Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


ĈAŬ, adiaŭ – Ĝis revido

Elŝuti 4.54 Kb.

ĈAŬ, adiaŭ – Ĝis revido




Dato10.01.2018
Grandeco4.54 Kb.

Elŝuti 4.54 Kb.

Ĉaŭ, adiaŭ – ĝis revido /




Ĉ
AŬ, ADIAŬ – ĜIS REVIDO

Ĉaŭ, adiaŭ - ĝis revido!


Vi foriros, mia ido,
kaj mi nur malnovajn frazojn havas plu por proviant'.
Vi jam staras ĉe la pordo,
tio estas ja en ordo.
Sian neston laŭ naturo lasas ido, trapasant'.

Nutris vin la familio


nun atendas viv-defio.
Io pasis, io venos - gravas kio estas nun.
Fluge kaptu do momentojn
plene sentu ties sentojn,
sed memoru, ke trans nuboj ĉiam tamen brilas sun'.

Zorgu pri la propra loko,


fajfu al najbara moko,
ili vivu vivon sian, vi la vian vivu mem.
Maljustecon vi indignu,
ĝin rezisti ne rezignu,
sed indulgu erarinton - ankaŭ vin - en pardonem'.

Paciencu, revu, fidu,


ne enviu, ne avidu.
Pretu amon kaj amikon trafi kun aperta sin'.
Pro perfido, perdo, skismo
cedu ne al pesimismo.
Traktu ĉiujn, kiel ŝatus vi aliajn trakti vin.

Sed - en vian estontecon


vi de mia koro pecon
ne kapablas ne kunpreni, dum vi iras,  kara id'.
Se vi ĝojos aŭ lamentos
viajn sentojn mi kunsentos.
Tion nepre ne forgesu! Ĉau! Adiaŭ! ĝis revid'!


Elŝuti 4.54 Kb.


Elŝuti 4.54 Kb.