Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


23- profesoro Ngo Bao Chau – Mondrangigita Matematiko

Elŝuti 13.7 Kb.

23- profesoro Ngo Bao Chau – Mondrangigita Matematiko




Dato24.03.2017
Grandeco13.7 Kb.

Elŝuti 13.7 Kb.

23- Profesoro Ngo Bao Chau – Mondrangigita

Matematiko

La 19-an de aŭgusto, 2010 profesoro Ngo Bao Chau iĝis la unua vjetnamo gajnanta Medalon Fields, la plej prestiĝan premion de la mondo en la kampo de matematiko. Vjetnamio estas la dua nacio en Azio, post Japanio, havanta matematikiston rekonitan kun tiu honoro.
Je 12.55 postameze de la 19-an de aŭgusto, 2010, dum la 26a Internacia Kongreso de Matematikistoj 2010 (ICM 2010) okazinta en la grandurbo de Hajderabado (Hindio), profesoro Ngo Bao Chau estis rekonita kun la Medalo Fields, la plej prestiĝa premio de la mondo en la kampo de matematiko

9-2010po01l

  1. Hinda Prezidento Pratibha Patil (maldekstra )prezentas atestilon al Profesoro Ngo Bao Chau la Medalon Fields ĉe ICM 2010

9-2010po02l

2- Profesoro Ngo Bao Chau estas konata en la teamo de la teniko


lemo kiu estas selektita kiel unu el 10 superaj-sciensistoj eltrovoj de 2009
de Usono (Time Magazino)


9-2010po03l

3 Hinda prezidento Pratibha Patil (5 a de dekstra), Profesoro. Ngo Bao Chau (4a de maldekstra ) kaj aliaj gajnintoj de la Medalo Fields ĉe ICM 2010
9-2010po04l

4- Profesoro Ngo Bao Chau (fronto, 1a de dekstra) ĉe la ceremonio de ricevado
la altvalora Clay Research Award en 2004


9-2010po05l

5- Chau kaj lia patrino, Asocia Profesorino Tran Luu Van Hien, en Amsterdamo, Nederlando.

9-2010po06l

6- Ngo Bao Chau (2a de maldekstro) kaj liaj kunludantoj partoprenis en la 30 Internacia Matematiko-Olimpiko okazinta en Germanio en 1989
Profesoro Ngo Bao Chau,prilabori pri 30 jaraĝa matematika enigmo, konata kiel la fundamenta lemoteorio, estis mirinde atingita en la matematika komunumo kaj gajnis al si la premion

Ĉe la premia prezenta ceremonio, ICM-reprezentanto en sia parolado diris:" Profesoro. Ngo (Ngo Bao Chau) prezentis la pruvon de la fundamenta lemo, grava sekcio en la vizio de matematiko kiun Robert Langlands, kiu laboris ĉe Princeton Institute por Advanced Study (Nov-Ĵerzejo, Usono), metis antaŭen en la 1960-aj jaroj. Langlands-programo ligas ĉiujn kampojn de moderna matematiko. Kiel difinite laŭ ĝia nomo, la fundamenta lemo estas nur teknika temo, sed ĝi mistifikis multajn matematikistojn dum la pasintaj jardekoj. La sukcesa laboro de Profesoro Chau helpis sciencistojn en ilia fortostreĉo en solvado de la tuta Langlands-programo. "

Baldaŭ post aŭdado de novaĵo ke profesoro Ngo Bao Chau estis honorigita per la Medalo Fields, Prezidento Nguyen-Minh Triet kaj ĉefministro Nguyen Tan Dung sendis al li bondezirajn leterojn. En sia letero, ĉefministro Nguyen Tan Dung skribis:" je nomo de la Socialista Respubliko de Vjetnamio, mi elkore sendas al vi kaj via familio miajn plejn varmajn gratulojn pro via ricevado de la Medalo Fields, la plej prestiĝa premio de la mondo en matematiko. Tio farigas Vjetnamion la dua nacio en Azio kiu havas matematikiston ricevitan kiun tiun honoran premion Tio estas bonega honoro por vi kaj via familio, fiereco de vjetnama edukado kaj la vjetnama nacio, kaj instigo al junaj vjetnamaj sciencistoj. . . "

Ngo Bao Chau estis naskita la 15-an de novembro, 1972 en Hanojo, en familio kun tradicio en scienco. En 1988, kiel gimnaziano specialiĝanta pri matematiko ĉe la Universitato de Naturscienco, Hanojo Nacia Universitato, Chau gajnis Oran medalon ĉe la Internacia Matematiko-Olimpiko okazita en Aŭstralio kun la maksimumo 42/42 poentoj. En 1989, li gajnis alian Oran medalon ĉe la Internacia Matematiko-Olimpiko okazinta en Germanio, iĝante la unua vjetnamo gajnanta du orajn medalojn ĉe la Internacia Matematiko-Olimpiko.

En 1989, Chau ricevis stipendion de la franca registaro por studi ĉe la Parizo VI-Universitato. Du jarojn poste, li registriĝis ĉe la Parizo XI Universitato, la plej fama lernejo en Francio. En 1997, en la aĝo de 25, li sukcese defendis doktoran disertaĵon, kaj en 2003, je lia 31 jaraĝo, li finis sian Habilitiĝo disertaĵon ĉe tiu Universitato.

En 2004, Chau gajnis la prestiĝan Clay Research Award de la Clay -Matematiko-Instituto, kune kun sia instruisto, Gerard Laumon, pro sia pruvo de la fundamenta lemo al Unita grupo. Ankaŭ en 2004, Chau estis invitita de la Parizo VI Universitato kaj Paris XI Universitato por labori kiel profesoro.

En 2005, ĉe 33, Ngo Bao-Chau estis escepte antaŭenigita al titolo de profesoro en Vjetnamio, la plej juna vjetnama civitano por ricevi tiun pozicion.

En 2009, la laboro de Chau kun la fundamenta lemoteorio estis selektita fare de La « Time Magazino » kiel unu el la Supraj 10 Scientistoj eltrovaĵoj de 2009.

Profesoro. Ngo Bao Chau nun laboras ĉe la Princeton Instituto por Altgradaj Studoj kaj en la sama tempo estas profesoro ĉe la Vjetnamio-Matematiko-Instituto kaj Vietnama Instituto de Sciencoj kaj Teknologio. Li laboros ĉe la Matematiko-Fakultato de la Universitato de Ĉikago en Usono de Septembro 2010.

Tenante du civitanecojn, vjetnaman kaj la francan, kaj kvankam laborantan eksterlande, pasintjare profesoro. Ngo Bao Chau foruzis tempon por instrui kaj trejni vjetnamajn matematikistojn.

La gajnado de Profesoro Chau de la Medalo Fields ne nur estas fiero por li mem kaj la vjetnama nacio, sed ankaŭ malfermas novajn eblecojn plenaj je perspektivoj por la vjetnama matematika evoluo en la estonteco.

La Medalo Fields, fondita de la Kanada matematikisto John Charles Fields, estas aljuĝita ĉiuj kvar jaroj al maksimumo de kvar matematikistoj sub la aĝo de 40 kun elstaraj esplorprojektoj



Dum la pasintaj 70 jaroj (1936-2006), 48 matematikistoj el 11 nacioj, inkluzive 4 el Azio (3 japanoj kaj 1-ĉinan amerikan) ricevis la Medalon Fields.

Rakonto: Huu Tuan

Fotoj: AFP - VNA –Tat son
Esperantigi: Alta


Elŝuti 13.7 Kb.

  • Rakonto: Huu Tuan Fotoj: AFP - VNA –Tat son Esperantigi: Alta

  • Elŝuti 13.7 Kb.