Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


84a Germana Esperanto-Kongreso, Hamburgo, 25 majo 2007 Prelego de la Prezidanto de eeu/Eǔropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain

Elŝuti 29.53 Kb.

84a Germana Esperanto-Kongreso, Hamburgo, 25 majo 2007 Prelego de la Prezidanto de eeu/Eǔropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain




Dato18.03.2017
Grandeco29.53 Kb.

Elŝuti 29.53 Kb.

84a Germana Esperanto-Kongreso, Hamburgo, 25 majo 2007
Prelego de la Prezidanto de EEU/Eǔropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain
"Ebla rolo de Esperanto por pliefikigi la Eǔropan Union"

Estimataj Gesinjoroj, karaj geamikoj,


Unue mi diros kelkajn vortojn irlande por substreki la gravecon de lingva diverseco en Eǔropo. Ni neniam forgesu tion.
Irlande: Is mór an chúis áthais dom bheith ar ais i gcathair álainn Hamburg do chomhdháil Esperanto na Gearmáine. Gabhaim buíochas ó chroí leis an gCoiste Eagrúcháin as an sár-ullmhúchán. Tá súil agam go mbeidh comhdháil úsáideach thaitneamhach againn go léir, a rachaidh go mór chun tairbhe Esperanto agus do chomh-chearta teanga san Eoraip.
HAMBURGO havas apartan lokon en la historio de Esperanto, sed ne pri tio temas hodiaǔ. Mi intencas mallonge

1) mencii kelkajn interesajn lastatempajn evoluojn;

2) priparoli la eǔropan integriĝon el la vidpunkto de Esperanto,

3) proponi konkretajn agadojn, kaj fine



4) legi al vi poemon pri nia lingvo, por substreki ke tradicio gravas por Esperanto – la irlandanoj aparte alte taksas poezion! Sed antaǔ ĉio, mi volas aǔdi viajn ideojn kaj proponojn.
1. Lastatempaj Evoluoj


  1. Formala propono de Slovakio diskuti EU-lingvopolitikon je la inter-registara nivelo.  La propono venis la 26-an de marto 2007 en letero de slovaka vic-ĉefministro Čaplović al siaj kolegoj en ĉiuj 26 aliaj EU-registaroj kaj al ĉiuj anoj de la Eǔropa Komisiono.  Li alkroĉis al sia letero la konkludojn de la bratislava konferenco de novembro 2006 - la unuan fojon ke EU-registaro (Slovakio) organizis konferencon kie Esperanto rolis kiel unu el la plenrajtigitaj laborlingvoj. Nepras ke ni kuraĝigu niajn proprajn registarojn respondi pozitive al la slovaka iniciato. 




  1. Profesoro Selten en la Europa Parlamento: La 9-an de majo 2007 dum evento por honorigi eǔropajn nobelpremiitojn en la Eǔropa Parlamento, la germana nobelpremiito profesoro Reinhard Selten multe laǔdis la ne-imageblan sukceson de la EURO, kaj malferme proponis Esperanton kiel unua lerninda fremda lingvo por plibonigi la lingvolernadon, kaj por plifortigi europan identecon. Li klare diris ke la dominado de iu ajn nacia lingvo estas neakceptebla.  Lia eldiro aperis en ĉiuj EU-lingvoj en la retejo de la Eǔropa Parlamento - oni povas legi ĝin ĉe  http://www.europarl.europa.eu/news/expert/infopress_page/011-6466-129-05-19-902-20070507IPR06397-09-05-2007-2007-true/default_fr.htm, kaj ŝanĝi lingvojn laǔnecese."




  1. Oktobre 2005 okazis io tre grava por la estonto de la lingvoj de Eǔropo: publikiĝis la raporto GRIN1, de eminenta svisa ekonomisto de la Universitato de Ĝenevo, kiu klare kaj science montris ke la nuna internacia pozicio de la angla lingvo kontribuas almenaǔ € 17 miliardojn jare al la brita ekonomio. Alivorte la 87% de EU-civitanojn kiuj denaske parolas aliajn lingvojn subvencias Brition jare per trifoje la fama brita brita EU-buĝeta rabato. Strange, oni malmulte legas pri tio en la gazetaro. Indas substreki ke tiu monkvanto ne estas la tuta monkvanto kiun Britio gajnas, sed ke Profesoro Grin kalkulis proksimume kiom da mono donas la dominado de la angla – li deprenis sumon kiun donas la “natura altireco” de la angla.




  1. En Februaro 2002 Britio decidis ke ĉiuj lernantoj je la aĝo de 14 rajtas ĉesi lerni fremdlingvojn. Tio signifas ke, ĝuste kiam pli da lernejoj en aliaj landoj volas fari interŝanĝojn kun lernejoj en Britio, la britaj lernejoj malpli emas fari interŝanĝojn. La kerna principo jenas: ju pli bone vi lernas la anglan, des malpli la anglalingvanoj bezonos viajn lingvojn!




  1. Ekde julio 2006 la nombro de artikoloj en Esperanto en la reta enciklopedio “vikipedio” pligrandiĝis de 50.000 ghis 88.000. El la 253 lingvoj en kiuj ekzistas vikipedio, Esperanto estas la 15ª pli granda. Mi forte rekomendas al vi verki artikolojn por Vikipedio, ke ni atingu 100,000 artikolojn dum 2007.




  1. Antaǔ kelkaj semajnoj publikiĝis ĉi-tie en Hamburgo la plej granda vortaro de Esperanto, la Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto de profesoro Erich-Dieter Krause. Mi elkore gratulas Hamburgon, Germanion, kaj kompreneble la nelacigebla profesoron Krause pro tiu valorega laboro, kaj mi rekomendas al vi ĉiuj aĉeti ĝin. Mia mendita ekzemplero atingis min en Bruselo marde ĉi-semajne.




  1. Granda venko de la Esperantistaro estis la savo de la Esperantaj elsendoj de Pola Radio en decembro, kaj mi gratulas vin pro via efika agado.




  1. Onta eventoj: 7ª EEU-Kongreso, Maribor, 28 julio – 4 aǔgusto 2007: la ĉi-jara EEU-Kongreso, kiu por la unua fojo encavas ankaǔ nelingvan teman – AKVO – sed kompreneble havos plurajn eblecojn diskuti lingvopolitikajn temojn, okazos tre proksima al Germanio, kaj mi forte rekomendas al vi ĉe-esti, aparte se vi ne intencas iri al la UK en Japanio. Ĝi daǔros unu semajnon – de sabato al sabato. Alia nova afero: la EEU-Kongreso enhavos infanan kongreseton. Kadre de la congreso okazas konferenco “Alieco kiel Valoro”, kiun financas la Eǔropa Komisiono – alia signo de pli pozitiva sinteno al nia lingvo fare de la EU-aǔtoritatoj.




  1. 2008 estos la Eǔropa Jaro por Interkultura Dialogo. Ĉar unu el la ĉefaj argumentoj de kontraǔuloj de Esperanto estas ties tiel-nomata “manko de kulturo”, ni celu montri kiom Esperanto povas kontribui al la interkultura dialogo.




  1. UN proklamis la jaron 2008 kiel “Internacia Jaro de Lingvoj”. Ni uzu tion por antaǔenigi la plurlingvecon kaj la lingvan justecon per Esperanto.



2. Nun ni provu respondi al kelkaj demandoj:


  1. Kial Esperantistoj subtenu eǔropan integriĝon?

Ĉar malfacilas imagi iun pli fekundan terenon por Esperanto. La EU havas 23 oficialajn laborlingvojn. Nenie alie en la mondo, kaj neniam en la tuta homa historio, existís organizaĵo kun tiom da lingvoj. Ju pli EU integriĝas, despli ĝi bezonas komunan lingvon. Nia itala samideano, Andrea Chiti-Batelli forte argumentas en pluraj libroj ke Esperanto bezonas politikan portanton, kiu povos esti nur EU, por porti ĝin al la tuta homaro. Do, ni subtenu tiun integriĝon ĝuste por helpi krei pli grandan bezonon por Esperanto. Kaj kiam aliaj proponas la anglan kiel komunan lingvon, ni estu preta citi la raporton GRIN por klare montri la maljuston de la angla kiel komuna lingvo.




  1. Ĉu EU trovos ian rolon por Esperanto?

Nur unufoje okazis ke EU faris iun decidon pri Esperanto. La 1-an de aprilo 2004 la Eǔropa Parlamento voĉdonis pri la raporto Dell’Alba, kiu subtenis plurlingveco en la Parlamento. Oni akceptis la raporton, sed proksimume 57% rifuzas rekomendon “kontroli ĉu neǔtrala lingvo kiel Esperanto povus, aǔ ne, kontribui al la konservadon de plurlingveco en la Eǔropa Parlamento.” La pli granda malfacileco estas la erara, sed ege disvastigita ideo, ke Esperanto estas ia “artefarita lingvo sen kulturo”.


Ege grava en la informa laboro por forigi tiun miton estas la scienca laboro de homoj kiel D-ro Detlev Blanke, kiu klare priskribis la 28 etapojn tra kiuj Esperanto iris por iĝi plenevoluinta lingvo. La scienca laboro de organizaĵoj kiel GIL havas ŝlosilan gravecon.

c) Kiel Esperanto povus pliefikigi la Eǔropan Union kaj kontribui al ties integriĝo?
Almenaǔ trimaniere:


  1. pli da justeco.




    1. pli facila lingvolernado kaj do pli efika komunikado.




    1. plifortigo de eǔropa identeco.

Ĉar la unuaj 2 kialoj estas jam konataj kaj akceptataj de Esperantistoj, mi iom diskutos la trian manieron, kiu estas pli kontroversa inter ni. Multaj samideanoj estas forte tutmondistaj, kaj ne alte taksas ian rolon por Esperanto en la plifortigado de eǔropa identeco. Sed teoriaj debatoj pri tio povas esti iom sensenca. Kiel ni imagas mondvastan akcepton de Esperanto? Ĉu ni pensas ke estos samtempa akcepto en multaj landoj? Tio estas ege malverŝajna.


Ni komparu iomete kun la metra sistemo, kiu ja havas komunajn punktojn kun Esperanto. Unue la sistemon oficiale akceptis post-revolucia Francio en 1791. Dum la postaj 2 jarcentoj iom post iom aliaj landoj akceptis la metran sistemon, ĝis la nuna situacio kiam nur 3 landoj ankoraǔ ne akceptis ĝin: Usono, Liberio kaj Myanmar.
Se EU donus rolon al Esperanto, kaj aliaj mondpartoj ne, tiam Esperanto devige ekesprimus eǔropan identecon. Kaj se ne-eǔropanoj ne ŝatas tion, la rimedo estas atingi oficialan rolon por Esperanto en la propraj landoj.



    1. Kian rolon Esperantistoj povus ludi en la antaǔenigo de Esperanto en EU?"


Praktika Agado
La EU multfoje kaj en pluraj dokumentoj garantias la samrajtecon de civitanoj, sed la praktiko de EU ne respektas la lingvan samrajtecon. Do, la nuna prioritata agado estas


  1. politike subteni la slovakan iniciaton ke ekestu inter-regisrara debato pri la lingvopolitiko de EU.




  1. uzi la GRIN-raporton por montri la praktikajn financajn sekvojn de tiu manko de samrajteco.




  1. Diskonigu kiom eble plej vaste la saĝan eldiron de nia nobelpremiito, Profesoro Reinhard Selten, en la Eǔropa Parlamento la 9-an de majo 2007.




  1. Verki artikolojn por Vikipedio en Esperanto, por ke ni atingu 100,000 artikolojn dum 2007.




  1. Taktike, ni ĉiam rekomendu la lernfacilajn ecojn de Esperanto2, kaj ties ebla kontribuo al la protekto de plurlingveco.

4. La Tunelo de S-ta Gotardo, de Reto Rossetti
El Ajrolo en Svislando

strias longa voj-rubando

torde, plekte, volv-malrekte

supreniras montdirekte:

tridek kilometrojn longa,

kiel vosto anakonda.


El Ajrolo, tra malhelo,

kuras la fervoj-tunelo:

rekte, sen hezit’, sen dubo,

kiel revolvera tubo.

Supre fluas vojo plekta,

Sube – la tunelo rekta.


Iam, por el unu valo

al la transa valo veni,

oni devis sur spiralo

de la longa vojo peni.

Nun la verva homspirito

tra la montobloko boris ...

Mi rigardis en medito,

kaj la sceno parabolis:


Valo estas ja nacio,

monto estas tradicio.

Migras sur la montobaro

nacilingvo al najbaro.

Esperanto en atako

tranĉis tra la tradicio;

ĝi per la potenca brako

sin proponas al socio.


Dum ĝi kuŝas sub okuloj,

ĉu ne estas vera honto,

vidi tiom da blinduloj

ŝviti sur la granda monto?


FINO


1 Vi trovos la franclingvan originalon ĉe http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rapport_Grin.pdf. EEU faris unupaĝan leteran resumon en Esperanto kaj en 22 aliaj lingvoj ĉe http://lingvo.org/grin/.


2 Rigardu www.springboard2languages.org por bona priskribo.


Elŝuti 29.53 Kb.

  • 1. Lastatempaj Evoluoj Formala propono de Slovakio diskuti EU-lingvopolitikon je la inter-registara nivelo.
  • Profesoro Selten en la Europa Parlamento
  • Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto
  • 2. Nun ni provu respondi al kelkaj demandoj: Kial Esperantistoj subtenu eǔropan integriĝon
  • Ĉu EU trovos ian rolon por Esperanto
  • Kian rolon Esperantistoj povus ludi en la antaǔenigo de Esperanto en EU" Praktika Agado
  • 2

  • Elŝuti 29.53 Kb.