Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Antologio de roma prozo

Elŝuti 382.17 Kb.

Antologio de roma prozo




paĝo1/28
Dato20.03.2017
Grandeco382.17 Kb.

Elŝuti 382.17 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28

Antologio de roma prozo

G. P.
junio 1962

„Roma literaturo staras ĉeflanke de la greka kiel ĝia malpli aĝa fratino; ambaŭ okupas la plej elstaran lokon inter ĉiuj konataj literaturoj; ili estas du prapatrinoj de la hodiaŭaj literaturoj, prapatrinoj kaj tamen eterne junaj.“ (Birt).

La literaturo de grekoj ekestis jam ĉe la tagiĝo de ilia historio, dum ke ĉe la romanoj forpasis preskaŭ 500 jaroj antaŭ ol evoluis la unuaj komencoj de ilia literaturo.

La romanoj estis komence terkulturistoj kaj soldatoj. Ilia karaktero estis serioza ĝis pedanta seniluzieco kaj praktika ĝis egoismo. La lingvo de la romanoj taŭgis por politika intertraktado, sed neniam estis uzata por la esprimado de filozofiaj kaj sciencaj ideoj. La poezion ili longdaŭre rigardis kiel aferon por la vivo senutilan. Kato nomis poetojn maldiligentuloj kaj ankoraŭ Ovidio plendas:

„Kial vi, envio morda, diras ke mi maldiligentas

kaj ke la poemoj estas nura frukto de senagem´?“

La romanoj sinsekve okupis urbojn de la Granda Greklando. Kaj tiamaniere ili, kiuj parolis la malmulte evoluintan lingvon de malgranda itala distrikto, fariĝis la politikaj estroj de Mediteraneo, kiu kulture montriĝis la greka lago. Pro tio la kulturo de la roma mondo baldaŭ iĝis dulingva. Kiu volis esti opiniata kultura homo, tiu nepre devis lerni la grekan lingvon kaj male la grekoj lernis la lingvon de sia roma estro. Ne estas mirige ke la literaturo de la romanoj formiĝis laŭ la greka modelo.

Sed estus malĝuste kaj maljuste rigardi la roman literaturon kiel fidelan imitaĵon de la greka. La romanoj jam ekde la komenco tion, kion transprenis en interligiteco kun siaj ideologiaj interesoj kaj sia kultura tradicio, akomodadis al siaj bezonoj kaj disvolvis laŭ la specifaj apartaĵoj de sia historio. Ili spirite kreskis per la klopodo pri la digesto de malpropra kulturo, sed elektis al si el ĝi sole tion, kio respondis al iliaj intencoj.

Tiel estiĝis aparta stilo de la roma literaturo, direktiĝanta laŭ propraj leĝoj, en kiu la romanoj ofte anstataŭigis la grekajn facilecon kaj elegantecon per seriozeco kaj digneco. Laŭ enhavo konservis al si la plej grandan sendependecon roma prozo, sekvanta praktikajn celojn.

La signifo de la roma literaturo por la posta eŭropa literaturo estas donita per la historia rolo de Romo en la kultura evoluo de la eŭropa okcidento. La roma literaturo estas ponto inter la greka literaturo kaj la okcidenteŭropa. Ankaŭ en la epoko de la renesanco kaj en la 17a kaj 18a jarcentoj la greka literaturo estis transprenata en Eŭropo pere de la roma. La roma dramverkisto Seneko pli multe influis ol Esĥilo, Sofoklo kaj Eŭripido, la Eneido de Vergilio pli ol la poemoj de Homero.

La roma literaturo laŭkutime dividiĝas en kvin epokojn:

1/ la plej malnova epoko /ĝis 240 a.K./,

2/ la arkaika epoko /ekde 240 ĝis 81 a.K./,

3/ la ora epoko:

a/ la tempo de Cicero – disfloro de la roma prozo /81 ĝis 43 a.K./,

b/ la tempo de Aŭgusto – disfloro de la roma poezio /43 a.K. ĝis 14 p.K./,

4/ la arĝenta epoko ĝis la morto de imperiestro Trajano /14 p.K. ĝis 117 p.K./,

5/ la malfrua imperiestra epoko /117 p.K. ĝis 476 p.K./.

El la unua epoko konserviĝis nur citaĵoj ĉe la postaj verkistoj, el la dua kelkaj komedioj kaj fragmentoj.

En la unua duono de la ora epoko kulminis retoriko /Cicero/ kaj historio /Salustio/, kiel vera poeto de ĉi epoko povas esti rigardata Katulo. La dua duono naskis klasikajn verkojn poeziajn de elstaraj poetoj /Vergilio, Horaco, Ovidio/.

Dum la arĝenta epoko la poezio iĝis retorika kaj la prozo poezia. La stilo de ĉi epoko montras la ekscititan streĉon, sub kiu la tiamaj homoj vivis. En la poezio distingiĝis Marcialo per siaj epigramoj kaj Tacito atingis la apogeon de la historiista arto.

En la daŭro de la kvina epoko ekestis provincaj literaturoj kaj la latina lingvo forte perdadis sian purecon. Dum ĉi epoko efektive prosperis nur la juroscienco kaj teologio, en la historia scienco eminentiĝis Amiano Marcelino, la digna posteulo de Tacito.

Ĉi tiu modesta antologio prezentas fragmentajn specimenojn el verkoj de 28 romaj prozistoj el la tria, kvara kaj kvina epokoj. La elekto unuarange priatentis kiom eble interesan enhavon de la elmontraĵoj.


GAIUS JULIUS CAESAR


/100 – 44/ Devenis el malriĉiĝinta oldroma familio kaj trairis la tutan skalon de ŝtatvira kariero. En jaro 60 li iĝis membro de la unua triumviraro, dum jaroj 58 – 51 administris Gallion, en la dua intercivitana milito /49 – 45/ venkobatis sian rivalon Pompejon, iĝis aŭtokrato kaj en jaro 44 estis murdita de respublikaj jeĵurintoj.

Cezaro estis ne nur elstara militestro, ŝtatviro kaj oratoro, sed ankaŭ eminenta verkisto, kvankam nur okaza: en sia verko „Comentarii de bello Gallico“ /Memoroj pri la Gallia milito/ li priskribis siajn militagojn en Gallio kaj en la dua verko „Comentarii de bello civilli“ /Memoroj pri la intercivitana milito/ sian batalon kontraŭ Pompejo.

La Memoroj pri la Gallia milito estas objektiva, senpartia rakontado kaj impresas kiel klara kaj interesa raporto de militista komandanto. Pri si mem Cezaro parolas en tria persono. Li priskribas ankaŭ la morojn kaj karakteron de fremdaj popoloj kaj ties regionojn, tiel ke lia verko prezentiĝas kiel signifoplena, aŭtentika literatura dokumento pri la antikva vivo de l´ okcidenta Eŭropo.

La lingvo de Cezaro distingiĝas per la sama pureco kiel tiu de Cicero, la kreinto de la Roma prozo, sed lia stilo estas pli preciza kaj pli klara. Ĝi malhavas ja ĉiujn retorajn ornamojn, sed ne noblan ĉarmon.

El ambaŭ liaj verkoj jen sekvaj fragmentoj:

Pri moroj de Galloj.


VI. 13. – 20.

13.En la tuta Gallio ekzistas nur du specoj da homoj, kiuj ĝuas iajn valoron kaj honoron. La popolo estas rigardata kiel preskaŭaj sklavoj, ĉar ĝi mem ne kuraĝas ion fari nek estas alprenata al ia konsilo. Tre multuloj, kiam ilin premas ŝuldoj aŭ grandaj impostoj aŭ maljustaĵoj ige de l´ pli potencaj, subiĝas al sklaveco ĉe nobeloj. Tiuj havas super ili ĉiurilate la samajn rajtojn kiel estroj super sklavoj. El la du klasoj unun konsistigas druidoj, la alian kavaliroj.

La druidoj aktivas ĉe diservoj, prizorgas oferojn publikajn kaj privatajn, eksplikas la religion. Granda nombro da junuloj kunvenadas al ili por lerni kaj alte ilin estimas. La druidoj nome decidas pri ĉiuj publikaj kaj privataj konfliktoj kaj kiam ia krimo plenumiĝis, kiam murdo okazis, kiam malpaco ekestis pro heredaĵo aŭ pro limoj, ili ankaŭ asignas rekompencojn kaj punojn. Se iu ne obeos ilian decidon, ili malpermesas partopreni en oferoj. Ĉi puno validas tie kiel la plej grava. Kiujn tia malpermeso trafis, tiujn oni opinias malpiuloj kaj krimuloj, tiujn ĉiu evitas, fuĝs for de kunveno aŭ interparolo kun ili, por ke la komunikiĝo ne alportu al li ian malutilon. Tiuj elĵetitoj, eĉ se ili pretendas ion pro sia rajto, ne reakiras la civitatan rajton, nek atingas ian rangon.

Inter ĉiuj druidoj estre staras unu, kiu ĝuas ĉe ili la plej altan aŭtoritaton. Post lia morto okupas lian lokon tiu, kiu per indeco elstaras super la ceteruloj, aŭ, se pli da egalaj, decidas pri la estreco loto, iam eĉ perarmila lukto. En fiksa printempo la druidoj kunvenas sur sankteca loko en la teritorio de l´ Karnutoj, kies regionon oni rigardas centro de l´ tuta Gallio. Tien alvenas ĉiuj, kiuj havas konfliktojn kaj obeas iliajn decidojn kaj verdiktojn.

Oni supozas, ke la doktrino de l´ druidoj estis elpensita en Britanio kaj de tie alportita en Gallion. Ankoraŭ nuntempe tiuj, kiuj volas pli funde ekkoni la aferon, plejparte foriĝas en Britanion por lerni.

14. La druidoj havas nenion komunan kun milito nek pagas impostojn kiel la ceteruloj kaj estas liberaj de l´ militservo kaj de ĉiuj publikaj devoj. La tiom grandaj privilegioj instigas multulojn, ke ili memvole alvenas en la lernejoj de l´ druidoj aŭ estas tien alsendataj de l´ gepatroj kaj parencoj. Laŭ onidiroj ili lernas parkere tie grandan nombron da versoj kaj tiel kelkiuj persistas en la lernado eĉ dum dudek jaroj. La druidoj ne permesas noti skribe la doktrinon, dum ke ili uzas la grekan skribon preskaŭ en ĉiuj ceteraj aferoj publikaj kaj privataj. Ŝajnas al mi, ke du motivoj ilin direktas: ili ne volas, ke la doktrino disvastiĝu inter la popolo kaj ke la lernantoj, fidante je la skribo, malpli ekzercu la memoron. Okazas al tre multuloj, ke ili, fidante je la skribaj notoj, neglektas la diligenton, lernadon kaj memoron.

La druidoj ĉefe volas persvadi ĉiun, ke la animoj ne pereas, sed postmorte transiras de unuj al aliaj. Laŭ ilia konvinko oni estas plejmulte per tio instigata al kuraĝo, kiam oni malatentas la morttimon. Krome ili multon meditas pri la steloj kaj ties movoj, pri grandoj de l´ universo kaj tero, pri esenco de l´ ekzistado, pri l´ forto kaj povo de l´ nemortemaj dioj kaj prelegas pri tio al la junularo.

15. La dua klaso estas kavaliroj. Laŭbezone kaj kiam ia milito eksplodas /antaŭ la alveno de Cezaro ĝi okazis preskaŭ ĉiujare, ĉar ili mem aŭ faris maljustaĵojn aŭ kontraŭbatalis la faritajn/,ili ĉiuj partoprenas la militon. Ĉiu el ili, ju pli li elstaras pro nobeleco aŭ riĉo, per des pli da subuloj kaj zorgantoj sin ĉirkaŭas. En ĉi ununura afero oni trovas plaĉon kaj povon.

16. La tuta Gallia popolo dediĉas sin eksterordinare al religiaj agoj. Tial tiuj, kiujn gravaj malsanoj trafis aŭ kiuj troviĝas en bataloj kaj danĝeroj, oferas homojn anstataŭ bestojn aŭ promesas tiajn oferaĵojn kaj uzas la druidojn kiel plenumantojn de ĉi oferoj. Oni kredas, ke la suvereneco de l´ nemortemaj dioj ne estas alimaniere repacigebla ol per oferado de homa vivo pro alia homa vivo kaj oni okazigas publike tiuspecajn oferojn.

Aliuloj posedas idolojn de nemezurebla grando, kies membrojn, kunplektitajn en vergaro, ili plenigas per vivantaj homoj; kiam oni ekbruligas ilin, la de flamoj ĉirkaŭitaj homoj eligas la animon. La ekzekutado de homoj, kaptitaj ĉe ŝtelo, rabo aŭ ia krimo, estas rigardata kiel agrabla al la nemortemaj dioj. Kiam ajn tiuspeca provizo elĉerpiĝas, oni ekzekutas eĉ senkulpulojn.

17. El la dioj la Galloj pleje estimas Merkurion, kies statuoj tie ekzistas en granda amaso. Lin oni konsideras la eltrovinto de ĉiuj metioj, en li oni vidas la gvidanton sur vojoj kaj militiroj kaj opinias, ke li plej potence influas la mongajnadon kaj negocajn entreprenojn. Post li oni plej multe adoras Apolonon, Marson, Jovon kaj Minervan. Pri tiuj oni kredas preskaŭ la samon kiel la ceteraj popoloj, ke Apolo forpelas malsanojn, Minerva instruas la komencaĵojn de metioj kaj artoj, Jupitero potencas ĉielulojn kaj Marso direktas militojn.

Al tiu lasta, kiam oni decidis batallukti, plejparte oferas la tutan militakiraĵon: la venkintoj oferas la kaptitajn animalojn kaj ĉion ceteran kunportadas sur unu lokon. En multaj komunumoj oni povas vidi sur sanktecaj lokoj amasojn de tiaj aĵoj. Ne okazas ofte, ke iu, malzorgante la religion, kuraĝus aŭ kaŝi hejme aŭ forporti ion el la kunmetitaj aĵoj; tielan agon oni punas plej severe per kuntortura morto.

18. La Galloj fanfaronas, ke ĉiuj devenas de la prapatro Dito kaj diras, ke la druidoj al ili tion konigis. Tial ili mezuras la longon de l´ tempo ne laŭ tagoj, sed laŭ noktoj; ili kalkulas la naskiĝtagojn kaj monat- kaj jarkomencojn tiamaniere, ke post nokto ĉiam sekvas tago.

Laŭ aliaj moroj ili diferencas disde la ceteraj popoloj versimile per tio, ke ili ne permesas al filoj proksimiĝadi publike al la patroj, escepte, post kiam ili atingis la aĝon, kapablan por la militservo. Oni opinias honto, se knabaĝa filo aperus publike apudflanke de l´ patro.

19. Kiom da mono viroj dote ricevas de siaj edzinoj, tiom de siaj havaĵoj ili kunigas post la takso kun la dotoj. La tutan monon ili prizorgas komune kaj la profitoj estas deponataj. Kiu el la edzoj postvivas la duan, ricevas la komunan monsumon de ambaŭ kune kun la antaŭaj profitoj.

La viroj havas povon super la vivo kaj morto kaj de la edzinoj kaj de la infanoj. Kiam mastro de pli elstara familio mortas, ties parencoj kunvenas kaj se la morto suspektindas, ili priesploras la edzinojn sklavmaniere. Se la kulpo pruviĝas, oni torturmortigas ilin per fajro kaj ĉiaj turmentiloj.

La aranĝo de la Gallaj enterigoj okazas grandioze kaj multelspeze. Oni ĵetas en fajron ĉion, kion laŭ onia opinio la mortintoj dumvive amis, ankaŭ bestojn. Eĉ ĝis nelonge antaŭ nia memoro sklavoj kaj protektatoj, pri kiuj oni sciis, ke ili estis amataj de l´ mortintoj, post la finiĝo de la decaj enterigaj ceremonioj estis samtempe forbruligitaj.

20. La komunumoj, pri kiuj oni juĝas, ke ili precipe konvene administras siajn aferojn, leĝe ordonas, ke ĉiu, kiu laŭfame aŭ laŭaŭde ekscios de l´ najbaroj ion, rilatan al la komunumo, anoncu tion al la ofico sen konigi ĝin al aliuloj, ĉar laŭsperte ofte neprudentaj kaj nespertaj homoj estas timigataj per falsaj sciigoj, alpelataj al ago kaj laŭ ili decidas pri la plej gravaj aferoj. La oficoj sekretigas kion ili trovas konvena kaj kontraŭe kion ili rigardas utila, publikigas al la popolo. Pri la komunumo paroli estas permesate nur en la kunveno.



  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28


Elŝuti 382.17 Kb.

  • GAIUS JULIUS CAESAR
  • Pri moroj de Galloj.

  • Elŝuti 382.17 Kb.