Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


3. 6 – Pri makrobiotika elekto en malsanula kazo (html.)

Elŝuti 84.16 Kb.

3. 6 – Pri makrobiotika elekto en malsanula kazo (html.)




paĝo1/2
Dato22.03.2017
Grandeco84.16 Kb.

Elŝuti 84.16 Kb.
  1   2

36makel0703 – Pri makrobiotika elekto en malsanula kazo

3.6 – Pri makrobiotika elekto en malsanula kazo (html.)
Makrobiotika elekto ne estas sorĉa vergo rapide sanproblemojn solvonta. La makrobiotika filozofio asertas, ke la leĝo de kaŭzo kaj sekvoj tutan realon regas, do tiu ĉi eĉ resanig-procezon regas: jen pro kio oni antaŭan malekvilibron alfrontu; ĉi procezo implicos tempojn ĉiam interrilatajn al malsan-graveco kaj al toksin-nivelo kiun organismo akumulis dum antaŭaj jaroj: ĉi toksinojn necese ĝi forigu.

Oni makrobiotikan resanigon jene resumu: post dek tagoj ek de ĝusta nutrado la tuta sango iĝas bona, kaj ek de tiam la novaj kreataj ĉeloj de la organismo estos sanaj. En ĉi unuaj tagoj la malsan-simptomaro ne pliboniĝos sed, male, pliakriĝos tiom ke oni supozos, ke la situacio estas degeneranta. Fakte la organismo utiligas ĉiujn eblecojn kaj energion disponeblajn por sin liberigi kiel eble plej rapide de antaŭ-akumulita malekvilibro, do eĉ se la nuna sangokvalito estos rapide bona, misfunkcio de interna organo plu bezonas tre longajn tempojn, ĉar ĝi devas rekonstrui per sanaj ĉeloj strukturon damaĝitan de akumulitaj malekvilibroj dum jaroj; sekve en la sango ĉeestos en ĉi periodo la toksinoj kreataj el disfalig-rekonstruig-procezo de la organoj malsaniĝintaj.

Nome oni substrekadu, ke estas nek kurtvojoj nek magiaĵoj rapide nuligontaj malekvilibrojn akumulitajn dum jaroj. Ĉio estas pagenda: la makrobiotika filozofio senhezite kritikas la nuntempan medicinon, ĉar tiu ĉi ne pridiskutas la atendon kaj la esperon, ke oni povu resaniĝi sen modifo de sia vivad-maniero, sen rediskuto de la filozofio antaŭe nin inspirinta.

Ekzemple artrito, kiel inflamo frapanta artiko-histojn, povas preskaŭ facile resaniĝi, se organismo ankoraŭ estas juna kaj havas bonan kapablon rapide sin rekonstrui, dume, maljunaĝe, la resaniĝo bezonos longjarajn oferojn. Kiam malsano estos artrozo, nome ne nur longdaŭra inflamo sed ankaŭ kartilag-eluzo kaj artik-deformo, kunekzistantaj kun tre malrapida kapablo sin rekonstrui pro duma maljuniĝado, ĝi aspektos praktike kronika do nesanigebla.

Fine, provi resanigi per makrobiotiko degenerajn malsanojn en la plej progresinta stadio praktike tre malfacilas, ĉar, por makrobiotike sin kuraci, oni ankoraŭ devas havi tiom da vivenergio por alfronti multjaran kaj suferigan periodon por la forigo de toksinoj antaŭe akumulitaj; klopodo tia praktike neeblas dum maljuneco, kiam la rapido de histo-regeneracio multe malpliiĝas.

Ekzemple, se ni konsideras la plej stadi-progresintan kanceron kun disaj metastazoj, oni konstatu ke situacio tia ekestis, laŭ makrobiotiko, pro longjara radikala elĉerpiĝado karakterizita de senĉesa alternado inter la forta jango de animal-nutraĵoj kaj la granda jino de la tro sukeraj kukaĵoj aŭ/kaj kemi-trinkaĵoj: oni ne plu povas refunkciigi tioman malbonigitan situacion, ĉar kiam la vivenergio tiom eluziĝis, oni ne plu resaniĝos per la makrobiotiko.

Oni povas klopodi resaniĝi per makrobiotiko, nur se ankoraŭ ĉeestas tiom da viv-energio por alfronti la purig-procezon devigantan organismon al grava streĉado, pro la neceso supervenki malfacilaĵojn kaj problemojn ĉiam proporciajn al la graveco de la kronikiĝinta malekvilibro.
Makrobiotika elekto des pli bone efikas, kiam oni medicinaĵojn ne ankoraŭ englutis; en mala okazo oni senpere ĉesigu ilin utiligi konsiderante, ke ĉi procezo plipezigos la purigon kaŭze de pli granda aŭ malgranda daŭro kaj kvanto da kuraciloj antaŭe englutitaj. Solaj kongruantaj kuracadoj akcepteblaj ene de makrobiotika elekto povas esti akupunkturo, homeopatio kaj natur-farmakopeaj produktaĵoj (ekzemple: argilo): tiuj ĉi estas eblaj helpiloj; sed oni ĉiam substreku, ke kuracado radikale solvanta la problemojn ĉiam kaj nur estos vivado, dum kiu oni eksciis regi la dialektikon de jin-jangaj malaj kaj komplementaj energioj.

Sekve, se akcepteble estas komenci kuracadon per konsiloj de sperta makrobiotikulo havanta profesiajn konojn por ĉiam la situacion kontroli, oni substrekas, ke la kuracad-periodo nepre koincidu kun serioza studado de la fundamentaj filozofiaj principoj, sur kiuj baziĝas makrobiotiko, kiu ĉiam estas memkuracado. Ĉiuj estu la memsanigantoj, kaj la fakulon nomatan kuraciston kaj la strukturon nomatan malsanulejon oni utiligu nur en la kazo de akcidentoj kaj traŭmatoj bezonantaj specifajn kaj fakajn konojn.


Fronte al malsano, makrobiotiko antaŭ ĉio substrekas la necesan radikalan revizion de nia vivad-maniero, ĉar se iun ajn problemon oni en sia vivo trafas, tio devenas el antaŭa karma ŝuldo aŭ estas ŝanco por spirite evolui: fakte kredanto je nepra estant-racieco scias, ke la du komponantoj ĉiam samtempe ĉeestas.

Asertojn tiajn simptoma medicino neniam povos akcepti, ĉar ni estas sur religi-filozofia nivelo: intence ni turniĝas al la nepre necesa kuracist-kompetenteco kaj al la kirurg-specialisto, nur kiam ni profunde certas en nia konscienco, ke ni faris plejeblon por surpreni niajn respondecojn: hodiaŭ preskaŭ ĉiam oni turniĝas al kuracisto por forigi vivmalfacilaĵojn neniam prikonsiderinte, ĉu problemoj tiaj estas konsekvencoj de nia vivad-maniero, la vera kaŭzo de malekvilibro montriĝanta kiel malsano.

Laŭ makrobiotikulo sin adresi al kuracisto por resaniĝi ĉiam estu memkritik-okazo, ĉar oni tute certas pri malsano kiel malekvilibro generita pro nescio aŭ kulpo: aserton tian kaŭzas certeco pri la mond-racio, kaj ĝi montras, ke superrega leĝo ĉion estras ĝis la karmo-fino, do ke malsano kaj resaniĝo esprimas absolutan justecon.

En la universo nek premioj nek punoj ekzistas nek rabatoj kaj hazardaĵoj bonŝancaj: homevolua rolo estas kompreni, ke la elekto-libereco lin distinganta de animaloj estas plirapido, kiun oni devas pagi tiom kiom ankoraŭ ne konscie ĝin konkeris: malsano kaj suferado akceptitaj por resaniĝi estas la sola efika mono por ekesti vere liberaj, nome konsciaj, ke en iu ajn situacio oni sin trovas, ĉi estas ĉiam meritita: aserto tia akiras sian plej profundan signifon en la karmo-doktrino laŭ reenkarniĝ-kredo.

Problemojn tiajn oni pritraktis en la unua sekcio, per filozofio.

Fine ideala situacio estas, kiam ni spertas la makrobiotikan vivad-filozofion ne devigite de severaj sanproblemoj sed pro spirita krizo, pro neceso rediskuti la religi-filozofiajn principojn kaj la valorojn donantajn signifon al vivo: se tio okazas, la vivad-manier-ŝanĝiĝo havas fizike precizajn, tujajn kaj evidentajn konfirmojn ne materiiĝontajn en malfacila resanig-periodo el pli aŭ malpli gravaj patologioj. Oni tre klare substreku: per makrobiotiko se vere estas, ke organismo troviĝas en la plej bona kondiĉo por memresaniĝi, eĉ pli vera estas tio, ke makrobiotika elekto al ni alfrontigas la tutan antaŭan karman ŝuldon nepre pagendan.


Krome, se ni decidas makrobiotike ekvivadi ne plu junaĝe, eĉ havantaj organismon en la plej bona efikec-nivelo, ni ankaŭ necese havos ja fine malgrandan viv-potencial-energion.

Decido modifi propran vivon ĉiukaze estas bona ŝanco ĉar, eĉ se grandaĝe, per la makrobiotika elekto oni eble povos “nur” akiri spiritan resaniĝon, tio estas malkovri novan vivad-manieron kaj akcepti vivsuferadon tian kiel la plej bonan evoluad-elekton: en la lastaj viv-tagoj oni ekhavos pozitivan karmon, per kiu en la venonta reenkarniĝo oni povos havi saman ŝancon en pli bonaj kondiĉoj.

Alfronti neeviteblan makrobiotikan purig-periodon neniam estas facile: ekzemple se, malvarmumante, oni komencas sin nutri per dieto makrobiotike ekvilibra, ĉi malvarmumo pliiĝos kvasaŭ bronkito, ĉar la toksin-forigo tiom evoluos, kiom la organismo povas elteni: oni ne plu malvarmumos nur post kelkaj monatoj, eĉ la venontan jaron kaj, tiam, se oni, hazarde, havus malekvilibron pro jin-eksceso, do ekmalvarmumo, oni povos tiun solvi dum malmultaj horoj per pli janga nutrado.
Al malsanuloj Ohsawa konsilas la dieton n. 7, tio estas nutrado el 100% da cerealoj: konsilo tia poste estos mitigata aŭ demonigata de pluraj makrobiotikuloj, sed, al tiuj ĉi, Ohsawa neniam sugestis ĝin kiel vivad-manieron.

Ohsawa estis inteligenta homo do mense malrigida: kiam li venadis Eŭropon kaj troviĝis en Francio li gustumadis francan muskatvinon; tiun ĉi li eĉ difinis kiel trinkaĵo modere utiliginda ĉar alportanta grandan jinan energion, sed nekomparebla al kemi-trinkaĵoj kiel kokakolao, kiu nepre kaj ĉiam estas makrobiotike malkonsilenda. Aserto tia ĉar muskatvino, laŭnature produktita per vinberoj, estas makrobiotike akceptebla trinkaĵo je aparta okazo.

Ohsawa riproĉis siajn lernantojn, kiuj, lin invitinte al tagmanĝo, senŝanĝe proponis al li integran rizon kun azukioj (soj-vario): laŭ Ohsawa makrobiotikulo atinginte sanon kaj ekvilibron “ĉion” manĝas sed, klarekzemple, somer-deserte li manĝas frostan antaŭkuiritan pomon kun iom da salo, printempe li povas pretigi tason da kaprin-lakto por gustumigi tian dolĉ-salan saporon; fakte makrobiotikulo reakiras sensivon je natur-gustoj, do li ne plu amas vendej-kukojn, eventuale li amas hejman kukon laŭ prareceptoj, kiam oni tre modere utiligis sukeron ĉar ne hejme produktitan.

Sekve ni ne iĝu herooj: la dieto n.

En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
7 estas por malsanuloj celantaj resaniĝi kaj, ankaŭ en ĉi kazo, inteligente kaj nur mallonge utiligenda.


Al la havantoj sanproblemojn eĉ gravajn, sed ankoraŭ solveblajn, oni konsilas kuracad-komencon tian laŭ la 7-a dieto: dum la unuaj 5 tagoj oni manĝu nesalan boligitan integran rizon kaj poste, ankoraŭ dum pluaj 5 tagoj, boligitan integran rizon sed salkondimentitan. Tiele oni atingas du gravajn rezultojn: unuflanke oni reakiras kapablon gustumi naturajn neintensajn gustojn antaŭe ne plu perceptitajn kaj, aliflanke, oni tre baldaŭ komprenos kiaj manĝaĵoj kaŭzis sanproblemojn: fakte, per la dieto n. 7 oni klare sensos neceson de tiaj nutraĵoj, kies toksinojn oni forigadas, ĝuste kiel fumanto bezonas fumi, kiam en lia sango nikotin-kvanto malpliiĝas, ĉar la organismo plej multe ĝin forigis. Se oni manĝadas ek de antaŭmanĝo ĝis deserto, maleblos trovi la nutraĵojn kaŭzintajn malekvilibrojn kaj problemojn.

Same, en ĉi unuaj dek tagoj, oni regas sin rilate al trinkaĵoj: en ĉi unua kuracad-stadio oni trinku nur natur-akvon, ĉiam soifante. Tamen oni ne trinku manĝante por pli atenteme maĉadi rizon kaj, poste, ekstermanĝe trinkante, oni ankaŭ akvon “maĉu”, por ke ĝi malrapide kaj iom-post-iome estu trinkata. Kiam oni asertas, ke makrobiotiko postulas soifon suferi, tute ne kompreniĝis baza makrobiotika principo, laŭ kiu oni tiele manĝu por ne havi grandan soifon. Ĉi lastan principon oni ne bone interpretis, ĉar ne tute kompreniĝis jin-jang-dialektika makrobiotik-dimensio.

Post kiam ni animal-devenajn nutraĵojn manĝis, ekestos pli da soifo, kaj necese ni plimulte trinku ĉiam respektante tiujn lastajn specifitajn manierojn. Se, kontraŭe, ni cerealojn kaj legomojn manĝas, facile povas trovi la kvanton da salo, kondimento kaj akvo por kuirado tiele, ke ni nek manĝante trinku nek poste, dum digesto, trinkos ĝuste ĉar en la organismo jam ĉeestas taŭga kvanto da akvo por la plej bona digesto kaj nutrad-asimilado. Oni ne konsideru ĉi lastan aserton kiel celon rigid-mense strebendan, sed ĉiam ĝin konsideru kiel grandvaloran gvidosignon por pli bone regi la jin-jangan dialektikon.

Ni donu konkretan ekzemplon: ni montferias kaj decidis kun amikoj pasigi vesperon sidiĝantaj ĉirkaŭ fajro, mergitaj en senarbej-magio. Ni regule vespermanĝos sed, poste, plej eble ne trinku eĉ se soifaj, ĉar ni scias, ke baldaŭ kun niaj amikoj ni devos alfronti kelkajn horojn je malvarmeta temperaturo, eĉ se sidante ĉirkaŭ fajro: tiu momente soifo foriĝos kaj, male, ni konkrete ekkonscios, ke reduktita kvanto da likvaĵoj en la organismo nin plujangigis, do ni pli bone toleras malvarm-jinon manifestiĝantan ĉe dorso.


Ankoraŭ pri trinkad-konsiloj: konsideriĝu ke, makrobiotike ekvivante por resaniĝi, eĉ se la nutrado estos rigide vegetaĵana, necesos plimulte da trinkaĵoj, ĉar oni maldikiĝos kaj, konsumante la antaŭamasigitajn grasojn, oni troviĝas kiel homo sin “nutranta” per animal-devenaj nutraĵoj: en jena kondiĉo precize necesas tiaj trinkaĵoj kreintaj dum la antaŭaj jaroj, kune kun kaj sekve de la animal-devenaj trojangaj nutraĵoj, la malekvilibron produktontan la patologian simptomaron, el kiu oni nun intencas sin liberigi.

Analoge tio okazas eĉ post longa makrobiotik-vivado se ankoraŭ iomete ne preciza laŭ la jin-janga dialektik-mastrumado, kiam oni transpasas el printempa malvarmeta temperaturo al somer-varmego: travivante la unuajn tre varmajn tagojn, homo povas ne plu senti apetiton, ĉar en la antaŭaj monatoj li manĝis pli ol ĝustabezone, do la organismo per la senapetiteco montras la neceson redukti nutraĵojn pro malgranda kalori-bezono. Ĉikaze oni neniel stimulu per tre bongusta nutraĵo apetiton fiziologie reduktitan. Kontraŭe, kiam oni ĉikaze soifos trinku sufiĉe, ĉar ĝi estas pravigenda trinkemo, kaj tiu estas sekvo de gras-metabolo bezonanta pli grandan kvanton da akvo.


Japanoj, laŭ ŝintoisma filozofi-religio, en siaj temploj utiligas rizon kaj marsalon kiel ritan oferon al dioj; do rizo kuirita kaj kondimentita per marsalo estas la baza nutraĵo por ŝintoa kaj zena monakoj. Ĉar monakoj ni ne estas, redukti nian nutraĵon je rizo kaj marsalo ne estas saĝa decido krom en malsan-kazo kaj, ĉiel mallonge, por plirapide resaniĝi.
Tamen atentu, ĉar kiam oni laŭ makrobiotiko abolas medikamentojn kaj sekvas la dieton “n. 7”, la malsan-simptomoj ne malaperas, sed intensiĝas; ni kutimas post medikamento atendi rapidan simptom-foriĝon. Kiam oni kapdoloras, per aspirino, post kvin minutoj, la doloro foriĝas: fakte oni akumulis unu malekvilibron sur la alia. Se oni migrenas kaj serioze komencis makrobiotikan vivadon, la migreno pliiĝas dum multaj tagoj kaj eĉ du aŭ tri monatoj je granda suferado, kvankam la organismo puriĝas kiel eble plej rapide. Ekzemple, se oni kutimis dum jaroj kafon trinki, kaj kafeino dilatadis la cerb-arteriojn, komenco de makrobiotike ekvilibra vivado kaŭzos migrenon almenaŭ dum 15 tagoj kaj eĉ unu monato aŭ plilonge; tio ĉar arterioj striktiĝas ne plu havante la kutiman kafein-efikon: jen la kapdoloro, pagenda kosto por reekvilibriĝi.

Ekvivante laŭ makrobiotika vivad-maniero ĉiam aperas forigoj de antaŭakumulitaj toksinoj. Ĉi sentoksigadoj povas multe varii: sekve de aĝo, fizika laboro, kia korektenda malekvilibro, …: ili povas montriĝi kiel migreno, ekzemoj, pruritoj, kramfoj, kataro, artiksuferadoj, inflamo je organism-zonoj aŭ fakaj organoj, …: tiuj ĉi estas toksin-forigoj akceptendaj kiel bona signalo, ĉar ili atestas, ke la organismo ankoraŭ reagas.


G. Ohsawa, en sia franca verko “Le Zen macrobiotique” (Eldono: Librairie Philosophique J. Vrin Paris, 1976), listigas dek diet-nivelojn makrobiotike vidindajn kiel laŭgrade malpli efikajn por forigi iun ajn malsanon, kaj oni konsideru la lastajn tri kiel malfacilaj kaj danĝeraj:
Dieto n. Cerealoj Legomoj Legomsupo Viandoj Salatoj Desertoj Trinkaĵoj
7 100% (v.
Viando Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj -normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj-, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj -la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj-. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.
noton *)

6 90% 10%

5 80% 20%

4 70% 20% 10%

3 60% 30% 10%

2 50% 30% 10% 10%

1 40% 30% 10% 20%

-1 30% 30% 10% 20% 10%

-2 20% 30% 10% 25% 10% 5%

-3 10% 30% 10% 30% 15% 5%


(*) Ohsawa konsilas trinki kiel eble malplej multe: oni jam precizigis en la ĉapitro 3.5 kiel estu interpretata indiko tia.
Tian ĉi tabelon oni larĝasence utiligu. La unuajn kvin nivelojn, ek de n.7 ĝis n.3, Ohsawa difinas kiel la plej bonaj por resaniĝi kaj memmastrumadi siajn psikan kaj fizikan ekvilibrojn, kaj samtempe por esotere evolui; ankoraŭ oni plue substreku, ke en ĉi dietoj neniam ĉeestas animal-devenaj nutraĵoj: la n.7 estas la plej forta kaj efika dieto sed ankaŭ la plej malfacila, ĉar ĉi devigas vivadon nepre asketan: la n.3 estas la plej facila dieto kaj per tia elekto oni tre bone makrobiotike ekvivadas, kiam oni jam bonfartas. La lastaj kvin niveloj, ek de n.2 ĝis n.-3, estas laŭgrade pli malfacilaj, ĉar se oni malsanas, ili ne ebligas regi la situacion por troa kvanto da kontrolendaj variabloj. Viando estas tre danĝera elemento ĉe tiuj ĉi dietniveloj, ĉar ĝiaj fortaj toksinoj kaŭzas grandajn komplikaĵojn dum la forigo de antaŭaj malekvilibroj. Fine kaj grave konsideru, ke en makrobiotika dieto neniam ĉeestas fromaĝoj, kies saturitaj grasoj, kaj ne nur tiuj sed eĉ la oftaj kemi-aldonaĵoj, estigas multajn forig-problemojn ankaŭ al sana organismo.
Ĉiel ajn oni singarde aktiviĝu: se oni aĝas preskaŭ 60 jarojn, kaj la organismo ekmontras dekadencon, pli bone estas laŭgrade aliĝi al la makrobiotik-vivado per la dietnivelo n.3, kontraŭe se oni aĝas 20 aŭ 30 jarojn povas klare decidi kaj, per la dieto n.7, en nur deko da tagoj oni komprenos la antaŭajn malekvilibrigantajn nutrad-kutimojn. Poste oni povos sin teni laŭ la vegetaĵana elekto en pli facilaj dietniveloj ĉiam memorante, ke la organismo enprenu siajn energion kaj kaloriojn el integraj cerealoj dume laŭsezon-legomoj kaj malpli da fruktoj aldonos vitaminojn, nome la necesajn brulemaĵojn por ĝusta fuel-utiligado.

Ĉi-kaze, se oni estas tiel forta por elteni novan organism-ekvilibron, oni malkovros, ke ĝi estas reago de purig-liberigo. Tie ĉi grava sin montras la konfido en la estant-racio, la Di-leĝo: ĝi estas la filozofia konscio, sur kiu kuŝas nia tuta parolado, nepre tiom grava kiom la ĝusta nutrad-elekto.


Ankoraŭ temas pri iuj eblaj toksin-forigoj. Oni jam skizis pri migreno, nun pri ternoj.

Se ternoj montriĝas nur post ĵusa ellitiĝo, povus esti la forigo de frukto-troo aŭ de trinkaĵoj de la antaŭa vespero. Se ternoj ekestas ĉirkaŭ en la duona mateno kaj post kelkaj minutoj elĉerpiĝas, povus esti la forigo de jin-troo pro ĉokolado aŭ la kunigo fromaĝo kaj vino de la antaŭa vespero. En ĉi lastaj du kazoj ĉeestos la duobla forigo de kataro pro ekscesaj grasoj (fromaĝo aŭ ĉokolado) kaj de ternoj kaŭze de troaj likvaĵoj: jen forigo kaj de janga kaj de jina komponantoj.

Dum kelkaj minutoj elĉerpiĝas la efiko de akumulita malekvilibro, kaj ĉio finiĝas; kontraŭe, kiam terno signalas ekmalvarmumon, ĝi estas forigo de longatempe sedimentita jin-malekvilibro, do en ĉi kazo oni havas aldone al la daŭraj ternoj ankaŭ ĝeneralan malsaneton kaj vivenergi-malpliiĝon.

Se, en sama vespero, aldone al ĉokolado oni manĝintus rostitan kokaĵon samtempe ne troigante en trinkado, ne ĉeestos ternoj la sekvantan matenon. Klare, ĉe koko industrie bredita oni antaŭvidu aliajn fakajn forigojn: kiel ekzemple pruritojn en anusa zono, pro forigo de toksinoj akumuliĝintaj en animal-histoj: kiam nia organismo jam iĝis makrobiotike pli reagema kaj sciiganta sian malkonforton, pruritoj, pustuloj, kramfoj montriĝas ĉe la akupunktur-meridianoj iĝantaj interesaj signaloj, kiuj malkovras la organon surmomente lacigitan. Oni ĉi rimarkon substreku, ĉar kiam pustuloj aperas dum ne makrobiotika medio, ili montriĝas en la plej malsamaj pozicioj de la organismo; post unu jaro de makrobiotik-vivado, se pustulo aperas, tio okazas ĉar oni manĝis fromaĝon, bifstekon, ovon, … enhavantajn toksinojn, kaj ĉi pustulo burĝonas sur la akupuntur-meridianoj kaj atentigas pri la organo surmomente lacigita: povas esti pulmoj, hepato, renoj, … .

Jam oni diris, ke se oni ekscesas per fromaĝoj, la postan matenon kaj eĉ dum du tagoj kataro ekaperas, tiele oni forigas eksceson de saturitaj grasoj kaj animal-devenaj proteinoj. Ankaŭ ĉi-foje se forigendaj toksinoj estas pli danĝeraj, aldone al kataro montriĝas pustulo sur la meridiano de la pulmoj jam kataron forigintaj: ĉi forigo ne sufiĉis kaj, tial, pustulo sur tiu meridiano atestas pli grandan kvanton da forigendaj toksinoj.

Makrobiotikulo kutimas vivi tian novan situacion kiel daŭra kontrolo de sia ekvilibro kaj grandvalora sensivo: ekzemple, povas okazi trebonguste manĝi ĉe restoracio rizon kun legomoj, sed la postan tagon oni malkovros sur la vango, kie troviĝas la maldika-intesto-meridiano, aperon de makulo rivelanta toksin-ĉeeston: se la makulo estas ruĝkolorema temas pri pli aŭ malpli da inflamo sekvanta spicaĵ-abundon, al kiu oni ne plu kutimas, se makulo estas nigrema, ĉi atestas ĉeeston de potencialaj kancerogenaj elementoj, do en tiun restoracion ne plu iru.


Oni povas decidi apliki la principojn de dialektika jin-janga ekvilibro en dieto, kie viando povas ĉeesti. Tiukaze, tamen, oni kontrolu, ke la oferita besto estu korekte nutrita kaj bone estu vivinta, ĉar oni, sin nutrante per la viando de ĉi besto, ne nur devos forigi kemiaĵojn eventuale utiligitajn en la furaĝo sed, ankaŭ, la nemateriajn komponantojn rilate ĝiajn vivkondiĉojn, sekve niaj subtilaj korpoj devos siavice forigi la deprimiĝon de sensignifa vivo, la elportitajn suferadojn, la promortan teruron karakterizantajn vivantojn tiajn: ĉi estas aserto ne akceptata de la nuna scienco, sed esotere ekde ĉiam substrekata, do makrobiotiko konsilas ke, se oni ne kapablas rezigni viandon, almenaŭ utiligu tiun de vivantoj kiel eble plej evolue malproksimaj el homo.

Do oni neniam manĝu mamul-viandon nek, absolute, utiligu ĝian sangon kiel nutraĵon, ĉar en ĝi kumuliĝis la tre neaj energioj de kruela mort-momento.

Tamen makrobiotikulo ĉiam memoru ke, manĝadante viandon, eĉ se li trovus tiun de bestoj biologi-korekte breditaj, kaj ĝin makrobiotike ekvilibrigus, li portus sian organismon al tre malsupera nivelo, ĉar la forigendaj toksinoj ĉikaze estus ĉiam tiom gravaj, ke liaj laŭnaturaj evolu-povoj malpliiĝus. En la plej bona kazo lia organismo funkcius, por konkrete ekzempli, kvasaŭ malrapida furgono kiam, male, ĝi povus esti sporta aŭtomobilo.
Per makrobiotika elekto oni ĝenas sian familion kaj, samtempe, oni akiras kapablon sensi pli grandan aŭ pli malgrandan poluad-nivelon de aĉetitaj nutraĵoj.

Ekzemple povas okazi, kiam lakto aŭ fromaĝo originas el ne seriozaj produktistoj, sensi malgrandan ŝvelaĵon aŭ pruriton ĉe mamo, kiel sekvojn de hormon-utiligo por nenature pliigi bovinan laktan produktadon. La aliaj nemakrobiotikulaj famili-komponantoj ne sensas efikojn tiajn, ĉar la kvanto de hormonoj utiligitaj estis en leĝ-limoj, kiuj statistike fiksiĝas per konkretaj esploroj. Konstatinte progresivajn kutimiĝ-nivelojn de homaro, la hormono-kvanto estos pere de registaroj plu altigebla, ĉar la homoj ne plu ĝin meznombre signalos, kaj la malplimulto iĝinte sensebla difiniĝos kiel alergiojn malkaŝanta: jen ekzemplo de vero-renverso -(sanaj homoj klasifikataj kiel alergiuloj, kaj kutimintaj toksuloj iĝantaj homoj utiligataj kiel grava fakto por difini laŭleĝ-poluad-nivelojn)- pri kio oni aludis citante la niĉeanan (el la germana filozofo Niĉeo) inviton sin liberigi de la oficiala vero.


Ankoraŭ pri eblaj malŝarĝoj: oni ĉiam havas klaran kaj fortan reagon sekve de margarin-utiligo: ĉi tiu evidentiĝas kiel tre ĝenaj pruritoj ĉe anusa zono de pli sentemaj makrobiotikuloj.

Oni povas aliajn ekzemplojn substreki pri alarmiloj elsenditaj de organismo ekmontranta siajn dinamikajn jin-jangajn ekvilibro-kondiĉojn.

Kiam oni kramfon havas, koncernatan parton masaĝu komencante per delikataj kaj supraĵaj masaĝoj kaj, poste, laŭgrade pliigante premon laŭ zon-rilaksiĝo, kaj neniam muskolon, tendenon aŭ histon frapitajn perfortu. Samtempe, sciante la mapon de energi-meridianoj, oni povas lokalizi la internan organon el kiu devenis la malekvilibro-signalo; se kramfo ekaperas en pied-plando estos facile, utiligante la mapojn de mem-masaĝoj, lokalizi la organisman zonon atentigantan pri malsan-stato.

Normale kramfo signalas jango-troon, kontraŭe prurito fontas de jin-eksceso: unukaze la malstreĉenda energi-troo originas el profundaj organismo-zonoj, dukaze oni supraĵe kaj delikate masaĝu.

Se oni artik-suferojn sensas, ĉi estas, kontraŭe, kompleksaj signaloj montrantaj pli grav-daŭremajn malekvilibrojn kaj, pro tio, samtempe implikantaj plurajn akupuntur-meridianojn. Tiuĉikaze masaĝoj povas esti utilaj sed la sola fundamenta kuracado estu kaŭzojn malkovri kaj, modifinte nutradon, akcepti de akumuliĝintaj toksinoj la forig-tempojn, ĉiam proporciajn al la forigenda malekvilibro-kvanto.

Ekzemple, konsideru du nejunajn homojn preskaŭ 60 jarajn havantajn, dum printempo, problemojn je kol-ŝultr-artikoj kiam ili, stirante aŭton, faras retroveturadajn manovrojn.

Ni hipotezu, ke unua homo ne konas dialektikajn makrobiotik-principojn kaj daŭreme manĝis multe da viando kaj, sekve, havis en sia dieto ankaŭ fortajn jinaĵojn, nome dolĉaĵoj aŭ alkoholaĵoj aŭ spicaĵoj por nutraĵon-saporigi: la problemoj de ĉi homo signalas la finon de la tempo, en kiu li povis permesi al si nutradon tian, kaj, sekve, li havos nur du perspektivojn. Unua, la plej celota, estas sin konfidi al oficial-medicin-kuracadoj, utiligante medikamentojn unue necesajn nur kiam la vetero pliakrigos artik-suferadojn sed sciante ke, daŭre, oni estos pli kaj pli dependa de la kuracil-utiligo estonta ĉiam malpli efika, dume la flankaj misefikoj pligrandiĝos. Dua perspektivo estas baze rekonsideri propran vivadon kaj, sekve, akcepti la makrobiotik-principojn: tiukaze elekto tia eblos nur al libervole ŝanĝantoj vivadmanieron, ĉar la tempo por forigi la jin-jangajn ekscesojn akumuliĝintajn en organismo necese daŭros, kaj la toksin-ellasoj estos suferigaj. Oni povas difini elekton tian kiel veran filozofi-religi-renaskiĝon.

En la dua hipotezo la 60-jara-homo estas daŭre vegetarana aŭ vegetaĵana kaj, plue, utiligas la makrobiotikajn dialektik-principojn. Li jam antaŭe supervenkis la toksin-forigojn per kiuj li akiris en sia aĝo envieblan bonfarton: ĉikaze liaj kol-ŝultr-artikaj problemoj povus esti duagrada signalo utiligita de organismo, ĉar oni ne konsideris antaŭajn signalojn. Zorgema konsidero pri nutrado de la antaŭaj tagoj povas substreki jin-troon, ekzemple fruktojn aŭ nekuiritajn legomojn aŭ troon da vino -(ne forgesu, ke vino estas frukto-suko plue jinigita per fermentado)-, do sufiĉos kelkaj tagoj, en kiuj oni utiligos kuiritajn legomojn kun integraj cerealoj foriginte vinon, por solvi la artik-problemon.


Se ĉi jin-troo kelke da semajnoj daŭrintus kaj oni ne bone taksis artik-suferadojn, plua triagrada signalo povus montriĝi kiel, ĉe la manoj, sufera malgranda ulcero spontane evidentiĝinta eble ĉe dikfingraj ung-bordoj, kie ĉesas pulmo-meridianoj, aŭ sur montrofingraj artikoj, kie evidentiĝas dika intest-meridiano: ĉikaze la problem-solvo estos ĉiam sama ĉar anstataŭinte nekuiritajn legomojn per kuiritaj, tio estas utiligante jinon “jangigitan” per varmo, kaj foriginte vinon, kaj zorge malpliiginte tiom kvanton kiom kvaliton de spicaĵoj, ĉio solviĝos. Oni tamen memoru la kaŭz-efikan leĝon, do necesos pli da tempo, ĉar la malekvilibro jam montriĝis kiel organa lezo eĉ se periferie kaj supraĵe.

En ĉi tiu kunteksto la eksteraj klimataj kondiĉoj, frosto kiel granda jino aŭ milda temperaturo pli janga, povos plilongigi aŭ kurtigi resanig-procezon: ĉikaze la jin-jangan reekvilibron oni akiros sen kuraciloj kaj, ĉefe, je konsci-kresko iganta homon tian pli libera kaj responsa.


Konsideru, ankoraŭ, aliajn eventojn.

En postaj mateno aŭ tago kiam oni manĝis dolĉaĵojn aŭ ĉokoladon ne havante kutimon tian, ni povas vidi sang-forigon el nazo: ĉi malŝarĝon oni ne malhelpu, ĉar ĝi estas sekuriga valvo foriganta jin-troon;

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
ĉi forigo, se dolĉaĵ-efiko, elĉerpiĝas dum malmultaj minutoj kaj estas altvalora signalo pri eraro, tio estas per antaŭa malgranda eksceso. Se oni ĉi kondute daŭros aŭ, eĉ pli malbone, prenos vazomaldilatigajn medikamentojn por kontrasti la nedaŭreman hemoragion, oni kaŭzos kondiĉojn al estontaj patologioj post monatoj aŭ eĉ jaroj, kies solvo certe ne plu limiĝos al malpeza kaj nedaŭra naz-gingiv-hemoragio. La plej grava efiko, se oni daŭremas en malekvilibriga sinteno, estas kapablo-perdo, ke la organismo tujtuje signalu eĉ malgrandajn malekvilibrojn, ĉar signaloj tiaj estas bazaj por kompreni kiajn kondutojn oni korektu.


Makrobiotiko estas malfacile komprenebla al okcidenta kulturo rigid-inklina al skemoj kaj reguloj. Ekzemple: ĉiuj tre jinaj nutraĵoj kaj trinkaĵoj kreas en homoj plurajn reagojn kaj signalojn sed ĉiam per evoluo analoga al supre citita kazo. Konkrete: troo da trinkaĵoj povas kaŭzi, kiel signalojn en la unua momento, noktan salivad-eksceson elfluantan el buŝ-anguloj kiam oni flanke kuŝas kaj dormas aŭ okul-larmadon kiam, postmatene, oni biciklos por ĵurnalon aĉeti aŭ, fine, likva perdo el nazo, se vetero malvarmas: ĉi tiuj signalas en la organismo troon da likvaĵoj ne taŭge reekvilibrigitaj de renoj.

Dolĉaĵoj kaj trinkaĵoj estas ambaŭ, sed malsame, jinigantaj kaj oni karakterizojn tiajn nur intuicie konscias. Do terno kaj kapdoloro sekvantaj troan drinkadon estas kompareblaj al naz-hemoragio post troo da dolĉaĵoj. Se oni persistas en la malekvilibriga sinteno, la kurta tern-krizo foriĝos, kaj oni povos iluziiĝi rekte konduti pri nutraĵ-elektoj.

Tamen, eĉ monatojn pli malfrue, eksplodos malvarmumo ne plu elĉerpiĝonta en mallonga tern-krizo, ĉar per ĝi organismo sin liberigas de pli granda kvanto da toksinoj. Preni specifan medikamenton ne modifante siajn nutrad-kutimojn prokrastos pli altnivele postan malŝarĝon: ekestos bronkito aŭ eĉ pulmito. Ĉikaze, ne plu estos nur troo da likvaĵoj sed ankaŭ troo da toksinoj rezultantaj el jang-eksceso bezonita de memorganismo sekve de neceso reekvilibrigi la akumulitan jin-troon.

Oni neniam sufiĉe substrekos, ke ĉiu homo fariĝu memkuracisto, ĉar oni memrimarku por memori kaj rekte taksi signalojn kiujn ni emas subtaksi, ĉar ili estas apenaŭ percepteblaj.


Aliajn ekzemplojn.

Per jin-janga ekvilibra nutrado radikale oni modifas sian farton kaj reakiras naturan organismo-kapablon cikatrigi vundon per sang-koagulado: ĉi tiu, dum naskigas baraĵon malebligantan hemoragion kaj ŝirmantan de eksteraj patogen-agantoj, ebligas malrapidan sed firman vundo-cikatriĝon per novaj ĉeloj rekreantaj epiderm-histo-kontinuecon.

Reakirinte organismon kapablan signali eĉ minimumajn energi-malekvilibrojn, ni povas konstati jenan fenomenon: se laborante ni mem havigis etan ekskoriaĵon en mandorso ni vidos, ke post malmultaj minutoj ĉi vundo fermiĝos danke al sang-koagul-kapablo. Postan matenon nin lavante ni vidos la ekskoriiĝon, malsekan per akvo, malfermita sed, se oni singarde ĝin sekigas per kotono, ĝi tujtuje fermiĝos pro la sama antaŭvidita memripara biologia mekanismo kaj, se ne ekestos novaj infektoj, ek de tiam ĉi eta vundo ne plue malfermiĝos, kaj la memripara procezo finiĝos laŭ natur-leĝo. Se, male, antaŭan vesperon ni per niaj nutraĵoj kaj trinkaĵoj kreis jinan troon en nia organismo, postan matenon ni vidos la ekskoriiĝon malfermita per akvo sed ne plue fermiĝema kaj rekreonta krusteton ŝirmontan vundon: eble ne plue sango eliros sed oni devos plifoje per sorba ovato viŝi ĝenan sero-produktadon, kiu estas efiko de organismo-klopodo por forigi per malfermita vundo likvotroon, tio estas la centrifuga-forto-troo ĉeestanta en la organismo.

Se, male, ekskoriiĝo okazis ne plu en jin-janga ekvilibro-kunteksto sed en jam daŭra malekvilibro, al la eĉ pligrandigita cikatriĝ-malfacilaĵo aldoniĝos danĝera inflamiĝemo: la nuna antibiotik-utiligo por obstakli infekto-procezojn unuflanke malutilas, ĉar oni ĝin trofacilanime utiligas, do ĝi kaŭzas eraran rondon, en la estonto evoluigantan novajn patogenajn mikrobojn maturigintajn kapablon rezisti al la kuraciloj, kaj aliflanke ĉi antibiotik-utiligo iĝas pli kaj pli necesa, ĉar la imuna sistemo, ĉefe en la junaj generacioj, statistike estas ĉiam malpli konformigita aŭtonome alfronti vundo-traŭmatojn. Tiu ĉi miscirklo de malbonig-procezo per la makrobiotika reekvilibro radike solviĝas kaj ĉiuj modifintoj sian vivad-manieron memspertas imunsistemo-plifortigon, ĉar per la baza jin-janga organism-reekvilibro la imuna sistemo bone reekfunkcias.


Ankaŭ kap-har-kondiĉo pliboniĝas. Tio ne estas nur estetika problemo: laŭ makrobiotiko ĉi estas baza evento, ĉar laŭ ĉi vivad-filozofio haroj estas antenoj kaptantaj ĉielajn energiojn; ili samvaloras aristojn sub kies radikoj naskiĝas cereal-grajnoj, kaj kiam makrobiotikulo, post jaroj, spertos harojn iĝintajn pli sanaj kaj fortikaj, li certas memreekvilibrinta kaj akirinta bonfarton ne plu endanĝerigota pro eventuala kaj improvizita malekvilibriga konduto.
Ankoraŭ eblan rimarkon pri dentoj.

Ĉiuj povas sensi troan dent-sensivon kiam, matene, oni lavas sian buŝon per malvarma akvo. Iu, sekve de ĉi tio, ekrezervigas kontrol-esploron ĉe sia dentisto. Pluraj ne maltrankviliĝas ĉar ĝena sensaĵo tia ofte malaperas dum postaj tagoj. Male, makrobiotikulo tuj rememoras sian antaŭan nutrad-konduton ĉiam konstatante precizan reciprokecon inter anomalia sensivo je malvarma akvo kaj jin-troo el antaŭtagaj nutradoj kaj/aŭ trinkaĵoj, same li spertos, ke ĉi dent-sensivo malaperas, kiam ek de kelkaj tagoj oni jin-jang-reekvilibrigis sian nutradon.


Ĉi tie ni faru jam cititajn precizigojn sed grave substrekendajn.

Kaze de makrobiotikulo daŭre vegetarana, lia organismo iĝis iel pli rafinita radi-telefono ne nur pri la plej subtilaj energioj -(per kiuj li povas intuicii, pli fortigi kaj resendi pli altnivelajn pensojn)- sed ĝi sin montros kiel pli subtilan sentivon, nome kapabloatentigi, laŭ pli rafinita skalo, novajn energi-ŝanĝojn de organismo eliranta el ĝusta kaj ideala dinamik-ekvilibro.

Kontraŭe, kiam makrobiotikulo ĉiutage decidis utiligi jin-jange tre fortajn nutraĵojn kiel dolĉaĵojn kaj viandon, se unuflanke estas vere ke li iel ajn povos kontentige kontroli sian bonfarton, aliflanke li nepre kaŭzos malpli sentivan organismon, sekve ĝi kapablos atentigi energiajn malekvilibrojn tamen utiligante pli krudan sensivo-skalon: ĉikaze dent-hipersensivo verŝajne ne plu estas simpla alarmo sed pli ĝustadire patologi-farto-manifestado.

Egale gorĝ-brulumo ĉe multatempe vegetarana makrobiotikulo foriĝos dum malmultaj horoj, ĉar sufiĉos pliigi jangon kaj malpliigi jinon; male sama gorĝ-brulumo ĉe homo kutime manĝanta viand-suker-nutraĵojn signalas pli gravan malekvilibron, kaj necesos pli longa tempo por forigi, per pli grava simptomaro, la sedimentitajn toksinojn.


Ni povus daŭrigi per multaj aliaj ekzemploj.

Ni finos menciante la ĉiam pli oftan troan sensivon je kul-pikoj. Post kelkaj makrobiotik-jaroj oni ĉiam spertas, ke, se antaŭe iu estis prefera celo de ĉi insektoj, nun tiu homo unuflanke iĝas malpli sentebla je ilia atako, ĉar ilia piko ne plu kaŭzas okul-frapajn epiderm-reagojn, kaj aliflanke oni konstatas ke, ĉe grupo kie oni troviĝas, la kul-atako preferos aliajn homojn ĉar makrobiotikulo havas sangon kaj tutan organismon pli ekvilibrajn kaj ne disradiantajn tian allogon de jin-troo neresisteblan por ĉi insektoj.

Kompreneble oni tiujn konsiderojn dialektike utiligu, ĉar ĉiu vivanto havas specifan naturan adaptiĝ-kapablon. Ekzemple, se oni sisteme ekmanĝus vespere ĉokoladon, malaperus maten-ternaj reagoj, tamen se oni la makrobiotik-teorion komprenis samtempe scias, ke tiel forta jina energio daŭre kaŭzos en la organismo malekvilibron montriĝontan post plurjaroj per pli gravaj patologioj, se la ĉokolad-kvanto transpasas la elporteblan nivelon de organismo. Se, male, la ĉokolad-kvanto atente doziĝus por eviti fiziologiajn malekvilibr-akumulojn, oni sin trovus nepercepteble sed laŭgrade transformita je karaktero, do iĝonta entute pli jina ulo ol antaŭe.

Pli kaj pli, en Realo ne ĉeestas premioj, punoj, rabatoj, bonŝancoj, ne antaŭvideblaj akcidentoj … sed ĉiam kaj nur kaŭz-efikoj. Bruta homo havos nek internajn stimulojn nek forton antaŭenigi sian evoluon preter sia nuna stato-kondiĉo, do li sin konfidos al simptomaj kuracadoj malbenante destinon pro siaj malsanoj; male, iluminita homo akceptos siajn korp-kondiĉojn kiel heredaĵon memakiritan, kaj li akceptos daŭre labori en si mem por radikale modifi situacion tian.


Makrobiotika vivado abolas kuracilojn, sed aserton tian oni inteligente prikonsideru.

Alivorte se oni havas ankoraŭ kelkajn monatojn je vivo kaj, samtempe, kuraciloj kaj kirurgiaj intervenoj ne kreis neinversigeblan depend-kondiĉon, tiam oni povos medikamentojn tute aboli kaj konfidi sin nur al la makrobiotika zorgo. Kontraŭe la makrobiotika elekto, ĉiam memdecidita de malsanulo, eble povus nur restarigi kondiĉojn por pli nature morti.

Por ekzempli kondiĉon tian oni povas citi okazon de tre maljuna homo, ultranaŭdek jara, havanta vastajn, profundajn kaj dolorigajn ulcerojn je kruroj en pli kompleksa klinika situacio.

Tia malsano montris la organismo-klopodon forigi grandajn jin-jang-ekscesojn sumiĝintajn dum multaj jaroj sed, samtempe, fortikan korpan konstitucion ne malfortigitan dum juneco pro poluitaj nutraĵoj. Tia korpa forta konstitucio poste signalis lastan periodon de netaŭga nutrado per ulcer-malsano, alikaze la organismo estus kaŭzinta degeneran patologion kiel tumoron.

Konsiderante ke la oficiala medicino ne solvis sanproblemon tian, oni provis vegetaran kaj makrobiotike ekvilibran nutradon, kaj en dieto tia oni forigis ĉiujn kuracilojn ĝis tiu momento utiligatajn, escepte de antikoagulilo: ĉi kuracilon, eĉ se iomete, oni ankoraŭ utiligis ĉar la paciento estis kormalsanulo kaj lia familio timis eblajn korkomplikaĵojn.

Post dek tagoj oni konstatis, ke la sangopremo kaj la intestaj funkcioj klare pliboniĝis kaj, samtempe, la ulcer-hist-koloro reviviĝis montrante lokan reagkapablon longatempe forestantan. Bedaŭrinde, tamen, la dolor-percepto en la hist-ulcer-zonoj tre intensiĝis, ĉar histoj reakiras normalan sensivon. Krome, pro grandaĝo kaj la kontraŭkoagulil-efiko, la hist-reproduktado kaj la toksin-forig-kapablo jam malpliiĝis. Tiukaze ĉi homo preferis reveni, post unu monato, al la kuracado laŭ la oficiala medicino permesanta al li, per medikamentoj, malpliigi la dolor-sensivon.

Male, se organismo ankoraŭ povas rebonigi antaŭajn malekvilibrojn, la rezultoj estas mirigaj.

Ni havas klinikan dokumentaron rilate al resaniĝoj neklarigeblaj de oficiala medicino, ĉar tiuj ĉi obteniĝis sen kuraciloj sed nur per vivad-modifo.



Oni tian ĉi temon pritraktos en la kvara sektoro de ĉi retpaĝaro.
  1   2


Elŝuti 84.16 Kb.


Elŝuti 84.16 Kb.