Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


33 historio de kapelestro kalina karel Čapek

Elŝuti 16.51 Kb.

33 historio de kapelestro kalina karel Čapek




Dato21.03.2017
Grandeco16.51 Kb.

Elŝuti 16.51 Kb.

33 HISTORIO DE KAPELESTRO KALINA

Karel Čapek


El: "Rakontoj el dua poŝo",

el la ĉeĥa originalo esperantigis Josef Vondroušek

"Tia ekimozo aŭ kontuzo, diris sinjoro Dobeš, "doloras iam pli ol frakturo; sed ĝi devas esti sur osto. Mi scias tion, mi estas malnova futbalisto kaj jam mi havis rompitajn ripon, klaviklon kaj polekson; nun oni ne ludas kun tia ardo, kiel dum mia junaĝo. Sed pasint­jare ankoraŭ unufoje mi ludis; ni maljunaj sinjoroj, ni volis montri al la nuntempaj junuloj, kian taktikon ni havis. De­nove mi estis halfo, kiel antaŭ dek kvin aŭ dudek jaroj; kaj ĝuste, kiam mi estis kaptanta pilkon per ventro, piedbatis min mia propra golejestro al - hm, ĝi estas nomata kok­cigo aŭ cauda equina. En tiu rapidego nur momenton mi insultis kaj poste tion forgesis; sed ĝuste nokte ĝi komen­cis dolori kaj matene tute mi ne povis moviĝi. Ĝi estis tia doloro, ke mi povis movi nek la manon, nek terni - estas strange, kiel en la homo ĉio koneksas. Mi kuŝis do surdor­se kiel morta skarabo, nek sur kokson mi povis kuŝiĝi, nek per halukso skueti; mi siblis nur kaj ĝemegis; tiom terure ĝi doloris.

"En tia stato mi trakuŝis la tutan tagon kaj ankoraŭ unu nokton; dormi mi povis eĉ ne dum unu sekundo. Estas strange, kiel la tempo malrapide pasas, kiam oni ne povas moviĝi; ĝi devas esti ege turmenta, kiam iu estas superŝu­tita. Mi kalkulis kaj potencigis, mi preĝis, ankaŭ iujn poe­mojn mi rememoris, nur por ke la tempo pasu al mi, sed senĉese estis nokto - Subite, povis esti ĉirkaŭ la dua ma­tene, mi aŭdis, kiel iu plenforte sube kuras sur la strato; kaj post tiu iu kuregis la tuta aro kaj estis aŭdeblaj proksi­mume ses voĉoj: ci ricevos, mi senintestigos cin, ci fibubo, ci bastardo kaj similaj aferoj. Ĝuste proksimume sub miaj fenestroj ili kaptis lin kaj nun ĝi komenciĝis, ia piedŝovado de proksimume ses piedparoj, plaŭdado sur vango, ligno­sonaj batoj, same kiam oni batas la kapon per bastono, spiregado, plor-pepado, sed nenia krio. Aŭdu, tio ne povas esti, ses uloj kontraŭ unu homo kaj bategi lin kiel sakon; mi volis leviĝi kaj diri al ili, ke tio ne decas, sed mi ekkri­egis pro doloro; mildiabloj, mi ne povis min movi! Tia sen­povo estas terura; mi dentgrincis kaj blekis pro furiozo kiel besto. Kaj subite io en mi krakis, mi saltis el la lito, ekkap­tis bastonon kaj kuregas desur ŝtuparo malsupren. Kiam mi elkuris en la straton, mi estis tute blinda; mi karambolis kun iu ulo kaj komencis lin bategi per la bastono; la cete­raj ĉiuflanken diskuris, sed en mia vivo ankoraŭ neniam mi iun tiel batregalis kiel tiun ulaĉon. Nur poste mi konsci­iĝis, ke dume torente fluis miaj larmoj pro la doloro; poste daŭris la tutan horon antaŭ ol mi revenis tra la ŝtuparo en la liton, sed matene jam mi kapablis paŝi; tio estis vere mi­raklo. Nur mi ŝatus scii," aldonis sinjoro Dobeš enpense, "kiun tiam mi tiel bategis; ĉu tiu estis iu el la supernombro, aŭ tiu, kiun bategis la aliaj. Sed unu kontraŭ unu, tio alme­naŭ estas honesta."

ooo


"La senpovo estas terura," diris kapelestro kaj kompo­nisto Kalina, kapskuante. "Iam, sinjoroj, mi travivis tian okazaĵon, tio estis en Liverpolo; oni invitis min tien, por ke mi direktu al ili iun koncerton kun ilia orkestro. Sciu, mi scias angle eĉ ne unu vorton; sed ni muzikantoj scias inter­kompreniĝi sen longaj paroloj, precipe, kiam ni havas en­mane taktilon; tiam oni frapsignalas, ion krias, okulumas kaj gestas kaj poste oni komencas denove. Tiamaniere oni povas esprimi eĉ la plej delikatajn sentojn; kiam ekzemple mi faras kun la manoj tiel, ĉiu ekkonas ja, ke ĝi signifas mistikan suprenleviĝon kaj savon el la pezo kaj doloro de l' vivo. Kiam mi alveturis en Liverpolon, atendis min angloj en la stacidomo kaj forveturigis en hotelon, por ke mi ripozu; sed baninte min, sola mi iris rigardi la urbon, kaj dume mi perdiĝis.

"Kiam mi estas ie, unue mi iras rigardi al rivero; ĉe rivero oni ekkonas, por esprimi min, orkestradon de la urbo. Sur unu flanko vi havas bruegon de la urbo, tamburojn, timbalojn, trumpetojn, kornetojn kaj metalajn muzikilojn kaj sur la dua flanko la rivero, tio estas kordoj, la pianisi­mo de violonoj kaj harpoj;

Metalo Metalo (el greka μέταλλον métallon, "mino, elfosejo, metalo") estas materialo (elemento, kombinaĵo, aŭ alojo) kiu estas tipe malmola, opaka, brila, kaj havas bonan elektran kaj termikan konduktivojn. Metaloj estas ĝenerale maleebla - tio estas, ili povas esti martelitaj aŭ premitaj permanente ekster ilia formo sen rompo aŭ krakado - same kiel fandebla kaj duktila (ebla esti fadenigita al fajna kablo). Ĉirkaŭ 91 el la 118 elementoj en la perioda tabelo estas metaloj (kelkaj elementoj ŝajnas kaj metalaj kaj nemetalaj formoj).
tie oni aŭdas samtempe la tu­tan urbon. Sed en Liverpolo estas rivero, mi ne scias, kiel oni ĝin nomas, sed ĝi estas flava kaj terura; kaj la rivero mu­ĝas kaj brusonas, kriegas, blekas kaj tintegas, bruegas kaj trumpetas pro ŝipoj, remorkoj, transportŝipoj, magazenoj, dokoj kaj arganoj; sciu, treege mi amas ŝipojn, ĝi estu aŭ ia ventroforma kaj nigra trenŝipo aŭ ruĝe lakita varŝipo, aŭ la blankaj transmaraj vaporŝipoj. Kaj mi diris al mi, jen ie post angulo devas ja esti oceano, tien mi devas iri rigardi; kaj mi ekkuris laŭlonge de la rivero malsupren. Mi kuris du horojn, senĉese preter nuraj magazenoj kaj re­mizoj kaj dokoj; nur ie tie oni povis vidi ŝipon altan kiel katedralon aŭ tri dikajn kaj oblikvajn kamentubojn; fetoris tie fiŝaĵo, ĉevalŝvito, juto, rumo, tritiko, karbo, fero - aŭskultu, kiam estas granda amaso da fero, ĝi havas tute dis­tingeblan fer-odoron.
Fiŝaĵo La termino fiŝaĵo aludas al fiŝoj uzataj kiel manĝaĵo. Tiuj fiŝoj povis esti fiŝkaptitaj el akvo -oceanoj, maroj, riveroj, lagoj-, sed ankaŭ povas esti breditaj pere de teknikoj de akvokulturo. Depende el la diversaj tipoj de fiŝoj, oni akiras distingajn tipojn de fiŝaĵoj.
Mi estis kvazaŭ en ekstazo; sed poste jam estiĝis nokto, kaj mi venis al ia sablejo, kontraŭe lumis lumturo kaj dise naĝis ia lumeto -, eble ĝi estis oceano; mi eksidis sur fostan amason kaj sentis min tiel bele soleca kaj perdita, mi aŭskultis, kiel ĝi plaŭdas kaj vaste muĝas, kaj mi hurlus pro nostalgio. Poste venis tien du homoj, viro kun virino, sed ili ne vidis min; ili sidis dorse al mi kaj mallaŭte parolis -, se mi komprenus angle, mi ektusus, por ke ili sciu, ke iu aŭdas ilin; sed ĉar mi sciis eĉ ne unu anglan vorton krom "hotelo" kaj "ŝilingo", mi restis si­lenta.

"Komence ili parolis ege stakate; poste la vira voĉo komencis lante kaj mallaŭte ion rakonti, kvazaŭ ĝi ne vo­lus el li eksteriĝi; kaj poste rapide li tion vortŝutis. Tiu virino ekkriis pro teruro kaj ion ekscitite ŝi diris al li; sed li kunpremis ŝian manon, ŝi ekveis, kaj li komencis ŝin duonvoĉe persvadi. Aŭskultu, tio ne estis ama interparolo, tion muzikisto ekkonas; ama persvado havas tute alian kadencon kaj ne sonas tiel enfermite -, ama interparolo estas profunda violonĉelo, sed ĉi tio estis alta basviolono ludata preste rubate en unu pozicio kvazaŭ tiu homo senĉese ripetus la saman aferon! Min ĝi komencis iom teruri; tiu homo diris ion malbonan. La virino komencis mallaŭte plori kaj kelkfoje ŝi ekkriis kvazaŭ rezistante, kvazaŭ ŝi volus lin deteni; ŝi havis iom klarnetan, lignecan voĉon, kiu ne sonis tro junece; sed la vira voĉo parolis ĉiam pli sible, kvazaŭ ĝi ordonus ion aŭ minacus. La virina voĉo ko­mencis malespere peti kaj haltadis pro teruro, same kiel parolhaltas homo, kiam oni donas al li glacian kompreson; kaj estis aŭdeble, kiel ŝi dentklakas. Tiam la vira voĉo ko­mencis murmuri tre profunde, nete base kaj preskaŭ ame, la virina ploro transiris al eta kaj pasiva plorsingulto; tio signifas, ke la rezisto estis rompita. Sed poste la ama baso denove altiĝis kaj paŭzante, pripenseme, nerezisteble metis frazon post frazo; la virina voĉo dume nur iom senpove lamentis aŭ eksingultis; sed tio jam ne estis rezisto, nur freneza timo, ne timo antaŭ la viro, sed vizia hororo antaŭ io futura. Kaj tiam la vira voĉo denove malaltiĝis al kvie­tiga zumado kaj mallaŭtaj minacoj; la virina plorego ŝanĝ­iĝis je stultigitaj kaj senpovaj ĝemoj; kaj la viro prezentis malvarm-flustre kelkajn demandojn, kiujn versimile sekvis kapjeso; ĉar plu li ne insistis.

"Poste tiuj du ekstaris kaj ĉiu foriris en alian di­rekton.

"Aŭskultu, mi ne kredas antaŭsentojn, sed mi kredas la muzikon; kiam tie tiunokte mi aŭskŭltis, mi sciis tute certe, ke la basviolono persvadas la klarneton al io terura. Mi sciis, ke la klarneto revenas hejmen kun subjugita volo kaj faros, kion la basviolono al ĝi ordonas. Mi aŭdis tion, kaj aŭdi estas pli multe ol kompreni la vortojn. Mi sciis, ke estas preparata ia krimo; kaj mi sciis, kia. Tion mi ekkonis laŭ la teruro, kiu blovis el la du voĉoj; ĝi estis en koloro de la voĉoj, en kadenco, takto, intervaloj, cezuroj - aŭdu, la muziko estas ekzakta; pli ekzakta ol la parolo. Tiu klar­neto estis tro simpla por povi mem ion fari; ĝi nur helpos, transdonos ian ŝlosilon aŭ malfermos pordon; sed la kruda kaj profunda basviolono tion faros, dum la klarneto haltados pro hororo. Mi kuregis al la urbo kun scio, ke io devas okazi, ke mi devas ion fari por malhelpi tion; ĝi estas te­rura sento, ke oni venos malfrue.

"Fine ĉe angulo mi vidas policiston kaj kuras al li, ŝvitplena kaj senspira. Sinjoro, mi hastvortigis, ĉi tie en la ur­bo oni preparas ian murdon!

"La policisto ŝultrolevis kaj ion diris, kion mi ne kom­prenis. Diomia, mi rememoris, li ne komprenas ja al mi eĉ unu vorton!

"Murdo, mi kriis al li, kvazaŭ li estus surda - ĉu vi komprenas? Ian solecan sinjorinon ili volas mortigi! Tiu servistino aŭ mastrino helpos dume -, sakre, mi ekkri­egis, faru ion, homo!

"La policisto nur kapskuis kaj diris ion kiel 'jurvej'.

"Sinjoro, mi rakontis al li indigne, kaj dume mi tremis pro kolerego kaj hororo, la povra virino malfermos al sia amato, venenon vi povas veti! Vi ne rajtas tion lasi! Serĉu ŝin! Dume mi rememoris, ke mi tute ne scias, kiel tiu virino aspektas; sed se mi scius tion, ankaŭ mi ne povus tion diri. Jesuo Kristo, mi ekkriis, ĝi estas ja nehoma lasi tion!

"La angla policisto atente rigardis min kaj iel min kvietigis. Mi ekkaptis mian kapon. Ci stultulo, mi kriis pro malespero senkonscia, mi mem tion trovos, kie ĝi estas!

"Mi scias, ĝi estis frenezaĵo, sed rigardu, oni devas ion fari, se ies vivo estas riskata; dum la tuta nokto mi kuris tra Liverpolo, por eble vidi, ĉu iu volas ŝteleniri iun do­mon. Ĝi estas stranga urbo, tiel terure morta nokte ... An­taŭ mateniĝo mi sidiĝis sur rando de trotuaro kaj ploraĉis pro laco; tie trovis min policisto, diris al mi 'jurvej' kaj al­kondukis min en mian hotelon.



Mi ne scias, kiel tiun matenon mi kapelestris la prov­koncerton; kiam je la fino mi terenĵetis la taktilon kaj el­kuris surstraten, kamelotoj krioferis vesperĵurnalojn. Mi aĉetis ekzempleron -, estis tie granda surskribo MURDER kaj sub ĝi foto de ia blankhara sinjorino. Mi opinias, ke Murder signifas murdon."


Elŝuti 16.51 Kb.


Elŝuti 16.51 Kb.