Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


34 morto de barono gandara karel Čapek

Elŝuti 16.53 Kb.

34 morto de barono gandara karel Čapek




Dato29.11.2017
Grandeco16.53 Kb.

Elŝuti 16.53 Kb.

34 MORTO DE BARONO GANDARA

Karel Čapek


El: "Rakontoj el dua poŝo",

el la ĉeĥa originalo esperantigis Josef Vondroušek

"Aŭskultu," ekparolis poste sin­joro Menšík, "tiun murdinton certe ili kaptis, tiuj policistoj en Liverpolo; tio estis metia krimo kaj tian ordinare oni malkovras. En tia kazo oni arestas ĉiujn notorajn kanajlojn, kiuj ankoraŭ libere moviĝas, kaj nun, ulo, diru, kian alibion ci havas. Kaj kiam li ne havas alibion, li estas sekve farin­to. La polico ne ŝatas labori kun nekonataj faktoroj aŭ kon­stantoj; por esprimi min, la polico klopodas redukti ilin al konataj aŭ notoraj konstantoj. Kiam ili havas jam iun en la manoj, ili mezuras lin, prenas liajn daktiloskopiaĵojn, kaj poste jam li estas ilia homo; ekde tiu tempo ili turnas sin al li kun konfido, tuj kiam ie io okazas; ili iras al li pro la malnova konatiĝo, same kiel oni iradas al sia malnova ra­zisto aŭ en sian tabakvendejon. Malpli bone estas, se la krimon faris nefakulo aŭ novulo, ni diru vi aŭ mi; tiam estas por la polico multe pli malfacile pruvi lian kulpon.

"En polica direkcio mi havas parencon, li nomiĝas konsilisto Pitr kaj estas onklo de mia edzino. Tiu sinjoro Pitr diras, se temas pri rabo, faris tion iu fakulo; kaj se ĝi estas murdo, faris tion plej versimile iu el la familio. Li havas tiajn stabilajn opiniojn, tiu sinjoro Pitr; ekzemple li aser­tas, ke malofte oni murdas fremdan homon, ĉar tio ne es­tas tiel facila; sed inter konatoj jam pli facile oni trovas okazon kaj en familio ĝi estas tute klara. Kiam oni taske donas al li malkovron de murdo, li penas informiĝi, kiu povis tion fari kun minimumaj malfacilaĵoj, kaj tion li sek­vas. Sciu, Menšík, li diradas, mi havas eĉ ne ereton da fan­tazio aŭ inĝenio; ĉe ni ĉiu konfirmos al vi, ke mi estas la plej granda imbecilo en la direkcio. Sciu, mi estas same primitiva kiel murdinto; kaj kion mi ekpensas, estas same ĉiutaga, ordinara kaj malsprita kiel liaj motivoj, plano kaj ago; kaj mi diras al vi, ke ĝuste tial plejparte ĉion mi solvas.

"Mi ne scias, ĉu iu el vi rememoras la murdon de tiu ekzota barono Gandara. Li estis ia mistera aventurulo, ha­rojn li havis kiel frugilego kaj bela li estis kiel Lucifero; li loĝis en iu vilao apud Grébovka, kaj kio tie de temp' al tempo okazis, tio ne estas rakontebla. Foje antaŭ mateniĝo oni aŭdis apud la vilao du revolver-pafojn, estis alarmo kaj poste oni trovis la baronon en la vilaa ĝardeno pafmortigita. Brust-paperujo mankis, sed alie nenia konsiderinda spuro tie restis; koncize, mistera unuaranga kazo. Tiun murdon taske ricevis mia onklo Pitr, ĉar ĝuste nenion alian li havis; sed lia ĉefo anticipe tiel preterpase diras al li, sinjoro kolego, ĉi kazo ne estas laŭ via kutima stilo, sed penu montri, ke ankoraŭ vi ne estas matura por pensio. Onklo Pitr murmuris, ke li klopodos kaj foriris al la loko de l' kazo. Memkomprene, li trovis nenion, insultis detektivojn kaj iris sidigi sin al sia tablo, por bruligi sian gipspipon. Kiu vidus lin en tiu fetoranta fumo, opinius, ke sinjoro Pitr pripensas sian kazon, sed tio estus eraro; onklo Pitr tute ne pripensis, ĉar principe li rifuzadis la meditadon. Murdanto ankaŭ ne meditas, ideo al li venas aŭ ne venas.

"La ceteraj en la direkcio bedaŭris onklon Pitr; tio ne estas kazo por li, ili diradis al si, domaĝe doni tiel belan temon al Pitr; Pitr taŭgas por maljunaj virinaĉoj, murditaj de ilia nevo aŭ svatanto de ilia servistino. Iu kolego do, komisaro Mejzlík, iris kvazaŭ preterpase al onklo Pitr, sidiĝis sur la tablon kaj diris: Nu, sinjoro konsilisto, kio nova pri tiu Gandara?

"Eble li havas nevon, opiniis onklo Pitr.

"Sinjoro konsilisto,“ diris doktoro Mejzlík por helpi al li, „ĉi tio estos versimile iom alia kazo. Mi diras al vi, barono Gandara estis granda internacia spiono; kiu scias, pri kiaj strangaj aferoj ĉi tie temas - mi ne povas forgesi, ke perdiĝis lia brust-paperujo. Sur via loko mi penus informiĝi --

­"Onklo Pitr kapskuis. Sinjoro kolego, li diris, ĉiu el ni havas siajn metodojn; unue oni devas konstati, ĉu ekzistas ĉi tie iuj parencoj, kiuj povus heredi post li.

"Due, diris doktoro Mejzlík, estas al ni konate, ke baron Gandara estis ega hazardludanto; vi ne vizitadas societon, sinjoro konsilisto, vi ludas nur dominon en familio de Menšík, kaj ne havas tiajn rilatojn; se vi volas, mi demandos kiu ludis kun li en la lastaj tagoj - sciu, ĉi tie povus temi pri tiel nomata honora ŝuldo--

"Onklo Pitr morniĝis. Aŭdu, li diris, nenio por mi; neniam mi laboris en la pli altrangaj tavoloj, kaj en mia aĝo mi ne komencos kun ĉi tio. Lasu min trankvila kun la honora ŝuldo, tian kazon dum mia tuta vivo mi ne havis. Se tio ne estas familia murdo, ĝi estas do rabmurdo; kaj tiun devis fari iu el la domanoj. Tio ordinare okazas. Eblas, ke la kuiristino havas nevon.

"Aŭ ŝoforo de Gandara, opiniis Mejzlík, por kolerigi la onklon.

"Onklo Pitr kapneiis. Ŝoforoj, li diris, tio dum mia tem­po ne estis; mi ne memoras, ke ŝoforo farus rabmurdon. Ŝoforoj drinkas kaj ŝtelas benzinon; sed murdi, tion an­koraŭ mi ne havis. Junulo Mejzlík, mi restas ĉe miaj sper­toj: Kiam vi estos tiom aĝa kiel mi --

­"Doktoro Mejzlík estis kvazaŭ sur dornoj. Sinjoro kon­silisto, li rapidis diri, ekzistas ankoraŭ la tria eblo. Barono Gandara rilatis al iu edziniĝinta sinjorino; hometo, la plej bela virino en Prago. Eble ĝi estas murdo pro ĵaluzo.

"Tio okazas, konsentis onklo Pitr. Tian murdon mi ha­vis jam kvinfoje. Kaj kio estas la edzo de tiu sinjorino?

"Grandkomercisto, diras doktoro Mejzlík. Ege grava firmao.

"Onklo Pitr enpensiĝis. Ĝi denove nenien kondukas, li diris. Ankoraŭ mi ne havis kazon, ke grandkomercisto iun pafmortigus. Trompojn, tion ili faras; sed murdojn pro ĵa­luzo, tion oni faras en aliaj tavoloj. Ne, sinjoro kolego!

"Sinjoro konsilisto, daŭrigis doktoro Mejzlík, ĉu vi scias, per kio vivtenis sin tiu barono Gandara? Per ĉantaĝado. Li sciis terurajn aferojn pri - nu pri multaj ege riĉaj homoj. Estas atentinde, kiu povus havi intereson pri - hm, pri lia forigo.

"Nu sciu, diris post tio onklo Pitr, tian kazon jam unu­foje mi havis, sed ni ne povis pruvi tion; el tio estis nura ridindigo. Kion vi pensas, kun tia afero mi ne brulvundos miajn fingrojn la duan fojon. Al mi sufiĉas ordinara rab­murdo; mi ne ŝatas tiujn sensaciojn kaj misterajn skanda­lojn. Kiam mi havis vian aĝon, ankaŭ mi pensis, ke foje mi solvos ian gloran kriminalan kazon; tia jam estas la ambicio. Mia kara, laŭ la jaroj ĝi pasas; poste oni vidas, ke okazas nur ordinaraj kazoj.

"Barono Gandara ne estis ordinara kazo, kontraŭis komisaro Mejzlík. Sinjoro, mi lin konis: eleganta trompisto, nigra kiel cigano - la plej bela kanajlo, kiun mi iam vidis. Mistera ulo. Demono. Falsludanto. Falsa barono. Aŭdu, tia homo ne mortas per ordinara maniero; nek per ordinara murdo. Ĉi tie temas pri io pli granda. Pri ege misteraj aferoj.

"Tiuokaze ili ne donadu tion al mi, murmuris onklo Pitr mishumore. Mi ne havas la kapon por misteraj aferoj. Mi ignoras misterajn kazojn. Mi ŝatas ordinarajn kaj klarajn murdojn, kiel ekzemple murdon de tabakvendistino. Homo, mi ne lernos plu iajn novajn metodojn. Kiam ili donis tion al mi, mi faros tion laŭ la mia, kaj el tio estos ordinara rabmurdo. Se ili donus tion al vi, el tio estos kriminala sensacio, amromano aŭ politika krimo - Vi havas romantikan guston, Mejzlík; el la materialo vi farus mirindan kazon. Domaĝe, ke ili ne donis tion al vi.

"Aŭskultu, hastvortigis doktoro Mejzlík, ĉu vi oponus, se mi - tute private ... sekvus la aferon? Sciu, mi havas tiom da konatoj, kiuj scias diverson pri tiu Gandara - ­Memkomprene, miajn informojn mi disponigus al vi, aldonis Mejzlík rapide. Tio restus via kazo - nu?

"Onklo Pitr incitite eksnufis. Respektan dankon, li diris, sed tio ne eblas. Sinjoro kolego, vi havas alian stilon ol mi; al vi rezultus el tio io tute alia ol al mi. Tio ne estas miksebla. Kion mi farus kun viaj spionoj, ludantoj, sinjorinoj kaj ĉia tia eminentularo? Kamarado, nenio el tio por mi. Se mi devas tion prilabori, el tio rezultos do tia mia ordinara fia kazo ... Oni faras, kion oni scias.

"En tiu momento iu frapis kaj eniris detektivo. Sinjoro konsilisto, li raportis, ni konstatis, ke la domservisto el la vilao de Gandara havas nevon. Li estas dudekjara bubo, sen­okupa, kaj loĝas en Vršovice numero 1451. Ofte li estis ĉe la domservisto. Kaj servistino de tie havas amanton, soldaton, sed tiu nun partoprenas ie manovrojn.

"Estas bone, diris onklo Pitr. Iru rigardi al la nevo de la domservisto, faru traserĉon kaj alkonduktu lin ĉi tien.



"Post du horoj havis onklo Pitr en la manoj monujon de Gandara, kiun ili trovis en lito de la junulo; nokte ili kaptis la bubon diboĉanta kaj matene li konfesis, ke li pafmortigis Gandara'n por rabi de li la brust-paperujon; estis en ĝi pli ol kvindek mil kronoj.

"Nu vidu, Menšík, diris al mi poste onklo Pitr, ĝi estas la sama kazo kiel kun la maljuna virinaĉo el strato Křemencová; tiun ankaŭ mortigis nevo de domservisto. Sed, damne, knabo, se mi ekpensas, ke la kazon ricevus Mejzlík, kion li farus el ĉi temo! Sed por tio mi ne havas la fantazion, jen la vero.


Elŝuti 16.53 Kb.


Elŝuti 16.53 Kb.