Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Aleksandr Ĥarjkovskij volf messing – profeto en sia patrolando

Elŝuti 46.21 Kb.

Aleksandr Ĥarjkovskij volf messing – profeto en sia patrolando




Dato10.11.2017
Grandeco46.21 Kb.

Elŝuti 46.21 Kb.

Aleksandr Ĥarjkovskij
VOLF MESSING – PROFETO EN SIA PATROLANDO.
Ne estas io pli malfacila, ol gvidi ekskursojn por diverslingvaj partoprenantoj. Helpas nek interpretista sperto, nek posedo de la rusa kaj de la angla lingvo, kiun mi, interalie, instruas.

Sidas en la buso usonaj kaj rusaj judoj. Mi rakontas pri Volf Messing, fenomena persono. La rusaj judoj aŭskultas kun retenita spiro. Sur la vizaĝoj de la usonanoj – senkredaj ridetoj. Unu el ili elbuŝigas: “Tall story”. Kaj tuj demando de iu el la rusaj: “Kion li diris?”. Mi tradukas: “Fabelaĵo, elpensaĵo, pli krude – mensogaĉo”.



  • Sed diru ja al li, ke mi ne nur vidis Volf Grigorjeviĉ Messing, sed estis lia amiko.

  • Kaj ni estas liaj parencoj.

Evidentiĝas, ke en la buso estas tro multaj amikoj kaj parencoj de Messing. Kaj al mi jam estas ĝene rakonti, ke ankaŭ mi konis tiun mirindan homon.

Unuafoje mi aŭdis pri li de mia lerneja instruisto, Boris Iljiĉ Ĥutoreckij, loĝanta nun en Bostono. Antaŭ pli ol duonjarcento li, studento de la Odesa universitato, foje ekvidis en tramo afiŝon, nur du vortojn: “Venas Messing”. Neniu konis tiun ĉi nomon nek en Odeso, nek ester ĝi. Sed ĝi sonis kiel Mesio, kiun la loĝantoj de la juda urbo atendis, antaŭsentante la plej sangan el militoj. Kaj kiam oni anoncis koncerton de Messing, en la salono de la filharmonio ĉe Puŝkin – strato kolektiĝis, ŝajne, duono de la loĝantaro. Sed meze de la prezentado oni mallevis la kurtenon, kaj oficistoj de la Komitato de ŝtata sekureco forveturigis la gaston, laŭ onidiroj, direkte al la flughaveno, kie li, kiel endas al la magiistoj, leviĝis al la ĉielo.

Ĉio ĉi evidentiĝis pura vero, se aldoni, ke tie li aperis antaŭ la okuloj de Dio, nur ne ĉiela, sed tera.

La pollanda civitano, pli ĝuste dirante rifuĝinto el okupaciita de Germanio Pollando, estis sendita aviadile en Moskvon. De tie oni veturigis lin en eksterurban bienon. Pordo malfermiĝis, kaj en la ĉambron eniris… Stalin.



  • Kio vi estas kaj kial venis ĉi tien?

  • Mi estas pollanda judo kaj rifuĝis de nazioj.

  • Stalin sulkis la vizaĝon – li ne ŝatis aŭdi malbonajn opiniojn pri sia aliancano Hitler. Ankaŭ li mem, kiel oni sciis, ne estis amiko de la judoj.

  • Vi estas tre soleca, kamarado Stalin, – rapidis ŝanĝi la temon Messing. – Voku min en malfacila minuto – mi povos helpi vin. Interalie, mi jam foje portis vin en manoj.

Stalin demande levis la brovon.

  • Mi portis vian portreton dum manifestacio.

  • Sed vi aldone estas ŝercemulo. Venu morgaŭ al mi en Kremlon, – diris Stalin. Senceremonie, kial bezonatas paspermeso? Tie ni interparolu.

Sekvatage Messing penetris en Kremlon preter la gardistaro. Li anoncis sin kaj estis enlasita en la kabineton de la gvidoro, kie ĉirkaŭ la tablo jam sidis “portretoj”.

Stalin prezentis Messing.



  • Kaj nun montru, kion vi scipovas fari.

  • Mi multon povas, se oni kredas al mi. Kiel vi, ekzemple, kamarado Stalin. Sed ĉe la tablo sidas polickomisaro, – Messing montris al Berija. – En lia ĉeesto mi labori ne povas.

  • Lavrentij, iru malantaŭ la pordon! – ordonis Stalin. – Kaj nun, sinjoro Messing, prezentu al ni ion gravan por la partio, por la popolo.

Messing komprenis: estas decidata lia sorto. Kaj li komencis legi la pensojn de la gvidoro. Antaŭ li pasadis bildoj: jen Stalin kaj ankoraŭ unu kaŭkaziano (tiu estis Ter-Petrosjan, kromnome Kamo) prirabas bankon kaj forkuras kun sako da mono. Kamo estas kaptita, kaj Stalin kaŝas sin en restoracieto en Tbiliso.

  • Mi povus rekvizicii la monon en la ŝtata banko, se vi fidos al mi, kamarado Stalin.

  • La partio al vi tion komisias, – diris Stalin, sed Messing aŭdis alian voĉon – la voĉon de Lenin. Antaŭ multaj jaroj la fondinto mem benis sian helpanton al “ekspr-oj” – tiel oni nomis rabadon de bankoj por ricevi “partian monon”.

Estis aranĝita komisiono. Messing alveturis centran bankon ĉe Neglinnaja-strato, akompanate de komisionanoj, eniris la ejon kaj prezentis al la kasisto puran paperfolion, postulante enmanigi cent mil rublojn. La sumo laŭ tiamaj tempoj estis enorma. Antaŭ la enmanigo la kasisto devis skrupule kontroli la dokumentojn. Sed Messing mense diktis al li kion fari, kaj, enmetinte la monon en la tekon, ekveturis al la Kremlo.

Kiam freŝpresitaj pakoj de mono kuŝiĝis sur la tablon de Stalina kabineto, la gvidoro petis Messing eliri.

– Nu, kion vi pensas tiuteme?

– En la banko ĉe Neglinnaja sidas malamikoj de la popolo, – rimarkis Berija, – kaj Messing estas suspektinda homo. Mi ekokupiĝu pri li.

– Se vi pensas, ke tiu, kiu pli saĝas ol vi, jam danĝeras, do vi sidas ne sur via loko. Haro falos de la kapo de tiu ĉi homo, vi perdos vian kapaĉon, – Stalin, kvazaŭ per tranĉilo, movis monrandon ĉe la gorĝo. – Vi min, Lavrentij, konas...

Ĉi tiujn kaj aliajn faktojn el la vivo de Volf Grigorjeviĉ Messing, magiisto kaj profeto, mi eksciis dum lia jubilea vespero en Moskva esperantista klubo, kiu situis en la Domo de medicinistoj en Moskvo, ĉe Hercen-strato, 19.

Volf Grigorjeviĉ ne nur brile posedis la lingvon Esperanto, sed ankaŭ konis familion de la fondinto de tiu ĉi lingvo – doktoro Zamenhof, pola judo. Messing estis lia amiko, amikis ankaŭ iliaj familioj, dividintaj komunan tragikan sorton en Varsovia geto. Kaj subite li komprenas, ke Zoja Miĥajlovna, kuznepinon de doktoro Zamenhof, atendas malfacila operacio, kiu povas finiĝi nur je morto.

Zoja, mia bona konatino, estis kvazaŭ la lasta ĝermo sur pereigita arbo de Zamenhof-familio. Same kiel Volf Grigorjeviĉ en la familio de Messing. Kaj Messing rapidis ŝin savi.

Messing venis por mi per taksio kaj ni iris al la Unua Urba malsanulejo, kie kuŝis Zoja Zamenhof. Parolinte kun Zoja, Messing diris al kuracistoj: “Oni denove faru analizojn kaj elhospitaligu la homon.”

Ĝuste tiel okazis: la sekvan tagon kuracistoj ne trovis ĉe ŝi eĉ spurojn de malsano, kaj ŝi bonsanis ankoraŭ 34 jarojn.

Tio estis nur unu el mirakloj, kiujn faris Messing. Kaj mi ekde tiam havis kun li amikajn interrilatojn. Nin kunigis la lingvo de Zamenhof, en kiu ni parolis kaj vid-al-vide, kaj telefone. Ni nomis unu la alian “kara samideano”. Kaj ĉar esperantistoj en USSR konstante estis persekutataj (dum Stalina tempo oni ilin eĉ neniigis en GULAG) – jen ni estis pelataj el la kluboj, jen estis malpermesataj someraj tendaroj, – ni multfoje turnis nin por la subteno al Messing. Tio ne malofte helpis.

Kaj jen foje la helpon bezonis Volf Messing mem. En la jaro 1961 lin vokis al si Nikita Ĥruŝĉov. Estis preparata la XXII-a kongreso de la partio, dum kiu, kiel estas sciate, oni decidis elporti la korpon de Stalin el la Maŭzoleo. Ial por tio Ĥruŝĉov bezonis benon de transmondaj fortoj.



  • La partio petas vin, senpartian bolŝevikon, helpi al ni. Elpaŝu dum la kongreso kaj diru, ke en sonĝvizioj al vi venadas Lenin kaj petas forpreni la kadavron de Stalin el la Maŭzoleo.

  • Pardonu, Nikita Sergejeviĉ, sed mi ne komunikiĝas kun la mondo de mortintoj. Kaj ĝenerale mi ne kredas je spiritismo.

Messing forlasis la Kremlon, sed ekde tiu ĉi tago okazadis al li etaj kaj grandaj malagrablaĵoj: jen oni rifuzas al li elpaŝi en prestiĝa loko, jen evitas honortitoli. Kaj nelonge antaŭ unu el liaj jubileoj eĉ ne troviĝis teatro aŭ almenaŭ klubo, kie li povus festi la datrevenon. Ni, esperantistoj, sukcesis lui por tio grandan aŭlon de la Domo de medicinistoj, kie lokiĝis nia Internacia Esperanto-klubo.

Oni honoris Volf Grigorjeviĉ kaj kiel kuraciston, kaj kiel esperantiston. Al la jubileo estis invitita ekssekretario de la Centra Komitato de belorusa komunista partio P.K. Ponomarenko, la unua el ranguloj, kiuj renkontis Messing sur sovieta tero. Ponomarenko, iĝinte poste membro de la unia Politikburoo, jam emeritiĝis kaj povis libere rakonti pri kunvenoj de Messing kun Stalin kaj lia ĉirkaŭo, ĝuste kion li faris.

Estis tie ankoraŭ du miaj amikoj, danke al kiuj mi komencis pli ofte komunikiĝi kun Messing – Paĥomova Margarita Gavrilovna, kuracisto, proksima al Messing homo, kaj Miĥail Vasiljeviĉ Ĥvastunov, estro de scienca fako en “Komsomolanino” (“Komsomolka”), kiun mi konatigis kun Messing.

Ĥvastunov verkis ankoraŭ ĝis nun nepublikigitan libron pri Messing “Homo kun si mem”. Mi fojfoje ĉeestis interparoladojn de la aŭtoro kun protagonisto de la libro. Ĝuste de tie mi scias pri la vivo de Messing antaŭ lia alveno en Rusion.

Naskiĝis Messing en Polio, en malgranda juda urbeto, en la jaro 1899. Lia familio estis ortodokse religia, kaj li ekde infaneco studis Toraon kaj Talmudon. Iam, survoje al butiko, ia ombro kovris lin, kaj li ekaŭdis la voĉon: “Knabo, mi estas sendita al vi de la Plejsupra. Vi estas elektita por savi nian popolon. Iru, lernu en jeŝivo!”

Volf svenis. Okazis granda konsterniĝo de tuta lia sino, psiko. Li komencis lerni en jeŝivo, sed ia forto puŝis lin en la grandan mondon. Foje li fuĝis el la lernejo kaj saltis en la stacio en la unuan preterveturantan trajnon, irantan, kiel evidentiĝis, en Berlinon.

Monon por bileto la fuĝinto ne havis, kaj li kaŝiĝis sub la breto. Kiam venis biletkontrolisto, Volf etendis al li iun kartonpecon. Tiu truis ĝin per truilo kaj diris: “Strangulo, vi ja havas bileton, tamen kaŝiĝas”.

Messing jam tiam eksentis, ke li havas hipnotigan forton. Sed definitive tio klariĝis kiam li, laborante kiel kuriero en Berlino, falis kaj svenis. En malsanulejon oni lin transportis jam senspiran. Tamen la fama en Germanio kuracisto Abel ne nur revivigis la junulon, sed ankaŭ malkovris liajn telepatiajn povojn.

Volf komencis elpaŝi en cirko, kaj en libera tempo promenadis en bazaro, legante pensojn de homoj: ŝajnis, iliaj kapoj estis por li travideblaj kiel vitro.

Neordinarajn povojn de Messing esploradis elstaraj intelektuloj A. Ejnŝtejn, S.Freud, Rabindranath Tagore. Kaj ili ĉiuj venis al la konkludo: tiu ĉi homo estas miraklo, kiun en nuna stato de scienco oni ne povas ekspliki.

Sed Messing ne estis ordinara artisto. Elpaŝante en teatroj, li tre ofte aŭdis en si mem la voĉon el infaneco: “Vi estas alvokita savi nian popolon”.

En 1933-a jaro en Germanio prenis la potencon Hitler. Ondo de antisemitismo leviĝis tra la tuta Eŭropo. Kaj kiam Messing, laŭ peto de la pola grafo Ĉertorijskij, trovis briliantan broĉon, kostantan ĉirkaŭ milionon da zlotoj, li refuzis de pagendaj al li 200 mil zlotoj, petante la grafon per sia influo devigi sejmon abrogi la leĝon, rompantan judajn rajtojn. Kaj Ĉertorijskij plenumis lian peton.

Sed la plej granda danĝero por judoj venis el Germanio. Tie oni jam promulgis rasismajn Njurnbergajn leĝojn, preparis la pogroman “kristalan nokton”. Messing vidis teruran estontecon tiel, kvazaŭ ĝi jam iĝis nuneco.

En la jaro 1937 en unu el teatroj de Varsovio Messing deklaris: “Se Hitler iros milite al Oriento, lin atendos pereo”.

Serioze la profetaĵon traktis, ŝajne, nur Hitler mem. Li havis sian antaŭdiriston, iun Gaŭssen, judon, kiu estis prototipo de la heroo de romano de Lion Feuchtwanger “La Fratoj Laŭtenzak”. La profetaĵoj de du judoj estis riceproke kontraŭaj, kaj Hitler decidis puni komence Gaŭssen, poste – Messing. Gaŭssen estis mortigita, kaj la kapon de Messing oni taksis je 200 mil markoj.

Post la falo de Varsovio Messing trafis en la manojn de faŝistoj. Oni lin identigis, sendis en Gestapon. La morto spiris en lian vizaĝon. Kaj tiam li mense ordonis al ĉiuj gestapanoj kolektiĝi en unu el la ĉambroj kaj preteratenti lin. Li mem, buliĝinte, elglitis el la konstruaĵo mallaŭte, kiel muso.

Vojaĝante nokte foje per ĉaroj, foje per boatoj, li transiris la sovetian limon.

Estis aŭtuno de la jaro 1939. Rusio kaj Germanio estis aliancanoj. Ŝajne, tial Sovetunio nevolonte akceptis polajn judojn. Despli multe da suspektoj vekis Messing – la judo, aldone leganta alies pensojn. Tamen komence, rememoris dum la jubilea vespero Ponomarenko, la registaro ial preteratentis Messing kaj la lasta sukcesis organizi koncertojn.

La koncertejoj, kie elpaŝis Messing estis plenŝtopitaj. Spektantojn interesis ne nur liaj psikologiaj eksperimentoj, kvankam tiam ili estis novaĵo, sed antaŭ ĉio – estis profetaĵoj. Ĉu estos milito kaj kiam? Se jes, do kiu venkos? Kaj kio okazos al ili, al la spektantoj?

Messing respondis liajn demandojn, aŭguris proksimiĝantan militon kontraŭ Germanio. Post tiaj elpaŝoj Messing estis ne malofte arestita kiel “provokanto”. Tiam Messing petis telefoni al Ponomarenko, al kiu Stalin komisiis esti lia patrona anĝelo.

Ekde tiu tempo, rememoris Ponomarenko, kiam al Messing io okazis, mi respondis, ke Messing ĝuas la personan fidon de kamarado Stalin.

Superfluas aldoni, ke tio servis kiel sekurletero.

Berija, tamen, ne forgesis la humiligon, kiun li suferis en la ĉeesto de Messing. Kaj li decidis kompromiti la telepatiulon.

Nelonge post la dua renkontiĝo kun Stalin en la loĝejo de Messing eksonoris telefono:



  • Volf Grigorjeviĉ? Kamarado Stalin invitas vin morgaŭ al sia somerdomo.

Kaj ĉio. Neniu adreso, neniu paspermeso.

La sekvan tagon, kiam Stalin laboris ĉetable en la somerdoma ĝardeno, li tremeris, ekvidinte la gardistojn enlasi al li malaltan homon, kiun li ne invitis. Tiu estis Messing.

Stalin paliĝis pro kolero:


  • Kiel vi tien eniris? Ne, komence vi diros, kiel...

  • Min invitis Berija. Mi iris, mense komunikante al la gardistaro: “Mi estas Berija, mi estas Berija”. Ĉu iu aŭdacos haltigi persone kamaradon Berija?

  • Vi ja efektive estas danĝera homo, Lavrentij pravas. Mi pro vi havas malagrablaĵojn kun Hitler. Vi aŭgurasertis antaŭ la militistoj, ke vi vidas, kiel sovetiaj tankoj enveturas Berlinon. Kaj germana ambasadejo sendis proteston – ni ja estas aliancanoj… Ĉu vi vere opinias, ke ni militos kontraŭ Germanio?

  • Jes, kaj tre baldaŭ, kamarado Stalin.

  • Vin ensendis Ĉerĉil. Estas li kaj vi, judoj, kiuj deziras militon.

  • La milito estas neevitebla. Kaj komenciĝos ĝi en la lasta dekado de junio.

  • Eraro kostos al vi la kapon. Vi rajtas foriri, kaj ne risku plu profeti. Mi malpermesas.

La milito komenciĝis la 22-an de junio 1941. Stalin trafis prostracion. Al li oni neniun allasis. Kaj tiam Messing mem venis al li, sen alvoko.

Al la komenco de Julio li sukcesis rekonsciigi la gvidoron, kaj tiu alparolis la popolon per radio. Kaj Messing forveturis el Moskvo – pli malproksimen de la tirano. Li elpaŝis en ariero kaj ĉe frontoj, nomo lia tre ofte aperadis en gazetoj. Ĉu li renkontiĝis kun Stalin, ĉu li helpis al la gvidoro tiutempe – al mi ne estas konate. Mi scias, ke Stalin favoris al Messing: kiam kontraŭ mono de Messing estis konstruita ĉasaviadilo, la gvidoro sendis al li telegramon.

Tutan tiun tempon Messing penis “ne elŝoviĝi”, alivorte ne okupiĝi pri profetado, des pli – publike. Sed somere 1943 li rompis sian vorton.

Estas sciate, ke Stalina antisemitismo ekis influi la situacion ne post la fino de la milito, sed ĝuste en ĝia kulmino. Judajn oficirojn oni komencis eksigi el la armeo, sendi en prizonojn. Stalin konsideris ilin ĉiujn kiel agentoj de Usono. Kaj kvankam Usono estis tiam aliancano, la diktatoron obsedis la ideo, ke usonanoj intencas loki la trupojn apud Norilsk kaj helpe de multnombraj malliberuloj de GULAG okupi tiun ĉi riĉan je subteraj resursoj distrikton. Kaj sekvante tiun paranojan ideon, li ordonis plilongigi la fervojon, irantan de la centro de la lando al Peĉora, ĝis duoninsulo Tajmir. Por tio li bezonis kromajn milionojn da konstruistoj. La problemon li emis solvi, sendante al la Nordo centmilojn da homoj, samokaze neniigante la tutan judan popolon.

Pri tiuj ĉi planoj rakontis al mi Semjon Podkaminer, kolonelo de NKVD (Nacia komitato de internaj aferoj) de Leningrada fronto. Sciis pri tio, kompreneble, ankaŭ Messing. Jen kial, vekinte kontraŭ sin koleron de Stalin, li publike deklaris en la teatro “Ruĝa torĉo” en Novosibirsk, ke la milito finiĝos per venko printempe 1945. Tamen nur sub unu kondiĉo, pri kiu li diros nur persone al Stalin.

Stalin tuj vokis Messing al si en Moskvon:



  • Mi ja malpermesis al vi profeti. Kaj krome – ni ĵus disbatis la germanojn apud Kursk kaj Orjol, kaj vi diras, ke la milito daŭros ankoraŭ du jarojn.

  • Eble eĉ pli longe. Sed tio dependas de vi. Lasu la planojn pri konstruado de la fervojo ĝis Tajmir. Kaj ĉion rilatan al ili.

  • Kies agento vi estas? – demandis Stalin, kaptante Messing je gorĝo. – de Hitler aŭ de Ĉerĉil?

  • Celu pli supren. De Li. Estis voĉo al mi – savi mian popolon. Kaj al vi helpi ĉe la fino de via vivo. Kiam vi restos sola, sen amikoj, sen kuracistoj. Li venis al Stalin post dek jaroj, kiam post la aresto de judaj kuracistoj, Stalin senigis sin je medicina helpo.

Estis tempo de senbrida disvastiĝo de antisemitismo. La gvidoro ĉe la sojlo de la morto ekokupiĝis pri la “definitiva solvo de la juda demando”. Savi rusiajn judojn povis nur morto de la tirano. Kaj jen, la 5-an de marto, ĉe la juda festo Purim, venis “granda formorto”.

Subita morto de la tirano daŭre restas la enigmo. Pro kio forpasis sana homo, neniam estinta kuracata kaj nelonge antaŭ la morto vizitinta ŝvitbanejon? Estas sciate, ke li drinkadis kun la membroj de Politikburoo, kaj poste enŝlosoĝis en unu el la ĉambroj, kien neniu rajtis eniri. Kaj kiam oni lin trovis, li estis jam mortanta.

Min atingis la rakonto de Messing pri la forpaso de Stalin.


  • Ci por la viaj pledas, por la judoj. Vi ĉiuj estas malamikoj de la popolo. Vin atendas la sama sorto. Kaj ankaŭ cin, judaĉo. Aĥ jes, ci ja aŭguras estontecon. Ĉu ci scias, kiam ci mortos?

  • Post vi, kamarado Stalin.

  • Do, ci scias, kiam mi mortos?

  • Tre baldaŭ – ĉe juda festo. Se estos labora tago, la judoj ĉiaokaze deklaros ĝin festo. Cetere, hodiaŭ estas Purim, la tago, kiam mortis malamiko de la judoj Aman. Ĝustas la tempo ankaŭ por vi morti, kamarado Stalin.

La okuloj de Stalin elkaviĝis pro timo. Li malfermis la buŝon, sed krio lia estis sensona. Kaj subite palpebroj liaj iĝis pezaj. Stalin falis sur tapiŝon.

Tie, sur la tapiŝo oni lin trovis 20 horojn poste, mortantan, kaj translokis lin sur sofon.

Parolkapablo plu neniam revenis al li. Kaj la radio daŭre mensogis, ke la gvidoro estas viva kaj li havas fibrilacian aritmion. Pri la morto oni anoncis pli poste.

Messing foriris el la somerdomo same nerimarkeble kiel li venis tien. La afero de tuta lia vivo estis finfarita.

Margarita transdonis al mi la rakonton de Messing, demandinte, ĉu vero estas, ke Stalin mortis ĉe Purim. Mi konsultis kalendaron – ĝuste tiel ĉio okazis.

Dum la interparolo kun Messing mi petis lin ripeti la rakonton pri la morto de Stalin. Li diris: “Mortigi la tiranon, savi sian popolon – estas granda micvo. Mi faris tion. Venos tempo, vi forveturos por ĉiam el tiu ĉi lando, vivos trans la oceano. Eĉ ne penu rakonti al iu tiun ĉi historion. Tutegale neniu kredos vin.”

Pasis multaj jaroj, realiĝis ankoraŭ unu profetaĵo de Messing – mi loĝas en Usono. Kaj mi decidis skribi pri tio, kion mi aŭdis – por sampatrujanoj, ne por usonanoj. La lastaj ja eĉ ne kredas, ke vivis en Rusio la miraklisto nomiĝanta Volf Messing.

________________________________________________

Enmiksiĝo de transmondaj fortoj en partiajn aferojn tamen okazis. Dum la XXII-a kongreso elpaŝis maljuna bolŝevikino Darja (Dora) Lazurkina kaj diris la jenon: “En la sonĝoj al mi ofte venas Iljiĉ kaj diras: “Por mi estas malagrable kuŝi en la Maŭzoleo apud Stalin: li faris tiom da malbono””. La “Izvestija (esp.Eventoj”), presinta raportaĵon el la kongreso, rimarkis, ke la publiko akceptis la deklaron de Lazurkina kun tondraj aplaŭdoj.



VESTNIK, volume 6.1, Numero 5 (81) La 8-a de marto, 1994


Elŝuti 46.21 Kb.

  • ________________________________________________

  • Elŝuti 46.21 Kb.