Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Aleksandro S. Melnikov Vortoj kaj signifoj, specifaj nur por Esperanto-kulturanoj: kiel ili formiĝas

Elŝuti 15.64 Kb.

Aleksandro S. Melnikov Vortoj kaj signifoj, specifaj nur por Esperanto-kulturanoj: kiel ili formiĝas




Dato07.12.2017
Grandeco15.64 Kb.

Elŝuti 15.64 Kb.

Aleksandro S. Melnikov




Vortoj kaj signifoj, specifaj nur por Esperanto-kulturanoj: kiel ili formiĝas



Enkonduko
Esperantonimojleksemoj (unuopaj vortoj aŭ frazeologiaĵoj), kiuj reflektas ekskluzive la E-kulturon kaj ki­ujn ne eblas “simple traduki” (sen kulturologia ko­men­to).
Esperantonimoj apartenas al la jenaj leksikaj kampoj:

  • antroponimoj kaj toponimoj

  • E-literaturo kaj ties aŭtoroj

  • E-periodaĵoj

  • organiza strukturo

  • E-premioj kaj fondusoj

  • aranĝoj inkluzive konkursojn

  • ideologio de la E-movado, inkluzive koncernajn dokumentojn

  • interlingvistiko kaj esperantologio, inkluzive la lingvon mem, ĝiajn instituciojn, prilingvajn diskutojn, lingvoinstruadon ktp.

  • stereotipoj de la E-movado kaj E-agado, inkluzive tipojn de esperantistoj kaj projektojn de la movado

  • historiaj datoj rilataj al la E-kulturo

  • sloganoj kaj “aksiomoj” de la E-movado

  • festoj kaj jubileoj de la E-kulturo

  • flugilhavaj vortoj specifaj por la E-kulturo.


Esperantonimoj formiĝas laŭ du direktoj: enhavo – formo.
La enhavo estas kon­di­ĉi­ta de kaj ĉerpita el ajnaj at­ributoj kaj manifestiĝoj de la E-mo­vado (lingvaj, E-in­struaj, E-organizaj, E-aranĝaj, E-tradiciaj ktp.).
Materialo (“krudaĵoj”) por krei esperantonimojn
Laŭ la formo esperantonimoj estas lek­semoj:


  1. absolute elpensitaj;

  2. komunaj por t.n. TE kaj reprezentantoj de aliaj kulturoj (sed kun aldono de specife E-kultura sememo);

  3. propraj nomoj kaj iliaj derivaĵoj;

  4. kliŝoj specifaj nur por la E-kulturo;

  5. sigloj rilataj al la E-movado/lingvo;

  6. el afiksoj kaj eĉ el apartaj literoj (!), se ili estas esencaj eroj de iuj E-kulturaj fenomenoj, faktoj, diskutoj ktp.


Lingvistikaj operacioj/procezoj por krei esperantonimojn
1. Aldono de E-kulture specifa sememo, inkluzive la aksiologian/pritaksan (kaj/aŭ ŝanĝo de la semema hi­e­rar­kio) al komunuzaj, t.e. plurkulturaj.
Kial en esperantonimoj primariĝas la E-kulturaj sememoj
- psikologia strukturo de signifo determiniĝas ne tiom per vortaroj, kiom per la interrilatoj de vortoj proceze de komunikado;
- aŭskultanto/leganto de ajnaj tekstoj ne pasive atendas, kion li ricevos per­okule/orele, sed aktive prognozas la ontan tekston kaj modifas ĝin en la momento de la perceptado;
- “la mensa vortaro estas organizita laŭ signifokampoj, tiel ke oni pli rapide rekonas vorton, se antaŭe oni jam uzis alian vorton apartenantan al la sama signifokampointerne de signifokampo vortoj estas organizitaj laŭ ofteco;

konsiderante, ke la komunikado okazas en Eo, la teksto-konsumanto agordas sin je pli granda ofteco kaj probableco de E-rilataj temoj/leksemoj/sememoj ktp.


Pri la origin-spureblo de la specife E-kulturaj sememoj kaj konotacioj
Apero de cer­taj nure E-kulturaj se­memoj ĉe “komun­kul­tu­raj” vortoj iam estas facile spu­reb­la, iam ne.
Rimedoj por marki esperantonimojn en la tekstoj
a) majuskligo;

b) atributoj kiel kara, ama­ta, sankta, nia k.s.;

c) la artikolo;

ĉ) pluraj markiloj samtempe;

d) manko de iaj ajn klarigoj; se en Ee verkita teksto ne estas eksplicite dirita io alia, temas pri E-realaĵo.
2. Transformo de propra nomo al la komuna (ofte kun ortografia asi­mi­lo).

3. Metonimio.

4. Metaforigo de unuopaj E-kulturaj vortoj kaj specife E-kulturaj kliŝoj.

5. Kreo de perifrazoj kaj kliŝoj surbaze de la fonaj scioj atributaj al TE.



Primaraj esperantonimoj (kiuj aperis unue) povas esti fonto de sekundaraj esperantonimoj, kiuj formiĝas el la unuaj per:
1) derivado (pere de afiksoj, finaĵoj kaj radik-kunmeto);
2) kreo de novaj vortkunmetoj kaj aliformitaj kliŝoj (inkluzive de perifrazoj kaj flugilhavaj vortoj) ofte surbaze de analogioj:

a) laŭ la formo – imite al la modelo de la primara esperantonimo, vortforma, vortkuna aŭ kliŝa;



b) laŭ la semantiko – leksema bazo por la esperantonimo kuŝas en la sama semantika kampo, de kie originas la primara esperantonimo; ne malofte tiaspeca transformo celas humuran, satiran aŭ alian specialan efekton;
3) eblas ankaŭ speciala vortformada tipo, kies rezulto intence rompas la gramatikan, frazeologian kaj/aŭ semantikan korektecon de la primara esperantonimo; kutime ĝi estas aplikata por humura aŭ alia speciala efekto, do kiel elemento de luda komunikado.
Pli detale pri la fonaj scioj, elementoj de la specifa E-kulturo kaj aliaj lingvokulturologiaj aspektoj vd. en la verkoj de la preleginto:


  1. Aleksandro S. Melnikov. Specifaj kulturaj scioj de la es­pe­ran­ti­s­ta kvazaŭetno kaj ilia respeguliĝo en la koncerna lingv(aĵ)o. – Rostov-na-Donu, 1992.

  2. Aleksandro Melnikov. Elementoj de originala Esperanto-kulturo kaj ilia lingva reflektiĝo // Esperanto kaj kulturo – sociaj kaj lingvaj aspektoj. Aktoj de la 19-a Esperantologia Konferenco en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, Prago 1996. Red. Detlev Blanke. – Rotterdam, 2001. – P. 33–46.

  3. Мельников А. С. Лингвокультурологические аспекты плановых между­на­родных языков (на фоне этнических языков) / Под ред. проф. А. Д. Дули­чен­ко. – Ростов-н/Д: Изд-во РГПУ, 2004.


Elŝuti 15.64 Kb.


Elŝuti 15.64 Kb.