Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


4ª karesma dimanĉO (Blindulo)

Elŝuti 38.5 Kb.

4ª karesma dimanĉO (Blindulo)




Dato09.01.2018
Grandeco38.5 Kb.

Elŝuti 38.5 Kb.

4ª KARESMA DIMANĈO (Blindulo)

Jaro C – Ambrozia Rito 17ª de Marto 2007ª


1. ENIRAJ RITOJ

ENIRA ANTIFONO (Ps. 12, 4-5) (starante)

A. Sinjoro, lumon donu al miaj okuloj, por ke mi ne endormiĝu enmorte: por ke la kontraŭulo ne diru: "Pli forta estas mi ol li". Vi, Kiu malfermis la oku­lojn al la denaska blindulo, lumigu per Via lu­mo mian koron por ke mi kapablu vidi Viajn farojn kaj gardu Viajn ordonojn.

C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
A. Amen.

C. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la amo de Dio Patro kaj la komuneco de la Sankta Spirito, estu kun vi ĉiuj.
A. Kaj kun via spirito.

KONFESO DE PEKOJ

C. Gefratoj, la Sinjoro estas la lumo, kiu malfermas niajn okulojn kaj nian spiriton al la kontemplado de Lia beleco kaj de tiu de Liaj faroj. Ni, kiuj ofte havas vidon malgajigitan de la konstato de nia malbono kaj de tiu de la aliaj, pardonpetu por ke la Eŭkaristio nin helpu vivi en nova lumo.

(mallonga silento)

C. Vi, Kiu estas la vivo kaj la lumo de la homoj, Kyrie, eleison.
A. Kyrie, eleison.

C. Vi, Kiu estas la lumo, kiu brilas en la malhelo, Kyrie, eleison.
A. Kyrie, eleison.

C. Vi, Kiu lumigas ĉiun homon, kiu venas ĉi-monden, Kyrie, eleison.
A. Kyrie, eleison.

C. Kompatu nin la ĉiopova Dio, kaj pardoninte niajn pekojn, Li gvidu nin al la eterna vivo.
A. Amen.

JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO

C. Ni preĝu (silenta momento)
Ho Dio, Kiu al la homo, laŭ Via bildo kreita, donas Vian subtenon en la tempo cele al la eternaj bonoj, mult­obligu la fekundecon de Via Eklezio, por ke tiuj, kiuj por la surtera vivo naskiĝas, ĉiuj renaskiĝu por vivo ĉiela. Per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, Kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spiri­to, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj.
A. Amen.


2. LITURGIO DE LA PAROLO


UNUA LEGAĴO
(sidante)

L. Benu min, ho Patro.
C. La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"La vizaĝo de Moseo lumradiis".

L. El la libro de la Eliro (34, 28-35).

Moseo estis tie kun la Sinjoro kvardek tagojn kaj kvar­dek noktojn: panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabuloj la vortojn de la inter­ligo, la dek ordonojn. Kiam Moseo estis mal­supren­iranta de la monto Sinaj kaj la du tabuloj de atesto estis en la manoj de Mo­seo dum lia mal­su­pren­irado de la monto, Moseo ne sciis, ke la haŭto de lia vizaĝo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li. Kaj Aaron kaj ĉiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la haŭto de lia vizaĝo lumradias; kaj ili timis alproksimiĝi al li. Sed Moseo vokis ilin, kaj returniĝis al li Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo, kaj Moseo ekparolis al ili. Po­ste al­proksimiĝis ĉiuj Izraelidoj: kaj li ordonis al ili ĉion, kion diris la Sinjoro sur la monto Sinaj. Kiam Moseo ĉesis paroli al ili, li metis sur sian viza­ĝon ko­vro­tukon. Kiam Moseo venadis antaŭ la Sinjo­ro, por paroli kun Li, li formetadis la kovrotukon ĝis sia eliro: kaj elirinte, li dir­adis al la Izraelidoj tion, kio estis ordo­nita al li. Kaj la izraelidoj vidis, ke la haŭto de la viza­ĝo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo de­nove me­tis la kovro­tukon sur sian vizaĝon, ĝis li en­iris, por pa­ro­li kun Li.

- Jen la parolo de Dio:
A. Al Dio estu danko!


RESPONSORIA PSALMO
(Ps. 35)

L. Sinjoro, en Via lumo ni vidas la lumon.
A. Sinjoro, en Via lumo ni vidas la lumon.

L. Sinjoro, Via favoro estas en la ĉielo, Via fideleco ĝis la nuboj; Via justeco estas kiel la plej altaj montoj, Via juĝo kiel la granda abismo: homojn kaj bestojn Vi savas, ho Sinjoro.
A. Sinjoro, en Via lumo ni vidas la lumon.

L. Kiom valora estas Via favoro, ho Dio! Rifuĝas la homoj en la ombron de Viaj flugiloj, ili satiĝas je la abundo de Via hejmo, kaj ilin Vi sensoifigas ĉe la torento de Viaj bonaĵoj.
A. Sinjoro, en Via lumo ni vidas la lumon.

L. En Vi estas la fonto de la vivo, en Via lumo ni vidas la lumon. Donu Vian favoron al tiu, kiu Vin konas, justecon al la korhonestuloj.
A. Sinjoro, en Via lumo ni vidas la lumon.


DUA LEGAĴO


L. Benu min, ho Patro.
C. La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Ni transformiĝas de gloro al gloro."

L. El la dua letero de sankta Paŭlo apostolo al la Korinta­no­j (3,7-13. 17-18)

Gefratoj, se la administrado primorta, esprimita per literoj kaj enĉizita sur ŝtonoj, estiĝis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizaĝon de Mo­seo pro lia vizaĝa brileco, jam tamen malpliiĝanta, kiel do la administr­ado Spirita ne estos pli multe en gloro? Ĉar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro. Ĉar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en ĉi tiu rilato, pro la super­abunda glo­ro. Ĉar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraŭ pli multe tio, kio restadas, estas en gloro. Havante do tian esperon, ni uzas grandan liber­econ de parolo, kaj ne tiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizaĝon por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu ĝis finiĝo de tio, kio estis forpasanta. La Sinjoro estas la Spirito: kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco. Sed ne ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transform­iĝas en la saman bildon, de glor­o al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.



- Jen la parolo de Dio.
A. Al Dio estu danko!

AKLAMA KANTO (Joh. 8,12) (starante)

A. Laŭdo al Vi, Kristo, reĝo de eterna gloro!
L.
Mi estas la lumo de la mondo, diras la Sinjoro; kiu sekvas min, tiu havos la lumon de vivo.
A. Laŭdo al Vi, Kristo, reĝo de eterna gloro!


EVANGELIO


C. La Sinjoro estu kun vi.

A. Kaj kun via spirito.

C. El la evangelio laŭ Johano (9, 1-41)

A. Gloro estu al Vi, Sinjoro.

"Li foriris, sin lavis, kaj revenis vidanta."

Oni povas mallongigi la tekston, legante nur la partojn inter (*) ... (°)

C. (*) En tiu tempo, Jesuo, elirante el la templo, troviĝis apud denaska blindulo. (°) La disĉipoloj demandis Jesuon: "Majstro, kiu pekis, ke tiu homo naskiĝis blinda? Ĉu tiu aŭ liaj gepatroj?" Jesuo respondis: "Nek ĉi tiu, nek liaj gepatroj; sed tiel estas, por ke montriĝu la faroj de Dio. Dum estas ta­go, Mi devas prilabori la farojn de la Patro, kiu sendis Min. Poste venos la nokto, kiam neniu povas labori. Dum Mi estas en la mondo, Mi estas la lumo de la mon­do". Dirinte tion, (*) Jesuo kraĉis sur la teron, kaj farinte el la salivo iom da koto, Li ŝmiris per tio la oku­lojn de la blindulo. Poste Li diris al li: "Iru lavi vin en la lageto de Ŝiloah", tio estas 'Sendito': Li do foriris, sin lavis kaj revenis vidanta. Tiam la najbaroj kaj tiuj, kiuj antaŭe konis lin almozanta blindulo, diris: "Sed ĉu li estas tiu, kiu sidis kaj petis almozon?" Kelkaj diris: "Vere estas li." Aliaj diris: "Ne, sed estas iu, kiu simi­las al li:" Sed li deklaris: "Jes, tiu estas ĝuste mi." (°) Kaj ili rediris: "Kiamaniere vi ne plu estas blindulo?" Li respondis: "La homo nomata Jesuo faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn. Poste Li diris al mi: 'Iru al Ŝiloah kaj lavu vin.' Mi iris, mi lavis min, kaj mi ricevis vidpo­von". Tiam oni diris al li: "Kie Li estas?" Li respondis: "Mi ne scias". (*) Tiam oni kondukis al la fariseoj la iam blindan viron. Sed estis sabato tiu tago en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn. La fariseoj denove demandis lin, kiamaniere li ricevis la vidpovon. Li respondis: "Li metis iom da koto sur mi­ajn okulojn. Poste mi lavis min, kaj nun mi vidas:" Kelkaj el la fariseoj diris: "Ĉi tiu homo ne venas de Dio, ĉar Li ne observas la sabaton." Aliaj diris: "Pek­ulo ne povas fari tiajn miraklojn:" Kaj malsama opinio estis inter ili. Denove ili demandis la blindulon: "Kion vi diras pri tiu, kiu malfermis viajn okulojn?" Li res­pon­dis: "Li estas profeto".(°) Sed la Judoj ne volis kredi, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke nun li ricevis la vid­povon; pro tio ili alvokis liajn gepatrojn kaj demandis ilin: "Ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, laŭ vi, naskiĝis blin­da? Kiel do li nun vidas?" Liaj gepatroj respondis: "Ni bone scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda; sed kiel li nun vidas, kaj kiu malfermis liajn oku­lojn, ni ne scias. Demandu rekte lin: li havas plenaĝon: li pri si mem parolu". Tiel diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar ĉi tiuj deci­dis, ke, se iu kon­fesos, ke Jesuo estas la Mesio, li estu forigita el la sinagogo. Tial liaj gepatroj diris: "Li havas plen­aĝon, demandu lin". Tiam ili alvokis de­no­ve tiun, kiu estis blinda, kaj ordonis al li: "Diru la ve­ron antaŭ Dio: ni certe scias, ke tiu homo estas pek­ulo". Li respondis: "Ĉu Li estas pekulo mi ne scias; unu aferon mi certe scias: ke mi estis blinda kaj nun vidas". Tiam ili de­man­dis lin denove: "Kion Li faris al vi? Kiamaniere Li malfermis viajn okulojn?" Li respon­dis: "Mi jam diris al vi, kaj vi ne aŭskultis; kial vi volas tion denove aŭdi? Ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj?" Tiam ili insultis lin kaj diris: "Vi estu lia disĉiplo, ni estas disĉiploj de Moseo. Ni scias, ke Dio parolis al Moseo, sed pri ĉi tiu ni ne scias de kie Li venas." La viro respondis: "Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias de kie Li venas, kaj tamen li donis vidpovon al mi! Oni neniam aŭdis, ke iu donis vidpovon al homo, kiu naskiĝis blinda. Se tiu homo ne venus de Dio, Li tion ne povus fari, ĉar Dio ne elaŭdas pekulojn, sed tiujn, kiuj Lin respektas kaj al Li obeas". (*) Sed ili respondis al li: "Vi estas en pekoj ekde via naskiĝo, kaj ĉu vi volas instrui nin?" Kaj ili forpelis lin eksteren. Jesuo renkontis tiun, kiu antaŭe estis blindulo. Kaj, sciante ke oni forpelis lin de la sinagogo, Li diris al li: "Ĉu vi kredas je la Filo de la homo?" Li respondis: "Diru al mi, kiu Li estas, Sinjoro, por ke mi kredu je Li." Jesuo diris: "Li estas antaŭ vi: Li estas tiu, kiu parolas kun vi." Tiam li genuiĝis antaŭ Li, dirante: "Si­njo­ro, mi kredas!" (°) Jesuo diris: "Mi venis por juĝi la mondon: tiel nevidantoj vidos, kaj la vidantoj far­iĝos blindaj:" Tion aŭdis iuj el la fariseoj, kiuj estis kun Li; kaj ili diris al Li: "Ĉu ni ankaŭ estas blindaj?" Je­suo respondis: "Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon. Nun vi male asertas: 'Ni vidas'; tiel via peko restas."

- Jen la parolo de la Sinjoro.


A. Al Kristo estu laŭdo!

POST LA EVANGELIO (kp. Ps. 76, 13-15; 145, 7-8)

A. Pri ĉiuj Viaj faritaĵoj mi meditos, mi memoros pri Viaj mirindaĵoj. Ho Dio, sanktaj estas Viaj vo­joj, miraklojn Vi faras. Rompu, Sinjoro, la ĉenojn de la malliberigitoj kaj vidigu la blindulojn: Sinjo­ro, helpu la suferantojn.

(sidante, oni aŭskultas la homilion)

C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
A. Ĉiam li estu laŭdata.


UNIVERSALA PREĜO


C. Gefratoj, ni propetu la Sinjoron, nian Patron, cele ke ni povu atingi la cele­bradon de la Pasko renov­igi­taj en la koro kaj en la vivokonduto..

L. Ni preĝu kune kaj diru: "Heligu, Sinjoro, niajn tenebrojn".
A. Heligu, Sinjoro, niajn tenebrojn.

L. Por la Eklezio: cele, ke ĝiaj filoj, al la Evangelio fi­de­­laj, ĝin ĉiam honoradu, kaj pliefikigu ĝian mision indiki al ĉiuj, ke Kristo estas vojo, vero kaj vivo: ni preĝu.
A. Heligu, Sinjoro, niajn tenebrojn.

L. Cele, ke la hodiaŭa mondo, sindiranta libera kaj progresema, ne daŭre fermu la okulojn antaŭ Dio, sed Lin agnosku fonto de ĝiaj vivo kaj feliĉo: ni preĝu.
A. Heligu, Sinjoro, niajn tenebrojn.

L. Por la junuloj: cele, ke ili ne forperdu valorajn vivo­jarojn en la dekadencaj sinesprimoj de la hodiaŭa kul­turo, sed ja havu vere junan vivostilon, plenan je forto, belo, ĝojo, sinofero, kredo kaj kuraĝo: ni preĝu.
A. Heligu, Sinjoro, niajn tenebrojn.

L. Por ni, kiuj kredis je la Filo de Dio: por ke oftaj mo­mentoj de adorado kaj de preĝo, de ofero de ni mem kaj de nia ĉiutaga engaĝiĝo, nin helpu ami Lin kaj Lin postsekvi el nia tuta koro: ni preĝu.
A. Heligu, Sinjoro, niajn tenebrojn.

(aliaj intencoj)


KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO


C. Akceptu bonvole, ho ĉiopova Dio, nian preĝon, kaj helpu viajn fidelulojn pere de la multenombraj eltrovoj de Via pardonemo, por ke ĉiuj elaĉetitoj estu gardataj de Via providenco kun la espero de la eterna vivo. Per Kristo nia Sinjoro.
A. Amen.


3. EŬKARISTIA LITURGIO


RITO DE LA PACO.


C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ pre­zen­ti sur la altaro niajn donacojn, ni inter­ŝanĝu paco­signon.


DONACOFERO
(sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi pa­non por ke ĝi fariĝu korpo de Kristo, Via Filo.
A. Amen.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu sango de Kristo, Via Filo.
A. Amen.


KREDO-KONFESO
(starante)

C. Gefratoj, por celebri fruktoporte la Eŭkaristion, sa­kra­menton de la unueco de la Eklezio, ni kune konfe­su la katolikan kredon:

C. MI KREDAS JE UNU DIO:

C.A. la Patro Ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj ne­vi­deblaj. Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio, kaj el la Patro ge­nerita antaŭ ĉiuj jarcentoj. Dio el Dio, Lu­mo el Lumo, Dio vera el Dio vera, gene­ri­ta, ne kreita, samsubstanca kun la Patro: per kiu ĉio estas farita. Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj. Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo. Krucumita por ni sub Poncio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita. La trian tagon Li re­surektis laŭ la Skriboj, ascendis al la ĉie­lo kaj sidas dekstre de la Patro. Kaj Li re­venos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mor­tintojn, kaj Lia regno estos senfina. Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, kiu devenas de la Patro kaj de la Filo. Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata; Kiu parolis per la profetoj. Kaj je unu Eklezio: sankta, ka­to­lika kaj apostola. Mi konfesas unu bap­ton por la pardono de la pekoj. Kaj mi aten­das la revivigon de la mortintoj, kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.


ORACIO PRI LA DONACOJ


C. Ĉi misteroj de nia elaĉeto lasu nin, ho Dio, for de ĉia homa ŝanceliĝo kaj nin gvidadu al la vojoj de savo. Per Kristo nia Sinjoro.
A. Amen.


PREFACO


C. La Sinjoro estu kun vi.
A. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!
A. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
A. Estas inde kaj juste.

C. Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save Vin dan­ki, ho Patro, kaj per ĉiuj niaj sentoj glori vin, ĉar vi la­vis la blindecon de ĉi tiu mondo kaj antaŭ niaj okuloj nevidantaj Vi briligis la lumon veran, kiam – nekred­ebla miraklo - vi redonis vidopovon al la ekdenaskiĝa blindulo. En la resanigita blindulo respeguliĝas la hom­aro en la origina blindeco antaŭe, kaj poste en la mirinda lumo, kiu estas donata ĉe la baptofonto. Per ĉi signo de Via pardonemo, kun ĉiuj ĉielaj legiaroj, ni senfine kantu la himnon de Via laŭdo:

C.A. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉie­lo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

(Oni surgenuiĝu)

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco. Ni petas do: sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via Spirito, por ke ili fariĝu por ni la Korpo kaj la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono, Li prenis la panon kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas mia korpo, kiu por vi estos oferdonata.



Simile post la vespermanĝo, prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante, Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas la kaliko de mia sango, de la nova kaj eterna testamento, kiu por vi kaj por multaj estos verŝata por forigo de la pekoj. Faru tion je mia rememoro.



C. Jen la mistero de la kredo!
A. Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro, la panon de vivo kaj la kalikon de la savo, dankante, ke Vi konsideris nin indaj stari antaŭ Vi kaj servi al Vi. Kaj humile ni pet­egas ke, partoprenante en la kor­po kaj la sango de Kristo, ni unuiĝu per la Sankta Spirito. Rememoru, Sinjoro, Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo kaj perfektigu ĝin en la karitato kune kun nia Papo........, nia Episkopo ........, kaj la tuta klerikaro. Memoru ankaŭ niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto, kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato; kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo. Kompatu nin ĉiujn, ni petas, ke kun la beata Dipatrino virga Maria, kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj, kiuj surtere plaĉis al Vi, ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭ­di kaj glori Vin. Per Via Filo Jesuo Kristo.

C. Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro Ĉiopova, en unu­eco kun la Sankta Spirito, estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
A. Amen.


4. RITO DE KOMUNIO


JE LA DISPECIGO DE LA PANO (Kp. Rm 13,13; Mt 5, 16)

A. Gefratoj, ni amu lumon kaj justecon, ni iru kiel dumtage. Ni celu briligi niajn agojn antaŭ Dio.

C. Per savaj ordonoj admonitaj kaj per dia instruo formitaj, ni kuraĝas preĝi:

C.A. PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo, sankt­igata estu Via nomo. Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiu­ta­gan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en ten­ton, sed liberigu nin de la malbono.
C.
Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj mal­­bonoj; donu favore pacon en niaj tagoj, por ke, helpitaj de Via kompato, ni estu ĉiam liberaj de la peko kaj sekuraj kontraŭ ĉiu dan­ĝero, atendante la beatan esperon kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
A. Ĉar Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apo­sto­loj: "Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi", ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio; kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unu­igi ĝin. Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.
A. Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
A. Kaj kun via spirito.

C. Jen la Ŝafido de Dio, jen tiu, kiu forigas la pe­kojn de la mondo. Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.

C.A. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton, sed diru nur unu vor­ton kaj resaniĝos mia animo.


KOMUNIA ANTIFONO (Kp. Prv 9, 5-6; Ap. 2, 17; 3, 5)

A. Venu, manĝu mian panon - diras la Sinjoro - trinku la vinon, kiun mi por vi preparis kaj ricevu la vivon". Donu al ni, Sinjoro Jesuo, la kaŝitan manaon kaj ne forigu nin el la libro de la vivo.


ORACIO (starante)

C. Ni preĝu: (silenta momento)

Al ni, kiuj dividis la saman Panon de vivo, donu, ho Patro de ĉiuj, ke ni malfermiĝu al la reciproka amo kaj ke ni helpu nin unu la alian kiel eroj de ununura korpo. Per Kristo nia Sinjoro.


A. Amen.


5. KONKLUDAJ RITOJ


C.
La Sinjoro estu kun vi.
A. Kaj kun via spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Benu vin la Ĉiopova Dio, la Patrokaj la Filokaj la SanktaSpirito.


A. Amen.

C. Ni foriru en paco.
A. En la nomo de Kristo.

___________________________________________________________________ (Per informazioni sull’Unione Esperantista Cattolica Italiana (UECI) telefonare al 02.2621149 o al 02.66301958. www.ueci.it





Elŝuti 38.5 Kb.


Elŝuti 38.5 Kb.