Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Al flughaveno en Berlino eblos veni per trajnoj

Elŝuti 8.77 Kb.

Al flughaveno en Berlino eblos veni per trajnoj




Dato23.03.2017
Grandeco8.77 Kb.

Elŝuti 8.77 Kb.

El kongresa lando 3/2012

Al flughaveno en Berlino eblos veni per trajnoj

En junio 2012 en Berlino komenciĝos ekspluatado en tute nova flughaveno Berlino-Brandenburgio. Konstruado progresas laŭ plano kaj inaŭguro de ekspluatado, la 3-an de junio 2012 certe fariĝos impona solenaĵo. Laŭ nuntempa prognozo estos ĉi tie priservataj ĉirkaŭ 22 milionoj da pasaĝeroj jare, prognozo por 2020 supozas priservon jam je 5 milionoj da pasaĝeroj pli. Nerespondita demando restas, ĉu fervojo sukcesos sur tri pasaĝerkajoj priservi ankaŭ en estonto pluan plimultiĝon de vojaĝantoj. Ĉi tio en supozo, ke almenaŭ duono da vojaĝantoj uzos por transporto al flughaveno trajnon – povas ja temi pri ĝis 30 mil da homoj en tago.


Se flughaveno, do kun fervojstacio

Fervojo sukcesis kunligi la flughavenon kun cetera trafikreto per nova subtera stacio. Al la flughaveno trafikos ne nur longdistancaj kaj regionaj trajnoj, sed ankaŭ linioj de la urba fervojo S-Bahn. Tiuj urbfervojaj linioj S-Bahn al flughaveno Berlino-Brandenburgio iras de nuntempa flughaveno Berlin-Schönefeld tra Wassmannsdorf. Provtrafikon oni komencis jam en septembro 2011. Por trafiko S-Bahn servas unu insulkajo preskaŭ 300 metrojn longa kun du trakoj.

Trajnoj de la urba trafiko S-Bahn estas provizataj per kontinua kurento 825 V el flanka kontaktorelo, simile kiel ĉe Berlina metroo U-Bahn. La flughavenon priservos du linioj de la urbofervojo S-Bahn kun po dudekminuta trajnsinsekvo; do por vojaĝantoj la trajnsinsekvo estos nur dekminuta. Linio S 45 el stacio Berlin-Südkreuz, kie estas trajnŝanĝa loko el longdistancaj kaj regionaj trajnoj, veturos al la flughaveno en 38 minutoj. Male linio S 9 trafikos el Berlin-Pankow, kaj konsidere konstruan evoluigon de fervojnodo Ostkreuz ĝi estos tute integrita nur en la jaro 2014.

Kunligo kun centro kaj eksterlando


Elspezoj por kunligo de la nova flughaveno kun fervojreto estas taksataj je 636 milionoj da eŭroj, el tio 30 milionojn da eŭroj disponigos federaciaj landoj Berlino kaj Brandenburgio, restan parton kovros germana federacia buĝeto. Por regiona kaj longdistanca trafikoj en nova subtera stacio estas je dispono kvar elektrizitaj trakoj kun supertraka kontaktolineo kaj tensio 15 kV, kaj du insulaj pasaĝerkajoj 400 metrojn longaj. Kunligo direkte Dresdenon estas ankoraŭ provizora, ĉar realigo de planita koncerna linioparto en la fervojnodo Berlino ankoraŭ ne estas decidita. Pro tio precipe regionaj trajnoj trafikos al flughaveno tra ĉirkaŭvojo. Ekzemple la linio RE 9 „Airport-Express“, trafikanta el suda parto de Ĉefa stacio de Berlino, trafikos tra Teltow, kaj al nova flughaveno venos de okcidento.

En longdistanca trafiko al flughaveno en komenco trafikos ses longdistancaj transportinterligoj inkluzive de internacia trajnparo InterCity 248/249 „Wawel“, kiu veturas sur kurso Hamburgo – Berlino – Krakovo. Pliaj kvin trajnkunligoj per grandrapidaj trajnoj ICE kaj eksprestrajnoj InterCity havos novan flughavenon Berlino-Brandenburgio kiel sian celon. Germana Fervojo DB argumentas pri tio per nesufiĉa nombro da pasaĝervagonoj. En estonto al la nove konstruita stacio trafikos ankaŭ trajnoj EuroCity el Ĉeĥio.



Ekspluatado en la flughaveno


La nova flughaveno Berlino-Brandenburgio „Willy Brandt“ povos transpreni pasaĝertrafikon de flughaveno Berlin-Tegel, kies ekspluatado finiĝos samdate. La novan flughavenon uzos ankaŭ tiuj, kiuj ĝis la jaro 2008 flugadis de nun jam fermita flughaveno Berlin-Tempelhof, kiu situis proksime de urbocentro de la iama Okcidenta Berlino. La nova flughaveno, kiu povas krei ĝis 40 miloj da novaj laborlokoj, povus esti ekspluatata kaŭze de ĉirkaŭa loĝregiono nur de 5:00 ĝis 24:00 h, sed pri tio decidos nur la juĝtribunalo, al kiu transdonis sian proteston rifuzantoj de la nova flughaveno. Ĉi tiuj postulas ekspluatadon limigitan inter 6:00 kaj 22:00 h.

Laŭ Vikipedio kaj Železničář preparis Jindřich Tomíšek

Reviziis Heinz Hoffmann
Teksto al bildoj:

1. Berlina urbotrafiko S-Bahn kaj U-Bahn transportos ek dua duono de 2012 pasaĝerojn de urbocentro al la nova

flughaveno.

2-3. Apud la nova flughaveno (supre) aperis ankaŭ stacio por trajnoj.



4. Plano pri kunligo de la flughaveno Berlino-Brandenburgio al fervojo


Elŝuti 8.77 Kb.

  • Kunligo kun centro kaj eksterlando
  • Ekspluatado en la flughaveno

  • Elŝuti 8.77 Kb.