Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana

Elŝuti 0.59 Mb.

Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tirana




paĝo1/10
Dato28.05.2017
Grandeco0.59 Mb.

Elŝuti 0.59 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   10

Albana Esperanto-Asocio estas jure agnoskita laŭ decido nr 3503 dato 15/02/2013 de la Juĝejo de Tiranazgalemat ne liqen

Shoqata Esperantiste Shqiptare është e njohur ligjërisht sipas vendimit nr 3503 datë 15/02/2013 të Gjykatës së Tiranës

Retpaĝo- Faqja në internet: http://esperantoshqipria. weebly. com/index. html aŭ www. esperanto. net/al

Diskutlisto- lista e diskutimit në internet: albanajesperantistoj@yahoogroups. com

BULTENO DE LA ALBANA ESPERANTO - INSTITUTO



Buletini i Institutit Shqiptar të Esperantos

Nr. 122, decembro- dhjetor 2015

Niaj albanaj proverboj- Proverbat tona shqiptare

Çdo njeri është mbret në shtëpinë e tij.

Every man is king in his own home.

Ĉiu estas reĝo en sia hejmo

(Suda Albanio)

Ç'ma ka zemra, ma qit vena. --

What I have in my heart is brought out by the veins.

Tion enkaŝanta la koro eligas la vino

(La urbo de Shkodër)

Çelësi që punon, nuk ndryshket. -

The key that is used does not rust.

Funkcianta ŝlosilo ne rustiĝas

(La regiono de Mallakastër)


La enhavo

Ni kaj UEA, ILEI kaj AIS

Raporto de la prezidantino de ILEI

Novaj eventoj en la jaro 2016

Konversacio pri Esperanto kun universitataj studentoj

Aperis albana traduko de la libro de Walter Zhelazny "Zamenhof, pensaro kaj sekvoj"

Ekzistas ankoraŭ espero por Esperanto

Interesa prelegaro de s-ro Tomasz Kamusella

Intervjuo: La lingvaj politikoj estas diskriminaciintaj la dialektojn de la albana


Laborplano por tiri maksimumon el la lastaj monatoj


Nia edukado kaj propagando
La trajno je nomo Esperanto en Pollando

Esperanto en bildoj

Krucvortenigmo

El niaj leteroj
El Francio, Kubo, Serbio, Usono, Togolando, Hispanio etc.

Informaĵoj

Abonu la revuon "Balkana Verda Stelo"


10-jariĝo de E@I: projektoj, defioj, sukcesoj

 NIĜERIA PROFESORO DIRIS, KE LI SOLVIS 150-JARAN MATEMATIKAN PROBLEMON


Pri la ĝemeliĝo kun la Pekina Esperanto Asocio
Jen jhus aperis ONDO DA VERO,

Nova numero de “Babilanto“ – voĉo el Togolando

6a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio: kun renoviĝanta elano

Infana Internacia Kongreseto 


LINGVO.INFO INTER LA PLEJ BONAJ GERMANLINGVAJ RETEJOJ

Artikoloj
Fatbardha Demi: "Pri la origino de la nomo Shqipetar, dua parto"

Ian Fantom- raportoj

Paiva Netto: Konsciigo nun...

Beletraĵoj
Istvan Sigmond: Kadavroportistoj

Sigmond Julia- Oktobra kaj novembra leteroj

Ali Podrimja- poeziaĵoj

Ismail Kadare- la Blinda Fermeno -fragmentoj

Besnik Mustafa- fragmento el romano "Sekreta kajero"


Ni kaj UEA, ILEI kaj AIS

  • Raporto de la prezidantino de ILEI (mallongigite)

De la 17-a ĝis la 25-a de julio en Oostende, Belgio, plensukcese disvolviĝis la 48-a ILEI- Konferenco 

Konferenco, rekorda en la historio de ILEI   :  170 aliĝoj el 34 landoj , 138 partoprenintoj el 30 landoj. Junuloj kaj infanoj partoprenis, kio gravas .

Okazis: malferma ceremonio en la urbodomo kun la urbestro; 3 sesioj por la Komitato, elektoj de nova estraro. La protokolo de la 3 sesioj estas en voĉdona procezo por aprobo.

Instruista Trejnado (IT) sukcese okazis kun 45 partoprenantoj, 9 prelegoj, 3 atelieroj. Atestilojn ricevis 25 partoprenintoj.

Estis organizitaj:  20 prelegoj; sesio de KER-ekzamenoj kun 6 kandidatoj;  simpozio kun 10 prelegoj;  Lingva Festivalo  kun 35 lingvoj ; kurso por komencantoj (por ĝis 12 partoprenantoj).

Abunde ofertis la  libroservo de Flandra Esperanto-Ligo (FEL).

3 laborgrupoj  funkciis: pri lerniloj kun Katalin Kovats; pri ILEI kaj TEJO kun Radojica Petrovic; pri verkado de Rezolucio.

La Konferenco altiris grandan atenton de ekstermovada kaj loka publiko – pere de organizitaj programeroj: Nacia vespero,  kvartala festo k.a. Lokaj gazetoj raportis per 4 artikoloj antaŭ kaj post la Konferenco. Unu radio-intervjuo okazis.

Tiu bona rezulto eblis per efika laboro de  sespersona loka skipo.

 Venonta Konferenco



Nyíregyháza (HU) gastigos nian 49-an Konferencon en 2016 post UK en Nitra (SK).  La konferenca temo estos “Novaj vojoj de lernado”, temo elektita de la partoprenantaro de la 48-a Konferenco. Meze de septembro nia estrarano pri Konferencoj Radojica Petrovic iris al Hungario por viziti la okazejojn, renkontiĝi kun la loka skipo kaj prepari tiun nian gravan eventon. La laborkunsido kun LKK daŭris 3 tagojn.

 Vivo de la Ligo

 Nova Estraro

Dum  la 48-a Konferenco  en Oostende estis elektita nova estraro de ILEI por la jaroj 2015-2018. La Komitato de ILEI decidis, ke la estraro konsistos el 7 membroj elektitaj el 9 kandidatoj. El ili 4 membroj plu deĵoros kaj 3 elektiĝis.

Post la Konferenco okazis interna diskuto ene de la estraro por disdoni la taskojn. La afero decidiĝis jene :


  • Mireille GROSJEAN

Prezidanto

Kunordiganto de la laboro de la estraro

Respondeculo pri eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj)

Respondeculo pri informado pri la Ligo

Kunordiganto pri  ekzamenoj

Reprezentanto de ILEI ĉe la estraro de UEA



  • Xiaofeng GONG « Arko »

Vic-prezidanto

Kunordiganto pri universitata agado



  • Emile MALANDA NIANGA

Sekretario

Respondeculo pri rilato kun la sekcioj, reprezentantoj kaj kontaktpersonoj

Kunordiganto de KolegHelpa Kaso (KhK)


  • Elena NADIKOVA

Vic-sekretario

Respondeculo pri raportoj, protokoloj kaj informado al la Komitato

Kunordiganto de Lerneja Agado

Kunorgdiganto pri Eo-centroj



  • William HARRIS

Kasisto

  • Radojica PETROVIC

Estrarano pri Konferencoj

Respondeculo pri retaj aferoj

Respondeculo pri kontaktoj kun TEJO

Kunordiganto pri la projekto « Interkulturo »



  • Ivan COLLING

Estrarano

 

Survoje estas starigo de la laborkomisionoj de ILEI, okazos aprobo de tio per komitata reta voĉdono.



 Nova Internacia Ekzamena  Komisiono

Estis elektita ankaŭ nova Internacia Ekzamena Komisiono (IEK). Ĝi konsistas  por la jaroj 2015-2018 el 7 eminentaj esperantistoj. La Prezidanto estas Karine ARAKELJAN. Membras Jérémie SABIYUMVA, Arikapalli Giridhar RAO, Monika MOLNAR , Mireille GROSJEAN, Christophe CHAZAREIN, HAN Zuwu. La Komitato de UEA same aprobis ĝian konsiston.

 Internacia Pedagogia Revuo (IPR) aperas sub la sendorma prizorgo de Jozefo Nemeth. Bonega kaj intensa kunlaboro inter Jozefo Nemeth kaj la prezidanto okazadas regule de pli ol du jaroj.

József NÉMETH (naskiĝis la 28-an de aprilo 1960) vivas en Hungario. Li laboras kiel instruisto pri informadiko kaj matematiko. Diplomitiĝis kiel bibliotekisto kaj bazlerneja instruisto pri matematiko en 1983.

La redaktoro penas aperigi ĉiam ĉion aperigeblan. Notindas, ke okaze de restado de Mireille Grosjean en Budapeŝto en septembro eblis, ke Jozefo kaj Mireille unuan fojon renkontiĝis kaj diskutis vidalvide ! Notindas, ke en la presejo de FEL en Antverpeno (BE) la maŝino atingis la finon de sia energio ; konsekvence FEL donas la laboron al ekstera firmao ; konsekvenco de tio estas, ke koloraj fotoj povas aperi interne de la revuo sen altiĝo de la presprezo.

 Juna Amiko (JA) aperas kvarfoje jare. Fidela skipo zorgas pri bunta enhavo de la revuo. Kreskas la nombro de abonantoj (en julio-aŭgusto venis 100 pliaj abonoj). Abundas la laŭdoj. Jen citaĵo de B. Ragnarsson adresita al Stano Marcek: “Juna Amiko estas admirinda kaj aspekte kaj enhave. La revuo multon gajnis sub via redaktado, ĝi estas pli varia kaj pli lerte aranĝita, kaj la riĉa sortimento de bildoj allogas junajn legantojn. Mi havas la impreson, ke la nova aspekto de la revuo ankaŭ allogos novajn kapablajn verkantojn. La lingvo estas saĝe diversnivela, enestas facilaj legaĵoj por komencantoj kaj pli altnivelaj por pli spertaj esperantistoj. Ludoj kaj solvotaj taskoj, informoj el Esperantujo, instruaj artikoloj por sciaviduloj kaj literaturaj tekstoj, bele interharmonias. Entute mi povas aserti, ke Juna Amiko jam nun apartenas al plej celhavaj kaj belaj Esperanto-revuoj. ». Post interkonsento inter la redaktoro Stano Marcek kaj Mireille Grosjean aperis (2015-10-09) oferto en la Facebook paĝo de “Duolingo Esperanto Learners”, lernantoj de Esperanto, ke ili povas mendi ĉe Stano aŭ unu paperan ekzempleron senpagan aŭ unu senpagan retan. Venas ĉiun tagon kelkaj petoj.

 Membroprizorgado estas la tasko de Sebastian Cyprych (Pollando)

 ILEI konsistas el 39 sekcioj. En kelkaj el ili la etoso malfacilas kaj la estraro devas sekvi la eventon kaj trovi adekvatan solvon.



ILEI en la Reto

 Estas en Facebook paĝo “ILEI labortable”.  Mireille Grosjean komencis uzi Facebook okaze de la Tria Tutmonda Kolokvo kaj tiam ŝi malkovris tiun paĝon, kie estis 21 membroj. Ŝi aktive uzis ĝin por informi pri la Ligo. Nuntempe membras 70 personoj kaj la diskutoj eblas por membroj, kiuj ne povas partopreni niajn Konferencojn. Do temas pri valora eblo diskuti inter instruistoj pri pedagogiaj aspektoj kaj pri la vivo de la Ligo.

Facebook-an grupon "Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj" partoprenas 123 membroj interesataj pri la vivo de ILEI kaj pri E-pedagogio. Ĝin sekvas kaj subtenas la estrarano Radojica Petrović partoprenante en diskutoj kaj publikigante informojn pri ILEI, plej aktuale pri la 48-a Konferenco.

Estas en Facebook paĝo “Duolingo Eo Learners”, kie multaj komencantoj (2800 personoj aliĝis al la paĝo) esprimas siajn bezonojn, konstatojn, ĝojojn. Diversaj spertaj esperantistoj reagas, inter aliaj nia prezidanto. Tie ni povas kapti la emojn, bezonojn, problemojn, de tiuj komencantoj kaj tio gvidos nin en nia estonta laboro.

 Temas pri kutimo, ke ILEI sekvas la valoran agadon de edukado.net, subtenas kaj kontribuas laŭ siaj ebloj.

https://ssl.gstatic.com/ui/v1/icons/mail/images/cleardot.gif

  • Novaj eventoj en 2016

Karaj Gekolegoj, 

Ĉu vi jam havas la ILEI-konferencon en via kalendaro de 2016? Kaj la aliajn du grandajn eventojn antaŭ ĝi? 


Bv. plusendi la ĉi-suban informon al via amikaro! Dankon. 

16-23 julio 2016: 89-a SAT-kongreso en Herzberg am Harz, Germanio http://sat89.esperanto-urbo.de/


23-30 julio 2016: 101-a UK en Nitra, Slovakio
30 julio - 06 aŭgusto: 49-a ILEI-konferenco en Nyíregyháza, Hungario

Bv. memori: tuj antaŭ la 101a UK (Nitra, Slovakio) okazos 

la 89-a SAT-Kongreso en Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo inter 16-23 julio 2016

Varia programo:

- prelegoj, forumoj, diskutado, laborkunsidoj

- kulturaj programeroj, muziko, folkloro

- ekskursoj, urborigardado (Hannover, Goslar), vizitoj, promenado en la Nacia Parko Harz

ATENTU: tre malaltaj kongreskotizoj (15-60 EUR), tranoktado inter 22-25 EUR/persono/nokto kun matenmanĝo! Komuna vetureblo poste al UK. 

La UNUA ALIĜDATO (kun plej favoraj kotizoj): 31.12.2015

Detaloj, aliĝilo: http://sat89.esperanto-urbo.de

La internacia SAT-kongreso okazos en la montara vilaĝo Sieber, urboparto de Herzberg, kiu allogas ankaŭ por feriado. 

Atendas vin la Esperanto-hotelo "Zum Pass", Esperanto-vidindaĵoj, ZEOj en la Esperanto-urbo kaj  nome de la Organiza Kongres-Komitato (OKK):

 Peter Zilvar, Zsófia Kóródy


  • Konversacio pri Esperanto kun universitataj studentoj

La 24an de novembro, laŭ iniciato de fraŭlino Entela Binjaku, profesorino de sociologio kaj pedagogio ĉe Tirana Ŝtata Universitato estis organizita konversacio kun studentoj pri Esperanto. Ĉeestis ankaŭ profesoro Tomasz Kamusella el Skotlando. Ĉi lasta komence respondis al la demandoj de studentoj pri la eduka sistemo en Britio.

entela binjaku portret.jpg te rinjte tomasz.jpg

te rinjte 2.jpg c:\users\bardhyl\te rinjte 5.jpg

En la kafejo "Melodia", Tirana

Poste Bardhyl Selimi rakontis mallonge pri la karakterizaĵoj de la lingvo Esperanto kaj ties uzado aktuale en la mondo kaj en Albanio.

Kelkaj studentoj montris intereson por eklerni ĝin rete.



Rita Përmeti

  • La libro de Walter Zhelazny ankaŭ en la albana lingvo

Antaŭ pli ol unu jaro vizitis la Tiranan Eŭropan Universitaton s-ro Tomasz Chmielik, el Swidnik, Pollando. Dum la akcepto ĉe la rektoro s-ro Tonin Gjuraj li sugestis por traduki kaj eldoni en la albanan la monografion de s-ro Walter Zhelazny "Luidoviko Lazaro Zamenhog- lia pensaro kaj sekvoj, elektitaj lingvaj problemoj".

Meze de novembro 2015 la albana versio aperis. Jen ĝi:



La kovrilo

Temas pri monografio per kiu s-ro Walter Zhelazny akiris la profesorecon ŭe la universitato de Bjalistoko.

Kvankam la vortoj Zamenhof kaj Esperanto plej ofte menciatas en ĝi, la valoro de la libro konsistas ŭefe en la pritraktado de multaj aferoj lingvistikaj, interlingvistikaj, sociologiaj kaj filozofiaj.

Esperanto fariĝis, lastan julion, 128 jara dum en Albanio ĝi eniris en la jaro 1907. La unua esperantisto ĉe ni estis la katolika pastro Lazër Shantoja.

La sendependa Albanio, du jarojn post la aliĝo en la Ligo de Nacioj (1922), subtenis rezolucion starigita de certa nombro da membroŝtatoj por enkonduki Esperanton en la elementaj lernejoj. Sed, kiel sciite Francio vetois.

Tamen la klopodoj por rekonigi ĝin enmonde neniam ĉesis. Kial? Ĉar ĝi prezentas pretpretan funkciantan neŭtralan kaj facilan internacian komunikilon.

Pro la ties reguleco, simpleco, ekspreseco, neŭtraleco kaj facileco, la gelernantoj, studinte ĝin anticipe, ni diru 6 monatojn, povas poste pli rapide kaj pli firme ekposedi la aliajn lingvojn naciajn, inkluzive la anglan, kiun ĝis nun nur eta parto de la socio povas uzi kontentige.

Engjëll Gusho


  • Interesa prelegaro de s-ro Tomasz Kamusella

Ekde 19-30 novembro 2015 vizitis nian landon kaj Kosovon la profesoro Tomasz Kamusella el Britio, rekomandita de nia amiko esperantista en Bjalistok, s-ro Walter Zhelazny.

S-ro Kamusella estas fakulo pri la moderna historio kaj lingva politiko en la centra kaj sudorienta Eŭropo. Li prelegis pri formiĝo de la novaj ŝtatoj en ĉi tiu regiono surbaze de la lingvo nacia, pri la malfacila geedziĝo de diverseco kun demokratio en la postkomunismaj landoj, pri la deportado de ĉirkaŭ 360 mil turkaj civitanoj de Bulgario en la jaro 1989, pri la demando ĉu la federalismo protektas la minoritatojn ĉiam en ĉi tiu parto de Eŭropo.



ligjerata e tomasz 24 nentor.jpg tomasz flet ne institutin albanologjik te tiranes.jpg tomasz dhe prof kolec topalli.jpg

En Hotel Tirana Internacia En Lingvistika Instituto Tirana

Lin invitis la Tirana Eŭropa Universitato, la Novjorka Universitato de Tirano, la fondacio ALSAR, la Instituto de Lingvistiko ĉe Akademio de Sciencoj de Albanio, la universitato FAMA en Prizren (Kosovo), la Universitato AAB (Areno de Moderna Edukado) kaj Ŝtata Universitato de Prishtina (Jura fakultato).

tomasz duke folur.jpg tomasz ne fakultetin juridik.jpg

En Europa Universitato, Tirana En la Jura Fakultato, Prishtina

La ĵurnalo KOHA JONE de Tirana intervjuis lin, ankaŭ la ĵurnalo MAPO, same la TV Opinion kaj TV BESA de Prizren.

instituti albanologjik tirane degjon tomaszin.jpg tomasz ne aab 1.jpg

En la Lingvistika Instituto, Tirana En la universitato AAB, Prishtina

Jen la intervjuo en la Jŭrnalo KOHA JONE:

25/11/2015



La lingvaj politikoj estas diskriminaciintaj la dialektojn de la albana

Intervjuo de profesoro Tomasz Kamusella ĉe la ĵurnalo KOHA JONE (Nia Tempo)- intervjuis Sidorela Lepri



bardhyli me tomaszin ne shoqerine e enteles dhe sidoreles 23 nentor 2015.jpg

Tomasz Kamusella estas profesoro en la universitato Sain Andrews de Skotlando kaj aktuale li estas prelegante en Albanio kaj Kosovo.



S-ro.Tomasz, en la via libro "La Lingvaj Politikoj en la Centra kaj Sudorienta Eŭropo" en kelkaj paĝoj oni parolas ankaŭ pri la albana lingvo. Ĉu vi povas rakonti ion pli rilate tion?

Fakte mi estas skribinta pri la historio de la albana lingvo menciante la unuan tekston de la albana lingvo skribitan kaj eldonitan. La plej interesa parto estis ke la religiaj kaŭzoj kondukis en la skribado de la albana en du diversaj alfabetoj, antaŭ la Kongreso de Manastir.

Laŭ mi, tio pruvas ke la religio tiutempe estis pli grava ol la lingvo por la identeco de la albanoj. Plue, mi estas skribinta pri la standardizado de la albana lingvo kaj relativa ekskludo de la gega disde la standardo. Mi skribis, same, pri la arbereŝa komunumo parolanta albane en Italio kaj arvanitoj parolantaj albane en Grekio.
Estas jam diskutita ofte pri la deveno de la albana lingvo. Kia estas via opinio rilate tion?

La albana lingvo estas indoeŭropa, same kiel la germana, greka aŭ rumana. Ne estas jam sekreto en la deveno de la albana lingvo je lingva vidpunkto.



Laŭ via vidpunkto, kiuj estas la plej malnovaj lingvoj en Balkanio?

La afero pri la aĝo de la lingvoj ne apartenas al la akademiaj studoj. Tiu demando estas parto kaj parcelo de la ideologiaj instrumentoj de nacionalistoj. Ne ekzistas ia rimedo por decidi kiam startis parolati certa lingvo de certa homgrupo, antaŭ la skribitaj dokumentoj. Des pli, la lingvoj kiel tutecoj apartigitaj estas okcidenta kreitaĵoj. Ili estas kreitaj per la decido pri specifa alfabeto, per gramatiko kaj politikaj decidoj, samkiel la anonco ke "la lingvoj X estas oficialaj kaj naciaj" en certa lando. Tiamaniere, la homoj komencis pripensi pri la lingvoj dum du lastaj jarcentoj. Do, tiaj lingvoj ne povas estis pli malnovaj ol ducent jaroj.



Ĉu vi opinias ke la dialektoj endanĝeras malaperi pro uzado de la standardaj lingvoj?

Sendube, la standardaj lingvoj, tiel kiel ili uzatas en la lernejoj, en la ŝtataj oficejoj kaj en masmedio, lasas la dialektojn kaj la minoritatajn lingvojn en la marĝenoj de la publika spaco. Tiel en la spaco de du aŭ tri generacioj ili malaperos, tio se la ŝtato kaj la socio ne zorgas pri ili. Ekzemple, en Austrio kaj Suda Germanio, la homoj parolas la lokan dialekton hejme kaj lernas la standardan germanan en la lernejoj. Tiel, la dialektoj estas bone kaj ekster la danĝero de malapero.



Ĉu estis diskriminaciigaj la lingvaj politikoj en Eŭropo?

Je iu grado, la standardaj lingvoj lasas la dialektojn kaj la minoritatajn lingvoj sur la marĝenoj. Tiel, en tiaj kondiĉoj vi povas diri ke kelkaj lingvoj de la minoritatoj estas diskriminaciataj. Sed la plej malbona diskriminacio okazs ĉe tiuj lingvoj ekstereŭropaj, kauzita de multaj kolonialismaj jarvcentoj.



Ĉu vi pensas ke la teknologio estas malhelpanta la lingvon ĝenerale?

Ne! Teknologio estas multaj aferoj. Tio en si mem ne helpis al la lingvoj. Fakte la agrokulturo (okupata per la studado de la agrokulturaj aferoj) helpis en la kreiĝo kaj evoluiĝo de la ŝtatoj. Tiamaniere en la pli fruaj ŝtatoj la skribo aperis kiel teknologio por registri la lingvojn. Tiel, ni povas legi la malnovajn skribaĵojn en la latina aŭ ilira..



Kiel estas transformante la teknologio la parolatan lingvon kaj tiun skribatan?

La teknologio de la skribado de la libroj kaj la elektronikaj tekstoj igas la standardan lingvon pli grava ol la parolatan lingvon. Tiel, la homoj klopodas paroli sammaniere kiel estas skribitaj la libroj. Kiam temas pri la parolata lingvo, decidiga teknologio estis radio kaj televizio. Ili ebligis la homogenizadon de la parolanta lingvo sub la influo de la standarda lingvo.



Laste, ĉu vi inkludus en la viaj venontaj libroj iun studaĵon pri Albanio?

Mi volas, sed mi ne konas tiel bone la albanan. Mi esperas ke kelkaj el viaj legantoj konsultiĝos kun mia libro "La Lingvaj Politikoj" kaj sur tiu bazo entreprenos siajn esplorojn pri la kurantaj politikoj de la albana lingvo en Albanio, Kosovo kaj aliaj landoj.



Intervjuo en la gazeto MAPO

  • Ekzistas ankoraŭ espero por Esperanto

1/12/2015, paĝo 14

Intervjuo de Blerina Gjoka pri Esperanto, resumo de la prelego de Tomasz Kamusella, foto de la librokovrilo de Walter Zhelazny



l:\photo-0001.jpg

Intervjuas Blerina Gjoka



blerina gjoka portret.jpg bardhyli ne durres 29 nentor 2015.jpg

Demando:

Kiel naskiĝis la ideo por traduki la libron en Esperanto?

Respondo:

Pli ol unu jaron antaŭe vizitis la Tirana Eŭropan Universitaton s-ro Tomasz Chmielik el Swidnik. Li sugestis ke oni traduku albanlingvon la libron de Zhelazny, kiu antaŭe aperis en la pola kaj esperanto. La aŭtoro pritraktis etnolingvistikaj aferojn, inkluzive ankaŭ Albanion. La rektoro s-ro Tonin Gjuraj akceptis la ideon.

Respondo:

Kiel vi konatiĝis kun esperanto?

Respondo:

La lingvon mi eklernis fine de la jaro 1961, estante 16 jaraĝa, kiam oni malfermis lernokurson en la kulturdomo de la urbo. Ni miris ke post tri monatoj povis skribi simplajn leterojn, dum en la angla aŭ la rusa tio ebliĝis nur post du jaroj! La korespondo estis dum la komunisma tempo limigita sed post 1990 fondiĝis la albana asocio de esperanto, kio starigis diversajn lernokursojn.

Demando:

Ĉu multas la homoj enlande scipovantaj esperanton?

Respondo:

En la niaj lernokursoj ĉeestis kelkcentoj da studentoj. Bedaŭrinde post la jaro 2010 kiam albanoj sukcesis libere moviĝi tra Eŭropo, la intereso por la lingvo falis. Tamen la ideo de esperantismo estas genieca, ĉar ĝi ebligas al la diversetnaj homoj interkomunikiĝi facile kaj sendiskriminacie. Cetere ni propagandas la tezon ke esperanto helpas ellerni pli rapide kaj firme la aliajn naciajn lingvojn, se oni studas ĝin anticipe en la elementaj lernejoj.

Demando:

Kial la ideo de espertanto disfalis kiel la lingvo de Eŭropo, EU?

Respondo:

Tio ne veras. Esperanto estis destinita ne nur por Eŭropo sed por la tuta mondo. EU havas unu valuton, difinajn limojn, ĝi bezonas ankaŭ unu oficialan lingvon. Pro tio ni klopodas fari esperanton unue la oficialan lingvon de EU. Sed tio realiĝos nur kiam la plimulto de la eŭropaj deputitoj akceptos ĝin. Ĝis nun en EU oni ne povas akcepti alian nacian lingvon kiel oficiala.

Demando:

Ĉu esperanto tentas turni la homaron en la tempon antaŭ la Babela Turo?

Respondo:

La Babela Turo estas Biblia legendo, tamen tre interesa. Sed esperantistoj ne traktas ĝin je globalismaj celoj, por asimili la naciajn lingvojn. Kontraŭe, esperanto baraktas konservi la naciajn lingvojn kaj kulturojn, kiuj havas eksterordinaran valoron. Ni deklaras ke la sametnuloj parolu nacian aŭ regionan lingvon, dum diversetnuloj parolu esperanton. Mem la vorto esperanto signifas espero por la homaro.

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   10


Elŝuti 0.59 Mb.

  • Laborplano por tiri maksimumon el la lastaj monatoj
  • 10-jariĝo de E@I: projektoj, defioj, sukcesoj
  • 6a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio: kun renoviĝanta elano

  • Elŝuti 0.59 Mb.