Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


29 Historieto pri kasrompulo kaj bruliginto

Elŝuti 19.34 Kb.

29 Historieto pri kasrompulo kaj bruliginto




Dato23.03.2017
Grandeco19.34 Kb.

Elŝuti 19.34 Kb.

29 Historieto pri kasrompulo kaj bruliginto


"Koncerne tion," diris sinjoro Jí­lek, "ŝteli oni devas scii. Tion ankaŭ diradis sinjoro Balabán, tiu kasrompulo, kiu lastfoje elŝtelis kason ĉe firmao Scholle kaj komp. Tiu Balabán estis tia klera kaj prudenta rabisto; krome li estis pli aĝa, kaj memkomprene, tiujn spertojn ne ĉiu havas. Juna homo pli preferas hazardi; kun la kuraĝo kelkio sukcesas, sed kiam oni komencas pripensi, oni ku­time perdas kuraĝon kaj tial oni alpaŝas al la afero kun prudento. Tio validas en politiko kaj en ĉio.

"Tiu Balabán diradis do, ke ĉiu laboro havas sian regu­lon; kaj kio koncernas la romp-rezistajn kasojn, kasrompu­lo laboru ĉiam sola, ĉar li darfas neniun fidi; due, neniam li laboru longe en unu loko, ĉar tiukaze oni konas lian la­boron; trie, li sekvu la progreson kaj ellernu ĉion, kio nova estas en lia fako; sed dume li sekvu tradicion kaj bonan mezon, ĉar ju pli da homoj sammaniere laboras, des pli malfacile por la polico. Tial Balabán restis ĉe dirko, kvan­kam li havis elektran borilon kaj sciis ankaŭ manipuli kun oksigena flamo. Li diris, ke ĝi estas superflua vanto, aŭ ambi­cio ekrompi la modernajn kirasajn sefojn; li laboras prefere ĉe la malnovaj kaj solidaj firmaoj, havantaj malnovajn ŝtalka­sojn kaj en ili honestan monon kaj ne ĉekojn. Li havis ĉion bone pripensita kaj decidita, tiu Balabán. Krome li komercis kun ruba latuno, peris proprietaĵojn, negocis pri ĉevaloj kaj entute sufiĉe li bonstatis. Tiu Balabán do diris, ke li elrom­pos jam nur unu kason, sed ke tio estos neta laboro, ke la juna generacio okulegos. Nome, la ĉefa afero ne estas akiri grandan sumon; la ĉefa estas, diradis Balabán, ne lasi sin kapti.

"La lasta kaso, kiun tiu Balabán elŝtelis, estis ĉe firmao Scholle kaj komp., sciu, tio estas fabriko en Bubny. Tio, kion li tie faris, estis vere neta laboro; rakontis tion al mi iu polica agento, iu Pištora. Li penetris tien tra fenestro el korto, same kiel nia doktoro Vitásek, sed li devis elrompi kradaron; ĝojo rigardi, diris tiu Pištora, kiel nete li forigis kradaron; eĉ nenian malpuraĵon li postlasis, tiel bele tiu homo laboris. Kaj sur tiu loko, kie li komencis, tie li la kason ankaŭ malfermis; tie estis eĉ ne unu superflua truo aŭ sulketo, nek grato aŭ skrapo, eĉ farbotegon sur la kaso li ne forskrapis sennecese. Videblis, diris tiu Pištora, kun kia amo tiu homo tion faris. La kaso estas ja en la polica muzeo, pro la majstra laboro. Poste li elprenis la monon, ĉirkaŭ sesdek mil, formanĝis pecon da lardo kaj pano, kiujn li kunprenis, kaj denove li foriris tra la fenestro; tiu Balabán diris, ke armeestro devas ĉefe zorgi pri retreto. Poste li alportis la monon al sia kuzino; la instrumentojn li kaŝis ĉe iu Lizner, iris hejmen, purigis siajn vestojn kaj ŝuojn, lavis sin kaj enlitiĝis kiel ĉiu ordema homo.

"Ankoraŭ ne estis la oka matene, kiam iu frapas sur pordon kaj vokas: Sinjoro Balabán, malfermu! Tiu Balabán miras, kiu li povas esti, sed iras kun trankvila konscienco malfermi; kaj en la pordon puŝas sin du policistoj kaj kun ili tiu agento Pištora. Mi ne scias, ĉu vi konas lin - li estas malgrandeta homo kaj havas dentojn kiel sciuro kaj senĉese li ridas. Iam li estis ĉe funebristoj, sed perdis la okupon, ĉar ĉiuj homoj devis ridi, kiam li plandis tiel antaŭ la ĉerko kaj senĉese tiel ridinde rikanis. Mi rimarkis, ke multaj homoj rikanas nur pro ia embaraso, ĉar ili ne scias, kion fari kun la buŝo, aliaj same ne scias, kion fari kun la manoj. Tial la homoj tiom fervore ridetas, kiam ili parolas kun iu granda sinjoro, ekzemple kun regnestro aŭ kun prezidento; ne tiom pro ĝojo kiom pro embaraso. Sed mi volas paroli pri tiu Balabán.

"Kiam tiu Balabán vidis la du policistojn kun Pištora, li abruptis ilin en justa kolero: Kion vi ŝerĉaŝ ĉe mi? Kun vi mi volaŝ nenion havi. - Ĉe tio li mem embarasiĝis pro tio, kiel li lispas.

"Haha, sinjoro Balabán, ridis tiu Pištora, ni iras ja rigardi nur viajn dentojn. - Kaj tuj li iris al ia kolorita poteto, en kiun Balabán metadis por nokto sian dentaron, nome li perdis plejparton de siaj dentoj, kiam foje li devis salti el fenestro. - Nu jes, sinjoro Balabán, diras plezure Pištora, ili ne tenas, ĉi - falsaj dentoj; ili, la dentoj, moviĝis al vi dum laborado kaj tial vi eligis ilin kaj metis sur skribotablon; jes, sed tie estis ege da polvo, - sinjoro Balabán, vi povus jam scii, kiom da polvo estas en la kontoro. Tiam ni devas iri al vi, sinjoro Balabán, kiam ni trovas tian spuron post la dentoj; ne koleru do je ni. Sed unue vi devus viŝi la polvon.

"Malŝaĝa afero, miris Balabán. Vidu, Pištora, oni diras, ke unu eraron faras eĉ la plej ŝaĝa friponego, nu ne?

"Sed vi faris du, rikanis sinjoro Pištora. Hometo, nur ni enrigardis tien, kaj ni divenis vin, kaj ĉu vi scias, kial? Ĉiu brava rabisto surloke, pardonu, elumas, por ke oni ne kaptu lin: tio estas tia superstiĉo. Nur vi estas nekredanto kaj re­zonulo, kaj malatentas la superstiĉojn; vi opinias, ke por ĉio sufiĉas la racio. Jen vi havas. Jes, sinjoro Balabán, ŝteli oni devas scii.

ooo

"Iuj homoj estas ege lertaj," diris poste pripenseme sinjoro Malý, "tion ni devas lasi al ili. Mi legis ie pri iu tia kazo, povas esti, ke iu el vi ĝin ne konas. Ĝi okazis ie en Stirio. Tie estis majstro selisto kaj rimenisto, baptonome Antono kaj alnome Huber aŭ Vogt aŭ Meyer, kiel jam kuti­me nomiĝas germanoj. La selisto ĝuste havis nomtagon kaj sidis ĉe la festa tagmanĝo; sed en Stirio oni ne manĝas bone eĉ en festotago, tio ne estas kiel ĉe ni. Mi aŭdis ja, ke tie oni manĝas eĉ hipokaŝtanojn. La selisto do sidas post la tagmanĝo en la familia rondo, kaj subite iu frapas sur fenestron: jesuomaria, najbaro, brulas ja tegmento super via kapo! La selisto ekkuregis, kaj je mia animo, la teg­menta trabaro en flamoj. Memkompreneble, la infanoj ekis krii, la edzino plorante elportas horloĝon, mi vidis jam multajn brulegojn kaj mi rimarkis, ke kutime homoj perdas la kapon kaj komencas elporti ion nenecesan, horloĝon, kaf­muelilon aŭ kanarion en kaĝo; kaj nur tiam, kiam estas jam malfrue, ili rememoras, ke ili lasis tie avinon, vestaron kaj multajn aliajn objektojn. Dume alkuris homoj kaj komencis reciproke sin malhelpi, estingante; poste venis fajrobriga­do - vi scias, fajrobrigadano unue devas alivesti sin, antaŭ ol li komencos estingi; sed dume jam komencis bruli la dua konstruaĵo, kaj ĝis la vespero forbrulis dek kvin konstruaĵoj. Kiu volas vidi grandan incendion, devas iri al vila­ĝo aŭ al urbeto; en grandurbo ĝi ne estas tia, tiam vi rigar­das pli la bravecon de la fajrobrigadanoj ol la brulegon. Plej bone estas, kiam vi mem povas helpi estingi aŭ eĉ kiam vi povas konsili al la aliaj, kiel ili estingu. Estingi, tio estas bela laboro, kiam ĝi tiel siblas kaj krakas; sed portadi akvon el rivereto, tion oni ne ŝatas. - En la homo estas io stranga: se li jam vidas ian katastrofon, li preskaŭ deziras, ke ĝi estu ega. Granda incendio aŭ granda inundo, tio onin iel bonhumorigas; oni sentas, por tiel diri, ke oni ricevis la sian en la vivo. Aŭ ĝi estas ia pagana mirego, mi ne scias.



"Memkomprene, tagon poste estis tie kiel - nu kiel post forbrulo: la fajro estas bela afero, sed la brulloko es­tas terura; estas same kiel pri la amo. Tiam oni nur sen­pove okulas kaj pensas, ke neniam plu oni rekonsciiĝos el tio. Nu, kaj estis tie juna ĝendarmo por esplori la kaŭzon de la brulego. Sinjoro ĉefserĝento, diras la selisto Antono, mi vetus, ke tion iu bruligis, kial ĝi ekbrulus ĝuste je mia festotago, kiam mi sidas ĉe la manĝo? Sed neniel mi povas kompreni, kial iu volus venĝi kontraŭ mi, al neniu ja ion malbonan mi faras, ja des malpli mi zorgas pri politiko. Mi scias pri neniu, kiu povus havi je mi tian teruran koleregon.

"Estis tagmezo kaj la suno ardis; la ĝendarmo prome­nas sur la brulloko kaj pensas, diablo nun ekkonu, kiel ĝi ekbrulis. Sinjoro Antono, subite li diras, kio briletas tie su­pre sur tiu trabo? - Tie estis tegmenta luko, diris la se­listo, eble ĝi estas ia najlo. - Ĝi ne aspektas kiel najlo, diras la ĝendarmo, pli versimile ĝi estas io kiel speguleto. Ba, kiel povus aperi speguleto tie, diris la selisto, en tiu lu­ko estis ja nur pajlo. Kaj tamen ĝi estas speguleto, diras la ĝendarmo, kaj mi montros ĝin al vi.

"Poste li starigis estingistan ŝtupetaron al tiu ĉirkaŭ­brulinta trabo, ascendis supren kaj diras: Sciu, sinjoro An­tono, ĝi estas nek najlo, nek speguleto, sed ronda vitreto alfiksita al la trabo. Mi petas, por kio ĝi estas? - El tio mi estas perpleksa, diris la selisto, eble infanoj ludis kun tio. - Kaj subite la ĝendarmo, dum li rigardis la vitreton, ekkriegis: Ve! Mil diabloj, ĝi bruldoloras ja! Kio ĝi estas? Kaj li ĉirkaŭpalpis la nazon. Sakre! li ekkriegis la duan fojon, nun ĝi brulvundis mian manon! Sinjoro Antono, ra­pide donu al mi ian paperon! La selisto donis do al li folie­ton el sia notlibro kaj la ĝendarmo tenis la paperon sub la vitreto - Jen, li diras post tempeto, sinjoro Antono, ŝajnas al mi, ke ĝi estas solvita - Jam li descendas de la ŝtupetaro kaj tenas la paperfolion antaŭ la okuloj de la selisto: ĝi estis brultruita kaj ankoraŭ fumis. Sinjoro Antono, diris la ĝendarmo, sciu, la vitreto estas konveksa lenso aŭ lupeo; kaj nun mi ŝatus scii, kiu ĝin alfiksis al la trabo, ĝuste super la pajlo-amaso; sed tion mi diras al vi, sinjoro Antono, kiu tion faris, tiu iros de ĉi tie en katenoj. "Pro Kristeto, diris la selisto, ni havis ja nenian lupeon hejme - halt'! li subite ekkriis. Atendu, ĉe mi lernadis bubo, Sepp li nomiĝis, kaj tiu senĉese ludis kun tiaj aferoj! Tial mi elĵetis lin, li ne taŭgis por prudenta laboro, ĉar en la kapo li havis nur tiajn stultaĵojn kaj aliajn eksperimentojn! Ĉu estus li, tiu damna bubo - Sed neeble, sinjoro ĉefserĝento. Mi elĵetis lin ja, tio estis komence de februaro; dioscias, kie nun li estas, sed ĉi tie, ekde tiu tempo li ne montris sin.

"Tion jam ni ekscios, ĉu ĝi estas lia lenso, diris la ĝendarmo. Sinjoro Antono, telegrafu en la urbon, oni sendu al mi ankoraŭ du ĝendarmojn; la lenson darfas neniu tuŝeti. Unue ni devas trovi la bubon.

"Memkomprene, vere ili trovis lin; li estis metilernanto ĉe iu ledaĵisto en tute alia loko; kaj apenaŭ la ĝendarmo enpaŝis la laborejon, la bubo komencis tremi kiel folio. Sepp, krias je li la ĝendarmo, kie ci estis la dektrian de junio?

"Mi petas, ĉi tie, dentklakis la bubo, mi estas ĉi tie ekde la dekkvina de februaro kaj ne foriris eĉ por duonta­go, pri tio mi havas atestantojn. - Estas vero, diris la le­daĵisto, mi mem atestos tion al li, ĉar li loĝas ĉe mi kaj devas varti mian plej etan infanon.

"Damna afero, diris la ĝendarmo, li ne estas do tiu.

"Kaj kio estus okazinta kun li? demandis la majstro ledaĵisto.

"Nu, diras la ĝendarmo, li estis suspektata, ke la dek­trian de junio ie en ia diabla loko li bruligis domon de se­listo Antono kaj kun ĝi duonon de la vilaĝo.

"La dektrian de junio? diris la ledaĵisto embarasite. Aŭskultu, tio estas stranga; la dektrian de junio la bubo demandis: Kiun daton ni havas hodiaŭ? La dektrian de ju­nio? La festotago de sankta Antono, ĉu? Mi diras al vi, ke hodiaŭ io okazos.



"Tiumomente bubo Sepp eksaltis kaj volis malaperi post angulo; sed tiam jam ĝendarmo tenis lin je la kolumo. Pos­te dumvoje la bubo konfesis al la ĝendarmo: ke li koleregis je majstro Antono, ĉar la selisto kapfrapadis lin pro liaj eksperimentoj kiel hundon; ke li volis do venĝi al li kaj tial elkalkulis, kie la dektrian de junio, je la festotago de Antono, precize tagmeze pozicios la suno kaj laŭ tio li ĝustigis la lenson, por ke ĝi bruligu la pajlon, dum li estos dioscias kie, ĉion li preparis jam en februaro kaj poste forlasis la postenon.

"Aŭskultu, al tiu lenso poste oni venigis astronomon el Vieno, kaj tiu kapskuis super tio, kiel precize la lenso estis alĝustigita akurate je la sunkulmino de la dektria de junio. Li diris, ke tio estas ĝuste mirakla lerteco, kiam tiu dekkvinjara bubo havis neniajn astronomiajn instrumentojn por angulmezurado. Kio plu okazis kun tiu Sepp, tion mi ne scias; nur mi opinias, kia astronomo aŭ fizikisto povus esti el tiu stratbubo. Li povis ja esti la dua Newton aŭ iu alia, tiu damna bubo! Sed en la mondo vaniĝas tiom da speciala inĝenio kaj tiom da belaj kapabloj - Sciu, homoj havas paciencon serĉi en sablo diamantojn aŭ perlojn en la maro; sed serĉi en homoj rarajn kaj miraklajn donacojn de Disinjoro, por ke ili ne vaniĝu, tia ideo eĉ ne venas al ili. Kaj tio estas granda eraro."


Elŝuti 19.34 Kb.


Elŝuti 19.34 Kb.