Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana

Elŝuti 0.59 Mb.

Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana




paĝo9/10
Dato28.05.2017
Grandeco0.59 Mb.

Elŝuti 0.59 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10

Mi diros al vi la samajn vortojn

(-Do të të them po ato fjalë)

ne levu aŭskultilon mia kara

sen vortoj ni interkompreniĝos pli bone

ni ja estas unu animo kaj korpo

mi scias ke vi sidas nun

ĉe la senluma fenestro

vi serĉas min inter steloj kaj ondoj

kaj mi ne la ĉambro 2 je 2 metroj

cent lumjarojn malproksime

estas preta ellasi por vi

la lastan sangoguton

sur la gratitaj muroj

mi desegnas vian vizaĝon okulojn harojn kiel maro

kaj kvankam mi ne aŭdos vin nek vidos

bele ni aŭdos unu la alian

kaj vidos sur la fundo de la Puto

kaj nia amo animoj kaj flustroj

restu mistero

la sekreta polico

deĉifras sonĝojn

vipuron ŝanĝas al floro

ne levu aŭskultilon mia kara

ankaŭ post mil jaroj

mi diros al vi la samajn vortojn

Agrablajn sonĝojn mia kara

(Ëndërra të bukura e dashura ime)

La ŝlosilo ne estas en mi

En vi troviĝas la ŝlosilo mia kara

Tial nia domo plenas

Je musoj vipuroj kaj lupoj

Kuraĝiĝu

Malfermu la ŝutrojn kaj por vidi vian vizaĝon

Plenlunon

Mi detruos la muron

Ĉiujn musojn vipurojn kaj lupojn

Englutu la nigra truo en la tero

Sed la Ŝlosilo troviĝas en vi

Ie en via belo

Agrablajn sonĝojn mia kara

Hodiaŭ turmentegis vin tusado



Albanoj

(Shqiptarë)

Dio al ni donis nenion eĉ herbon

nur vipurojn

kaj ŝtonojn

Sed ili havis en si ion

kion la Kreinto malkovris neniam

ili estis longvivaj

Kiam ili forpasadis

ili mortadis

kantante oi oi oi

Kaj ĉe iliaj kapoj

ĝermis

platano kun duobla trunko



Aŭ aŭ

(Ose ose)

Se vi volas

renkonti albanojn

iru al la stacidomo en granda urbo

Ili portadas eluzitajn ŝuojn

kaj blankajn ŝtrumpetojn

aŭ aŭ


Sur Marienplatz aŭ Eiffel-Turo

aŭdigu heroan kanton

kaj ĉirkaŭos vin

iliaj malgajaj vizaĝoj

Kaj tiam ne timu

ke vi suferos pro soleco

ene de la betono kiu teruras

Sen vortoj

(Pa fjalë)

kaj denove sola

sub ĉi tiu ĉielo

sur tiu abomena planedo

kun maŝo

sur la kolo

kaj denove sola

malproksime de la mondo

proksime al mi

ie sub ĉi tiu ĉielo

ie sur tiu ĉi planedo

kun ŝtono en la mano

kaj denove sola

ĉe la fajro

Ie en la mondo

(Diku në botë)

Se mi ne skribos al vi

mia amiko kara

kaj se vi ne aŭdos mian voĉon

kun dianto en la mano

serĉu mian tombon

ie en la mondo



Kripleco

(Gjymtim)

Ĉiu turmentisto ne gravas de kia rango

estas malgranda

ĉar al li mankas la animo

Gardu nin Dio antaŭ la maŝino de la barbara ŝtato

kiun movas

la potenco de la satano

Sufiĉas ke vi estos radeto en la Sistemo

eĉ plej nevidinda

kaj vi fariĝos kanajlo

aĉulo


kripla

La homa vantaĵo

(Kotësia njerëzore)

Eĉ al Hundo

okazas


ne mordi

kvankam ĝi ne estas Homo

Homo

ne travivos eĉ unu tagon



sen mordi iun

kvankam li ne estas Hundo



En la tempo de ĥaoso

(Në kohën e kaosit)

Purigu viajn animojn

per vortoj de la vero

Trafrotu viajn okulojn

rigardu tra la truo en la ĉielo

Ne eliru el viaj domoj

kiam pajacoj ludas diojn

Tiam vi konvinkiĝos

ke eblas vivi kun maŝo sur la kolo

2001

Etudo pri Albanio

(Etyd për Shqipërinë)

Nano vi estas

Nano


Sen mi

Neniu mi estas

Neniu

Sen vi


Spiro kaj korpo

Kiu nin malbenis

Pokalo da amaro

Ho Albanio mia

Ci akvoguto

En la polmo de soifanto



Mi migras en amaso

(Mërgoj në masë)

mi migras en amaso

volas renkonti homon

ekzemple sur Champs Elysées

aŭ Kremlo

pasas jaroj

mi serĉas en silento



  • Ismail Kadare

ismail-kadare-3

La Blinda Fermeno

Fragmento



1

En la tria semajno de septembro klariĝis, ke tiu sinsekvo da okazaĵoj ne estis hazarda. Tuj post la fino de la unua ezano* (tiu ĉi kanto ravis ĉiujn, kiuj aŭskultis ĝin) la nova hoĝo Ibrahim falis de la ŝtuparo en la minareto. Baldaŭ aŭdiĝis onidiroj, ke la kronprinco subite elmalsaniĝis post publika elpaŝo. Ankoraŭ du aŭ tri strangaĵoj okazis en tiu nekvieta semajno, sed ĝia fino estis vere surpriza. Kiam la angla ambasadoro rapidis al la sultana palaco por alporti, kiel oni diris, jam delonge atendatan novaĵon, ke la brita registaro konsentis pri grava monprunto, lia kaleŝo renversiĝis.

Pasantoj ekkuregis tra stratetoj post iu - virino (kaj eble vualita viro) - kiu mallonge antaŭ la akcidento, kiel ili suspektis, gapis al la kaleŝo, veturanta sur la ponto apud la hamamo. Sed li malaperis en la aero. Kvankam oni kaptis neniun, estis klare por ĉiuj, ke la akcidento de la ambasadoro, la falo de la juna hoĝo, la malsano de la kronprinco kaj aliaj eksterordinaraj okazaĵoj havis la unusolan kaŭzon - malbonan okulon.

Tio ne okazis unuafoje. En la homa memoro, sed ankaŭ en la arĥivoj kaj kronikoj de la ŝtato konseriĝis multe da similaĵoj,kiuj atestis pri tio, ke de tempo al tempo la malbona okulo ekkoleras kaj komencas venigi malfeliĉojn kaj plagojn, ekzemple grandajn epidemiojn, se ne ion pli malbonan. Kaj nemirinde, ke jam en nememorebla tempo la homa lingvo enhavis la diraĵon „falis sur lin rigardo de la malbona okulo”.

Sed tiun aŭtunon, eble pro la malvarma, pluva vetero, kaj eble pro la ekonomia krizo, malbon-okululoj damaĝis multe pli. Do, la indigno kaj kolero de la homoj estis tre granda, kaj la raporto pri la situacio, kiu - onidire - estis prezentita al la sultano mem, ŝvelegis de multaj detaloj.

Tagon post tago la homoj atendis, kion faros la sultano. Se ne ordonon, do ian decidon aŭ promeson. Ĝis la marda vespero oni proklamis nenion el la oficejo de la sultano. Kaj kiel ĉiam, dum atendado, al la malnovaj supozoj pri la farota decido aldoniĝis la novaj, grandparte pli malklaraj.

Antaŭ longe ĉiujn, kiuj sur iun ĵetis malbonan rigardon, oni punadis same kruele kiel herezulojn: la kulpulo estus faligita en la kavon plenan je kalko, senhaŭtigita vive aŭ ŝtonumita. En la ĉefurbo homoj ankoraŭ memoris, kiel oni senhaŭtigis la maljunan Ŝaniŝa, kiu per unu malbona rigardo elvokis ĉe Aziza, filino de la antaŭa sultano la „malsanon de tero”. Unue la sultano estis tre malgaja, poste li grave ekmalsaniĝis, pro kio oni detronigis lin. Sekvis malpaco, post kiu la imperio dum jaroj retrovis sian prosperon kun granda peno.

Iam la malbon-okululoj estis punataj severe, tamen nun, en la reformita kaj moderna imperio tiaj punoj ŝajnis barbaraj kaj ne plu akcepteblaj.

Do, kio estus farenda? Se la malbon-okululojn oni traktos milde, lasos ilin en kvieto, ĉu ili ne komencos agadi, kiel ili volos, kaj faligos ne nur homojn, sed ankaŭ murojn de domoj? Tiel diradis tiuj, kiuj estis kontraŭ ia ajn kompato por la malbon-okululoj kaj kontraŭ ĉia mildigo de leĝoj en la imperio. Kaj efektive, ĉu oni vidis, ke la malbono pereu el si mem, sen uzado de severaj rimedoj? Kaj eble sufiĉus devigi la malbon-okululojn, ke ili surmetu tiujn senhontajn, elpensitajn ĝuste en la giaŭraj landoj, satanajn vitrojn nomatajn - okulvitroj? Aŭ kovri iliajn okulojn per nigra bendo, kiel ĉe piratoj.

Ne, la malbona okulo ĉiam ellasos venenon tra nigra bendo kaj - se ne pli multe - tra ĉi tiuj malbenitaj vitroj, eĉ se malheligi ilin per fulgo, kiel tio modiĝis lastatempe ĉe pigruloj el la ĉefurbo.

Tiel diradis homoj, klopodante diveni, kiuj rimedoj estos uzitaj, ĝis fine, en vendredo, oni proklamis la dekreton.

Kiel ĉiuj grandaj dekretoj, ĝi havis mallongan titolon: qorr-fermeno - tio signifas Blinda dekreto, kaj ĝi estis nek severa, nek milda, kiel antaŭvidite. Ĝi estis inter du postuloj, kio neniun kontentigis. Sed en tiu sufokita malkontento estis sentebla la granda estimo por la ŝtato, kaj precipe por la sultano, kiu sciis, kiel altigi sin kaj esti super la homaj pasioj.

Kun mirinda rapideco, ĉar jam en la semajno de la proklamo, estis konataj la detalaj informoj pri la kunsido de la registaro, dum kiu oni decidis la enhavon de la dekreto. Kiel ĉiam, la gento Qiprili arde disputis kun adeptoj de la ŝejko-ul-islamo*. Sen kuraĝo por malkaŝe ataki la dekreton, Qiprilioj postulis mildajn rimedojn kontraŭ la malbon-okululoj, kiel senigo je ofico aŭ malpermeso de publika agado, hejma aresto, kaj multkaze deportado kaj restado en izolita loko, kiel okazas pri lepruloj. Tamen la ŝejko-ul-slamo kaj liaj adeptoj subtenis tradiciajn punojn. Pacience aŭskultinte iliajn opiniojn, la sultano pravigis neniun aŭ ĝuste rekonis, ke ĉiu grupo pravas. La fermeno estis ruza cedo al la postuloj de ambaŭ flankoj, ĉar la malkontenton de tiuj, kiuj rifuzas barbarajn punojn li turnis kontraŭ la ŝejko-ul-islamo, kaj la koleregon de la fantatikuloj - kontraŭ Qiprilioj. La sultano mem estis super la kverelantoj, sed en ĉiu grupo vekis la saman admiron, tiun precipan deziron kompati la reganton, kiu malgraŭ siaj urĝaj faroj devas interveni en senfinaj kvereloj inter la konkurantaj grupoj.

Antaŭ ol la dekreto estis diskonigita de la heroldoj kaj legebla en la gazeto, ĝiajn ĉefpunktojn ekkonis iuj rondoj en la ĉefurbo. La enhavo de la fermeno estis pli-malpli jena:

Lastatempe kreskis la nombro de malbonaj rigardoj kaj aperis minaco, ke tiu malbon-okuleco (la originala vorto sikeqoja estis prenita el la malnova deksesjarcenta vortaro) povus ŝanĝiĝi al vera plago, do la ŝtato estas devigita uzadi konvenajn rimedojn por defendi proprajn interesojn, sed ankaŭ interesojn de siaj civitanoj.

La malbon-okululoj ne estos mortpunataj, kiel en la pasinta tempo, sed nur malhelpataj por ne krimi. Kaj oni povos efektivigi ĉi intencon, forprenante de la malbon-okululoj ilian detruan armilon, tio signifas: la malbonajn okulojn.

Laŭ la qorr-fermeno: ĉiuj, al kiuj oni pruvos tion, estos laŭleĝe senigitaj je la malbonaj okuloj.

Tiuj, kiuj estos laŭleĝe senigitaj je la malbonaj okuloj, tio signifas: blindigitaj, ricevos de la ŝtato rekompencon, la sumo estos pli granda por tiuj, kiuj mem anoncos sin (libervole), kaj pli malgranda por la ceteraj.

Senokuligo (unuafoje ĉi tiu vorto aperis en la oficiala dokumento), do perforta elkavigo de la okuloj, krome sen rekompenco, estos farita al ĉiuj, kiuj diversmaniere klopodos eviti la blindigon, sin kaŝante aŭ rezistante.

Oni do alvokas la civitanojn de la eterna imperio, ke ili denuncu malkaŝe aŭ per anonimaj leteroj ĉiujn kun malbonaj okuloj. En la denuncaĵo oni devas skribi fine la plenan nomon kaj precizan adreson de la hejmo aŭ laborloko de la kulpigito. Denuncataj povas esti ordinaraj civitanoj, kaj ankaŭ publikaj funkciuloj, sendepende de la posteno, kiun ili okupas en la ŝtata hierarkio.

Post tiu lasta frazo la okuloj de multaj homoj ne plu movis sin dum momento, kvazaŭ serĉante nevideblan punkton en la spaco.

2

En la momento, kiam aperis la gazetoj kaj oni enkondukis du manierojn proklami dekretojn: la tradician - kun heroldoj kaj la modernan - kun publikigo sur gazetpaĝoj, montriĝis., ke iuj dekretoj pli impresas, se aŭskultataj, kajla signifon de aliaj pli bone kaptas la okulo. Memkompreneble, tio dependas de la speco de dokumento, sed ankaŭ de la aŭdantaro, ĉu estos la malklera popolamaso aŭ elito.

Sendepende de la maniero proklami la qorr-fermenon, ĝi teruris jam dekomence. Longe eĉ ŝajnis, ke oni povas kompreni ĝin entute nur tiam, kiam ĝia senco atingos la cerbon samtempe tra la okuloj kaj oreloj. Ĝuste tiel lasas klarigi sin la fakto, ke tiuj, kiuj unue aŭdis ĝin de heroldo, tuj iris aĉeti gazetojn por tralegi ĝin, kaj tiuj, kiuj tralegis ĝin, ĵetis gazeton sur kafejan tableton aŭ parkobenkon kaj kuris al la plej proksima stratkruciĝo, kie oni atendis la alvenon de heroldo.

Io konata, de jaroj iom forgesita, komencis ŝvebadi en la aero: timo. Precipa, tute alia ol tiu, kiun elvokas malsanoj, rabistoj, fantonoj aŭ morto. Estis la timo antaŭ la ŝtato. Glacia, senforma, lasanta malplenon en la koro, tamen pleniganta ĉion, horon post horo, tagon post tago ĝi ekkaptis per siaj ungegoj centojn kaj milojn da homoj. Same okazis antaŭ ses jaroj, kiam estis proklamita la batalo kontraŭ malpermesataj sektoj, kiuj povis renaskiĝi. Kaj ankoraŭ pli frue, antaŭ dekkvin jaroj, kiam oni malkaŝis la komploton en la armeo - komence ŝajnis, ke implikiĝis nur areto da altranguloj, sed poste la malfeliĉo trafis milojn da familioj.

Kun sia natura inklino por forigi el la memoro kolektivajn malfeliĉojn, la homoj forgesis unikan etoson antaŭ la granda timo, rigidecon kaj obtuzan malplenon inter la unua mencio pri minaco kaj la unua bato, kiam la espero, ke eble ĉio tio ne estos vera, malaperos, perdiĝos kiel nokta koŝmaro, plifortigas ĉi timon, anstataŭ bridi ĝin.

Ili kredis, ke ili forgesis, sed tuj, kiam post tamburado aŭdiĝis la unuaj vortoj de la heroldoj, ili komprenis, ke ili forgesos nenion, ke ĉio estis zorgeme kaŝita en ili kiel veneno en kaveto de ringo. Kaj same kiel tiam, ankaŭ nun, ilian cerbon atingis la novaĵo pri tio, kio vere okazas, ĉeloj en ilia buŝo eksentis la unuan konatan sekecon, post kiu sekvas la cetero. Tuj ili sentis, ke malkiel la batalo kontraŭ malpermesataj sektoj kaj ĉiuj similaj okazaĵoj la nuna kampanjo estos plej terura, ĉar ĝi celas ion nedifineblan kaj ĝeneralan. Ili bone sciis, kion tio signifas. Eĉ tiam, kiam ŝajnis, ke la kampanjo turnos sin kontraŭ malvastaj rondoj, kiel ĉe la sektoj, aŭ kontraŭ unuopaj funkciuloj, kiel ĉe la komploto en la armeo, ili mem aŭ iliaj proksimuloj suferegis la sekvojn. Kaj nun, kiam okazos io tiel nedifinebla, kiel pritaksi ĉu ies rigardo malbonas aŭ ne, kaj des pli, se estos observata io tiel ĝenerala, kiel okuloj (la okulojn havas ĉiuj kaj neniu devus pensi, ke li teniĝos flanke, dirante ke tio ne koncernas lin), la homoj ne dubis, ke la nova kampanjo estos treege ampleksa. Tuj ili sentis, ke ĝia kirlo forkaptos kaj entiros ĉiujn brutale, senkompate, ĝis la tuta pereo.

Sabate de frua mateno ĉie, en la domoj, oficejoj, kafejoj, estis interparoloj pri nenio krom pri tiu nova dekreto. Sed kiel dum la antaŭaj kampanjoj, ankaŭ nun, kvazaŭ defende antaŭ la glacia timego, kiu frostigis la animojn, oni interparolis pri la nova okazaĵo senzorge, facile, preskaŭ kun humoro. La homoj deziris kredi, ke estas la plej bona rimedo por forŝovi de aliaj, kaj precipe de si, ĉian suspekton, ke ili timas la dekreton, ĉar ili povus iĝi viktimoj. Same kiel antaŭ kelkaj jaroj, ili rememoris la konatan proverbon: kiu sin tenas rekte, ne devus timi, ke lia ombro estos malrekta, aŭ: kiu tenas kornikojn, devus ŝirmi la okulojn. Tamen venis la momento, kiam dum interparolo aŭ rido la okuloj malviglis por sekundo, vidante enbatitan en sin, vitrecan rigardon, akran kiel lanco. Estis la aflikta momento, kiam ĉiu el la interparolantoj streĉegis la pensojn: kaj se li suspektas, ke mi havas tiajn okulojn?

Tamen la streĉo pasis fulmrapide, iu kiel la unua dekroĉis sian rigardon kaj denove oni ridis kaj ŝercis. La interparolo estis ĉefe pri tio, kion ili kvazaŭ evitadis, sed kion ili sentis premegi la koron: Kiel aspektas la malbonaj okuloj kaj kiamaniere distingi ilin?

Aŭdiĝis diversaj opinioj. Oni ripetadis la popolan saĝaĵon, ke malbonan rigardon sendas ĉefe homoj kun helaj okuloj, kaj pli malofte kun la nigraj, sed la koloro ne estas sufiĉa pruvo je la malbon-okuleco, des pli en la multnacia imperio, kie ĉe iuj popoloj la okuloj, kiel haroj aŭ haŭto pli helas ol ĉe la aliaj. Neniakaze la koloro formis sufiĉan distingilon, sed estis nur unu el la ecoj, same kiel la okuloj strabaj, mongolaj, malgrandaj aŭ grandaj, ne sufiĉas por trovi iun kulpa. Sendube ne unu eco, nek la precipa kombino de ecoj en la okulparo atestas pri la malbon-okuleco. Ankoraŭ estas io alia… Ia precipa kunigo de la esenco de okulo kun postsignoj de ĝia rigardo en la spaco… Kompreneble, iom malfacile oni rimarkas tion, des pli ke la dekreto enhavis neniun klarigon. Kvankam ĝi ne okupiĝis pri tiaj detaloj, la specialaj komisionoj, kiuj estos ĉie fonditaj, ricevos indikojn, sendube precizajn instrukciojn, kiel konfirmi malbon-okulecon, por eviti la erarojn kaj certajn misuzojn.

Kutime en tiu momento de la interparoloj la homoj pene bridis suspiron kaj revenadis al facilaj temoj.

Tiel ili kondutis en la ofcejoj, kafejoj plenaj de spionoj aŭ hejme, kun gastoj, sed kiam ili restis solaj, ili saltis en la angulon, kie estis spegulo kaj enpensiĝante staradis dum horoj antaŭ ĝi. Tiuj kun nigraj okuloj konvinkis sin, ke la koloro de iliaj pupiloj estas tiel nigra, ke ili troviĝas ekster ĉia suspekto, tiuj kun helaj aŭ bierflavaj okuloj persvadis al si la malon, plej longe gapis la strabuloj aŭ tiuj, kiuj havis okulojn ruĝiĝintajn pro alergio, alta sangopremo aŭ aliaj malsanoj, sed ankaŭ tiuj kun okuloj flaviĝintaj de flavmalsano, ŝvelintaj pro dentodoloro aŭ ebrieco, kaj fine tiuj, kiuj suferis pro katarakto.

Neniu, krom la blinduloj, povis esti certa, ke la dekreto koncernas lin, kaj tre rapide ĉiuj komprenis, ke ĝuste en tio konsistas la terura potenco de la qorr-fermeno.

Iuj pensis, ke la ridetanta vizaĝo kaj ŝercoj povas forigi de ili malfeliĉon, kaj aliaj retiris sin kaŝe el la publika vivo, ĉesis promenadi kaj vizitadi kafejojn esperante, ke ili estos forgesitaj. Enfermitaj hejme, ofte kuŝante en la lito, kun la kapo sub plejdo, ili faris en pensoj la liston de personaj malamikoj aŭ tiuj, kiuj volas okupi ilian lokon en oficejo, utiligi por si la situacion kaj denunci ilin. Iuj provis antaŭigi sin al la malbono kaj kiel la unuaj faris denuncon, esperante ke eĉ se ĝustatempe ili ne sukcesos pereigi imagitan malamikon, do almenaŭ iom malfortigos la efikon de lia veneno.

Kiam la onidiroj kaj klaĉoj pli kaj pli disvastiĝis, krom la agadoj, kiuj sendube estis komencitaj, sed tenataj en sekreto, kiel venado de la unuaj denuncaĵoj kaj dank’ al tio preparado de la unuaj listoj kun suspektitoj, oni fondis la Centran Komisionon, kiu gvidos la kampanjon kaj havos multajn filiojn en ĉiuj provincoj de l’ imperio. Baldaŭ poste malfermiĝis strangaj oficejoj kun ankoraŭ pli stranga nomo, kiu estis la kunmetaĵo el la vortoj - osmana qorr kaj office, pruntita nur diablo scias, el kiu malbenita lingvo de francoj aŭ angloj - qorr-ofiso.

Homoj amasiĝis antaŭ la ĵus pendigitaj tabuloj kaj kvankam grandparte sub la vorto qorr-ofiso ili havis interkrampe la surskribon Oficejo de Blindigado per malgrandaj literoj, preskaŭ ĉiuj pasantoj demandis: Kiuj oficejoj estas? Pri kio ili okupiĝos?

Pri kio ili okupiĝos? Oni ja scias, pri kio. De la luno vi falis? Vi ne aŭdis pri tiu nova fermeno, proklamita de nia granda sultano - Alaho donu al li longan vivon?...

Sed pri kio okupiĝos la qorr-ofisoj, ne tuj estis klare.. Multaj pensis, ke ili simple kolektos la denuncajn leterojn, kaj poste sendos ilin supren, la aliaj - kiam ili vidis, ke oni enportas en la oficejojn metalajn litojn kun ambaŭflanke fiksitaj rimenoj, similajn al la operacio-tablo en la hospitaloj - estis konvinkitaj, ke ĝuste tie okazos la elkavigado de okuloj. Sed kun tempopaso, kaj precipe ĉe la apogeo de la kampanjo, finfine klariĝis, por kio vere servas la qorr-ofisoj kaj kiun celon ili havas. Krom la kolektado de la denuncaj leteroj, kiujn ĉiu regato de l’ imperio povis, se li volis, alporti, kvankam la adresoj de la komisionoj estis ĉie pendigitaj, ĉiu qorr-ofiso havis metalan liton por blindigado, kiu nomiĝis qorrjatak. Sed ĝi havis simbolan signifon. Efektive la blindigoj okazadis aliloke, kun maloftaj esceptoj, kiam estis necese puni kvartalon aŭ iun el la stratoj.

Kiel montris la sekvaj semajnoj, multe pli ol por la kolektado de la denuncaj leteroj aŭ blindigado, la qorr-ofisoj dum la tuta kampanjo servis alicele. Malkiel oni pensis komence, ĉi tiuj ejoj, kvankam sombraj kaj terurvekaj laŭ sia nomo, ŝanĝiĝis al publikaj kunvenejoj kun laŭta parolbruo. Vizitadis ilin homoj por ekscii kiel progresas la kampanjo, por ricevi klarigon pri diversaj punktoj de la qorr-fermeno aŭ pri la lastaj instrukcioj de la Centra Komisiono, por interŝanĝi novaĵojn pri iu, kiu fine post longa hezitado venis por la elkavigo de siaj okuloj, kantante laŭdohimnojn al la sultano, kaj tiel plu, kaj simile.

Estis tiuj, kiuj ŝatis pasigi tempon en qorr-ofiso, ili eĉ kunportis tason da kafo el proksima kafejo, por tie ĝui la trinkon, la aliaj, pli junaj, libervole helpadis kiel senditoj, alportante kaj ricevante leterojn aŭ instrukciojn. - nur Dio scias, de kiu por kiu, kaj la plej fervoraj, kun brilantaj okuloj, longe paroladis pri la bonaĵoj, kiujn donas la blinda fermeno, kaj la mondo, unufoje por ĉiam liberigita de la malbonaj okuloj, estos pli grandioza kaj pli belega.

Tiuj, kiujn jukadis mano, pentris sur murojn la sloganojn, kiuj sekvatage estis presataj sur la unuaj gazetpaĝoj: Denuncu kun malbonaj okuloj la homon por la komuna bono!Kiu rilatas kun malbon-okululo, tiu fariĝas strabulo! Ili ludis poste sian rolon de la ĉefaj sloganoj dum la kampanjo.

La solenan etoson de qorr-ofiso rompis kelkfoje la subita apero de grupo, kiu anhelante kaj spiregante kun peno entiris malbon-okululon, kaptitan ĉe faro, aŭ povrulon, kiu malbemis la sultanan dekreton.

Tiam la fervoruloj remetis siajn tasojn kaj kunfrotis la manojn antaŭ la vizaĝo de la viktimo. Ha, ci kolombeto, vi kaŝiĝis, sed fine vi enfalis en kaptilon. Kaj nun ni iom rigardos en viajn okuletojn. Hm, ĉu la bluaj? Al tiaj plaĉas hanimoj*, ĉu? Ni tuj vidos, kio restos poste, kiam oni elkavigos ilin al vi laŭ maniero plej malbona el la plej malbonaj! Ci, kanajlo, fripono, aĉulo, vi pensis, ke vi povus ataki nerimarkeble, ĉu? Do, jam okazu!

La viktimo petegis, plorĝemis, mi faris nenion, mi ĵuras, demandu en mia kvartalo, demandu en la apoteka tenejo, kie mi laboras, nur ne blindigu min, kompaton!

La povrulo deturnis la kapon, kovris la vizaĝon ambaŭmane, pensante ke li tuj estos blindigita, per kio li malbridis salvojn da rido ĉe la rigardantoj.



3

Ĉiutage klariĝis pli kaj pli multe kaj la homoj sentis, ke ili alkutimiĝas al tio, kion oni ne povis ŝajne elteni dum la unuaj semajnoj. Kaj kiel ĉiam, kiam io ŝajnas pli facile tolerebla, sekvas alio, kio antaŭe ne rimarkebla nun ankoraŭ pli suferigas. En sia nova skribaĵo la Centra Komisiono decidis kvin permesatajn manierojn de la senokuligo: la bizancan-venecian (per metala stango kun du pikiloj), la tibetan (kun pezegaj ŝtonoj, metataj sur la bruston tiel, ke la okuloj mem elsaltu el siaj kavoj), la lokan (per morda acido), la romian-kartagan (per elmeto de la okuloj al la blindiga suno) kaj la eŭropan (per longdaŭra restado en densa mallumo).

En ĉi tiu skribaĵo oni ankaŭ decidis, ke ĉiuj, kiuj libervole venos antaŭ komisionon, kaj ankaŭ la aliaj, kiujn pro diversaj kaŭzoj la Centra Komisiono rekonos, ke ili meritas tion, ricevos krom la financa rekompenco la rajton elekti por si la blindigo-manieron.

Nemalfacile oni povas diveni, ke du plej ofte elektataj manieroj, plie rekonataj kiel indulgo por la viktimoj, estis la romia-kartaga kaj la eŭropa. Ambaŭ certigis la blindigon sen doloro, lasis tutajn okulojn, do la viktmoj ne havis malplenajn okulkavojn kaj aliajn vundojn sur la vizaĝo.

Ili diferenciĝis nur per longeco de la torturo. En la unua sufiĉis du-tri minutoj por elmeti la okulojn al la suno, kaj la dua bezonis tri monatojn por iom post ioma vido-perdo, kiam la viktimo sidas kun bendo sur la okuloj en mallumo.

Krom tio, ke ĝi ne suferigis psike (longaj monatoj en densa mallumo, deprimo pro turmentaj rememoroj kaj simile, kaj tiel plu), la roma-kartaga maniero enhavis ion nature puran kaj helan, ĉar ĝi estis ligita kun la suno. Tre rapide ĝi iĝis plej dezirata ĉe volontuloj, kaj ankaŭ ĉe aliaj suspektitoj el la altaj sociklasoj, kiujn la ĉiopova qorr-fermeno ne ŝparis.

Koncerne la aliajn manierojn, ili estis pli senkompataj, sed ne facilas diri, kiu estis la plej malbona. Ĉiuj enhavis tion, kio pleje kruelas: doloron, malbeligon kaj mankon de rekompenco. Ankaŭ tiel klarigis poste sian hezitadon la viktimoj, kiuj ofte ĝis la lasta momento ŝanĝis la decidon, ĝis ili lasis rezigne la elekton al la ekzekutisto, petegante nur ke ilia koŝmaro finiĝu kiel eble plej baldaŭ.

Samtempe kun la skribaĵo pri la kvin manieroj de senokuligo oni faris ankaŭ la aliajn urĝajn klopodojn, kio montrus, ke alproksimiĝas la tago por validigi la blindan fermenon. En la medicina altlernejo oni aranĝis rapidan prepar-kurson por la elkavigantoj de la okuloj, kelkaj metiejoj en la ĉefurbo havigis la unuan kvanton da metalaj stangoj kun du pikiloj por blindigi laŭ la bizanca-venecia maniero, iuj aliaj produktis acidon, tenatan en argilaj ujoj, por ke ĝi sekure atingu la malproksimajn provincojn. Por la tibeta maniero ĉie estis amaso da ŝtonegoj, kiuj ne bezonis prilaboron.


1   2   3   4   5   6   7   8   9   10


Elŝuti 0.59 Mb.

  • Agrablajn sonĝojn mia kara
  • Ie en la mondo
  • La homa vantaĵo
  • Etudo pri Albanio
  • Mi migras en amaso
  • La Blinda Fermeno

  • Elŝuti 0.59 Mb.