Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Al La Religiaj Gvidantoj De La Mondo

Elŝuti 32.18 Kb.

Al La Religiaj Gvidantoj De La Mondo




Dato19.03.2017
Grandeco32.18 Kb.

Elŝuti 32.18 Kb.


T R A D U K O
Aprilo 2002

Al La Religiaj Gvidantoj De La Mondo

La historiaj eventoj de la dudeka jarcento devigis la popolojn de la mondo ekkompreni sin kiel membrojn de unu homaro vivanta sur la Tero kiel en unu komuna hejmlando. Spite al la pludaŭraj konfliktoj kaj perfortoj, kiuj mallumigas la horizonton, antaŭjuĝoj kiuj iam ŝajnis ennaskitaj en la karaktero de la homa specio, ĉie retiriĝas. Kune kun ili falas la baroj, kiuj delonge disapartigis la homan familion je Babelo da izolitaj kulturaj, etnaj aŭ naciaj identecoj. Ke tiel radikala ŝanĝiĝo povis fariĝi en tiel mallonga tempo - je historia perspektivo kvazaŭ de unu tago al alia - antaŭsentigas la majestajn eblecojn de la estonto.

Tragike estas ke la institucia religio, kies ekzistokialo estas la starigo de frateco kaj paco, kondutas tro ofte kiel unu el la plej grandegaj obstakloj sur tiu vojo; ni citu nur unu aparte doloran fakton: ĝi longe pruntis sian kredindecon al fanatikismo. Kiel gvidanta organo de unu el la mondreligioj, ni sentas nin responsaj postuli seriozan pripensadon de la defio al kiu tio submetas la religiajn gvidantojn. La nuntempaj problemoj kaj cirkonstancoj postulas ke ni parolu senkaŝe. Ni fidas, ke la komuna servo al la Dia certigos, ke niaj vortoj estos akceptitaj en la sama spirito de bonvolo en kiu ili estas prezentitaj.

La problemoj akre konturiĝas, kiam oni pripensas kio atingiĝis jam sur aliaj kampoj. En la pasinteco la virinoj estis - kun raraj esceptoj - konsiderataj kiel malsupera homspeco; oni ĉirkaŭbaris ilin per superstiĉoj, malhelpis ilin eluzi siajn spiritajn kapablojn kaj limigis ilian rolon al servistinoj de la viroj. Evidente ekzistas ankoraŭ multaj socioj en kiuj tiaj cirkonstancoj plu regas kaj estas fanatike defendataj. Tamen, je mondskala nivelo la koncepto de la egaleco de la seksoj praktike atingis nuntempe la staton de ĝenerale akceptita principo. Similan aŭtoritatecon ĝi ĝuas preskaŭ ĉie en la scienca mondo kaj en la informkomunikiloj. Tiom fundamenta estas la okazinta ŝanĝiĝo, ke la adeptoj de la ideo de vira supereco apenaŭ trovas subtenon ĉe responsemaj opinikreantoj.

La sieĝataj batalionoj de naciismo alfrontas similan sorton. Kun ĉiu monda krizo plifaciliĝas por la civitanoj fari klaran distingon inter amo al la patrujo, kiu riĉigas ilian vivon, kaj submetiĝo al agita retoriko celanta provoki malamon kaj timon kontraŭ aliuloj. Eĉ kie konvenas partopreni en tradiciaj naciismaj ceremonioj la publika reago hodiaŭ same ofte karakteriziĝas per sento de embaraso kiel en la pasinteco per firmaj konvinkoj kaj preta entuziasmo. Tiu ĉi efekto fortiĝas per la restrukturiĝo de la monda ordo, kiu senĉese disvolviĝas. Spite al la neperfektecoj de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj en ilia nuna formo kaj malgraŭ ilia limigita ebleco entrepreni kolektivan militan kontraŭstaron kontraŭ agreso, neniu povas ne vidi la fakton, ke la fetiĉo de absoluta nacia suvereneco estas survoje al malapero.

Sammaniere rasaj kaj etnaj antaŭjuĝoj fariĝis viktimoj de historiaj procezoj, kiuj apenaŭ plu havas paciencon por tiaspecaj pretendoj. Ĉi-koncerne la malakcepto de pasinttempaj konvinkoj estas plej kompleta. Rasismo tiagrade makuliĝis per sia kroĉiteco al la hororoj de la dudeka jarcento, ke ĝi alprenis la karakteron kvazaŭ de spirita malsano. Kvankam rasismo pluvivas kiel socia konduto en multaj mondregionoj - kiel pesto plaganta la vivon de granda parto de la homaro -, ĝi estas ĝenerale tiomgrade kaj principe kondamnata, ke neniu homgrupo povas sendanĝere permesi al si esti identigata kun ĝi.

Ne estas tiel, ke malluma pasinteco forviŝiĝis kaj subite nova brila mondo naskiĝis. Ankoraŭ multaj homoj devas elteni la efikojn de enradikiĝintaj antaŭjuĝoj koncerne etnan, seksan, nacian, kastan kaj klasan apartenon. Ĉiuj signoj indikas, ke tia maljusto ankoraŭ longe pluekzistos, ĉar la institucioj kaj normoj, kiujn la homaro nuntempe ellaboras, nur iom post iom tiel fortiĝos, ke nova ordo de interrilatoj estos starigita kaj malŝarĝo de la subprematoj atingita. La ĉefa afero estas, ke sojlo estas pasita transe de kiu ne plu eblas retropaŝi. Fundamentaj principoj estas identigitaj kaj klare esprimitaj; ili atingis vastan publikon kaj pli kaj pli enradikiĝas en institucioj kapablaj devigi la publikan konduton ilin observi. Kiom ajn longdaŭra kaj dolora la lukto montriĝos, la rezulto sendube estos revoluciigo de la bazaj interrilatoj inter ĉiuj popoloj.

*

Komence de la dudeka jarcento la antaŭjuĝo, kiu ŝajnis pli konjekteble ol iu alia cedi al la fortoj de ŝanĝiĝado, estis tiu pri religio. En la okcidento la scienca progreso estis jam krude ŝancelinta kelkajn centrajn kolonojn de la religia kredo je ekskluziva vero. Kadre de la transformiĝo okazinta en la koncepto de la homaro pri si mem, la plej promesa nova evoluo ŝajnis esti la interreligia movado. En 1893 la Monda Ekspozicio surprizis eĉ siajn ambiciajn organizintojn per la naskiĝo de la fama "Parlamento de la Religioj", vizio pri spirita kaj morala konsento, kiu kaptis la atenton de la homoj sur ĉiuj kontinentoj kaj eĉ sukcesis marĝenigi la sciencajn, teknikajn kaj komercajn mirindaĵojn, kiujn la Ekspozicio celebris.



Mallonge: la baroj de miljaroj evidente estis falintaj. Laŭ la opinio de influhavaj pensuloj en la kampo de religio la kunveno estis unika, "senprecedenca en la historio de la homaro". La Parlamento, laŭ eldiro de ĝia ĉefa organizinto, "emancipis la mondon el bigoteco". Fidoplene oni antaŭdiris, ke inĝenia gvidantaro eluzus tiel favorajn cirkonstancojn kaj vekus en la delonge disapartigitaj religiaj komunumoj de la mondo spiriton de frateco, kiu povus liveri la necesan moralan fundamenton por nova mondo de prospero kaj progreso. Tiel kuraĝigite ĉiuspecaj interreligiaj movadoj burĝonis kaj floradis. Ampleksa literaturo, havebla en multaj lingvoj, enkondukis pli kaj pli vastan publikon, kredantojn same kiel nekredantojn, en la instruojn de ĉiuj el la plej gravaj religioj, kreante intereson, kiu poste estis kontentigita per radio, televido, filmo kaj fine la interreto. Universitatoj enkondukis doktorigajn programojn en la fako de kompara religioscienco. Fine de la jarcento interreligiaj diservoj, kiuj antaŭ kelkaj jardekoj estis neimageblaj, fariĝis ordinaraĵoj.

Bedaŭrinde tiuj iniciatoj evidente suferas je la manko de intelekta kohereco kaj spirita sindevontigo. Kontraste al la unuigaj procezoj, kiuj transformas la ceterajn sociajn rilatojn, la ideo ke ĉiuj grandaj religioj laŭ siaj naturo kaj origino estas samvalidaj, estas obstine kontraŭata de potencaj pramodeloj de sekta pensado. La progreso en la rasa integriĝo estas evoluo, kiu ne estas simple esprimo de sentimentaleco aŭ nura strategio, sed ĝi devenas el la ekkono, ke la popoloj de la mondo konsistigas unu specion, kies multaj variaĵoj el si mem alportas nek avantaĝojn nek malavantaĝojn al ĝiaj unuopaj membroj. La emancipiĝo de la virinoj en simila maniero rezultigis, ke la institucioj de la socio kaj la publika opinio pretis rekoni, ke ne ekzistas akcepteblaj kialoj - ĉu biologiaj, sociaj aŭ moralaj - por rifuzi al virinoj plenan egalecon kun viroj kaj al knabinoj samajn edukajn eblecojn kiel tiujn donitajn al knaboj. Ankaŭ la aprezo de la kontribuoj de iuj nacioj al la konstruo de tutmonda civilizacio ne subtenas la hereditan iluzion ke aliaj nacioj havas malmulton aŭ nenion por aldoni al tiuj klopodoj.

Ŝajnas ke grandparte la religia gvidantaro ne kapablas entrepreni tiel fundamentan reorientiĝon. Aliaj sociaj grupoj bonvenigas la konsekvencojn de la unueco de la homaro ne nur kiel neeviteblan pluan paŝon en la antaŭeniĝo de la civilizacio, sed kiel plenumiĝon de ĉiuspecaj identecoj, kiujn la homaro alportas en tiu ĉi decida momento de nia komuna historio. Tamen, la pli granda parto de la institucia religio staras paralizita antaŭ la sojlo al la estonteco, katenita per tiuj dogmoj kaj postuloj pri ekskluziva aliro al la vero, kiuj ĝis hodiaŭ responsas pri la estigo de iuj el la plej amaraj konfliktoj, kiuj disdividas la enloĝantojn de la Tero.

Por la bonfarto de la homaro la sekvoj estas ruinigaj. Certe ne necesas citi detale la teruraĵojn, kiuj hodiaŭ hantas malfeliĉajn popolojn per la eksplodo de fanatikeco kaj trempas en honton la nomon de la religio. Sed la fenomeno ne estas nova. Por doni nur unu el multaj ekzemploj: la eŭropaj religiaj militoj de la deksesa jarcento pereigis proksimume tridek procentojn de la loĝantaro de la kontinento. Oni sin demandu kian rikolton donis la semoj, kiujn la blindaj fortoj de religia dogmateco, incitintaj tiajn konfliktojn, plantis en la popolan konscion.

Al tiu ĉi listo oni devas aldoni la perfidon al la homa menso, kiu pli ol ĉio alia forrabis de la religio ĝiajn ennaskitajn kapablojn ludi decidan rolon en la formado de la mondaj aferoj. Kaptitaj per la daŭra okupiĝo pri aferoj, kiuj disipas kaj koruptas la homajn energiojn, la religiaj institucioj tro ofte estis la ĉefaj agantoj, kiuj malhelpis la esploradon de la realo kaj la utiligon de tiuj intelektaj kapabloj, kiuj nobligas la homon. Kondamnoj de materialismo kaj terorismo ne vere helpas je la solvo de la nuntempa morala krizo se ili ne komenciĝas per sincera konfeso de la manko de responseco, kiu lasis kredantajn amasojn senprotekte kaj vundeble elmetitaj al tiuj influoj.

Tiuj ĉi konsideroj, kiom ajn amaraj, unualoke ne estas akuzo kontraŭ la institucia religio, sed memorigilo pri la unika potenco kiun ĝi posedas. Religio atingas, kiel ni ĉiuj konscias, la radikojn de motivigo. Kiam ĝi estis fidela al la spirito kaj ekzemplo de la transcendaj Figuroj, kiuj donis al la mondo ĝiajn grandajn kredo-sistemojn, ĝi vekis en tutaj popoloj la kapablojn ami, pardoni, krei, kuraĝi, venki antaŭjuĝojn, sinoferi por la komuna bono kaj bridi animalajn instinktojn. Sendube la genera forto, kiu civilizis la homan naturon, estis la influo de la sinsekvo de tiuj Manifestiĝoj de la Dieca, kiu retroetendiĝas ĝis la komenco de la registrita historio.

Tiu ĉi sama potenco, kiu en pasintaj epokoj disvolvis tiajn efikojn, restas neforviŝebla karakterizaĵo de la homa konscio. Spite al ĉiuj obstakloj kaj sub ne tre favoraj kondiĉoj, ĝi plu subtenas la transvivolukton de milionoj da homoj kaj naskas en ĉiuj landoj heroojn kaj sanktulojn, kies vivoj estas la plej konvinka pravigo de la principoj entenataj en la sanktaj skriboj de iliaj respektivaj religioj.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Kiel la historio de la civilizacio montras, religio ankaŭ kapablas profunde influi la strukturon de sociaj rilatoj. Fakte estus malfacile imagi ian fundamentan antaŭeniĝon de la civilizacio kiu ne ĉerpis sian moralan impeton el tiu ĉi eterna fonto. Ĉu estas do imageble ke la paŝo al la kulmina stadio en la jarmilojn longa procezo de la organizado de la planedo povas realiĝi en spirita vakuo? Se la perversaj ideologioj, kiuj plagis nian mondon en la ĵus pasinta jarcento, alportis nenion kroman, ili ja pruvis definitive, ke la mizeron ne povas kuraci rimedoj elpensitaj de la homo.

*

La konsekvencoj por la hodiaŭa mondo estas resumitaj de Bahá'u'lláh per vortoj verkitaj antaŭ pli ol unu jarcento kaj intertempe vaste diskonigitaj:



Estas absolute nedubinde, ke la popoloj de la mondo, sendistinge al kiu raso aŭ religio ili apartenas, ricevas sian inspiron el unu sola ĉiela Fonto kaj submetiĝas sub unu Dio. La diferencoj inter la religiaj preskriboj, kiujn ili obeas, devas esti aljuĝataj al la ŝanĝiĝantaj bezonoj kaj postuloj de la epoko, en kiu ili estis revelaciitaj. Ĉiuj el ili, escepte de kelkaj, kiuj estas la rezulto de homa perverso, estis ordonitaj de Dio kaj reflektas Lian Volon kaj Celon. Leviĝu kaj armu vin per la potenco de la kredo por dispecigi la idolojn de viaj vanaj imagoj, la semantojn de diskordo inter vi. Tenu vin je tio, kio kunligas kaj unuigas vin.

Tia alvoko ne estas instigo forlasi la kredon je la fundamentaj veroj, kiujn la grandaj religioj de la mondo proklamas. Tute male. La kredo ordonas al si mem kaj pravigas sin mem. Kion aliuloj kredas - aŭ ne kredas - ne povas havi aŭtoritaton por individua konscienco kiu meritas tiun nomon. Kion la supraj vortoj klare kaj neambigue postulas, estas la rezigno pri ĉiuj tiuj pretendoj pri ekskluziveco aŭ definitiveco, kiuj, volvante siajn radikojn ĉirkaŭ la vivo de la spirito, pli ol ĉio alia sufokas iniciatojn pri unueco kaj akcelas malamon kaj perforton.

Al tiu ĉi historia defio niaopinie devas respondi la religiaj gvidantoj, se religia gvidado havu signifon en tiu tutmonda socio, kiu elmergiĝas el la transformaj spertoj de la dudeka jarcento. Evidente kreskanta nombro da homoj ekkonas ke la vero sur kiu baziĝas ĉiuj religioj principe estas nur unu. Tiu ĉi ekkono estiĝas ne kiel rezulto de teologiaj disputoj, sed ĝi fontas kiel intuicia konscio el la daŭre ampleksiĝanta spertado de aliuloj kaj el kreskanta emo akcepti la unuecon de la homara familio. El la konfuzaĵo de religiaj dogmoj, ritoj kaj leĝoj, hereditaj de malaperintaj mondoj, elmergiĝas sento ke la spirita vivo, same kiel la unueco kiu manifestiĝas en malsamaj naciecoj, rasoj kaj kulturoj, konsistigas unu nelimigitan realon egale alireblan por kiu ajn. Por ke tiu ĉi ankoraŭ difuza kaj eksperimenta koncepto firmiĝu kaj efike kontribuu al la konstruado de paca mondo, ĝi bezonas la plenkoran subtenon de tiuj, al kiuj amasoj da homoj, eĉ je tiel malfrua horo, sin turnas atendante gvidadon.

Certe ekzistas grandaj diferencoj inter la ĉefaj religiaj tradicioj rilate sociajn regulojn kaj la formojn de diservado. Pro la miloj da jaroj, tra kiuj sinsekvaj Diaj revelacioj respondis al la ŝanĝiĝantaj bezonoj de daŭre evoluanta civilizacio, tio apenaŭ povas esti aliel. Fakte ŝajnas ke imanenta karakterizaĵo de la sanktaj skriboj de la plej multaj ĉefaj religioj estas la principo de la evolua karaktero de la religio. Morale nepravigebla do estas misuzi kulturajn heredaĵojn, kiuj celis riĉigi la spiriton, por instigi al antaŭjuĝoj kaj disfremdiĝo. La ĉefa tasko de la animo ĉiam estos esplori la realon, vivi konforme al la veroj pri kiuj ĝi konvinkiĝas, kaj plene respekti la klopodojn de aliuloj fari la samon.

Oni povus obĵeti ke, se ĉiuj grandaj religioj estu agnoskitaj kiel Diaj laŭ sia origino, tio instigus aŭ almenaŭ faciligus la multnombran transiron de unu religio al alia. Ĉu tiel estas aŭ ne fakte apenaŭ gravas kompare al la ŝanco, kiun la historio fine ofertas al tiuj konsciaj pri mondo transcendanta la surteran - kaj rigarde al la responseco, kiun tia konscio altrudas. Ĉiu el la grandaj religioj povas imprese kaj kredinde atesti kiel efike ĝi akcelis moralecon. Simile, neniu povus konvinke argumenti ke la instruoj de iu religio kontribuis pli aŭ malpli al bigoteco kaj superstiĉoj ol iu alia. Estas nature ke en kunfandiĝanta mondo kondutomodeloj ŝanĝiĝadas, kaj ĉiaspecaj institucioj havas la taskon konsideri kiel tiuj disvolviĝoj povas esti tiel kondukataj ke ili akcelas unuecon. La garantio por spirite, morale kaj socie sana rezulto troviĝas je la neŝancelebla kredo de la nekonsultataj amasoj de la mondaj civitanoj ke la universo estas regata ne per homa kaprico, sed per amoplena kaj senerara Providenco.

Nia epoko spertas la rompiĝon de baroj, kiuj apartigis la popolojn, kaj kune kun tio la disfalon de la iam nesuperebla muro, pri kiu oni ĝis nun kredis ke ĝi eterne disigus la vivon de la Ĉielo disde la vivo sur la Tero. La sanktaj skriboj de ĉiuj religioj ĉiam instruis al la kredantoj konsideri la servadon al aliuloj ne nur kiel moralan devon, sed kiel vojon sur kiu la animo povas alproksimiĝi al Dio. Hodiaŭ la antaŭeniĝanta restrukturiĝo de la socio donas novan signifon al tiu ĉi bone konata instruo. Ju pli la praa promeso pri mondo vivigata de principoj de justeco iom post iom fariĝas realisma celo, des pli la kontentigo de la bezonoj de la animo kaj de tiuj de la socio estos pli kaj pli konsiderata kiel du komplementaj flankoj de matura spirita vivo.

Se religia gvidado volas respondi al la defio, kiun la supre menciita percepto prezentas, tiu respondo devas komenci per la agnosko, ke religio kaj scienco estas la du nemalhaveblaj sciosistemoj, per kiuj la potencialoj de konscieco disvolviĝas. Tiuj fundamentaj rimedoj de la menso por esplori la realon tute ne konfliktas inter si, sed dependas unu de la alia kaj estis plej produktivaj en la maloftaj sed feliĉaj periodoj de la historio, kiam ilia komplementa karaktero estis rekonita kaj kiam ili povis kunagi. La komprenoj kaj la kapabloj naskitaj per la scienca progreso ĉiam devas serĉi gvidadon per spirita kaj morala responseco por certigi ilian taŭgan aplikadon; religiaj konvinkoj, kiom ajn korproksimaj ili estas, devas submetiĝi libervole kaj dankeme al senpartia prijuĝo per sciencaj metodoj.

Ni nun devas priparoli problemon, kiun ni aliras heziteme, ĉar ĝi rekte tuŝas la konsciencon. Inter la multaj tentoj, kiujn la mondo ofertas, nesurprize logas la religiajn gvidantojn misuzi potencon en aferoj de la kredo. Neniu, kiu dediĉis longajn jarojn al serioza meditado kaj studado de la sanktaj skriboj de tiu aŭ jena el la ĉefaj religioj, bezonas ekstran memorigon pri la ofte citata regulo, ke potenco povas malvirtigi, kaj des pli malvirtigi ju pli ĝi kreskas. La internaj nedisfamigitaj venkoj, kiujn ĉi-rilate tra la epokoj akiris sennombraj klerikoj, estis sendube unu el la ĉefaj fontoj de la krea forto de la religio kaj devas esti konsiderataj kiel unu el ĝiaj plej altaj distingoj. Samgrade la kapitulaco antaŭ la logoj de mondaj potenco kaj avantaĝoj flanke de aliaj religiaj gvidantoj kultivis fertilan grundon por cinikismo, korupteco kaj senespero ĉe tiuj, kiuj observas ĝin. La efiko kiun tio havas por la kapablo de la religia gvidantaro plenumi sian socian responson en tiu ĉi momento de la historio ne bezonas plian detaligon.

*

Ĉar la religio zorgas pri la nobligo de la karaktero kaj la harmoniigo de homaj rilatoj, ĝi ĉiam servis kiel plej alta aŭtoritato, kiam temis pri doni sencon al la vivo. Ĉiuepoke ĝi kultivis la bonon, malaprobis la malbonon kaj proponis al ĉiuj kiuj emis vidi vizion de ankoraŭ neefektigataj eblecoj. El ĝiaj konsiloj la racia animo ĉerpis instigon kaj kuraĝon por venki limojn fiksitajn de la mondo kaj por trovi vojon al sia celo. Samtempe, kiel la vorto diras, religio estis la ĉefa forto, kiu ligis diversajn popolojn en pli kaj pli larĝajn kaj kompleksajn sociojn, per kio la tiel liberigitaj individuaj kapabloj povis sin esprimi. La granda avantaĝo de nia epoko estas ke ĝi ebligas al la tuta homaro kompreni tiun civilizan procezon kiel unuopan fenomenon, kiel ĉiam ripetiĝantajn renkontiĝojn de nia mondo kun la mondo de Dio.



Inspirita de tiu perspektivo, la bahaa komunumo dekomence estis vigla antaŭeniganto de interreligiaj aktivecoj. Tiuj aktivecoj alportas valorajn kuniĝojn; bahaanoj krome vidas en la klopodoj de diversaj religioj pli interproksimiĝi respondon al la Dia Volo por homaro, kiu nun eniras sian komunan maturecon. La membroj de nia komunumo plue kunhelpos ĉiumaniere laŭ sia povo. Tamen, al niaj partneroj en tiuj komunaj klopodoj ni devas klare sciigi ke nia konvinko, ke la interreligia diskurso, se ĝi volas signife kontribui al la kuracado de la malsanoj kiuj turmentas malesperan homaron, devas nun trakti honeste kaj sen pluaj elturniĝoj la konsekvencojn de la plenampleksa vero, kiu estigis tiun movadon: ke Dio estas unu kaj ke, spite al ĉiuj diversecoj de kultura esprimiĝo kaj homa interpretado, la religio same estas unu.

Kun ĉiu pasanta tago kreskas la danĝero, ke la etendiĝantaj flamoj de religiaj antaŭjuĝoj ekbruligos mondskalan incendion kies konsekvencoj estas neimageblaj. Tian danĝeron la registaroj ne povos venki sen helpo. Krome ni ne iluziu ke sole alvokoj pri reciproka toleremo povos estingi malamikaĵojn, kiuj pretendas posedi Dian pravigon. La kriza situacio postulas de la religia gvidantaro rompi la murojn de la pasinteco same decidofirme kiel tiuj, kiuj malfermis la vojon al la superado de antaŭjuĝoj pri raso, sekso kaj nacieco. Se entute ekzistas pravigo por influado en la sfero de konscio, tiu povas esti nur la servado al la bonfarto de la homaro. Ĉe tiu ĉi plej granda turnopunkto en la historio de la homa civilizacio, la postuloj rilate tian servadon ne povas esti pli klaraj. "La bonfarto de la homaro, ĝia paco kaj sekureco estas neatingeblaj", urĝas Bahá'u'lláh, "antaŭ ol ĝia unueco estos firme starigita."

LA UNIVERSALA DOMO DE JUSTECO


Bahaa

Esperanto-Ligo


Iniciatita en 1972 kaj fondita en 1973

Kunlaboranta kiel faka asocio kun

Universala Esperanto-Asocio ek de 1975


Bahaa Esperanto-Ligo (BEL)

Eppsteiner Straße 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio

T 49-(0)6192-9929-16 • F 49-(0)6192-9929-99

bel@bahai.de – www.bel.bahai.de


© Bahaa Esperanto-Ligo, 2002 – 159 BE




Elŝuti 32.18 Kb.

  • Esperanto-Ligo

  • Elŝuti 32.18 Kb.