Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


32 grafino karel Čapek

Elŝuti 18.06 Kb.

32 grafino karel Čapek




Dato20.03.2017
Grandeco18.06 Kb.

Elŝuti 18.06 Kb.

32 GRAFINO

Karel Čapek


El: "Rakontoj el dua poŝo",

el la ĉeĥa originalo esperantigis Josef Vondroušek

"La ekstravagancaj virinoj," diris sinjoro Polgár, "faras iam aferojn, kiujn oni ne kredus. Tio estis en la jaro deknaŭa aŭ dudeka, nu koncize en la jaroj, kiam ĉie en ĉi tiu benita Mezeŭropo la aferoj danĝeregis, oni nur atendis, sur kiu flanko komenciĝos la tumulto. Tiam svarmis spionoj ĉe ni, vi eĉ ne povas scieti. Tiutempe mi havis en mia fako kontrabandon kaj falsan monon, sed sol­datoj iam-tiam vokis min, por ke mi havigu al ili iajn informojn. Tiam okazis la epizodo kun la grafino ... ni diru Mihályová.

"Jam mi ne scias, kiel kaj kiamaniere, sed tiam ricevis soldatoj anoniman leteron, ke ili atentu korespondaĵon, kiu estas sendata al la adreso W. Manasses, poŝtrestante Zuri­ko. Poste ili retenis ian tian leteron; je mia animo, ĝi estis ĉifrita laŭ la kodo 11 kaj en ĝi estis prisoldataj komunikoj tiaspecaj, ke la infanteria regimento 28 garnizonas en Pra­go, ke en Milovice estas pafejo kaj ke nia armeo estas armita ne nur per fusiloj, sed ankaŭ per bajonetoj; nu mal­longe, tiaj idiotaĵoj. Sed vi scias, la soldatoj estas je tio ege severaj; se vi perfidus al iu fremda ŝtato, ke nia infanterio portas kalikotajn piedtukojn de firmao Oberländer, por tio vi staros antaŭ divizia tribunalo kaj ricevos almenaŭ unu jaron pro spionado. Sed tio apartenas jam al la soldata prestiĝo.

"Tiam montris al mi la soldatoj la ĉifritan leteron kaj ankaŭ la anoniman denuncon. Aŭskultu, mi ne estas grafo­logo, sed unuavide mi diris al mi, ci frenezulo, ambaŭ le­teroj aspektas kiel de la sama mano. La anonima denunco estas tamen skribita krajone - plejparto da anonimaj le­teroj estas skribita krajone: sed estis konstateble, ke la spiono kaj la denuncinto estas laŭvorte la sama mano. Sciu, mi diris al la soldatoj, lasu tion nerimarkanta; ĝi ne valo­ras, spiono estas ia amatoro; liajn militajn sekretojn povas legi ĉiu en ĵurnalo Politiko. Nu bone.

"Proksimume post unu monato venis al mi iu kapitano de kontraŭspionado, tia bela kaj svelta ulo. Sinjoro Polgár, li diras al mi, jen mi havas ian strangan aferon.

"Antaŭ nelonge mi dancis kun bela bruna grafidino; ĉeĥe ŝi ne scias, sed dancas, nu plezurego. Kaj hodiaŭ mi ricevis de ŝi sentimentalan leteron. Tion oni ne faras ja.

"Ĝoju, junulo, mi diris al li. Tion oni nomas feliĉo ĉe virinoj.

"Hm, sinjoro Polgár, rediris al mi konsternite la kapitano, sed la letero estas skribita per la sama skribo kaj inko kaj sur la sama papero kiel la spionraportoj al Zuriko! Nu mi ne scias, kion fari; vi scias, kiel estas al viro, kiam li devas denunci virinon, kiu ... hm, kiu estas al li ... kaj entute, ŝi estas ja damo, homo, li hastvortigis ekscitite.

"Jes, kapitano, mi diris al li, jen la kavaliraj sentoj. La virinon vi devas arestigi kaj konsiderante la gravecon de la kazo ni kondamnos ŝin al morto; kaj Vi havos la honoron, ke vi komandos al dek du soldatetoj 'Pafu!' Vi scias, la vivo estas jam tiel romantika. Sed bedaŭrinde estas ĉi tie unu malhelpo. Neniu Manasses ekzistas en Zuriko kaj je lia nomo kuŝas ĝis nun dek kvar ĉifritaj leteroj poŝtrestante en Zurika poŝtejo. Homo, lasu tion kaj iru denove danci kun la bruna grafidino, dum vi estas juna.

"Tiu kapitano tri tagojn turmentis sin pro la konscienc riproĉoj, ĝis li malgrasiĝis de tio kaj poste tamen anoncis tion al sia ĉefo. Memkomprene, ses soldatoj en aŭto veturis aresti la grafidinon Mihalyová kaj traserĉi ŝiajn paperojn; tie ili trovis la kodon kaj diversajn leterojn de eksterlandaj politikaj agentoj, laŭenhave ŝtatperfidajn. Ĉe tio la grafidino rifuzis doni kian ajn respondon kaj ŝia fratino, dekses-jara bubino, eksidis sur la tablo kun la genuoj submentone por videbligi ĉion, fumis cigaredojn, flirtis kun la oficiroj kaj petolege ridis.

"Ekaŭdinte, ke oni arestis Mihalyová'n, mi kuris al soldatoj kaj diras al ili: Pro Jesuokristeto, liberigu la histeriulinon, el tio estos nur fiasko! Sed ili diris al mi: Sinjoro Polgár, grafidino Mihalyová konfesis al ni, ke ŝi estas en servoj de eksterlanda spionado; tio estas grava afero. Tiu virino mensogas ja, mi kriis je ili. - Sinjoro Polgár, diris al mi tiu kolonelo severe, memoru, ke vi parolas pri la damo; grafidino Mihalyová parolas la veron. - Sciu, tiu virino ravis la soldatojn. - Tondro batu vin, mi insultis, vi kondamnos ŝin pro nura galanteco! Diablo prenu viajn kavalirajn sentojn! Ĉu vi ne vidas, ke tiu virino mem intence kondukis vin al spuro de sia ŝtatperfida agado? Ŝi estas friponino, ne kredu al ŝi eĉ vorton. Sed la soldatoj nur ŝultrolevis kun tragika kompato.

"Memkomprene la gazetoj estis plenplenaj de tio, an­kaŭ en eksterlando: nobelaro de la tuta mondo estis kvazaŭ ensele kaj kolektis protestajn subskribojn, diplomatoj faris demarŝojn, publika opinio ĝis Anglio ekscitiĝis, sed la jus­teco, tion vi scias, estas nefleksebla; sume la nobela grafi­dino, konsiderante la militstaton, estis starigita antaŭ la di­vizian tribunalon. Ankoraŭ foje mi iris al la soldatoj - ­tiam mi havis jam miajn informojn - kaj diras al ili: Donu ŝin al mi, mi punos ŝin anstataŭ vi - tute ne, nepre ili ne volis aŭdi. Sed la proceso estis ege bela; mi sidis tie kaj estis kortuŝita kiel dum la prezentado de Damo kun Kame­lioj. La grafidino maldika kiel sago kaj bruna kiel bedueno, konfesis sian kulpon. - Mi fieras, ŝi diris, ke mi povis servi al malamikoj de ĉi tiu lando. La tribunalo povis ŝiriĝi pro la tutplena ĝentileco kaj severeco; sed kia helpo, estis ĉi tie la ŝtatperfidaj leteroj kaj la aliaj stultaĵoj kaj la tribu­nalo konsiderante la eksterordinare malgravigajn kaj eks­terordinare pligravigajn cirkonstancojn ne povis alie, ol kondamni grafidinon Mihalyová al unujara kar cero. Poste la grafidino ekstaris kaj klarvoĉe deklaris: Sinjoro prezi­danto, mi konsideras mia devo konstati, ke dum la enketa­do kaj aresto ĉiuj ĉeĥoslovakaj oficiroj kondutis al mi kiel perfektaj ĝentlemanoj. Tiam mi, pro emocio, ploraĉis pres­kaŭ laŭte.

"Sed tamen estas tiel: kiam oni scias la veron, la lango onin jukas; simple oni devas tion diri. Mi opinias, ke la ho­moj parolas la veron ne pro malico aŭ malsaĝo, sed pro ia neceso aŭ nerezistebla impulso. Imagu, tiu Mihályeta konat­iĝis en Vieno kun la fama majoro Westermann kaj enami­ĝis al li. Vi scias ja, kiu estas tiu Westermann: li estas ulo, kiu praktikas heroecon kiel metion;

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
ordenoj tintegas sur li, Maria Terezia, Leopoldo, Fera Kruco, turkaj steloj kun bri­liantoj kaj mi ne scias, kion li kolektis al si dum la milito; tiu Westermann estas gvidanto de ĉiuj eblaj eksterleĝaj or­ganizoj, konspiroj kaj puĉoj, se temas pri monarkiistoj. Al ĉi tiu heroo la grafidino enamiĝis kaj versimile ŝi volis akiri kavalirajn spronojn por esti inda je li; sume pro amo al li ŝi pretekstis spionadon, kaj mem perfidis tion pri si, por atin­gi martiran gloron. Tian aferon scias fari nur virino.

"Mi iris en malliberejon, kie ŝi sidis kaj igas ŝin veni. Madame, mi diras al ŝi, rigardu, estas enuege sidi la tutan jaron en karcero; eblas prezenti peton pri la nova proce­duro, se vi bonvolus konfesi, kiel ĝi estis kun tiu via su­pozata spionado.

"Mi konfesis jam, sinjoro, diris la grafidino glacie, kaj mi havas nenion por diri.

"Sed Jesuomarieta, mi hastvortigis, lasu la stultaĵojn; majoro Westermann estas jam dek kvin jarojn edziĝinta kaj havas tri infanojn!

"La grafidino mortpaliĝis kiel cindro; ankoraŭ mi ne vidis virinon tiel subite malbeliĝi. - Ĉu ... ĉu tio rilatas min? ŝi ekvortigis, dentklakante.

"Kaj ankaŭ tio povas vin interesi, mi kriis, ke tiu via majoro Westermann fakte nomiĝas Venceslao Málek kaj estas bakisto el Prostějov, ĉu vi komprenas? Jen vi havas lian malnovan foton; nu, ĉu vi ekkonas lin? Pro Jesuokristeto, grafidino, por tia fripono vi iris en karceron?

"Mihályová sidis kvazaŭ ligneca; subite mi vidis, ke fak­te ŝi estas maljuna fraŭlino, kies vividealo falruliĝis. Mi bedaŭris ŝin kaj iom mi hontis. Madame, mi diras rapide, interkonsentite: mi sendos al vi ĉi tien advokaton kaj vi diros al li -

"Mihályová rektiĝis, pala, sed streĉita kiel pafarko. Ne, ŝi elspiris, ne necesas; al neniu mi havas ion por diri. Kaj ŝi iris. Sed post la pordo ŝi falis; oni devis perforte diseten­di ŝiajn fingrojn, tiel spasme rigidajn ŝi havis ilin.

"Mi lipmordis. Nu, jam ĝi estas malkaŝita, mi diris al mi, la vero estas savita. Sed, sakre, ĉu tio estas la tuta ve­ro? Ĉiuj malkovroj kaj elreviĝoj, amaraj veroj, seniluziiĝoj kaj amaraj spertoj, tio estas ja nur parteto de la vero; la tuta vero estas pli granda; la tuta vero estas, ke granda kaj fantazia estas la amo, fiero, pasio, ambicio, ke ĉiu ofero estas heroa, kaj ke la homa estaĵo en sia amo estas io bela kaj mireginda. Jen la dua kaj granda duono de la vero; sed oni devus esti poeto por povi tion vidi kaj diri."

ooo


"Tute ĝuste, diris policisto Horálek; "ĉio dependas de tio, kiel oni diras la veron. Pasintjare ni kaptis iun fraŭdin­ton kaj kondukis lin al daktiloskopio por preni de li dakti­loskopian premsignon; kaj la bubo hop, saltis el la fenestro en la unua etaĝo sur straton kaj komencis kuri. Nia dakti­loskopo estas ja pli aĝa sinjoro, sed en tiu momento li ne ekpensis pri tio kaj hop! li saltis post lin kaj rompis al si la kruron. Tio nin kolerigis, kiel ĉiam, kiam al niulo io okazas; kaj kiam ni ricevis la knabon, ni prilaboris lin iom inter ni.

"Kiam estis asizo kaj ni estis vokitaj kiel atestantoj, diras al ni advokato de tiu bubo: Sinjoroj, mi ne volas pre­zenti al vi malagrablajn demandojn, kaj se tio ne plaĉos al vi, vi ne bezonas doni al mi respondon - sciu, la advokato estis glata kiel boteleto da veneno. Sed kiam mia kliento provis fuĝi, vi batregalis lin en la policejo, ĉu?

"Tute ne, mi diris, ni nur rigardis, ĉu li ne vundis sin pro tiu salto, kaj vidinte ke ne, ni riproĉis lin.

"Ĝi certe estis ega riproĉo, diris la advokato kun ĝentila rideto. Laŭ atesto de polica kuracisto mia kliento, sekve de la riproĉado, havis tri ripojn rompitaj kaj proksimume sep­cent kvadratcentimetrojn da ekimozo, ĉefe sur la dorso.



"Mi nur ŝultrolevis. Li pentis tiom post la riproĉoj, mi diris, kaj estis bone. Sciu, kelkio estas vero; sed oni devas trovi por ĝi la ĝustan vorton."


Elŝuti 18.06 Kb.


Elŝuti 18.06 Kb.