Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana

Elŝuti 0.59 Mb.

Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana




paĝo8/10
Dato28.05.2017
Grandeco0.59 Mb.

Elŝuti 0.59 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10

Paiva Netto

paiva netto

Konsciigo nun...

... antaŭ ol estos tro malfrue por la luprenintoj sur la Tero.


Al ĉi tiu 21-a Konferenco de Partioj (COP21), de la 30-a de novembro ĝis la 11-a de decembro 2015, en Parizo, Francujo, mi jen prezentas modestan kontribuaĵon al la diskutoj, kiujn la agendo pri klimato urĝe postulas.

De jardekoj mi insistadas, ke la detruado de la Naturo estas la estingado de la homa raso. Evidentiĝas, ke ĉi tiu ne estas nur frapanta frazo por veki la atenton de tiu Homaro, ĉiam urĝema, ofte survoje al sia propra ekstermo.

Ĝenerale, la homoj moviĝas kiel se ne okazus morgaŭa tago. Tiel, ili ne taksas la estontan rezulton de siaj nunaj agoj. Tio estas maltrankviliga, ĉar kiam alvenas la detruaj rezultoj de missemado, tiam la situacio eble estas jam nerealĝustigeblaj, aŭ eble sekvas grandegaj perdoj.

Daŭripoveco estas la nun moda vorto. Tamen, ĉu ni agadas kongrue kun ĝia signifo? Problemoj rilataj al naturaj rimedoj kreskadas ĉiutage. Vidu la malgrandigon de la akvorezervejoj en pluraj urboj en Brazilo kaj en la mondo!

De tempo al tempo, publikiĝas esploroj, kiuj montras, ke iu ajn senpripensa ago kontraŭ la natura medio alportas ian lokan aŭ foran malekvilibron. Eĉ tiel, arboj ankoraŭ estas “malhelpaĵoj” aŭ kreantoj de senfina ambicio en Amazonio, en la Atlantikaj Arbaroj aŭ aliloke. Ĝis kiam?

Firmaj sintenoj por konservado

En la jardeko post 1980, esploristoj jam atentigis pri la risko, ke la ĉefurbo San-Paŭlo travivos klimaton similan al tiu de la Brazila Nordoriento. Pro la sinsekvaj amasoj da seka aero super tiu regiono, pro la ada manko de pluvo, pro la senkontrola medimalpurigado, ĝia konata karakterizo kiel “loko de pluveto” iom post iom postrestas. Eĉ se la klimataj ŝanĝoj estas periodaj, tiu fakto tamen ne sugestas, ke ni devas neglekti la aferon.

Espereble la popolo — ja en la tuta mondo, de la simplaj homoj ĝis tiuj, kiuj estras naciojn — prenu decidajn sintenojn por konservi nian specion. Se ĉio daŭras tia, kia ĝi nuntempe estas, estontece ni povos legi ĉi tiajn anoncojn: “Restas malmultaj homaj individuoj en tiu aŭ alia loko. Tiu regiono, kiu antaŭe estis vivoplena, fariĝis malfavora kaj estas tute damaĝita de dezerteco, pro manko de antaŭvidemo de siaj enloĝantoj.” Eble tio estas ŝoka, sed la idoj de la nuna generacio kaj poste la praidoj petas helpon al tiuj, kiuj nuntempe malŝparas senkontrole tion, kion la planedo donas al ili.

Hawking: koloniigi la kosmon por postvivi

La respektata angla astrofizikisto Stephen Hawking atingis eĉ la ekstremon aserti al la retejo Big Think, ke “nia sola ŝanco postvivi je longa perspektivo estas ne resti sur la Tero, sed disiri en la kosmon”. Kaj li daŭrigis: “Mi vidas grandan danĝeron por la homa raso. Okazis jam, en pasinta tempo, ke la postvivado [de la homo] fariĝis necerta. (...) Nia loĝantaro kaj la uzado de la finiĝemaj rimedoj sur la planedo Tero, kreskas eksponenciale, same kiel nia teknika kapablo ŝanĝi la medion, ĉu favore, ĉu malfavore”, Hawking diris. Vidu, ke ne temas pri ia alarmemo.

Indas substreki ankaŭ, ke multaj idealistoj kaj pragmatistoj — kiel ekzemple la lukasa, honora profesoro pri matematiko en la Universitato de Cambridge — rajtigas je sindefendo la faŭnon kaj la flaŭron ĉirkaŭ ni. Tamen, necesas, ke tiu konscio multobliĝu ĉie, precipe ĉe infanoj, hejme kaj lerneje.

Kvietigi la tempestojn

whynotsee.comhttp://multimidia.boavontade.com/sites/default/files/styles/medio/public/whynotsee_1000.jpg?itok=gwnkolz6

Estas tempo por agado: Ĉiujare, oni senkriterie senarbigas milojn da kvadrataj kilometroj en la Amazonia Arbaro kaj en aliaj verdaj regionoj en la mondo, kaj tiu situacio pliigas la malstabilecon de la klimato en la tuta mondo, kaj la malekvilibron de la ekologia sistemo.

Ni estas fidoplenaj, kaj ni petegas Dion, ke Li kvietigu la meteologiaj katastrofoj, kiuj ĉiujare suferigas homamasojn en la mondo. Kaj ni estu civitanoj konsciaj, ke se ni meritos, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, denove persone faros la mirindaĵojn skribitajn en la Evangelio laŭLuko, 8:24, kiam la Ĉiela Gvidanto trankviligis tempeston.

La Majstro de Jarmiloj alvenos kaj admonos la venton kaj la furiozantan akvon, nuntempe same sub la simbolo de akvomanko. Ĝui trankvilecon en la nuna tempo dependas de harmonia kunvivado kun la Naturo.

Kaj mi finas ĉi tiun artikolon per pecoj el la mesaĝo “LBV, Rio-92 kaj la defioj de Rio 20”, kiun mi simplanime sendis al la Ŝtatestroj en la tuta mondo kaj al iliaj akompanantaroj, krom al la reprezentantoj de la civila socio, kiuj ĉeestis la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Elvolviĝo, nome Rio 20, okazinta inter la 13-a kaj 22-a de junio 2012, en la ĉefurbo Rio. Speciale por tiu evento, ni sendis la specialan eldonon de la revuo BONA VOLO Naturmedio, en la lingvoj portugala, angla, hispana kaj franca.

Batalemaj homoj

Por ke nia mondo postvivu la rezultojn de tiom da avido tra jarcentoj, ni diru la veron, oni vidas rimarkindajn klopodojn flanke de esploristoj kaj civitanoj, kiuj engaĝiĝas je plibonigo de la vivkvalito sur la tuta mondo. Kune kun iniciatoj, kiuj strebas por ia pli sana nutrado, per naturorganika agrikulturo, por alternativaj transportiloj kaj protektado al la naturmedio, por reciklado de materialoj kaj por racia prilaborado de rubaĵoj kaj uzado de pluvakvo, bonegaj esploroj de sciencistoj kaj aliaj studemuloj promesas bonajn rezultojn je mallonga kaj longa limtempo. Ekzemple, estas intensa la esplorado en la kampo de energio, precipe rilate renovigeblajn kaj purajn fontojn: biologiaj brulaĵoj, biologia amaso, blua energio, geotermiko, hidraŭlika energio, hidroelektro, suna energio, marmova energio, energio de ondoj kaj de vento, krom aliaj ne multe konataj studoj, kaj tiuj, pri kiuj ni eĉ ne scias ankoraŭ, ke oni eltrovos ilin. Fido estas la brulaĵo por Bonaj Agoj.

“Ili ne rezignas”

Mi substrekas laŭdeve la klopodadon por la defendado de la naturmedio, flanke de registaraj instancoj kaj de la Tria Sektoro, kiuj estas seriozaj kaj aktivaj, en Brazilo kaj en la tuta mondo; amasoj da idealistoj, kiuj “ne rezignas” kaj plu bataladas en la fronto, strebe al ia vere pli bona planedo.

Jen estas nia ekkrio: Eduki. Konservi. Postvivi. Kiel homoj, ankaŭ ni estas la Naturo.



Beletraĵoj

  • Istvan Sigmond

sigmond istván, felelős titkár

Kadavroportistoj

El la novelaro: Konsilo de ateisto “Kredu je Dio”1

Aŭskultu filĉjo- diris la kalvulo, -vi ĵus trafis en metion, vi ne povas scii, kiaj delikataj situacioj povas okazi. Necesas granda pacienco, multe da kompato, ne eblas, ne estas simple invadi la domon dirante: bonan tagon, jen, ni venis forporti la mortinton, ni estas la kadavroportistoj. Laŭlonge de la jaroj, mi eĉ spertis atakon per kuireja tranĉilo, iu eldomigis min ŝrikante, aliaj svenis, aŭ volis pafmortigi sin. Resume, oni devas trakti ĉiujn kun takto kaj indulge. Ĉu klare, filĉjo?



  • Certe klare- diris la bubo,- mi vivas tre profunde spiritan vivon, preĝas plurfoje tage. Mi aĝas nur dudek jarojn, sed Dio estas donema al mi, mi pensas, ke li provizis min per ekstra animo, mi sentas, ke mi devintus iĝi pastro.

Ili sonorigis. La pordo malfermiĝis ĝis fenda larĝo, aperis virina kapo ĉirkaŭ tridek jarojn aĝa.

  • Ĉu pro picoj?- ŝi demandis.

  • Ne, pardonu, ni bezonas ĝeni vin pro tute alia afero- respondis la kalvulo.

  • La poŝtisto jam pasis, la rubaĵistoj forportis la rubaĵojn, mia medikamento estas liverita el la proksima apoteko, ĉar, komprenu, ĝia estrino amikas al mi, la kurentomezurilo estas kontrolita, mi pagis la hejmfakturojn, nur de la gasoservo iuj ankoraŭ devos veni, ĉu estas vi?

  • Ne, pardonu- respondis la kalvulo, - ni ne estas de la gasoservo.

  • Kaj do?

  • Ni ricevis ordonon veni ĉi tien.

  • Neniu problemo- diris la virino, - mi tre ŝatas vizitantojn, envenu do. Kion vi ŝatus trinki?

  • Kion vi havas?- demandis la bubo.

  • Ĉion mi havas. Vinon, bieron, Brandon, konjakon, vodkon, ĉampanon, likvorojn. Mia forpasinta edzo vere ege ŝatis ĉiajn sukojn, li randis alkoholismon fakte, verŝajne tial li foriris tiel juna. Kaj li krome havis tre senteman animon, nur ĉe monaĥinoj mi vidis ion tian, mi ĵuras al vi.

  • Ĉu eblus ĉampanon?- demandis la kalvulo.

  • Kompreneble- respondis la virino.

  • Mi volonte provus laŭvice- diris la bubo.

  • Jen la ĝusta sinteno- diris la virino, - sed manĝu unue. Mi havas elstaran kokin- raguon, certege neniu el vi iam ajn spertis tiel mojosan tagmanĝon.

Ili mangixs. Poste komenciĝis la drinkado. Jam teni ne povis ili facile, sed ĉar malofte prezentiĝas simila okazo, ili ne kapablis ĉesi.

  • Nu, necesos ankaŭ ripozi iomete- diris la virino, - venu kun mi.

La viroj vage-svage sekvis ŝin en la ĉambron. Meze de la ejo staris larĝa lito, ili kuŝiĝis tie. Ŝi meze, la du viroj ambaŭflanke. Pasis malmulte ol dek minutoj kiam ŝi ekparolis:

  • Ĉu vi estas gejoj?

  • Certe ne- diris la kalvulo.

  • Kia ideo!- protestis la bubo.

  • Kial do vi kuŝas senage?- Ŝi etendis brakon kaj malbutonigis la pantalonfendon de la kalvulo. Poste venis la vico al la bubo.- Do, vere ne de la gasoservo..?

  • Ne, pardonu- respondis la kalvulo, ni estas kadavroportistoj, ni venis por transporti la mortinton.

  • Tio ne eblas- ŝi diris.- Pro ĵaluzo li pendumis sin en la garaĝo. La povrulo daŭre pendas tie, neniu rajtas lin tuŝi. Nu, veras, ke fideleco ne estas unu el miaj virtoj, foj-foje mi trompis lin, sed kion vi volas, ni ĉiuj havas niajn mankojn, estis tamen idiotaĵo pendumi sin pro io tia. Antaŭ ol eliri al la garaĝo, li igis min ĵuri, ke mi plenumos lian lastan deziron, nome ke neniu tuŝos lin post la morto, nek mi, nek familianoj, nek fremduloj. Cetere, li havis ian fobion: jam dum li vivis, oni ne rajtis lin tuŝi, ni neniam kisis, ne amoris, li eĉ ne permesis al mi foje karesi lin. Kaj nun li testamentis ne tranĉi lian ŝnuron, lasi lin pendi en la garaĝo. Al mortonto oni devas plenumi lastan deziron. Kaj vi du fulme malaperu, la uloj de la gasoservo povus alveni en ajna momento, mi eĉ mendis picojn por ili, kaj poste ili povus havi ankaŭ pliajn dezirojn, kiu scias kiajn, sed vera damo devas plenumi la atendojn de siaj gastoj. Cetere, eble vi ne scias: Dio egale zorgas pri vivantoj kaj mortintoj, tion ni neniel povas influi. Ankaŭ la problemo de mia edzo estos solvita de la Eternulo. Kaj vi du, forfikiĝu fine!






Julia Sigmond

https://plus.google.com/u/0/_/focus/photos/public/aibeiaiaaabecoww68g0_vkokaeic3zjyxjkx3bob3rvkig0mwq4zme1yzm5zweznge3nmy2otu5yjgymmvkmwiwzda4owy0zdu1magu1ptjmo9omziopnmpbggobzcehw?sz=32

OKTOBRA LETERO

03. OKTOBRO

Hodiaŭ, mia dolĉa edzosinjoro Filippo estas 83 jara.

Mi preĝas, ke li vivu ankoraŭ kune kun mi, ĝis ni povas ĝoji kaj ĝui la belecojn de la vivo.

Estas la plej granda miraklo en mia vivo, ke ni renkontiĝis, kaj ke ni ambaŭ matusalemaĝaj aŭdacis komenci nian komunan novan vivon kiel geedzoj, kaj tiel feliĉigi nian vivofinon.


07. OKTOBRO

Granda sufero estas perdi veran amikon, pri kiu mi scias, ke ŝi sincere amis min. Eble plej

multe el inter ĉiuj miaj geamikoj! Kun tri semajnoj antaŭ sia morto jen kion ŝi skribis al mi:

MI ATINGIS LA FINON. MI ESTAS EN LA HOSPITALO ĈE J. EN UNUPERSONA

ĈAMBRO, KUN ĈIUSPECAJ SERVOJ. MALOFTE MI POVAS UZI INTERRETON.
SALUTON. NE ATENDU NOVAĴOJN DE MI. (telefonnumero de D. S.) LI SCIOS PRI MI.
SED NE HAVAS SIGNIFON. MI ESTIS—MI NE ESTAS. TION MI VOLAS, KE LA HOMOJ

NE SCIU PRI MIA MORTO, DO, NE SKRIBU NOVELON PRI MI ĈE LA INTERRETO. NU ĈIAM PENSU PRI MI KUN AMO KAJ CI POVOS RAKONTI: KIA HOMO MI ESTIS. “AMIS

MIN CIA BONADIO, ĈAR LI FORTE TORTURIS MIN!” ĈI TION MI NOMAS DIA

PROVIDENCO /?/
Treege malfacile mi povis lasi ŝin foriri, kaj tion, sincere mi eĉ konfesis al ŝi. Sed mi devis

akcepti, ke ŝi jam tro forte kaj tro longtempe suferis. Tamen: ŝi ne lasas min tristi, ĉar ŝi ne

plu havas tiujn turmentigajn fizikajn dolorojn. Mirinde, ke eĉ post ŝia morto mi sentas sian

estaĵon kun rara humursento. Estas neklarigebla tiu forto, kiun radias ŝia vera amo!

Kaj krome trafis min ankaŭ aliaj ĉagrenoj, pri kiuj mi ne povas skribi. Sed dum tagoj miaj

okuloj konstante estis larmoplenaj. Pro granda amo kontraŭ niaj karuloj, foje ni devas tre

suferi!
LABIRINTO

Ofte okazas al mi interesa afero. Matene vekiĝante alvenas en mian kapon iu vorto kaj dum la tuta tago ĝi restas kun mi. Iun tagon anstataŭ vorto aperis bildo, pri kies nomo mi ne memoris. Temas pri granda parko, kie oni povas perdiĝi ne trovante la elirejon. Dum tagoj mi pensadis. Vane. Tiam sekvis blanka nokto, kaj laŭ mia malnova sistemo mi diris la alfabeton, por trovi la vorton. Kaj ne vane, ĉar post BIO kaj BIP mi atingis la vorteton BIR, kaj mi tuj ekmemoris la forgesitan vorton: laBIRinto!


KVODLIBETO

Mi decidis eldoni nian novan komunan libron verkitan, kun la titolo KVODLIBETO. Estas en la libro ĉiuspecaj verkoj: rakontoj, recenzoj, eseoj, leteroj, artikoloj pri politiko, muziko, animaloj kaj memkompreneble niaj vivospertoj koncerne de Esperanto. La plimulto de la verkoj jam aperis en diversaj gazetoj kaj revuoj.

Ĵus (21.10) mi sendis la lastan parton de la manuskripto al la eldonejo. Forte mi esperas, ke

nia nova libro aperos en monato decembro kaj mi povos sendi ĝin el Kluĵo al niaj esperantistaj geamikoj.

Mi estas kontenta, ke ni ankoraŭ kapablas fari similan laboron!

Kun sincera amo mi brakumas ĉiujn!



https://ssl.gstatic.com/ui/v1/icons/mail/images/cleardot.gif



Julia Sigmond







https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif

https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif




2015 NOVEMBRA LETERO
KARAJ MIAJ GEAMIKOJ!

La monato oktobro finiĝis belege.Vizitis nin malnova amikino kun sia edzo. Antaŭ 55 jaroj ni renkontiĝis kaj tuj interamikiĝis. Sed ni festis ankaŭ alian jubileon. Ili geedziĝis ĝuste antaŭ 25 jaroj. Ĉu mi ne rajtas senti, ke mi estas bonŝanca? Tre multajn geamikojn mi havas, kun kiuj dum jardekoj mi havas konstantan korespondrilaton. La pli kaj pli maloftaj personaj renkontiĝoj tre ĝojigaj estas, ja ni povas ĉirkaŭbrakumi unu la alian, kaj diskuti, rigardante en la okulojn de la alia, kie ni rimarkas la briladon de la sincera komuna ĝojo. La sennombraj kunaj memoraĵoj estas fonto de nemortebla forto.

1.NOVEMBRO

Neniam mi estus pensinta, ke la tago de la mortintoj iam iĝos por mi la tago de la kvietiĝo. Dio mia! Kiel bone, ke la tera vivo estas maleterna! Mi dankas la vivon kaj mi dankas la morton. La amon de miaj mortintaj parencoj kaj amikoj ĉiam mi sentas. Ili neniam forlasas min sola, kiel ankaŭ mi ĉiam pensas pri ili. En la tombejo Hàzsongàrd (haĵongard) en Kluĵo ripozas ilia korpo. Se la Bonadio tiel volas, ankaŭ mia korpo tie ripozos.

Sed – ke mi estu sincera – mi tute ne rapidas. Mi tiel sentas, ke mi ankoraŭ havas farendajn taskojn. Mi rememoras, kion diris mia Dolĉapatrino: “Mi dezirus morti, post kiam mi faris en la loĝejo grandan purigadon, kaj grandan lavadon kaj gladadon. Mia Dolĉapatro aliel rilatis al la vivofino: “Post mi: la inundo! La lasta fermu la pordon!”

Por mi estus la plej grava afero, se mi scius, ke ĉiuj pardonis al mi, kiel ankaŭ mi pardonis el mia tuta koro al ĉiuj.

MILDA NOVEMBRO

En la unua parto de la monato estis belega la vetero. Dum la ĉiutagaj promenadoj mi havis la senton, ke mi iradas ene de iu belega aŭtuna pentraĵo. La koloroj de la folioj estis nepriskribeble belaj sub la brilanta lazura ĉielo. Krome ankaŭ la silento perfektigis la ĝuon de la naturo. En mia animo loĝis paco kaj ne la doloro de la forpaso. Kelkfoje haltante kaj ĝuante la belegan pejzaĝon, mi, guteto de la sepmiliarda hom-maro, dankis al la Bonadio la vivon.

KVODLIBETO

Kvankam en la mondo konstante okazas teruraĵoj, kiujn aferojn ekvilibri per bonaj reagoj estas neimageble malfacila tasko.

Mi, laŭ miaj eblecoj kaj kapabloj, ĉion provas fari, por fortigi la pozitivan flankon de la vivo.

Bonvolu pardoni al mi, ke ŝajne mi memlaŭdas, sed mi devas sincere konfesi, ke mi estas ne nur feliĉa kaj kontenta, sed samtempe eĉ fiera. Jen la kialo:

Mi sukcesas aperigi en decembro nian duan komunan libron kun Filippo!

Ĝia titolo: Kvodlibeto

La subtitolo: kvarmana mikspoto dutonala.

Ĝi havas sep partojn: 1. Rakontoj, 2. Politiko, 3. Vivospertoj, 4. Esperanto, 5. Recenzoj, 6. Muziko, 7. Animaloj.

Ĝi estas 340 paĝa volumo.

Ege mi bedaŭras, ke ni ne povas sendi al ĉiuj niaj esperantistaj geamikoj pro la konata kialo.

En decembro, kiel ĉiam, mi estos en Kluĵo.

Do, verŝajne, ĉi tiu letero estas mia lasta en tiu ĉi jaro.

Pro tio mi jam nun deziras al vi benitan Kristnaskfeston kaj pacan jaron en 2016!

Ĉiam kore pensanta al vi ĉiuj, karaj miaj geamikoj, tutanime salutas vin:

Julia

  • Ali Podrimja



c:\users\bardhyl\documents\libra e revista\ali podrimja portret.jpg

Ĉe la Ŝtonego en Preveza*

(Te Shkëmbi në Prevezë)

En Nicopol vivis la bela Joni

Soleca li estis havis nur Patrinon

La Patrino trovis en la sepa domo Fianĉinon

por li


La Fianĉino venis de malproksime

Belega ŝi estis.

Ŝi naskis al li poste multajn infanojn

Joni aranĝis sian edziĝfeston kaj la unuaj

inter la nuptgastoj estis anoj de la familio Boçari**

Torentis vino kaj oni starigi tablojn

ĝis Morea***

Sed la ĝojo ne daŭris longe venis pesto

Poste militoj sangaj venĝoj malamo

En la montaron foriris Joni sur la lampojn

Sian teron li perdis la ĉielon

For en la mondon li iris

kunprenis ŝalmeton kun sep truoj

Landojn urbojn li tramigris

vidis ĉiun ŝtonon kaj arbon

Ĉe la Ponto de Arta* embuskis dioj

Lian korpon ili dispecigis

elŝiris la langon inter platan-branĉoj

En la montaraj abismoj mutiĝis lia krio

En la olivarbaro ĉe fonto ili elpikis liajn okulojn

kaj forĵetis ankoraŭ vivan morton

en vento meze de la vojo

Nur Dio scias post kiam da jaroj

iris tra tie migranto

Li alportis ĉi teruran novaĵon

La ĉielon disŝiris fulmoj tondroj krakegis

Ektremegis la tuta Epir kaj Sula

Pluvo torentis

Kaj forkaptis Jonion ondo en la golfo

Tie en Nicopol

Lia okulo ŝanĝiĝis al ĉiel-peco

al sunopeco lia sango

Kie mortfalis Joni - oni rakontas nun -

pli varme brilas la suno

Kaj la ĉielo ŝirmas antaŭ malbonaj fortoj kaj sorĉoj

La soleca ondo ĉirkaŭigis min per la konko da sonĝoj

Mian kuron ĝi haltigis

Rompiĝis miaj katenoj tie ĉe la Ŝtonego en Preveza

Malfeliĉa Joni

Malfeliĉa mi



Morea*

(Moreja)


Cipresoj cipresoj cipresoj\

Cipresoj


la homaj nomoj

Kiço Marko Noti

Bubulina Xhavella

Mjauli


Jen la mirinda regno de mia poezio

Itako

(Itaka)


Al Itako

ĉiam ni revenas post la fino de migrado

kiam la horloĝoj montras tagmezon

Tiuj kiuj komencas vojaĝon

foriras en la krepuskon sen lumo

Neniamn ili venos al la libroj

antaŭ du mil jaroj

priskribantaj landon de l’ eterna feliĉo

Aŭskultu

Itako


estas nur

Ŝirita Libro



Legante pri la malĝojo de Hana D.

(-Duke lexuar për hidhërimin e Hana D.)

Forpasis mia Avinjo

Poste iun malfeliĉan tagon

forpasis ankaŭ la Patrino

Akvo Pano Salo

ekhavis alian signifon

Nun min kaj la mondon

mi esprimas per la lingvo de l’ Duonpatrino

Malaperas el mi

io fabela

La naskiĝo kaj la morto

ekhavis alian signifon

Senĉese al mi ŝajnas

ke mia Duio

estas nigra

Ne nomadu lin Dio

Kiu buĉos lupon

(-Kush do ta therrë ujkun)

Kaj la reĝo diris

Se dumvoje vi renkontos

albanon kaj lupon

buĉu albanon

Kiam albano tion aŭdis

li ridetis

kaj rulfaris cigaredon

Se vi mortigos min

kompatinda homo

kiu buĉos lupon

Ho ve al via ŝafaro

Rekviemo por la forhakata arbaro

(-Rekuem për pyllin e prerë krejt)

Mi vojaĝis al Janina*

Kiam falis folioj

Nudaj arboj staris ĉirkaŭ la Fortikaĵo

Janina ho Janina de Ali Paŝao

Kial iam mi ne vidis vin

Juna arbaro



Belo

(Bukuri)


Mi etendis la manon por pluki floron sur la herbejo

„Ne faru tion - kriis mia najbaro amata -

ĝi velkos!”

mi bedaŭris la malplenan vazon

mi kuris por kapti blankan ĉevalon -

delonge elsonĝitan knabinon

„Ne faru tion” - denove la samon diris mia najbaro

mi ekploris tiam pro la sopiro

bedaŭroplena mi tuŝis per la mano la kosmon

dum sekundo mi ekvidis helegon

„Ĉu vi estas vfeliĉa!” - iu kriis ĉirkaŭprenante min

nenian mi vidis pli multe kaj pli forte sentis

Ĝis hodiaŭ mi serĉegas ĉie mian najbaron amatan

1960


Virino

(Grua)


Ŝi ne estas el sango

El fajro ŝi estas el lumo

El la kaŝita lumo de l’ animo

Ŝi ne estas el sonĝoj

El sablo ŝi estas el alvo

Ŝi forkuras malaperas inter la fingroj

Ŝi ne estas el vortoj

Tertremo ŝi estas mistero

Fandiĝas ŝiaj formoj tremantaj

Iafoje ŝi malfermiĝas

En la korpo-febro

Ekvilibron ŝi perdas

En la ombro de Viro

Gazelo

(Gazelë)

kuracos min

via korpo, ho virino…

herbejo verda

resanigis min

via korpo, ho virino -

matura tagmezo inter branĉoj

mi malamas

vian korpon, ho virino -

falanta sur la genuojn vespero

ho virino, virino, maro profunda


1   2   3   4   5   6   7   8   9   10


Elŝuti 0.59 Mb.


Elŝuti 0.59 Mb.