Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Alpina idilio

Elŝuti 44.34 Kb.

Alpina idilio




Dato24.03.2017
Grandeco44.34 Kb.

Elŝuti 44.34 Kb.

El "Men without women" by Ernest Hemingway

ALPINA IDILIO

Estis varme alveni sube en la valeon eĉ frumatene.

La suno fandigis la neĝon sur la skioj kiujn ni portis kaj sekigis la lignon. En la valeo estis printempo sed la suno estis varmega. Per la vojo ni alvenis en Galturon portante la skiojn kaj la dorsosakojn. Kiam ni pasis la tombejon, funebra ceremonio estis ĝuste finita. Ni diris:”Gruess Gott” al la pastro kiu paŝis post ni elvenante de la tombejo. La pastro kliniĝis.

-Jen stranga afero: pastroj neniam parolas al vi-diris John

-Oni pensus ke al ili plaĉus diri “Gruess Gott”-

-Ili neniam respondas-diris John.

Ni haltis en la vojo kaj rigardis la helpanton fosi en la novan teron.

Vilaĝano kun nigra barbo kaj altaj ledaj botoj staris ĉe la tombo.

La enterigisto ĉesis la fosadon kaj streĉis la dorson. La vilaĝano kun la altaj botoj prenis la spaton de la manoj de la helpanto kaj daŭrigis la plenadon de la tombo, disigante la teron mezure, kiel homo disiganta sterkaĵon en ĵardeno.

En la hela maja mateno la tomboplenado ŝajnis nereala. Mi ne povis imagi ke iu estis mortinta.

-Imagu esti enterigata en tago kiel tiu ĉi-mi diris al John.

-Tio al mi ne plaĉus-

-Bone,-mi diris-ni ne devas tion fari-

Ni iris supren laŭ la vojo pasante la domojn de la urbo ĝis la gastejo. Ni estis skiintaj unu monaton en la Silvretta, kaj estis bone esti malsupre en la valeo.

En Silvretta la skiado estis jam bonege, sed estis printempa skiado, la neĝo estis bona nur frumatene kaj denove vespere. La reston de la tempo ĝi estis difektata de la suno. Ambaŭ ni estis lacaj de la suno. Ni ne povis liberiĝi de la suno. La solaj hombroj estis faritaj de rokoj aŭ de la kabano kiu estis konstruita sub roko apud glaciejo kaj en la hombro la ŝvito glaciĝis sub la subroboj. Vi ne povis sidi ekster la kabano sen nigraj okulvitroj. Estis plezure esti brunigita sed la suno estis tre laciga. Vi ne povis repozi sub ĝi. Mi estis feliĉa esti malsupre for de la neĝo.

Estis tro malfrue en la printempo por esti supre en la Silvretta. Mi estis iome lacigata pro la skiado. Ni estis restintaj tro longtempe. Mi povis senti la guston de la akvo de la neĝo fandita el la stana tegmento de la kabano. Tiu gusto estis parto de tio, kio mi sentis pri la skiado. Mi estis feliĉa ke estas aliaj aferoj ekster la skiado, kaj mi estis feliĉa esti malsupre, for de la nenatura altmonta printempo, ene en tiu ĉi maja printempo en la valeo.

La hotelisto estis sidanta en la verando de la gastejo, lia seĝo klinigita malantaŭen kontraŭ la vando. Apud li estis la kuiristo.

-Ski heil!-diris la hotelisto.

-Heil!-ni diris kaj apogis la skiojn kontraŭ la vandon kaj eltiris niaj pakojn.

-Kiel estis tie supre?-demandis la gastiganto.

-Schoen, iomete tro da suno-

-Jes, estas tro da suno tiun ĉi parton de la jaro-

La kuiristo sidadis sur sia seĝo. La hotelisto eniris kun ni kaj malŝlosis la oficejon kaj eltiris nian poŝtajon. Estis pako da leteroj kaj kelkaj paperoj.

-Ni havu bieron-diris John.

-Bone, ni drinkos ĝin ene-

La hotelisto alportis du botelojn kaj ni trinkis ilin dum la legado de la leteroj.

-Ni pli bone havu kroman bieron-John diris. Tiun ĉi fojon fraŭlino alportis ĝin. Ŝi ridetis malfermante la botelojn.

-Multaj leteroj-ŝi diris.

-Jes, multaj-

-Prosit-ŝi diris kaj eliris, preninte la malplenajn botelojn.

-Mi estis forgesinta la guston de la biero-

-Mi ne-diris John-Supre en la kabano mi pensadis multe pri ĝi-

-Bone,-mi diris-nun ni havas ĝin-

-Oni ne devus fari ion tro longtempe-

-Ne. Ni estis tie supre tro longtempe-

-Kondamnite tro-diris John-Ne estas bone fari ion tro longtempe-

La suno venis tra la malfermitan fenestron kaj ŝajnis tra la boteloj de biero sur la tablo. La boteloj estis duone plenaj. Estis iom da ŝaŭmo sur la biero en la boteloj, ne multa por ke ĝi estis malvarmega. Ĝi suprenvenis kolringe kiam oni verŝis la bieron en la altajn glasojn.

Mi rigardis el la malfermita fenestro la blankan straton. La arboj flanke de la strato estis polvaj. Trans ili estis verda kampo kaj rivero. Estis arboj laŭ la rivero kaj muelejo kun akvorado. Tra la malfermita parto de la muelejo mi vidis longan trunkon kaj en ĝi segilo kiu leviĝis kaj subeniris. Neniu ŝajnis esti streĉanta ĝin. Estis kvar korvoj marŝantaj en la verda kampo. Unu korvo sidis en arbo atentanta. Ele en la verando la kuiristo leviĝis el sia seĝo kaj pasis en la salonon kiu kondukis malantauen en la kuirejon. Ene, la suno brilegis tra la malplenaj glasoj sur la tablo. John estis kliniĝanta antaŭen kun la kapo en siaj brakoj.

Tra la fenestro mi vidis du virojn supreniri la antaŭajn ŝtupojn. Ili eniris la trinkosalonon. Unu estis la barba vilaĝano kun la altaj botoj. La alia estis la enterigisto. Ili eksidis ĉe la tablo sub la fenestro. La fraŭlino eniris kaj staris ĉe ilia tablo. La vilaĝano ne ŝajnis vidi ŝin. Li sidis kun ambaŭ manoj sur la tablo. Li portis siajn malnovajn militajn vestojn. Estis flikaĵoj sur la kubutoj.

-Kion por vi?-lin demandis la enterigisto. La vilaĝano tute ne atentis.

-Kion vi trinkos?-

-Schnapps-diris la vilaĝano.

-Kaj kvaronon da ruĝa vino-diris la enterigisto al la fraŭlino.

La fraŭlino alportis la trinkaĵojn kaj la vilaĝano trinkis la schnapps. Li rigardis ekster la fenestron. La enterigisto lin observis. John havis sian kapon sur la tablo. Li estis dormanta.

La hotelisto eniris kaj iris al la tablo. Li parolis dialekte kaj la enterigisto lin respondis. La vilaĝano estis rigardanta ekster la fenestron. La hotelisto eliris la ĉambron. La vilaĝano ekstaris.

Li prenis falditan bileton da dekmil kronen el leda paperujo kaj malfaldis ĝin. La fraŭlino alvenis.

-Alles?-ŝi demandis.

-Alles-li diris.

-Lasu min pagi la vinon-diris la enterigisto.

-Alles-ripetis la vilaĝano al la fraŭlino.Ŝi metis sian manon en la poŝon de sia antaŭtuko, eltiris ĝin plenplenan da moneroj kaj donis la reston. La vilaĝano eliris el la pordo. Apenaŭ li estis for, la hotelisto reeniris la ĉambron kaj parolis al la enterigisto. Li eksidis ĉe la tablo. Ili parolis dialekte. La enterigisto estis amuzigata. La hotelisto estis naŭzata. La enterigisto ekstaris. Li estis malgranda homo kun lipharoj. Li elkliniĝis el la fenestro kaj rigardis je la straton.

-Tien li eniras-li diris.

-La Loewen?-

-Ja-

Ili parolis denove kaj poste la hotelisto venis al nia tablo. La hotelisto estis alta kaj maljuna. Li rigardis John dormantan.

-Li estas tute laca-

-Jes, ni leviĝis frue-

-Ĉu vi estas manĝontaj tuj?-

-Kiam eble-mi diris-Kio estas por manĝi?-

-Ĉio, kion vi volas. La fraŭlino alportos la menuon-

La fraŭlino alportis la menuon. John vekiĝis. La menuo estis skribita per inko sur karton kaj la karto estis enmetita en lignan plateton.

-Jen la Speisekarte -mi diris al John. Li rigardis ĝin. Li estis ankoraŭ dormema.

-Ĉu vi ne havos drinkaĵon kun ni?-mi demandis la hoteliston.

Li eksidis.

-Tiuj vilaĝanoj estas bestoj-diris la hotelisto.

-Ni vidis tiun ĉe funebra cerimonio kiam ni venis en la urbon-

-Estis lia edzino-

-Ho-

-Li estas besto. Ĉiuj ĉi vilaĝanoj estas bestoj-

-Kion vi intencas?-

-Vi ne kredus tion. Vi ne kredus tion, kio okazis ĝuste kun tiu-

-Diru-

-Vi ne kredus tion-la hotelisto parolis al la enterigisto-Franz, venu tien ĉi-

La enterigisto venis, kunportante sian malgrandan botelon de vino kaj sian glason.

-La sinjoroj estas ĵus alvenintaj de la Wiesbadenerhuette-diris la hotelisto. Ni interpremis la manojn.

-Kion vi volas trinki?-mi demandis.

-Nenion-Franz skuis siajn fingrojn.

-Kroman kvaronon?-

-Bonege-

-Ĉu vi komprenas la dialekton?-demandis la hotelisto.

-Ne-

-Pri kio estas ĉio ĉi?-demandis John.

-Li estas dironta al ni pri la vilaĝano kiun ni vidis plenigi la tombon, kiam ni eniris la urbon-

-Ĉiuokaze mi ne povas kompreni-diris John-estas tro rapide por mi-

-Tiu vilaĝano-diris la hotelisto-Hodiaŭ li alportis sian edzinon por la enterigo. Ŝi mortis la lastan novembron-

-Decembron-diris la enterigisto.

-Tio ne gravas. Do, ŝi mortis la lastan decembron kaj li sciigis la komunumon-

-La dekokan de decembro-diris la enterigisto.

-Ĉiaokaze, li ne povis alporti ŝin por la enterigo ĝis la foriro de la neĝo-

-Li vivas aliflanke de Piznaun,-diris la enterigisto-sed li apartenas al tiu ĉi paroko-

-Ĉu li tute ne povis alporti ŝin?-mi demandis.

-Ne. Li nur povas alveni kun la skioj de tie, kie li vivas, ĝis la neĝo fandiĝas. Do, hodiaŭ li

alportis ŝin por la enterigo kaj la pastro, kiam li rigardis ŝian vizaĝon, ne volis enterigi ŝin.

Bonvolu daŭrigi la rakonton,-li diris al la enterigisto-kaj parolu germane, ne dialekte-

-Estis tre amuzige kun la pastro-diris la enterigisto-En la reporto al la komunumo ŝi mortis pro kora malsano. Ni scias ke ŝi havas koran malsanon tie ĉi. Kelkfoje ŝi svenis en la preĝejo.

Ŝi longatempe ne venis tien ĉi. Ŝi ne havis forton por grimpi. Kiam la pastro malkovris ŝian vizaĝon li demandis Olz:”Ĉu via edzino multe suferis?”. “Ne, “diris Olz”kiam mi alvenis al la domo ŝi estis morta tra la lito”

La pastro rigardis ŝin denove. Li ne ŝatis tion.

Kiel ŝia vizaĝo fariĝis tiel?"



"Mi ne scias"diris Olz.

"Vi pli bone trovu tion"diris la pastro, kaj remetis la littukon. Olz diris nenion.La pastro rigardis lin. Olz siavice rigardis la pastron."Ĉu vi volas scii?"

"Mi devas scii"diris la pastro.-

-Estas tie kie estas bone-diris la hotelisto-Aŭskultu tion ĉi. Daurigu, Franz-

-”Bone,”diris Olz”kiam ŝi mortis mi faris la reporton al la komunumo kaj metis ŝin en la kabanon trans la pinto de la granda arbaro. Kiam mi komencis uzi la grandan lignon ŝi estis rigida kaj mi metis ŝin kontraŭ la vandon. Ŝia buŝo estis malfermita kaj kiam mi venis la nokton en la kabanon por tranĉi la lignon , mi kroĉis la lanternon al ĝi.”

Kial vi faris tion?” demandis la pastro.

Mi ne scias”diris Olz.

Estis tre malbone”diris la pastro”Ĉu vi amis vian edzinon?”



Jes, mi amis ŝin”diris Olz”Mi amis ŝin tre”-

-Ĉu vi tute komprenis?-demandis la hotelisto-Ĉu vi komprenas ĉion pri lia edzino?-

-Mi aŭdis ĝin-

-Kion pri la manĝo?-demandis John.

-Vi ordonu-mi diris-.-Ĉu vi pensas ke estas vere?-mi demandis la hoteliston.

-Ĝi estas certe vere-li diris-Tiuj ĉi vilaĝanoj estas bestoj-

-Kien li iris nun?-

-Li iris drinki ĉe mian kolegon, ĉe Loewen-

-Li ne volis trinki kun mi-diris la enterigisto.

-Li ne volis trinki kun mi, post ke li sciis pri lia edzino-diris la hotelisto.

-Diru, kion pri la manĝo?-demandis John.

-Bonege-mi diris.
-------------------------------------------------------------------


Elŝuti 44.34 Kb.


Elŝuti 44.34 Kb.