Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉapitro 10 baptiĝo al jesuo 10. 1 LA VIVGRAVA BEZONO DE baptiĝO

Elŝuti 91.98 Kb.

Ĉapitro 10 baptiĝo al jesuo 10. 1 LA VIVGRAVA BEZONO DE baptiĝO




paĝo1/2
Dato21.03.2017
Grandeco91.98 Kb.

Elŝuti 91.98 Kb.
  1   2

ĈAPITRO 10

BAPTIĜO AL JESUO

10.1 LA VIVGRAVA BEZONO DE BAPTIĜO

En niaj antaûaj lecionoj jam kelkfoje estis menciita la vivgrava bezono de baptiĝo, ĉar ĝi estas la unua paŝo de obeo al la mesaĝo de la Evengelio. Heb 6:2 diras pri baptiĝo, kiel pri unu el la plej gravaj doktrinoj. Ni intence iom prokrastis la studon pri tiu doktrino, ĉar vera baptiĝo devas veni de vera kompreno de la Evangelio. Nun ni jam atingis la necesan gradon de scio, kaj se vi volas akiri la veran grandan esperon, kiun la Biblio donas per Jesuo Kristo, vi absolute bezonas baptiĝon.

“El la Judoj estas savo” (Joh 4:22) en tiu senco, ke la promesoj pri savo estis donitaj nur al Abraham kaj lia semo. Tiuj promesoj povas esti niaj, se ni aliĝas al la semo de Abraham, baptiĝinte al Kristo (Gal 3:22-29).

Jesuo klare diris al siaj disĉiploj: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion (kiu estis promesita al Abraham - Gal 3:8) al ĉiu kreitaĵo. Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita” (Mk 16:15,16). Tio klare indikas, ke por havi savon, ne sufiĉas nur kredi, ankaû necesas baptiĝi. Kompreneble, baptiĝo mem ne donos savon al ni, sed ĝi estas la unua paŝo al obeema al la Vorto de Dio vivo. Jesuo emfazis tion: “Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio” (Joh 3:5).

Ankaû tiun ĉi naskiĝon el akvo ne sufiĉas, necesas ankoraû naskiĝo “el la Spirito”, t. e. “el nepereema (semo), per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta” (1 Pet 1:23). Tiele, ĉiame sekvante al la Vorto de Dio, ni renaskiĝas el la Spirito (vidu 2.2).

Ni baptiĝis al Kristo, en lian nomon (Ag 19:5; 8:16; Mt 28:19). Rimarku, ke ni baptiĝas al Kristo, ne al la kristadelfianoj aû al iu alia homa organizaĵo. Sen baptiĝo ni ne estas “en Kristo” kaj, sekve, ne estas kovritaj per liaj agoj (Ag 4:12). Petro komparas la arkeon de Noa kun Kristo, montrante, ke kiel la arkeo savis Noan kaj lian familion de la juĝo, tiel ankaû baptiĝo al Kristo savos kredantojn de eterna morto (1 Pet 3:21). Noa, eniranta en la arkeon, simbolas nian baptiĝon en la nomon de Kristo. Ĉiuj tiuj, kiuj estis ekster de la arkeo, pereis pro la diluvo. Nek amikaj interrilatoj kun Noa, nek tio, ke ili troviĝis apude de la arkeo povis savi ilin. La sola vojo al savo estas kaj estis – esti interne de la Krist/arkeo. Estas evidente, ke la dua alveno, kiun la diluvo tipigis (Lk 17:26,27), okazos jam baldaû (vidu Suplementon 3). Sekve, eniro en la Krist/arkeon per baptiĝo estas urĝe necesa. Homaj vortoj ne povas en deca grado esprimi sencon de tia urĝeco; la biblia ekzemplo pri la eniro en la arkeon dum la tempo de Noa estas pli efika.

La fruaj kristanoj, obeante al la indiko de Kristo, iris tra la mondo, predikante la Evangelion kaj baptante. Pri tio rakontas la libro de Agoj. Tiu fakto, kiel rapide post akcepto de la Evangelio homoj baptiĝis, pruvas la vivgravan necesecon de baptiĝo (ekzemple, Ag 8:12; 36:39; 9:18; 10:47; 16:15). Tiu emfazo iĝas komprenebla, se ni akceptas, ke sen baptiĝo nia studo de la Evangelio estas senutila; baptiĝo estas la unua paŝo laû la vojo al savo. La inspirita de Dio Skribo speciale emfazas tiun fakton, ke malgraû diversaj malfacilaĵoj, homoj kun helpo de Dio, finfine superas ĉiujn obstaklojn kaj plenumas sian deziron baptiĝi.

La forta tertremo, kiu detruis la malliberejon en Filipi, ŝanĝis la vivon de la malliberejestro. Ĉe la arestitoj tiam aperis ebleco eskapi kaj tio endanĝerigus la vivon de la malliberejestro. Anstataû forkuri, Paûlo kaj Silas predikis la Evangelion kaj la malliberejestro ekkredis kaj “li baptiĝis senprokraste” (Ag 16:33). Se iu havis validan kaûzon por prokrasti baptiĝon, li estis tiu, ĉar tiam okazis la plej forta tertremo en Grekio dum la lastaj 3000 jaroj. Hordo da arestitoj estis preta liberiĝi el karceroj kaj danĝero de mortpuno minacis al la vivo de la malliberejestro. Sed li klare vidis, kiun gravan aferon necesas fari por eterna vivo kaj eterna sorto. Kaj ignorante ĉiujn urĝajn problemojn (t. e. tertremon), ĉiujn malfacilaĵojn de sia ĉiutaga servado, superante fortan nervan konsternon, li estigis sian baptiĝon. Multajn homojn povas inspiri tiu ĉi ekzemplo por esti baptitaj. Necesas rimarki, ke tioma kredo venas de scio, kaj plej verŝajne li jam aûdis pri la Evangelio, ĉar “la fido venas do per aûdado, kaj aûdado per la vorto de Kristo (Rom 10:17, kmp. 17:11).

Ag 8:26-40 rakontas pri etiopa oficisto, kiu studis la Biblion dum sia vojaĝo en la ĉaro tra la dezerto. Li renkontis Filipon, kiu detale klarigis al li la Evangelion, inkluzive la postulon pri baptiĝo. Ŝajnas, ke estas neeble okazigi baptiĝon en dezerto, sed Dio ordonas nenion, kion oni ne povas plenumi. “Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo”, t. e. al la oazo, kie estis eble baptiĝi (Ag 8:36). Tiu ĉi epizodo pruvas, ke Dio ĉiam donos eblecon por plenumi Liajn ordonojn.

La apostolo Paûlo ricevis de Kristo draman vizion, kiu tiel efikis al lia konscio, ke li senprokraste “leviĝis kaj baptiĝis” (Ag 9:18). Povas esti, ke li havis tenton prokrasti la baptiĝon, memorante pri sia alta socia stato, pri sia kariero. Sed Paûlo, tiu ĉi leviĝanta stelo de la juda mondo, akceptis ĝustan decidon baptiĝi tuj, kaj malkaŝe malkonfesis sian antaûan vivmanieron. Pli poste li diris pri sia decido esti baptita: “Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. Kaj efektive mi rigardis ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro... forgesante tion, kio estas malantaûe, kaj strebante al tio, kio estas antaûe, mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo (Fil 3:7,8,13,14).

Tio estas la lingvo de atleto, kiu strebas antaûen por disŝiri la finan rubandon. Tiu spirita kaj korpa streĉo por atingi finan celon, devas karakterizi nian vivon post baptiĝo. Necesas kompreni, ke baptiĝo estas ne nur ŝanĝo de kredo aû eklezio, ne inerta kuniĝo al iuj malklaraj kristanaj principoj, sed la komenco de la vojo, kiu kondukas al la Regno de Dio. Ĝi kunigas nin en nia menso al la morto de Kristo sur la kruco kaj lia releviĝo (Rom 6:3-5).

Paûlo, jam lacigita, nejuna, sed spirite triumfanta homo, diris: “Mi ne iĝis malobeema al la ĉiela vizio” (Ag 26:19). Kio estis vero por Paûlo, tio estas vero ankaû por ĉiuj, kiuj estas konvene baptitaj; baptiĝo estas tiu evento, pri kiu oni neniam bedaûros. Dum la tuta nia vivo ni konscios, ke ni faris ĝustan elekton, kion ni ne povas diri pri multaj decidoj, akceptitaj dum nia vivo. Kaj pro tio seriozan respondon postulas la demando: ‘Kio malhelpas al mi esti baptitaj?”
10.2 RITO DE BAPTO
Ekzistas disvastigita opinio, ke bapton oni povas plenumi, aspergante per akvo la frunton de baptatan, precipe rilate al beboj. Sed tio akre kontrastas al la biblia postulato pri bapto.

La greka vorto, tradukita kiel “bapto” ne signifas aspergi; ĝi signifas plenan enakviĝon. Tiu vorto estis uzata en la klasika greka lingvo rilate al dronanta ŝipo, kiu malaperas sub la akvon. Tio rilatas ankaû al tolaĵo, kiun oni rekolorigas, mergante ĝin en farbsolvaĵon. Tolaĵo devas esti plene dronigita en likvaĵo, kompreneble, aspergon ne sufiĉas en tiu faro. Do, subakvigo estas la ĝusta formo de bapto, kion konfirmas la sekvaj versoj:


- “Johano ankaû baptadis en Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj” (Joh 3:23). El tio sekvas, ke por bapto necesas “multe da akvo”. Por tion plenumi per kelkguta aspergo, nur unu sitelo da akvo sufiĉus por cent homoj. Homoj alvenis al tiu loko surborde de la rivero Jordan por baptiĝi, sed Johano ne iradis ĉirkaû ili kun botelo da akvo.
- Ankaû Jesuo estis baptita per Johano en la rivero Jordan: “Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo” (Mk 3:13-16). Certe, la baptiĝo de Jesuo okazis per subakvigo, ĉar li “supreniris el la akvo” post baptiĝo. Unu el la kaûzoj, kial Jesuo estis baptita, estis doni al homoj la ekzemplon de Jesuo, por ke neniu povu sekvi Jesuon, ne kopiante lian ekzemplon de baptiĝo per plena subakviĝo.
- Simile al tio, Filipo kaj la etiopa eûnuko “ambaû malsupreniris en la akvon... kaj li baptis lin. Kaj kiam ili supreniris el la akvo...” (Ag 8:38,39). Rimarku, ke la eûnako petis pri la bapto, kiam li ekvidis la oazon: “Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi?” (Ag 8:36). Estas tute kompreneble, ke homo vojaĝanta tra la dezerto, certe, kunhavis iun kvanton da akvo, ekzemple, en botelo. Se estus eble bapti per aspergo, ili ne bezonus la oazon.
- Bapton oni komparas kun enterigo (Kol 2:12) de homo, sed oni enterigas ja tutan homan korpon.
- Baptiĝon oni nomas “forlavo de pekoj” (Ag 22:16). Fakta enakviĝo estas komparata kun lavo en Tit 3:5; Heb 10:22 kaj tiel plu. La vorto “lavo” pli konvenas por baptiĝo, ol “aspergo”.
La Malnova Testamento enhavas kelkajn indikojn, ke akceptebla alproksimiĝo al Dio devas sekvi sinlavon iumaniere.

La ĉefpastroj antaû Diservo devis lavadi sin en “lavujo” (Lev 8:6; El 40:32; 40:30). Ankaû ĉiuj Izraelidoj devis lavi sin per akvo, se ili havis iujn ajn malpurajn okazintaĵojn (ekzemple, Read 23:11), kiuj reprezentas pekojn.

Homo, nomita Naaman, estis leprulo kaj serĉis resanigon de Dio de Izrael. Per si mem li reprezentis pekan homon, kondamnitan al morto pro siaj pekoj. Li resaniĝis post kiam li enakviĝis en la riveron Jordan. Naaman trovis tiun resanigan ceremonion ne akceptebla; li pensis, ke Dio postulos de li iun eksterordinaran agon, aû almenaû, enakviĝon en la akvon de iu granda kaj fama rivero, ekzemple, Amana, sed anstataû tio lin resanigis la akvo de la rivereto Jordan. Simile al tio, por ni estas malfacile kredi, ke tiu simpla ago, kiel enakviĝo, rezultigos nian savon. Pli facile estas opinii, ke niaj propraj agoj kaj publika kunligo kun iu vaste fama eklezio (komparu kun la rivero Amana) povas savi nin, ne nia kunligo kun la vera espero de Izrael. Post enakviĝo en Jordanon la korpo de Naaman “resaniĝis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li fariĝis pura” (2 Reĝ 5:9-14).

Nun, post ellerno de la baza mesaĝo de la Evangelio, estas tute kompreneble, ke baptiĝo signifas plenan subakviĝon. En la Biblio troviĝas nenia difino, pri la stato de tiu, kiu efektive baptas. Teorie, homo, kiu komprenas kaj akceptas la Evangelion, povas bapti sin mem. Tamen pro tio, ke bapto estas valida nur post akcepto de ĝustaj doktrinoj, estas dezirinde, ke alia vera kredanto ekzamenu la nivelon de scio de la baptoto antaû lia subakviĝo.

Ĉuste pro tio ĉe kristadelfianoj estas tradicio efektivigi intiman konversacion kun ĉiu kandidato al baptiĝo antaû lia subakviĝo. Demandoj, kiuj povas esti bazaj por tiu konversacio, troviĝas en la fino de ĉiu ĉapitro de tiu ĉi libro. Kristadelfianoj estas pretaj traveturi mil kilometran vojon por helpi baptiĝi eĉ nur al unu persono. Ni sincere ĝojas, kiam ankoraû unu homo ricevas la veran esperon pri eterna vivo, kaj ne celas ekhavi kiel eble plej multe da konvertitoj. Kvalito por ni pli gravas, ol kvanto.
10.3 LA SIGNIFO DE BAPTIĜO
Subakvigo dum bapto simbolas nian iron en la tombon kaj kunigon kun la morto de Kristo. Per tio ni montras la morton de nia antaûa vivo en peko kaj profaneco. Eliro el la akvo kunigas nin kun la resurekto de Kristo kaj donas al ni la esperon pri reviviĝo por eterna vivo ĉe lia reveno, sed tio ankaû devigas nin havi novan vivmanieron, spirite superantan pekon pro la venko de Kristo, kiun li atingis per sia morto kaj reviviĝo.
“Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto? Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaû iradu en noveco de vivo. Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto (per baptiĝo), ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo” (Rom 6:3-5).
Pro tio, ke savo estas ebla nur per la morto de Kristo kaj lia releviĝo, ni bezonas aliĝi al tiuj eventoj por nia persona savo. La simbolaj morto kaj reviviĝo kun Kristo, kiujn donas baptiĝo, estas la sola vojo al tio. Necesas rimarki, ke aspergo ne donas plenan reprezenton pri la senco de tiu simbolo. Dum baptiĝo “nia malnova homo (antaûa vivmaniero) estas kun li (Kristo) krucimita” (Rom 6:6); Dio “nin vivigis en Kristo” dum baptiĝo (Ef 2:5). Sed ni kaj post baptiĝo ankoraû havas la homan naturon, kaj tial la malnova karna vivmaniero de tempo al tempo evidentiĝas. La “krucumo” de nia korpo estos ĉiama procezo, kiu nur komenciĝis post nia baptiĝo. Ĝuste pro tio Jesuo diris, ke la kredantoj devas preni sian krucon kaj sekvi lin tiel, kvazaû ili ĉiutage iras al Golgota (Lk 9:23; 14:27). Ne estas facile vivi vivon de vera krucumiĝo kun Kristo, sed neeldirebla ĝojo kaj konsolo venas al ni de konscio, ke ni estas kunligitaj kun Kristo ankaû en lia resurekto.

Kristo faris pacon “per la sango de lia kruco” (Kol 1:20), - pacon “de Dio, kiu superas ĉian intelekton” (Fil 4:7). Rilate al tio Jesuo promesis: “Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas (pacon), mi donas al vi” (Joh 14:27). Tiu ĉi paco kaj spirita ĝojo superas doloron kaj malfacilaĵojn de vivo kunigita kun la krucumo de Kristo: “Ĉar kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni, tiel same abundas ankaû per Kristo nia konsolo” (2 Kor 1:5).

De la konscio, ke nia natura “Mi” mortis, kaj Jesuo partoprenas niajn malfacilaĵojn, ni pleniĝas per la ĝoja sento de libereco. La apostolo Paûlo, havante grandan vivan sperton, povis diri: “Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio” (Gal 2:20).

“Ankaû vin nun savas en antitipo, la bapto... per la releviĝo de Jesuo Kristo” (1 Pet 3:21), ĉar nia kunigo kun la releviĝo de Kristo, malfermas al ni vojon al eterna vivo ĉe lia reveno. Kaj nur pro partopreno en tiu ĉi releviĝo ni fine estos savitaj. Jesuo difinis tion per simplaj vortoj: “ĉar mi vivas, tial vi ankaû vivos” (Joh 14:19). Ankaû Paûlo diris: “Ni... estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo... ni estos savitaj per lia vivo” (releviĝo, Rom 5:10).

Denove kaj denove estas emfazite, ke se ni estas kunligitaj per baptiĝo kun la suferoj kaj la morto de Kristo, kaj se ni sekvas lin en nia vivo, ni ankaû estas kunligitaj kun lia glora releviĝo:
“Se ni mortis kun li (Kristo), ni ankaû vivos kun li; se ni suferas, ni ankaû reĝos kun li” (2 Tim 2:11,12).
“Ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaû de Jesuo elmontriĝu en nia korpo... sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuon, levos nin ankaû kun Jesuo” (2 Kor 4:10,11,14). Paûlo ankaû partoprenis “liajn (de Kristo) suferojn, konfirmiĝinte al lia morto... por atingi la releviĝon” por eterna vivo (Fil 3:10,11, kmp. Gal 6:14).
10.4 BAPTIĜO KAJ SAVO
Baptiĝo kunligas nin kun la morto de Kristo kaj tio signifas, ke ni nur per baptiĝo povas akiri pardonon. Ni “enterigite kun li en bapto, en kiu ankaû vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj. Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj... Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn” (Kol 2:12,13). Ni “laviĝis... en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo” (1 Kor 6:11), t. e. baptiĝo en la nomo de Kristo estas rimedo por ke niaj pekoj estu forlavitaj, pri tio ni jam menciis en 10.2 (kmp. Ag 22:16).

Nun ni komprenas la respondon de Petro al la demando “Kion ni faru?” (por esti savitaj). Li diris: “Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj” (Ag 2:37,38). Baptiĝo en la nomo de Kristo estas por pardono de pekoj; sen baptiĝo ne povas esti senkulpigo, kaj nebaptita persono devas ricevi la pagon pro pekoj, nome morton (Rom 6:23). Ne estas iu ajn alia nomo, per kiu ni povus esti savitaj krom la nomo de Kristo (Ag 4:12). Por saviĝi ni devas esti baptitaj en lia nomo. Tio signifas, ke ne-kristanaj religioj ne havas vojon al savo. Ĉiu vera kredanto ne povas akcepti alian vojon al savo. Se katolikismo aû pli disvastigita movado de ekumenismo deklaras alion, tio estas malgaja fakto, montranta ilian rilaton al la Sankta Skribo.

La releviĝo de Kristo al eterna vivo signifas lian personan triumfon super peko. Baptiĝinte, ni kunligas nin al tiu triumfo kaj pro tio ni povas diri, ke kun Kristo ankaû ni releviĝos kaj peko ne plu havos potencon super ni, kiel ĝi ne potencas super li. Per baptiĝo ni liberiĝas el peko; “kaj liberinte el peko... peko ne regos vin” post baptiĝo (Rom 6:18,14). Post baptiĝo ni ankoraû pekas (1 Joh 1:8,9); se ni returniĝas de la vojo de Kristo, peko denove kaptas nin. Tamen ni havas esperon, ke partopreninte per baptiĝo la morton de Kristo, ni partoprenos lian releviĝon, kiam li revenos.

Nur en la estonteco ni estos liberaj de peko. “Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita” (Mk 16:16) ĉe la dua alveno de Kristo. Savo ne okazos tuj post baptiĝo, sed ĝi okazos ĉe la tribunala seĝo, ĉar se ni ricevus savon tuj post baptiĝo, ne necesus atendi la juĝon: nek ni devus morti. “Kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita” (Mt 10:22).

Eĉ post baptiĝo Paûlo (kaj ĉiuj kristanoj) strebis al savo (Fil 3:10-13; 1 Kor 9:27), dirante pri la espero de eterna vivo (Tit 1:2; 3:7; 1 Tes 5:8; Rom 8:24) kaj pri nia heredo de savo (Heb 1:14). Ĉe la tribunala seĝo la kredantoj eniros en eternan vivon (Mt 25:46). En Rom 13:11 Paûlo inspire diras, ke post nia baptiĝo ni scios, ke ĉiu tago de nia vivo kaj niaj suferoj proksimigas nin al la dua alveno de Kristo, ke “nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis”. Sekve, nun ni ne posedas savon, ni estos savitaj, se ni havos fortan veran kredon (Heb 3:12-14), se ni memoros la bazajn tezojn de la Evangelio (1 Tim 4:16; 1 Kor 15:12), kaj se ni kondutos konforme kun nia granda espero (2 Pet 1:10).

La greka vorto, tradukita kiel “savita”, kelkfoje uziĝas en la kontinua tempo, tiel montrante, ke savo estas daûra procezo, kiu okazas interne en ni pro nia daûra obeemo al la Evangelio. 1 Kor 1:18 nomas la kredulojn “savataj” pro ilia rilato al la Evangelio. Ankaû Ag 2:47 kaj 2 Kor 2:15 montras, ke la vorto “savo” havas signifon de longdaûra procedo. En preterito la sama vorto estas uzata nur se temas pri la granda savo, kiun Kristo ebligis sur la kruco kaj kun kiu ni estas kunigitaj per nia baptiĝo (2 Tim 1:9; Tit 3:5).

Ĉion tion konfirmas la rilato de Dio al la Izraelidoj, kiu estas la bazo de Lia rilato al spiritaj Izraelidoj, t. e. la kredantoj. La Izraelidoj forlasis Egiptujon, kiu reprezentas la mondon de la karno kaj de la falsa religio, kun kiu ni estis kunligitaj antaû nia baptiĝo. Ili trairis la Ruĝan maron kaj la Sinajan dezerton al la promesita lando, kie ili establis la Regnon de Dio. Tiu transiro tra la Ruĝa maro reprezentas nian baptiĝon (1 Kor 10:12); la irado en la dezerto reprezentas nian nunan vivon, kaj Kanaan – la Regnon de Dio. Judas 5 diras, ke multe da nekredantoj pereis dum tiu trairado: “la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn”. La Izraelidoj estis “savitaj” el Egiptujo, kiel ĉiuj baptitaj estas “savitaj” de peko. Se estus eble demandi al unu el tiuj izraelidoj “Ĉu vi estas savitaj?”, li respondus “jes”, sed tio ne signifas, ke li estas plene savita.

Kiel la Izraelidoj returniĝis en sia koro al Egiptujo (Ag 7:39), al falsa doktrino, al vivo por favori al la karno, tiel same tiuj, kiuj estis per baptiĝo “savitaj” de peko, povas forfaliĝi de la benita vivo, kiun ili havas. Pri tio mencias Heb 3:12-14; 6:4-6; 10:20-29. La aserto - “Unufoje savita estas savita por ĉiam” - certe, estas agrabla por la oreloj, sed ne havas konfirmon en la Biblio.

Necesas ĝuste kompreni la signifon de baptiĝo por nia savo. Oni devas ne opinii, ke baptiĝo donas garantion de nia savo, kvankam, certe, tio estas pli bone, ol ne esti baptita. Baptiĝinte “al Kristo” ni estos savitaj en la estonteco; ni reale ricevas firman esperon pri aliĝo al la Regno de Dio, se ni daûrigos nian vivon en Kristo. Post nia baptiĝo ni ricevas esperon, ke ni estos akceptitaj en la Regno de Dio ĉe la reveno de Kristo. Sed ni ne povas havi absolutan certecon pri tio, ĉar eĉ en la lasta tago ni povas forfaliĝi de la vera vojo: ne estas donite al ni scii dum tiu ĉi vivo pri nia estonteco. Ĉiutage ni devas peni plenumi niajn bonajn promesojn, kiujn ni donis al Dio antaû nia baptiĝo (1 Pet 3:21).

Kvankam baptiĝo estas vivgrava kondiĉo por nia savo en Jesuo Kristo, ni devas ne opinii, ke per la unu ago de baptiĝo ni estos savitaj. Ni jam montris, ke por nia savo ni devas esti ĉiame kunligitaj kun krucumo de Kristo: ”Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio” (Joh 3:5). Komparo de tiu ĉi verso kun 1 Pet 1:23 montras, ke la naskiĝo de la Spirito post baptigo rilatas al nia ĉiama renaskiĝo per la Spirito/Vorto. Savo ne rezultiĝas de baptiĝo sola; ĝi estas la rezulto de la Dia graco (Ef 2:8), kredo (Rom 1:5) kaj espero (Rom 8:24).

Iufoje oni povas ekaûdi, ke por nia savo necesas nur kredo, kaj akvo de baptiĝo estas nenecesa. Sed Jak 2:17-24 klarigas, ke “fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva... homo praviĝas per faroj, kaj ne sole per fido. Iufoje la kredantoj demandas, kion ili devas fari por esti savitaj, la respondo ĉiam enhavas la vorton “baptiĝo” (Ag 2:37; 9:6; 10:30). Tiele, la ago de baptiĝo montras nian fidon al la Evangelio de nia savo. La faro pri nia savo estas jam farita de Dio kaj Kristo, sed ni devas fari “farojn indajn je pento” (Ag 26:20, kmp. Mk 16:15,16).

Pli supre ni jam vidis, ke la vortoj pri forlavo de pekoj rilatas al la Dia pardono de niaj pekoj post nia baptiĝo al Kristo. Sed iuj citaĵoj diras, ke niaj pekoj forlaviĝas per nia kredo kaj nia pento (Ag 22:16; Ap 7:19; Jer 4:14; Jes 1:16), kaj aliaj eltiraĵoj diras, ke Dio forlavas niajn pekojn (Jeĥ 1:16; Ps 51:2,7; 1 Kor 6:11). Ĉio tio konvinke pruvas, ke se ni konfirmas nian kredon per faro, t. e. baptiĝo, Dio forlavas niajn pekojn, sekve, per la “faro” de baptiĝo ni ricevas la gracon (nemeritan donacon) de la Dia Evangelio, sendita al ni en Lia Vorto.



KOMENTO 30: Rebaptiĝo
Iuj homoj prokrastas sian baptiĝon, klarigante, ke ili jam estas baptitaj per akvaspergo, kiel beboj, aû per subakviĝo en alia eklezio. Sed antaû baptiĝo ĉiu devas penti kaj havi la veran kredon je la vera Evangelio (Ag 2:38; Mk 16:15,16). Baptiĝo estas valida, se la kredanto ĝuste komprenas tion antaû sia subakviĝo. Bebo ne kapablas penti aû kompreni la Evangelion kaj ankaû akvaspergo ne estas baptiĝo. Naĝanto, saltante en naĝbasenon ankaû subakviĝas, sed tio ne estas baptiĝo, ĉar tiu persono mense ne kunligas tion kun la vera Evangelio. Tio ankaû rilatas al homoj, kiuj subakviĝas, kredante je falsa doktrino; ili subakviĝis, sed ne baptiĝis.

Estas nur “unu fido”, t. e. tiu doktrino, kiu enhavas la veran Evangelion, kaj, sekve, estas nur unu baptiĝo – baptiĝo post akcepto de tiu sama “unu fido”. “Estas unu korpo, (t. e. unu vera eklezio)... ankaû vi estas vokitaj en unu espero de via voko. Unu Sinjoro, unu fido, unu bapto” (Ef 4:4-6). Ne estas du esperoj, kiel iuj opinias, kiuj diras, ke ne gravas, kie ricevi nian rekompencon: sur la tero aû en la ĉielo. Estas nur “unu Dio” kaj sekve, Kristo ne estas Dio. Se ĉe nia unua bapto ni ne povis kompreni tiajn bazajn nociojn pri la Regno de Dio, pri la naturo de Dio kaj Jesuo kaj tiel plu, tiu baptiĝo ne estas valida.

Johano la Baptisto baptis homojn, alvokante al pento kaj instruante ilin pri Jesuo (Mk 1:4). Tamen eĉ tio ne sufiĉis por savo. Ag 19:1-5 diras, ke tiuj homoj, kiuj estis baptitaj de Johano, devis baptiĝi denove, ĉar ili havis ne plenan scion pri la vera doktrino. Simile al ili, ni povas opinii, ke post sincera pento kaj baptiĝo, ni komencis novan vivon. Sed por ricevi “veran baptiĝon” necesas “vera kredo”, kiu venas post kompreno de ĉiuj elementoj de la doktrino.
KOMENTO 31: Kion Necesas Scii Antaû Baptiĝo
Multaj legantoj, verŝajne, jam aûdis pri la asertoj de tiel nomataj “evangelistoj”, ke por savo ne necesas studi la doktrinon, sufiĉas nur diri “Mi kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio”. Unuavide tio ŝajnas kredebla, ĉar tiuj ĉi vortoj troviĝas en La Agoj, okaze de diversaj konvertiĝoj, kaj ankaû ili alvokas al “amo” kaj “toleremo”, kiuj akordiĝas kun la spirito de la nuna tempo. Pli sube estas donita pli detala analizo de la signifo de doktrino.

  1   2


Elŝuti 91.98 Kb.

  • RITO DE BAPTO
  • 10.3 LA SIGNIFO DE BAPTIĜO
  • KOMENTO 30: Rebaptiĝo
  • KOMENTO 31: Kion Necesas Scii Antaû Baptiĝo

  • Elŝuti 91.98 Kb.