Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


AŬdu novaĵon (Nesem vám noviny) Gloran novaĵon ni portas al VI, el Betlehemo, jen aŭdu pri ĝi! [: Aŭdu ĝin plene, sen miskomprene;:] / pensu pri ĝi! Naskis fileton en nokta malbru´ pura Virgino al mondo por ĝu´

Elŝuti 11.35 Kb.

AŬdu novaĵon (Nesem vám noviny) Gloran novaĵon ni portas al VI, el Betlehemo, jen aŭdu pri ĝi! [: Aŭdu ĝin plene, sen miskomprene;:] / pensu pri ĝi! Naskis fileton en nokta malbru´ pura Virgino al mondo por ĝu´




Dato31.10.2017
Grandeco11.35 Kb.

Elŝuti 11.35 Kb.

AŬDU NOVAĴON (Nesem vám noviny)

1. Gloran novaĵon ni portas al vi,

el Betlehemo, jen aŭdu pri ĝi!

[: Aŭdu ĝin plene, sen miskomprene;:] / pensu pri ĝi!

2. Naskis fileton en nokta malbru´

pura Virgino al mondo por ĝu´.

[:Dia sendito estas la ido,:] / Kristo Jesu´.
PRO NASKIĜ‘ DE KRISTSINJOR‘ (Narodil se Kristus Pán)

1. Pro naskiĝ‘ de Kristsinjor‘ ni ĝojegu,

pro la Dia roza flor‘ gajo regu.

/:El virgina sino, reĝa origino, al ni sendis lin Di:/.

2. Elaĉetis sin homar‘, ni ĝojegu,

pro la Krista sava far‘ gajo regu.

/:El virgina sino, reĝa origino, al ni sendis lin Di:/.
MILDA NOKT‘ (Tichá noc)

1. Milda nokt‘, sankta nokt‘, dormo nur regas nun,

dormu ankaŭ infano de Di‘, sankta paro maldormas ĉe li,

/: kovru lin paco kaj ben ‚:/.

2. Milda nokt‘, sankta nokt‘, jen anĝel‘ el ĉiel‘,

venas ĉie paŝtistoj el dom‘, sonas ĝoja mesaĝo por hom‘,

/: sendis Savanton Di-bon‘:/.

3 . Milda nokt‘, sankta nokt‘, por trankvil‘ Dia Fil‘

teren savi nin venas al ni lum‘ eterna, gvidonta radi’,

/:aŭdu ni voĉon de Di‘:/.


AŬDU, AŬDU (Slyšte, slyšte, pastuškové)

1. Aŭdu, aŭdu, ho paŝtantoj, kiaj sonas novaj kantoj

/:en malfrua nokta temp‘ ĉe la grot de Betlehem‘:/.

2. La anĝeloj tie aperas, laŭdan kanton ili oferas

/:al ĉiela la infan‘ sur la fojno en la stal‘:/.
FESTA KRISTNASKA VIGILI‘ (Veselé vánoční.hody)

1. Festa Kristnaska Vigili‘, gaje, infanoj, kantu ni

/:ke naskiĝis en realo al du homoj en la stalo infanet‘:/.

2. Li estas Di‘ en homa korp‘, enkorpiĝinta Dia vort‘,

Dia fil‘ kaj fil‘ de homo,

el plej povra stala domo Mond-Savont‘.


ALVENU, FIDELAJ (melodio:Adeste fideles)

1. Alvenu, fidelaj, kiuj venkas morton,

alvenu, alvenu al Betlehem!
Vidu naskiton - Reĝon de anĝeloj!
Alvenu adorante, alvenu adorante,

alvenu adorante al nia Sinjor‘.

2. Ni gregon forlasis al la krip‘ modesta,

vokataj ni estas al rapidad‘;


Ni jubilantaj paŝon rapidigu!
Alvenu adorante, alvenu adorante,

alvenu adorante al nia Sinjor‘.

3. Nun kantu, vi kantu, ĥoroj de anĝeloj,

nun kantu la tuta ĉielanar‘!

Gloron al Dio en la alt‘ supera!

Alvenu adorante, alvenu adorante,



alvenu adorante al nia Sinjor‘.


Elŝuti 11.35 Kb.

  • PRO NASKIĜ‘ DE KRISTSINJOR‘
  • FESTA KRISTNASKA VIGILI‘
  • ALVENU, FIDELAJ

  • Elŝuti 11.35 Kb.