Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


25 Ŝtelita kakto

Elŝuti 19.42 Kb.

25 Ŝtelita kakto




Dato08.01.2018
Grandeco19.42 Kb.

Elŝuti 19.42 Kb.

25 ŜTELITA KAKTO
"Mi rakontos do al vi," diris sin­joro Kubát, "kio okazis al mi la nunjaran someron."

"Mi estis en somerloĝejo, tia kiaj la somerloĝejoj jam estas: sen akvo, sen fiŝoj, entute sen ĉio; sed kompense estas tie forte reprezentita klerikala partio, lokbeliga societo kun vigla sekretario, perlamota industrio kaj poŝtoficejo kun maljuna kaj grandnaza poŝtestrino; mallonge, ĝi estas tia, kia ĉie aliloke. Kiam do proksimume dum du semajnoj mi fordonis min tie al feliĉigaj kaj higienaj efikoj de la enuo per nenio interrompata, mi komencis flari, ke la lokaj klaĉulinoj kaj entute la publika opinio iel tro okupas sin pri mi. Kaj ĉar miaj leteroj venadis al mi suspektige bone glufermitaj, ke la tuta koverto dorsflanke nur brilis de ara­ba gumo, mi diris al mi: Ha, iu malfermas miajn poŝtaĵojn; tondro al tiu poŝtestra oldulinaĉo! Sciu, la poŝtistoj scias onidire malglui ĉiun koverton. Atendu, mi diris al mi; kaj jam mi sidis kaj per mia plej eleganta skribo mi komencis skribi: Ci timigilo poŝtestrina, ci grandnaza furio, ci kometo, ci babilulino scivola, ci vipero, ci raspilo, ci sorĉistino kaj tiel plu, plenrespekte Jan Kubát. Aŭskultu, la ĉeĥa lingvo estas riĉa kaj preciza lingvo; unuspire mi elŝutis sur la paperon tridek kvar esprimojn, kiujn sincera kaj honesta viro povas uzi kontraŭ ĉiu sinjorino, ne fariĝinte tamen persona aŭ truda; poste kontente mi glufermis tion, skribis sur la koverton mian propran adreson kaj veturis en la plej proksiman urbon por enpoŝtigi ĝin. Tagon poste mi ra­pidas al la poŝto kaj kun la plej agrabla rideto ŝovas la kapon en giĉeton. Sinjorino poŝtestrino, mi diras, ĉu estas ĉi tie iu letero por mi? - Mi akuzos vin, vi fiulo, ekfuriozis je mi la sinjorino poŝtestrino kun la plej terura rigardo, kiun mi iam vidis. - Sinjorino poŝtestrino, mi diras kom­pate al ŝi, ĉu eble vi legis ion malagrablan? - Kaj poste mi preferis forvojaĝi."

"Malgrava," diris kritike sinjoro Holan, ĉefĝardenisto de la Holben-ĝardeno. "Ĉi tiu ruzo estis tre simpla. Mi po­vus rakonti al vi, kiel mi preparis kaptilon por ŝtelisto de kaktoj. Vi scias, la maljuna sinjoro Holben estas granda kaktisto, kaj lia kolekto de kaktoj, mi ne mensogas, povas valori tricent mil, se mi ne enkalkulas unikaĵojn. La mal­juna sinjoro ŝatas, ke la kolekto estu alirebla al la publiko. Holan, li diras, tio estas nobla ŝat-okupo, tion oni devas vivteni en la homoj. Sed miavice mi opinias, se iu etkaktisto vidas, ni diru, tian oran Gruson por dek du centoj, tiam nur vane doloras lin la koro, ke li ĝin ne havas. Sed se la maljuna sinjoro tion volas, nu bone. Sed iam pasintfoje, mi komencis rimarki, ke perdiĝas niaj kaktoj; kaj ne iuj el la belaj por la okulo, kiujn ĉiu volas havi, sed ĝuste la specialaĵoj; jen ĝi estis Echinocactus Wislizenii, jen Graes­nerii, poste iu Wittia, importita rekte el Kostariko, poste ia nova specio, sendita de Frič, poste iu Melocactus Leopoldii, unikaĵo, kiun en Eŭropo neniu vidis jam pli ol kvindek jarojn, kaj fine Pilocereus fimbriatus el Sandomingo, la unua ekzemplero, iam veninta en Eŭropon. Aŭskultu, tiu ŝtelisto estis nepre iu specialisto! - Vi eĉ ne imagon havas, kiel la maljuna sinjoro furiozis. Sinjoro Holben, mi diras al li, simple fermu viajn florvitrejojn, kaj fino. - Ĝuste tion ne, kriis la maljuna sinjoro, tia nobla hobio estas por ĉiuj; vi devas kapti al mi tiun favan ŝteliston, elĵetu la gar­distojn, dungu novajn, alarmu policon kaj similajn aranĝojn. Tio estas malfacila afero; kiam ni havas tridek ses mil potetojn, ni ne povas starigi apud ĉiu unu gardiston. Almenaŭ mi dungis du emeritajn distriktajn polic-inspektorojn, por ke ili gardu; kaj ĝuste tiam perdiĝis nia Piloce­reus fimbriatus kaj restis al ni post ĝi nur rondkaveto en sablo. Tio do ege ekkolerigis min kaj mi mem komencis spioni la ŝteliston de kaktoj."

"Vi devas scii, la veraj kaktistoj, tio estas io kvazaŭ sekto de derviŝoj; mi opinias, ke anstataŭ la barbo kreskas al ili dornoj kaj glokidioj, tiom ili pasiiĝis por tio. Ĉe ni ekzistas du tiaj sektoj: Klubo de Kaktistoj kaj Ligo de Kaktistoj; kia diferenco estas inter ili, mi ne scias - mi opinias, ke unu kredas, ke la kaktoj havas senmortan animon, dum la aliaj prezentas al ili sangoferojn; sed mallonge, ambaŭ sektoj reciproke sin malamas kaj persekutas per fajro kaj glavo sur la tero kaj en la aero. Mi vizitis do la prezidantojn de la du sektoj kaj tute konfidence demandis ilin, ĉu ili nur scieton havas, kiu povus - eble el la dua sekto - esti ­ŝtelisto de la kaktoj de Holben. Kiam mi diris al ili, kiuj neordinaraj kaktoj perdiĝis al ni, ili deklaris kun plena certeco, ke sekve ne povis ilin ŝteli iu membro de la malamika sekto, ĉar tie estas nuraj fuŝuloj, mallertuloj kaj ignorantoj, havantaj eĉ ne ideon, kio estas tia Wislizen aŭ Graes­ner, ne parolante pri Pilocereus fimbriatus; kaj kio koncer­nas iliajn proprajn membrojn, ili garantias por ilia honeste­co kaj nobleco; ke ili ne kapablus ŝteli ion, escepte ian tian kakton; sed se iu el ili havus tiun Wislizen, certe li montrus ĝin al la aliaj por la adorado kaj religiaj orgioj, sed pri tio ili, la prezidantoj, nenion scias. Post tio ambaŭ honorindaj sinjoroj diris al mi, ke krom la du publike ag­noskitaj aŭ tolerataj sektoj ekzistas ankoraŭ sovaĝaj kak­tistoj, kaj laŭdire tiuj estas el ĉiuj la plej malbonaj; ili es­tas tiuj, kiuj pro sia pasiemo ne povas harmonii kun la pli moderaj sektoj aŭ kiuj entute omaĝas diversajn herezojn kaj perfortojn. Kaj ĉi tiuj sovaĝaj kaktistoj estas kapablaj je ĉio.

Kiam do mi ne sukcesis ĉe la du sinjoroj, mi surgrimpis belan aceron en nia parko kaj meditis. Mi diras al vi, plej bone oni meditas en branĉaro de arbo; tie oni estas iel apartigita, iom estas balancata kaj dume ĉion rigardas desur pli alta vidpunkto; mi opinias, ke la filozofoj devus vivi sur arboj kiel orioloj. Kaj sur tiu acero mi elpensis tian planon. Unue mi vizitis sinsekve miajn konatajn ĝardenis­tojn kaj diris: junuloj, ĉu putras iaj viaj kaktoj? La maljuna sinjoro Holben bezonus ilin por siaj eksperimentoj. - Tiele mi havigis al mi kelkcent malsanajn kaktojn kaj dumnokte mi enŝovis ilin inter kaktaron de Holben. Du tagojn mi si­lentis kaj la trian tagon mi metis en ĉiujn ĵurnalojn la jenan informon:

LA MONDKONATA] KOLEKTO] DE HOLBEN EN DANĜERO!

Kiel ni sciiĝas, la granda parto de la unikaj florvitre­joj de Holben estis atakita de nova kaj ĝis nun neko­nata malsano, enportita plej versimile el Bolivio. La malsano atakas precipe la kaktojn, daŭras iom da tem­po latente kaj fine montriĝas kiel putrado de radikoj, kolo kaj korpo. Ĉar ŝajnas, ke la malsano estas tre infekta kaj rapide vastiĝas pere de ĝis nun nedifinitaj mikrosporoj, la kolektoj de Holben estis fermitaj. Proksimume post dek tagoj - dum la dek tagoj ni devis resti kaŝitaj, por ke la kaktistoj ne disŝiru nin per amasaj demandoj - mi sendis al la ĵurnaloj la duan informon:

ĈU ONI SUKCESOS SAVI LA KOLEKTOJN DE HOLBEN?

Kiel ni sciiĝas, profesoro Mackenzie en Kew difinis la malsanon, kiu aperis en la mondkonataj kolektoj de Holben, kiel specialan tropikan ŝimon (Malacorrhiza paraguayensis Wild.) kaj rekomendis surŝpruci la atakitajn ekzemplerojn per tinkturo de Harvard-Lotse. La ĝisnunaj eksperimentoj kun ĉi tiu kuracilo, nun grandskale farataj en la kolektoj de Holben, estas tre sukcesaj. La solvaĵo de Harvard-Lotsen estas ricevebla ankaŭ ĉe ni kaj en tiu kaj tiu magazeno.
Kiam ĉi tio aperis, sidis jam unu detektivo en tiu magazeno kaj mi ekkomfortis apud telefono. Post du horoj telefonis al ni la detektivo: Sinjoro Holan, jam ni havas lin ĉi tie. - Post dek minutoj mi tenis je la kolumo tian malgrandan hometon kaj skuis lin.

"Sed sinjoro," protestis tiu hometo, "kial vi skuas min? Mi venis ja ĉi tien nur por aĉeti la konatan tinkturon de Harvard-Lotsen - -"

"Mi scias," diras mi al li, "sed io tia ne ekzistas, same kiel ne ia nova malsano; sed vi venadis ŝteli kaktojn el la kolekto de Holben, vi damna fripono!"

"Dank' al Dio," elbalbutis la hometo, "nenia tia malsano do ekzistas? Kaj dek noktojn mi ne dormis pro timo, ke per ĝi infektiĝos miaj ceteraj kaktoj!"

Do je la kolumo mi elportis lin en aŭton kaj veturis kun li kaj kun la detektivo en lian loĝejon. Aŭskultu, tian kolekton mi ankoraŭ ne vidis; tiu hometo havis unu mansardan ĉambreton en Vysočany, nu proksimume trioble kvar metrojn, en angulo sur planko litkovrilon, tableton kaj seĝon, kaj ĉio cetera estis sole kaktoj; sed kiaj ekzempleroj kaj en kia ordo, vane oni serĉus ion similan.

"Kiujn ekzemplerojn li ŝtelis de vi," diras la detektivo; kaj mi rigardis la friponon, kiel li tremas kaj glutas la larmojn. Aŭdu, mi diris al la detektivo, ĝi ne havas tian valoron, kiel ni opiniis; diru en la direkcio, ke tiu sinjoro forportis ilin en valoro de kvindek kronoj kaj ke mi mem aranĝos la aferon kun li."

Kiam la detektivo foriris, mi diras: "Amiketo, do unue kunpaku al mi ĉion, kion vi forportis de ni. - Tiu hometo palpebrumis, ĉar li estis eklarmonta, kaj flustras: Mi petas vin, sinjoro, ĉu prefere mi povus pune sidi pro tio?"

"Ne," mi krias al li, "unue vi devas redoni, kion vi ŝtelis de ni." - Li komencis do elprenadi unu poteton post la alia kaj metis ilin flanken; ili estis proksimume okdek, ni eĉ ne scietis, ke tiom mankis al ni; sed versimile li forportadis tion jam dum longaj jaroj. Por certigi mi alkriis lin: "Kio, ĉu tio estas ĉio?"

Tiam li eklarmis; li elprenis ankoraŭ unu blanketan De Laitii kaj unu corniger'on, metis ilin al la ceteraj kaj singultis: "Sinjoro, je mia animo, pli da viaj mi ne plu havas."

"Tio ankoraŭ montriĝos," mi tondris, "sed nun diru al mi, kiel vi povis forportadi ilin de ni."

"Tio estis jene," li balbutis kaj ĉe tio saltadis lia Adam­pomo pro ekscito. "Mi ... mi surprenis nome ĉi tiun ves­ton ..."

"Kiun veston?" krias mi. Tiam li ruĝiĝis pro ega emba­raso kaj balbutis: "Mi petas, virinan veston."

"Hometo," mi miras, "kaj kial ĝuste la virinan veston?"

"Ĉar," li ĝene parolis, "mi petas, tian nejunan virinon neniu speciale atentas, kaj poste -" li aldonis preskaŭ venke - "la prudento diros al vi, ke pri io tia neniu sus­pektos virinon! Sinjoro, la virinoj havas ĉiajn eblajn pa­siojn, sed neniam ili faras al si kolektojn! Ĉu vi vidis iam virinon, kiu havus kolekton de poŝtmarkoj aŭ de skaraboj, aŭ inkunabuloj aŭ similaj aĵoj? Neniam, sinjoro! La virinoj ne havas la ĝisfundemon kaj - kaj tian manion. La virinoj estas tiom terure sobraj, sinjoro! Sciu, tio estas la plej granda diferenco inter ni kaj ili: ke sole ni faras kolektojn. Mi opinias, ke la universo estas nur kolekto de steloj; ekzistas ia vira Dio, kaj tiu faras al si kolekton de mondoj; tial ili estas tiom ege multaj. Sakre, se mi havus tiom da mono kaj rimedoj kiel li! Ĉu vi scias, ke mi elpensas al mi novajn kaktojn? Kaj nokte mi sonĝas pri ili; ekzemple tia kakto, kiu havas orkolorajn harojn kaj genciane bluajn florojn - mi nomis ĝin Cephalocereus nympha aurea Racek - mi nomiĝas ja Ráček, bonvolu scii; aŭ Mamilliaria colubrina Racek; aŭ Astrophytum caespitosum Racek; sin­joro, ĉi tie estas miraklaj ebloj! Se vi nur scius - "

"Atendu," mi interrompis lin; "kaj en kio vi forportadis la kaktojn?"

"Mi petas, sur la brusto," li diris honteme. "Ĝi tiel bele pikas."



Aŭskultu, mi ne plu havis la koron por preni la kak­tojn de li.

"Sciu," mi diris al li, "mi veturos kun vi al la maljuna sinjoro Holben kaj tiu jam forŝiros de vi ambaŭ orelojn." - Homoj, tio estis io, kiam tiuj du interkonatiĝis! Tutan nokton ili restis en la florvitrejo ĝis ili ĉirkaŭiris la tridek ses mil potetojn. Holan, diris al mi la maljuna sinjoro, tiu estas la unua homo, kiu scias apreci la kaktojn. Kaj antaŭ ol pasis monato, la maljuna sinjoro Holben kun ploro kaj benado ekipis tiun Ráček en Meksikion, por ke li kolektu tie kaktojn; ili ambaŭ sanktsankte kredis, ke tie kreskas Cephalocereus nympha aurea Racek. Antaŭ forpaso de unu jaro ni ricevis strangan sciigon, ke sinjoro Ráček tie pereis per bela kaj martira morto. Li trovis tie ĉe iuj Indianoj ilian sanktan kakton Ĉikuli, kiu estas, tion vi devas scii, la propra frato de Dio la Patro, kaj li aŭ ne riverencis antaŭ ĝi aŭ eĉ ŝtelis ĝin; mallonge, la amindaj Indianoj katenis sinjoron Ráček kaj sidigis lin sur Echinocactus visnaga Hooker, kiu estas granda kiel elefanto kaj surkreskita de dornoj longaj kiel rusaj bajonetoj, sekve de kio nia samlandano, sin fordoninte al sia sorto, elspiris la animon. Kaj tio estas la fino de la ŝtelisto de kaktoj."


Elŝuti 19.42 Kb.


Elŝuti 19.42 Kb.