Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


6-a eeu-konferenco, Bilbao, 25 aŭgusto 2004 Inaŭgura Parolado de la Prezidanto de eeu, Seán Ó Riain

Elŝuti 22.38 Kb.

6-a eeu-konferenco, Bilbao, 25 aŭgusto 2004 Inaŭgura Parolado de la Prezidanto de eeu, Seán Ó Riain




Dato20.03.2017
Grandeco22.38 Kb.

Elŝuti 22.38 Kb.

6-a EEU-Konferenco, Bilbao, 25 aŭgusto 2004

Inaŭgura Parolado de la Prezidanto de EEU, Seán Ó Riain
Estimataj Gesinjoroj, karaj geamikoj,
Estas por mi granda ĝojo viziti Bilbaon la unuan fojon, kaj mi elkore dankas la LKK pro la bonega prepara laboro por la Kongreso. Mi esperas ke vi ĉiuj havos ĝuindan kaj utilan kongreson, kiu multe kontribuos al la antaŭenigo de Esperanto kaj de lingva samrajteco en Eŭropo.
Hispane: Es para mí un gran placer visitar Bilbao por primera vez, y quiero agradecer sinceramente al Comité Organizador el excelente trabajo realizado en la preparación del congreso. Espero que todos ustedes disfruten de un agradable y útil congreso, que hará una gran contribución a la promoción del Esperanto y de los derechos linguísticos de todos los pueblos de Europa.
Eǔske: Niretzát lehenéngo aldiz Bílbora etórtzea plazér handía da. Alabér,batzár antolatzailéák kongrésua prestátzeko egín duén laná, olápaitu náhiko nuké biótzetik. Zuentzát kongrésu hau gúztiz balíagárria izátea espéro dut; Esperantóarén zabálkundéaren eta Európako herría guztíen hizkúntza eskúbidéen aldéko bultzáda handía emángo duélako".
Irlande: Is mór an chúis áthais dom mo chéad chuairt ar Bhilbao, agus gabhaim buíochas ó chroí leis an gCoiste Eagrúcháin as an sár-ullmhú don Chomhdháil. Tá súil agam go mbeidh comhdháil úsáideach taitneamhach agaibh go léir, a rachaidh go mór chun tairbhe Esperanto agus do chomh-chearta teanga san Eoraip.
Mi dankas vin ĉiujn, ke vi venis, kaj mi aparte dankas la multajn donancintojn al BKC pro ilia malavara gesto. Apartan dankon al miaj kolegoj en la EEU-estraro, Flory Witdoeckt kaj Johan Derks, kiuj laboregis dum la lastaj 2 jaroj, kaj al niaj BKC kunlaborantoj, Dafydd ap Fergus kaj Marko Lins pro mirinde sukcesa laboro kun malmultaj rimedoj. Johano estis kaj kasisto kaj sekretario, kaj faris ege valoran kontribuon al nia laboro
Mi intencas mallonge mencii 10 interesojn lastatempajn evoluojn; priparoli la ĉefmalsanon kaj de Eŭropo kaj de EEU, kaj fine proponi konkretajn agadojn, per kiuj ni ĉiuj povos helpi solvi la problemojn.
10 Lastatempaj Evoluoj


  1. EU pligrandiĝis al 25 landoj kun loĝantaro de pli ol 450 milionoj.




  1. En junio ĉijare EU adoptis Eŭropan Konstitucion, kiu, kiel mi poste klarigos, aparte gravos por Esperanto.




  1. La 1 aprilo 2004 plenkunsido de la EP voĉdonis la unuan fojon pri ebla rolo por Esperanto en EU. La plimulto, kompreneble, kontraǔis; sed 43%, aŭ ĉ. 120 EP-anoj, subtenis la konsideron de iu rolo por Esperanto. Intertempe elektiĝis la unua EP-ano kiu flue parolas Esperanton, la polino Margareta Handzlik, kiu venos morgaǔ al Bilbao.




  1. Komence de 2003 publikiĝis ege grava libro de la angla Prof. R. Phillipson, jam esperantigita kiel “Ĉu nur-angla Eŭropo?“ Tiu libro science forigis la lastajn dubojn pri la lingva evoluo de EU: ni ĉiuj survojas al nur-angla Eŭropo, kie ĉiuj aliaj lingvoj simple ne gravos, kaj tio okazas malgraǔ la fakto ke anglalingvaj denaskuloj kiel elcentaĵo de la monda loĝantaro malpligrandiĝis de 11% en 1950 ĝis 5.6% (en EU 13%) nuntempe.




  1. Kiel por konfirmi la tezon de Phillipson, en Februaro 2002 Britio decidis ke ĉiuj lernantoj je la aĝo de 14 rajtas ĉesi lerni fremdlingvojn. Ega maloftaĵo en la diplomatio, 4 ambasadoroj, de Francio, Germanio, Hispanio kaj Italio publike protestis kontraŭ tiu decido.




  1. Julie 2001, la EU-Komisiona Prezidanto Prodi proponis uzi nur la anglan por multaj internaj laboro de la Komisiono. Li tuj ricevis protestleterojn de la franca kaj germana Ministroj por Eksteraj Aferoj, Védrine kaj Fischer.




  1. Julie 2002 la pola Ministro por Eksteraj Aferoj Cimoszewicz decidis ke la eksterlanda servo de Pola Radio havos 3 prioritatajn lingvojn: la anglan, la germanan kaj Esperanton. Mi tre ĝojas ke la estrino de la Esperanto-Rekakcio de Pola Radio, Barbara Pietrzak, ĉeestas nian konferencon.




  1. En marto 2002 Komisionano Kinnock respondis al demanda de la itala EP-ano Turco pri Esperanto kiel pontlingvo por la interpretado kaj tradukado en EU. Negativa respondo, kompreneble, sed almenaǔ serioza, kaj eĉ ne komplete negativa.




  1. Fine de 2002 malavara japana mecenato, Etsuo Miyoshi, decidis financi gazetan anonckampanjon por antaŭenigi Esperanton kaj lingvan samrajtecon en Eŭropo. Al li niajn eklorajn dankojn.




  1. Dum la lasta jaro la paĝoj en Esperanto trovita de la serĉmaŝino GOOGLE pligrandiĝis de 40%, kaj nun atingis 1.2 milionoj. Por komparo, la rezulto por “Español” estis 8.3 milionoj, kaj 400 milionoj parolas hispane.


Ĉefmalsano de Eŭropo
La ĉefmalsano de Eŭropo, laǔ la klarvida Prof. Helmar Frank, estas la manko de eŭropa “ni-sento”, de komuna eŭropa identeco sentita de niaj 450 m. kuncivitanoj. En lia kolora lingvo: “por multaj, Eŭropo estas apenaŭ pli ol regiono de harmoniigitaj porkoprezoj”, kaj tia Eŭropo neniam havigis al si la lojalecon kaj la amon de la popoloj de Eŭropo. Se vi volas kontreti vidi simtomon de tiu malsano, rigardu Eŭro-monbileton.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Vi tuj vidos la problemon: ĝi estas senvorta, ĉar ne ekzistas lingvo por esprimi eŭropan identecon. Tiu manko klare havas politikajn kaj ekonomiajn sekvojn.

Eta anekdoto: En Kebekio savnaĝisto estis vokita antaŭ tribunalon. Li deĵoris kiam viro dronis en rivero kaj, kvankam la viro vokis por helpo, la savnaĝisto nenion faris.
Demando: Ĉu vi aǔdis la kriegojn kiam la viro falis en la riveron?
Jes. Kial vi nenion faris? Ĉar mi ne scipovas naĝi. Kaj kiel vi ricevis postenon kiel savnaĝiston? Ĉar mi estis la sola kandidato kiu flue parolis angle kaj france.
Tio eble mirigas vin, kaj vi pensas ke tio ne povas esti. Sed estas analogia situacio kiu, ŝajne, mirigis neniun: la angla lingvo en la 1950-aj jaroj ricevis la “postenon” de sola laborlingvo en la internacia aviado sen iu ajn testo por kontroli ĉu ĝi estas la plej taǔga lingvo, nur ĉar ĝi estis la lingvo de Usono. Kaj nun estas grandega riski ke ĝi fariĝu la komuna lingvo de Eŭropo, denove sen iu ajn ekzameno por kontroli ĉu ĝi havas la kvalifojn por la posteno.
Kial la angla maltaŭgas kiel komuna eŭropa lingvo?
Unue, ĉar ĝi estis denaska por 13% de EU civitanoj; do ĝi neniam povos doni lingvan samrajtecon.
Due, Claude Piron skribis en “Le Défi des Langues” ke 20 lingvoj testiĝis por sendi mesaĝon kie estis granda bruo. Gajnis la itala, Esperanto estis en la dua loko, kaj la angla ..... en la 18-a loko. Usonaj inĝenieroj kiel Cushing kaj Kent Jones skribas pri kiom da aviadilaj akcidentoj okazas pro miskomprenoj inter malsamaj prononcmanieroj de la angla, kaj Cushing ne estas Esperantisto. La angla fonetikisto, kaj antaŭa Prezidanto de UEA, Prof. John Wells, skribis en la festlibro por la eminenta hispana Esperantisto, Juan Régulo Pérez, ke Esperanto, kiel la hispana aŭ la vaska, havas 5 literojn por skribi 5 vokalojn; la oksforda angla, kontraste, havas 5 literojn por skribi 20 vokalsonojn.
Prof. Phillipson en pluraj libroj klare montras kiel Usono kaj Britio elspezis grandegajn sumojn da mono por antaǔenigi kaj instrui la anglan mondskale. En la vortoj de Prof. Probal Dasgupta, “La angla perbuĝete fabrikas la konsenton, la franca perprestiĝas ĝin”. Aliflanke, la nuna angligo / usonecigo de Eǔropo klare donas la pli bonan ŝancon al Esperanto. Nenie alie en la mondo, kaj neniam en la tuta homa historio ekzistis organizaĵo kiel EU, kun 20 oficiajaj laborlingvoj. Malgraŭ tio, la Eǔro restas senvorta.


« Esperanto-mono » kaj la artefariteco de Esperanto

Antaǔ 10 jaroj germana politikisto atakis la ideon de la Eŭro kiel utopiaĵon, aŭ “Esperanto-monon”; sed tiu « Esperanto-mono » estas nun en la poŝoj de pli ol 300 milionoj homoj, kaj pli fortas ol la usona dolaro. En la tuta diskuto pri la Eŭro, neniu proponis ke EU povus adopti la DM, la pli fortan nacian valuton, aǔ la usonan dolaron. Kial la usona lingvo pli akcepteblas ol la usona mono? Nur ĉar homoj ne vidas realan alternativon.

Estas nia tasko konvinki ilin ke Esperanto ja estas realigebla alternativo, kaj ne utopiaĵo. Al kontraŭuloj de Esperanto, ni tuj demandu: „Ĉu vi konas la fakliteraturon? Ĉu vi legis la kontribuon de Dr. Detlev Blanke pri la 28 etapoj, tra kiuj Esperanto evoluis por transformiĝi de projekto al vivanta lingvo?” La vera problemo estas ke la plimulto da „seriozaj“ homoj ne traktas Esperanton serioze, kaj plenas je eksmodaj antaŭjuĝoj. Oni opinias ke ĝi estas “artefarita, ne vivanta lingvo; iu bastarda miksaĵo da lingvoj”. La lingvisto Mario Pei jam skribis ke nomi modernan Esperanton “artifarita lingvo” estas kiel diri ke aŭto estas “artefarita ĉevalo”! Strange, oni neniam nomus infanon, kies vivo komencis artefarite en provtubo, “artefarita infano”. Kaj oni malmulte parolas pri la „artifariteco“ de la muziko de Mozart aŭ Beethoven.


EU-Konstitucio kaj Praktika Agado
Sed ni ne povas sukcesi sole, ni bezonas aliancanojn. Kie ni trovu ilin? Inter la defendantoj de naciaj kaj malplimultaj lingvoj. La nova EU-Konstitucio malfermas pordon: Sub Titolo VI, Artikolo I-46 (4),
unu miliono da civitanoj el signifa nombro de membroŝtatoj povos inviti la Komisionon fari iniciaton pri aferoj kie civitanoj konsideras ke leĝa akto de EU necesas por efektivigi la Konstitucion.“
La Konstitucio ja garantias la samrajtecon de civitanoj, sed ni bone scias ke la praktiko de EU ne respektas la lingvan samrajtecon. Kune kun la defendantoj de la franca, la germana, la hispana, la vaska, kpt. Esperantistoj certe povus arigi unu milionon da subskriboj. Tion ni povos fari tuj kiam la EU-Konstitucio ekvalidos – verŝajne dum 2006, sed ni povas jam nun kultivaj bonajn rilatojn kun la defendantoj de aliaj lingvoj, ĉiuj minacataj de la angla.
Nenalhavebla kondiĉo por havi la kunlaboron de la aliaj estas ke ni substreku la lernfaciligajn ecojn de Esperanto, kaj ĉiam mencii la gravecon de lingva diverseco: Eŭropo estos « Unueco en Diverseco », aŭ ĝi tute ne estos.
Praktike, mi proponas:

a) ke ni membriĝu en lingvodefendaj organizaĵoj, kaj aktive subtenu ilian

agadon;


b) ke ni pripensu kiel interesigi pli da profesiaj tradukistoj kaj buŝ- tradukistoj al Esperanto. Mi proponos ke la EEU-Komitato nomu apartan komisiiton por ili. Aliajn praktikajn proponojn mi faros al la
Komitato.
Ĉu tio signifas ke ni kiĥote kontraŭbatali la anglan? Tute ne. Ni kontraŭbatalas ne la anglan, sed la maljustecon. Tio estas nia kialo por ekzisti. Maljusta estas maljusta estas maljusta, kaj neniu argumento pri praktikeco aǔ io ajn alia konvinkos nin akcepti ĝin.


Elŝuti 22.38 Kb.

  • 10 Lastatempaj Evoluoj EU pligrandiĝis
  • 43%, aŭ ĉ. 120 EP-anoj
  • La angla perbuĝete fabrikas la konsenton, la franca perprestiĝas ĝin”.
  • « Esperanto-mono » kaj la artefariteco de Esperanto Antaǔ 10 jaroj germana politikisto atakis la ideon de la Eŭro kiel utopiaĵon, aŭ “Esperanto-monon”;
  • Ni kontraŭbatalas ne la anglan, sed la maljustecon

  • Elŝuti 22.38 Kb.