Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana

Elŝuti 0.59 Mb.

Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana




paĝo10/10
Dato28.05.2017
Grandeco0.59 Mb.

Elŝuti 0.59 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10

4

Maria rapide finis ordigadon hejme, kion ŝi faris kun la bofratino, poste ŝi diris, ke ŝi havas migrenon kaj iris supren al sia ĉambro. Tiu rigardis ŝin kolere. Ambaŭ estis junaj (la edzino de la frato unu jaron pli aĝa) kaj kutime post la finita laboro ili sidiĝis por interparoli, ĝis ilia babilado ĉesis pro la severa rigardo de la patrino de Maria. Ŝi timas, ke mi konigos al vi sekretojn el la geedza lito, diradis la bofratino pene sufokante mokridon. Maria mordetis siajn lipojn.

La bofratino vere rakontis al Maria tion kaj alion, precipe antaŭ ol ŝi fianĉiniĝis kaj poste, dum la unuaj semajnoj de fianĉineco. La knabino aŭskultis kun brilantaj okuloj avarajn vortojn, enpremitajn en rojeton per honto kaj bona eduko, kiam sentante soifon kiel en dezerto ŝi revadis pri senbrida torentego.

Sed lastatempe je ekmiro de la bofratino, kiu estis preta konfesi pli multe, ĉar proksimiĝis la tago de la nupto de Maria, tiu komencis evitadi ŝin.

La bofratino skuis la ŝultrojn. Kion oni povas esperi de tiu ĉi familio de la frenezuloj, kiuj konfesas diversajn religiojn.

Ŝi vere miris, kiam montriĝis, ke en la hejmo de ŝia estonta edzo, same kiel en multaj familioj kun albana deveno, oni konfesas diversajn, por ne diri, kontraŭajn religiojn. Jen ŝia bopatro., Aleks Ura, estas kristano, sed unu el siaj filoj, kiu servas en la milit-floto, li faris muzulmano, kaj la alian filon, ŝian estontan edzon, li lasis kristano. Eble se li havus du filinojn, li dividus ilin same, sed ĉar Maria estis sola, li klopodis, ke ĉi divido okazu iasence en ŝi mem. Tamen ne volante edukadi la filinon samtempe en du religioj (kion oni faris ankaŭ en multaj familioj), li donis al ŝi du nomojn, ĉiun el la alia religio. Kaj tiel por la proksimuloj kaj parencoj ŝi estis Maria, kaj Merjem por la ceteraj, eble ankaŭ por sia fianĉo,

La estonta edzo provis klarigi al ŝi la kaŭzojn de tia dueco en la historio de ilia malproksima patrujo, Albanio, sed ŝi komprenis nenion el lia komplika parolo. Pli klariĝis nur ke la fratoj de Aleks konfesas diversajn religiojn, kaj iliaj avoj kaj praavoj faris same.

Kiam oni parolis pri ŝia fianĉineco, mirigis ŝin la obstino de la propra familio, por kunigi sin kun tiuj strangaj homoj, sed tre rapide ŝi ekkonis la tutan veron. La familio, en kiun ŝi eniros, estis ligita (kvankam ne proksime) kun la fama gento de Qiprilioj. Plie, la nomo Ura simple prezentis ilian malnovan gento-nomon Qiprili, kiun pro gravaj ŝtataj kaŭzoj ili tradukis el la albana en la osmanan.

Sed por diri la veron, depost sia edziniĝo ŝi vidis eĉ ne unufoje iun el tiu fama gento, krom la nevo - pala knabo kun dek aŭ dekdu jaroj, antaŭ pli ol unu jaro veninta kun sia patrino vizite. Li nomiĝis Mark-Alem, silentema, kaj kiam ŝia bopatro Aleks, kiu fervoris por klarigi al la knabo la originon de la familia nomo, desegnis ponton kun tri arkoj, ie en meza Albanio, en kiun antaŭ longe oni enmasonis ofere homon, li skuis la kapon, dirante, ke li ne volas aŭdi pri teruraĵoj.

La freneza hejmo, ankoraŭfoje ekpensis la juna virino, ne dekroĉante la okulojn de la ŝtuparo, sur kiu Maria iris al sia ĉambro. Kion ŝi tie faras, enfermita dum horoj?

Ŝi ne kutimis observi kaŝe aliajn personojn, sed post mallonga hezito venkis la scivolemo kaj la knabino ekiris al la etaĝo, malrapide, sur la piedfingroj, por ne fari bruon. Antaŭ la pordo de la ĉambro de Maria ŝi profunde ekspiris, certigis sin, ke neniu estas proksime, kaj ŝi metis okulon al la ŝlosiltruo.

Tio, kion ŝi vidis post momento, konsternis ŝin. Maria staris nuda antaŭ la alta spegulo, surmetis kaj deŝovis puntajn kalsonetojn el silko.

Ĉu jam tiel rapide?, ekmiris la juna edzino, ne povante dekroĉi rigardon de la alabastra korpo, kiu pigre fleksiĝis. Por momento la sino montris ĉi malkvietan nigron, antaŭ ol denove enprenis ĝin silkaĵo.

Ne, ekpensis la virino, kaj en la buŝo, oni ne scias pro kio, ŝi eksentis sekecon. Ne povas esti, ke la knabino, kiu ankoraŭ ne amoris, faru tiajn movojn. Sed ĉu eble, ke tiel rapide?

Plej klare la planko knaretis, ĉar Maria turniĝis impete, kovrante la mamojn per la mano. Sed baldaŭ ŝi trankviliĝis, ĉar ŝi ekvidis la riglitan pordon.

La bofratino retiris sin, obtuzigante la paŝojn, kaj malrapide, atente iris sur la ŝtuparo malsupren. Sendube ili dormis kune, ŝi ekpensis. Nur tiel ŝi povis klarigi tion, ke lastatempe Maria ne plu estis scivolema.

Ŝi ankoraŭ havis antaŭ la okuloj tre blankan, glatan korpon kun ĉarma linio de la femuroj, kiu balanciĝis nekviete post ĉiu movo, kaj denove ŝi diris en la animo: Jes, jes, tio jam okazos. Ne estas alia klarigo.

5

La bofratino pravis. Antaŭ du semajnoj, tute neatendite inter Maria kaj la fianĉo okazis tio, kio laŭ ŝi povus okazi nur en la postnupta nokto.

En ilia hejmo, kiel en multaj familioj, kiuj venis el Balkanio, estis granda libereco, se kompari kun la muzulmanaj familioj en la ĉefurbo. Kvankam malĉastaj kaj bizaraj estis iliaj kutimoj, la patro de Maria eĉ ne ekpensus, ke ŝi enfermos sin kun la fianĉo en sia ĉambro, kaj des pli, ke ŝi perdos virgecon antaŭ la nupto.

Tiu ĉi tago estis ja eksterordinara. Antaŭ du semajnoj, kiam estis proklamita la nova dekreto, ĉiuj hejmanoj kvazaŭ rigidiĝis. El la plej proksima stratkruciĝo flugis, kun obtuza tamburado, la voĉo de la heroldo, kiu laŭtlegis la qorr-fermenon. Maria kroĉis siajn okulojn al la kretblanka vizaĝo de la patro.

Ŝi alproksimiĝis kaj laŭ sia kutimo premis sin al lia ŝultro, demandante mallaŭte:

- Patro, kial vi timas? En nia familio ja ne okazis tio, ĉu?

Aleks skuis la ŝultrojn, kvazaŭ li volus liberigi sin de rigideco.

Ŝi ripetis la samon per la muta demando, sed li ŝajnigis, ke li ne vidas, aŭ enpesiĝante li rimarkis nenion.

- Krome ni estas malproksimaj kuzoj de Qiprilioj, ĉu ne?

- Jes? - li preskaŭ kriis. - Kuzoj de Qiprilioj? Kompreneble, sed en tiaj cirkonstancoj tio ne helpos nin.

Liaj okuloj rigardis pli kaj pli mallarĝe, ili estis malgrandaj, kaj samtempe la voĉo ŝanĝiĝis al flustro:

- En tiaj cirkonstancoj pli bonas tute ne havi parencojn.

Subite knaris la pordego kaj tuj poste eniris Ĝeladin, ŝia fianĉo. Malkiel la aliaj li havis tiel kvietan vizaĝon, ke Aleks rigardis lin severe, kvazaŭ li volus demandi: En kiu mondo vi vivas? Ĉu vi ankoraŭ ne aŭdis pri la qorr-fermeno?

Tre rapide, antaŭ ol estis donita la tagmanĝo, ili eksciis, de kie li prenas ĉi kvieton, por ne diri la kaŝitan emocion (probable estis nenia emocio, sed kiam ilia timo atingis la kulminon, lia kvieto montriĝis triumfa), de kie venis aplombo ĉe la estonta bofilo. Li ne nur aŭdis pri la fermeno, sed li sciis pli multe pro tiu simpla kaŭzo, ke du tagojn pli frue li estis alvokita de l’ estroj de la oficejo, en kiu li laboras, kaj ili diris, ke oni nomumis lin membro de la Centra Komisiono, kiu okupiĝos pri enkondukado de la fermeno.

La vortoj de Ĝeladin tuj ŝanĝis etoson hejme. Estis la sento de plifaciligo kun admiro por la estonta bofilo, al kiu oni konfidis tiel eksterordinaran devon. Sed ne estis plej grave. Plej grava el tio, kio esperigis, ŝajnis la konvinko, ankoraŭ neklara, ke se ili havas nun sian kunulon tie, en la centra oficejo, en la kaverno de la malbono, ĝi mem forlasos ilin.

Tre granda adoro estis videbla ne nur en la okuloj de Maria, sed ankaŭ ĉe ŝiaj patrino, bofratino, kaj eĉ frato, kiu - oni ne scias kial - evitadis la fianĉon de la fratino.

Kontenta pro la emocio, kiun li vekis, Ĝeladin malstreĉis sin kaj plivigliĝis. La ĝoja etoso senbride ekregis ĉiujn hejmanojn ĉe la tablo dum la tagmanĝo kaj nun la malproksima tambutrado aŭdiĝis kvazaŭ el alia planedo.

Nur la vizaĝo de Aleks malsereniĝis foje kaj foje.

Li rigardis Ĝeladinon tiel, kvazaŭ li volus trabori lian cerbon, ekscii, kio okazas sub la haŭto, en liaj ostoj. Kaj ĝuste post unu el tiaj rigardoj li metis polmon sur la manon de la junulo kaj diris:

- Mi kredas, ke vi estos tie pura…

- Ĉu? - demandis Ĝeladin, deŝovante singarde la manon. - Kion vi demandas? - Liaj okuloj subite fariĝis malvarmaj, atentaj.

- Nenion, nenion - ridetis Aleks kaj frapis lian ŝultron. - Ne gravas, mia knabo. Eble ni interparolos alifoje.

Oni vidis, ke Aleks tuj bedaŭris ĉi vortojn kaj ĝis la fino de la tagmanĝo klopodis forigi la impreson pri sia miskonduto. Denove aperis ĝojo, kaj ĝuste la manko de atento pro la bona etoso kaŭzis, ke fine de la tagmanĝo, anstataŭ iri en la verandon, kie jam kutime ili rajtis sidi kune, Maria kaj la fianĉo elŝteliĝis supren al ŝia ĉambro.

Ĉu ili ne rimarkis tion aŭ nur ŝajnigis, ke ili ne vidas? Estus malfacile diri la veron. Eble la patrino kaj la bofratino ne atentis, ordigante la tablon post la manĝo. La frato iris rekte al sia ĉambro, sed la patro… Eble ankaŭ li vidis nenion aŭ - pli verŝajne - dankema al la estonta bofilo pro tiuj horoj de malstreĉiĝo post la tagoj de timego, kaj precipe ne dezirante novan streĉon post la incidento ĉe la tablo, li deturnis la kapon kaj ŝajnigis, ke nenion li rimarkis. Ili ja geedziĝos post unu kaj duona monatoj.

La tamburado de la heroldo aŭdiĝis de malproksime, donante al ĉio novan amplekson… Antaŭ ĝia obtuza fono, supre en la ĉambro, post la unuaj kisoj Maria sen ajna hezito permesis al la fianĉo senvestigi sin kaj fari ĉion, kion li volis, en tiu pulsanta ejeto de ŝia korpo. Ĉio okazis en silento, kiam dum mallonga momento la doloro kunplektiĝis kun sovaĝa volupto, batalante pri supereco. Sed male ol tio, kion rakontis ŝia bofratino, ĝi estis ja eltenebla, kaj la plezuro ebriiga, kvankam nekuraĝa.

Semajnon poste, kiam tio ripetiĝis (ŝi konsentis, ke li venu kaŝe, dum ŝiaj gepatroj estos ĉe entombigo), ŝi ne plu sentis doloron kaj ŝi ĝuis tre fortan volupton.

Maria tuj komprenis, ke pri la geedzaj sekretoj ŝi ekscios de la bofratino nenion pli. Kun febra malpacienco ŝi atendis la fianĉon, sed ne sufiĉe, ke pasintsemajne li venis nur dufoje (la laboro en la terura komisiono plene absorbis lin), ili ne havis okazon esti kune.

Dum la sekvaj dimanĉoj, kiam li kutime venadis por la tagmanĝo, ŝi atendis lin, sentante ke la miraklo ripetiĝos. Kune kun la bofratino ŝi finis matenan ordigadon, kaj kiam tiu pensis, ke ili eksidos kiel iam por babiladi, Maria diris, ke ŝi havas migrenon kaj iris supren al sia ĉambro. Ŝi deziris enfermi sin tie kaj en soleco imagi la baldaŭan volupton.

Dum momento ŝi iradis sencele, rigardis en la straton, sur kiu li kutime estis venanta, poste ŝia rigardo kroĉiĝis al la kesto kun doto. Ene, inter multaj vestoj, brodita litaĵo, preparata dum jaroj, kuŝis deko da silkaj kalsonetoj, maldensaj kiel nebuleto sur vitro… Ho, Dio, kial ŝi ankoraŭ ne ekpensis por surprizi lin?

Antaŭe, kiam ŝi vidis kalsonetojn de la bofratino sekiĝi sur la ligna stango ĉe la forneto, ŝi sentis ĝenon kaj deturnis la okulojn. Plej ofte tiam, kiam ŝi aŭdis la unuajn rakontojn. Ĉi tiuj vestaĵoj, maldikaj kaj malpezaj, pli proksimaj ol ĉio al la ama kuniĝo kaj impeta kunplektiĝo de la du korpoj, ŝajnis sekretplenaj. Precipe se kompari ilin kun ŝiaj kalsonetoj, malvivaj kaj malardaj, kiuj gladite kuŝas en la kesto kun doto, kiel en sarkofago, atendante la ardigon…

Malrapide ŝi proksimiĝis al la kesto, malfermis ĝin, rigardis dum momento kaj komencis detrui la tutajn ordon kaj harmonion per sia delikata mano.

Jen, kiel ili kuŝas, virgaj, malvarmaj… Tamen ŝi surmetos ĉiujn, unu post la alia, baptos, sanktigos, plenigos je varmo, odoro, suko kaj ĝemo de l’ amoro.

Ŝi tuj nudigis sin kaj febre komencis almezuri siajn kalsonetojn antaŭ la spegulo. Por tiu ĉi tago ŝi deziris elekti la plej belajn. Ĉu la bluajn, ne, kaj eble en kolomba koloro?

Ili estis larĝaj kaj post la plej febla koksmovo malkovris ŝian pubon. Maria eksidis sur la tapiŝon antaŭ la spegulo, kun iom disŝovitaj kruroj. La vulvo malfermis siajn lipojn sub silko kaj ŝi englutis salivon pro varmega ondo da volupto, Pensojn ŝi havis svarmajn, kvazaŭ venantajn el fremda spaco. Ĉi tie estas la enirejo al ŝia korpo… Ĝi ŝajnas belega. Ŝi ornamos ĝin per la puntoj kun formo de migdalfloro, same kiel homoj la sojlon de sia hejmo per floroj en potoj… La bofratino diris, ke la puboj malsamas ĉe la virinoj kiel iliaj vizaĝoj… Maria kredis, ke ŝi havas la plej belan, kaj se vere, do estus la peko, ke li ne vidu ĝin…

Ŝi ekstaris, deŝovis la kalsoneton por surmeti alian, kiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas knaron. Kun timego ŝi turnis la kapon, sed la pordo estis riglita, kaj tuj poste ŝi trankviliĝis.

Ŝi almezuris la plimulton da kalsonetoj, sed denove elektis tiun ĉi en kolomba koloro. Ŝi surmetis ĝin, poste robon kaj eksidis dronante en pensoj sur la kanapon kun haraĵa kovrilo. Post ĉiu movo la silko donis al ŝi agrablan senton pri lia ĉeesto.

Ŝi provis turni pensojn en alia direkto, kroĉi sian atenton al la trafiko sur la strato, sed tio superis ĉiujn fortojn. Nun ŝi jam estis certa, ke se post la tagmanĝo ŝi ne venos kun la fianĉo en la ĉambron, ŝi ne eltenos ĉi torturon.


  • Besnik Mustafaj2

intervista/ besnik mustafaj: përse e shpërfill perëndimi berishën ...

Fragmento el “La rezervita kajero”3



besnik mustafaj fletorja rezervat

La tria de Julio 1994

Mi pasigis neforgeseblan antaŭtagmezon kun mia sampatrujano Hasan Jero. Estis varmege, sed Hasan Jero ne estis vestite malpeze. Maldika kaj envolvita iome ĉe la ŝultroj, la vivo ne permesis al li dikiĝi, sed elegantulo, kun grizkolora kostumo kaj kravato ĉerizkolora, kvazaŭ li irus en solenaĵon je aparta graveco. Stranga antaŭsento estis instiginta ankaŭ min surmeti la kravaton kaj la jakon.

Li ekde duonjarcento ne interparolis kun ambasadoro albana. Aliel vestite eble mi seniluziigus lin. Tiom fortan mi havis tiun impreson, ke renkontinte sur La Urba Ponto mian amikon Kristian Ruje kun mallongaj pantalonoj kaj dorsosako kvazaŭ kiel dum la dimanĉo, mi ne kuraĝis prezenti al Jero lin kiel Direktoron por La Centra kaj Orienta Eŭropo en la Ministerio de la Eksteraj Aferoj de Francio. Mi timis ke li ekpensus ke la diplomatoj de la jarcentofino estas perdinta sian seriozecon.

La Latina kvartalo, la katedralo de Parizo, la Sena Bordo zumadis pro la turistoj. Estas ja sezono kiam Parizo apartenas pli al ili ol al siaj eternaj loĝantoj. Sendube, mia sampatrujano estis la plej eksterordinara vizitanto, troviĝanta en ĉi tiu urbo. La malplejmulton direndan por li estus ke li ne apartenas al speco de turistoj.

Li revenis ĉi tie post 56 jaroj. Tro sopirita, sed ankaŭ je memorkapablo kaj sano admirinda. Ne forgesu ke li estas 84 jara. Kaj pasigis li vivon, kie ne nur la memorkapablo kaj la nervoj, sed ankaŭ la ostoj, devus esti rompiĝintaj. Post finstudado en Parizo en la stomatologia fakultato, Hasan Jero revenis en Albanio. Li deziris servi la sia lando kiel multaj aliaj albanaj junuloj tiutempaj klerigitaj en la Okcidento. Sed lia impeto ne longis pro la itala okupacio. Li partoprenis en la naciliberiga milito. Ekde la komenco. Estis ĉeflanke de la Komunista Partio. Sed ne la ties membro. Li konfesis ke neniam havis politikan ideologion. Dum la tempo kiam la nova reĝimo dividis la postenojn, do dum la tempo kiam li devus rekompenciĝi pro siaj meritoj, aŭ ellasita almenaŭ kvieta ekzercadi sian profesion de la kuracisto, por kio la lando ege bezonis, oni arestis lin en la jaro 1947 kaj kondamnis je 7 jaroj da enprizoniĝo. Oni rearestis lin en la jaro 1966 kaj pasigis 20 jarojn en la prizono. La intertempaj periodoj kaj la daŭrigo denove en la interniĝejoj. Nur post la establiĝo de la demokratio, en la jaro 1991, li akiris la rajton loĝi en Tirana.

Ĉu la libero alvenis malfrue por tiu viro? Mi certas ke hodiaŭ en Parizo ne estis alia fremdulo je tia vivo.

Sed ne estas nur la prizonaj jaroj kaj la inferaj suferaĵoj, distingantaj la albanon Hasan Jero disde la usonanoj, japanoj, afrikanoj, novzelandaoj kaj, kiu scias pli, vagantaj en Parizo ĉi varmegan diamanĉon, por admiradi la ties monumentojn, ties someron, la belecon de ties knabinoj. Aŭ simple por fieri poste ke ili estis en Parizo, trafoluiumante la kolorajn fotoalbumojn. Hasan Jero reprezentas alian relacion, homece tre profundan al Parizo.

Malfacile estas trovi turiston, preterirantan nin, konfesanta tutsincere kaj tutcerte, ke la vivo estas bela kaj se li estis bonŝanculo, prikonsiderante nur kvin jarojn pasigitajn en ĉi tiu urbo. Kaj ne hieraŭ, sed en la periodo, por ni, preskaŭ prehistoria 1930-1935, kiam certe la plimulto de parizanoj kaj de vizitantoj hodiaŭaj ankoraŭ ne estis naskiĝintaj.



  • La vivo ĝenerale aŭ via propra vivo? Intervenis mi iom dubinda. Ĉu mi bone aŭdis? Kvin jaroj, malgraŭ belaj , eĉ pli mirindaj ol iu sonĝo, ŝajnas al mi ne sufiĉaj por konkludi tian konfeson optimisman pri la vivo preskaŭ jarcenta.

  • La vivo ĝenerale estas bela, estas sciite, sed ankaŭ la mia. Aparte la mia, certe, pliĝustigas li rapide, ne perdinte ion el sia sincereco kaj certeco por diri la veron. Por li ne estas klara la kialo de mia dubo. Aŭ ŝajnas al li neracia kialo. Kaj aldonas per la sama optimismo:- Tial mi konsideras min bonŝanculo. Mi estas feliĉa. Ĉu mi pravas aŭ ne?

Ne povas esti pli granda, signifoplena kaj poetika komplimento al Parizo. Iamaniere, per la ĝojoj kaj plezuroj kiujn estas doninta iam, dum lia juneco, ĉi urbo estas protektinta ĉi tiun fortan viron dum pli ol duonjarcento disde la malespero. La memoraĵoj el ĉi tiu urbo, malgraŭ ampleksis nur kvin jarojn, do proksimume unu sesonon de la periodo pasigita en la prizono, ne prikonsiderante la interniĝejojn, estas savintaj ĉe Hasan Jero la fidon al la vivo, estas malpermesintaj lin kapitulacii. Oni diras ke en la nigraj tagoj, la belaj memoraĵoj el la pasinto pliigas la malĝojegon. La kazo de Hasan Jero pruvas la kontraŭon. Eble ankaŭ tio eniras en la senekzemplaj magioj de Parizo. La reveno en Parizo estis por li la simbolo de la ŝanĝiĝo de la vivofluo de sia lando.

La paradokso estas ke la ruliĝado malsupren de la vivo de Hasan Jeroi rilatas denove al Parizo. Kaj komenciĝis iom antaŭ ol li finstudi tie. Kun alia albano, studento. Jero loĝis en pensionejo, 65 strato Monsieur Le Prince. En la koro de la Latina kvartalo, diras li tutfiere, kaj gvidas nin tien. Iutage iu albana amiko, same studento, petis Jero-n helpi sampatrujanon, al kiu oni estis ĉesiginta la stipendion en Montpelie. La bezonanto nomiĝis Enver Hoxha4. Li venis en Parizon sen mono en la poŝo kaj sen iu plano por la estonto. Hasan Jero ne konis lin kaj neniam aŭdis pri Enver Hoxha. Sed li akceptis helpi lin. Li pagus por li la restoracion.

Natura solidareco inter studentoj, des pli inter sampatrujanoj, diras Jero sen ia pento por la faritaĵo. Sur lia malgrasa vizaĝo ludas junuleca rideto.

Li ankaŭ havis eblecon. Estis filo de riĉa familio.

Tiu solidareco longis kvin monatojn. Sufiĉa tempo por interkonatiĝu kun Enver Hoxha. Por ekscii ke la stipendio estis ĉesigita far la albana ŝtato ne pro iu ne agrabla politika motivo, kiel tion prezentus poste Hoxha mem en siaj pluraj aŭtobiografioj , sed ĉar dum la du jaroj li ne estis transpasinta eĉ unu ekzamenon. Li eĉ neniam estis sin prezentinta antaŭ la jurio en la universitato de Montpelie. Ĉi tiuj kvin monatoj estis ja sufiĉa tempo por ekscii ion pli gravan, kion Enver Hoxha pli poste ne volus scii iu alia. Li venas en Parizo sin apogite sur bastono. Ne pro snobismo aŭ junuleca kaprico. Li iradis envere malfacile. Post kelkaj tagoj li konfesis al sia bonfaranto ke li suferis de veneria malsano. Jero, kiel student de medicine, konsilis lin vizitiĝi ĉe la kuracisto. Kaj akompanis lin kelkfoje en la hospitalo Rocca. Certe, li ankaŭ pagis por la kuracdo.

Post ne tre longe ambaŭ troviĝus denove en Albanio. Ankaŭ en la milito. En la sama flanko, nature kiel antifaŝistoj. Kaj venkus.

Dekdu jarojn post la foriro disde "65, strato Monsieur Le Prince", fariĝinte la plej potenca homo de Albanio, ĝenerala sekretario de la Kompartio, ĉefministro, komandanto de la Armeo kaj ministro de eksteraj aferoj, Enver Hoxha ne estis forgesinta sian bonfaranton en la malfacilaj tempoj kaj rekomepencis lin per enkateniĝo pro la netolerebla akuzo: spiono de la sekretaj francaj servoj. Ne bezonis la pruvaĵoj. Enver konis lin mem. Per la sama akuzo kaj maniero oni kondamnsi ankaŭ la virtuozan tradukiston Jusuf Vrioni5. Kaj la plimulto de tiuj finstudintaj en Francio dum la jaroj tridek, period koincidinta al la komunista formiĝado de Enver Hoxha tie. Tial oni bezonus pereigi la maloportunajn atestantojn je speco de Hasan Jero. La nova dio de la lando devus esti libera por prilumigi sian pasinton konforme al la interesoj de la ŝtatpotenco, kiun li strebis gardi ĝis la fino de sia vivo.

Ĉi tio estis ankaŭ la temo de la intervjuo, kiun miaj francaj amikoj Ĵan Lui Berdo kaj Miŝel Fore, ĵus komencintaj dokumentaran filmon pri Enver Hoxha, disvolvis kun la eksterordinara vizitanto albana, troviĝanta en Parizo.



Kafumante kune, Hasan Jero konfesas per infaneca ĝojo ke ĉi tiu reveno en la sankta urbo de la junularo notas lian definitivan venkon sur la teruriston Hoxha.

  • Parizo estas ŝanĝinta sian aspekton- diras li dum momento de promenado.

  • Nature, estas pasinta jam duonjarcento…

  • Mi ne temas pri la novaj konstruadoj, daŭrigas li. Tiaj bonŝance ne estas multaj en miaj karaj lokoj.

Mi ŝultrotiras.

  • Parizo fariĝis blanka, klarigas li. Estis ĝi griza. La tuta griza.

  • Kiel estas pli bele? Demandas mi, dezirante paroligi lin.

  • Blanka, respondas li senhezite, kaj aldonas: Eble mi eraras ĉar estas laciĝinta pro la griza koloro. En la prizono tuto estis griza. Malhela grizo. Parizo griza estis mirinda. Sed blanka ĝi plaĉas pli multe.

  • Certe, blanka Parizo estas pli bela.

Enesperantigis

Bardhyl Selimi








https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif

https://mail.google.com/mail/u/0/images/cleardot.gif



1 La libro estas affable donacita de la fratino esperantista, s-ino Julia Sigmond

* * Urbo en la nord-okcidenta Grekujo, en la provinco Epiro. Kun multaj albanaj loĝantoj en la 19a jarcento ĝi estis grava centro por agado de la Prizrena Ligo. Kvin kilometrojn de la urbo troviĝas ruinoj de la antikva Nicopolis.

** ** Albana gento.

*** *** La mezepoka nomo por la Peloponeza Duoninsulo, kaj ankaŭ unu el la bizancaj provincoj de ĉi tiu regiono.

* * Ŝtona ponto sur la rivero Araĥthos en la greka urbo Arta, konstruita en 1602.

* * Loko en Peloponezo, Grekio

* * Urbo en Epiro, en la nord-okcidenta Grekujo, fondita en la bizanca tempo. Ĝi disfloris inter la jaroj 1788-1822 sub la regado de Ali Paŝao, nomata Leono de Janina, albana magnato kaj gvidanto de la albana-greka ribelo kontraŭ turkoj.

* * ezano - alvoko al la preĝo.

*. * ŝejko-ul-islamo - la plej altranga spirita gvidanto de la muzulmanoj en la Osmana regno.

* * hanimo - virino.

2 Verkisto, diplomato, politikisto renoma

3 Libro kun memoraĵoj de la verkisto el la periodo 1992-1997 kiam li ambasadoris en Parizo

4 La estonta komunista albana diktatoro

5 En la prizono Jusuf Vrioni tradukus la verkojn de Enver Hoxha. Li gajnis la titolon Kavaliro de Honoro de Francio
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10


Elŝuti 0.59 Mb.

  • Besnik Mustafaj
  • La tria de Julio 1994
  • Bardhyl Selimi

  • Elŝuti 0.59 Mb.