Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Adamo (Panike) Ni kaŝu nin, ĉar la Kreinto venas. Eva

Elŝuti 18.45 Kb.

Adamo (Panike) Ni kaŝu nin, ĉar la Kreinto venas. Eva




Dato29.10.2017
Grandeco18.45 Kb.

Elŝuti 18.45 Kb.


Tiel, kiel ĝi ne okazis

Marjorie Boulton
Adaptis al scenejo:

Doron Modan

Adamo


(Panike) Ni kaŝu nin, ĉar la Kreinto venas.

Eva


(Same panike) Kiel ni kaŝu nin? Li kreis la cent verdojn kiujn ni vidas sen turni la kapon; Li kreis pli da steloj, ol ni kapablas kalkuli; kaj ĉu Li ne povus krei lumon, kiu montrus la ostojn en nia karno, aŭ flamon, kiu sekigus la maron? Se li koleros, Li povos tuj malkrei nin, eĉ dum ni restos kaŝitaj. Kaj se ni ja kolerigis Lin, la respondeco estas mia; mi proponis al vi la oran frukton; mi diros tion al Li, kaj vin Li eble pardonos.

Adamo


NE! Ne, Eva, mia edzino; mi estus povinta rifuzi la frukton, mi respondos por mia propra ago kaj ne deziros, ke vi portu ankaŭ mian ŝarĝon.

Eva adore kisas la ŝultron de sia edzo. Adamo levas ŝian kapon, klinetiĝas kaj elsuĉas de ŝiaj lipoj longan edenan kison.

La Kreinto alvenas per lumego. Ili genuiĝas.

La Kreinto


Leviĝu, kaj ni promenu en la malvarmeto de la tago. Sed ĉu vi ne scias, ke vi estas nudaj?

Adamo


Jes, ni scias, Sinjoro, ke ni ne estas kovritaj, tiel kiel la birdoj kaj la peltaj bestoj estas kovritaj. Ni laŭdas Vin pro Via krea saĝo, ĉar en nia amo ni povas pli proksimiĝi ol la kovritaj birdoj kaj bestoj, kaj ni vidas, ke ni estas belaj; laŭdata kaj dankata estu Vi, Sinjoro!

Eva


(Krias) Laŭdata kaj dankata estu Vi, Sinjoro!
Adamo ridetas al ŝi aprobe

La kreinto


Tamen, nun stumpa tigo troviĝas sur la arbo, kies frukto brilas kiel oro, kaj kiu sciigas pri bono kaj malbono.

Adamo


Jes, Eternulo, mi manĝis parton de la ora frukto. Faru tion, kion ordonos Via perfekteco, mi ne trompos Vin; kreita laŭ Via bildo, mi ne diros malveron.

Eva


(premnante la manon de sia edzo) Eternulo, Vi malpermesis, ke ni manĝu tiun frukton, kaj mi esperas, ke mi komprenis la signifon de Via malpermeso. Mi manĝis la frukton kaj proponis ĝin al Adamo. Se mi eraris pri Via intenco, mi krimis kontraŭ Vi, pli grave ol Adamo; faru laŭ la ordonoj de Via perfekteco.

La Kreinto


Kaj ĉu la serpento iel kulpas en la afero?

Eva

Ne, ĝi ja montris al mi la arbon, sed mi ne rajtas kupligi ĝin; la decido estis mia.

Adamo


(krias) Ho, Eternulo! Malkleru nin, se Vi volas, sed ne disigu nin, kaj permesu, ke ni ekmalestu dum la sama momento!

La Kreinto


(ordone) Diru al mi, Eva, kiel vi komprenis Mian malpermeson. Sidiĝu sur tiu ĉi mola herbejo, inter tiuj ĉi violetoj kaj primoloj, kaj klarigu ĉion al Mi, kiel inter amikoj. Sidiĝu, Adamo! Ni bone priparolu ĉi tiun aferon, ĉar ĝi estas gravega, kaj koncernas Mian tutan Universon. Sed inter amikoj; ĉar mi estas via Amiko; kaj Mi estas kun vi ĉiam, eĉ se vi perceptas Min nur dum amaj agoj kaj kelkaj aliaj adorigaj momentoj.

Eva


Vi diris al ni, ke Vi kreis nin laŭ Via bildo, por ke ni povu rilatiĝi senpere kun Vi, kaj ke ni regu super la fiŝoj de la maro, kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero.

La Kreinto


Prave! Tian riĉecon Mi donis al vi, tian potencon, tian gloron. Sed mi donis al vi unu mildan, neĝenan ordonon; kaj vi malobeis. Eva, klarigu al Mi vian motivon. Ĝin Mi jam konas, sed Mi deziras, ke vi mem plene konu ĝin; kaj tial, vi devas vortigi ĝin.

Eva


Mi sciis, Eterna Sinjoro, ke Vi kreis nin laŭ Via bildo, por vere kunlabori al Viaj celoj. Tial, mi kredis, ke Vi, la Kreinto, volis krei kreantojn. Sed kion ni kreu por Vi? Ni ne scias, kiel krei alian Edenon, alian Piŝan aŭ Eŭfraton. Ni ne povas eĉ krei novan koloron aŭ novan meteoron.

La Kreinto


Ne, ĉar vi kapablas koncepti nur tion, kion vi iasence konas. Vi deziras krei infanojn, kaj vi sukcesos, sed vi povas imagi ilin nur kiel vin mem; vi fakte deziras multigi la amatojn, kiel la homoj dezros ĝis la tempo-fino. Sed per Miaj misteraj leĝoj, vi kreos unikulojn, ĉiam novajn homojn, kaj tiel vi estos pli feliĉaj, ol kreinte spegul-bildojn.

Adamo


Via saĝo estas senfina, kaj ni ne povas sondi Viajn sekretojn!

La Kreinto


Daŭrigu, Eva.

Eva


Eternulo, kiam Vi malpermesis al ni, ke ni manĝu la oran frukton, mi kvazaŭ sentis subridon, vualitan peton. Ni estas nur Viaj kreitaĵoj. Malmulton ni scias, sed mi sentis, ke Vi volas nin provi, kvazaŭ… nu, kiel mi provus bastonon en la mano, antaŭ ol uzi ĝin por havigi al mi nuksojn. Aŭ ne… ne… tio ne ĝuste prezentas mian ideon. Adamo, helpu min, mi petas.

Adamo


Eva, kiam vi faras florgirlandon, vi poste tre atente rigardas ĝin, por certiĝi, ĉu ĝi taŭgas plene… ĉu ĝi estas tiel bona, kiel vi kapablas fieri…

Eva


Mi dankas vin, mia vivo, vi ĝuste trafas mian penson. Ho, Eternulo, Vi kreis nin, sed nin, unike, Vi kreis laŭ Via propra bildo. Vi volas do ke ni kreu, kaj tio signifas, ke ni uzu niajn mensojn; ke, kvankam Vi kreis la mensojn, ni nun devas uzi ilin por krei ion… por ke ni pli bone komprenu Vian ĝojon kaj eniru Vian amikecon…

La Kreinto


Vi pravas.

Eva


Kaj mi sentis, ke malpermesinte al ni ion, Vi deziris, ke ni malobeu.


Adamo


(konfesante) Ni timis, ĉar ni sentas la neperfektecon de niaj propraj mensoj; sed Eva helpis min al kuraĝo; poste, ni timis denove, ĉar se ni misinterpretis Vian volon, ni eble malheplis al iu granda celo…

La Kreinto


Ne, miaj infanoj, vi bone interpretis Mian volon. Vi estas la ĝisnune plej alta atingo de Mia arto; Mi sciis, ke Mi faris ion unikan; sed ĉu vi vere kapablos eĉ defii Min – tiun parteton de Mi, kiun vi povas koni? – Pro tiu scivolemo, kaj kreemo, per kiuj Mi intencis doti vin? Vi jam spertis, same kiel Mi, feliĉon ĉi tie, ĉu ne?

Adamo


Jes, Sinjoro, ni estas treege feliĉaj.

La Kreinto


Sed la feliĉo satigis viajn animojn. Vi volis scii; vi volis eksperimenti; vi volis krei. Nun vi havas scion eĉ danĝeran, sed Mi protektos vin; vi kaj via speco eksperimentos dum jarcentoj, kaj formos vian propran vivon. Vi daŭrigos Mian artisman taskon, en ĉiam nova krea ĝojo.

Ĉu vi scias, ke Mi povas suferi? Mi ofte suferas, kiam dum momento Mi dubas, ĉu iu kreitaĵo Mia estas tiel bela kaj interesa, kiel Mi intencis. Kaj pri vi du, benita paro… Mi dum terura momento ekdubis. Ĉu vi blinde obeos Min, kaj satiĝos per Edeno? – Se vi estus obeintaj, Mi estus devinta krei novan vivoformon, eĉ pli altan ol vi, por havi indajn kunulojn en Mia kosmo. Dum momento, Mi timis, ĉu eble Mi fuŝis Mian plej subtilan artverkon. Kaj Eva ekmordis la pomon, kaj Mi denove ekĝojis.

Sed alia timo subite trafis Min: ĉu vi estos sufiĉe fortaj por porti tian decidon, kaj, poste, tian scion? Se vi estus ektimintaj Min – Min, kiu amegas ĉion, kion Mi kreis – aŭ se, kun tiom da scio, estus veninta honto?

Eva


(respekteme) Eternulo, mi ne plene komprenis Vin. Kio estas honto?

La Kreinto


Terura koncepto, kiu iam trafulmis Mian menson, sed kiun Mi neniam volis intence konkretigi. Mi esperas, ke vi neniam konceptos ion tian. Sed ke vi ne konceptas ĝin, Mi pruvis je la komenco de nia konversacio. Sed se per iu subita penso, Mi estus metinta tian emocion en vin – Kia tragedio! Se vi estus ektimintaj Min, kaj timus decidi, kaj eksperimenti, kaj eĉ ami – Via speco estus perdita dum jarmiloj per mia ago!

Eva


(krias) Ho ve!

La Kreinto


Ne veu, Eva; tiaj ideoj restas nur ideoj, ĉar vi du venkis; vi ja ne detruus vin, sed via speco estus dum jarmiloj suferinta en Mensogo, Timo, Honto, kaj eĉ en Malamo.

Adamo


Ĉu tiuj strangaj vortoj estas la maloj de Vero, Kuraĝo, Fido kaj Amo?

La Kreinto


Jes. Kompreneble ili estas nur konceptoj en Mia eksperimentema menso. Sed dum momento Mi ektimis, ke eble ili realiĝos en la Homo. Mi ne povas klarigi al vi, kiom da mizero tio signifus por via speco kaj por la tuta mondo. Feliĉe vi ne havas tiajn konceptojn.

Iru do en paco, feliĉa paro; Fruktu kaj multiĝu en ĝojo; eksperimentu, kreu; al vi la plastika Tero apartenas. Kaj Mi ĉiam estos kun vi, eĉ kiam vi pro okupiteco ne pensos pri Mi.



(malaperas)

Adamo


Kiel li…?

Eva


Kien li…?

Adamo


Malaperis?

[paŭzego]



La Kreinto


Mi Foriris (Adamo kaj Eva rigardas supren), por krei uranion, iam donantan grandan potencon sendanĝeran al la eksperimentema homa speco.

Adamo kaj Eva marŝas penseme.

Adamo


(subite) Jen tigro !

Eva


Grandega tigro ! Ni forkuru !

Adamo


Vidu, ĝi surdorsiĝas.

Eva


Kiel ĝi ronronas !

Adamo


Ĝi volas, ke vi tiklu ĝian ventron.

Eva


Ĝi volas, ke mi tiklu ĝian silkecan ventron.


Fino




Elŝuti 18.45 Kb.

  • La Kreinto Leviĝu, kaj ni promenu en la malvarmeto de la tago. Sed ĉu vi ne scias, ke vi estas nudaj Adamo
  • Eva ( Krias ) Laŭdata kaj dankata estu Vi, Sinjoro! Adamo
  • La Kreinto Kaj ĉu la serpento iel kulpas en la afero Eva Ne, ĝi ja montris al mi la arbon, sed mi ne rajtas kupligi ĝin; la decido estis mia. Adamo
  • Adamo Via saĝo estas senfina, kaj ni ne povas sondi Viajn sekretojn! La Kreinto Daŭrigu, Eva. Eva
  • Adamo Eva, kiam vi faras florgirlandon, vi poste tre atente rigardas ĝin, por certiĝi, ĉu ĝi taŭgas plene… ĉu ĝi estas tiel bona, kiel vi kapablas fieri… Eva
  • La Kreinto Vi pravas. Eva Kaj mi sentis, ke malpermesinte al ni ion, Vi deziris
  • Adamo Jes, Sinjoro, ni estas treege feliĉaj. La Kreinto
  • Eva ( respekteme ) Eternulo, mi ne plene komprenis Vin. Kio estas honto La Kreinto
  • Eva ( krias ) Ho ve! La Kreinto
  • Adamo Kiel li… Eva Kien li… Adamo Malaperis [paŭzego] La Kreinto
  • Adamo ( subite ) Jen tigro ! Eva Grandega tigro ! Ni forkuru ! Adamo Vidu, ĝi surdorsiĝas. Eva

  • Elŝuti 18.45 Kb.