Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Aline rakonto Tradukita de René de Saussure kun antaŭparolo de Vilhelmo Lutermano Monda Asembleo Socia (mas) C[harles]. F[erdinand]. Ramuz aline

Elŝuti 423.31 Kb.

Aline rakonto Tradukita de René de Saussure kun antaŭparolo de Vilhelmo Lutermano Monda Asembleo Socia (mas) C[harles]. F[erdinand]. Ramuz aline




paĝo1/6
Dato15.03.2017
Grandeco423.31 Kb.

Elŝuti 423.31 Kb.
  1   2   3   4   5   6

4


C. F. RAMUZ


ALINE
Rakonto
Tradukita de René de Saussure
kun antaŭparolo de Vilhelmo Lutermano

Monda Asembleo Socia (MAS)


C[harles]. F[erdinand]. RAMUZ


ALINE
Rakonto
Tradukita de René de Saussure
kun antaŭparolo de Vilhelmo Lutermano

Monda Asembleo Socia (MAS)

2006

Unua eldono en Esperanto:

Ĝenevo

Librejo Kündig, Corraterie, 11.

1911

Presejo: ALB. KÜNDIG, Ĝenevo
[Unua eldono en la franclingva originalo:

Parizo; Lausanne: Librairie Académique Didier, Perrin & Cie; Payot & Cie, 1905.]

Antaŭparolo
Simpla hazardo enmanigis al mi fotokopion de Esperanta libro delonge jam ne renkontebla en Esperantujo, de tiu ĉi frua rakonto de la granda franclingva svisa verkisto, kiu aperis franclingve en 1905 kaj en Esperanto en 1911. La traduko estas de René de Saussure, kiu en la jaroj de la Ido-skismo, per siaj klarigoj pri la Esperanta gramatiko kaj precipe pri ties logiko de vortfarado1, ege helpis Esperanton superi tiun krizon2.
Kvankam lia lingvaĵo estas ĝenerale „klasika“ Esperanto, kiu apenaŭ devias de la „ĝenerala“ lingvouzo, estas interese vidi kiel li mem aplikas siajn lingvajn ideojn en traduko el sia gepatra lingvo, en la sama periodo en kiu li verkis gravan analizon de Esperanta vortfarado, kadre de konkurso, al la Akademio de Esperanto. Kelkloke mi atentigas la leganton piednote pri interesa lingva detalo.
La Revuo skribis: „Eleganta traduko de bone elektita verko... Vero de la personoj... akurateco de la naturaj priskriboj.“3
Sed la verko mem meritas plene nian atenton. En 1904, jaron antaŭ apero de „Aline“, Ramuz skribis: „Ekzistas nur du interesaj aferoj: amo kaj morto“. Ĝuste en tiu ĉi rakonto ni troviĝas plej profunde meze de ambaŭ. Kaj liaj herooj estas simplaj homoj de la kamparo, kies simpla lingvaĵo spegulas la animstaton de la personoj. Samjare li skribas en sian taglibron: „Mi surscenigas kamparanojn, ĉar en ili mi trovas la naturon en ĝia plej pura stato kaj ĉar ili estas tute ĉirkaŭataj de ĉielo, de paŝtejoj kaj de arbaroj.“ (Taglibro 1904)
Mi donu la parolon al Gilbert Guisan, kiu bone esprimis la econ ankaŭ de tiu ĉi verko de Ramuz:
Rousseau fine metis la feliĉon en la nuran kaj puran «ekzisto-senton» - diluon de la mio en revado kaj en universaleco; Ramuz volas ĝin en la partopreno, - per la renkontiĝo kun kelkaj homoj kiuj ne estas esceptaj, sed havas aventurojn komunajn al ĉiuj. Tiu partopreno, aŭtenta kaj profunda, transdoniĝas per la virto de stilo kiu, celante ne restarigi ĝin mem, sed ĝian objekton, renovigas ĝin komplete en la persono de la leganto, - kio estas la tipe poezia operacio. Traktante la lingvon kiel materialon kiu metiĝas kaj supermetiĝas, kiu tajliĝas kaj fasoniĝas, stakiĝas al formoj kaj ritmoj, la verko de Ramuz partoprenas la realon kaj per tio gajnas objektivecon kiu ŝirmos ĝin ankaŭ kontraŭ maljuniĝo.“4
Ĝuste al tio helpu tiu ĉi reeldono. Bonan legadon!
Vilhelmo Lutermano

Al S-ino Prof. M. Hankel

(La Tradukinto)

UNUA PARTO
1
Julien Damon revenis hejmen el falĉado. Estis varmega. La ĉielo ŝajnis kiel kolorita lado, la aero ne moviĝis. Unu flanke de la alia oni vidis la blankiĝantajn kvadratojn de aveno kaj la blondajn kvadratojn de tritiko; pli fore, fruktĝardenoj ĉirkaŭis la vilaĝon kun ruĝaj kaj brunaj tegmentoj; kaj ankaŭ burdoj preterflugis.
Estis tagmezo: la horo kiam la ranetoj en herbaj kavaĵoj suferas pro la suno, kiu sorbis la roson, kaj ilia glata gorĝo saltetas rapide. Sur la deklivoj oni flaras odoron de brulinta korno.
Kiam Julien pasis apud arbetaĵoj, paseroj ekflugis el interne, ĉiuj kune, kvazaŭ ŝtono eksplodus. Li marŝis kviete, pro la varmo kaj ankaŭ pro tio, ke rapidi ne estis lia kutimo. Li fumis cigarpecon kaj lasis sian kapon kliniĝi inter siaj kvadrataj ŝultroj. Iafoje li haltis sub arbo; tiam ombro eniris tra lia malfermita ĉemizo; kaj relevinte sian ĉapelon, li viŝadis al si la frunton per sia maniko; kaj kiam li eliris denove ĉe la suno, lia falĉilo subite ekbrilis kiel flamo. Li reprenis sian egalan paŝon. Li ne ĉirkaŭrigardis, ĉar li jam konis ĉiun aĵon, eĉ la ŝtonojn de la strato, en tiu kamparo kie nenio ŝanĝiĝas krom la sezonoj, kiuj estas montritaj per maturiĝo de la fojno aŭ falo de la folioj. Kaj li sonĝis nur pri tio, ke la manĝo devas esti preta kaj li malsatas.
Sed, atinginte la straton, li subite haltis, almetante manon super la okuloj. Virino estis venanta. Ŝi ŝajnis havi jupon faritan el rozkolora polvo. Li diris al si: «Ĉu estas Aline? .....» Kaj kiam ŝi alvenis pli proksime, li vidis ke efektive estas ŝi. Tiam li sentis bateton ĉe la koro. Ŝi marŝis rapide, baldaŭ ili kuniĝis.
Ŝi estis maldika kaj iom pala, estante deksepjara, aĝo en kiu koloroj foriĝas, kaj ŝi havis lentugojn sur la nazo. Tamen ŝi estis beleta. Ŝi havis okulojn nedeciditajn, kiel la tagiĝo. Ŝia granda ĉapelo ĵetis ombron sur la vizaĝon ĝis la buŝo, kiun ŝi tenis fermite. Ŝiaj blondaj haroj, zorge glatigitaj sur la frunto, estis ligitaj dorse en pezaj plektaĵoj. Ŝi portis korbon sub la brako kaj ŝiaj kamparaj ŝuoj elstaris de sub ŝia mallonga jupo.
Julien diris:

- Bonan tagon.

Ŝi respondis:

- Bonan tagon.

Tiamaniere ili komencis. Kaj li denove parolis:

- De kie vi venas?

- De ĉe mia onklino.

- Estas varmege.

- Ho! jes.

- Kaj estas tre malproksime.

- Tri kvaronoj de horo.

- Ja, diris li, estas lacige kun tia suno kaj polvo.

- Nu, mi estas alkutiminta.
Ili staris kvazaŭ gekonatoj, kiuj renkontinte unu la alian, belmaniere interparoletas. Julien havis unu manon en la poŝo, la alian sur la tenilo de sia falĉilo, kaj parolante li deturnis la kapon.

Tamen oreloj de Aline ruĝiĝis. Kaj li ankaŭ, malgraŭ sia ŝajno, intencis diri ion, kio estas nefacile direbla. Li reparolis:

- Kien vi iras?

Ŝi diris:

- Mi? mi iras hejmen.

- Ankaŭ mi.
Dum ili ambaŭ marŝis unu apud la alia, Julien klopodis en sia kapo. Ekzistas okazoj, ĉe kiuj la penstuboj estas kvazaŭ ŝtopitaj. Tiam li rigardis supren. En la branĉoj oni povis ekvidi la ĉerizojn, blankaj ĉe l'ombro kaj ruĝaj ĉe l'suno. Abeloj kun bruo de sonoriloj trinkadis ĉiuj kune el la floroj. Baldaŭ montriĝis la vilaĝo. Kaj ĉar tempo urĝis, Julien serĉis en sia kapo pli profunden, kie sin kaŝas la ideoj, kaj diris:
- Mi falĉis dum la tuta mateno; estas nefacile kun tia seko. Estas tagoj en la vivo, en kiuj oni ne kuraĝas vivi.

- Vere, respondis Aline, oni havas plezuron el nenio.

- Kaj plue, diris li, trovinte sian ideon, estas longe de kiam ni ne revidis nin.

Aline mallevis la kapon. Ŝi diris:

- Efektive, ĉar estas epoko, en kiu la ĝardeno postulas. Kaj ankaŭ patrino, kiu estas tute sola.

Sed, ĉar li estis obstina, li balancadis la frunton.

- Aŭskultu, li reparolis, se vi estus ĝentileta, nu! oni sin revidus.

Tiam Aline paliĝis.

- Kion? diris li.

- Mi ne scias, ĉu mi povos.

  • Diable! tamen oni bezonas interbabili.


En tiu momento ŝi hezitis kaj ŝia koro tremetis kiel pomo ĉe pinto de branĉo, kaj fine la deziro fariĝis pli forta.

- Se mi tre rapidas, diris ŝi, eble unu fojon.

- Kiam do?

- Kiam vi volos.

- Ĉu konvenas hodiaŭ vespere, apud la Oŭĝes?

- Ho! jes, eble.

Ili estis alvenantaj en la vilaĝo; la domoj staris apud la strato kun ĝardenoj, fontanoj kaj sterkoj. Julien diris ankoraŭ:

- Ĝis vespero, senmanke.

Kaj ŝi respondis:

  • Mi provos laŭeble. Senmanke.


Aline vivis sola kun sia patrino en malgranda domo. Ili posedis ankoraŭ kaprinon kaj bone ludoneblan kampon, kiu alportis al ili okdek spesmilojn jare. Maljuna Henrikino ŝatis la monon, kiu palpe estas dolĉa kiel veluro, kaj ankaŭ odoras. Sed la monon ŝi ŝatis nur, ĉar ŝi tiom laboris por akiri ĝin, ke al ŝi restas tordita kolo, kurbiĝinta dorso kaj manradikoj kiel du ŝtonetoj. La vejnoj sub la manhaŭto similis inkmakulojn. Ĉar ŝi ne plu havis dentojn, ŝia mentono supreniĝis ĝis la nazo, kiam ŝi manĝas. Ŝi trairis la vivon kviete, farinte kion oni devas fari; ŝi vidis, kio estas bona kaj kio estas malbone; fine ŝi atendis morton je ĝia horo, ĉar Dio estas justa. Ŝi havis nigran kufon sur la haroj tiritaj ĉe la tempioj. Tagoj alvenis, tagoj forflugis kaj kreskaĵoj kreskis, ĉiu en sia sezono.
Ŝi diris al Aline:

- Vi forestis longe.

Alie respondis:

- Mi iris tiel rapide, kiel mi povas.

Ŝi pensis pri Julien, kaj pro tio ŝi estis malatenta. Ŝi memoris la unuajn fojojn, kiam ŝi vidis lin; ili konis unu la alian de el la lernejo; nur li estis jam kun la granduloj, kiam ŝi estis ankoraŭ kun la etulinoj. Kaj, ian tagon, ili renkontis unu la alian, Julien akompanis ŝin, poste li revenis; komence ŝi ne atentis; kaj jen, iam post iam, ŝi havis plezuron vidi lin, ĉar neaŭdite la amo eniĝas koron; sed kiam ĝi estas interne, ĝi fermas la pordon.
Malrapide pasis posttagmezo. Varmo pezigas la korojn, kiel pluvo la birdflugilojn. Aline deŝiris laktukojn per malnova rustinta tranĉilo. Kiam oni tranĉas la trunketon, eliras blanka laktaĵo, kiu algluiĝas kaj lasas brunajn makulojn sur la fingroj. La akraj linioj de l'tegmentoj tremetis kontraŭ la unutona ĉielo, oni aŭdis la kokinojn klukantaj, kaj sur la florsuproj abeloj resaltis kvazaŭ pilketoj el rezino. Suno ŝajnis senmova. Ĝi verŝis sian flamon kaj la aero leviĝis ĝis la branĉoj malaltaj, kiel ĝi staris momenton kaj refalis; formikoj kuris sur la ŝtonoj; en la fazeoloj merlo flugetis. Kiam ŝia antaŭtuko estis plena, Aline konsideris la tagon, ĝardenon kaj kamparon. Poste ŝi aŭdis, ke ŝin vokas la patrino.
Fine la suno ŝanceliĝe malsupreniĝis al la monto kaj platiĝis sur ĝin simile al fluidiĝanta bulo el vakso. Ĉaretoj ruladis sur la strato. La horo venis. Ŝi estis diranta al li: «Senmanke».
Ŝi forkuris tra la kampoj ĝis apud la Oŭĝes. Ĝi estis loko malseka kun en la mezo rivereto kavigita en la nigra teraĵo; kaj apud ĝi staris arbareto.

Ŝi alvenis unua, sed Julien baldaŭ poste. Por sin beligi, li havis sian dimanĉan jakon sur sian ĉemizon. Ili sidiĝis ĉe la arbarrando. El suproj de la aero falis rozkolora polvo; super iliaj kapoj birdoj flugilbatante rapidis al siaj nestoj; malproksime bojis hundo; kelkafoje voĉbruo alvenis ĝis ili.
Julien diris:

- Vi vidas, vi bone agis aŭskultinte mian peton. Kiu vidus nin?

Aline respondis:

- Jes, sed mi estas malproksime, se oni postserĉas min.

- Vi ja rajtas foresti momenton. Oni faras nenion malbonan.

  • Ho! ne, diris ŝi.


Subite ŝi sentis tiom da feliĉo en sia koro, ke ĝi ŝajnis tro malgranda. La ombro karesis ŝiajn harojn. Ŝi pensis, ke ŝi faras nenion malbonan. Ŝi estis tien veninta, ĉar Julien estas ŝian bonamiko. Kaj ŝi deziris ne paroli nek moviĝi, por vidi la ĉielon kaj la arbojn kaj ĉion, kio estas dolĉa en la aero; sed jen Julien diris:

- Mi alportis ion por vi.

Li tiris pakaĵeton el sia poŝo kaj reparolis:

- Ĝi estas por vi.

Unue ŝi estis surprizita; poste ŝia feliĉego forflugis; ŝi havis iom da timo; ŝi diris:

- Mi ne kuraĝas.

  • Kia malspritaĵo!


Tiam ŝi malfermis la manon; malpeza estis la pakaĵeto kaj ligita per ŝnuro. Ekstere ĝin kovris griza papero; sube, silkpapero fiksita per blua rubando; kaj en la silkpapero estis skatolo el kartono. Sur la kovrilo estis pentritaj sinjoreto kaj sinjorineto sidantaj sub laŭbo.
Aline diris:

- Kio estas tio?

- Trarigardu, mi ne volas diri al vi.

Kaj poste, malferminte la skatoleton, ŝi ekvidis en la rozkolora vato du orelringojn el orizita arĝento kun koralbulo. Ŝi diris nenion. Io premis ŝin en la brusto.

Julien demandis:

- Ĉu ĝi plaĉas al vi?

- Ho! tiome.

- Mi aĉetis ĝin en Laŭsanne.

Ŝi respondis:

  • Ho! multan dankon.


Kaj li kun kontenta mieno ŝin rigardis, ĝuante ke li estas sufiĉe riĉa por aĉeti donacojn al sia bonamikino, ne bezonante sin senigi je la kutima cigaro kaj glaso da vino.
- Palpu vi, li diris, ĝi estas peza.

Aline skuetis la kapon.

- Ekzistas tiaj, kiuj estas malplenaj, vi scias; sed ĉi tiu, ĝi estas masiva.

Kaj li aldonis:

- Sed vi ankaŭ devas doni al mi ion.

- Ho! diris ŝi, mi volonte konsentus, sed mi havas nenion.

- Ke jes, ke vi havas ion.

Ŝi malfermegis la okulojn.

- Kion? ŝi diris.

- Ho! li diris, nur kiseton.

Aline ruĝiĝis kaj sin repelis. Julien ripetis:

- Nur kiseton, kiseteton, sur la nazpinto, por ridi.

- Ho! certe ne.

- Ĉu vi eĉ sentos ĝin? Oni ne havas tempon diri «unu», kaj jam estas finite.

  • Ho! ne, diris ŝi, mi ne povas.


Ŝi bone sciis, ke malpermesataj estas la kisoj. Tiujn, kiuj permesas ĉirkaŭprenon, la knabinoj montras unu al la alia, kubutpuŝante. Kaj ankaŭ la kateĥismo en la lernejo, kien oni iras dum du jaroj. La pastro legas en libro; ĉiufoje, oni devas memorripeti la lecionon. Oni lernas, kio estas permesata, kaj kio estas malpermesata. Oni ankaŭ lernas, ke la malbonuloj estas punotaj kaj la justuloj rekompencotaj. Kaj Aline estis bonintenca por la bono.
Tamen Julien, maltime, metis brakon ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝin altiris al si. Kaj ŝi defendis sin; sed krepusko incitis, kaj ankaŭ la herbaĵo kun sia roso, kaj la branĉoj, kaj la mallumo, kiu murmuris: «Iru al li». Ŝveliĝanta estis ŝia koro, kaj peza pro ĉiuj tiuj okazaĵoj ĝi kliniĝis al Julien.
Poste ŝi sentis la buŝon de Julien sur sia, kaj ŝia korpo fluidiĝis, kiel neĝo sub suno.
Ŝi refirmigis siajn malordigitajn harojn. Ĉe la horizonto disiĝis la lasta lumeco de l'ĉielo. Ŝi komprenis, ke estas malfrue, kaj kurante ŝi foriris.
Kiel dezerta estis la kamparo! La frotetado de ŝiaj piedoj en la herbaĵo similis grandan bruon. La unua stelo ekaperis. Ŝi en la koro havis kvazaŭ tintileton, kiu sonis seninterrompe kaj diris: «Julienon mi tre amas..... Julienon mi tre amas». En sia fermita mano ŝi tenis la skatoleton, kaj ŝi pensis momente: «Min ankaŭ Julien amas.»
Mallongaj estas la someraj noktoj. Je frua tagiĝo la laboristoj foriras por falĉi, dum la herbo estas ankoraŭ moleta. En la domoj oni klopodas, kaj de kokinejo al kokinejo kantas la kokoj. Maljuna Henrikino sin levis; ŝi ellitiĝis ĉiam frumatene, ĉar ŝiaj kutimoj estis reguligitaj kiel horloĝa meĥanikaĵo. Tuj kiam ŝi estis vestita, ŝi iris alvoki Alinen.
Per unu salto la suno supreniĝis super la arbaro. Jen venas nova tago de l'vivo. Sur la forno akvo komencis boli. Kiam la kafo estis preta, la virinoj sidiĝis ĉe la tablo. Kaj Aline iom hontis, ĉar ŝi ne plu estis kiel kutime, nun; tamen ŝi manĝis kaj trinkis; kaj eĉ fine diris:
- Patrineto, kiel oni boras al si truojn tra la oreloj?

Henrikino miregis:

- Kial tia demando?

- Ial.

  • Ĉu mi scias, mi? Tio taŭgas nur al sinjorinoj.


Aline silentis. Sed kiam ŝi estis sola, ŝi iris al sia spegulo kaj per kudrilo enpikis sian orelon. Ŝi mordis al si la lipojn por ne krii pro troa doloro, kaj sur la haŭto formiĝis sangperleto; tamen la truo ne estis traborita, kaj ŝi vidis, ke la tasko estas tro malfacila. Tiam ŝi kaŝis la skatoleton en fundon de tirkesto, kaj ellitiĝis nokte por ĝin rerigardi.

2
Post la matenmanĝo - la maljunulinoj ŝatas nenion tiel multe kiel kafon, - Henrikino kaj Aline mastrumadis en la du ĉambroj kaj en la kuirejo; poste ili portis manĝon al la kaprino. Ĉar ŝi estis blanka, oni nomis ŝin Blankineto; kiam ŝi manĝis, ŝi movetis la nazaĵon; kaj oni devis ankaŭ ŝin melki, kaj jen baldaŭ venis la horo por tagmanĝo. Tiam, kiam la tago estas forfluinta, tempo flugas rapide; ĝi estas kiel sitelo, kiu pleniĝis malrapide, kaj subite malpleniĝas per renversado. Tiel nur post la vespermanĝo Henrikino havis momenton liberan por eliri kaj fari viziton aŭ aĉeton.
Sed tempon postulis precipe la ĝardeno, ĉar por rikolti belajn legomojn, necesas senĉese sarki kaj akvumi; kaj dum somero oni bezonas multon da akvo, frumatene kaj malfruvespere, ĉar laŭdire akvumado je suno brulumas la kreskaĵojn. Fine la herbaĉoj kreskas propramove, sed ne la semaĵoj, nek la legomoj, kontraŭe.
Henrikino fieriĝis pro sia ĝardeno. Ĝi estis la plej bela en la tuta vilaĝo; ĝia teraĵo estis nigra, la kvadratoj estis rektaj, kvazaŭ desegnitaj sur papero, kaj la brasikoj tiel dikaj kiel homkapo. Post la longdaŭra sarkado, ŝi streĉis la dorson kaj ekdiris unue: «Ha», ĉar al ŝi bruldoloris la lumboj, sed ŝi tamen estis kontenta vidante, ke ĉio estas en ordo. Troviĝis tie ankaŭ arboj fruktoportantaj kaj maljuna prunarbo sub la fenestroj. Super la preĝejeto la suno montriĝis rigardante en la ĝardenon per sia ronda okulego, kiu faras la tagon; kaj oni flaris odoron de la tero.

Aline, laborema knabino, helpis tiom, kiom ŝi povis. ŝi streĉis la lesivŝnuregon; ŝi kalkulis grajnojn en la manplato, ĉar ŝi havis bonajn okulojn; aŭ ŝi ĉerpis akvon kaj, dum ŝi pumpis nudbrake, la puto grincadis kiel blekanta azeno.
Ŝi ankaŭ ofte iris en la vilaĝon. De sur la sojlo de sia pordo ŝiaj amikinoj alvokis ŝin, kaj ili havis kiel ŝi harojn disigitajn kaj manikojn suprentiritajn, ĉar estas la sorto de la filinoj iĝi frue utilaj en la hejmo; ili devas esti kapablaj mastrumi, se ili volas edziniĝi. Aline ridetis al ĉiuj; feliĉo levetis ŝiajn lipojn kaj malkovris la dentojn. Ĉio ŝajnas facila en tempo de amo. La suno estas pli hela, la floroj estas pli belaj, kaj pli bonaj la homoj. Tiam la mondo ekaperas ornamita kiel festokampo per siaj arboj, kampoj kaj montoj.

Ŝi rigardis sin ree en spegulo. Ŝi diris al si: «Ĉu mi estas beleta? Mi ne estas certa; tamen eble iom». Kaj ŝi estis vere beliĝinta, ĉar la vangoj estis pli rozkoloraj, pli ruĝaj la lipoj, kaj pli bluaj la okuloj. Okazas tempo tia; juno elŝprucas el koro feliĉa, kaj ĝi aperas kiel mateno sur la kamparo.
Ŝi kelkafoje ankaŭ diris al si: «Mi ja bone amas patrineton. Mi ne estas aminda, ke mi kaŝas min de ŝi, sed alie agi oni ne povas». Kaj ankaŭ tiu penso preterpasis. Pro ŝia amo ŝi kompatis la suferantajn bestojn, la vermojn tratranĉitajn de la plugilo kaj la florojn piedpremitajn. En la vilaĝo vivis knabino, kiun oni veturigis en trirada ĉareto; ŝiaj kruroj sekiĝis kiam ŝi estis infano, kaj ŝi povis nek marŝi, nek stari; pro tio ŝi ne kreskis, ŝi restis infansimila, sed ŝia kapo estis plenkreska. Kaj Aline pensis: «Dio mia! kompatinda knabino!» «Kaj, ŝi pensis, se mi estus kiel ŝi!» Kaj ŝi ĝojis, ke ŝi estas vigla kaj vivplena, kun sanaj kruroj por iri al siaj rendevuoj.
Julien kutimis veni manojn en la poŝoj. Kiam li alvenis unua, li kaŝis sin. Aline serĉis lin, kaj subite, kiam ŝi estis tute proksime al li, li kriis: «Hu!» en la ombro, kaj vidante, ke ŝi ektimas, li ĝojis, dirante:


  • Vi estas timema!


Poste ili sidiĝis. Helikoj eltiris siajn nigrajn kornojn kaj trenis sian konkon, kiu ŝanceliĝis sur la glua dorso; kiam la teraĵo estis malseka, fungoj elkreskis en unu nokto tra la putriĝaj folioj. La aveloj estis apenaŭ formitaj kaj ankoraŭ molaj en sia verda adstringa haŭto, sed kelkafoje oni trovis forgesitan fragon, falantan en la fingrojn. Jam estis malhele en la arbareto; kvazaŭdometon ili havis por si, kaj oni ne povis vidi ilin, sed ili povis vidi, ĉar troviĝis ronda pordo kaj truoj kiel fenestroj, kaj la ĉielo ŝajnis vitraĵo. La folioj degutetis sur ilin, rivereto tintis simile al sonoriletoj, kaj rapide preterfluis la tempo.

Ŝi diris:

- Mi devas foriri.

Li respondis:

- Vi havas ankoraŭ multe da tempo.

Kaj ŝi restis, sed fine devis foriri.
Dum ili estis kune dimanĉon matene ektintis la sonorilegoj. Ili sonoris por averti, unu horon antaŭ ol la prediko. Ĉar ili estis malagordaj, unu basa, la alia tre alta, unu batanta rapide, la alia per longaj resonantaj frapoj, ili ŝajnis kiel drinkulo disputanta kun sia edzino. Kelkafoje ili sonoris pli laŭte, kvazaŭ en koleratako, poste ili redolĉiĝis; kaj la preĝeja turo brilis, kiel amaso da malplenaj boteloj.

Julien diris:

  • Burbaki trinkis unu troan glason, hodiaŭ matene.


Burbaki oni alnomis la sonorigiston pro tio, ke dum la milito de Sepdek5 li militservis ĉe la landlimo, kaj li ĉiam diris, kiam li estas ebria:

- Burbaki! mi konas lin.

Aline ridis.

- Vi scias, ŝi diris, iam kiam la pastro jam estis en la preĝejo, li ne ĉesis sonorigi.

- Jes, vino ne estas kosta tiun ĉi jaron.

  • Kaj alifoje, li ruliĝis malsupren la ŝtuparon, kaj faris al si truon en la kapon.


Tiam ili ekpensis pri la ligna ŝtuparo en la sonorilejo, kien oni supreniras por rigardi foren en la landon; ĝi estas ŝanceliĝa, la ĉarpentaĵo krakas, kaj sur la planko treniĝas la ŝnuregoj de l'sonoriloj. Kaj tra la fenestreto oni vidas la straton, similan al ŝtofrubando pinta ĉe la finaĵo, la tegmentojn, kiuj estas ruĝaj, la ĝardenojn, kiuj estas verdaj, kaj antaŭ la preĝejo la tiliojn rondformajn kiel brasikoj.
Kaj Aline diris:

- Mi, mi tre ŝatas la sonorilojn.

- Tamen ili ne estas tiel belaj.

- Jes, sed estus malĝoje, se ili ne plu sonorus.

- Ho! certe.

- Ĉu ne?

Julien diris:

- Kial vi ne surmetis viajn orelringojn?

- Mi timas, ke patrineto ilin vidus.

- Estas bedaŭrinde.

Aline respondis:

  • Ho! jes.


Ĉesis tinti la sonoriloj. Oni aŭdis ankoraŭ kvazaŭzumadon, kiu baldaŭ haltis kaj tuj poste venis la dimanĉa silento. Kaj Aline diris:

  • Mi devas rapidi hejmen, mi havas apenaŭ la tempon.


Julien sekvis ŝin per la rigardo. La vento svingis ŝian blankan ĉapelon, kaj kiam ŝi pasis post arbetaĵoj, oni ĝi ekvidis solan kaj similan al birdego sur la branĉaj pintoj.
Sed duan fojon tintis la sonoriloj. Estas la momento, kiam la pastro eniras. Li eniras kaj la kantestro sidas ĉe sia kutima loko sub la katedro. Kiam la kantestro kantas, li sin streĉas sur pinto de siaj elastaĵaj ŝuoj por eligi sian voĉon, kaj li puŝas ĝin antaŭ si aeren kiel sapoglobeton. Iajn psalmojn oni scias, aliajn oni ne scias; ĉiuj estas malnovaj, kun multaj longnotoj kaj silento inter ili por rekapti spiron. La vitraĵoj ne estas tre puraj, taglumo estas iom malgaja, kvankam suno brilas, kaj okaze oni aŭdas homojn, kiuj babilas sur la vilaĝplaco.
Restinte sola Julien kuŝiĝis surventre kaj maĉis herbtrunketon, dum li pensadis. Li estis kontenta, ĉar li sentis sin kiel viro, kiu havas virinon por si. Kaj en sia kapo li imagis al si Alinen, kiel ŝi estas, kun delikataj brakoj, kolo bruna supre kaj blanka malsupre, kaj brusto movetiĝanta sub la korsaĵo. Li diris al si: «Kial ŝi iras al la prediko? Mi enuas». Kaj ankaŭ li pripensis, ke la kisoj ne estas ĉio.

  1   2   3   4   5   6


Elŝuti 423.31 Kb.

  • UNUA PARTO

  • Elŝuti 423.31 Kb.