Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉapitro 2 la spirito de dio 1 la spirito de dio

Elŝuti 154.53 Kb.

Ĉapitro 2 la spirito de dio 1 la spirito de dio




paĝo4/4
Dato14.03.2017
Grandeco154.53 Kb.

Elŝuti 154.53 Kb.
1   2   3   4

KOMENTO 7: “Kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito”

(Agoj 2:38).
Per tiuj vortoj Petro finis sian parolon antaû la granda homamaso en la tago de Pentekosto, alvokante baptiĝi kaj ricevi la donacojn de la Sankta Spirito. La indiko ĉi tie al la donaco de la Sankta Spirito estis farita lige al tio, ke la apostoloj mem posedis la donacon paroli al homamasoj per diversaj lingvoj, klarigante al homoj, ke agante tiel, ili plenumas la profetaĵon de Joel pri la donaco de miraklaj povoj (Agoj 2:16-20). Oni povas supozi, ke Petro promesis la miraklajn donacojn de la Spirito nur al la hebreoj, kiuj aûskultis lin. La homamaso konsistis el hebreoj, sed ne el nacianoj (Agoj 2:5). La profetaĵo de Joel pri dispono de la donacoj rilatis, antaû ĉio, al hebreoj. Tial Petro diris al ili: “La promeso estas por vi kaj por viaj infanoj (Agoj 2:39), konsiderante, verŝajne, ke la profetaĵo de Joel pri la donaco de la Spirito estis donite al la hebreoj kaj al iliaj infanoj (Agoj 2:17; kmp. Joel 2:28-32). En tiuj versoj povas esti aludo, ke la promeso pri tiuj ĉi miraklaj donacoj estis adresitaj nur al du generacioj – al tiuj, kiuj aûskultis Petron kaj al iliaj infanoj.

Ni jam montris, ke en la fino de la unua jarcento (t. e. ĉirkaû 70 jaroj post la parolo de Petro) la donacoj ĉesis ekzisti. Tion konfirmas ankaû la historiaj skriboj. Dum tiuj du generacioj la donacoj estis ankaû ĉe nacianoj: “kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio” (Agoj 2:39). Atentu, ke la nacianoj estas nomitaj en Ef 2:14-17 “malproksimaj”.

Tamen estas kaûzo opinii, ke ĉio skribita en Agoj 2, estas nur malgranda parto da la promesoj, pri kiuj diras Joel 2. La ĉefa efektiviĝo de la profetaĵo okazos post kiam Izraelon invados malamikaj armeoj, kiam ili estos frakasitaj (Joel 2:20), kaj post tio izraelidoj pentos kaj vivos en la feliĉa interrilato kun Dio (Joel 2:27). “Post tio Mi elverŝos Mian spiriton...” (Joel 2:28). Dume ne estos plenumitaj ĉiuj antaûdiritaj kondiĉoj, ni ne povas atendi la plenumon de aliaj vortoj de Joel, krom tiuj ne grandaj eventoj, kiuj okazis en la tago de Pentekosto, kiel tion priskribas Agoj 2.

La promeso pri ricevo de la donaco de la Spirito post baptiĝo povas rilati ankaû al ni nun. Estas unu Spirito, sed ĝi povas elmontriĝi diversmaniere (1Kor 12:4-7; Ef 4:4). En la unua jarcento tio okazis pere de miraklaj donacoj. Nun la miraklaj donacoj estas forprenitaj, kaj oni povas logike konkludi, ke la promeso pri “la donaco de la Spirito”efektiviĝas alivoje. “La donaco de la Sankta Spirito povas rilati al “la donaco, kiu estas la Sankta Spirito” mem, aû al “la donaco, pri kiu diras la Sankta Spirito” t. e. al la donaco de pardono kaj savo, kiujn promesis inspirita de la Spirito la Vorto de Dio. Estas multe da aliaj similaj vortkombinoj, kiujn oni povas kompreni diverse. Ekzemple, “kreskantaj en la scio de Dio” (Kol 1:10) povas signifi “kreskantaj en la scio, kiun havas Dio”, aû “kreskantaj en la konado pri Dio”. “La amo de Dio” kaj “La amo de Kristo” (Joh 4:9; 3:17; Kor 5:14) oni povas kompreni kiel la amo, kiun Dio kaj Kristo havas al ni kaj ankaû kiel la amo, kiun ni havas al ili. “La Vorto Dia” povas signifi la vorton pri Dio aû la vorton, kiu venis de Dio. La saman oni povas diri pri la donaco de la Sankta Spirito – ĝi povas esti la donaco, donita de la Sankta Spirito aû la Sankta Spirito mem.



La Donaco De La Sankta Spirito - Ĉu Ĝi Estas Pardono?
La versoj Rom 5:16 kaj 6:23 priskribas savon, kiel “la donaco” kaj elvokas komparon kun “donaco de la Spirito” en la verso Agoj 2:38. Sed verŝajne, Agoj 2:39 citas el Joel 2:32 rilate al savo, kvazaû tio estas la donaco de la Spirito. La mencio de Petro rilate al la promesita donaco al tiuj “malproksimaj” konformas al la vortoj de Jesaja 57:19: “Paco, paco (kun Dio pere de pardono) al malproksimaj”. Ef 2:8 ankaû priskribas la donacon kiel savo, kaj kelkaj linioj pli sube estas dirite: “per li ni ambaû havas en unu Spirito (la donaco) alkondukon al la Patro” (2:18). Tion ankaû konfirmas tiu fakto, ke Ef 2:13-17 konformas al la verso Jes 57:19: “Vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo... ĉar nia paco estas li... kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj”. Jesaja 30:1 malaprobas provon de la Izraelidoj trovi sian propran vojon al la pardono, sed ne akiri ĝin per la donaco de Dia Spirito: “kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko”. Verso Jes 44:3 priskribas la lastan tagon de la pardono per tiuj vortoj: “Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron (spirite malplenigita – Jes 53:2); Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn”. La beno de la idaro de Abraham okazas pere de Kristo (Ag 3:25,26), kiu estas komparata kun elverŝo de la Spirito sur la Izraelidoj. Ĉi tie klare videblas konformo al Joel 2 kaj Ag 2. En Gal 3:14 Ĉio tio estas ĝeneraligite per tiuj vortoj: “Por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo, por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito”. La verso 1 Kor 6:11diras pri forlavo de niaj pekoj “en la Spirito de nia Dio”. En la epistolo al Romanoj estas indikite al egaleco inter ni, kiuj ricevas “gracon... repacigon... la Spiriton” (1:5; 5:11; 8:15), ankaû montrante per tio interligon kun la donaco (“graco”) de la Spirito kaj pardoneco, kiu kondukas al la repacigo. Malfacile estas supertaksi la signifon de la lingvostilo kaj konceptoj de la Malnova Testamento, sur kiuj bazas sin la Nova Testamento, konsiderante, ke la unuaj legantoj de ili estis Izraelidoj, al kiuj gravan influon, okazigis la apostolaj epistoloj. La libroj de Moseo kaj de Josuo multfoje mencias la promeson de Dio doni al Sia popolo la teron – “la teron, kiun Dio donos al vi kiel posedaĵo”. Tiun frazon sufiĉe ofte oni povas renkonti ankaû en la Nova Testamento, en kiu la vorton “tero” aû “lando” anstataûas la vorto “savo”. Sekve, la donaco de Dio nune estas en estonteco, memkompreneble, kune kun la pardono de pekoj.

Gal 3:2,5,8-11 komparas la benojn, pardonon kaj savon de Abraham kun ricevo de la Sankta Spirito. “La promeson de la Spirito” (Gal 3:14) estas dirite kuntekste al la promesoj al Abraham.

Petro petis hebreojn penti, antaû ol ili ricevos la donacon. Sed pento kondukas al persona preĝo. Sekve estas kaûzo por kredi, ke la donaco de la Sankta Spirito estas respondo al persona preĝo. Doni “bonajn donacojn“ al tiuj, kiuj petas de Li en preĝoj, tio signifas la saman, ke doni (la donacon) la Sanktan Spiriton (Mt 7:11; kmp. Lk 11:13). Tion saman diras Fil 1:19 “...al mia savo, per viaj preĝoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo”. Ankaû 1 Joh 3:24 diras, ke la Spirito estas donata al tiuj, kiuj observas Liajn ordonojn; kaj la verso 22 diras, ke ĉion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, se ni observas Liajn ordonojn. Do, nia fido premisas, ke Dio aûdas niajn preĝojn (1 Joh 5:14) kaj ni havas la Spiriton (1 Joh 3:21, 24; 4:13). Kiel ni vidas, tiuj ĉi eldiroj konformas unu al la alia.

Ofte oni tradukas la grekan vorton “karismo” per la vorto “graco” kaj ofte uzas ĝin konekse al la donaco de Dio. “Sed ni kredas pri nia savo per la graco (la donaco) de la Sinjoro Jesuo”(Ag 15:11). Samtempe, la vorto “graco” ofte estas ligita kun respondo al preĝo (ekzemple, Eliro 33:12; 34:9; Nom 32:5; Ps 84:11; 2 Kor 12:9; Heb 4:16; Jak 4:6 kmp. v.3). Zeĥ 12:10 diras pri la lasta tago, en kiu Dio verŝos “spiriton de amo kaj de preĝoj” al la Izraelidoj. Tio konfirmas, ke la donaco de la Spirito, en la senco de pardono kaj savo, estas respondo al preĝo kaj por la hebreoj, kiuj vivis en la unua jarcento, kaj ankaû por tiuj, kiuj vivas en la lastaj tagoj. En la sama senco Paûlo diras pri “la donacoj kaj la vokado de Dio” al pento kaj savo (Rom 11:29).


La Parakleto
La sama klarigo povas rilati al la promesoj de la Parakleto en ĉapitroj Joh 14 kaj 16. Dekomence tio rilatis al la miraklaj povoj, donitaj al la apostoloj, ĉar ili ricevis la promeson unuavice. Ĝi ankaû povas rilati al ni en la kutima, ne mirakla senco. La miraklaj povoj, donitaj al la apostoloj, verŝajne, devis helpi al ili por skribi la Evangeliojn. La donacoj “instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi” (Joh 14:26). La vorto “rememorigos” limigas la miraklan povon de la promeso de la Parakleto, donita al la apostoloj, kiuj estis kune kun Jesuo dum lia surtera vivo. Nur al ili la Parakleto povis rememorigi ion el vortoj de Jesuo. Ĉio, kio estas dirite pri la Parakleto, konvenas al povo de plene skribita Biblio. Pro tio ni povas konkludi, ke tiu kaj ankaû aliaj promesoj de la spirito en mirakla formo estis plenumitaj dum la unua jarcento, sed nun ili estas elmontritaj al ni pere de la skribita Vorto de Dio en la Biblio. Certe, pasintatempe La Dia Spirito ankaû revelaciis per skribita vorto, sed tio estis nur laûparta revelacio kompare kun tiu “perfekta” revelacio, kiun ni havas nun en la plena Vorto de Dio (1 Kor 13:9-13). Sekve, se nia Biblio estas “perfekta” post kiam estis finskribita la Nova Testamento kaj estis deprenitaj la donacoj, ne povas esti iuj aliaj aldonaj revelacioj de Dio. La asertoj, kiujn entenas la Libro de Mormono, kaj aliaj similaj al ĝi libroj, ke la Biblio ne estas plena revelacio, ne estas subtenataj. La foresto nune de la donacoj de la Spirito konfirmas, ke la Biblio estas plenskribita, kaj se ni akceptas la tutan revelacion de Dio en la Biblio, ni devas ankaû akcepti ĉiun ĝian parton, kaj la Malnovan kaj ankaû la Novan Testamentojn, nur tiam povas la homo de Dio iĝi “perfekta”, kiel perfekta estas Dio, rivelita al ni en la Vorto.
KOMENTO 8: “Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn” (Mk 16:17)
Kutime, tiujn vortojn oni diras pruvante, ke veraj kredantoj ricevos la miraklajn donacojn. “Ili prenos en manojn serpentojn; kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos” (Mk 16:18). Tio ne estas promeso, kiu nur teorie povas okazi, se kredanto havos fidon sufiĉmezure; tio estis efektivaj promesoj pri tio, kion povos okazigi ĉiuj kredantoj. Nune do ni ne vidas tiujn miraklojn, tio signifas, ke la promesoj de tiu verso ne povas rilati al ni nuntempe. Vi povas rememori, kiel Paûlo tenis en la manoj venenan vipuron kaj nenio malbona okazis al li (Ag 18:3-7). Tio konfirmas, ke lia predikado estis de Dio. Dum la sekvaj jarcentoj neniu el “karismaj” kristanoj, asertantaj, ke ili posedas la donacojn, povis konfirmi posedon de tiu ĉi povo. Ĝis tiam, kiam ĉiu kredanto povos okazigi tiajn miraklojn, oni devas ne opinii, ke donitaj promesoj estas plenumitaj. Tion konfirmas nia konkludo, kiun ni faris dum nia trastudo de la Biblio rilate al la Spirito: tiujn miraklajn donacojn posedis fruaj kristanaj kredantoj en la unua jarcento, sed tiuj donacoj ĉesis sian efikon kaj estis deprenitaj post kiam estis finskribitaj la Sanktaj Skriboj de la Nova Testamento.

La lasta verso de la ĉapitro Mk 16 diras, ke tiuj mirakloj konfirmis la vortojn de Evangeliaj predikantoj: “Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn... Kaj elirinte, ili predikis ĉie, Kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per signoj, kiuj sekvis(Mk 16:17,20). Sed kiam nur tiu parkera Vorto estis finskribita, kaj ekzistas nun en la Nova Testamento, malaperis neceso de miraklaj signoj por konfirmi predikojn.


ĈAPITRO 2: Demandoj


  1. Kiu el pli sube donitaj vortoj konvenas al la vorto “Spirito”?

  1. povo

  2. sankteco

  3. spiro

  4. polvo




  1. Kio estas la Sankta Spirito?

  1. persono

  2. povo

  3. Dia povo

  4. parto de Triunuo




  1. Kiel la Biblio estis skribita ?

  1. homoj skribis siajn proprajn pensojn

  2. homoj skribis tion, kion, laû ili, Dio volis diri

  3. por skribi la Biblion homoj estis inspiritaj de Dio

  4. iuj partoj de ĝi estis inspirita de Dio, sed la aliaj ne estis inspiritaj




  1. Kial, laû vi, estis donitaj la miraklaj donacoj de la Spirito?

  1. por konfirmi la buŝan predikadon de la Evangelio

  2. por pli disvastigi la fruan eklezion

  3. por helpi al homoj esti justaj

  4. por savi la apostolojn de iliaj personaj malfacilaĵoj




  1. De kie ni povas lerni pri Dia vero?

  1. parte el la Biblio, parte el nia propra pripensado

  2. senpere de la Sankta Spirito, sen legado de la Biblio

  3. nur el la Biblio

  4. de pastroj




  1. Nomu iujn donacojn de la Spirito, kiuj ekzistis en la unua jarcento.




  1. Kiam ili estis deprenitaj? Ĉu oni povas posedi ilin nuntempe?




  1. Kiel la Sankta Spirito povas efiki al nia vivo nuntempe?
1   2   3   4


Elŝuti 154.53 Kb.

  • La Donaco De La Sankta Spirito - Ĉu Ĝi Estas Pardono
  • La Parakleto
  • KOMENTO 8: “Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn” (Mk 16:17)
  • ĈAPITRO 2 : Demandoj

  • Elŝuti 154.53 Kb.