Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉapitro 2 la spirito de dio 1 la spirito de dio

Elŝuti 154.53 Kb.

Ĉapitro 2 la spirito de dio 1 la spirito de dio




paĝo3/4
Dato14.03.2017
Grandeco154.53 Kb.

Elŝuti 154.53 Kb.
1   2   3   4

Nuntempaj Pretendoj Je Posedo De La Spirito
Kaj por la fino de tiu ĉi temo necesas fari kelkajn rimarkojn konekse al plurfojaj asertoj de tiuj homoj, kiuj opinias, ke ili posedas la donacojn de la Spirito:

- Nuntempa “parolado per lingvoj” havas tendencon al la multfoja repetado de kurtaj silaboj, ekzemple, “lala, lala, lala; ŝama, ŝama; Jesuo, Jesuo”, kiuj ne rilatas sintakse al iu ajn lingvo. Ĉiu homo, aûdante fremdan parolon, kvankam ne komprenante la fremdlingvajn vortojn, tamen laû specifikaj sonsonoj, laû vortordoj kaj prononcoj, li povas kompreni, ke homoj ion komunikas. Sed nuntempa lingvoparolado ne havas tiun karakteron. Tio substrekas la fakton, ke ĝi ne provizas edifon, kiu estis la celo de la spiritaj donacoj en la unua jarcento.


- Iuj pentekostanoj asertas, ke parolado per lingvoj estas signo, ke oni estas “savita” kaj ĝi akompanas ĉiun veran konverton.

Tio kontraûas al la priskriboj de la fruaj eklezioj, en kiuj posedantoj de la donacoj similis al diversaj korpopartoj. Ne ĉiu estis mano aû piedo, kaj simile, iu ajn specifa donaco, ekzemple lingvoparolado, ne estis posedita de ĉiuj. 1 Kor 12:17, 27-30 klarigas tion:


“Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aûdado? Se la tuta estus aûdado, kie estus la florado?” “Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laû sia parto. Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. Ĉu ĉiuj estas apostoloj? Ĉu ĉiuj profetoj? Ĉu ĉiuj instruantoj? Ĉu ĉiuj mirakluloj? Ĉu ĉiuj havas kuracan povon? Ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? Ĉu ĉiuj interpretas?”
Same, pli frue en la sama ĉapitro:
“Ĉar al unu estas donite per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laû la sama Spirito; al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; sed cion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al Li plaĉas. Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaû estas Kristo” (1 Kor 12:8-12).
Tiun esprimplenan klarigon neeblas ignori.
Alia problemo rilate al pentekostanaj argumentoj estas la ekzemplo, kiel Filipo en Samaria konvertis multe da popolo al la nova fido, t. e. post kompreno pri la evangelio ili estis baptitaj en la akvo, sed ili ne ricevis la donacojn de la Spirito, ĉar poste, Petro kaj Johano aliris al ili kaj “alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton... Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton. Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per surmetado de la manoj de la apostoloj...” (Agoj 8:4-18). Povas esti, ke la transdono de la spiritaj donacoj estis farata nur per surmetado de manoj, kion ne ofte praktikas nuntempaj pretendantoj je spiritaj donacoj.

Aliaj pentekostanoj opinias, ke parolado en diversaj lingvoj ne estas pruvo pri savo. Tio substrekas la fakton, ke estas seriozaj doktrinaj diferencoj inter tiuj, kiuj asertas, ke ili posedas la donacojn. Ekzemple, kelkaj kredas, ke la Regno de Dio estos sur la tero, dum aliaj opinias, ke ĝi estos sur la ĉielo. Katolikaj “inspirituloj” pretendas, ke la Sankta Spirito ordonas al ili adori Maria-n kiel Diinon kaj respekti la Papon, samtempe iuj pentekostanoj asertas, ke posedata de ili la Sankta Spirito ordonas al ili rigardi la Papon kiel Antikriston kaj kondamni katolikan doktrinon. Tamen Jesuo diris, ke kiam venos la Parakleto, t. e. la Spirito de la vero, “li gvidos vin en ĉian veron... Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio... Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kion mi diris al vi (Joh 16:13,23; 14:26).

Inter tiuj, kiuj posedas la Parakleton, ne devas esti gravaj diferencoj pri doktrino. Pro tio, ke troviĝas tiaj diferencoj, iliaj pretendoj ne estas kredeblaj. Videbla nekapableco de kelkaj pretendantoj laûbiblie klarigi sian kredon, montras, ke ili ne estas edifataj de la Parakleto en ĉian veron kaj plenan scion.

La granda atento, kiun iuj homoj donas al la parolado en lingvoj ne reflektiĝas en la Biblio. En la listo da donacoj de la Spirito, donita en la ĉapitro Ef 4:11, ĝi ne troviĝas. En la simila listo en 1 Kor 12:28-30 ĝi troviĝas nur ĉe la fino. Fakte en la Nova Testamento nur en tri lokoj estas mencioj pri uzo de tiu donaco (Agoj 2:4; 10:46; 19:6).

La pretendoj de nuntempaj “inspiritaj” kristanoj je posedo de parolado en diversaj lingvoj kaj scipovoj fari miraklojn, oni devas konsideri konekse al tio, kion ni diras en tiu ĉi ĉapitro rilate al la maniero, laû kiu la Spirito de Dio agas. La baza punkto estas tio, ke ĉiuj pretendoj, kiujn tiaj homoj faras, ne estas rezulto de posedo de la Sankta Spirito. Tiuj, kiuj asertas, ke ili ja posedas la donacojn, trovos malfacilon respondi al tiuj Bibliaj argumentoj, kiujn ni donis ĉi tie.

Tamen, estas racie atendi ian klarigon pri la demando, kial iam okazas partaj resanigoj kaj “paraladoj en lingvoj”.

Estas konate, ke homoj uzas nur negrandan parton de sia cerbopovo, laû kelkaj taksoj – nur je 1%. Estas ankaû akceptite, ke la menso povas havi preskaû “fizikan” efikon al la korpo. Per tia memsugesto, ke fajro ne povas brulvundi, hindoj atingas povon iri sur fajro nudpiede, ne brulvundante piedojn. En momentoj de eksterordinara inspiro ni povas uzi multe pli da procentoj de eblecoj de nia cerbo, ol kutime, kaj atingi tiun fizikan staton de nia korpo, kiu multe pli superos ĝenerale konatajn korpeblecojn. Tiel, en stato de forta ekscito dum batalo, soldato povas tute ne rimarki dum kelkaj horoj, ke ĉe li estas deŝirita mano.

Kun forta religia fido, dum kiam sonas konvena stimula muziko, sub influo de inspira gvidanto povas okazi fenomenoj, kiuj estas ekster normala homa kompreno.

La mirakloj, pri kiuj parolas nuntempaj “kristanoj”, kaj ankaû similaj eksternormaj spertoj de aliaj religioj, estas el la sama eksterordinara kategorio. Ŝamanoj same praktikas sensencan paroladon en lingvoj. Kaj islamanoj povas atesti al “mirakloj” similaj al tiuj, kiuj estas pretenditaj de nuntempa kristanismo. Tamen la posedo de spiritaj donacoj en la unua jarcento celis ĉefe pruvi la superecon de vera kristanismo rilate al aliaj religioj. Tiu fakto, ke nuntempaj “mirakloj” de nuna kristanismo similas al la samaj “mirakloj” de aliaj religioj, atestas pri foresto nune de tiaj donacoj de la Sankta Spirito, kiuj estis en la unua jarcento.
2.5 LA BIBLIO - LA UNUNURA AÛTORITATO
El ĉio dirita en tiu ĉi ĉapitro sekvas, ke la Sankta Spirito rilatas al Lia racio, intenco kaj potenco, pere de kiu Li efektivigas Siajn kreaĵojn. Ni substrekas, ke la Spirito klare malkaŝiĝas al ni sur la paĝoj de la Dia Vorto. Multaj problemoj de nuntempa kristanismo leviĝas pro la tuta manko de kompreno de tio ĉi. Pro tio, ke ne estas facile kompreni, ke tiom granda povo estas enmetita en unu libron, aperas deziro opinii, ke krom la Biblio ekzistas ia alia formo de Dia revelacio al la homo. Nia ege malvirta homa naturo (Jer 17:9) trovas la puran veron de Dia Vorto malfacila por kompreni (Joh 17:17), kaj multaj homoj fordonas sin al la tento havi aliajn formojn de revelacio, pli allogajn por homa menso. Pli sube vi trovos kelkajn ekzemplojn de ili:

--------------------------------------------------------------------------------------

Konfesio Aliaj formoj de Avantaĝo de tiu ĉi

revelacio formo por homo

Atestantoj Eldonaĵoj de la Ne necesas iun personan

de Jehovah societo “Garda Turo”, penon por pripensi la ĝustan

kiuj estas opiniataj kiel interpreton de la Biblio. . inspiritaj. Ĉiuj respondoj jam estas

aperigitaj.

___________________________________________________________

Roma Eldiroj de la Papo Persono mem ne bezonas

Katolikismo kaj opinioj de legi la Biblion. En la

pastroj, kiuj (laû pasinteco katolikismo ne

iliaj vortoj) estas aprobis, eĉ malpermesis

la respegulo de Dia legi la Biblion. Oni fidu al

Racio pastroj prefere ol persona peno kompreni la Dian Vorton.

__________________________________________________________

Mormonoj La libro de Ne necesas kredi al la

Mormono Bibliaj doktrinoj, kiuj iufoje

estas malfacile akceptataj -

la libro de Mormono

proponas ŝancon de universala savo. Tamen, la Biblio diras, ke multaj homoj

vivas kaj mortas sen espero pro tio, ke ili ne estas alvokitaj al konado de la Evangelio.

___________________________________________________________

Inspirita “Interna Lumo”, Ili kredas, ke iliaj sentoj

Kristanismo kiu laû ili estas kaj agoj estas korektaj,

la Sankta Spirito ĉar ilin gvidas kaj inspiras

la Dia Spirito diversmaniere, sen la Biblio.

__________________________________________________________

Ĉio tio substrekas, ke necesas akcepti la Biblion, kiel Dian Vorton kaj memstare sur ĝiaj paĝoj trovi la veran revelacion. Al la demando: “Unu Biblio, multe da konfesioj – Kial?” oni povas respondi, ke krom la Biblio tiuj homoj akceptas ankaû aliajn formojn de la revelacio de Dia Spirito.

Se vi volas trovi unu veran konfesion, unu veran fidon kaj unu veran bapton (Ef 4:4-6), vi devas sekvi la laûta kaj klara alvoko: “Reen al la Biblio!”


KOMENTO 4 : Ĉu La Sankta Spirito Estas Persono?
En la partoj 2.1 kaj 2.2 estas donite sufiĉa pruvo, ke la Dia Spirito rilatas al Lia potenco, kiu larĝmaniere respegulas Lian “menson”. Pro tio, ke la Dia Spirito efikas kiel respegulo de la personeco de Dio, kelkaj opinias, ke la Dia Spirito estas persono, kiu estas ankaû Dio.

Atenta refoja tralego de la antaûaj partoj montras, ke la Dia Spirito estas Lia menso kaj potenco, kaj se tio estas tiel, do menso kaj potenco neniel povas esti persono. La elektro estas nevidebla forto, donanta rezultojn por homo, kiu manipulias tiun forton; sed ja ĝi ne povas esti persono. Amo estas elaperigo de homa karaktero, sed ĝi ne povas esti persono. La Spirito Dia enhavas Lian amon, kiel parton de Lia karaktero, kaj povas rilati al Lia potenco, sed ĝi neniamaniere povas rilati al persono aparta de Li.

Evidenta kaj grava eraro de multaj “kristanoj” (ke la Spirito estas persono) estas en tio, ke ili kredas je la doktrino pri la “Triunuo”. Laû tiu ĉi doktrino estas tri dioj, kiuj iamaniere estas samtempe unu la sama – Dio Patro, Dio Sankta Spirito kaj Dio Filo (Jesuo). Tiuj samaj homoj asertas, ke Dio ne estas persono kaj samtempe diras, ke Dia Spirito estas persono, montrante per tio evidentan kontraûdiron, ke la Sankta Spirito estas la patro de Jesuo.

Pro tio, ke la vorto “triunuo” forestas en la Biblio, tio pruvas, ke la ideo pri “triunueco” estis pagana ideo, enportita en kristanismon. Akceptante la ideon, ke Dio estas triunuo, kristanoj estis devigitaj fari strangan konkludon, ke la Dia spirito/povo estas persono, kiu ankaû estas Dio, kvankam ne estas Dio la Patro. Kiam do al ili oni evidentigas tiujn kontraûdirojn, ili trovas la plej facilan por si konkludon, dirante, ke Dio estas granda mistero, kaj ni devas fidi, sen provoj por trovi logikan klarigon. Tamen samtempe ili ignoras citaĵojn el la Nova Testamento konekse al la misteroj de Dio, malkaŝitaj en la vortoj kaj agoj de Kristo:


“Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron” (Rom 11:25).
“la predikado de Jesuo Kristo, laû la malkaŝo de la mistero” (Rom 16:25).
“Jen mi sciigas al vi misteron...” (1Kor 15:51).
“ Sciiginte al ni la misteron de Lia volo” (Ef 1:9; 3:3).
La predikado de Paûlo estis “sciigi kuraĝe la misteron de la Evangelio” (Ef 6:19; Kol 4:3).
“La misteron... nun klarigita al liaj sanktuloj” (Kol 1:26).
Tio montras, ke nune ne estas misteroj rilate al ĉefaj doktrinoj, kaj nur homo, estante ankoraû en mallumo, dirus pri tiuj misteroj. Kaj ĉu ne konfuzas tiun homon tiu fakto, ke la Biblia nomo “Babelo”, la sistemo de falsaj doktrinoj, priskribitaj en Apokalipso, estas “Mistero” (Ap 17:5)? La ĉefa senco estas en tio, ke tiu ĉi sistemo anoncas siajn kredojn “mistero”, sed veraj kredantoj komprenas la misteron de tiu virino (Ap 17:7).

Tiujn nebulajn klarigojn oni povas aûdi de homoj, kiuj bazas sian komprenon de Dio sur subjektivaj impresoj aû sur malklara, necerta influo de ia ekstera inspira povo al ilia menso. Se ni efektive volas kompreni la veran doktrinon de la Dia Vorto, ni devas uzi ĉiujn niajn kapablojn por kompreni la mesaĝon de la Biblio.

Neniu el predikantoj de la Evangelio, menciitaj en la Biblio, diris similan frazon: ”Tio estas absoluta mistero kaj vi ne povas kompreni ĝin”. Anstataû tio ni legas alvokojn al ni uzi nian intelekton por fari logikajn konkludojn pri la Sankta Skribo.

En sia prediko pri ĉefaj tezoj de la Biblio (kiujn ni ankaû konsideras en tiu ĉi libro) Paûlo “rezonadis kun ili el la Skriboj, klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj releviĝi el la mortintoj” (Agoj 17:2,3). Tio estis logika Biblia pruvo; kaj la propozicio mem komemciĝas per la vortoj: “Kaj laû sia kutimo... rezonadis...”. Tiu stilo estis kutima por Paûlo (vidu ankaû Agoj 18:19). Konforme al tio, dum la granda kompanjo en Korinfo, Paûlo “diskutadis en la sinagogo ĉiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn...” (Agoj 18:4-6). Homoj, kiuj akceptis la fidon, aûskultis pruvojn de Paûlo, kiujn li citis el la Biblio; tie ne estis frazoj, similaj al: “vizio de Jesuo en mia dormaĉambro”, “nepriskribebla sento kaptis min”, “iuvespere mi renkontis la Sinjoron”.

Rimarku ankaû, ke la inspirita de Dio Skribo alvokas al logiko kaj racieco, indikante dum tio, ke “ili kontraûstaris”. Simile al tio, en Antioĥio Paûlo kaj Barnabaso “alparolante ilin, urĝe admonis ilin” (Agoj 13:43). Ilia sekva halto estis en Ikonio, kie ili “tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis” (Agoj 14:1).

Dum kiam do iom pli poste oni juĝis Paûlon, la sama logiko inspiris lian certan esperon al la estonteco: “Paûlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj juĝo estonta” kun tiu plena da sentoj klareco, ke eĉ cinika juĝisto “Felikso timiĝis” (Agoj 24:25).

Pro tio, ke temas pri pruvoj, ni devas doni Bibliajn citaĵojn pri nia espero kaj doktrino: “Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo” (1 Pet 3:15).

Paroli per trankvila voĉo pri iu ajn persona sperto – tio ne signifas doni pruvon je la Evangelia espero. Oftaj mencioj pri personaj atestoj kiel rimedo de predikado de multaj “evangeliaj” kristanoj, substrekas foreston argumentitan “respondon” al ilia “espero”. Aperis eĉ leksikono ĉe ili, por doni eblecon al ili uzi “kion la Sinjoro faris en mia vivo” kaj tiel plu. Tiaj personaj anekdotoj akre kontraûas al la vortoj de Paûlo: “Ni predikas ne nin mem, sed Kriston Jesuon” (2 Kor 4:5), kaj tion diris homo, kiu pli multe ol iu alia interrilatis kun Jesuo.

La logika kaj laû la Biblio argumentita metodo de nia konvertiĝo devas krei modelon por niaj pli intimaj rilatoj kun Dio ĝis la fino de niaj tagoj. La ekzemploj por ni, kiel ĉiam, estas la unuaj kristanoj, kiuj uzis racion por decidi problemojn de sia servado (Agoj 6:2).

En la epistoloj de la Nova Testamento ankaû estas esprimita certeco, ke iliaj legantoj akceptos Biblian logikon kiel gvidilon. Sekve, sciante, kiaj estis ĉefpastroj, vivintaj laû la leĝo de Moseo, ni povas scii detalojn pri agoj de Kristo (Heb 5:3). Parolante pri la amo de Dio en Jesuo, Paûlo emfazas, ke estas nia “racia (greke ”logikos” t. e. “logiko”) servo” plene dediĉi nin al Li (Rom 12:1). La vorto “logikos” devenas de la greka vorto “logos”, kiu signifas “vorto”, en la senco de Dia Vorto. Sekve, nia logika respondo per Bibliaj terminoj ankaû devas esti bazita sur la Vorto de Dio.

Do, nelogike estas aserti, ke la Dia Spirito estas persono, kiu ne estas Dio kaj samtempe estas Li. Kaj ankaû la respondon, ke ĉio tio estas mistero kaj ne subiĝas al la logiko, refutas Bibliaj tekstoj. Se ni ne povas fari logikajn konkludojn el la Sankta Skribo, do la tuta studo de la Biblio iĝas vana; kaj foriĝas bezono de la Biblio, se ĝi povas esti konsiderita kiel nur interesa banalaĵo aû kiel amuza beletra verko. Ŝajnas, ke ĉio tio estas sur librabretoj de multaj kristanoj.

Tamen pro la justeco necesas rimarki, ke kelkaj el tiuj, kiuj kredas, ke la Spirito de Dio estas persono, provas doni Biblian klarigon al tio. Ili citas versojn, en kiuj pri la Dia spirito estas dirite, kiel pri persono aû persona kvalito, ekzemple pri “Parakleto” (Jh 14:16), aû ke la spirito estis “malĝoigita”.

En la parto 4.3 ni montras, ke homa “spirito” povas esti ĉagrenita (Agoj 17:16), afliktigita aû ĝoja (Lk 10:21). Pri la “spirito” de homo, t. e. pri la senco mem de la homo, pri lia racio estas dirite kiel pri aparta persono. Sed, certe do, oni ne devas akcepti tion laûlitere. Ankaû pri la spirito de Dio oni povas paroli sammaniere.

Necesas atenti, ke en la Biblio ofte estas uzata la lingvo de personigo, kiam oni diras pri abstraktaj nocioj. Ekzemple, en Sentenco 7:4 pri la saĝo estas dirite kiel pri virino. Tio montras al ni, kia estus homo, se li posedus saĝon pri agoj. La saĝo ne povas ekzisti aparte de la menso de homo kaj pro tio estas uzita tiu personigo. Pli detale pri tio estas dirite en Komento 5: “La principo de personigo”.


KOMENTO 5: La Principo De Personigo
Povas esti por kelkaj homoj estos malfacile akcepti la klarigon pri personigo de la satano, ĉar en la Biblio li estas ofte menciita kiel persono, kaj tio, verŝajne konfuzas homojn. Tamen en la Biblio ofte estas uzata la metodo de personigo de tiuj nocioj, kiel saĝo, riĉeco, peko, eklezio, sed nur rilate al la satano aperas iuj abstraktaj teorioj. Sekvantaj ekzemploj ilustros la punkton.

Personigo de riĉeco
“Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aû li malamas unu kaj amas la alian; aû li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!” (Mt 6:24). Tie ĉi riĉeco estas komparata kun sinjoro. Multaj homoj tre forte aspiras ricevi riĉecon kaj ĝi iĝas ilia sinjoro. Jesuo diras al ni tie ĉi, ke ni ne povas fari tion kaj samtempe bone servi al Dio. La instruo estas simpla kaj efika, sed neniu opinias, ke riĉeco estas homo laû nomo Mamono.
Personigo de peko
“... Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko” (Joh 8:34). “Kiel la peko reĝis en morto” (Rom 5:21). “Ĉu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, ĉu de peko por morto, aû de obeemeco por justeco? (Rom 6:16).

La same kiel en la okazo pri riĉeco, peko tie ĉi estas komparata kun sinjoro, kaj tiuj, kiuj pekas estas liaj sklavoj. Tamen neniu racia leganto de tiuj linioj akceptos la vortojn de Paûlo, ke peko estas persono.


Personigo de spirito
“Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem” (Joh 16:13).

Ĉi tie Jesuo diras al siaj apostoloj, ke ili ricevos la povon de la Sankta Spirito kaj tio fakte okazis en la tago de Pentekosto, kiel estas dirite en Agoj 2:3,4: “Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaû el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito”, kiu donis al ili mirindan povon fari mirindaĵojn, konfirmantajn, ke ilia povo devenas de Dio. La Sankta Spirito ne estis persono; tio estis povo, sed dirante pri tio, Jesuo uzis la personan pronomon “li”.


Personigo de morto
“Kaj mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo; kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto” (Ap 6:8).
Personigo de la popolo de Izraelo
“Denove Mi aranĝos vin, kaj vi estos aranĝita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj... (Jer 31:4). “Mi aûdis, kiel Efraim diras pentante: Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertiĝos; ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio (Jer 31: 18).

La enhavo de tiuj ĉi versoj montras, ke la profeto turnas sin ne al laûlitera senpeka homo Efraim, sed al la popolo de Izraelo, kiu ĉi okaze personiĝas la same, kiel Brition iufoje oni nomas “John Bull” aû “Britannia”. Ne ekzistas tiuj personoj, sed kiam oni renkontas en libroj aû sur pentraĵoj iliajn nomojn, ĉiu scias, ke tiuj ĉi nomoj signifas Brition.


Personigo de kredantoj je Kristo
“Ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo” (Ef 4:13). “Estas unu korpo” (Ef 4:4). “Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laû sia parto” (1 Kor 12:27). “Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo” (Ef 5:23). “Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio... Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio” (Kol 1:18,24). “Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo (2 Kor 11:2). “... venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis” (Ap 19:7).

Ĉiuj tiuj versoj tute klare rilatas al la komuneco de homoj, kiuj estis veraj fidantoj je Kristo kaj kiuj iufoje nomiĝis kiel “eklezio”, tamen tio ne rilatas al nuntempaj eklezioj, kiuj jam delonge ĉesis esti veraj kredantoj je Kristo. La veraj kredantoj, t. e. tiuj, kiuj kredas al la veraj doktrinoj de la Biblio, nomiĝas “ĉasta virgulino”, indikante per tio, kiun vivmanieron ili devas havi; ili estas “eklezio”, “korpo” kaj tio estas konvinka figura esprimo, ĉar kiel natura korpo havas multe da funkcioj, same ankaû la vera eklezio havas grandan recpondecon kaj efektivigas diversajn funkciojn. Kiam oni nomas la eklezion kiel “korpon”, neniu opinias ĝin iu persono; neniu opnius la diablon aû satanon kiel iu ĉiela monstro aû falinta anĝelo, se tiuj vortoj estus tradukitaj ĝuste kaj se viroj kaj virinoj ne akceptus falsajn ideojn, devenintaj de la malveraj eklezioj de pasintaj tagoj.

El la libro de Robert Roberts “Christendom Astray”.
KOMENTO 6: Kalvinismo
Antaû kelkaj jarcentoj Kalvin eldiris la koncepton pri antaûdifino de nia vivo, ke ĉiuj niaj bonaj decidoj havas neniun signifon por nia savo – ni estas aû destinitaj al la savo antaûe, aû repuŝitaj de ĝi. Tiun koncepton respegulas ankaû kelkaj nuntempaj ideoj:


  • Sensence estas doni niajn fortojn por studi la Biblion aû religion, ĉar se ni devas esti savitaj, ni estos savitaj ĉiuokaze.




  • Ekzistas estaĵo, nomita diablo, kiu devigas nin peki kaj enigas en niajn vivojn problemojn sendepende de nia volo. Tiu ĉi malvera ideo estas pridiskutata en Ĉapitro 6.




  • Ne necesas peti Dian helpon en diversaj okazoj de la vivo, ekzemple, pri sekureco dum vojaĝado, ĉar ĉio havas sian destinon. Ekzistas la proverbo, kiun oni povas ofte aûdi en flughavenoj antaû forflugo: “Kio devas okazi, tio okazos”.




  • Evangeliaj eklezioj instruas, ke ne eblas fidi al la Biblio aû kompreni ĝin, se la Sankta Spirito ne devigas nin fari tion.

Tamen estas multe da raciaj Bibliaj kialoj, ke oni rifizu tian filozofion:





  • Similaj eldiraĵoj sensencigas la tutan koncepton pri obeemo al Dio. En la Biblio estas dirite al ni, ke ni devas observi ordonojn de Dio, kaj niaj agoj povas doni al Li ĝojon aû ĉagrenon. Tiu ĉi koncepto perdas sian sencon, se Dio devigas nin esti obeemaj. Kristo proponas savon “al ĉiuj al li obeantaj” (Heb 5:9).



  • Heb 11 diras, ke Dia influo al nia vivo kaj sekvonta havigo al ni savon rilatas al nia fido. Multaj Bibliaj ekzemploj pri alvokoj al Dio kun preĝoj pri helpo dum malfacilaj momentoj de nia vivo perdas sencon, se ĉio estas tute antaûdifinita. Simile al tio, iĝas sensenca la ideo pri savo kiel la rezulto de nia fido je Kristo.




  • Baptiĝo estas premiso por la savo (Mk 16:16: Joh 3:3-5). Tion neas kalvinistoj. Tamen savo iĝis ebla dank` al la ofero de Kristo (2 Tim 1:10), sed ne estas rezulto de la abstrakta koncepto de antaûdifino. Ni devas konscie alveni al li per baptiĝo. La versoj Rom 6:15-17 diras, ke per baptiĝo ni ŝanĝas nian vivon de peko al vivo de obeemo “Vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj”. Tiuj versoj pri prezentado de ni al obeemeco klare diras pri nia propra volo, kontraûe al senkondiĉa antaûdifino. La prezentado efektiviĝas per obeado de la koro al la instruado de la Evangelio (Rom 6:17).




  • Se niaj vivoj estas jam antaûdifinitaj, la Diaj vortoj al ni perdas sian sencon. Ankaû ne necesus prediki; tamen la Biblio per edifoj kaj per klaraj ekzemploj pri ili montras, ke pere de predikado de la Vorto viroj kaj virinoj venas al la savo. “La vorto de tiu ĉi savo” (Agoj 13:26) devas atingadi homojn.




  • Nin oni juĝos konforme al niaj agoj (Ap 22:12). Kial, se niaj propravolaj agoj ne gravas por la savo? Paûlo diris, ke la hebreoj mem juĝis sin esti ne indaj de la eterna vivo pro ilia malakcepto de la vorto de Dio (Agoj 13:46). Ili mem kondamnis sin – Dio ne preventis ilin. Se ni diras, ke Dio destinas kelkajn homojn al la savo, kaj la aliajn al la kondamno, do el tio sekvas, ke Li devigas unujn homojn esti pekuloj, kaj la aliajn esti justuloj. Pro la peko de Adamo “morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis” (Rom 5:12). Homoj mortas, “Ĉar la salajro de peko estas morto” (Rom 6:23), sed ne pro tio, ke Dio devigis ilin, iam antaû la peko de Adamo, esti pekuloj.




  • En la ĉapitro 1 Kor 10 kaj ankaû en multaj aliaj lokoj de la Biblio, kiel averto por kredantoj, estas dirite pri homoj de la pasinteco, kiuj iam havis rilatojn kun Dio, sed poste ili flankeniris de Li. Tiu fakto, ke ili “forfalis de graco” (Gal 5:4), montras, ke forestas sistemo de savo, laû kiu kalvinistoj asertas, ke “savita unufoje estas savita por ĉiam”. Ni povas esti savitaj nur en tiu okazo, se ĉiam sekvos la veran instruon (1Tim 4:16).




  • Jesuo klare diris, ke kompreno de la Vorto Dia dependas de niaj propravolaj penoj. “La leganto komprenu” (Mt 24:15). Ni mem devas peni kompreni la Vorton, neniu devigas nin fari tion. Ankaû Jesuo ofte ripetis similajn vortojn: “Kiu havas orelojn, tiu aûskultu” aû komprenu. La vortoj “Kiu havas orelojn, tiu auskultu” estas komparataj kun legado de la Dia vorto, ĉar la Dia Spirito estas tre klare montrata per Lia Vorto. Pro tio Jesuo povis diri, ke Liaj inspiritaj vortoj “estas Spirito” (Joh 6:63). Ne povas Dia Spirito aparte de Lia vorto devigi homojn esti obeemaj al la vorto.




  • “Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo” (Ap 22:17) – tiel diras la Evangelio al ĉiuj, kiuj akceptas lian vorton de vivo.

1   2   3   4


Elŝuti 154.53 Kb.

  • 2.5 LA BIBLIO - LA UNUNURA AÛTORITATO
  • KOMENTO 4 : Ĉu La Sankta Spirito Estas Persono
  • KOMENTO 5 : La Principo De Personigo
  • Personigo de riĉeco
  • Personigo de peko
  • Personigo de spirito
  • Personigo de morto “Kaj mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo; kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto” (Ap 6:8). Personigo de la popolo de Izraelo
  • Personigo de kredantoj je Kristo
  • KOMENTO 6: Kalvinismo

  • Elŝuti 154.53 Kb.