Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Anstataŭ enkonduko Ne nur libroj La botelo Tamen la suno denove brilas

Elŝuti 131.35 Kb.

Anstataŭ enkonduko Ne nur libroj La botelo Tamen la suno denove brilas




paĝo1/5
Dato21.03.2017
Grandeco131.35 Kb.

Elŝuti 131.35 Kb.
  1   2   3   4   5

János Sárközi

La botelo
kaj aliaj noveloj


1983

ENHAVO



Anstataŭ enkonduko

1.
Ne nur libroj...



2.
La botelo


3.
Tamen la suno denove brilas


4.
Reciproka rekompenco


5.
La nebridebla malsato


6.
La nova seruro


7.
La varmo


8.
La pacigo de malamikoj


9.
La kremdensaĵo


10.
Inundoj


11.
Humuraĵoj en la kuracado


12.
Unuflanka konvesacio



Anstataŭ enkonduko

1.
Ne nur libroj...


„Habent sua fata libelli.” (Libroj havas sian sorton.), diris la malnovaj latinoj. Tamen ne nur libroj, sed ankaŭ manuskriptoj havas sian sorton. Tion pruvas la sekva malgranda historio.

Antaŭ la budapeŝta UEA Kongreso -1983 - do en la komenco de la okdekaj jaroj, mi ekverkis novelojn, rakontojn. Sed ili estis nur provadoj por skribotabla tirkesto. Tute mi ne pensis pri aperigo. Tamen antaŭ la limdato por la akcepto de literaturaj konkursaĵoj, mi ekhavis emon, taksigi la valoron de miaj skribaĵoj.

Iom mi poluris mian facilan, poramuzan rakonton „Reciproka rekom-penco”, poste mi serĉis inter miaj skizoj ankaŭ pli seriozteman. Tiu estis „La botelo”, kun kontraŭalkoholisma temo. Post la prilaboro, laŭ la reguloj, en ĝusta tempo mi sendis ambaŭ novelojn al la respondeculo de la Belartaj Konkursoj.

Malgraŭ ke dum la kongreso mi estis helpanto, tamen mi sukcesis havi libertempon, kaj partopreni la anoncon de la rezultoj de la Belartaj Konkursoj. La prezidanto konigis la oficialaĵojn, statistikon pri la alvenintaj verkoj, kaj la nomojn de la gajnintoj en diversaj branĉoj. Mia nomo estis ne menciita, eĉ ne tio, ke el Hungario alvenis kontribuaĵo al la proza branĉo. Ne gravas, mi pensis, ja mi ne sopiris je literaturaj laŭroj. Tamen la afero ŝajnis al mi iom stranga.

Pasis preskaŭ jaro, kaj mi trovis leteron en mia poŝtkesto, kiu alvenis rekte de William Auld. Mia surprizo estis tiel granda, kiel tiu povus esti de vilaĝa pastro, kiu ricevus leteron de la Roma Papo. Ja Auld estas mondfamulo, ĉefkorifeo de la Esperanta literaturo. Mia surprizo plu kreskis, kiam mi legis, ke mia novelo, la „Reciproka rekompenco” plaĉas al li, kaj li volas aperigi ĝin en la magazino MONATO, kaj al tio li petas mian konsenton. Krome li skribis, ke volonte li le.gus de mi ankaŭ aliajn skribaĵojn. Mi tre ekĝojis, kaj tuj respondis; nature mi konsentas la aperigon. Samtempe mi demandis lin pri la sorto de mia alia novelo, kiun mi sendis al la konkurso. Baldaŭ denove mi ricevis leteron de li, en kiu malgaje li informis min, ke la mondfama revuo MONATO pro financaj aferoj ne plu aperos, do mia novelo ne povos aperi en ĝi, sed se mi konsentos tion, kune kun la alia novelo mia, ĝi estos aperigita en literatura revuo FONTO, en Brazilo. Krome li skribis, ke por tiu revuo volonte li akceptos de mi ankaŭ aliajn rakontojn. Mi estis malgaja pro la ĉeso de MONATO, tamen la aperigo de miaj noveloj iom konsolis min, kaj tuj mi respondis, ke volonte mi konsentas la aperigon.

Feliĉe MONATO sukcesis travivi la krizon, tamen miaj noveloj aperis en FONTO. (Pri tio mi povis akiri informon en la biblioteko de s-ano Fajszi. Bedaŭrinde, escepte kelkajn estimindajn esceptojn, en Esperantio sendo de aŭtora ekzemplero aŭ almenaŭ informo pri ies aperigo okazas nur malofte.)

Tiu literatura sukceso instigis min je verkado, kaj kelkaj rakontoj miaj aperis en FONTO. Inter ili ankaŭ „Tamen la suno denove brilas”, kiun eĉ nun mi opinias mia plej valora skribaĵo. S-ro Auld estis tiel afabla, ke li sendis al mi kelkajn numerojn de FONTO kun miaj rakontoj.

Pasis longa tempo. Iam s-ano Fajszi telefonis al mi, ke je la centjara datreveno de la naskiĝo de Esperanto aperos prestiĝa proza antologio. La redaktoro, Reto Rossetti intencas aperigi en ĝi mian novelon „Tamen la suno denove brilas”, kaj al tio li petas mian skriban konsenton kaj mallongan aŭtobiografion.

Granda ĝojo kaj surprizo tio estis al mi, ja laŭ la informo de s-ano Fajszi, la antologio enhavos la plej valorajn prozaĵojn, aperintajn en la pasintaj cent jaroj. Tuj mi sendis la petitajn konsenton kaj aŭtobiografion.

Poste pasis la jubilea jaro, sed la antologio ne aperis. Mi demandis s-anon Fajszi, kio okazis? Li respondis, ke li sendis plurajn materialojn por la antologio, sed oni diras, ke s-ro Rossetti malsaniĝis, kaj li ne scias, kiu transprenis la laboron.

Foje mi ricevis telegramon de la Hungaria Esperanto Asocio: Estus tre urĝa laboro, korekto de iu antologio, ĉu mi povus partopreni en ĝi? Se jes, tuj mi veturu al Budapeŝto, al la Eldona Oficejo de HEA, ĉar nur persone mi ricevos la materialon. Tie la sekretariino transdonis al mi dikan dosieron, kaj diris, ke tre rapide mi devos labori, poste la korektitan materialon reenporti, tiam mi ricevos novan pakaĵon.

Kun enigma rideto ŝi diris, ke la antologio enhavos novelon ankaŭ de mi, sed tiun korektos iu alia. Mi korektis kaj transdonis ankaŭ la duan pakaĵon. Baldaŭ mi ricevis la honorarion. Pro la urĝeco de la korekto mi esperis, ke la libro rapide aperos. Tamen mi eraris.

Pasis longa tempo, kaj foje vizitinte la librovendejon de HEA, sur la breto mi rimarkis novan, belaspektan, duvoluman, multekostan libron. Mi estis informita, ke tiu estas proza antologio, antaŭ nelonge ĝi aperis, kun la titolo TREZORO.

Ho, fine, post tiom da tempo tamen ĝi aperis, mi ekĝojis, kaj komencis foliumadi ĝin. Mi trovis mian novelon, sed ne la konsentitan „Tamen la suno denove brilas”, sed la „Reciprokan rekompencon”, kiu tiutempe en la Belarta Konkurso eĉ menciita ne estis.


HEA= Hungaria Esperanto Asocio


UEA= Universala Esperanto Asoco

2.
La botelo


Panjo, mia piedo malvarmiĝas, rigardu, la ŝtrumpo estas malseka.Tiu ĉi ŝuo jam ne retenas la akvon. Somere vi diris, ke antaŭ la alveno de la aŭtuno vi aĉetos por mi novajn ŝuojn.

Tiel la malgranda Steĉjo plendas al sia patrino. La patrino, antaŭ kelkaj jaroj bela, juna virino, amare aŭskultas la lamenton de sia filo. Ĉirkaŭ ŝiaj grandaj, brunaj okuloj la maldormaj noktoj desegnis malhelan kadron, sur ŝia frunto la zorgoj gravuris sulkojn. ŝi prenas en la manon la malgrandan piedon, kaj provas varmigi ĝin. Vere, la filo pravas. Nepre li bezonas novajn ŝuojn, ja alvenis la aŭtuno kun multaj pluvaj tagoj. La filo ne povos frekventi la lernejon en tiuj malnovaj, trouzitaj ŝuoj. Sed ŝi estas senhelpa, povas fari nenion. Nutri tri homojn, per sia malgranda enspezo, estas tre malfacile. Ŝia edzo jam duonjaron ne donis monon. Kion li perlaboras, tuj li portas al la drinkejo, kaj lasas tie.

- Kara mia, - diris la panjo preskaŭ plorante, - vi pravas. Vere mi promesis novajn ŝuojn al vi. Sed komprenu, mi ne povis. Mi petis monon de via patro, sed ankaŭ li ne havis.

- Ne havis, ne havis. Kion li havas, tuj li fordrinkas. De tiu drinkemulo vi ne atendu monon.

- Vi ne rajtas paroli tiel pri via patro. Kia ajn, tamen li estas via patro. Li estis ne ĉiam tia, kaj eble ŝanĝiĝos. Memoru, printempe li aĉetis al vi biciklon je via oka naskiĝtago.

- Jes, li aĉetis, sed ĝi daŭris nur du monatojn, tiam ĝi difektiĝis, patro forportis ĝin por riparigi, sed de tiam li ne portis hejmen ĝin. Certe li jam fordrinkis tiun biciklon.

- Eble hodiaŭ li hejmenportos monon; mi petos de li por aĉeti ŝuojn.

Tion ŝi diris al la infano, kvankam ŝi mem bone sciis, ke monon de sia edzo ŝi ne povas esperi. Kiomfoje ŝi petegis lin, ke almenaŭ parton de lia salajro li transdonu, por aĉeti la necesajn aĵojn por la infano kaj por la dommastrumado. Kiam malofte, li estis sobra, tion li promesis, sed tiam la kaŭzo de la sobreco estis la manko de la mono. Se li havas, tiam ne eblas paroli kun li. Tiam. la respondo ĉiam estis hurlado, foje pugnobatoj. ŝi jam tre timis, prefere entreprenis kromlaborojn, kaj provis zorgi pri ĉio mem.

Sed jam elĉerpiĝis la forto. Nun ŝi ricevos salajron nur post tri tagoj, kaj jam apenaŭ havis monon por aĉeti manĝaĵojn. Eble por tiuj ĉi tri tagoj ĝi estos sufiĉa, se ŝi tre ŝparos. Post la ricevo de la salajro tuj ŝi devos aĉeti almenaŭ ŝuojn por la infano. Sed la ŝuoj estas tre multekostaj, kaj ankoraŭ ili ne havas karbon por la vintra hejtado. Kimaniere ŝi povos solvi ankaŭ tiun problemon? Neniun esperon ŝi havis.

Tamen ŝi petos monon de sia edzo, ŝi decidis. Sed jam pro la penso kaptis ŝin denove frostotremo. Kontraŭ tiu kruela, fortika viro ŝi povas fari nenion.

Multaj jam proponis, ke ŝi eksedziniĝu. Nepre, la plej bona estus tio. Fari tion tamen ne eblas. Ja la domo, kie ŝi loĝas, apartenas al ŝia edzo. Li heredis ĝin de sia patro. Ŝi devus forlasi la domon, ja resti ĉi tie, kiel eksedzino, estus pli terure. La situacio estus pli malbona, se entute tio ankoraŭ eblas. Sed kien iri? Dum la tuta vivo ŝi ne povus ŝpari tiom da mono, kiom estus sufiĉa por aĉeti propran loĝejon. Propra loĝejo... kia bela sonĝo, - kie ŝi povus vivi duope kune kun la filo. Por la subteno de tia malgranda familio ŝia salajro estus sufiĉa. Ŝi povus kalkuli, ŝi povus plani, por ke tiu estu sufiĉa por ĉiu necesaĵo.

Sed vivi nur kun la filo, ĉu tio estus kontentiga por ŝi? Post dek jaroj tiu filo fariĝos memstara. Eble troviĝus viro kun kiu ŝi povus bone vivi? Eble troviĝus, sed la spertoj pri la lastaj jaroj estingis en ŝi ĉiun iluzion rilate al viroj. Iam, antaŭ dek jaroj ankaŭ sia edzo estis alia, - almenaŭ ŝi pensis tiel, - malgraŭ la anticipaj avertoj. Ho, kiel ŝi amis lin, kiel ŝi admiris lian forton, lian kuraĝon, eĉ la krueleco imponis al ŝi; ŝi opiniis ĝin tre vireca. Multaj forlasitaj knabinoj ploris pro li tiutempe. Jam tiam ŝi sciis, ke li estas kruela al virinoj. Tio tamen tre imponis al ŝi, kaj ŝi estis fiera, ke ĝuste ŝin elektis kiel edzinon tiu belaspekta, fortika, aplomba fraŭlo. Multe ŝi suferis apud li, sed la ĉiam revenanta korpa deziro, kaj ties perfekta plenumigo forte ligis ŝin al li. Ŝia amo estis stranga miksaĵo de konstanta timo, - parte, ke ebe ŝi perdos lin, parte pro la krueleco, - kaj post tiuj streĉigaj timoj la malstreĉiĝoj inter liaj brakoj.

Anima kontakto inter ili preskaŭ ne ekzistis. Tutsimple ili ne havis pri kio paroli. Mankon pro tio longe ŝi ne sentis, kaj ne povis imagi, ke inter viro kaj virino eblas tia. Foje eklaboris en la vilaĝo juna librotenisto, kun kiu pro oficialaj kialoj ofte ŝi devis esti kune kaj paroladi. Poste ili paroladis jam ankaŭ pri privataj aferoj, pri pensoj, pri sentoj, antaŭe neniam eldiritaj. Ĉiam ŝi estis tre feliĉa, kiam ŝi povis esti kune kun li, kaj paroladi. Sed alio ne okazis. Ŝia edzo tre rapide rimarkis, ke ili volonte estas kune. Li fariĝis ĵaluza. Multajn batojn ŝi devis suferi pro tiu senkulpa rilato. Jam ŝi hontas, sed tiutempe malgraŭ la doloro, ŝi opiniis tiun kruelecon signo de la edza amo, kaj plorante ĝojis tiun traktadon. Sed ŝia amiko devis rapide forlasi la vilaĝon pro la minacoj de la kruela edzo.

Ekde tiu tempo la konduto de ŝia edzo fariĝis pli kruela. Kvankam ankaŭ antaŭe li drinkadis porokaze, sed tion ŝi ne riproĉis, ja en la vilaĝo oni ne taksis vera viro tiun, kiu ne drinkis. Eĉ ŝi estis fiera, pro lia fama trinkokapablo. Ekde tiam la drinkadoj fariĝis pli oftaj, poste regulaj. Ĉiuvespere ŝi atendis lin kun granda angoro; kun timtremo, kaj eĉ si mem ne sciis kion ŝi timis prefere, ĉu tion, ke li ne venos hejmen, aŭ kio okazos se li hejmenvenos ebria. Sekrete ankoraŭ ŝi esperis, ke foje tamen li ĉesos drinkadi, kaj la rilato inter ili pliboniĝos.

Nun ŝi ekaŭdis la frapbruon de la ĝardenpordo. Li venas, sed kio okazos? La pordo frap-malfermiĝas, la viro ŝanceliĝante enpaŝas. Sen saluto li ĵetas sin sur seĝon, kaj rigardas antaŭ sin kun konfuzaj okuloj. Obtuze li ekmurmuras:

Tiu aĉa porko, tiu hundo, fia kanajlo promesis, ke hodiaŭ li pagos, kaj jen, ne kunportis monojn. Hieraŭ mi pagis por ĉiu, ili drinkis nur per miaj monoj, hodiaŭ denove nur mi pagis, sed mia poŝo jam malpleniĝis.

Por hodiaŭ jam estas sufiĉa. Prefere manĝu, mi portos la vespermanĝon, - ŝi diris mallaŭte, tremantvoĉe.

- Kion vi kuiris?

- Nur terpom-supon.

- Ĉu terpomsupon? Vi atendas vian edzon kun terpomsupo?! Post tuttaga laboro ĉu mi manĝu nur terpomsupon?! Donu al diablo aŭ formanĝu vi mem! Prefere mi trinkos iomete. Donu al mi monon, ĉar mi jam ne havas eĉ unu moneron!

- Bone vi devas scii, ke ankaŭ mi apenaŭ havas. Nur post tri tagoj mi ricevos salajron.

- Tio estas via zorgo. Tuj transdonu al mi monon, ĝis kiam mi diras bele!

- Ĉu bele? Kiam vi povis paroli bele? Kaj kion mi faros, se vi fordrinkos la lastan monon?

- Akiru, kie vi povas. Eble denove vi trovos viron, kiu donos kiel tiu delikata sinjoro...- Ĉu vi scias? Ĉu vi scias, kiu mi estis? Ĉu vi scias? La unua fraŭlo en la vilaĝo mi estis! Ĉiu knabino ĝojtremis, eĉ se mi rigardis al ŝi. Mi bovo, mi edzinigis vin, kaj kio estas la danko? Vi kuradas post delikataj sinjoroj.

- Kial denove vi diras tion? Kial vi ĉagrenas min, ja vi bone scias, ke tio estas ne vero, - ŝi plorsingultis amare.

- Ĉu tio estas ne vero? La tuta vilaĝo priridegas min; min, kiu estis la unua fraŭlo, kiun volis kapti ĉiu knabino. Nun mi meritis tion! Kia honto!

- Tio estas mensogo, kredu min, mi petegas!

- Ne lamentu! Lastfoje mi diras; donu al mi monon, kaj mi foriros!

- Mi donos monon, sed ne foriru, mi petegas vin, ne foriru! La infano portos brandon el la drinkejo.

- Almenaŭ duonlitron li portu, sed rapide, ĉar mi ne povos ekdormi sen sufiĉa trinko.

La infano, kiu aŭdis ĉion, plorante iris al la drinkejo, kunportante la lastan monon de la patrino. Kio okazos, se tiun ĉi lastan monon fordrinkos la patro, - li meditis. Kiel bona estas la sorto de tiuj infanoj, kies patro ne drinkas! Ili ĉiam havas konvenan vestaĵon, manĝaĵon, povas aĉeti librojn, povas partopreni ekskursojn. Kiom feliĉaj estas tiuj infanoj.. Kial mi devas vivi tiel? Se mi nun aĉetos brandon, patro fariĝos pli ebria, pli terura, kaj morgaŭ eĉ terpomsupon ni ne povos manĝi. Se okazus io, kio povus ŝanĝi tiun netolereblan vivon!

Kaj tiam li ekvidis ion, ion brilantan ĉe la vojrando en la lunlumo. Li iris tien, kaj rigardis ĝin. Nur rompita botelo. Akra brandodoro. Brando estis en tiu ĉi forĵetita botelo. La etikedo estis sendifekta, legebla. Granda ideo vekiĝis en lia malgranda kapo: Per tiu ĉi rompita botelo mi povos savi la lastan monon de mia patrino! Jes, mi hejmenportos tiun ĉi rompitan botelon, kaj diros tion, ke en la mallumo mi terenfalis, kaj la botelo disrompiĝis. La patro certe forte batregalos min, sed la mono de la patrino estos savita. Jes, tion mi faros.

Kun tremantaj dentoj li iris hejmen. Proksimiĝante al la domo, eĉ plori li komencis pro la timo. La patrino atendis lin ĉe la ĝardena pordo.

- Kial vi ploras, ... ĉu la botelo?

- Ne, jen via mono, mi reenportis, sed la patro certe...

- Kara mia bona fileto, ne tremu, ne ploru, -ŝi milde brakumis la filon-, mi dankas al vi. Via patro jam dormas, kaj ĝis morgaŭ li forgesos ĉion.....


  1   2   3   4   5


Elŝuti 131.35 Kb.

  • Anstataŭ enkonduko 1. Ne nur libroj...
  • 2. La botelo

  • Elŝuti 131.35 Kb.