĉiun momenton de nia mallonga vivo por prepari nin al lia alveno.


KOMENTO 16: Ĝeneraligo de la historio de Izrael
Abraham estis elvokita el la Ĥaldea urbo Ur; la unua hebreo. Dio promesis al li kaj al lia semo la landon Kanaan. Li mortis ne ricevinte la promesitan landon.
Isaak. Abraham estis preta oferdoni sian filon Isaak. Pro tio, ke Abraham estis fidela, Dio konfirmis Siajn promesojn al li per ĵuro. La preteco de Isaak morti, obeante al la ordono de sia patro, indikas, ke li estas pratipo de Kristo. La promesoj estis donitaj ankaû al Isaak (Gen 26:3-5).
Jakob estis la filo de Isaak. La promesoj estis ripetitaj ankaû al Jakob. Li havis dek du filojn – Ruben estis la plej aĝa, Benjamen estis la plej juna. Levi estis tiu, de kiu devenis la pastroj. La plej amata filo de Jakob estis Jozef.
Jozef. Dum sia infaneco li dufoje sonĝis, ke li estros siajn fratojn. Pro ĵaluzo ili vendis lin, kiel sklavon, en Egiptujon. Tie li fariĝis reganto kaj organizis la konservadon de greno, pli poste li uzis ĝin dum sep jaroj de malsato, kiuj trafis tiun regionon. Dum tiu tempo Jakob kaj liaj filoj transloĝiĝis en Egiptujon al Jozef. Ili kaj iliaj posteuloj loĝis en Goŝen, landparto de Egiptujo. Pli posta Faraono persekutis la popolon de Izrael, farinte ilin sklavoj.
Moseo naskiĝis en tiu tempo. Por savi la bebon, lia patrino kaŝis lin en kanoj, kie lin trovis la filino de Faraono kaj ŝi adoptis lin. Kiam Moseo estis jam plenkreska, li mortigis egiptanon, kiu batis hebreon. Pro tio li estis devigita eskapi en la landon Midjan, kie li dum 40 jaroj paŝtis ŝafojn de Jitro. Tiam Dio rivelis Sin al li el flamanta arbusto. Dio ordonis al li iri al Faraono kaj peti liberigon por la Izraelidoj. Por pruvi, ke li efektive estas sendita de Dio, al li estis donita la povo fari miraklajn signojn. Sed Faraono ne forliberigis la Izraelidojn kaj pro tio al Egiptujo estis senditaj dek plagoj, inter kiuj estis: ranoj, mallumo, hajlo kaj la lasta estis la morto de ĉiuj virgenraj unuanaskitoj de egiptanoj. La Izraelidoj devis mortigi ŝafidojn kaj per ilia sango surŝprucigi la pordojn de siaj domoj. Tio indikas al ni, ke la sango de Kristo povas savi nin de morto. Tiu tago estas konata nun kiel la festo Pasko.
Eliro. Fine al la Izraelidoj estis permesite forlasi Egiptujon. Ili iris, gvidataj per la Dia anĝelo en nuba kolono tage kaj fajra kolono nokte. La armeo de Faraono postkuris ilin ĝis la Ruĝa maro. La akvo de la maro disfendiĝis por doni la vojon al la Izraelidoj, kaj poste la akvo revenis sur sian lokon, forglutante postkurantajn egiptojn. La Izraelidoj daûrigis sian iradon al la promesita lando Kanaan. Dio donis al ili el roko akvon por trinki kaj ĉiumatene al ili estis donita manĝo enforme manao. Kiam ili atingis la monton Sinaj, tiam Dio donis al ili dek ordonojn kaj la leĝon de Moseo. Dio ordonis al la Izraelidoj konstrui specialan tendon, tabernaklon, kie ili povus preĝi kaj adori Dion. Al ili estis donitaj pastroj kaj ĉefpastro, por akcepti oferdonojn al Dio. Ĉiuj detaloj de la tabernaklo kaj pastreco estas prafiguroj de Kristo.
La promesita lando estis finfine atingita. Al ĝi estis senditaj 12 esplorrigandantoj, dek el ili revenis kaj diris, ke estos tre malfacile ekposedi tiun landon Kanaan. Sed la aliaj du Josuo kaj Kaleb diris la veron – ke oni povas ekposedi tiun landon, se estas fido al la promesoj de Dio. Tamen homoj preferis kredi al dek esplorrigardintoj kaj pro tio la Izraelidoj estis kondamnitaj migri en la dezerto dum 40 jaroj, ĝis mortis ĉiuj tiuj, kiuj havis pli ol dudekjaran aĝon, kiam ili foriris el Egiptujo.
Josuo estis posteulo de Moseo, kaj li alvenigis Izraelon al la lando Kanaan. La unua urbo, kiun posedis la Izraelidoj estis Jeriĥo, kie loĝis Raĥab, poste ili ekposedis Ajon.
Juĝistoj. Kiam la Izraelidoj enloĝiĝis en tiun landon, ilin regis juĝistoj, sed reala ilia reganto estis Dio. Inter la juĝistoj estis Gideon, Jiftaĥ kaj Ŝimŝon. Ĉiuj ili liberigis Izraelon de ĝiaj malamikoj, kiuj invadis ĝin pro pekoj de la Izraelidoj antaû Dio. La historio de Izrael abundas de pruvoj, ke la Izraelidoj multfoje malobeis Dion, kaj pro tio estis punitaj de Dio pere de invadoj de najbaraj popoloj. Post ilia pento Dio liberigis ilin, sed ili pekadis denove. La lasta juĝisto estis Samuel. En lia tempo la popolo de Izrael rifuzis Dion kiel ilia Reĝo kaj petis al si homan reĝon, kiel ĉe najbaraj popoloj.
La Reĝoj. Ilia unua reĝo estis Saul, kiu bone komencis sian regadon, sed pli poste fariĝis senmorala, kaj li malobeis la ordonojn de Dio kaj persekutis Davidon. Post la morto de Saul Izraelon regis David, kiu estis unu el la plej bonaj reĝoj de Izrael. Dio donis al li grandan promeson. Post David Izraelon regis lia filo Salomon, kiu post la bona komenco estis forkliniĝinta de la vera kredo pere de siaj multnombraj alinaciaj edzinoj. Post lia morto la regno estis dividita je du partoj – dek triboj fariĝis la regno Izrael, kiun dekomence regis Jerobeam; la aliaj du triboj de Jehuda kaj Benjamen fariĝis la regno de Jehuda, kiun regis Reĥabeam, la filo de Salomon.

La regno Izrael (dek triboj) ne havis bonajn reĝojn. Ĉiame ili malobeis Dion. Dio sendis al ili multe da profetoj, kiuj alvokis ilin penti, sed ili ne volis aûskulti la profetojn, kaj pro tio la asirianoj invadis ilian landon, forkaptis ilin kaj dispelis ilin tra la tuta mondo.

La regno de Jehuda (du triboj) havis kelkajn bonajn reĝojn (ekzemple, Asa, Ĥizkija), sed ankaû ili ne ĉiam obeis Dion, kaj tial la babelanoj estis senditaj invadi kaj forkapti ilin en Babelon por 70 jaroj. De tiam la judoj neniam havis reĝon. Post 70 jaroj kelkaj el ili revenis al la lando Izrael gvidataj de Ezra, Neĥemja, Josuo (la ĉefpastro en tiu tempo) kaj Zerubabel, ilia estro. Dekomence ili estis sub la regado de Persujo, poste – Grekio kaj fine de Romo. Izrael estis sub la regado de Romo, kiam naskiĝis Jesuo. Pro tio, ke la hebreoj malakceptis Jesuon, Dio sendis la romanojn detrui Jerusalemon en la jaro 70 PK, kaj la hebreoj estis dispelitaj el la lando Izrael.

Dum la lastaj jardekoj la hebreoj iom-po-iom komencis revenadi al la lando – tiel parte plenumiĝas la profetaĵoj de la Malnova Testamento. Restarigo de la ŝtato Israelo estas vera signo, ke Jesuo baldaû revenos por restarigi la Regnon de Izrael, kiel la Regno de Dio.


ĈAPITRO 5: Demandoj


  1. Kiam estos establita la Regno de Dio?

    1. Ĝi estas jam establita

    2. Ĉe la reveno de Kristo

    3. Ĝi estis establita en la tago de Pentekosto de la unua jarcento

    4. Ĝi estas en la koroj de kredantoj ĉe ilia konvertiĝo




  1. Ĉu ekzistis la Regno de Dio en la pasinteco? Se – jes, kiaforme?




  1. Kiam ĝi ĉesis ekzisti?




  1. Kio estas la Jarmilo?




    1. Regado de graco en niaj koroj

    2. Jarmila regado de la kredantoj en la ĉielo

    3. Jarmila regado de Satano sur la tero

    4. La unua milo da jaroj de la estonta Regno de Dio sur la tero.




  1. Kia estos la Regno?




  1. Kion faros la nunaj kredantoj dum la Jarmilo?

    1. Regos la mortemajn homojn

    2. Regos en la ĉielo

    3. Ni ne scias

    4. Vivados sur alia planedo




  1. La mesaĝo pri la Regno de Dio estis predikita:

    1. Nur en la Nova Testamento

    2. Nur de Jesuo kaj la apostoloj

    3. En la Malnova kaj en la Nova Testamentoj

    4. Nur en la Malnova Testamento

____________________________________________________


Elŝuti 77.26 Kb.

  • 5.2 LA REGNO NUN NE ESTAS ESTABLITA
  • Ĉu la Regno de Dio estas ene en ni
  • Se Kristo venos hodiaû
  • KOMENTO 15 : La Laûlitereco De La Regno
  • KOMENTO 16: Ĝeneraligo de la historio de Izrael Abraham
  • Josuo

  • Elŝuti 77.26 Kb.