Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


28 Ĉintamani kaj birdoj

Elŝuti 28.7 Kb.

28 Ĉintamani kaj birdoj




Dato23.03.2017
Grandeco28.7 Kb.

Elŝuti 28.7 Kb.

28 Ĉintamani kaj birdoj


"Hm," diris sinjoro doktoro Vitá­sek, "sciu, iom mi estas sperta pri la persaj tapiŝoj; sed tion mi konfirmas al vi, sinjoro Tausig, ke nuntempe ĝi ne estas plu tia, kia iam. Hodiaŭ la friponoj en Oriento ne plu penas, kolori la lanon per koĉenilo, indigo, safrano, kamela urino, gajloj kaj la ceteraj noblaj organikaj farboj; eĉ tiu lano ne plu estas tia, kia ĝi estis, kaj se mi estu parolonta pri desegno, mi ekploraĉus. Nu, jen plua perdita arto, la persaj tapiŝoj. Tial nur la malnovaj tapiŝoj, faritaj antaŭ la jaro mil okcent sepdek, havas ian valoron; sed tiajn vi sukcesas aĉeti, nur kiam iu maljuna familio "pro familiaj kaŭzoj", kiel en pli bonaj familioj oni nomas ŝuldojn, vendas antikvaĵojn post avo. Aŭskultu, antaŭ nelonge mi vidis en kastelo Rožmberk aŭtentikan transilvanan tapiŝon - - ili estas tiaj malgrandaj tapiŝetoj, preĝtapiŝoj, kiujn faradis turkoj, en la deksepa jarcento, kiam ili sidis en Transilva­nio; tie en la kastelo tretas ilin turistoj en najlizitaj botoj, kaj neniu scias, kian valoron ili havas - nu oni plorus super tio. Kaj unu el la plej raraj tapiŝoj de l' mondo estas ĉe ni en Prago, kaj neniu scias pri ĝi.

"Nome estas jene: Mi estas konata kun ĉiuj komercistoj de tapiŝoj, kiuj estas ĉe ni, kaj iam sinsekve mi vizitas ilin, por rigardi, kion ili havas en sortimento; sciu, tiuj agentoj el Anatolio aŭ Persio tamen iam ekkaptas iun malnovan pe­con, ŝtelitan en moskeo aŭ ie, kaj alpakas ĝin al la cetera ordinara varo; la tuta paketo, estu en ĝi kio ajn, estas poste vendata laŭ pezo. Kaj mi opinias, nu, se ili alpakus tien iun Ladik'on aŭ Bergam'on! Tial iam mi hastvizitas tiun aŭ alian tapiŝiston, eksidas sur amaso da tapiŝoj, fumetas kaj rigardas, kiel oni vendas al nespertuloj tiel nomatajn Buĥara-tapiŝojn, Saruk-tapiŝojn kaj Tabris-tapiŝojn; kaj iam­-tiam mi diras, nu kion vi havas tie sube, tion flavan? Kaj jen, ĝi estas Hamadan'o. Tiel mi vizitadas de temp' al tempo iun sinjorinon Severýnová - ŝi havas butikon en korto en Malnova Kvartalo kaj iam oni trovas ĉe ŝi belajn Karaman'ojn kaj Kelim'ojn. Ŝi estas tia ronda kaj gaja sinjorino, multparolema kaj ŝi havas hundinon pudelon, tiom dikan, ke eĉ naŭzas. La dikaj hundoj estas mishumoraj, kaj tial ili astme kaj incite bojas; tion mi ne ŝatas. Aŭskultu, ĉu iu el vi jam vidis junan pudelon? Mi ne; mi opinias, ke ĉiuj pudeloj, simile kiel ĉiuj inspektoroj, revizoroj kaj impost-oficestroj estas maljunaj; tio apartenas plej versimile al la ra­so. Sed ĉar mi volis konservi bonan volon kun sinjorino Severýnová, ĉiam mi sidiĝis en angulon, kie ronkis kaj anhelis tiu hundino Amina sur granda, kvadrate faldita tapiŝo kaj frottiklis ĝian dorson; tion Amina ege ŝatis.

"Sinjorino Severýnová, mi diras foje, kiaj malbonaj ne­gocoj; tiun tapiŝon, sur kiu mi sidas, vi havas ĉi tie jam tri jarojn.“

"Eĉ pli longe ĝi estas ĉi tie, diris sinjorino Severýnová, ĝi estas lokita en la angulo certe jam dek jarojn; sed ĝi ne estas mia tapiŝo.“

"Ha, mi diras, ĝi apartenas al Amina.

"Tute ne, ridis sinjorino Severýnová, ĝi apartenas al iu sinjorino; ŝi diras, ke hejme ne havas lokon por ĝi kaj tial ŝi lokis ĝin ĉi tie. Ĝi sufiĉe obstaklas ĉe mi, sed almenaŭ Amina dormas sur ĝi, ĉu Amina?

"Mi retiris randon de la tapiŝo, kvankam Amina komencis furioze murmuregi. Jen ia malnova tapiŝo, ĉu estas per­mesite rigardi ĝin?

"Kial ne, diris sinjorino Severýnová kaj prenis Aminan en la brakojn. Venu Amina, sinjoro nur rigardos kaj poste al Amina denove sternos. Ŝŝ, Amina, ci ne darfas murmu­regi! Lasu, ci malsaĝa!

"Dume mi disfaldis la tapiŝon, kaj mia koro ekbategis. Ĝi estis blanka anatolia tapiŝo el la deksepa jarcento, iuloke jam komplete irtruita, sed sciu, ĝi estis tiel nomata "bird­tapiŝo" kun desegno de Ĉintamani kaj kun birdoj; ĝi estas nome dieca kaj malpermesita desegno. Mi diras al vi, ĝi estas grandega raraĵo; kaj jen ĉi tiu ekzemplero estis al­menaŭ kvinoble ses metrojn granda, bele blanka, kun tur­kisa bluo kaj ĉeriza rozkoloro ... Mi stariĝis al fenestro, por ke sinjorino Severýnová ne vidu en mian vizaĝon, kaj diras: Ĝi estas ege malnova ĉifono, sinjorino Severýnová, kaj ĉi tie ĝi kuŝdifektiĝos. Sciu, diru al sinjorino, ke mi ĝin aĉetos, se ŝi ne havas lokon por ĝi.

"Tio estas malfacila, diris sinjorino Severýnová. La ta­piŝo ne estas ĉi tie por vendo, kaj ŝi, la sinjorino, estas sen­ĉese en Merano kaj Nico. Mi eĉ ne scias, kiam ŝi estas hej­me. Sed mi provos ŝin demandi.

"Nu, estu tiel bona, mi diris laŭeble indiferente kaj iris al miaj aferoj. Vi devas scii, ke por kolektanto estas afero de honoro ricevi iun raraĵon por bagatelo. Mi konas iun tre grandan kaj riĉan sinjoron, kiu kolektas librojn; al li estas egale doni por iu malnova senvalora libro eĉ kelkmilojn, sed se li sukcesas aĉeti ĉe iu brokantisto la unuan poem-eldonon de Jan Krasoslav Chmelenský por du kronoj, li saltas pro ĝojo. Tio estas jam tia sporto, kiel ĉam-ĉasado. Mi metis do al mi en la kapon, ke la tapiŝon mi devas mal­kare ricevi kaj poste mi donacos ĝin al muzeo, ĉar tia ob­jekto ne apartenas aliloken. Nur devus esti sur tio karteto kun surskribo: Donaco de doktoro Vitásek. Mi petas, ĉiu ho­mo havas sian ambicion, ĉu? Sed mi konfesas, ke mia kapo brulis pro tio.

"Nu, necesis al mi granda peno venki min kaj ne kuri tuj la sekvintan tagon al la tapiŝo kun Ĉintamani kaj birdoj; pri io alia tute mi ne povis pensi. Ankoraŭ unu tagon mi de­vas elteni, mi diradis al mi ĉiutage; tion mi faris spite al mi mem. Oni iam ŝatas suferigi sin. Sed proksimume post du semajnoj mi ekpensis, ke la birda tapiŝo povas esti tie tro­vita de iu alia, kaj mi kuregas al sinjorino Severýnová. Nu kio? mi hastvortigas en pordo.

"Nu, kio estu? demandis min mirigite la sinjorino, kaj mi rekonsciiĝis. Nu, mi diras, ĝuste mi iras tra ĉi tiu strato kaj hazarde mi rememoris la blankan tapiŝon; ĉu la sinjo­rino vendos ĝin?

"Sinjorino Severýnová kapskuis. Tute ne, ŝi diris, nun ŝi estas en Biarritz kaj neniu scias, kiam ŝi revenos. - Mi ekrigardis do, ĉu la tapiŝo tie estas; memkomprene sur ĝi kuŝis Amina, pli dika kaj pli kalvaĉa ol iam ajn, kaj atendis, ke mi grattiklos ĝin surdorse.

"Kelkan tempon poste mi devis veturi en Londonon, kaj kiam mi estis jam tie, mi vizitis sinjoron Keith - sciu, tiu siro Douglas Keith estas nuntempe la plej granda eksper­to pri orientaj tapiŝoj. Sinjoro, mi diras al li, mi petas vin, kian prezon povus havi ekzemple blanka anatolia tapiŝo kun Ĉintamani kaj birdoj, grandeco pli ol kvinoble ses met­rojn?

"Tiu sinjoro Douglas ekrigardis min tra okulvitroj kaj abruptas preskaŭ furioze: Nenian!

"Kial nenian, mi diras embarase. Kial ĝi havus nenian valoron?

"Ĉar en tia formato tia tapiŝo tute ne ekzistas, kriis al mi siro Douglas. Sinjoro, tion vi povus scii, ke la plej granda tapiŝo kun Ĉintamani kaj birdoj, entute konata, havas mezuron apenaŭ trioble kvin jardojn!

"Mi ekruĝis pro ĝojo. Sed ni supozu, sinjoro, mi diris al li, ke ekzistus unu peco en tia grandeco; kian valoron ĝi povus havi?

"Mi diras al vi ja, nenian, kriis tiu Keith. Sinjoro, tiu peco estus unikaĵo, kaj kiel vi volas difini prezon de unikaĵo? Se iu objekto estas unikaĵo, ĝi povas same bone havi valoron de mil funtoj aŭ de dek mil funtoj; ĉu scias mi? Cetere tia tapiŝo ne ekzistas, sinjoro. Bonan tagon, sinjoro.

"Vi scias imagi, kiel mi revenis. Virgino Maria, tiun tapiŝon kun Ĉintamani mi devas akiri! Jen io por muzeo! Sed nun, mi petas vin, imagu al vi, ke mi darfis neniel suspektige urĝi, ĉar tio ne estas kolektista; ĉar sinjorino Severýnová havis nenian specialan intereson pri tio, ke la malnova ĉifono, sur kiu kuŝaĉis Amina, estu vendita; kaj ĉar la malbenita virino, al kiu apartenis la tapiŝo, veturadis de Merano al Ostende kaj de Badeno al Vichy - tiu ino nepre havis hejme ian medicinan leksikonon, ĉar ŝi havis tiom da malsanoj; ŝi estis senĉese en iu banloko. Mi iradis do proksimume unufoje en du semajnoj al sinjorino Severýnová por rigardi, ĉu tie en la angulo ankoraŭ estas la tapiŝo kun ĉiuj siaj birdoj, mi grattiklis la abomenan Ami­nan, ĝi pro ĝuo kvivitis, kaj por ke tio ne estu suspektiga, ĉiam mi aĉetis ian tapiŝon; aŭdu, hejme mi havas da Ŝiraz'oj, Ŝirvan'oj, Mossul'oj, Kabristan'oj kaj da alia ordinara varo tutajn amasojn, sed inter ili estis unu klasika Derbent, sinjoro, tion oni ne tuj vidas; kaj unu malnova blua Khorasan'o. Sed kion mi dum la du jaroj elsuferis, tion komprenos nur kolektanto. Ba, amturmentoj, tute nenio kompare al suferoj de kolektanto; sed ĉe tio estas stranga, ke eble an­koraŭ neniu kolektanto finigis sian vivon kaj kontraŭe kutime atingas longan aĝon; plej versimile ĝi estas saniga pasio.

Iun tagon subite diras al mi sinjorino Severýnová: „Tiu sinjorino Zanelli, al kiu apartenas la tapiŝo, estis ĉi tie; mi diris al ŝi, ke mi havus aĉetanton por ŝia blanka kuŝtapiŝo kaj ke certe ĝi kuŝdifektiĝos ĉi tie; sed ŝi diris, ke ĝi estas familia tapiŝo, ke ŝi ne bezonas ĝin vendi kaj mi lasu ĝin ĉi tie.

"Mi mem ekrapidis do, memkomprene, al tiu sinjorino Zanelli. Mi opiniis, ke ŝi estas dioscias kia mondanino, sed ŝi estis tia malbela maljunulino kun violkolora nazo, peruko kaj ia stranga tiko, ke ŝia buŝo senĉese moviĝis sur la mal­dekstra vango ĝis la orelo.

"Sinjorina moŝto, mi diras, kaj dume mi devas senĉese rigardi, kiel ŝia buŝo dancas sur la vango, ŝate mi aĉetus tiun vian blankan tapiŝon; ĝi estas ja jam malnova peco, sed al mi ĝi konvenus por ... por antaŭĉambro, jes. - Kaj dum mi atendis ŝian respondon, mi sentis, ke ankaŭ mia buŝo komencis konvulsii kaj moviĝi al la maldekstra flanko; ĉu ŝia tiko estis infekta aŭ ĉu tio estis pro ekscito, tion mi ne scias, sed mi ne povis tion reteni.

"Kion vi permesas al vi? ekkriis sible al mi tiu terura virino. Tuj malaperu, tuj, tuj, ŝi sirenis. Ĝi estas mia familia peco post Grosspapa! se vi ne foriros, mi vokos Polizei! Mi vendas neniajn tapiŝojn, mi estas de Zanelli, sinjoro! Mary, tiu homo iru for!

"Aŭskultu, mi kuregis desur la ŝtuparo kiel bubo; mi ploraĉus pro furiozo kaj bedaŭro, sed kion mi povis fari? Dum la tuta jaro denove mi iradis al sinjorino Severýnová; dume Amina ellernis grunti, tiom ĝi estis dika kaj preskaŭ tute kalva. Post unu jaro denove revenis sinjorino Zanelli; ĉi-foje mi rezignis kaj faris aferon, pro kiu mi kiel kolek­tanto hontu ĝis la morto: mi sendis kontraŭ ŝi mian amikon, advokaton Bimbal - li estas tia delikata homo kaj havas barbon, kiu havigas al li senliman konfidon ĉe virinoj, ­por ke li proponu al la honorinda sinjorino por la birda tapiŝo kian ajn prudentan sumon. Dume mi atendis mal­supre, ekscitita kiel fianĉo, kiu estas ricevonta respondon. Post tri horoj ŝanceliris tiu Bimbal el la domo kaj viŝis la ŝviton. Ci kanajlo, li siblis je mi, mi strangolos cin! Kial mi meritas aŭskulti pro ci dum tri horoj historion de fami­lio Zanelli? Kaj sciu, li ekkriis venĝeme, la tapiŝon ci ne ricevos; dek sep Zanelli turniĝus en tombo sur Olŝany, se ĉi tiu familia memoraĵo devus veni en muzeon! Jesumaria, kion ci preparis al mi! - Kaj post tio li forlasis min.

"Nu, vi scias: se viro ekobstinas pri io, li ne tiel facile cedas; kaj se li estas kolektanto, li iros do eble murdi; la kolektado estas tute heroa agado.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Unue mi decidiĝis, ke la tapiŝon kun Ĉintamani kaj birdoj simple mi ŝtelos. Unue mi prispionis la ĉirkaŭaĵon; la butiko de sinjorino Severý­nová estas en korto, sed la trairejo estas ŝlosata vespere je la naŭa; kaj mi volis nenion malŝlosi pere de dirko, ĉar tion mi ne scias. El la trairejo oni iras en kelon, kie oni povas sin kaŝi, pli frue ol oni ŝlosas la domaĉon. En la korto estas ankoraŭ lignobudo; se oni atingus tegmenton de la lignobudo, oni povus transgrimpi en la najbaran korton, kiu apartenas al gastejo, kaj el la gastejo oni ĉiam iel malaperas. Ĝi estis do sufiĉe simpla, sed temis nur pri tio, kiel malfermi fenestron al la butiko. Por tiu laboro mi aĉetis vitristan diamanton kaj lernis sur propraj fenestroj, kiel eltranĉi vitrotabuleton.

"Aŭskultu, ne opiniu, ke ŝteli estas iel simpla; ĝi estas pli malfacila ol operacii prostaton aŭ senrenigi homon. Unue malfacila estas, ke neniu onin vidu. Due, kun tio es­tas ligita multa atendado kaj alia malkomforto. Kaj trie, ĉe tio estas ia malcerto; oni ne scias, kion oni renkontos. Mi diras al vi, ke ĝi estas malfacila kaj malbone honorariata metio. Se mi trovus rabiston en mia loĝejo, mi prenus lin je la mano kaj dirus al li mole: Homido, kial vi emas tiel vin ĝeni; rigardu, ĉu estus eble, ke vi priŝteladu homojn per alia, por vi multe pli oportuna maniero?

"Kompreneble, mi ne scias, kiel ŝtelas la aliaj; sed miaj spertoj ne estas tro favoraj. La krizan vesperon, kiel oni diras, mi ŝteleniris la domon kaj kaŝis min sur ŝtuparo, kondukanta al la kelo. Tiel priskribus tion polica raporto; fakte ĝi aspektis tiel, ke mi vagis duonhoron en pluvo antaŭ la pordego, pro kio mi iĝis al kiu ajn iel suspektinda. Fine malespere mi decidiĝis, simile kiel decidiĝas homo por eltirigo de dento, kaj mi eniris en la koridoron; kaj memkomprene, mi karambolis kun ia servistino, iranta en la apudan gastejon por biero. Por trankviligi ŝin mi murmuris al ŝi, ke ŝi estas burĝono aŭ katido, aŭ io simila; tio konsternis ŝin tiel, ke ŝi ekkuris. Dume mi kaŝis min sur la ŝtuparo al la kelo; tiuj aĉuloj havis tie lokitajn kuvetojn kun cindro kaj alian fatrason, kiu grandparte dum mia tiel nomata enŝte­liĝo falis kun granda bruo. Poste revenis la servistino kun la biero kaj ekscitite anoncis al domservisto, ke en la domon trudvenis ia fremda ulo. Sed tiu bonega viro ne lasis sin ĝeni kaj deklaris, ke tiu estis versimile ia drinkemulo, kiu eraris vojon al la apuda gastejo. Kvaronhoron poste, oscedante kaj kraĉtusante li ŝlosis la pordegon kaj estis silento. Nur ie supre laŭte kaj izole singultis servistino - ­estas strange, kiel la servistinoj potence singultas, plej eble pro nostalgio. Al mi komenciĝis esti malvarme, kaj krome, estis tie ia acidaĉa kaj ŝima fetoro; mi palpis ĉirkaŭ mi, sed ĉio, kion mi ektuŝis, estis iel muka. Miadio, tie devis resti manspuroj post fingroj de doktoro Vitásek, nia eminenta specialisto pri malsanoj uretraj! Kiam mi opiniis, ke estos jam meznokto, estis nur la deka. Mi volis komenci mian enŝteliĝon meznokte, sed je la dek unua jam mi ne povis tion elteni kaj mi iris ŝteli. Vi ne kredus, kian bruon kaŭ­zas homo volanta ŝteliri en mallumo; sed tiu domo havis benitan dormon. Fine mi estis ĉe tiu fenestro kaj komencis tranĉi la vitron kun terura knarado. Ene ĝi obtuze ekbojis, jesuomaria, tie estas Amina!

"Amina, ci bestaĉo, mi flustris, estu silenta; mi iras frotkaresi cian dorson. - Sed vi scias, estas ege malfacile en mallumo surmeti diamanton en la saman entraĉon, kiun vi antaŭe faris; per la diamanto mi zigzagis sur la tabulo, ĝis fine iom mi ekpremis kaj la tuta tabulo kun tintego krevis. Jen, nun alkuros homoj, mi diris al mi, kaj rigardas, kie mi kaŝu min; sed nenio. Poste jam kun ia perversa trankvilo mi elpuŝis pluajn tabuletojn kaj malfermis la fe­nestron; interne Amina de temp' al tempo nur duonfaŭke kaj konvencie ekbojis, por ŝajnigi, ke ĝi plenumas sian de­von. Mi enrampis do tra la fenestro kaj ĵetas min unue al la abomena hundinaĉo. Amina, mi flustras al ĝi arde, kie estas cia dorso? Rigardu, oro, sinjoro estas cia amiko - ci bestaĉo, tio plaĉas al ci, ĉu? Amina tordiĝis pro ĝuego, kiom nur sakego povas tordiĝi; kaj mi diras al ĝi amike: Nu, kaj nun lasu, hundaĉo! kaj mi volis de sub ĝi eltiri la multva­loran birdtapiŝon. Nun Amina, plej versimile diris al si, ke temas pri ĝia havaĵo, kaj komencis bleki; sed tio ne estis bojado, ĝi estis blekego. Jesumaria, Amina, mi admonas ĝin rapide, estu silenta, ci bestaĉo! Atendu, mi sternos al ci ion pli bonan! Krak! Mi ŝirprenis desur la muro abomenan brilan Kirman'on, kiun sinjorino Severýnová konsideris plej altvalora aĵo de sia komercejo. Rigardu, Amina, mi flustras, sur ĉi tio ci bele dormos! Amina kun intereso rigardis min; sed apenaŭ mi etendis manon al ĝia tapiŝo, denove ĝi ek­blekegis; mi opiniis., ke tio certe estas aŭdebla ĝis Kobyli­sy. Nu, denove do mi ekstazigis la monstron per aparte ra­va tiklado kaj prenis ĝin en la brakojn; sed kiam mi ek­tuŝis la blankan unikaĵon kun Ĉintamani kaj birdoj, ĝi ast­me stertoris kaj komencis insulti. Diomia, ci bestio, mi diras deprimite, mi devas cin mortigi.

"Aŭskultu do, mi mem tion ne komprenas; mi rigardis tiun abomenan, grasan, fian hundaĉon kun la plej sovaĝa malamo, kiun mi iam ajn en mi eksentis, sed mi ne povis tiun bestaĉon mortigi. Mi havis bonan tranĉilon, mi havis rimenon sur pantalono; mi povis ĝin subtranĉi aŭ strangoli, sed mi ne havis koron por tio. Mi sidis apud ĝi sur tiu dieca tapiŝo, kaj tiklis ĝin post la oreloj. Ci malkuraĝulo, mi flustris al mi, sufiĉas nur unu du movoj kaj ĉio finita; ci operaciis tiom da homoj kaj vidis ilin mortantaj en teruro kaj doloro, kial ci ne mortigus hundon? Mi grincigis la dentojn, por kuraĝigi min, sed mi ne povis; kaj tial mi ekploraĉis - mi opinias, ke tio estis pro honto. Kaj jen Amina ekjelpis kaj ĉirkaŭlekis mian vizaĝon.

"Ci aĉa, porka, fia bestaĉo, mi ekmurmuris al ĝi, frapetis ĝin sur la kalva dorso kaj rampis tra la fenestro en la korteton; tio estis jam malvenko kaj retiriĝo. Poste mi volis salti sur la lignobudon kaj atingi trans la tegmenton la duan korteton kaj tra la gastejo eksteren, sed mi ne havis eĉ eron da forto, aŭ la tegmento estis pli alte, ol mi taksis ĝin pli frue; mallonge mi ne atingis ĝin. Denove mi derampis do sur la ŝtuparon ĉe la kelo kaj staris sur ĝi ĝis mateno, duonmorta pro laco. Mi idioto, mi povis dormi sur la tapiŝoj, sed tiu ideo ne venis al mi. Matene mi aŭdis, kiel la domservisto malŝlosas la pordegon. Momenton mi atendis, kaj poste alcelis rektvoje eksteren. En la pordego staris la domservisto, kaj vidante eliri el la koridoro fremdan homon, estis tiel surprizita, ke li forgesis alarmkrii.



"Post kelkaj tagoj mi iris viziti sinjorinon Severýnová. En la fenestro alfiksita krado, kaj sur la sankta desegno Ĉintamani, memkomprene kuŝetendiĝas la abomeninda hunda bufo; ekvidinte min, ĝi eksvingetis ĝojigite per dika kolbaso, al kiu ĉe aliaj hundoj oni diras vosto. Sinjoro, radiis je mi sinjorino Severýnová, jen nia ora Amina, nia trezoro, nia kara hundeto; ĉu vi scias, ke antaŭ nelonge enŝteliĝis tra la fenestro al ni ŝtelisto, kaj nia Amina forpelis lin? Sinjoro, mi donus ĝin por nenio en la mondo, ŝi deklaris fierege. Sed vin ĝi ŝatas, sinjoro; ĝi ekkonas ja honestan homon, ĉu Amina?

"Jen ĉio. La unika birda tapiŝo kuŝas tie ĝis nun - estas, mi opinias, unu el la plej raraj tapiŝoj en la mondo kaj ĝis hodiaŭ gruntas sur ĝi pro feliĉego, malbela, fava, fetora Amina. Mi opinias, ke iam pro la graso ĝi sufokiĝos kaj poste eble mi provos tion denove: sed pli frue mi devas ellerni, kiel oni fajlas kradojn."


Elŝuti 28.7 Kb.


Elŝuti 28.7 Kb.