Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Alvoko al la paco

Elŝuti 32.84 Kb.

Alvoko al la paco




Dato21.03.2017
Grandeco32.84 Kb.

Elŝuti 32.84 Kb.

HUMANITAS




Monata revueto de la Ligo "Humanitas"

http://www.geocities.com/adhumanitatem
adhumanitatem@yahoo.com

Numero 3

Aprilo 2002


ALVOKO AL LA PACO
de akademiano Ivan Supek

Malbono estas enradikiĝinta en la homa naturo, ekkrios iu rigardante militajn teruraĵojn, etnikan purigadon, mortigadon kaj rabadon; neelradikigebla estas malbono el la homo! Kontraŭe de tiu aserto skribis J. J. Rousseau, asertante ke homo laŭ la naturo estas bona, sed ke la civilizo lin malbonigas. Kiu el tiuj du asertoj estas la vera?

Ĉe sia komenco UNESKO organizis enketon sur kvin kontinentoj, esplorantan ĉu bazaj virtoj estas al ĉiuj popoloj komunaj. Kaj la rezulto estis jesa. Ĉie popoloj alte taksis veremon, justecon, helpadon de malfortuloj, kuraĝecon, honestecon, belecon. Do, la bono estas universala.

Sed, se UNESKO esplorus ĉu al popoloj estas komunaj malbonaĵoj kiel mesogado, perfortado, ekspluatado de malpli fortaj, malkuraĝeco, perfidemo, detruemo kaj mortigado, certe ankaŭ koncerne tion la rezulto estus jesa. La dubo restus nesolvita.

Estas historiistoj kaj sociologoj, kiuj ekbruladon de militoj klarigas per agresemo de la homa naturo. Sed al ili oni povas respondi: agresema homo malbontraktos sian edzinon, aŭ eniros batadon en drinkejo, sed li ne iros centojn kaj milojn da kilometroj malproksimen por bruligadi, detruadi kaj mortigadi. Armeojn movigas ŝtatgvidantoj, havantaj gantoj sur manoj kaj kondutantaj sin per la reguloj de la etiketo.

Stariganta antaŭ ni dubo estas solvebla per kompreno de la biologia kaj kultura komplekseco. Homo estiĝas la homo, kun siaj pensoj kaj sentoj, nur en komplika teksaĵo de la genetika bazo kaj socio, infano kreskinta inter lupoj, kaj tiaj okazoj estis, nek pensus nek sentus kiel la civilizita homo.

Ni ne povas ŝanĝadi genetikan bazon, aŭ tion fari estas ege danĝere, sed ni povas disvolvadi kulturon de la paco. En tio konsistas la espero pri la fina eliro el la tutmonda nuklea, ekologia kaj ideologie-religia pulvejo, kie eĉ nura starado sur la sama loko estiĝas pereiga.

Junio 2000

Akademiano Ivan Supek estas kroatia fizikisto, filozofo, verkisto. Li estas fondinto de la Instituto pri filozofio de la scienco kaj la paco, kadre de eksjugoslavia Akademio de sciencoj kaj artoj. Li estis, kune kun A. Einstein, B. Russell kaj iuj aliaj mondkonataj sciencistoj, kunfondinto de la Paguaŝa pacmovado (naskiĝinta en Pagwash - Kanado). Li estas kunfondinto de la organizaĵo Civitanoj de la mondo, kaj de la mondorganizaĵo "La mondo sen bombo". Li estas ĉiam ankoraŭ naciskale kaj mondskale socie engaĝiĝinta surkampe de la plibonigo de homaj aferoj.



Elstara germana humanisto Johano Gotfrido Herdero

Iohan Gottfried Herder (1774-1803) estas unu el la plej elstaraj germanaj pensuloj el la epoko de klerismo. Li kredis je iompostioma evoluo de la homaro al pli humaneca stato. Vere, li bonege konsciis ke tiu evoluo ne fluas glate. Kulturo evoluas la homon, sed ankaŭ malfortigas lin per la bonstato. Grandaj atingaĵoj de la scienco kaj tekniko estas bonaj se ili estas boncele uzataj, sed ili ne ĉiam estas boncele uzataj. Sub humaneco Herdero komprenas liberecon, prudentecon, noblecon... Herdero kredis en senmorteco, sed li samtempe estis profundkonvinkita ke homo havas rajton je feliĉo jam en ĉi tiu mondo, kaj ke jam ĉi tie li devas atingi harmonian evoluon de sia personeco. El diversaj ŝtatmodeloj li preferis respublikon, ne kiel ion idealan - nur kiel la plej malgrandan malbonaĵon. Herder ne estis erŭopocentristo. Li alte taksis rolon de ankaŭ neeŭropaj popoloj en la evoluo de la monda kulturo kaj civilizo. La religio, laŭ Herdero, estas la plej malnova elemento de kulturo. Ĝi estas kauzita nature. Li estis profundkonvinkita ke nur per ĉiuloka disvastigado de ideoj de humanismo - ĝenerala justeco kaj homeco - oni povos atingi "se ne eternan pacon", almenaŭ " iompostioman malplioftecon de militoj". (MŠ)



PRI CELO DE NIA VIVO (I,5,5)

La celo de nia tergloba vivo konsistas en kulturado de humaneco, kaj ĉiuj surteraj vivbezonoj nur servas ĝin kaj devas konduki al ĝi. Kiel rare oni sur la tero atingas tiun celon! Oni povas konkludi ke aŭ la Kreinto faris eraron, stariginte antaŭ ni humanecon kiel la celon, aŭ tiu celo transiras limojn de nia (tergloba) vivo, kaj la tero estas nur loko, kie ni ekzerciĝas en humaneco, prepariĝas por estonteco.

KELKAJ PENSOJ DE J. G. HERDERO




  • Ĉio en la naturo estas interligita, unu stato strebas al la alia kaj preparas ĝin. (I,5,6)

  • En koro de ĉiu homo estas enskribita granda leĝo de justeco kaj ekvilibro: kion vi ne volas ke homoj faru al vi, nek vi faru al ili. (I,4,6,5)

  • Sen subigo al Dia leĝo, homo estiĝas plej sovaĝa estaĵo sur la tero. (I,4,6,6)

  • Kie estas homo, tie estas ankaŭ tradicio. (II,9,1)

  • Animaleco en homo dum lia tuta vivo penas lin ekregi , kaj plimulto da homoj volonte cedas al ĝi. (I,5,6,2)

  • Maljusteco detruas landojn. (III,15,3,5)

  • Nur per edukado homo estiĝas la homo. (II,9,1)

  • Kio estas la vera prudento, kio estas la moralo de la justeco, egale komprenis Sokrato kaj Konfuceo, Zoroastro, Platono kaj Cicerono. (III,15,5)

  • Sen respekto de justeco, estas
    imageblaj nek la prudento nek la homeco.
    (I, 4,6,5)

  • Firma bonstato de homoj baziĝas nur sur la prudento kaj justeco. (III,15,3)

  • Malprudento detruas homajn aferojn. (III,15,3,5)

  • El ĉiuj surteraj estaĵoj homo estas la
    plej malproksima de la celo de sia destino. (I,5,5)

  • Via sola arto sur la Tero, ho homo, estas - scio pri la (ĝusta) mezuro. (II,8,5,3)

  • Same kiel unuopuloj, tiel ankaŭ la tutaj ŝtatoj, plej malbone eltenas sian feliĉon. (III,15,5)

  • Eĉ la plej noblajn homojn malnoblaj instinktoj tiras al besteco. (I,5,5)

  • La homo staras nur unu ŝtupeton pli alte ol la besto. (I,5,5)

  • Neniu besto povas fali tiom malalten, kiel la homo. (II,9,1)

  • Kiu estas kontenta per kontentigo de (nur) animalaj necesoj, tiu sentas sin agrable sur la tero, sed kiu starigas antaŭ si pli noblajn celojn - ĉie sur la tero li trovas neperfektecon. (I,5,6,1)

  • Vojo de la kulturo sur nia tero estas la vojo kun kurbiĝoj, kun akraj anguloj, abruptoj kaj ŝtupoj; ĝi ne estas akvo, fluanta glate kaj trankvile, kiel la vasta rivero. (III,15,5)

  • Estas neniu popolo sur la terglobo kiu ne havus religion. (I,4,6,6)

  • Timo ne elpensis diojn, ĝi nur instigis la homan menson konstrui supozojn - ĝustajn aŭ malĝustajn. (I,4,6,6)

  • Eĉ se religio estas nur mensa ekzerco, ĝi estas la plej nobla floro de la homa animo. (I,4,6,6)

  • Homo bezonanta mastron estas besto. (II,9,4,1)

  • Neniu povas konkeri la popolon, kiu ne permesas sin konkeri. (II,9,4)

  • Ankaŭ inter la plej primitivaj popoloj virinoj distingiĝas de viroj per tio, ke ili estas pli mildaj kaj delikataj, ŝatas ornami sin, ŝatas belecon. (II,8,4,3)

  • Ne la milito, sed la paco estas natura stato de la homaro, la milito estas stato de la mizero. (II,8,4,3)

  • La tuta homaro sur la tero estas nur unu la sama homspeco. (II,7,1)

Иоганн Готфрид Гердер ИДЕИ К ФИЛОСОФИИ ИСТОРИИ ЧЕЛОВЕЧЕСТВА (origine: Johan Gottfied Herder IDEEN ZUR PHILOSOPHIE DER GESCHICHTE DER MENSCHHEIT) "Наука", Москва 1977 (la sentencojn elektis kaj esperanten tradukis: Mato Špekuljak)


Ŝanĝo koncerne la 1-an Jarkunvenon de la Ligo "Humanitas"


Dato: la 6-an de aprilo 2002
Ariĝejo: Studenac 19, HR-51550 Mali Lošinj, Kroatio*

Horaro:
19.00 - 19.45 Enkonduka prelego
19.45 - 20.00 Voĉdonado
20.00 - 20.15 Proklamo de la Ligo "Humanitas"
20.30 - 22.00 Komuna vespermanĝo

En Interreto: la 7-an de aprilo 2002 21.00 - 22.00 laŭ Universala Tempo (adreso: http://groups.yahoo.com/group/humanistaforumo)

Aliĝo ĉe: Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; rete mato.spekuljak@zg.tel.hr
Kotizo: Ne estas kotizo por partopreni la kunvenon, por la komuna vespermanĝo estas atendataj laŭvolaj kontribuoj en manĝaĵoj kaj trinkaĵoj

*Pri ĉi-ŝanĝo interkonsentis ĝis nun anoncitaj (kaj konfirmitaj) sian alvenon partoprenontoj. Nova limdato por aliĝi estas 04.04. 2002, do ankoraŭ restas tempo por anonci sian alvenon!

El leteroj al HUMANITAS

Rene (Argentino-Bolivio)
Gratulojn pro via interesa kaj grava laboro!

Paulo Sergio (Brazilo)
Gratulon pro la simpatia, riĉenhava, pensiga, senegala bulteno. Anstataŭ banalaĵojn en televido, ni ĝuu "Humanitas".

Sonja (Svislando)
Post feria foresto mi eklegis kun granda intereso viajn revuetojn de februaro kaj marto en la interreto. Mi gratulas pro la granda, zorgplena laboro. Mi deziras kuraĝon por daurigi. Al la kunveno la 6-an de aprilo mi deziras sukceson kaj al "Humanitas" prosperon.


David (Britio)
La homaro ankoraŭ ne sentas bezonon de ponto inter religioj kaj sekularaj organizoj. Oftaj estas diskutoj radie, televide aŭ ĵurnale, malfavoraj al religioj, pro la konfliktoj okazantaj, sed malofte oni eksupozas ke povus esti alternativo. Oni diras ke la problemo ne estas solvebla.

Dietrich (Svislando)
Ĉu tiu vorto "Humanitas" ne devenas el iu stranga mortinta eŭropa lingvo, kiun jam de jarmilo neniu plu parolas? Homoj kiuj filozofie baziĝas sur la latina, kutime orientiĝas al la estinteco! Ili volas apliki solvojn de la estinteco al la problemoj nuntempaj. La romiaj filozofoj ne havas respondon al niaj nuntempaj problemoj. Al la estonto direktita filozofio tial ne bezonas la latinan lingvon por priskribi siajn principojn kaj bazojn. Latine dirite "nomen est omen", t.e. jam ĝia nomo klarigas etoson de domo.

Jeremi (Israelo)
Nomo estas multo, sed ne ĉio.

Aliĝoj:

10. Giuseppe (Italio)


11. Nicola (Italio)
12. Želimir (Aŭstralio)
13. dr. Ruben (Meksikio)
14. Jaroslav (Ĉeĥio)

Donacoj:

1. Giuseppe 20 EUR


Marek (Pollando)
Mi elkore dankas vin por la informoj pri projekto "Humanitas". Interesas min la ideo kaj tial mi estos tre dankema se vi future sendos al mi novajn informojn kiel la projekto disvolviĝas. Viaj ideoj estas ankaŭ miaj ideoj. Homaranismo estas parto de mia vivo, kvankam mi realigas ĝin nur en mia plej proksima ĉirkauaĵo.

Jaroslav (Ĉeĥio)
La Esperantujo, eĉ la tuta mondo, bezonas unu fortan, universaletikan komunumon, kiun povus efektivigi nek HEK nek HAT. Mi rigardis ilin kiel iniciativojn de poretika strebado kaj tial aliĝis al ambaŭ jam en stadio de ilia formiĝado kaj konstante strebis pri ilia kunfandiĝo, lastfoje proponinte eĉ la komunan titolon HOMEKOLOGIA KOMUNUMO. Sed la komuna titolo tute bone povus esti eĉ la via HUMANITAS, kiu estas konciza, trafa kaj universale akceptebla.


Abono je la reta versio de "Humanitas" estas senpaga. Presatan version de "Humanitas" eblas aboni kontraŭ 6 IRK por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; rete
mato.spekuljak@zg.tel.hr


Elŝuti 32.84 Kb.

  • PRI CELO DE NIA VIVO (I,5,5)
  • El ĉiuj surteraj estaĵoj homo estas la plej malproksima de la celo de sia destino.
  • La homo staras nur unu ŝtupeton pli alte ol la besto.
  • ne estas akvo, fluanta glate kaj trankvile, kiel la vasta rivero. (III,15,5) Estas neniu popolo sur la terglobo kiu ne havus religion.
  • Dato
  • En Interreto
  • *Pri ĉi-ŝanĝo interkonsentis ĝis nun anoncitaj (kaj konfirmitaj) sian alvenon partoprenontoj. Nova limdato por aliĝi estas 04.04. 2002, do ankoraŭ restas tempo por anonci sian alvenon!
  • Jeremi (Israelo) Nomo estas multo, sed ne ĉio. Ali ĝoj

  • Elŝuti 32.84 Kb.