Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana

Elŝuti 0.59 Mb.

Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana




paĝo6/10
Dato28.05.2017
Grandeco0.59 Mb.

Elŝuti 0.59 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10

Nova numero de “Babilanto“ – voĉo el Togolando


Tion eldonas APETO (Agado por la Progesigo de Estperanto en Togolando). Klare, temas ne nur pri togolandaj raportoj.  Numeroj senpage rigardeblaj ĉe: www.esperanto-en-togolando.jimdo.com. Post rigardo, vi povos subteni la eldonadon kaj la agadon per donaco al la Afrika Fondaĵo de UEA! 

En tiu 13a numero, oni povos legi pri: 

P.1 –  Malfermaj vortoj de la redaktoro, Aĝevi Aĝe;   Tago de Esperanta libro (libro ‘El Togolanda saĝosako’)

P.2 –  Ne nur la Z-Tago (alvoko Stefano Keller);  Afriko dum kongreso en Japanio (raportas Lee Jungkee); Babilmanĝo en la rapidserva restoracio “Sweet-Land“

P.3 –  Esperanto plie eniras togolandajn lernejojn; Movoj en Suda Kivu, DR Kongo; Nova E-Klubo en Benino

P.4 –  Ĉu nova elano en Kenjo?; Kelkaj ideoj por konstrui kluban vivon

P.5 –  Afrika Kongreso 2016; Kiel atingi Rumonge, Burundo; Eĥoj el Sudafriko; Deziras korespondi; Ni subtenas Afrikan kongreson 2016

P.6 –  Praktikaj sciigoj pri la Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) 2016

 

6a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio: kun renoviĝanta elano


De la 18a ĝis la 22a de novembro Kuba Esperanto-Asocio kongresis en Havano, en la sidejo de la Nacia Unuiĝo de Arkitektoj kaj Konstruinĝenieroj kun la ĉeesto de la nacia televido kiu raportis pri ĝi en la taga novaĵservo.  La kongreson partoprenis 134  geesperantistoj el 10 landoj; pli ol dudek eksterlandanoj, el Kanado, Usono, Germanio, Belgio, Brazilo,  Islando, Nederlando, Hispanio kaj Rusio, kiuj kun la kuba esperantistaro debatis la temon “Lingvo kaj Kulturoj: identeco en diverseco”.

La temo ampleksis la lingvan diversecon en Ameriko, la lingvan rolon en la formado de la identeco kaj la gravecon protekti la kulturan  kaj lingvan diversecon; oni laboris en grupoj kiuj raportis al la pleno. Prelegis d-rino Sabine Fiedler (Germanio)  pri la Esperanta frazeologio; d-ro Duncan Charters (Usono) pri Instruado de Esperanto kaj Teknologio kaj d-ro Orlando Raola (Usono) pri identeco kaj kultura diverseco en la verkaro de José Martí  (la Nacia Heroo de Kubo).

Okazis laborkunsidoj de la kuba ILEI-sekcio kaj la junularo, paroligaj kursoj kaj libroprezentado.  Vesperoj estis plenaj je muziko, kubaj kantoj kaj dancoj, deklamado kaj koruso. En la PDF-versio: bildo de Geomar Martínez kaj Jany Quiñones, kiuj kantis tradiciajn kubajn kantojn.

Antaŭkongrese  okazis Lingvistika Simpozio pri Esperanto en la Havana Universitato, sub aŭspicio de la Kuba Instituto pri Literaturo kaj Lingvistiko kaj KEA, kiun partoprenis kubaj lingvistoj, tradukistoj kaj lingvoinstruistoj el la kubaj universitatoj kaj lingvaj institucioj. Sekve, la 18-an kaj 19-an, okazis la Seminario pri Aktivula Maturigo, AMO 16, pri la temo “Konsciigo, kapabliko, komunumo; paŝoj al plia profesiiĝo”. Tion partoprenis  25 kubanoj plus eksterlandaj observantoj el Usono kaj Kanado. Pli detala raporto pri tio sekvos.

La kubaj esperantistoj dankas al ĉiuj geamikoj el la tuta mondo pro la afabla kaj elkora kundivido de amikeco kaj interproksimiĝo!
  • Infana Internacia Kongreseto 

infana.kongreseto@gmail.com  




https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif



https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif

https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif

https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif



Karaj

La unuaj informoj pri IIK aperas en tiu paĝo, ankoraŭ sen prezoj.


Vi povas viziti la kongresejon en tiu paĝo.

Pri IIK respondecas Veronika Acsádi


Se vi planas partopreni, vi povas jam informi nin.

Se vi planas veni kun grupo, bv. kontakti nin jam nun.

Se vi ŝatus kunlabori, ni ĝojas pri viaj proponoj.

Kore salutas 


la skipo de IIK 2016

Artikoloj

  • Fatbardha Demi


fatbardha demi te mesohet e verteta historike e jo sajimet politike
Pri la origino de la nomo Shqipetar- Dua parto
Shqipe-ri, la antaŭ - historia nomo de Dio en la moderna mondo

Ne timante pro misprezentado de la historio kaj certa ke oni ne akuzos min pro la deziro troigi la aferon, ĉar, koncerne la naciecon, mi apartenas al la sama popolo, mi povas aserti ke la albana popolo iamtempe estis ja granda popolo loĝanta en du kontinentoj, en Azio kaj Eŭropo, ekde Triesto ĝis Sivas.

Sami Frashëri (1)
Tian aserton, prikonsiderante la spacon je 28 000 km2 de la albana ŝtato kaj aldonante la historiajn teritoriojn loĝitaj de albanoj dum XVIII- XIX jc, tiujn de Kosovo, Serbio, Bulgario, Montenegro, Makedonio kaj Grekio, denove tio ŝajnus al ni nekredebla. Ĉu staras por la scienco de la Albanologio en XXI jc tia tezo? Tion ni povas riveli spurante pri la nomo de la aglino en la mitoj, historiaj figuroj kaj toponimoj de la Eŭra-Azia spaco, loĝataj de la pelazgaj-albanaj gentoj.

La aglino en la nomoj kaj toponimoj de la pratempo
La unusolan konjekton de la nomo de la albanoj al la aglino dum la pratempo, la modernaj esploristoj vidas en la studaĵo de Plutarko "La Vivo de Pirro", kie oni rakontas ke la reĝo de Molosoj, Pirro la Dua, reveninte patrion post la venko kontraŭ la makedonojn (jaro 289 post Kristo), ke "epiranoj atendis lin salutante per la nomo de la "aglino". (2)

Tiu donitaĵo, laŭ mi, estas miskomprenita de la historiistoj. Kial do, pro la venko kontraŭ la makedonojn oni devis saluti lin per la nomo de la aglino, ĉar la batalo okazis surtere kaj ne en la ĉielo, kaj surtere la plej forta besto estas la leono? La akcentadon, fare de Plutarko, ke oni salutis lin per la nomo de la aglino, oni devas kompreni kiel tradukaĵon, fare de la aŭtoro, al la alvokoj de la soldatoj "Pirro! Pirro!" en lia libro skribita per la pastra lingvaĵo (bazite sur unu el la multaj dialektoj de la pelazga lingvo).

Tion mi bazigas per la fakto ke la historio kaj la mitoj montras ke, antaŭ la figuro de Pirro, tiun nomon portis ankaŭ aliaj historiaj kaj mitikaj figuroj.

"Laŭ la maljunulaj rakontoj, sub la ecoj de shkaba (la maskla formo en la albana de la nomo aglino), Zeŭso el Dodono estis kuniĝinta kun la feino Aigina, naskinta la unuan filon de la aglino, Aiak-on, (Akilo-n- mia noto), la praavon de Aleksandro la Granda kaj Pirro de Molosoj" (3)


Estas jam sciite, pro la mitoj, ke Akilo, sin kaŝante en la korto de la reĝo Licomede, (en Sciro) uzis la nomon Pirra, (4) t.e la aglino.

(5)


Monero de Epiro el la jaro 210 antaŭ Kristo; oni vokis la egiptan faraonon Horos ankaŭ "aglino", Edfou (Egiptio)
Mem Zeŭso nomiĝis Pirro t.e. aglino, fakto trovita ĉe la latina Zeŭso- dio Marto, kies unu nomo estis Pirro. Samtiel, en la arto (pentraĵoj, skulptaĵoj ka) Zeŭso prezentiĝis ĉiam kun la aglino, por montri al la pratempaj kreduloj: "Mi estas la Aglino!", kiel oni nomis ankaŭ la reĝon de la unua egipta dinastio Horos (Hr), diiĝinta kiel Providenco. En la skulptaĵoj li prezentiĝis kiel aglino aŭ per unu el ties kapoj. (fig. supre)
En la dokumento (fig. sube) de Marcus Justinus (Justini Historianum Philippicarum, la libro XLIV), oni distingas du faktojn:

1- La nomo "Epiranoj" kaj sekve ankaŭ Epiro estas pli malfrua, ĉar pli antaŭe la loĝantoj nomiĝis Pirridoj. Kaj Dh. Kamarda (Demetrio Camarda, Discorso Preliminare), kiam li parolas pri la pratempaj loĝantoj de Epiro, substrekas la ties nomon, Pirridi. (6)


2- La nomo de Epiranoj en la latina (Pyrrhidae) skribiĝis tutsame, kiel tiu de Pirro (Pyrrhus) kaj tiu de la edzino de Deukaliono, Pirra (Pyrrha). Samtiel, ankaŭ en la itala: Pirridi, Pirro, kaj Pirra. (7)

Tio estas tre grava dokumento, lingvistika kaj historia, atestanta ke la nomo Pirridi de la epiranoj, kiel tion akcentas la aŭtoro kaj Pirra/ Pirro, en la albana lingvo alvenis de la sama radiko antaŭ - historia.
La toponimoj, se oni eksplikas ilin prave, asertas Spiro Konda (La Pelazgoj - la nia neigita origino), estas ja veraj atestaĵoj, pruvantaj ke tie, kie ili troviĝas, loĝis la popolo per la kies lingvo ili estas eksplikeblaj. (8)

Kiel sciite, la mitikaj nomoj kaj la toponimoj de la Pratempo, estas kreitaj dum la tempo, kiam la Duoninsulo nomiĝis per la nomo de la ties loĝantoj pelazgaj, kaj la gentoj loĝintaj en Epiro, neniam estas menciitaj de la pratempaj aŭtoroj etno-grekaj.


Kiel asertas ankaŭ G. P. Anagnostopulli:

"La malĝenerala nomo Epeiros (Epiro) povas esti antaŭ-helena vorto, kiel multaj el la malnovaj grekaj toponimoj..." (Granda Greka Enciklopedio, vol.XII, p. 317, 1930, Ateno) (9)

Tamen, la esploristoj de XIX jc, sed ankaŭ hodiaŭ, konsiderante la grekan kiel la plej praan eŭropan lingvon, la originon kaj la sencon de ĉiu nomo aŭ toponimo serĉas ĉe tiu lingvo, laŭ kiu, Epiro signifas "tero" kaj Pirro signifas "ruĝharulo".
La buŝa tradicio, registrita en XX jc, (Fatos Mero Rrapaj, Popolaj kantoj el Ĉamerio, 1983),

atestas, ke la lando de la tesprotaj, kaonaj, molosaj, kc gentoj nomiĝis Iperio. Tiu malsimpla vorto havas kredeman sencon: Ipe/ subdialekto ĉama, aglino ri, t.e. la lando, kie restas la aglino/ Dio. En la dokumentoj greko-romiaj kaj la mapoj mezepokaj, por la sama spaco geografia, oni skribas Epiro, do estas malkoincido de la nomo el la popola tradicio, al la nomoj en la dokumentoj. La influintaj faktoroj estis: La skribistoj de la dokumentoj kaj la naturo de la parolita lingvo pelazgo-albana.

La distordado de la lingvo fare de la skribistoj, estis konata problemo ekde pratempo. Laŭ Dh. Kamarda, "Estas pratempaj skribaĵoj, latinaj kaj grekaj, atestantaj pri la granda diferenco (de la samaj vortoj- noto mia) en la skribaĵoj de la klasikaj tempoj. Platono (en Cratilo) ĉe grekoj kaj Ennio kaj Lucio ĉe latinoj, insistis pri la uzado de preciza ortografio. (10)
Unu el la kialoj estis ankaŭ la traduko el la originala lingvo. La arvanita esploristo Aristidh Kola, sin okupinta kun la nomoj en la mitoj kaj toponimoj pratempaj, rimarkas ke : "Ni devas prikonsideri la fakton ke la grekoj, la fremdajn nomojn, grekizante, multe ŝanĝis disde la inica formo en la koncerna lingvo" (11)

Tiu "inica lingvo" antaŭ-greka de la Duoninsulo estis la dialektoj de la pelazga-albana lingvo.


Vicenzo Gioberti (1801-1852), unu el la ĉefaj figuroj de la Itala Renesanco, asertas ke la albana lingvo entenas spuraĵojn de la lingvoj cirkulintaj tra Grekio, antaŭ la deukaloniaj konkeroj t.e. antaŭ ol formiĝi la loĝantaro nomita helena. (Vicenzo Gioberti « Primato » Bruselles1844, T.II

p.133) (12)


Sed grava faktoro, alportinta la ŝanĝiĝon de la nomoj laŭpase de la tempo estas ankaŭ mem la naturo de la albana lingvo. La distingita arbreŝa lingvisto Dhimitër Kamarda rimarkas ke en la inico la albana lingvo (pelazgo-albana- mia noto) montris kiel ĉefan econ de la vortoj la tendencon por certaj ŝanĝiĝoj kiel: "Interŝanĝon de la lokoj de la vokaloj, konsonantoj, eĉ tutaj silaboj" (13)
Ni plilongigis iom pri la historiaj kaj lingvistikaj kialoj de la vortoj en la pelazga-albana lingvo, por kompreni kial la nomoj, Iperio kaj Iperiano (Shqiperi- shqipetar), troviĝas en diversaj formoj en la dokumentoj.

Bazite sur la supre menciitaj faktoj, ni povas konstrui la vojon de la ŝanĝiĝoj de la radiko IPE, ĉe la toponimoj kaj nomoj de la homo: Komence Ipe / Iperia (la nomo de la aglino kaj de la lando, kie e/a montras la inan ĝenron).- Pieria (la transpaso de la vokalo i, post la konsonanto p) - Pirro / Pirra, Pirria (homa nomo/ landa nomo, pro la forfalo de la vokalo e kaj surmeto de i, post la konsonanto p)- Epiri, epirantoj (la interŝanĝo de la lokoj i/e) ka. Tiu vojo rimarkiĝas en multaj nomoj de la historiaj homoj, mitikaj figuroj kaj toponimoj de la pelazgaj gentoj, ene de la Duonisnulo kaj sur la spaco Eŭro-Azia, subkomprenante ĉiam la nomon de la aglino, kiel "tion tradukis por ni" Plutarko supre.


En la pelazgaj mitoj (erare nomitaj grekaj), kie aperas la inica radiko ipe, ni havas la nomon Iperione de la Diino de la Lumo (Enciclopedia Italiana 1933- Alessandro Olivieri).(14)

Hesiodo elmontras lin kiel filon de la Ĉielo (Urano) kaj Tero (Gea / Dhea, en la albana) kaj la patro de la Luno, Suno kaj Aŭroro.

En la greka ( Ὑπερίων / Hyperíôn) trasdukiĝas kiel "tiu estanta supre" kaj laŭ la pratempaj aŭtoroj, Hygin kaj Pausania, estis Titano kaj la patro de Titanoj. (Titanoj estis pelazgoj) (15)
Pieridi (gr. Πιερίδες; lat. Pierides), nomiĝis Iperiotoj (Epiranoj, la sudaj albanoj). Laŭ Pausania (IX XXIX.3), tiu nomo rilatiĝas al la loko Pieria, pratempa nomo de la marborda areo de Makedonio, oriente de la monto Olimp, kiu ricevis ĉi tiun nomon de la monto Pieria (cfr. Plinio Nat. hist. IV 29,

30, 33, 35),, kaj kie loĝis Pieri-doj (Πίερες), t.e. iperianoj, plej pratempaj gentoj de Trakio. Ĉe latinoj, Muzoj estas nomitaj Pierides (Cicerone Nat. deor. III XXI 54 ) de la nomo de la lando origina, Pierio (16).


Ĉi tiuj donitaĵoj montras ke la pratempa Iperia (Shqiperia), etendiĝis ne nur en la hodiaŭa geografia Epiro, sed ankaŭ en la spaco, kiu pli malfrue nomiĝus la Suda Makedonio. Pirre, kiel atestas Straboni (Straboni Gjeografia IX 5, 23 f.443), estis la pratempa nomo de Tesalio (17) kaj hodiaŭ ni trovas ĝin kiel toponimo apud Ateno.
Je origino de la radiko ipe, ni havas la toponimon Perin (Persian: ___ ; konata ankaŭikiel Ferīn, Parad, Pīrīn) en Irano (18) kaj de la montara masivo- Pirin (bullg.Пирин, gr. Πιρίν),, en la sudokcidento de Bulgario. En tiu areo, laŭ Pulevski (Dictionary of Three Languages Macedonian,

Albanian,Turkish 1875), 22.7% de la loĝantoj estas de la albana etnio. (19).

La albanan originon de ĉi tiu teritorio atestas ankaŭ la nomoj de la vilaĝoj: Kalimantsi, Katuntsi, Kovachevo, Malki, Pirin, Vinograd, ka. (20)
Okcidente de Eŭropo ni havas la montoĉenon Pirene, etendiĝanta inter Francio kaj Hispanio. En la mitoj oni diras ke la nomo estas metita de Herakleo. (21)

Per la anstatuiĝo de la lipaj konsonantoj "p/b" (22) estas formita la toponimo de la Duoninsulo Ibera (Iperika, t.e. duoninsulo de la Aglinoj/ shqipetaroj), menciita de Straboni kaj Appiani. Laŭ Herodoto, ĝi estas nomita de helenoj (pelazgoj- noto mia), alvenintaj proksimume je 3800- 4700 jaroj antaŭ Kristo de la duoninsulo Pelazga (Balkana). Unu el la survivintaj gentoj, ekde prahistorio, estas la hodiaŭaj baskoj (Baschi= albane bashkë- kune, t.e. gentogrupo, kaj ilia lingvo Eskuera= e shkuara, la pasinta, malnova), kiuj dum pratempo adoris la Virbovon kiel Dion kaj, laŭ Straboni, formis la iberan civilizon. (23)



c:\users\bardhyl\appdata\locallow\temp\microsoft\opc\ddt.tzksesuz0wj38pk7tv8b73jzd.tmp c:\users\bardhyl\appdata\locallow\temp\microsoft\opc\ddt._v4zeupdr7ys3dflcq1gntw1c.tmp

(24)


Maldekstre, la monero de Epiro el la jaroj 234-168, antaŭ Kristo, Zeŭso kaj Diona. Malantaŭe, la Virbovo dum atako, simbolo de la luna kredo de la epiraj pelazgoj.
Laŭ Hahn, "la maljunulo de la montoj", la mitologia praavo de baskoj nomiĝis Arbasoa (25) kaj Pira nomiĝis hispana distrikto en Katalunio (Catalogne / Tarragone). (26)
La simbolo de la Kreinto- la aglino- ankaŭ dum la Mezepoko, konsideriĝis kiel atestaĵo de aparteneco kaj diina protekto en la Katalanan heraldikon. En la Ibera Duoninsulo, troviĝas pratempaj skribaĵoj, similaj al tiuj de Etrurio (Italio) kaj Ilirio (Albanio), skribitaj per la pelazga- fenika alfabeto kaj legeblaj nur per la albana lingvo. (Nermin Vlora Falaski, Pellazgët-Ilirët-Etruskët-Shqipetarët).
Per la sama nomo- Iberia (Iperia / Shqiperia) nomiĝis la reĝlando, kiu ne hazarde troviĝis apud la alia reĝlando Albanio en la geografia spaco de Kaŭkazio, norde de Armenio. Ĉi tiu fakto instigis kelkajn esploristojn el XIX jc, kiel tiun grekan Nikolla Nikokle (Nicocles Nicola) aŭ francon Pekevilo (Pouqueville), nomi la hodiaŭajn albanojn, ne-aŭtoktona loĝantaro en Balkanio, sed alvenintaj de Kaŭkazio. (27)

Pri tiu aperaĵo, Sami Frashëri, estas klariginta ke : la nomo Albania uzita de la geografoj de la malnova Grekio kaj Romio, por la regionoj de Dagestano kaj Ŝirvano en Kaŭkazio estis ja pratempa nomo ankaŭ de Skotlando. Rezultiĝas, ke per tiu nomo komuna nomiĝis tri landoj troviĝantaj tre fore disde unu la alia. La kialo estas ke la popolo kelta kaj la iliroj, antaŭenintoj de la albanoj, havas la saman originon kaj iliaj lingvoj estas proksimaj unu al la alia. (28)


Laŭ Dr. Arif Mati (Aref Matheu) la gentoj trakaj- friĝiaj, de kie originas la armenoj, estas elmigrintaj en la regionon de Kaŭkazio kaj nuntempa Armenio de Balkanio, ĉirkaŭ VII-VI jc. antaŭ Kristo. (29)
La albanologo Hahn rimarkas ke ekzistas samaj toponimoj en la geografia spaco de Ilirio, Armenio kaj Mediso. (30)
Ke la nomo Iberia en Azio estas tiu de la pelazgoj de Dodona Iperio (Shqiperia), tion atestas ankaŭ la centra regiono de Sirio, Pieria (samkiel la pratempa Epiro en la dokumentoj), kiu etendiĝis sur la dekstra bordo de la rivero Oronte, kie troviĝis la ĉefurbo de la Reĝlando de Seleukoj, je la nomo Seleucia di Pieria (ἐν Πιερίς). Ankaŭ la montoĉeno de tiu areo nomiĝas Pieria. La esploristoj opinias ke la nomo estas alportita de la makedonaj soldatoj de Aleksandro la Granda. (31)
La studado de la samaj toponimoj de la Pratempo, en la geografiaj spacoj pli grandaj, montras ke en iliaj migradoj, la pelazgaj gentoj, kune kun la "hejmaj aĵoj" kunportis ankaŭ la kredon, la mitojn kaj toponimojn de la origina Patrio. Certe, tiuj moviĝoj je la direkto de la Oriento ne komenciĝis per la marŝado de Aleksandro la Granda (jaro 326 antaŭ Kristo) al Hindujo, sed, ekde la inico de la kreado de la homa socio. "Ni devas agnoski- asertas Eduard Shnajder (Pelazgoj kaj iliaj posteuloj)- ke tio estis homa specio vivinta en Eŭropo, aŭ pli malpli en Balkanio, antaŭ la apero de la periodo de Plinoĉeno de la Terciara Epoko, kiam ekzistis kontinua rilato inter Azio kaj Eŭropo, per la malaperinta kontinento de Arkipelago (32).
La dua konkludo: La multaj toponimoj, originantaj de la nomo de Aglino- Ipe, disvastigitaj sur vasta geografia spaco de Eŭro-Azio kaj komprenataj nur per la albana lingvo kaj la ties historia evoluo, atestas ke ĉi tiuj gentoj konsistigis grandan komunumon de la popoloj, de la sama etnio.
Laŭ Nouveau Petit Larousse (Paris, 1950 p.1599): Pelazgoj, tre praa popolo vivinta dum la periodo antaŭ-historia en Grekio, en Arkipelago, en la bordoj de la Malgranda Azio kaj Italio. (...) La praaj Trakoj, Friĝoj, Lidoj, Etruskoj, Epiranoj, Iliroj, Italidoj (Sanitoj, Oskoj ka) kaj la " nuntempaj Albanoj", konsideriĝas kiel ĉefaj branĉoj de Pelazgoj". (33)
Ankaŭ post miloj da jaroj, en la dokumentoj de la Osmana Imperio el XIX jc, albanoj estis la plej granda loĝantaro en Balkanio: "Pli ol duono de tiu lando, kiu hodiaŭ nomiĝas Rumelio aŭ Balkana Maniko (la Eŭropa Turkio) estis, ekde pratempo, Shqiperia kaj la homoj estintaj sur ĝi, ekde Trieŝto (Trieste) ĝis Tesaloniko, estis albanoj. (34)
Sami Frashëri asertas, ke albanoj estis ne nur granda popolo, sed ankaŭ pratempa nacio: "Ĉi tiu nacio tiom malnova kaj tiom valora por la historio, estis "multnombra" kaj forta..." (35)

Ĉu ekzistis Nacio je la nomo Shqipetar dum la Pratempo?
Por agnoski ĉi tiun fakton, ni devas kompreni kion reprezentas la nomo Nacio. Ĉi tiu vorto ne ekzistas en iu vortaro de la eŭropaj lingvoj, krom ĉe Shqipetaro- Arbroj. la Nacio kaj la Civitanaro, reprezentas du diversajn historiajn kategoriojn: La Nacio- la etnion kaj la Civitanaro- la ŝtaton. Povas ekzisti kelkaj ŝtatoj kun la sama etna loĝantaro, kiel ekzemple Shqiperia kaj Kosovo, sed neniam dum la historio de la homa socio, ne ekzistis du nacioj por la sama etnio.

La nacieco havas sencon pli vastan ol la vorto Raso, kiu distingas nur la antropologian naturon de la loĝantaro. En la popola lingvo, shqipetaroj difinas tiel sian naciecon: "Ni havas unu sangon, unu lingvon kaj unu moron!", kie en la moroj inkluziviĝas ankaŭ la kredo de la ties antaŭuloj pelazgo-iliraj.

Sed, kiel oni eksplicas, dum ilia historio, ke la hodiaŭaj shqipetaroj havis kelkajn naciajn nomojn kiel Pelazgoj, Iliroj / Ylliroj, Iperiotoj / Epiranoj, Albanoj, Arbroj ka. kiuj ofte estas uzataj samtempe aŭ estas anstataŭintaj unu la alian?

Tiu aperaĵo ne estas hazarda. Kiel estas jam vidite en la unua parto, ĉiuj nomumoj de la albanoj "kondukas" al Unu Figuro- Kreinto- kiu estas : Shqiponja (Aglino), Ar-a (Agro), Ylli (Stelo), I pari (la Unua) kaj la sola (A- 1) kaj esprimas nur UNU Miton, tiun de la Kreiĝo de la homo. Je tiu senco, ĉi tiuj nomoj esprimas unu ideon: la Diinan originon de la gentoj (filoj de Dio).

Parolante pri la albanoj, Canestrini (« Antropollogjia »-Hoepli, Milano1878) sin esprimis ke : "Tiu raso, inter ĉiuj ekzistantaj (...) ĉiam scipovis stari pli apude al Dio" (36)
Per la "lingvo" de la moderna fiziko, Petro Zhei eksplicas tie: "Ni povas diri ke , ĝis iu grado, granda nombro de vortoj povas rigardiĝi simple kiel diversaj manieroj de la difino de la Centro (...) la lingvo ĉiam riferiĝas al la Centro, kaj sekve al la simbolo (Dio) (37).
Rilate la supron, ĉiuj nomumoj de la albanoj estas difinintaj nur Unu Nacion, kreita de Dio. Sed kiu el ĉi tiuj nomumoj estis la plej malnova?

En la Homereca Vortaro de J. Panazidis (Ateno, 1885), profesoro de la universitato de Ateno, oni skribas: "Pelazgoj, la plej malnovaj loĝantoj de Grekio, etendiĝis de ilia unua loĝejo ĉirkaŭ Dodono de Epiro (II 681) ĝis Tesalio, Beotio kaj parto de Peloponezo, aparte en Argolidio kaj Arkadio". (38)


Ankaŭ dum la tempo kiam skribis Herodoto, ili estis ĉeestantaj: "Ŝajnas al mi ke mi estas elmontrinta ke pelazgoj estis barbara popolo, kiuj ankoraŭ konservas ankaŭ dum hodiaŭaj tagoj ilian lingvon". (Historio, libro 1) (39)
En ĉi tiu mapo el XVI jc, bazite en la priskribo de la geografo Claudius Ptolemy, en la centro vidiĝas la trovloko de la pelazgaj gentoj. (40)

Laŭ Plutarko, la malnova Pelazgo, estis la unua reĝo en Epiro (Plutarco, Pirro) kaj laŭ la aliaj aŭtoroj (Straboni, Herodoto, Stefano di Bizanco, Scimno), Epiranoj estis Pelazgoj. (41)


Ĉar la radiko "ipe" (aglino) de la nomo Iperoto (epirano) estas forminta ankaŭ la nomon "Shqipetar" (kiel ni tion vidis en la unua parto), prave ni diras ke Pelazgoj = Iperotoj = shqipetarë të vjetër-malnovaj Albanoj, kiel ilin nomumas ankaŭ Spiro Konda: "En Epiro, antaŭ la XIII jc antaŭ Kristo, loĝis 14 pelazgaj gentoj t.e. malnovaj albanoj". (42)
Sed la nomo "shqipetar" estas pli praa ol tiu "pelazgo" kaj tion atestas preskaŭ ĉiuj verkistoj de la pratempo, kiuj parolis pri la popoloj konsideritaj kiel " la unuaj de la unuaj" en Eŭropo, per la nomo Iperboreal. La albanologia scienco de la nia ŝtato, neniam parolis pri ĉi tiuj gentoj, ellasante de la tekstoj ankaŭ mem Pelazgojn, samtempulojn de Herodoto, kune kun la ties patroj Atlandidoj. Kial Albanologio devas pristudi la popolojn, kiuj ankaŭ dum la tempo de Herodoto rigardatis trans la limojn de la mito, kiel mistera vizio" de la Ora tempo?

La kialo estas:


I- Ĉar la nomo, kiu mirakle atingis nin neŝanĝita de la unuaj historiistoj estas malsimpla vorto de la albana lingvo: Ipe (Aglino) Borë al (Zoti- Dio) t.e. la Albanoj, filoj de Dio, kiuj restas en la neĝaj montaraj landoj. Ĉi tio estas la preciza lingva senco, ĉiuj ceteraj eksplikoj ne staras, ĉar la pratempaj aŭtoroj ne konis la iperian lingvon (albanan) kaj konsideris ĝin "barbara".

Sekve, la nomo de la Iperborealaj gentoj estas mistero ankaŭ en la hodiaŭaj tagoj por la esploristoj.

Ĉar la vorto de la albana lingvo "ipe" kaj "borë" ne troviĝas en la greka vortaro, la fremdaj esploristoj supozas ke, Iperboreal signifas "tiuj vivantaj trans la nordan venton Borea". (Hyperboréens en grec ancien Ὑπερϐόρεοι / Hyperbóreoi, au sens étymologique, sont ceŭ qui vivent « au-delà de Borée, le vent du nord »).
La konjekto de la nomo "borë" kun "ipe", estas ricevita de la esploristoj el la mitoj. Laŭ Tit Livi (cfr.

Liv. XLV 29,8 (43), en la pratempa Makedonio troviĝis la monto Bora. La norda eŭropa malvarma vento, trapasanta de ĉi tiu monto al la Jonia Maro, nomiĝis Diino Borea kaj sian loĝejon havis en Trakio.


c:\users\bardhyl\appdata\locallow\temp\microsoft\opc\ddt.frpgglt7fe1r4obsqjqjv567e.tmp

Borea, desegnaĵo sur kota ujo el la jaro 360 antaŭ Kristo, Luvro.

Ni devas akcenti la fakton, ke en la ĉiuj artaj verkoj de la pratempa Eŭro-Azio, kie la figuroj de la Reĝoj- Herooj kaj Dioj aŭ de la fantastaj bestoj, prezentiĝas per flugiloj, kapo aŭ korpo de la aglino, aŭ havas ties nomon, ni konjektigas tion kun la mitoj je origino pelazga. La Aglino estas la plej grava simbolo de la pelazga kredo.
La vortoj Bora kaj Ipe, eskplikeblaj nur per la albana lingvo, montras ne nur la albanan apartenecon de la nomo, sed ankaŭ la "hejmadreson" de la Iperborealaj gentoj- la Pelazgan Duoninsulon (Balkanan).

II- La Iperborealoj estas gentoj vivintaj en la historiaj teritorioj de la albanoj. El la buŝa tradicio, pri Iperborealoj oni sciis nur ke ili vivis dum la periodo plej feliĉa de la homa socio konata kiel "Ora Tempo". Ilia lando estis la surtera Paradizo, kie la vivo estis longdaŭra kaj plena je ĝojoj, sen kvereloj kaj militoj, kaj kie la fabuleca ĝardeno Hesperia (mi kredas ke ĝi prononciĝis Iperia) ofertis al ili ĉion. La fantazio de la pratempaj aŭtoroj, la loĝejon de ĉi tiuj gentoj rigardis sur la diversaj geografiaj spacoj, pri kiuj mi ne plilongigas ĉi tie. La sola ideo kie koincidis ĉiuj estis ke ili vivis en Nordo.
La tuta miskompreno pri la trovloko de la Iperborealaj gentoj, estis kaŭzita ĉar dum la Pratempo oni ne scipovis multe geografion. Estis ja la pli malfruaj aŭtoroj, kiuj, bazite sur la priskriboj en la mitoj, translokigis la Nordon de la aŭtoroj Joniaj en la Duoninsulon de Skandinavio. Tiel naskiĝis la tezo pri la gentoj Iperborealaj, kiel "raso glaĉera" de kie kreiĝis la popoloj kaj ties posteuloj difiniĝis la ĝermanikaj gentoj de la greko-romia tempo. La germana filozofo Niĉe asertis (Nietzsche, Anticristiano, 1888) ke " Ni estas Iperborealoj". (44)

Tiu "scienca" konkludo ĉirkaŭbrakiĝis aparte en XIX-XX jc de nazioj.


Sed estis Straboni tiu, kiu postlasis nin precizan trovlokon geografion: "La verkistoj de pli pratempaj tempoj, distingante la gentojn, nomis Iperborealoj tiujn gentojn, vivintaj ĉirkaŭ la Nigra Maro, la rivero Istro (Danubo) kaj Adriatika Maro (Geografio, 11, 6,2).

Per ĉi tiu priskribo, Straboni montris la teritoriojn kie loĝis, dum historia tempo, iliro-dardanoj. En sia libro, Jacopo Durandi (Saggio sulla storia degli antichi popoli d'Italia,1769) asertas ke Straboni (Lib.1) kaj Protarco ĉe Stefano Bizantino (de Urbib. p.727) ampleskigis sub la nomo Iperborealoj, ĉiujn popolojn vivintaj ĉirkaŭ la Eŭropaj Alpoj, kiel Kelto-Iberoj kaj Kelto- Ŝitoj. Ankaŭ la pratempaj gentoj de Italio kiel Sikuloj, Sabinoj, Umbroj pretendis ke ili devenis de Iperborealoj lokitaj en Ilirio. (45)

Ĉi tiuj donitaĵoj montras ke iliro-dardanoj etendiĝis sur la tuta norda Eŭropo (okcidenta kaj orienta) kiuj, kune kun la makedonoj, havis la saman etnecon ku iperanoj pelazgaj (epiranoj). Kiel tion rimarkas la pratempaj aŭtoroj, Iperotoj (la Epiraj pelazgoj) etendiĝis sude de la Pelazga Duoninsulo (Balkana) ĉirkaŭ ilia templo unua- Dodono. La varmiĝo de la klimato, la pliiĝo de la loĝantaro aŭ ia katastrofeca renversiĝo sude, devigis parton de ili elmigri je direkto al la nordo, fakto pruvita ankaŭ de Hahn, kiam li parolas pri la legendoj de la Pelazgoj: Dum la Pelazgoj sude sin konsideras aŭtoktonaj, ĉe tiuj de la nordo ankoraŭ vivas la buŝrakonto montranta pri la ties deveno. (46)
Ke la gentoj Iliro-Dardanaj devenas de la sudaj pelazgaj gentoj, tion atestas ankaŭ la mitoj: "Dardanon naskis unue Zeŭso nobo-kolektanta" (Iliado, Kanto. XX verso 215) (...). Dardano, kiun la filo de Krono (t.e.Zeŭso- mia noto) amis pli ol la ĉiujn ceterajn filojn..." (same tie, verso 304). (47)
Por sin distingi disde iliaj sudaj fratoj, oni aldonis la nacian nomon Iperoto, karakteriazaĵo de la nova lando, "borën- la neĝon", nomumiĝante Iperborealo- la Albanoj de la neĝaj landoj. Ke temas pri "albana historio" tion atestas la geografia disvastiĝo de ilia mito. Laŭ la Itala Enciklopedio el la jaro 1933, la Iperborealaj gentoj konatiĝis en la buŝrakontoj de la loĝantoj de Trakio, Argoso kaj Peloponezo, sed ankaŭ en Sicelio, ĉe la Venetoj de Italio, Makedonio kaj landoj, kie estis disvastiĝintaj la pelazgaj gentoj. (48)
III- Apollo Iperboreala, estis la albana Dio de Delfo. Kiel tion atestas la esploristoj de la mitoj, la figuro de la Dio Apolono estas malfrua, la pratempa templo de la luneca kredo- Delfo, kies fondiĝon Pauzania (en Phocicis) atribuis al la Iperborealaj gentoj ( Jacopo Durandi (Saggio sulla storia degli antichi popoli d'Italia,1769, f19) en la tempo kiam descendis Doroj (XII-XI jc antaŭ Kristo) kiuj frakasigis mikenanojn, trafiĝis de granda detruiĝo. Nur ĉirkaŭ IX-VIII jc antaŭ Kristo, ĉi tiu templo restariĝis, sed adaptite al la nova kredo: la suna Apolono. (49)
c:\users\bardhyl\appdata\locallow\temp\microsoft\opc\ddt.5qz620ejf292ififm7qvyazoc.tmp

Ujo kun la figuro de Apolono malkovrita en Albanio. (50)


Se ni legas atente kio estis skribita pri la Dio Apollo, ni povas distingi klare ke temas pri mitoj dediĉitaj al : kulto de la antaŭuloj kaj esprimas la bezonon por proklami la diinan originon de la posteulaj gentoj, el la periodo "helena". Tiu celo klare esprimiĝas en la mitoj pro la ties "familia nomo", Apollo Iperboreala, same pro la konjekto kun ili: "la vojaĝoj de Apolono de Delfo en la landon de Iperborealoj kaj la ĉiujaraj donacaĵoj senditaj de ĉi tiuj gentoj por la templo de Dodono kaj Delfo, templo de Apolono. (51).
La esploristo Julius Evola en sia verko " Rivolta contro il Mondo Moderno” asertas ke : "Apollo Iperboreala, laŭ Virgilio, inicus novan tempon Oran, tiun de la Herooj sub la signo de Romio". (52)
En la tempo kiam estas skribite unuafoje pri Iperborealoj (jc 8, antaŭ Kristo) Les

Épigones (fragmento 150.21), 1. Alcée (fragmento, 307), Herodoto (Hérodote, IV, 36 ) Diodoro de

Sicilio ( Diodore de Sicilio, II, 47, 7) (53) estis forgesitaj la antaŭ-historiaj mitoj. La nacia nomo de albanoj de nordo estis anstataŭita per la nomo Ilioj de Ilirio, dum la origina loko de Iperborealoj, Iperia skribiĝis nun Epir kaj la unuaj historiistoj ne sciis la lingvan sencon de ĉi tiu vorto. Sekve, anstataŭ de Iperotoj, la Iperborealaj "elmigrintoj" nomiĝis kiel la unuaj gentoj de la homa raso.
La fakton ke la unua nacia nomo estis Iperi-oto (albano- shqipetar) atestas ne nur la lokiĝo de la vorto Ipe komence de la nomo de la misteraj gentoj Iperborealaj, sed ankaŭ la mitoj, laŭ kiuj Iperio-n (aglinon) havis kiel filon Agim-on / Aŭroron, kaj nepon Borea-n, filon de Agim (Eos) (54).

Do la vorto Ipe estas bazo por la nomo Iperborealo.


Ankaŭ la biografio de la familio de Apolono, apartenas al la mitologio de Iperiotoj- pelazgoj, la malnova albanoj. La patro de Apollo, Zeŭso kaj la avo Krono, apartenas al la raso de Titanoj dodonaj, samkiel lia patrino, Leto (Latona ĉe romianoj), kiu havis el tiu rilato, la ĝemelojn Artemis, reprezentanta la lunecan lumon kaj Apolonon, la sunan lumon. (55)

Titanoj estas pelazgoj kaj laŭ Plutarko (Plutarco, Pirro) kaj aliaj aŭtoroj (Straboni, Herodoto, Stef. di Bizanco, Scimno) la gentoj Epirotaj estis Pelazgaj. (56)

Ĉar Iperotoj / Epiranoj estas Albanaj, (Epirotoj aŭ Albanoj) kiel sin esprimis ankaŭ Frang Bardhi (1606- 1643) (57), sekve Apolono estas Dio de la albanaj mitoj, kiel atestas ankaŭ lia familia nomo- Iperborealo (la nordaj aglinoj). la nomo kaj la mito de Apolono estas valora atestaĵo historia kaj lingva, de la spirita kaj kredema rilato de la gentaj komunumoj de la sama etnio, de Ipe-oj, de la nordaj albanoj kun tiuj de sudo.

Post tiu tre resumiga vojaĝado (pri la ekzistantaj faktoj) estas certe ke en la pli postaj studaĵoj arkeologiaj, la panoramo antaŭ-historia de la homa socio, kiun la tre longdaŭra tempo, la detruadoj kaj la pereo de la atestaĵoj far de homa mano estas malheliginta preskaŭ tute, prilumiĝos plie.


Kiel konkludo de nia esploro (unua kaj dua partoj):
La Kredo estis la Origino de la kreiĝo de la Naciaj Nomoj de la grandaj gentaj komunumoj, apartenintaj al la sama etnio. El la popola tradicio, la mitoj kaj la dokumentoj montras la kontinuecon de la uzado de la nomo Ipe / Iperio, ekde antaŭ-historio ĝis la hodiaŭaj tagoj. La Nacio de Ipe-oj (aglinoj) estas la plej praa sur la Eŭro-Azia spaco. la nomo Epirano originas de la nomo Iperoto kaj esprimas la simbolon de Dio- Aglino, kiu servis kiel fundamenta emblemo de la pratempa Epiro, antaŭ Aleksandro kaj Pirro Molosa. (58)
Hodiaŭ ni ne povas difini la tempon, kiam la nacia nomo Ipe (Iperoto / Epirano) transformiĝis al Schipetar (Shqipetar), pro la fakto ĉar ni ne scias kiam la Mito de Dia Oraklo (aglino) anstataŭiĝis per la Mito de origino de la Homo el la Dia Animo. La sola certa kozo estas ke la nomo Schipetar (Shqipetar) iniciĝas ekde la plej malhelaj tempoj de antaŭ-historio, kiam kreiĝis ĉi tiu mito kaj havas kredeman originon, fakto pruvebla facile per mitoj kaj arkeologio.

La nomo Iperborealo estas valora dokumento, serve al la albanologoj, atestanta pri la aŭtoktoneco kaj praeco de la Albanoj kaj la ties nacia nomo. Tiu nomumo montras ke temas pri la sama komunumo de la historiaj gentoj- Titanaj- t.e. të tanëve (tanët, t.e. nia gento), sed dividitaj en du grandaj branĉoj: de Nordo kaj de Sudo. Dum miloj da jaroj, ili estas esprimintaj ĉi tiun komunan konscion, sub la nomo de Ylli- Yllir (Iliro-Dardanoj kaj multaj aliaj gentoj) kaj Ipe (Iperotoj, Epiro / Pelazgoj, Helenoj, ka) aŭ Geg kaj Tosk.


Laŭ J. Wilkes (1992), se ni baziĝus sur la grekaj fontoj, apenaŭ ni povus fari ian distingon inter Iliroj kaj la malnovaj loĝantoj de Epiro. (59).

Estis ja historiaj kondiĉoj (la alveno de la fremdaj aziaj gentoj) tiuj kiuj faris necesa la reuzadon de la antaŭ-historia nomo Ŝhqipetar, surtute ĉiuj la ceteraj naciaj nomumoj (distingintaj ambaŭ komunumojn), por montri al la fremduloj la komunan Diinan originon kaj la proprietecon, "Mastroj de la teritorioj".

Dr. Johan George von Hahn demandas: Ĉu okulfrapas ke la romiaj verkistoj aŭ tiuj grekaj ne konas la komunan nomon de kelkaj popoloj parencaj? (...) Aŭ ke la plejparto de la civilizita Eŭropo ignoras la ekziston de granda popolo en la nuntempa Grekio, kiu ne estas greka, tiel ke la nomo de grekoj kovras ĉi tiun fremdan nacion? (60)
Ĉi tiu Nacio de la inica Eŭropo ankaŭ en la moderna tempo portas la nomon de la simbolo de la Kreinto- Aglino kaj uzas la Albanan, la Patrinon de la Lingvoj- la pratempan lingvon de la inico per kiu parolis Homero. (Giuseppe Crispi ,Memoria sulla lingua albanese, Palermo,1831).(61)
Fatbardha Demi (fatbardha_demi@yahoo.com)
21.07.2015
Bibliografio aldona
1- Sami Frasheri, Vell II ; “Fjalor i pergjithshem i Historise dhe i Gjeografise“ (KAMUS UL

ALAM) Shtypur nga shoqeria “Drita” 1889, f242

2- Dhimiter Pilika « Pellazget Origjina jone e mohuar » botimet enciklopedike , Tirane 2005 f63;

Eqerem Çabei « Shqiptaret midis Perendimit dhe Lindjes » Botime Cabei, Tirane,2002 f17-18.

3- Dhimiter Pilika, f.68

4- http://mitologia.dossier.net/piritoo.html

5- Koinon of Epirus. Drachm, around 210 B, C. Head of Zeus r. Rev. Eagle on thunderbolt,

surrounded by an oak wreath. Franke 32-91. From auction Gorny & Mosch 191 (2010), 1394

http://www.muenzenwoche.de/en/News/4?&id=661

6- Dh.Kamarda « Discorso Preliminare », f XXXIII

7- http://www.centrostudilaruna.it/i-capelli-biondi-nella-grecia-antica.html

8- Spiro Konda, “Shqiptaret dhe Problemi Pellazgjik”, UEGEN,Tirane,2011, f78

9- Mehdi Frasheri ,« Historia e lashte e Shqiperise dhe e Shqipetareve » Plejad, f207

10- Dh.Kamarda „Discorso Preliminare“, fVII

11- Aristidh Kola „Arvanitasit dhe prejardhja e grekeve“, Shtepia botuese 55, 2002, f.69

12- .(Vicenzo Gioberti « Primato » Bruselles1844, T.II p.133) Dh.Kamarda „ Discorso

Preliminare“, f24

13- Dh.Kamarda (Demetrio Camarda « Saggio di Grammatologia Comparata sulla Lingua

Albanese », Livorno Successore di Egisto Vignozzi e C, 1864, f19,97,99)

14- http://www.treccani.it/enciclopedia/iperione_(Enciclopedia-Italiana)/

15- (Hygin, (Fables [détail des éditions] [(la) lire en ligne [archive]], LIII. Pausanias, Description de la Grèce

[détail des éditions] [lire en ligne [archive]], II, 11, 5.)

http://fr.wikipedia.org/wiki/Hypérion_(mythologie)

16- http://www.treccani.it/enciclopedia/pieridi_(Enciclopedia-Dantesca)/

17- https://ru.wikipedia.org/wiki/Пирра

18- http://en.wikipedia.org/wiki/Perin

19- https://www.mtholyoke.edu/kolev20k/Bulgarian claims.html

20- http://en.wikipedia.org/wiki/Pirin_(village)

21- http://www.treccani.it/enciclopedia/pirene_res-70c84d8b-e1cb-11df-9ef0-d5ce3506d72e/

22- greket „p“ e ndruan me „v“ dhe latinet me „b“... Niko Stillo „Iliriada“Athine,2005 Reviste

kulturore , Athine Tetor 2005,f7

23-http://it.wikipedia.org/wiki/Penisola_iberica; http://testi-italiani.it/prehistoric_iberia

24- Images correspondant à heraldic catalana; Koinon of Epirus. Didrachm, 234-168. Bust of Zeus of

Dodona and of Dione. Rev. Attacking bull r. Franke 4. From auction Künker 94 (2004), 774.

25-Dr. Johan George von Hahn “Studime shqipetare” (Albanesische studien, Jena 1854),Bot shqip nga

Instituti i Dialogut & Komunikimit, f354

26- http://fr.wikipedia.org/wiki/Pira

27- Dh.Kamarda «Saggio di Grammatologia Comparata sulla Lingua Albanese », Livorno

Successore di Egisto Vignozzi e C, 1864, f22,23; Dhimiter S. Shyteriqi « Tekstet shqipe dhe

shkrimi i shqipes ne vitet 879-1800 » Akademia e Shkencave e Shqiperise, Instituti i Gjuhesise

dhe i Letersise ,Tirane,2005 f327

28- Sami Frasheri, Vell, “Fjalor i Pergithshem i Historise dhe i Gjeografise »(KAMUS UL

ALAM) Shtypur nga shoqeria “Drita” 1889, f259

29- Arif Mati, (Mathieu Aref) Mikenet=Pellazget, Plejad, 2008,f 251

30- Dr. Johan George von Hahn , f411po ety

31- PIERIA Enciclopedia Italiana 1935, di Doro Levi

(http://www.treccani.it/enciclopedia/pieridi_(Enciclopedia-Dantesca)/

32- Eduard Shnaider « Pellazget dhe pasardhesit e tyre », Tirane 2009, f45

33- Nermin Vlora Falaski “Prona Gjuhesore dhe Gjenetike. Probabilitetet e Monogjenezes

Embrionale te Fjaleve” Tirane, Toena,1997, f 17 (Patrimonio Linguistico e Genetico. Probabilità

della Monogenesi Embrionale delle Parole)

34- Sami Frasheri, Vell. I , f244 (“Gjuha Shqipe” 1879)

35- Sami Frasheri Vell. II, 1988,f20

36- Xhuzepe Katapno, f48 po aty

37- Petro Zhei, “Shqipja dhe Sanskritishtja” (pjesa e dyte)Tirane, Tertiumdatur, 2006 f17,18, 151

38- Spiro Konda «Shqipetaret dhe problemi Pellazgjik» UEGEN, Tirane 2011 f275

39- Rasim Bedo « Dodona Tempulli i lashte i Shqiperise », botim i Sh.K. “Bilal Xhaferi”, Tirane

2007,f57-58).

40- https://www.raremaps.com/gallery/enlerge/39155

41- Dh.Kamarda „ Discorso Preliminare“, fXXXIII

42- Spiro Konda ,f216 po aty

43- Gli Iperborei http://sicapisce.wordpress.com /.../etimologia-parola-iper ; “Storia culturale

dei rapporti tra mondo romano e mondo germanico“, di Bruno Luiselli.

44- Nietzsche:« Au-delà du Nord, de la glace, de l’aujourd’hui - delà de la mort à l’écart Notre vie, notre



bonheur Ni par terre, ni par mer Tu ne pourras trouver le chasseur qui mène Jusqu’à nous, Hyperboréens

». (Thule. Il mito del popolo iperboreo. da Luca Leonello Rimbotti

www.mirorenzaglia.org/.../thule-il-mito-del-... - Italie)

45- HYPERBOREAweb.infinito.it/utenti/e/.../HYPERBOREA.htm; Jacopo Durandit ,Saggio



sulla storia degli antichi popoli d'Italia,1769, f17,18,19,21.

https://books.google.mk/books?id=aaVBAAAAcAAJ&pg=PA40&lpg=PA40&dq=strabone hiperboreo&s

ource=bl&ots=0GJf3kWsKE&sig=CT86cv7QhstĜeQgHpOkGHKrg0I&hl=en&sa=X&redir_esc=y#v=onepag

e&q=strabone hiperboreo&f=false

46- Dr. Johan George von Hahn ,f408 po aty

47- Mehdi Frasheri, f324 po aty

48- http://www.treccani.it/enciclopedia/iperborei_(Enciclopedia-Italiana)/?stampa=1

49- Divinità Greche giardinodellefate.wordpress.com/dei/divinita-grec

50-

http://www.arte.it/calendario-arte/torino/mostra-tesori-del-patrimonio-culturale-albanese-2604



51-IPERBOREI Enciclopedia Italiana (1933)

http://www.treccani.it/enciclopedia/iperborei_(Enciclopedia-Italiana)/?stampa=1)

52- “l'Apollo iperboreo, secondo Virgilio, inaugurerà una nuova età dell'oro e degli eroi nel segno di

Roma” Recensione: De Anna, Thule www.estovest.net/letture/thule.html

53- Wikipedia ,Hiperboreale

54-Dizionarieto mitologico digilander.libero.it/pilukweb/diziomito.htm

fr.wikipedia.org/wiki/Borée).

55- Latente. Adalinda Gasparini - Psicoanalisi e Favola - Teogonia, nomi

www.alaaddin.it/greche/nomi/index.html

56- Dh.Kamarda, „ Discorso Preliminare“, fXXXIII

57- Fran Bardhi, autor i Fjalorit te pare shqipetar (Dictionarium latino-epiroticum, Rome

1635)” Gjûha krejt ne veti e popullit Epirot, ase gjûha Shqype…”, At Justin Rrota « Per

Historine e Alfabetit shqyp » Botime Françeskane, Shkoder, 2005, f21,22

58- Spiro Konda, f89 po aty

59-Arsim Spahiu Doktor në Histori i Universitetit të Franche-Comté-së ; Gazeta Metropol

https://www.shqiperia.com/E-verteta-historike-mbi-perkatesine-etnike-te--Vorio-Epirin.1651/

60- Dr. Johan George von Hahn ,f315,316 po aty

61-„Shqipja Nena e Gjuheve - Gjuha e lashte e zanafilles me te cilen fliste Homeri“, Xhuzepe

Krispi Tirane Plejad,2009


  • Raporto de Keep Talking por majo ĝis mez-oktobro, 2015

    Fragmentoj
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10


Elŝuti 0.59 Mb.

  • 6a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio: kun renoviĝanta elano
  • Infana Internacia Kongreseto infana.kongreseto@gmail.com

  • Elŝuti 0.59 Mb.