Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


4-6-a de junio 2010 La ĉefaj sekcioj de la konferenco

Elŝuti 57.71 Kb.

4-6-a de junio 2010 La ĉefaj sekcioj de la konferenco




Dato12.01.2018
Grandeco57.71 Kb.

Elŝuti 57.71 Kb.

Ministerio pri Klerigo kaj Scienco de Ukrainio

Volinia Nacia Universitato nome de Lesja Ukrainka

Filologia Fakultato

Fakultato pri Romida kaj Ĝermana filologioj

III Internacia scienca konferenco

LA PRIORITATOJ DE LA NUNTEMPA ROMIDA KAJ ĜERMANA lINGVISTIKO



4-6-a de junio 2010

La ĉefaj sekcioj de la konferenco:

  • Diskursoscienco kaj tekstologio;

  • Etnolingvistiko. Lingvokulturologio;

  • Interlingvistiko;

  • Kognitiva lingvistiko;

  • Kontrasta lingvistiko. Lingva tipologio;

  • Leksika kaj gramatika semantiko;

  • Pragmatika studado de lingvaj unuoj;

  • Novaj tendencoj de leksikografio;

  • Sociolingvistiko;

  • Terminoscienco;

  • Teorio kaj praktiko de tradukado ;

  • Funkcia karakterizo de diversgradaj lingvaj unuoj ;

  • Interagado de slavaj kaj romidaj kaj ĝermanaj lingvoj.

La anketoj-aliĝiloj ni petas sendi ĝis la 1-a de aprilo 2010 (kun la indiko de la sekcio). La materialoj de la prelegoj estos publikigitaj en la faka scienca revuo de Volinia Nacia Universitato Naukovij visnik de Volinia Nacia Universitato nome de Lesja Ukrainka”, la serioFilologiaj sciencoj antaŭ la komenco de la konferenco. Unu paĝo kostas 30 hrivnoj (proksimume 3 EUR). La aliĝkotizo estas 100 hrivnoj (proksimume 15 EUR). Monon bonvolu sendi al Privatbank, konto 29243825521209, MFO 303440, ZKPO 13369965 por la karta konto 6762462034820099. Pri kostoj de la loĝado en la sporta resaniga bazo apud la fama kuraclago Svitjazj ni informos la dezirantojn aparte.

Postuloj por la artikoloj:

Amplekso: ĝis 12 paĝoj. Minimuma amplekso: 6 paĝoj.

En la redakcio bonvolu prezenti:

1) la tajpitan tekston de la artikolo (1 ekzempleron kun la subskribo de la aŭtoro);

Formato: A-4, la intervalo inter la linioj 1,5, la litergrandeco 14 punktoj, litertipo Times New Roman; la maldekstra , la supra kaj la malsupra marĝenoj estu 2,5 cm, la dekstra marĝeno – 1 cm; la alineo havu 5 signojn;

  • la paĝoj devas esti numerigitaj;

  • bonvolu ne uzi la signon de dividostreko;

  • frakciajn numeralojn necesas skribi kun komo ( ekzemple 0,105), kaj ne kun punkto;

  • la tabeloj, desegnaĵoj devas esti numerigitaj kaj havi titolon;

  • la ilustra materialo devas esti en la teksto, la subskribojn bonvolu doni per kursivo; la desegnaĵojn, faritajn per MS Word, necesas grupigi kiel unu objekto;

  • la liston de uzita literaturo necesas prepari akorde kun la ŝtata normo 7.1-84, la mallongigojn de la vortoj kaj de la vortunuoj doni laŭ la ŝtata normo 3582-97; citi ne pli ol 10 fontojn, en la priskribo de la literaturo eblas mencii ĝis 30 fontoj; ĉiu fonto devas esti menciita en la teksto;

  • menciinte artikolon en la literaturlisto, devas esti notita ĝia aŭtoro, titolo, loko kaj nomo de eldonejo, jaro, numero (por periodaĵo), paĝoj; menciinte libron, bonvolu noti la aŭtoro(j)n, titolon, lokon kaj nomon de eldonejo, jaron kaj kvanton de paĝoj; se vi uzos retfontojn, necesas noti la titolon kaj la daton de trarigardo. Ekzemple:

Posolskij V. Eŭropa Unio: la institucia bazo de la eŭropa integracio. – Kijivo: Smoloskip, 2002. – 168 p.;

Daniljuk N. Lingvokulturemoj de la nuntempa ukraina lingvo // Naukovij visnik VDU im. Lesja Ukrainka. – 2004. – № 6. – P. 123–125;

Olster M. Empires of the word. A Language History of the World. – New York; London; Toronto; Sydney: Harper Perennial, 2006. – 615 p.


  • referencon bonvolu fari tiamaniere: [1, 5], tio signifas, ke la informo troviĝas en la fonto 1 sur la paĝo 5; kelkaj fontoj uzataj samtempe aspektos tiel: [7, 15; 15, 146; 18, 90]; eblas fari la referencon sen noto de la paĝoj, se vi mencias la tutan fonton;

2) la tekston kaj la aliĝilon bonvolu sendi sur la disko aŭ per elektronika poŝto;

3) rekomendan leteron de la sciencgvidanto (por studentoj kaj magistroj), de la scienca konsultanto (por doktoriĝantoj);

La strukturo de la artikolo:

  1. UDK (oni donas en la bibliografia departamento de la biblioteko);

  2. La familia nomo kaj la persona nomo;

  3. La scienca grado, posteno, laborloko de la aŭtoro;

  4. La titolo de la artikolo;

  5. La plena nomo de la universitato, la instituto aŭ alia institucio, kie estis plenumita la laboraĵo;

  6. La resumo en esperanto (ĝis 1000 signoj);

  7. La ŝlosilvortoj en esperanto (ĝis 10 vortoj);

  8. La familia nomo kaj persona nomo en la angla lingvo;

  9. La titolo en la angla lingvo;

  10. La resumo en la angla lingvo;

  11. La ŝlosilvortoj en la angla lingvo; por la artikoloj, skribitaj en la germana (la franca, la pola, la rusa, la bjelorusa k.a.) lingvoj, oni aldonas en ĉi tiuj lingvoj: la familian nomon, la personan nomon, la titolon, la resumon kaj la ŝlosilvortojn);

  12. La signifo de la scienca problemo;

  13. La superrigardo de lastaj atingoj rilate al la problemo;

  14. La celoj kaj la taskoj de la artikolo;

  15. La prezento de la materialo kaj viaj atingoj koncerne la esploritajn demandojn;

  16. La konkludoj kaj la perspektivoj de la estonta esplorado de la problemo;

  17. La literaturlisto; la listo de la uzataj mallongigoj;

  18. La adreso por kontaktoj, la telefonnumero.

La tekston de la prelego kun la disko, la anketojn-aliĝilojn kaj la kvitancojn pri pripago bonvolu sendi al Horotj Jevhenija Ivanivna laŭ la adreso:

43025, Lucjk, prosp. Voli, 13, kabineto 152,

Volinia Nacia Universitato nome de Lesja Ukrainka,

Katedro pri Praktiko de la Angla Lingvo,

tel. +38 (03322) 799866

retpoŝto: horotprof@ukr.net
En Lucjk eblas loĝi en hotelo (proksimume 20-40 EUR diurne depende de la loĝkondiĉoj) aŭ en la studenta hejmo (5 EUR diurne). Je via dispono estas kelkaj studentaj malmultekostaj manĝejoj, kiuj funkcias ekde la 10:00 ĝis la 17:00, vespere eblas viziti kafejojn aŭ restoraciojn.

Lucjk estas la ĉefurbo de Volinia regiono kaj situas en la okcidenta parto de Ukrainio proksime al la pli granda urbo Lvovo (tie estas la plej proksima flughaveno). Per la interurba buso de Lvovo al Lucjk necesas veturi dum 3 horoj. Krome, eblas veni de Varsovio per la trajnoj Varsovio-Kijevo kaj Berlino-Kijevo ĝis la urbo Kovel kaj poste per la buso dum 1,5 horo. Ankaŭ eblas uzi la interurbajn busojn Varsovio-Lucjk (proksimume 9 horoj), Lublin-Lucjk (proksimume 6 horoj).

Svitjazj estas tre fama kuraclago en nordokcidenta parto de Volinia regiono en la Rezervejo de Volinia Polissja kun tre pura akvo, unika floro kaj fauno.

La kalendaro de la konferenco

4. 06. 2010

Alveno kaj registriĝo de la partoprenantoj: ek de la 8:00 ĝis la 10:00 (u. Lucjk, prospekt Voli, 13, Volinia Nacia Universitato nome de Lesja Ukrainka, la vestiblo)

Plena kunsido: 10:00 – 12:30 (granda halo, 4 etaĝo)

Tagmanĝo: 12:30 – 14:00

Laboro en sekcioj: 14:00 – 16:30

Ekskursoj: 17:00 – 19:00 (antikva urbo, la muzeo de Lesja Ukrainka)

Vesperman_ĝ_o'>Vespermanĝo: 19:00 – 20:00

Forveturo al la sporta-resaniga bazo Hart: 20:00

5. 06. 2010

Matenmanĝo: 9:00 – 10:00

Laboro en sekcioj: 10:00 – 13:00

Tagmanĝo: 13:00 – 14:00

Laboro en sekcioj: 14:00 – 16:00

Libera tempo: 16:00 – 19:00

Vespermanĝo kaj kultura programo: 19:00 – 20:00

6. 06. 2010

Matenmanĝo: 9:00 – 10:00

Ronda tablo kaj lasta plena kunsudo: 10:00 – 13:00

Tagmanĝo: 13:00 – 14:00

Libera tempo: 14:00 – 16:00

Forveturo: 16:00 

Bonvolu anticipe aĉeti la biletojn por alveno kaj forveturo.


Aliĝilo

Familia nomo………………………………………………

Persona nomo……………………………………………….

Laborloko…………………………………………………..

Posteno……………………………………………………..

Scienca grado………………………………………………

Kiun altlernejon vi finis kaj kiam………………………….

En kiu lingvo vi prelegos kaj en kiuj lingvoj vi parolas……

Kiujn teknikilojn vi bezonas………………………………

Hejma aŭ laborloka adreso………………………………...

Kontaktaj telefonnumeroj………………………………….

Retpoŝto................................................................................

Bezono de loĝloko…………………………………………

Kiam vi planas alveni, per kio kaj kiam forveturi………..


Dato: Subskribo:..........................................................
Ni atendas vin en Ukrainio!


Elŝuti 57.71 Kb.

  • 4-6-a de junio 2010 La ĉefaj sekcioj de la konferenco
  • Postuloj por la artikoloj: Amplekso
  • La strukturo de la artikolo
  • La kalendaro de la konferenco 4. 06. 2010 Alveno kaj registri ĝ o de la partoprenantoj
  • Vesperman ĝ o
  • Vesperman ĝ o kaj kultura programo

  • Elŝuti 57.71 Kb.